Ulrich Fellmann
Grandaj nombroj en Esperanto
Zusammenfassung
Große Zahlen im Esperanto
Das Ziel dieses Textes ist, zu zeigen, daß es im Esperanto bei den Wörtern für große Zahlen eine problematische Synonymie und Homonymie gibt, die stärker ist als in allen anderen Sprachen. Die Wörter für große Zahlen beruhen in den westlichen und den von diesen beeinflußten Sprachen auf den gleichen lateinisch-französischen Wortwurzeln. Dieselben Wortwurzeln dienen auch im Esperanto dazu, große Zahlen ab einer Million aufwärts zu benennen. Leider ist unklar, was diese jeweils bedeuten, da schon die Autoren des PIV, des maßgebenden Esperantowörterbuchs, sich nicht entscheiden konnten, welche der westlichen nationalsprachlichen Systeme sie als Modell nehmen sollten. Daher kann ,,biliono" nach diesem Wörterbuch ganz offiziell sowohl Milliarde als auch Billion bedeuten, je nach Geschmack des Sprechers. Das gleiche Problem finden wir an dieser Stelle im Englischen, wo ,,Billion" nach US-Lesart dem deutschen ,,Milliarde" entspricht, im britischen Englisch jedoch dem deutschen ,,Billion". Als Ausweg bietet sich ein drittes, den meisten Esperantosprechern leider weitgehend unbekanntes System an, das sich ebenfalls schon im PIV findet. Ein Nachteil dieses eindeutigen Systems ist, daß einige der Formen dieses Systems den Formen der ,,klassischen" Systeme ähneln. Obwohl, wie wir oben gesehen haben, solche Unklarheiten und Parallelformen auch in anderen Sprachen vorkommen, steht doch Esperanto mit seiner Formenvielfalt einzigartig da, eine für eine Plansprache überraschende Tatsache. Esperanto sprechende Wissenschaftler werden sich sicher einer weiteren, wirklich internationalen Lösung bedienen: den wissenschaftlichen Zahlenpräfixen, wo etwa ,,Mega" für eine Million steht. Auch dieses vierte System findet sich im PIV, welches damit vier komplette Zahlenysteme anbietet. Der Autor ist der Meinung, daß es der internationalen Kommunikation mittels Esperanto dienen würde, wenn die beiden erstgenannten, miteinander inkompatilen Zahlensysteme nicht mehr verwendet würden.
Abstract
Big Numbers in Esperanto
There are many possibly problematic synonyms and homonyms with regard to big numbers in Esperanto, more than in any other language. Terms for big numbers are based upon the same Latin-French roots in all Western languages and languages influenced by them. These roots are also used in Esperanto to form words for numbers meaning a million or more. Unfortunately, there is no agreement on their meaning since the creators of the Complete Illustrated Dictionary (PIV) were not able to decide which of the Western language systems should be used as a model system: e.g. the Esperanto word "biliono" can mean "billion" (as is understood in the US) or "trillion". In older British English, people would have said "milliard" or "billion", which shows that we had the same problem of ambiguity in the English-speaking world. There is a third system in Esperanto, which might offer a solution to this problem. Unfortunately, this is hardly known by the average Esperanto user, although it can be found in the PIV. One drawback of this unambiguous system, however, is that some of its forms are similar to certain terms in the "classical" systems. Of course, Esperanto-speaking scientists will make use of another, really international solution: the scientific prefixes for numbers, where "mega" means one million. This fourth system is also represented in the PIV, which thus presents a collection of four complete systems. Although we see that such ambiguity and parallel forms can also be found in other languages, Esperanto in fact is unique with respect to its great variety of forms. In the context of a planned language this is surprising. According to the author, it would be an asset to international communication in Esperanto if the first two systems, which are mutually incompatible, were no longer used.
Precipe en la komerca kaj scienca fakoj ludas gravan rolon la nomoj por tre grandaj - kaj foje ankaŭ por la tre malgrandaj - nombroj. En Esperanto la nomoj por tiuj grandaj nombroj prezentas apartan problemon. Tio venas de la fakto, ke en Esperanto ekzistas pluraj vortformoj por la sama nombro (t.e.: sinonimeco) kaj malsamaj signifoj por la sama vortformo (t.e.: homonimeco), kio kaŭzas ŝokan malklarecon en la ,,internacia lingvo".
