Previous PageTable Of ContentsNext Page

La kontribuantoj/Die Beiträger

Otto BACK, Prof. Dr. phil. (romanische und slawische Philologie), ist Honorarprofessor der Universität Wien (Graphematik und vergleichende Orthographieforschung). Er arbeitet u.a. im Ständigen Ausschuss für geographische Namen (Sitz: Frankfurt a.M.) sowie am Österreichischen Wörterbuch mit. Seine Publikationen umfassen Arbeiten zur Interlinguistik, Namenskunde, Graphematik sowie zur österreichischen Aussprache des Standarddeutschen.

Věra BARANDOVSKÁ-FRANK, Dr. phil., studis la lingvojn latina, franca kaj itala en la Purkyn_-Universitato Brno (Ĉeĥio), doktoriĝis en 1979 kaj 1994. Ŝi laboris inter 1986-1991 kiel faka asistantino pri lingvoj ĉe Mineja Altlernejo en Ostrava (Ĉeĥio) kaj estas ekde 1992 ekstera docentino pri lingvopedagogio kaj interlingvistiko ĉe la Universitato Paderborn (Germanio). Redaktorino de Grundlagenstudien aus Bildungskybernetik und Geisteswissenschaft, estraranino de Institut für Kybernetik Berlin & Paderborn.

Ulrich BECKER studierte französische und russische Sprach- und Literaturwissenschaft sowie Pädagogik und Psychologie an der Humboldt-Universität zu Berlin. Er war mehrere Jahre als Fremdsprachenlehrer tätig, ehe er in der Abteilung Esperanto beim Kulturbund arbeitete. Als Vorstandsmitglied der Gesellschaft für Interlinguistik redigierte er bis 1998 die Beihefte zu den Interlinguistischen Informationen . Zurzeit absolviert er ein Studium in einem "Masters of Science in Publishing"-Programm an der Pace University in New York.

Gerrit BERVELING, studis klasikan filologion latinan kaj grekan, kaj teologion. Li laboris kiel Remonstranta pastoro kaj instruas mezlerneje. Tradukis multon al Esperanto, ĉefe el la greka kaj latina, (kun-)redaktoro de Monato kaj Fonto. Membro de la Akademio de Esperanto.

Ignat F. BOCIORT, Prof. Dr. phil., finstudis en la Fakultato pri Filozofio (1945-1949) kaj pri Filologio (1946-1959) en la Universitato de Bukare·to (Rumanio), doktoriĝis en Humboldt-Universitato Berlin (Germanio). Li instruis la rumanan lingvon, historion de la rumana literaturo en la universitatoj de Bukareŝto kaj - kiel gastdocento (1965-1970) - en Berlino, literaturteorion, estetikon, poetikon kaj mondan literaturon en la Universitato de Timi_oara (Rumanio). Ĉefaj libraj publikaĵoj (rumanlingvaj): La teorio pri la literatura kaj arta estetika progreso (1975), Teorio pri la literaturo (1977), Estetiko de la beletro (1995, du volumoj).

Werner BORMANN, Dr. sc. pol. (Wirtschaft, Recht, Politik; Universität Kiel 1961), ist Lehrbeauftragter für Esperanto/Interlinguistik an der Universität Hamburg. Autor sprachenpolitischer Werke, Mitglied des Vorstandes der Gesellschaft für Interlinguistik e.V., Mitglied der Akademie des Esperanto.

Renato CORSETTI, Dr., laboras en la Laboratorio de Esplorado pri Komunikado kaj Lingvo en la Sekcio pri Evolua kaj Socia Psikologio ĉe la Universitato "La Sapienza" en Romo (Italio). Li instruas enkondukan psikolingvistikon kaj verkis pri lingvistiko kaj socilingvistiko.

Till-Dietrich DAHLENBURG, Dr. paed., studis en Berlin kaj Rostock (Germanio) kaj ĝis 1992 laboris kiel instruisto de la rusa kaj latina lingvoj. Li doktoriĝis pri metodologio de fremdlingva instruado. A_toro de Esperanto-lernolibroj, aktivulo pri instruista kvalifikado.

