Previous PageTable Of ContentsNext Page

Ilona Koutny

Defioj de moderna leksikografio por Esperanto*

Zusammenfassung

Die Herausforderungen der modernen Lexikografie für Esperanto

Der Artikel untersucht die Rolle von Wörterbüchern für Esperanto und seine Sprachgemeinschaft. Die Zunahme der Lexik durch ständig neue Begriffe ist ein natürliches Phänomen im Leben von Sprachen, in der Gegenwart jedoch ist dieser Prozess durch besondere Intensität gekennzeichnet. Während der vergangenen Jahre hat die Anwendung des Computers auch der Lexikografie viele neue Möglichkeiten eröffnet. Große repräsentative Textkorpora ermöglichen eine objektive Nutzung der Erfahrungen der Sprachgemeinschaft, denn sie geben ein reales Bild von tatsächlich verwendeten Wörtern, grammatischen und sprachlichen Formen. Das Erscheinen von Wörterbüchern auf CD oder im Internet beseitigt Beschränkungen hinsichtlich des Umfangs und ermöglicht ständige Aktualisierungen. Es haben sich neue Formen der Zusammenarbeit zwischen Wörterbuchredakteuren und sogar mit der breiten Öffentlichkeit herausgebildet. Auch nimmt die Nutzung elektronischer Wörterbücher durch ihre Integration in die elektroniche Sprachbearbeitung insgesamt zu. Die ersten Schritte für Esperanto wurden gemacht: Einige elektronische Wörterbücher sind erschienen; einige wurden ins Internet gestellt und sind somit breiteren Kreisen zugänglich als gedruckte Wörterbücher; auch ein Internet-Wörterbuch-Projekt wurde gestartet. Die technischen Möglichkeiten machen jedoch die genaue und gewissenhafte Arbeit des Lexikografen nicht überflüssig, sie unterstützen diese lediglich. Ein repräsentatives Esperanto-Korpus, welches den tatsächlichen Sprachgebrauch repräsentiert, ist unbedingt erforderlich, um die verlässliche und exakte lexikografische Arbeit in großem Umfang zu unterstützen. Darüber hinaus würde ein solches Korpus bereits nicht mehr zugängliche wertvolle Werke bewahren und der breiten Öffentlichkeit über die elektronischen Medien zur Verfügung stellen.

Abstract

Challenges of Modern Lexicography to Esperanto

This paper analyzes the role of dictionaries for Esperanto and its language community. Enrichment of vocabulary to express new concepts is a normal phenomenon in the life of languages, but nowadays this process has become more intense. Informatics has recently opened up many new opportunities for lexicography. Very large representative textual corpora now enable an objective exploitation of the experiences of the language community, because they present a real picture of the words, grammatical and linguistic forms effectively being used. Dictionaries published on compact disc or in the Web do not have size restrictions and can be updated regularly. A new type of collaboration between editors, and even the wider public, has developed. These electronic dictionaries can be integrated into word processing tools, so their consultation is more frequent. The first steps for Esperanto have been taken: some electronic dictionaries have appeared; some are accessible in the Web, and so available to a wider public than paper dictionaries, and a Web dictionary has been started. The technical possibilities do not make meticulous and conscious lexicographic work superfluous, but they do make it easier to accomplish. A representative Esperanto corpus is urgently needed in order to assist reliable and exact lexicographic activity. In addition, this corpus would conserve valuable works no longer available and make them accessible to the general public through the Web.

1 Enkonduko

Ŝanĝiĝas la mondo ĉirkaŭ ni: novaj objektoj kaj nocioj aperas nuntempe pli kaj pli ofte. Lingvoj spegulas la realecon, kvankam ne tute same, tiel ankaŭ ili ŝanĝiĝas: ilia vortprovizo rapide, la lingva sistemo nur el pli granda perspektivo.

Vortaroj (krom la etimologiaj) registras la lingvon aŭ ties parton en iu donita momento konsiderante la bezonojn de la celgrupo. La ellaboro de vortaro ĉiam postulis longan, persistan kaj detalan laboron por fidele prezenti la lingvan bildon de la mondo. Sed la ŝvita laboro de vortaristoj, kiu dum jarmiloj okazis "mane", lastatempe povas multe profiti el la helpo de komputiloj. Leksikografio kvalite ŝanĝiĝis: krom la spertoj de unuopulo(j) komputiloj ebligas la multe pli grandskalan profitadon el la sperto de lingvokomunumo; pli rapide eblas fari vortaron, kiu pli fidinde prezentas la lingvouzon.

Sekve ni prezentos, kiel la esperanta vortprovizo riĉiĝas, kiel strukturiĝas esperantaj vortaroj kaj kiomgrade Esperanto kapablas eluzi la eblojn de nova tekniko, fine ni pledos por la reprezenta esperanta korpuso.

2 Novaj nocioj kaj kreskigo de esperanta vortprovizo

Nuntempe la informkvanto de la homaro multobliĝas rapide: aparte rapide kreskas la informoj en la tereno de informadiko, ekologio, ekonomiko. La vortigo de novaj nocioj estas urĝa tasko por ebligi la adekvatan komunikadon. Ofte lingvoj ne kreas novajn vortojn, sed simple transprenas la novan vorton el la fontolingvo, kie la nocio unue vortiĝis. Lastatempe tio signifas plejparte la anglan lingvon. La disvastiĝo de la angla vidiĝas en multaj lingvoj, en ĉiutagaj kaj fakaj terenoj, kaj ligiĝas al la procezo de tutmondiĝo.