Estas ekzemple malklare, kion signifas la vorto biliono - ĉu 109 aŭ 1012. Ambaŭ signifoj estas PIV-aj, ĉar PIV samtempe sekvas la du diversajn ,,okcidentajn" sistemojn, kiujn ĝi nomas usona-franca-itala sistemo kaj angla-germana sistemo (kvankam ankaŭ tiu nomado estas hodiaŭ aparta problemo). En la lasta sistemo oni uzas la nomon miliardo por indiki la nombron 109 kaj biliono por indiki la nombron 1012, en la antaŭa biliono signifas 109 kaj miliardo ne ekzistas. Bedaŭrinde, oni ne nur en la vortaroj, sed ankaŭ en la esperanta praktiko (parolado, literaturo) trovas ambaŭ sistemojn, ofte eĉ paralele en la sama publikaĵo. En 1999 ekzemple la revuo Monato kaŭzis kritikajn reagojn de legantoj, ĉar en unu sola kajero aperis sur du diversaj paĝoj statistikoj, en kiuj aperis la terminoj miliardo kaj biliono samsignife uzitaj (do, en ambaŭ kazoj por indiki la nombron 109).
Flanka fakto pri la ,,tradiciaj" kaj malkoheraj sistemoj ,,miliono - miliardo" aŭ ,,miliono - biliono" estas, ke radikoj por la nomoj sekvantaj la vorton triliono en PIV mankas (do la teoriaj kvartriliono, kvintiliono k.s. laŭ la etnolingvaj eŭropaj formoj ne troveblas en PIV).
PIV mem en la klarigoj pri iuj nombraj terminoj preferas uzi la angla-germanan sistemon (do la nomon miliardo por 109), sed kiel koheran sistemon por solvi la aferon prezentas trian kaj kvaran sistemojn. La tria estas esperanta sistemo surbaze de la sufiksaj radikoj iliono kaj iliardo. La kvara estas la scienca prefiksaro de la internacie normiga organizaĵo ISO (nome kilo, mega, giga ktp. por la nombroj 1000, 1000.000, 1000.000.000).
Malpli grava ĉar ne problemiga estas la dueco de la vortoj procento (aparta radiko laŭ PIV, sed origine miskonstruita kunmetitaĵo pro+cento) kaj (la kunmetita) elcento. Pluraj esperantistoj uzas la formojn pocento kaj percento. La lasta estas evidente anglismo, la unua miaopinie misformaĵo, se oni konsideras la difinon de po.) La radiko promil por 0,001 = 1/10% en PIV ne ekzistas, kaj estas esperantistoj, kiuj uzas la vorton elmilo en tiu senco. Ĉi-tie mi okupiĝas pli detale pri la grandaj nombroj.
Jen la grandnombraj sistemoj de Esperanto en komparo:
Nombro |
PIVaj esperantaj terminoj laŭ sistemo ... |
ISO- |
kompare: |
||||
(je dekuma bazo) |
usona-franca-itala (amerika) |
angla-germana (eŭropa) |
nur-esperanta |
ISO-a |
pre-fikso |
mll. |
germanaj terminoj |
1 =10 0 |
Unu |
Unu |
unu |
- |
- |
- |
eins |
1000 =10 3 |
Mil |
Mil |
mil |
kilo |
kilo |
k |
tausend |
106 |
Miliono |
miliono |
(unu)iliono |
mega |
Mega |
M |
Million |
109 |
Biliono |
miliardo |
(unu)iliardo |
giga |
Giga |
G |
Milliarde |
1012 |
Triliono |
biliono |
duiliono |
tera |
Tera |
T |
Billion |
1015 |
* |
biliardo |
duiliardo |
[peta]** |
Peta |
P |
Billiarde |
1018 |
* |
triliono |
triiliono |
[eksa]** |
Exa |
E |
Trillion |
1021 |
* |
* |
triiliardo |
[jota]** |
Yotta |
Y |
Trilliarde |
1024 |
* |
* |
kvariliono |
[ceta]** |
Zetta |
Z |
Quartrillion |
1027 |
* |
* |
kvariliardo |
*** |
*** |
*** |
Quartrilliarde |
Tabelo 1-a
*): Mankas en PIV.