Probal DAŜGUPTO, Prof. Dr., ano de la bengala etno kaj la Barata ('Hindlanda') respubliko, estas profesoro pri aplika lingvistiko en la Universitato de Hajdrabado, redakciano de Language Problems & Language Planning kaj de Yearbook of South Asian Languages and Linguistics, aŭtoro de La agado de vortoj (bengale, Kolkata 1987), de Projekcia sintakso (angle, Pune 1989), de La alieco de la angla: la sindromo 'onja lingvo' en Barato (angle, New Delhi 1993); ano de la Akademio de Esperanto.

Hans-Burkhard DIETTERLE, Dr.-Ing., arbeitete als Diplom-Bergingenieur und ist seit 9 Jahren Rentner. Durch die Recherchen zu seinem Großvater eignete er sich sprachliche und geschichtliche Kenntnisse zu Esperanto an.

Constantin DOMINTE, Dr. phil., doktoro pri filologio, estas universitata instruisto en Bukareŝto (Rumanio) pri ĝenerala lingvistiko kaj la nuntempa rumana lingvo. Li verkis studojn pri ĝenerala kaj rumana morfologio, etimologiajn studojn pri la rumana leksiko kaj estas kunaŭtoro kaj kunordiginto de Dicţionar esperanto-român şi român-esperanto, cu un compendiu de fonetică, lexikşi gramatică esperanto (2 volumoj, Bukareŝto 1980 kaj 1990) krome kuntradukinto kaj kunredaktoro de Rumana Antologio (Zagreb 1990).

Aleksandr Dmitrievič DULIČENKO, Prof. Dr. phil. habil., doktoro de la filologiaj sciencoj (Dr. habil.), estas universitata profesoro pri slava filologio kaj ĝenerala lingvistiko. Li esploras problemojn de slavaj lingvoj kaj de teoria lingvistiko, interlingvistiko kaj esperantologio. Li estas redaktoro de sciencaj serioj Interlinguistica Tartuensis (de 1982) kaj Slavica Tartuensis (de 1985) kaj verkis pli ol 350 publikaĵojn en 20 lingvoj.

Hans ERASMUS studierte Jura und war als Rechtsanwalt in Amsterdam tätig. Danach war er juristischer Berater beim Ministerium für Landwirtschaft, beim Ministerium für Umweltschutz und bei der Europäischen Kommission in Brüssel, wo er 1989 eine Arbeitsgruppe zum Sprachenproblem in der Europäischen Union gründete. Diese rief das Projekt NEIGHBOUR (das sich mit dem propädeutischen Wert des Esperanto im europäischen Maßstab beschäftigt) und das Projekt RELAIS (ein Experiment zur Verwendung des Esperanto als Brückensprache für die Übersetzung) ins Leben.

Ulrich FELLMANN studis la maŝininĝenieran fakon en la Universitato Karlsruhe (Germanio) kaj poste fonetikon kaj orientazian filologion en Frankfurt am Main (Germanio). Li laboras kiel konsilisto por bankoj pri la aplikado de komputilaj programoj rilate al la valorpapera komercado. En la centro de liaj interlingvistikaj interesoj staras Esperanto, Volapuko kaj Loglano/Lojbano. Li aktivas en la terenoj bibliografiado kaj terminologio.

Mark FETTES, PhD, Universitato de Toronto 2000, estas plurjara kunlaboranto de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri La Monda Lingvo-Problemo kaj la ĝenerala direktoro de la usona interlingvistika fonduso Esperantic Studies Foundation. Li verkis plurajn konatajn interlingvistikajn eseojn en la angla kaj Esperanto, i.a. Al unu lingvo por Eŭropo? (1990), Dance sur alta ŝnuro (1991), Moderno kaj postmoderno en nia kulturo (1997) kaj Interlingvismaj perspektivoj en la 21-a jarcento (2000). La kolektiva libro Al lingva demokratio (UEA, 1998) kunigas referaĵojn kaj diskutojn el la unua Nitobe-simpozio, kiun li organizis.