Amaskulturo en granda parto de la mondo similas: junuloj aŭskultas la saman rokmuzikon, vestas sin simile en ĝinzojn ..., ni manĝas hamburgaĵonhodogon (kolbasbulkon?) kaj trinkas kolaontonikon; multaj uzas komputeron kun diversaj programoj, kiuj estas partoj de softvaro kaj komunikas tra la interreto.

Ankaŭ scienco pli kaj pli internaciiĝas: konferencoj uzas preskaŭ ekskluzive la anglan; gravaj artikoloj devas aperi en la angla por la pli vasta konateco kaj rekono; ofte fakuloj uzas tiujn "internaciajn" terminojn ankaŭ en sia gepatra lingvo, ja eĉ ne "indas" traduki ilin. 90 %-oj de la novaj vortoj apartenas al la faka tereno (Petermann 1982). Tie jam estas provo internacie normigi la agadon terminokrean. Tamen terminoplanado konkurencas ofte kun lingvouzo.

La transpreno de vortoj el aliaj lingvoj estas normala afero. Kiu ne uzus nature la vortojn kafo, kakao, alkoholaĵo, krokodilo, tigro, filmo, telefono televizio, kies diverslingvaj ekvivalentoj estas sufiĉe similaj? Sed nuntempe lingvoj ne plu havas tempon digesti la fremdaĵojn, do fonetike kaj morfologie adapti ilin, ja aperas lavango de novaj fremdaj elementoj. Nemotivitaj kaj pli danĝeraj estas tiuj elementoj, kiuj envenas ne pro manko de vorto en la donita lingvo, sed pro modo kaj paralelas kun ekzistantaj vortoj aŭ eĉ forigas ilin. Ekz. vendejo (kp. hungare: üzlet, bolt; germane: Laden, Geschäft; pole: sklep) kunekzistas kun la francdevena butiko (hungare, pole: butik; germane: Boutique) kaj lastatempe nenecese aperis ankaŭ la angla vorto (hungare, pole: shop; germane: Shop), ĉefe en la kombino kun "sex".

Kelkaj ŝtatoj kiel la franca provas defendi sian oficialan lingvon per leĝoj malpermesante la uzon de fremdaj vortoj en oficialaj skriboj, surskriboj, produktonomoj ktp., kvankam ne tute efike (francoj insiste uzas ekz. ordinateur por komputilo kaj logiciel por softvaro, balladeur por walk man). En aliaj landoj la lingvokulturantoj vane batalas kontraŭ la inundo de fremdaj vortoj, komercistoj, reklamoj en amaskomunikiloj multe pli influas la lingvouzon.

Kiel Esperanto alfrontas la defion de novaj vortoj? Tradicie estas du metodoj en la vortfarado:

- skemismo, kiu el la ekzistantaj vortradikoj derivas novajn vortojn konvene al ilia signifo surbaze de la logika vortfarado en E-o, kaj

- naturalismo, kiu transprenas vortojn el (pluraj) aliaj lingvoj surbaze de la 15-a regulo kaj konformigas ilin al la fonetika kaj morfologia sistemoj de E-o.

Ambaŭ procedoj havas sian pravigon: skemismo pro la eluzo de esenca trajto de E-o kunmetante la signifon de vorto el la signifo de ĝiaj konsistigaj partoj; naturalismo alprenante vortojn pro ilia internacieco. Pro tio en kelkaj kazoj ambaŭ vortkreaj metodoj funkcias kaj kreas nenecesajn paralelajn vortojn, kiel en la kazo de komputilo kaj komputero; programaro kaj softvarosonscienco kaj fonetiko. Ĉefe en terminologia tereno la duoblaĵoj estas malkonvenaj (kp. W. Blanke 1997). La alprenon de "fremdaj" elementoj ni povis konstati ankaŭ ĉe la antaŭaj ekzemploj de rokmuziko ĝis butiko.

Kiun evoludirekton havu Esperanto? Ĉu enpreni pli kaj pli da "internaciaj" vortoj por esti pli internacia, t.e. pli facile komprenebla por parolantoj de novlatinaj lingvoj sen lernado? Estas bone konate kaj ofte kritikate far azianoj (ekz. Nagata 1989), ke tiu internacieco estas nur en eŭropa kaj usona medioj vaste komprenata, sed ne ekstere. Tiuj formoj povas esti eĉ nelogikaj kaj kelkfoje miskompreneblaj por azianoj (kp. fonemo, sintakso kiel fon'emo, sin'takso ktp.).

Ĉu procedi skemisme, ĉar vere tio estas pli internacia, ja tio baziĝas sur logiko? Ĉu entute la vortfara sistemo de E-o estas komplete logika? Ni devas konscii, ke kelkaj el niaj "logike" derivitaj vortoj havas konvencian signifon. Tranĉilo signifas unuavice specialan ilon por tranĉi, kiun ni uzas ekz. por manĝi kaj nur duavice ĉiuspecan ilon por tranĉi; lernejo specialan institucion kaj konstruaĵon, kie oni povas lerni kaj malofte nur lokon, kie oni lernas; monero nur metalajn monunuojn kaj apenaŭ la erojn de disŝirita papera mono. Por nomi ĉi lastajn, oni prefere uzas kunmetitajn vortojn: tranĉaparato, lernoĉambro, monpecetoj. Eblus daŭrigi la vicon de konvenciaj signifoj per la tujaj verbigoj: frati signifas `esti frato por iu', sed asfalti `provizi ion per asfalto' kaj loki `meti ion sur lokon', ktp. Nur la eladjektivaj verboj havas konsekvencan signifon: belas `estas bela', veras `estas vera'.