**): Mankas en PIV. Mi donis la plej ISO-kongruajn formojn, kiuj en Esperanto eblas. Tamen, tiuj formoj eble problemas ĉar pet, jot kaj eks estas jam ekzistaj, alisignifaj esperantaj radikoj. Oni rimarku, ke la sama pravas pri la jam PIV-a ter . Aldone rimarkigindas diri, ke ISO postulas laŭ miaj scioj majuskligon de la sufikso, se la simbolo majusklas, do la e-aj mega, giga, tera kontraŭas ISOn, kiu postulas Mega, Giga, Tera (vidu la apartan ISO-kolonon).
***): Mankas ne nur en PIV, sed ankoraŭ ne ekzistas termino de ISO.
La ,,nur-esperanta" kaj la ,,germana" sistemoj havas la avantaĝon, ke ili estas klaraj kaj koheraj. Aldone, ili povas esti senpene daŭrigotaj ĝis 1030 ktp. de ĉiu, kiu komprenis la sistemon.
Laŭ PIV-a nomado usona-itala-franca kaj angla-germana sistemoj estas hodiaŭ erarigaj. Estas pro tio eble preferinde nomi la unuan amerika kaj la duan eŭropa. Rilate al la diversaj okcidentaj lingvoj, kiuj uzas nomojn surbaze de la latinaj radikoj, konciza historio estas tiel:
Ĝis la mezo de la 20a jarcento la usonan sistemon ankaŭ havis la franca, la itala kaj kelkaj aliaj lingvoj (ekz-e la brazila portugala). Tiam, la plej multaj lingvoj de Eŭropo sekvis la alian sistemon, kiun PIVo nomas angla-germana (prefere oni estus nominta ĝin brita-germana aŭ britangla-germana). Ankaŭ la hispana, eŭropportugala, pola, hungara, sveda, turka k.a. lingvoj uzis kaj uzas la nomojn biliono, triliono ktp. en la senco de la ,,angla-germana" sistemo. Tamen, la afero pli komplikiĝis:
Ekde la 50-aj jaroj, la franca kaj itala lingvoj ne plu sekvis la usonan sistemon, sed la angla-germanan. Pro tio oni nun prefere parolu pri la ,,eŭropa" aŭ ,,eŭropeca" sistemo. Tamen, en komercaj publikaĵoj de Britujo oni nun pli kaj pli ofte trovas la usonan manieron uzi la nombrovortojn, ĉar la britanglaj gazetoj ja intencas vendiĝi ankaŭ al la (pli granda) usona legantaro.
Tamen, se oni pli detale rigardas la aferon, estas ankoraŭ pli komplike:
En la neusonsistema grupo estas lingvoj, kiuj uzas koheran sistemon miliono-miliardo-biliono-biliardo ktp., ekz-e la germana kaj nederlanda lingvoj. Aliaj lingvoj el tiu neusona grupo ja uzas la vorton miliardo, sed ne havas la pli altajn -ard -formojn, do diras por la germana biliardo mil bilionoj, por la triliardo mil trilionoj. Tion faras ekz-e intertempe la itala kaj franca lingvoj. Tria grupo eĉ ne uzas la miliardon, sed la esprimon mil milionoj, ekz-e la hispana kaj la eŭropportugala lingvoj.