Sabine FIEDLER, Dr. phil. habil., studis la anglan kaj rusan lingvojn, doktoriĝis en 1986 pri angla lingvoscienco, habilitiĝis en 1998 pri ĝenerala lingvistiko/interlingvistiko per disertacio pri Esperanta frazeologio. Instruas en la Universitato de Leipzig (Germanio). Membro de la estraro de Gesellschaft für Interlinguistik e.V.

Zbigniew GALOR, Dr. phil., diplomiĝis pri sociologio en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznań(Pollando), doktoriĝis pri filozofio kaj sociologio. Li estas adjunkto en la Katedro de Sociaj Sciencoj en la Agrikultura Universitato de Pozna|. Laborkampoj: ĝenerala sociologio kaj sociologio de laboro, kulturo, personeco, proprietaĵo, senlaboreco, socia helpo; filozofiaj demandoj pri antropologio, historio, hegelismo, marksismo.

Ottó HASZPRA, Prof. Dr. sc., diplomita konstruinĝeniero, Eŭropa Inĝeniero, estas Profesoro ĉe la Budape·ta Teknika Universitato kaj koresponda membro de la Hungara Scienca Akademio (Budapeŝto), membro de la Novjorka Akademio de Sciencoj kaj de la Internacia Scienca Akademio Comenius (Uppsala).

Heinz HOFFMANN, Dr.-Ing., estas fervojisto kaj diplomita inĝeniero pri teknologio de fervoja transportado. Dum 12 jaroj en tiu fako li estis scienca kunlaboranto en Altlernejo pri Trafiko Dresden (Germanio), kie li doktoriĝis en 1986 per disertacio pri kolozio-danĝero sur konverĝaj trakoj. Ekde 1993 sekretario de Terminara Sekcio ĉe Internacia Fervojista Esperanto-Federacio IFEF, krome ekde 1998 korespondanto de IFEF en Terminologia Grupo de Internacia Fervojunio UIC.

Johannes IRMSCHER, Prof. Dr. sc. phil., studierte an der Universität Leipzig klassische Philologie, Byzantinistik, Neogräzistik und Religionswissenschaft und promovierte 1947 an der Humboldt-Universität zu Berlin mit einer Arbeit "Götterzorn bei Homer". Er habilitierte sich 1951 für Byzantinistik und Neogräzistik und war von 1953 bis 1985 als Professor in Berlin tätig. Mitglied zahlreicher Akademien und wissenschaftlicher Gesellschaften, Vizepräsident der Leibniz-Sozietät. Er verstarb am 23.5.00.

KIMURA Goro Christoph ist Doktorand an der Universität Hitotubasi (Tokio), Lehrbeauftragter für Deutsch an der Universität Keio (bei Tokio). Magisterarbeit Zur Kirche als sprachökologischer Faktor bei den katholischen Sorben (1999). Mitherausgeber des Buches über Sprachenrechte Kotoba e no Kenri (Tokio: Sangensha 1999).

Christer KISELMAN, Prof. Dr., estas profesoro pri matematiko ĉe la Universitato de Upsalo (Svedio). Liaj esplorinteresoj inkludas plurdimensian kompleksan analitikon kaj geometrion, la teorion pri konvenkseco kaj, lastatempe, diĝitan geometrion. Li verkis en Esperanto pri vortfarado, redaktas Esperantologio/Esperantic Studies. Vicprezidanto de la Akademio de Esperanto.