Ni povus konkludi, ke plej ofte la baza signifo de la derivita vorto estas la speciala, la plej tipa (ni diru prototipa) realiĝo de la pli ĝenerala nocio, deduktebla el la signifo de ĝiaj elementoj. Se mankas konvencia signifo, la senco iom vagas: ĉu libraro estas `biblioteko', `librovendejo' aŭ `librolisto'?

La konsilinda solvo estas meze: transpreni vortojn el aliaj lingvoj por ĵus elformiĝintaj bazaj nocioj kaj fari vortojn por nocioj logike ligeblaj al tiuj ĉi primaraj nocioj laŭ la esperanta vortfarado. Tiel ni atingas bonan gradon de internacieco ne perdante la lingvan ekonomion devenantan el derivitaj vortoj kaj la el tio sekvantan pli facilan lerneblecon.

La ekeston kaj ekuzon de novaj vortoj kaŭzas kutime bezono por komunikado en la naciaj lingvoj: la lanĉotan novan produkton oni devas iel nomi: mikroonda forno, mobila/portebla/ĉela telefono/poŝtelefono (?), voĉkesto ktp; en diversaj fakoj homoj laborantaj pri iu scienca-teknika branĉo devas nomi la novajn inventaĵojn, kiel modemo, skanilo, retumi, elŝuti dokumenton, ktp. en komputiko. Ĉiuj tiuj atingaĵoj naskiĝas en neesperantista medio, ne ekzistas laborejoj, kie E-o estus la lingvo de la ĉiutaga komunikado - krom E-centroj -, tiel E-o ĉiam transprenas la nociojn el la ekstera mondo kaj alfrontas la problemon de tradukado, se oni volas paroli pri ili aŭ kompili nacilingvan-esperantan vortaron.

Esperantistaj familioj - tamen eta malplimulto kompare kun la E-parolantoj - bezonas nomi la ĉiutagaĵojn, kaj ofte individue solvas la problemojn influate de la lingvo de la medio (hungara denaskulo dirus mobila telefono, pola ĉela telefono kaj germana eble mantelefono). Kompreneble la provoj esplori kaj unuecigi tiujn ĉi uzojn, kion montras la diskutoj de Denaska reto kaj kio fine rezultigis la Hejman Vortaron (Lindstedt 1999), estas tre bonvenaj.

Komputiko envolvas pli kaj pli da homoj, kaj tra la interreto la uzo de ĉi-fakaj terminoj havas bonan ŝancon unueciĝi. Tamen la efektiva uzo en pluraj sciencaj-teknikaj terenoj mankas, fakuloj nur provas krei la eblon de faka komunikado per fakaj artikoloj kaj ĉefe per ellaboro de terminaroj por diversaj fakoj. Eblas demandosigni tiun ĉi agadon, ja ĝi ne solvas la problemon de manko de efektiva faka komunikado. Eĉ se subite iu bezonas iun terminon, eble simple uzos iun ĉemanan simplan solvon aŭ parafrazon, ĉar li ne scias pri la jam ekzistanta termino en iu nepublikigita terminaro aŭ ne havas praktike aliron al ĝi. Eĉ esperantistaj familioj malofte konsultas PIV-on aŭ aliajn vortarojn por informiĝi pri la jam ekzistantaj terminoj, ili preferas elpensi, krei la necesan vorton.

Alia aspekto de la lingvouzo estas ĝia rekono inter oficialaj kadroj, ĝia statuso. Wacha (aperonta) tre trafe konsideras Esperanton "korpuso sen statuso", li konstatas la aspirojn por diversaj statusoj por E-o kiel dua lingvo por ĉiuj, internacia helplingvo, lingvo por iu komunumo, identigilo, ktp. La deklaroj de UNESCO aŭ PEN-klubo estas gravaj eventoj en la historio de E-o, tamen esence ili ne influas la statuson de E-o en la mondo. Oficiale rekonataj lingvoj ricevas la eblon por uzo en oficiala komunikado kiel en ŝtata administrado kaj rajtojn por edukado. Tio nature kunportas la grandskalan evoluigon kaj evoluon de la lingvo. Manke de tio restas nur la strategio de etaj paŝoj, ofte plenumataj de unuopuloj aŭ malgrandaj grupoj kaj anstataŭ la planado de statuso la planado de korpuso (kp. la ellaboron de Esperanta Bildvortaro de Eichholz, Itala-Esperanta Vortaro de Minnaja, de Esperanto-Germana vortaro de Krause, terminoj de 51 fakoj de MultiDic de Bertin sur CD, ktp).

Malgraŭ ĉio, mi opinias, ke la terminografia laboro kunligate kun verkado de artikoloj kaj tradukado de fakaj tekstoj estas vivnecesa por E-o nuntempe, ja kiel menciite, esence granda parto de novaj vortoj apartenas al faka tereno. Tiucele ekestis TEC (Terminologia Esperanto-Centro) kaj SEC (Scienca Eldona Centro) en la 80-aj jaroj. Por la teoria flanko de la unua multe estas farita (dank' al la persista laboro kaj publikaĵoj de Wera Blanke), sed terminaroj tamen ne aperis amase. SEC - post mallonga funkciado (surbaze de kontrakto inter UEA kaj HEA) - estis malfondita ĝuste post la komencaj sukcesoj. Scienca Revuo aperas, sed malofte.

Se ni ne evoluigas la fakan vortostokon, tiam E-o restas iu limigita, "neellaborita" kodo kompare kun naciaj lingvoj. Kiel komence de la historio de Esperanto, ĝia taŭgeco por literaturo estis la sekreto de ĝia transvivo, nuntempe ĝia taŭgeco por faka apliko estas la kondiĉo por transvivo (kp. ankaŭ Haszpra 1988).