Historie do estas observebla la sekva evoluo (sen garantio de ekzakteco, ĉar ekzistas tempoj de neklara vortsignifo kaj vortaroj, kiuj indikas necertecon pri la afero):
sistem-nomado en PIV: |
usona-franca- itala |
angla-germana |
||
eble preferinda nomado: |
amerika |
eŭropa |
||
subsistemo: |
hispana subsistemo |
miksita subsistemo |
germana subsistemo |
|
sinsekvo de la nombrovortoj por 106 ĝis 1018 en la respektiva sistemo: |
miliono biliono triliono kvartriliono kvintiliono |
miliono 1000 milionoj biliono 1000 bilionoj triliono |
miliono miliardo biliono 1000 bilionoj triliono |
miliono miliardo biliono biliardo triliono |
adeptaj lingvoj en 1930 (stato de PIV): |
usonangla, franca, itala |
britangla, hispana, eŭropportugala |
? |
germana, nederlanda |
adeptaj lingvoj en 1970: |
usonangla, brazilportugala |
britangla, hispana, eŭropportugala |
franca, itala, pola, sveda, turka |
germana, nederlanda |
adeptaj lingvoj en 2000: |
usonangla, brazilportugala , britangla (en la komerca kampo) |
hispana, eŭropportugala , britangla (ekster la komerca kampo) |
franca, itala, pola, sveda, turka |
germana, nederlanda |
Tabelo 2-a
Ekzistas okcidentaj lingvoj, kiuj tamen ne kongruas al unu de la supre montritaj ,,klasoj" aŭ ,,subklasoj". Ekzemple la rusa lingvo - laŭ la de mi uzita vortaro - havas la vorton miliardo en la senco de la eŭropa sistemo. Tamen, laŭ la vortaro oni ekde la nombro 1012 aplikas la ,,amerikan" sistemon, uzante la nomojn trillion, kvadril'on, kvintillion ktp. La vorto billion superfluas en tiu sistemo, kvankam ĝi ekzistas kaj havas la saman signifon kiel miliardo (milliard).
Oni tamen ne malatentu, ke la reala situacio en iu lingvo rilate al la grandnombraj nomoj ne estas same klare eltrovebla kiel por aliaj vortoj, ĉar almenaŭ la nomoj por la nombroj pli grandaj ol 1018 estas tiom malofte uzataj, ke la maĵorio de la gepatraj parolantoj ne konas ilin. Pro tio, la ĉi-tie pridisputitaj vortoj estas iom teoriaj. Ekster la sciencoj oni bezonas nur la nombrojn ĝis eble 1015. En la naturaj kaj teĥnikaj sciencoj, kie oni sufiĉe regule havas nombrojn kiel 1018 kaj pli grandajn, oni kutime aplikas la sciencan prefiksaron (vidu en tabelo 1a) kaj parolas pri ,,Terawatt" aŭ ,,Exabyte". Tiel regas necerteco pri la grandnombraj nomoj ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en la etnaj lingvoj, el kiuj pluraj plimalbonigis la situacion per ŝanĝiĝoj de la sistemo. Bonan ekzemplon de tiu necerteco donas la de mi konsultita vortaro pri la itala lingvo. La sinsekvo de la nomoj en la itala komenciĝas per ,,milione, miliardo, bilione, mille bilioni, trilione", tute kongrue al aliaj lingvoj de la ,,miksita" subgrupo de la eŭropa lingvaro. Tamen, por la germana vorto Trilliarde, k.e. 1021 (tri-iliardo), tiu vortaro prezentas itale la esprimon milione di bilioni. Tio estas interesa pro du ecoj: Unue, la afero komplikiĝas nun per la multobligo de du grandaj nombroj, nome, miliono kaj biliono, kio donas la impreson, ke la vortaristo ne sciis, kiel traduki la ege grandnombran germanan vorton Trilliarde, do ŝli provis ,,klarigi" ĝin prefere ol traduki ĝin per la nesciita itala ekvivalento. Kaj due, la provo fiaskis, ĉar milione di bilioni estas malĝusta. Laŭ tiu sama vortaro, milione estas 106 kaj bilione estas 1012, do milione di bilioni nur 1018, ne 1021. Milione di bilioni estas nur alia esprimo por trilioni.
Studado de la situacio en Esperanto kaj la angla lingvo gvidas al pliaj observoj:
1.) La vortaro esperanta-germana de Krause (1999) ne listas la nur-esperantajn formojn iliono kaj iliardo kiel kapvortojn sub ilia respektiva nomo, kvankam ili estas PIVaj. Ĝi prezentas ilin en klarigoj sub la aliaj kapvortoj, ekz-e triiliono sub triliono. Tiel oni tiujn radikojn ne povas regule trovi, kio estas malaprobinda pro tio, ke temas ja pri la sole kohera kaj unusignifa sistemo de Esperanto. (Tamen, vidu sub 2.)