Ilona KOUTNY, Dr. phil., diplomiĝis kaj doktoriĝis pri lingvistiko en la Budapeŝta Eötvös-Universitato. Ŝi okupiĝis pri parolprilaboro kunlabore kun la Budapeŝta Teknika Universitato, kunevoluigis la Esperantan parolsintezan sistemon ESPAROL kaj ellaboris parolantajn instruprogramojn. Post la morto de István Szerdahelyi en 1987, ŝi transprenis la instruadon de Esperantaj lingvo kaj lingvistiko ĉe la Lingvistika Katedro de Eötvös-Universitato. Nun ŝi instruas en la Lingvistika Katedro de la Universitato Adam Mickiewicz en Poznań (Pollando). Membro de CED, ILEI kaj de la Akademio de Esperanto. Ŝi kunredaktis Hungara-Esperanta Vortaro (1996) kun Szerdahelyi kaj Hungara-Pola Temvortaro (2000).

Erich-Dieter KRAUSE, Prof. Dr. phil. habil., unterrichtete am Ostasiatischen Institut der Universität Leipzig. Er ist Autor zahlreicher wissenschaftlicher Werke über die Bahasa Indonesia. Er wurde 1947 Esperantist und ist seitdem in der deutschen Esperanto-Bewegung aktiv. Er ist Autor umfangreicher Wörterbücher (Esperanto-Deutsch/Deutsch-Esperanto). Mitglied der Akademie des Esperanto.

Andreas KÜNZLI studis slavan filologion, oriente_ropan historion kaj internacian juron ĉe la Universitato Zürich (Svislando). Li licenciiĝis en 1992 per la verko Interlingvistiko kaj Esperanto en la Cara Imperio kaj en Sovetunio. En 1998 li diplomiĝis kiel retestro en informadiko kaj ekde tiam laboras en la informadika branĉo, kiel projektgvidanto kaj kreanto de retpaĝoj por diversaj organizoj kaj firmaoj aktivaj lige kun orienta Eŭropo. Li aktivas en svisaj kaj internaciaj Esperanto-organizaĵoj. En 1992 li iniciatis kaj ekredaktadis la verkon Svisa Planlingva Enciklopedio .

Sergej N. KUZNECOV, Prof. Dr. phil. habil., estras la departementon pri ĝenerala kaj kompara lingvistiko en la filologia fakultato de Moskva Universitato M. Lomonosov. Li estas fakulo pri ĝenerala kaj tipologia gramatiko, socilingvistiko kaj interlingvistiko.

Ulrich LINS, Dr. phil., studierte Geschichte, Politische Wissenschaft und Japanologie an den Universitäten Köln, Bonn und Tokio. Gegenwärtig ist er für den Deutschen Akademischen Austauschdienst in Tokio tätig. Zu seinen Veröffentlichungen zählen Die Ôomoto-Bewegung und der radikale Nationalismus in Japan (1976) und La danĝera lingvo. Studo pri persekutoj kontraŭ Esperanto (1988, Ausgaben auch in deutscher, italienischer, japanischer und russischer Sprache).

LIU Haitao estas elstara supera inĝeniero (excellent senior engineer) pri informadiko kaj ĉefinformikisto en granda firmao (Xining, Ĉinio). Li ĉefe esploras komputilan lingvistikon kaj interlingvistikon, precipe la rilaton inter amba_ kaj aliaj sciencoj. Li jam publikigis kelkdekon da artikoloj pri diversaj temoj en ĉinaj kaj eksterlandaj fakaj ĵurnaloj/eldonaĵoj.

Ronald LÖTZSCH, Prof. Dr. phil., studierte Slawistik an der Universität Leningrad. Er war von 1961-1991 Mitarbeiter der deutschen Akademie der Wissenschaften zu Berlin, von 1993- 1995 Inhaber des Lehrstuhls für sorabistische Linguistik und Leiter des Instituts für Sorabistik an der Universität Leipzig. Er ist Mitglied des Vorstands der Gesellschaft für Interlinguistik e.V. Publikationen auf den Gebieten slawische und deutsche Dialektologie, Kontaktlinguistik, zweisprachige Lexikographie und Lexikologie, Interlinguistik, Sprachtypologie, Geschichte der Sprachwissenschaft, Minderheiten- und Sprachenpolitik, deutsche Rechtschreibung.