3 Vortaroj kaj terminaroj

Vortaroj enhavas leksikajn unuojn, kiuj spegulas la spertojn de iu parolkomunumo en difinita tempo, ili provizas diversajn lingvajn informojn kaj estas ordigitaj por la facila retrovo (Hausmann 1985). Vortarojn eblas grupigi laŭ diversaj kriterioj, kiel la elektita lingva materialo (ĉiutaga lingvaĵo, faka vortprovizo), la entenitaj informoj (prononcaj, gramatikaj, fakaj, stilaj), celgrupo (turistoj, lernantoj), ordigo kaj formo (vd. ankaŭ Blanke 1996). Plej ofte vortaroj sekvas la konvencian alfabetan ordon, sed ekzistas vortaroj ordigitaj laŭ nocioj kaj temoj, ilin kutime kompletigas alfabetaj indeksoj.

Komunuzaj vortaroj estas aŭ unulingvaj klarigaj aŭ dulingvaj. Post Plena Vortaro la Plena Ilustrita Vortaro (Waringhien 1970) reprezentas la solan esperantan klarigan vortaron. Ĝi havas enciklopedian karakteron, ja ĝi entenas historiajn kaj fiktivajn nomojn, geografiajn datumojn - pro manko de esperantlingva enciklopedio.

La nacilingvaj-esperantaj alfabetaj vortaroj ordinare konstruiĝas laŭ la skemo de la aliaj nacilingvaj vortaroj. La esperantaj-nacilingvaj vortaroj havas ofte specialan vortnestan aranĝon, t.e. kunmetitaj kaj derivitaj vortoj estas lokitaj sub siaj radikoj, kiuj formas kapvortojn laŭ la modelo de Universala Vortaro kaj PIV. Ĉe kelkaj vortoj leviĝas la demando, ĉu ili estas vere kunmetitaj aŭ derivitaj, kaj havas nur unu radikon, kie ĉe terpomo, libroteni kaj resumi, dependi, do kien ilin loki en la vortaro (DucGoninaz, aperonta). Nombro de derivaĵoj kaj kunmetaĵoj dependas de la amplekso de la vortaro kaj de la vortiĝo en la cellingvo (ekz. varmeta kaj varmega aperas en multaj vortaroj, ĉar ili kutime havas apartan cellingvan ekvivalenton, sed kutime mankas verdeta kaj verdegaamiketo kaj lernegi).

La pli ol 100-jara funkciado de Esperanto rezultigis riĉan vortprovizon, kiu speguliĝas en serio de grandaj nacilingvaj-esperantaj vortaroj aperintaj dum la lastaj jaroj, kiel la angla, ĉina, franca, germana, itala kaj la hungara (Blanke 1996 mencias ankaŭ la bulgaran, ĉeĥan, danan, islandan, korean, japanan, nederlandan, polan, rusan kaj svedan en la meza kategorio). El la apenaŭ 1000 radikoj de la Unua libro (Zamenhof 1887) ekestis pli ol 16200 registritaj en PIV (Waringhien 1970) kaj nuntempe ni devus kalkuli verŝajne la duoblon konsiderante la rapidan disvolviĝon de scienco kaj tekniko.

La ĉ. 45000 vortartikoloj (ĉ. 65000 leksikaj unuoj) de la Hungara-Esperanta vortaro (Szerdahelyi/Koutny 1996) entenas fakvortojn en multe pli granda procentaĵo ol aliaj similgrandaj vortaroj: pli ol 18000 el la tereno de natursciencoj kaj tekniko, respektive ĉ. 6000 el la tereno de socisciencoj kaj arto (vd. laŭfakan statistikon en Koutny 1998).

La ampleksa Esperanta Bildvortaro (Eichholz 1988) estas ordigita laŭ temoj kaj kompletigita per alfabeta indekso. Nebildaj temvortaroj malmultas, kvankam ili multe povas helpi la lingvolernadon kaj la riĉigon de la vortprovizo (Ergoto 1972, Ĉina temvortaro de Long Wen/Li Xio 1988, Franca Temvortaro de DucGoninaz 1990). Mi eklaboris pri temvortaro, kiu grupigas la esperantan vortprovizon ĉirkaŭ la plej oftaj vortoj (grandparte substantivoj) kaj disponigas ilian kuntekston (verbojn, adjektivojn) kaj asociitajn malpli gravajn nociojn.

Fakvortoj povas esti kolektitaj en terminaroj aŭ kune kun la ĉiutagaj vortoj en komunuzaj vortaroj pli grandaj. Terminaroj havas pli striktan strukturon, ofte ili entenas ankaŭ difinojn, latinajn nomojn por biologio kaj strukturajn formulojn por kemio, aldone kelkajn alilingvajn ekvivalentojn samtempe. Pli ampleksaj komunuzaj vortaroj entenas la sciencan-teknikan vortprovizon, kiun averaĝe klera homo povus bezoni ĉe legado de ĵurnaloj aŭ popularsciencaj revuoj.

Jam Zamenhof (en Lingvaj Respondoj 1911) parolas pri la bezono por "plena vortarego, kiu enhavus ne sole iujn vortojn de la ordinara vivo, sed ankaŭ iujn vortojn teknikajn de ĉiuj sciencoj, artoj kaj metioj, iujn nomojn geografiajn, historiajn, personajn ktp." Laŭ li la praktikan realigon antaŭus plena vortarego provizora, kiu post praktika uzado povus esti sankciita far la Lingva Komitato. Tiu tasko eĉ nuntempe estas aktuala kvankam multo estas farita.