2.) Alia problemo de Esperanto estas, ke la esperantaj vortformoj milono (t.e. 0,001) kaj mil iono (t.e. 1.000.000) estas tiom similaj, precipe skribforme, ke oni ilin facile miksas kaj miskomprenas. Same mikseblas triiliono kaj triliono ktp.
3.) Ĉe la sciencaj mallongigoj gravas, ĉu la litero estas skribita majuskle aŭ minuskle. Ekz-e, la majuskla litero M signifas ,,Mega" = 1.000.000, minuskla m signifas ,,milli" = 0,001. Same, la minuskla k signifas kilo = 1000, la majuskla K ,,Kelvin", kiu estas la unuo por la absoluta temperaturo. En Usono oni kutime ĉiam uzas majusklojn por unuoj, ekz-e MM = ,,millimeters" (korekte estus: mm), KM = ,,kilometers" (anstataŭ km) ktp. La prefikso M do povas en Usono signifi kaj mili (= mil-ono) kaj Mega (= miliono).
Estas aparte interese, ke la por Esperanto konstatenda fakto de la malklareco de la signifo de grandnombraj nomoj kiel biliono kaj triliono same ekzistas ankaŭ en la internacia uzado de la angla kaj portugala lingvoj, ĉar la usonanoj sekvas alian sistemon ol la britoj kaj la brazilanoj alian ol la portugalanoj. En la franca lingvo simila problemo sekvas el tio, ke la sistemo ŝanĝiĝis en Francujo, dum la francparolantaj kanadanoj restis ĉe la antaŭa. Kontraste al tio, la lingvoj germana kaj nederlanda ne havas tiun problemon. En la lastaj jaroj oni en la komerca gazetaro de Britujo vidas pli kaj pli la uzadon de la usona sistemo. Tiu ,,internacia ĥaoso" havas almenaŭ la avantaĝon, ke neniu povas postuli, ke lingvo, kies nombrosistemo estas malklara pro sinonimeco kaj homonimeco, tute ne taŭgas por roli kiel internacia lingvo - aŭ tiu devas same malaprobi i.a. la anglan lingvon. Tamen estas la opinio de la aŭtoro, ke estus utile por la internacia komunikado pere de Esperanto, se la du nombrosistemoj unue prezentitaj, kiuj estas inter si neakordigeblaj, estus ne plu uzataj.
Chodera, Jan/Kubica, Stefan: Podręczny słownik niemiecko - polski. Wiedza Powszechna: Warszawa 1996.
De Koenen/Drewes: Wolter's Handwoordenboek . Utrecht, Antwerpen: Wolter's [s.j.].
Krause, Erich-Dieter: Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch. Hamburg: Helmut Buske Verlag 1999, 882 p.
Langenscheidt's Handwörterbuch Spanisch. Langenscheidt: Berlin [ktp.] 1999.
Langenscheidt's Taschenwörterbuch Portugiesisch. Langenscheidt: Berlin [ktp.] 2000.
Langenscheidt's Taschenwörterbuch Türkisch. Langenscheidt: Berlin [ktp.] 1999.
Monato, aŭgusto 1999, p. 5 kaj 20. [Du artikoloj uzantaj la nomojn miliardo kaj biliono samsignife].
Monato, oktobro 1999, p. 4. [Du legantleteroj pri tiu problemo].
Nemecko-russkij slovar`. Izdatel'stvo Russkij Jazyk: Moskva 1998.
Paravia: Langenscheidt's Handwörterbuch Italienisch. Langenscheidt: Berlin [ktp.] 1999.
Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto . Represo de la dua eldono. 4-a eldono Paris: Sennacieca Asocio Tutmonda 1984, 1303 p.
Prisma Handwörterbuch Deutsch-Schwedisch . Bokförlaget Prisma: Stockholm 1998.