Cornelia MANNEWITZ, Dr. phil. habil., ist Diplomlehrerin für Russisch und Deutsch. Sie promovierte und habilitierte auf dem Gebiet der russischen Sprachwissenschaft und ist als wissenschaftliche Mitarbeiterin am Institut für Slawistik der Universität Rostock tätig. Ihre Arbeitsschwerpunkte sind russische und ukrainische Sprachkommunikation und Landes- und Kulturkunde Russlands sowie im Bereich der Interlinguistik Spracherfindungen in Gesellschaftsutopien.

Boris Dimitrov MARINOV, forstinĝeniero, forstfakaj instruadoj i.a. en Alĝerio, pensiulo. Ekde 1982 li estas instiganto en la Terminologia Komisiono de IFRE kaj kunaŭtoro de "Lexicon-silvestre" (Ls).

Geraldo MATTOS, Prof. Dr., licenciulo pri lingvoj ekde 1958, libera docento kaj doktoro pri la portugala lingvo ekde 1965, estas emerita Profesoro de la Federacia Universitato de Paranao kaj de la Militista Kolegio de Kuritibo kaj nun titola profesoro de la Universitata Centro Campos de Andrade. Ekde 1953 publikiginta poeto en Esperanto, verkinto de didaktikaj libroj en la portugala ekde 1962 kaj en Esperanto ekde 1953. Prezidanto de la Akademio de Esperanto.

Max Hans-Jürgen MATTUSCH, Dr. phil. habil., studierte von 1950-1954 an der Universität Jena (Slawistik, Pädagogik, Psychologie), promovierte 1970 und habilitierte 1981 an der Universität Halle/Saale. Er arbeitete als Lektor/Dozent für Angewandte Sprachwissenschaft an der Technischen Universität Dresden, Bergakademie Freiburg/Sachsen, im Niemeyer-Verlag Halle/Saale, an der Hochschule für Fremdsprachen in Moskau und von 1959-1996 an der Universität Halle/Saale. Forschungsschwerpunkte: Fachsprachen, Funktionale Sprachbetrachtung, Interlinguistik.

Aleksandr S. MELNIKOV, Dr. phil., estas eduke kemiisto kaj instruisto pri la angla, docento de la katedro de fremdaj lingvoj (angla kaj Esperanto) de maŝinkonstrua akademio en Rostov-na-Donu (Rusio).

Otto PRYTZ diplomiĝis pri filologio kun la hispana kiel ĉefa kaj la rusa lingvo kaj ĝenerala lingvistiko kiel kromaj studobjektoj ĉe Universitato de Oslo (Norvegio) en 1972. Ekde 1978 li lekcias pri la hispana lingvo en la Universitato de Oslo. Lernis Esperanton devige en porblindula lernejo. Aktiva esperantisto ekde 1958, vicprezidanto de Norvega Esperantista Ligo.

Árpád RÁTKAI, Dr. phil., estas instruisto pri geografio. Ekde 1964 li estas esperantisto, landa prezidanto de Hungara Esperanto-Asocio (1992-1994) kaj verkis plurajn artikolojn pri la historio de la movado. Ekde 1994 lia esplortereno estas etnaj minoritatoj. Li estis referanto pri ili ĉe urba instanco kaj nun ekspertizisto de etnaj aferoj ĉe la Konstitucia Kortumo.

Heidemarie SALEVSKY, Prof. Dr. sc. phil., ist seit 1996 Professorin im Fachbereich Fachkommunikation der Fachhochschule Magdeburg und Leiterin des 1989 gegründeten Forschungsseminars zur Translationswissenschaft. Sie war als Konferenzdolmetscherin, Lektorin und Übersetzerin tätig. Von 1984 bis 1996 war sie Dozentin für Translationswissenschaft an der Humboldt-Universität zu Berlin, von 1990-1996 Leiterin der Abteilung Translationswissenschaft am Institut für Slawistik. Gastprofessuren an den Universitäten Heidelberg, Innsbruck, New York/Binghamton und Wien. Sie ist Mitglied verschiedener internationaler Fachgremien.