Jam en 1910 aperis la Enciklopedia Vortareto Esperanta de Verax, kiu entenis ĉ. 8000 fakvortojn kun klarigoj en E-o kaj franca traduko. Verax surslipigis teknikajn esprimojn trovitajn en libroj kaj gazetoj kaj kontroligis la vortaron far specialistoj.

La grandskalan sisteman laboron pri kolekto de vortoj kaj terminoj komencis Eugen Wüster (1923-1929) kaj la rezultojn aperigis en la Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana neniam finita (ĉesis per korno en la 4a volumo). Ankaŭ Wüster emfazis la registradon de fakta lingvouzo de E-o. En siaj Esperantologiaj Principoj aldonitaj al la vortaro, li skizas la vojon de termino de la iniciato tra registrado kaj decido pri akcepteblo ĝis la registriĝo en vortaroj.

D. Blanke (1998) detale prezentis la laboron pri kaj la enhavon de Enciklopedia Vortaro kaj opiniis prave (p. 30): "La Enciklopedia Vortaro estas la ĝis nun plej granda kaj plej precize farita entrepreno entute en la historio de la planlingva leksikografio." Por ilustri tiun amplekson, li komparas la neston de akv en diversaj vortaroj kaj konkludas, ke ĝi superas ĉiujn aliajn vortarojn inkluzive PIV-on. El la 116 leksemoj oni ja povus ellasi kelkajn pro la evidenta signifo (akvaĵa, akveca, enakva) kaj supozebla kelkaj aliaj vortaristoj tiel faras (la Hungara-Esperanta vortaro konsekvence ellasis la derivaĵojn, kiuj estis senproblemaj, ekz. ofte la rektajn deverbajn substantivojn kaj desubstantivajn adjektivojn). La Enciklopedia Vortaro, pri kiu laboris kelkaj salajrataj kunlaborantoj trakribrante multajn verkojn dum deko da jaroj, estas valora dokumento de la tiutempa lingvouzo.

Vortaroj povas esti preskribaj, t.e. normodonaj aŭ priskribaj, t.e. prezentantaj la akcepteblan lingvouzon. En e-a leksikografio la du tipoj ne tiom klare disigeblas, ja vortaroj sen la intenco preskriba havas tamen tiun valoron pro manko de sufiĉe multaj aliaj fontoj kaj efektiva uzo, ĉefe en la scienca-teknika tereno. PIV, kvankam eksplicite ne normvortaro, tamen estas referenca vortaro por nia vortprovizo. Pro tio la respondeco de vortaristo estas tre granda (kp. Koutny 1998).

Ankaŭ Waringhien substrekas la rolon de E-vortaroj, ja mankas popolo (Waringhien 1980). Sed ekzistas internacia parolkomunumo. Ĝia lingvouzo devas speguliĝi en nuntempaj (sinkronaj) vortaroj. Manke de fidindaj datumoj pri tio, e-aj vortaroj ofte referencas al la lingvouzo de Zamenhof kaj de aliaj klasikuloj. Esperanto, kiel naturaj lingvoj, evoluis, pri kio atestas multaj faktoj, pro tio tiuj ĉi ekzemploj ne povas esti ekskluzivaj. Krome la lingvaj normoj ŝanĝiĝas en la tempo, ne nur multaj novaj vortoj aperis, sed kelkaj malaperis, eĉ iomete la lingva sistemo ŝanĝiĝas (kp. oftan memstaran uzon de afiksoj, sintezaj verboformoj, novaj gramatikaj morfemoj kiel far, -ik, enz ktp). La oficialaj aldonoj de la Akademio de Esperanto multe postrestas al la efektiva evoluo de la lingvo kaj eĉ ĝi ne konsideras sin mem normodona institucio.

4 Rolo de komputiloj en leksikografio

Komputiloj ofertas grandan helpon al la vortaristoj ekde la materialkolektado tra la prilaboro kaj storado ĝis la finpretigo (enpaĝigo) de la vortaro. La elirpunkto estas teksta korpuso, kiu signifas grandan tekstaron kolektitan laŭ diversaj kriterioj (ekz. materialoj de diversaj ĝeneralaj aŭ popularsciencaj revuoj, literaturaj aŭ oficialaj tekstoj depende de la bezonoj). Kompreneble la korpuso devas esti sufiĉe granda (plurmilionoj da tekstaj vortoj) kaj varia (de diversaj aŭtoroj) por reprezenti la lingvouzon en iu ĝenro, ja materialoj de nur unu revuo povas montri la influon de la redaktisto, verkoj de iu aŭtoro montras la karakterizaĵojn de tiu verkisto.

Por havi reprezentan korpuson por iu lingvo (kiel la franca Trésor de la langue française, la angla COBUILD kaj aliaj) oni bezonas enigi tekstojn de plej diversaj terenoj kaj el diversaj epokoj. Por la ĉiutaga lingvouzo ankaŭ registraĵoj de la ĉiutage parolata lingvaĵo estus necesa. Ĉi lastaj malmultas, plej ofte korpusoj entenas vortprovizon de la skriba lingvo. Kvankam nuntempe ankaŭ esperantaj eldonaĵoj (revuoj kaj libroj) pretiĝas komputile, kaj en la reto troveblas diversaj tekstoj literaturaj kaj fakaj, tamen mankas reprezentaj korpusoj. Manke de korpuso restas la ĉiama surslipigo de hazarde trovitaj novaj elementoj dum pluraj jaroj.

