Previous PageTable Of ContentsNext Page

Boris Dimitrov Marinov/Karl-Hermann Simon/Ingward Ullrich, Horst Weckwerth

Pri la internacia lingva interkompreniĝo kadre de la forsta fako

Zusammenfassung

Zur internationalen sprachlichen Verständigung im Fachgebiet des Forstwesens

Im Jahre 1981 begannen einige Esperanto-sprechende Forstleute, am "Lexicon silvestre"(Ls)-Projekt zu arbeiten. Für das Fachgebiet des Forstwesens, einschließlich Landschaftsnutzung, Naturschutz und Holztechnik sollte Fachleuten und anderen Interessierten ein Nachschlagewerk über die betreffenden Fachtermini in den verschiedenen Sprachen in die Hand gegeben werden. Abweichend von bisherigen Forst-Wörterbüchern wird im Ls nach terminologiewissenschaftlichen Gesichtspunkten konsequent von Begriffen, den gedanklichen Vorstellungen der Menschen über Objekte und Vorgänge, ausgegangen. Die Begriffe werden als Basis einer besseren Verständigungsmöglichkeit in allen Sprachen gleichsinnig definiert. Die Autoren beschreiben die terminologischen, wissenschaftlichen und lexikographischen Aspekte des Projekts, wobei den bisher erzielten praktischen Erfahrungen sowie den der erfolgreichen Zusammenarbeit zugrunde liegenden Leitprinzipien besondere Beachtung geschenkt wird. Durch einen Arbeitskreis, der alle Esperanto-sprechenden Forstleute umfasst, konnten für die Plansprache Esperanto die Arbeiten mit dem Vorschlag von Normtermini abgeschlossen werden. Das Werk soll eine Grundlage für eine spätere terminologische Bearbeitung der forstlichen Fachsprache in den Ethnosprachen schaffen.

Abstract

On the International Language Communication in the Field of Forestry

In 1981 some Esperanto speaking foresters initiated the "Lexicon silvestre" (LS) - project. The aim was to compile a multilingual dictionary of technical terms related to forestry, landscape use, nature conservation, and wood technologies for experts and interested people. Unlike most dictionaries, the LS is organized by concepts defined interlingually to achieve a better understanding. The authors describe the terminological, scientific, and lexicographical aspects of the project, emphasising the practical experience gained so far and the guiding principles necessary for the project's success. One outcome has been to accelerate the development of forestry terminology in Esperanto. The work is intended to serve as a basis for terminological description and development in other languages as well.

0 Enkonduko

La konservado de nia planedo kiel vivbazon de homoj postulas pli kaj pli interkompreniĝon de fakuloj trans lingvolimojn. 1981 kelkaj esperantistoj prenis la iniciativon, doni kontribuon al tio sur la kampo de la forsta fako forme de ellaboro de multlingva faka vortaro. Ĉe la serĉado pri kunfarantoj, ĉe la metodika laboro kaj ĝis hodiaŭ kadre de Gesellschaft für Interlinguistik e.V. (Societo pri interlingvistiko) d-ro Detlev Blanke multflanke subtenis tiun ĉi projekton. Raporto pri la tiel nomata "Lexicon-silvestre"(Ls)-projekto do estas kontribuo al la skizado de la multflankaj aktivecoj de la jubileulo kaj danko de la aŭtoraro al li.

1 Celoj de la "Lexicon-silvestre"-projekto

La celoj de la Ls-projekto ŝanĝiĝis dum la paso de jaroj. Tio ne surprizas konsidere al la tempospaco, kiu pasis ekde la komenco de la laboro en la jaro 1981. En la komenco estis prioritate kontentigi la bezonon de taŭgaj faklingvaj Eo-esprimoj, kiun perceptis forstfake laborantaj esperantistoj. Estis evidente, ke tia bezonata plurlingva verkaĵo estu uzebla ankaŭ por ne-esperantistoj. Konforme al la kreskanta sendependiĝo de la unuopaj fakbranĉoj ene de la forsta fako kaj sekve de la specialiĝo en teorio kaj profesio, ni nomas hodiaŭ la objekton de la Ls-projekto: La forsta fako, inkluzive de uzado de pejzaĝo, naturprotekto kaj lignoteknologio.

La verkaĵo limiĝu je la nocioj ĉirkaŭ de la lasta jarcento. Objektojn, por kiuj internacia scienca nomenklaturo, ekz. por plantoj kaj bestoj, ebligas perfektan interkompreniĝon, ni opiniis provizore ne inkludindaj. La nombro de prilaborotaj lingvoj dependas de fakuloj de la respektiva gepatra lingvo, kiuj estas pretaj al senpaga kunlaboro.

Konforme al tutmonde kreskanta akcelo de la produktiveco kaj ties akompana reduktado de la necesa tempo por pagita laboro, kreskas la nombro da homoj, kiuj dum la "libertempo" okupiĝas pri naturo kaj speciale pri arbaroj. La ekipado de la nocioj per difinoj donis al la verkaĵo karakteron de leksikono, superanta vortaron. Do, estas disponeblaj ankaŭ informoj pri la sencoenhavo de fakvortoj de la "forsta fako".

La uzantaro por la "Lexicon", laŭ nia opinio, povos esti sufiĉe vasta rondo: Studentoj, fakuloj, personoj en arbaro okupitaj, posedantoj de arbaroj kaj ligno kaj interesitaj "laikoj" de la supre menciitaj fakoj kaj najbaraj branĉoj, kiel agrikulturo, fiŝadaj aferoj, ĝarden- kaj fruktokulturo, vivomedi-protekto kaj tradukistoj kaj interpretistoj en tiuj ĉi fakoj.