Klaus SCHUBERT, Prof. Dr. phil., doktoriĝis en Kiel (Germanio) en ĝenerala lingvistiko kaj skandinavaj kaj slavaj lingvoj. Dum kvin jaroj li laboris kiel komputlingvisto, specialisto pri Esperanto kaj projektestro en komputtraduka esplorprojekto de la nederlanda programarentrepreno BSO, dum du jaroj kiel konsilisto ĉe la lingvoteknologia sekcio de la sama entrepreno. Nuntempe li estas profesoro pri komputa lingvistiko kaj teknika tradukado ĉe la faka universitato de Flensburg (Germanio).

Karl-Hermann SIMON, Dr. rer. silv., diplomita forstisto, pensiulo, doktoriĝis pri mikroklimato sur arbidejoj kaj ĝis 1991 esploris forstekologiajn problemojn. Ekde 1981 estro de la "Lexicon-silvestre" (Ls)-projekto.

Katalin SMIDÉLIUSZ, Dr. phil., diplomita instruistino pri matematiko kaj la lingvoj rusa, itala kaj Esperanto, estas adjunkto en la universitatranga katedro pri aplika lingvistiko en la altlernejo de Szombathely (Hungario). Disertaĵtemo: Propedeŭtika valoro de Esperanto. Nunaj esplorkampoj: Projekto de Indi_enaj Dialogoj, lingvaj rajtoj kaj interkultura komunikado.

Humphrey TONKIN, Prof. Dr. phil., estas Universitata Profesoro pri Humanistiko kaj Emerita Prezidanto ĉe la Universitato de Hartford, Usono, kie li instruas kursojn pri angla literaturo de la 16-a jarcento kaj pri lingvo kaj socio. Li estas redaktoro de Language Problems & Language Planning, bibliografo de Modern Language Association kaj prezidanto de la Usona Forumo pri Tutmonda Edukado (Novjorko). Li verkis, artikole kaj libre, pri literaturaj temoj, pri Esperanto, pri usona lingvo-politiko, pri internacia edukado kaj publikigis tradukojn en kaj el Esperanto kaj el la franca. Membro de la Akademio de Esperanto.

Ingward ULLRICH, diplomita forstisto, pensiulo. Ĝis 1992 li prilaboris forstaranĝadajn kaj silvikulturologiajn problemojn. Ekde 1982 li estas kunaŭtoro de "Lexicon-silvestre" (Ls) kaj estro de la Terminologia Komisiono de IFRE (TKI)

Daniele VITALI magistriĝis en Triesto (Italio) pri la germana kaj rusa per tezo pri la andiaj lingvoj de la kaŭkaza familio. Li laboras en Luksemburgo kiel tradukisto de la Eŭropa Komisiono pri la angla, franca kaj germana lingvoj. Li kunaŭtoris vortaron Dizionario italiano-bolognese, bolognese-italiano (Milano, Vallardi 1999, 2-a eldono 2000), redaktis la volumon La linguistica, le lingue pianificate e l'Esperanto, Centodieci anni di storia (1998) kaj en Esperanto publikigis artikolojn pri esperantologio, etnaj problemoj.

Balázs WACHA (Blazio Vaha), Dr. phil., estas filologo pri la lingvoj hungara, rusa kaj Esperanto, kandidato je doktoro de la sciencoj en Hungario. Lia ĉefa esplortemo estas la historio de la hungara.

Horst WECKWERTH, Dr. rer. silv., diplomita forstisto, pensiulo. Ekde 1982 li kunlaboras en la "Lexicon-silvestre" (Ls)-projekto.

Fritz WOLLENBERG arbeitet als Erzieher in Berlin. Er war 1991-2001 Vorsitzender der Esperanto-Liga Berlin und veröffentlicht seit 1984 Beiträge zur Esperanto-Geschichte.