Bone elektita korpuso estas utila, ĉar:

La komputila prilaboro kaj storado de vortaroj okazas laŭ difinita formato, kiu spegulas forme la diversajn kategoriojn de la vortaro. La internacia, facile transportebla norma formato estas nun SGML (Standard Generalized Markup Language, kiun jam aplikas la E-a Reta Vortaro). Komputile eblas facile:

Plej ofte vortaroj - post la komputila prilaboro - fine aperas en papera formo, kies uzo estas tradicia, sed nun jam de tempo al tempo aperas vortaroj ankaŭ kiel elektronikaj vortaroj sur kompakta disko (KD). Tiu formo disponigas al la uzantoj ankaŭ novajn eblecojn, kiel rapidan retrovon de la serĉata elemento eĉ dum la uzo de iu alia programo, kio helpas la tradukan laboron, ofte eĉ sufiĉas enskribi la komencajn literojn. Eblas aperigi kaj elpresi sublistojn laŭ donitaj etikedoj. KD povas enteni krom la baza materialo ankaŭ la registritan prononcon de la vortoj (tiel ne necesas lerni la transskribon laŭ la Internacia Fonetika Alfabeto), bildojn, tekstojn kaj eĉ filmojn. Pro la retrovo de iu ajn vorto en la vortaro, certagrade oni povas uzi ĝin ankaŭ en la inversa direkto. La Hungara-Esperanta vortaro el inter la grandaj vortaroj aperis sur KD kune kun aliaj tekstoj kaj instrumaterialo.

La sekva paŝo estas, ke la vortaro aperas nur en komputila formo, sur disko aŭ KD. La plej granda avantaĝo de tiu formo estas la ebleco de regulaj ĝisdatigoj kaj la malapero de limigoj koncerne la amplekson. La unua tia solvo en e-a leksikografio estas la kompakta disko Multidic de Bertin (1999, 2000), kiu entenas 65000 esperantajn-francajn leksikajn unuojn kaj pli ol 50 (esperantajn-francajn kaj francajn-esperantajn) fakajn vortarojn. La elektronika vortaro povas kombini la eblojn de pluraj vortaroj, krom la klarigo de signifoj doni ankaŭ sinonimojn, suborditajn kaj superorditajn nociojn (vd. WordNet laŭ Nesi 2000). Pro la novaj eblecoj kaj rapideco komputilaj vortaroj estas pli ofte konsultataj ol tradiciaj.

Specialan kategorion konsistigas la elektronikaj poŝvortaroj, kiuj leksikografie apartenas al la malpli ambiciaj projektoj, ofte temas pri vortlistoj. Ili entenas diversajn lingvoparojn, tiel ankaŭ kelkfoje E-on.

La reto donas novajn perspektivojn al la ellaboro de vortaroj kaj al la aliro al vortaroj. La ĉefa avantaĝo estas la rapida konsultiĝo de kunlaborantoj ankaŭ eksteraj, ekz. kaze de la Cambridge International Dictionaries Online. Same okazis ĉe la pretigo de Hejma Vortaro, kaj la konsultiĝo kun alilingvanoj koncerne Esperanton estas speciale grava. La surdiska opiniado en la praktiko de Pekoteko estis pli komplika kaj malrapida. Krome oni povas kolekti tekstojn por korpuso (vd. Virtualan Esperanto-Bibliotekon).

Ekzistas jam rete atingeblaj vortaroj, kiujn oni povas rete konsulti aŭ elŝuti. Plejparte ili estas malnovaj, kiujn jam ne protektas aŭtoraj rajtoj aŭ malpli ambiciaj, ili similas al vortlistoj kaj ne al leksikografie bone ellaboritaj projektoj (Nesi 2000), ja la komputilo ne povas aŭtomate fari la vere ŝvitan leksikografian laboron de kolektado, selektado kaj kompletigo. Docherty (2000) parolas pri danĝeroj de retaj vortaroj, se mankas kvalito kaj fidindeco. Seriozaj eldonistoj kutime ne disponigas siajn produktojn senpage en la reto (kvankam la plej freŝan Longman Web Dictionary (2000) eblas senpage provadi dum 30 tagoj, cetere nur laŭ abono). La ĝisdatigo povas okazi konstante kaj ne ekzistas praktike limigo por la amplekso de retaj vortaroj.

La oferto de e-aj vortlistoj en la reto estas sufiĉe abunda. Ekzistas unulingvaj e-aj vortlistoj, kiel la kapvortoj de PIV, la Baza Radikaro Oficiala (2479 vortoj) kaj plurlingvaj vortlistoj (esperanta-kataluna/angla/germana/portugala, kaj germana/nederlanda/hispana-esperanta) kaj vortaroj (ekz. la esperanta-rusa vortaro de Bokarev, la Itala-Esperanta vortaro de Giorgini, la Angla-Esperanta vortaro de Richardson). La pli ol 50 vortlistoj de Ergane entenas tre diversajn vortokvantojn.

Sufiĉe multaj esperantaj fakaj terminaroj troviĝas en la reto, kiel la Komputika Leksikono de Pokrovskij, matematika, reta, muzika terminaroj, landoj kaj lingvoj de la mondo. La kvalito de la vortlistoj estas varia, de la sen leksikografa zorgo kunmetitaj vortlistoj ĝis precize ellaboritaj vortaroj. La avantaĝo de la reto estas ankaŭ ĝia malavantaĝo: oni povas rapide publikigi ion sen aparta investo. Tio signifas forumon por terminaroj, kiuj cetere ne povus aperi, ĉar estas nur malmulte da interesiĝantoj, sed aliflanke mankas kontrolo de eldonisto, do ion ajn oni povas publikigi.

En 1999 startis ambicia projekto de Reta Vortaro, kiu volas produkti aktualan vortaron surbaze de Plena Vortaro (1934) perhelpe de retaj kunlaborantoj uzante la plej modernan vortarstrukturigan kaj prezentan ilon SGML.

5 Reprezenta esperanta korpuso por leksikografia laboro

Por prezenti la pli ol 110-jaran evoluon kaj la nunan vortprovizon de Esperanto kaj doni al la leksikografoj firman bazon por ilia laboro necesus reprezenta tekstobanko, do reprezenta esperanta korpuso (REK) simila al tiu de aliaj naturaj lingvoj, surbaze de kiu oni povus ĉerpi realajn informojn pri la lingvouzo (vortoj, vortkombinoj, rekcioj)! Bedaŭrinde ni ne disponas pri io tia, tial leksikografoj devas baziĝi sur sia lingva sperto en la elekto de vortoj, aŭ manke de fontoj en la kreo de novaj vortoj, eĉ ĉe la revizio de PIV (!). La futura "plena" vortaro devus ekesti surbaze de REK.

REK devus enteni tekstojn de la komencaj klasikuloj (Zamenhof, Grabowski, Privat ktp.) ĝis la nuntempaj verkistoj (Auld, Piron, Steele ktp.), kies lingvouzo estas norma, materialojn el grandaj revuoj (Esperanto, Monato, Eventoj ktp). Ĝi devus enhavi tekstojn literaturajn, politikajn, ekonomiajn, artajn, popularsciencajn, ĉiutagajn en zorge pripensita proporcio. Por reprezenti diversajn tavolojn, estus necese havi fakajn tekstojn kaj registraĵojn el la ĉiutaga vivo de esperantistaj familioj, leterojn amikajn kaj oficialajn, ktp.

El la nuntempa tekstaro multo estas enkomputiligita kaj eblas trovi parton en la reto, sed iom hazarde. Malnovaj tekstoj grandparte mankas. La Virtuala Esperanto-Biblioteko estas bonega iniciato ĉi-kampe (ĉefe ĝia Esperanto-literaturo en la reto, Historiaj Esperanto-dokumentoj en TTT). Startis aliaj projektoj por savi jam ne haveblajn verkojn kaj disponigi ilin al la esperantistaro: la hungaria Scienc-teknika Esperanto-Biblioteko komencis konservi sciencajn verkojn en komputila formato (Szilvási 1999), la ĉeĥa projekto jam povas fieri pri 40 enkomputiligitaj ĉeĥaj verkoj (Malovec 1999) kaj la projekto Kelter lanĉita far KCE celas enkomputiligi malnovajn, ne plu kopirajtajn tekstojn kaj konservi ilin en PDF formato en laŭeble origina aspekto.

La registrado de ĉiutaga aŭtentika lingvaĵo estas preskaŭ neebla tasko, ja spontanea interparolo (nepublika) devus esti registrita. Krei REK kaj la konvenajn retrovprogramojn estus urĝa tasko (de CED aŭ de la Akademio de Esperanto?), sed eblus nur per iu organizita projekto kun subteno (iam ankaŭ Wüster dungis homojn por la vortara laboro!).

6 Konkludoj

La lingvo Esperanto havas firman bazon kaj konstante disvolviĝas por povi vortigi ĉiujn novajn nociojn. La disvolvo kaj disvolviĝo devas esti kontrolata por ke la lingvo ne perdu sian logikan karakteron, do necesas konvena proporcio inter la skemisme kaj naturalisme kreitaj novaj vortoj. Necesas ĝisdataj vortaroj ĉiutagaj kaj fakaj, kiuj spegulas la aktualan lingvan bildon de la mondo. Ili despli estas necesaj, ĉar mankas tutampleksa E-parolanta medio. Ilia rolo estas pli grava ol ĉe etnaj lingvoj. Tial la bazoj por fidinda leksikografia laboro devas esti kreataj.

Dum la lastaj jaroj komputiko proponis multajn novajn eblojn ankaŭ al leksikografio. Grandaj reprezente kunmetitaj tekstaj korpusoj ebligas objektivan eluzon de la sperto de lingva komunumo, ĉar donas pli realan bildon pri la efektive uzataj vortoj, gramatikaj kaj lingvaj formoj. La apero de vortaro sur KD aŭ en la reto forigas la limigojn pro amplekso kaj ebligas la regulan ĝisdatigon. Elformiĝas novtipa kunlaboro inter la redaktantoj de la vortaro kaj eventuale de granda publiko. Ankaŭ la konsulto de vortaroj elektronikaj pli oftas, ĉar tio integriĝas al la komputila laboro.

La unuaj paŝoj por Esperanto estas faritaj: aperis kelkaj elektronikaj vortaroj, multo troveblas en la reto, kion eblas pli vaste aliri ol la paperajn vortarojn, kaj eĉ startis projekto pri reta vortaro. Sed la teknikaj ebloj ne malnecesigas la skrupulan kaj konsciencan vortaristan laboron, nur helpas ĝin. Por grandskale subteni la fidindan kaj precizan leksikografian laboron, urĝe necesas reprezenta Esperanta korpuso, kiu prezentus la efektivan lingvouzon. REK krome konservus la jam ne plu alireblajn valorajn verkojn kaj disponigus al la granda publiko tra la reto.

Bibliografio

Blanke, Detlev (1996): "Tipologio de nia leksikografio". En: Literatura Foiro 161, 124-129.

Blanke, Detlev (1998): "La Enciklopedia vortaro de Eugen Wüster". En: Literatura Foiro 171, 21-31.

Blanke, Wera (1997): "Terminologiaj principoj kaj ilia normigo: kelkaj aspektoj". En: Koutny Ilona/Kovács M. (Red.) Struktura kaj socilingvistika esploro de Esperanto. Budapest: Steleto & ILEI, 117-126.

Docherty, Vincent J. (2000): "Dictionaries on the Internet: an Overview". En: Proceedings of the Ninth Euralex International Congress 2000. Stuttgart: IMS, Universität Stuttgart, 67-74.

DucGoninaz, Michel (2001/aperonta): "Problèmes lexicographiques de l'Espéranto". En: Schubert, Klaus (Red.): Planned Languages: from Concept to Reality. Brussel: Hogeschool voor Wetenschap en Kunst.

Haszpra Ottó (1988): Esperanto - lingvo de la naturscienco kaj tekniko. "E-dokumentoj 25". Rotterdam: UEA, 16 p.

Hausmann, Franz-Josef (1985): "Lexikographie". En: Schwarze, Ch./Wunderlich, D. (Hrsg.) Handbuch der Lexikologie. Königstein/Ts.: Athenäum, 367-411.

Koutny Ilona (1989): How terminology can be included in a dictionary. Experience with the Hungarian-Esperanto dictionary. Manuskripto.

Koutny Ilona (1998): "Esperanta leksikografio kaj la Hungara-Esperanta vortaro". En: Gecsö, Tamás/Varga-Haszonits, Zsuzsa (Red.): Memorlibro. Kolekto de la prelegoj dum la solena internacia konferenco organizita okaze de la tridekjariĝo de la universitata fako Esperantologio (Budapeŝto, 17/18-04-1997). Budapest: ELTE, 312-322.

Malovec, Miroslav (1999): "Komputiligo de libroj - vojo al savo de nia librokulturo". En: Malovec, Miroslav : Modernaj rimedoj de komunikado. Dobřichovice: Kava-Pech, 160-166.

Nagata, Akiko (1989): "Fremdaj elementoj de Esperanto - laŭ la vidpunkto de japanlingvano". En: Rokicki, Ryszard (Red.): Acta Interlinguistica (13-a Scienca Interlingvistika Simpozio, Varsovio 27.4. - 1.5.1985). Varsovio: Akademickie Centrum Interlingwistyczne, 103-110.

Nesi, Hilary (2000): "Electronic Dictionaries in Second Language Vocabulary Comprehension and Acquisition: the State of the Art". En: Proceedings of the Ninth Euralex International Congress 2000. Stuttgart: IMS, Universität Stuttgart, 839-847.

Petermann, H. (1982): "Probleme der Auswahl und Darstellung von Fachlexik im allgemeinsprachlichen Wörterbuch". En: Agricola, Erhard et al. (Hrsg.): Wortschatzforschung heute. Leipzig: Enzyklopädie, 203-220.

Ŝaturova, Magda (1997): "Fundamentaj leksikografiaj principoj de dulingvaj vortaroj en kunteksto de la Esperanta leksiko". En: Koutny Ilona/Kovács M. (Red.): Struktura kaj socilingvistika esploro de Esperanto. Budapest: Steleto & ILEI, 107-110.

Szilvási, László (1999): "Diĝita teknika Esperanto-biblioteko". En: Malovec, Miroslav (Red.): Modernaj rimedoj de komunikado. Dobřichovice: Kava-Pech, 167.

Wacha, Balázs (1999): Korpuso sen statuso. Hungarlingva manuskripto aperonta

Waringhien, Gaston (1980): 1887 kaj la sekvo ... Esperantologiaj eseoj IV. Antverpeno - La Laguna: Stafeto, 293 p.

Zamenhof, L.L. (1962): Lingvaj respondoj. (6a eld.) Marmande: Francaj Esperantaj Eldonoj, 134 p.

Vortaroj

'Angla-Esperanta vortaro' Comprehensive English-Esperanto Dictionary. 1995. Benson, Peter. El Cerrito: Esperanto League for North America, 607 p.

Ĉina-Esperanta Klasifika Manlibro. He nan ren min chu ban she. Long Wen/Li Xia, 1988.

Enciklopedia Vortareto Esperanta. 1910. Ch. Verax. "Esperanto Teknika kolekto". Paris: Hachette, 249 p.

Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana 1-4. 1923-29. Wüster, Eugen Leipzig: Ferdinand Hirt & Sohn, 576 p.

Ergoto: Laŭtema vortaro Esperanto-Angla-Franca-Hispana. 1972, kompilis Adám Hrynkiewicz. Buenos Aires: Aŭtoro, 234 p.

Esperanta Bildvortaro. 1988. Eichholz, Rüdiger. Bailieboro: Esperanto press, 880 p.

'Esperanto-Germana vortaro' Grosses Wörterbuch Esperanto-Deutsch. 1999. Krause, Erich-Dieter. Hamburg: Helmut Buske Verlag, 882 p.

Hejma vortaro. 1999. red. Lindstedt, Jouko. Rotterdam: UEA, 62 p.

Hungara-Esperanta vortaro. 1996. red. Szerdahelyi Istvan/Koutny Ilona. Budapest: HEA, 835 p.

Itala-Esperanta vortaro. 1996. Minnaja, Carlo. Milano: CoEdEs, 1438 p.

Laŭtema esperanta-franca vortareto. Vocabulaire Espéranto. Michel DucGoninaz. 1990. Paris: Ed. Ophrys, 128 p.

MultiDic. 2000. codoromo. Bertin, Christian.

Plena Ilustrita Vortaro. 1970. red. Waringhien, G. Paris: SAT, 1300 p.

Virtuala Esperanto-Biblioteko: http://www.esperanto.net/veb/, prizorganto Martin Weichert.

WordNet: http://www.cogsci.princeton.edu/~wn/

* Parte prezentita dum la 84-a Universala Kongreso de Esperanto en Berlino, 1999 (kadre de la Esperantologia Konferenco)