La okupiĝo pri fundamentoj de la terminologia scienco plivastigis nian vidon en la direkton de necesa terminologia prilaborado de la "forstfaka lingvo". Tiurilate ni konsideras la Ls-projekton kiel bazon por tiaj estontaj postuloj.

Al la celoj apartenas ankaŭ la tempa kadro. Ĝi estas determinata de la disponeblaj personoj kaj materialaj resurcoj kaj merkataj kondiĉoj. Kreskanta strebado al mallongtempe atingebla sukceso kaj profito sekvigas ĉie mankantan pretecon, subteni projekton, kiel la ĉi-okazan, per publikaj rimedoj. Tial dekomence la projekto fareblas nur je libervola senpaga kunlaboro. Estas kompreneble, ke la kunlaborantoj deziras rezulton ankoraŭ dum sia vivotempo, kaj aliflanke ankaŭ la uzontoj plejeble baldaŭ ricevu helpilon. La divido de la forstfaka nociaro laŭ ĝia signifeco en partojn kaj sekve ties prilaborado unu post la alia tial estis logika.

2 Ekzistantaj fundamentoj por la Ls-projekto

2.1 Literaturo

Kaŭzo por la 1981 komencita laboro estis la bezono flanke de fakuloj, kiuj plenumas interpretan aŭ tradukan laborojn sur la kampo de forsta fako, pri fidindaj fakvortaroj. Pro la ambigueco de granda serio da fakesprimoj kelkfoje estis malfacile atingi kontentigan rezulton, ĉar nur malmultaj vortaroj enhavas klarigojn por sekura elekto de ekvivalentaj terminoj en la cellingvo. El kelkaj landoj, ekz. ĈSSR (ĈSN 1964), GDR (TGL1982) aŭ de International Organization for Standardization, ekz. ISO 8966 (1987), fiksitaj esprimoj iĝis konataj, ligitaj kun la normado de iloj kaj/aŭ labormetodoj. Tiaj normoj estas ankaŭ gravaj bazoj por la kreado de fidindaj vortaroj. Taŭgaj fontoj estas ankaŭ original-lingvaj tekstoj, kiuj lasas neriproĉeble percepti nocioenhavojn kaj terminojn. Pro la laborelspezoj, ligitaj kun tio, ni povis uzi ilin nur malofte. Rilate vortarojn, kiuj ne enhavas klarigojn, oni ĝenerale preferu jenajn, kiuj enhavas terminojn en kelkaj lingvoj - pro la kompareblecoj - kontraŭe al sole dulingvaj fakvortaroj. Pro tio ni uzis kiel unuan bazon por la Ls-projekto la kvinlingvan verkaĵon de Weck (1966) kun pli ol 10 000 germanaj leksemoj.

Kiel tre fidindan ni intertempe ŝatas la germana-anglan kaj angla-germanan forstfakan parton de la verkaĵo de Mühle (1990, 1993).

Gravan rolon ludas la ĝis nun publikigitaj partoj de "The Multilingual Forestry Terminology Series" (MTS). Tiu projekto de "Food and Agricultural Organization of the United Nations" (FAO) kaj "International Union of Forest Research Organizations" (IUFRO) el la sesdekaj jaroj de la 20-a jarcento (Project 1961) komenciĝis per "Terminology" (Ford-Robertson 1971), publikigita en 1971. 5150 gravaj anglaj terminoj, ŝlosil-terminoj (key terms), kun siaj kelkfoje pluraj nocioenhavoj - entute 6807 nocioj - estas ordigitaj laŭalfabete kaj kurante numeritaj. Tiuj kurantaj numeroj - Universal Reference Numbers (URN) - servas kiel interligiloj inter la diversaj lingvaj versioj de MTS. Celo de tiu ĉi projekto estis traduki la anglan version inkluzive de la "difinoj" en aliajn lingvojn. Helpe de samaj nocio-numeroj estiĝas, por tiel diri, plurlingva vortaro. Kiel unua, en la jaro 1975, sekvis la franca versio de Metro (1975) poste, en 1980, la itala versio (Bernetti 1980).

La regularo pri la prilaborado, prezentita en la unua volumo de MTS, preskribis, ke al difinoj de nocioj oni aldonu anglajn terminojn. Sed la alfabeta vicigo laŭ anglaj termoj kaj ankaŭ kelkaj "difinoj" kaŭzas la impreson ĉe la uzanto, ke li havas enmane terminaron kun klarigoj. Estas konate, ke ne en ĉiu kazo por terminoj en iu lingvo ekzistas tute ekvivalentaj terminoj en alia lingvo. Tial estas kompreneble, ke aliaj lingvaj versioj de MTS ne ĉiam enhavas striktan tradukon de la difinoj, sed oni alĝustigis la difinojn al la termino kaj ties nocioenhavo en la propra lingvo. Kvankam oni ne planis terminologian prilaboradon en senco de terminologia scienco, tamen necesus, uzi kiel eliropunkton ĉiukaze la samajn nociojn - ideojn pri objektoj, fenomenoj ktp. - kaj ties samsencajn difinojn en ĉiuj lingvoj kiel kondiĉon por estonta pli bona interkompreniĝo de forstistoj.

Malgraŭ tio oni kreis per MTS verkaĵon, kiu estas valora bazo por estonta terminologia prilaborado de la forstfaka lingvo, des pli multe, ĉar la franca kaj itala versioj ofertas terminojn de 3 (4) pliaj lingvoj kaj ampleksajn serĉhelpilojn. Per samaj bildoj kaj indikoj pri nocio-familioj MTS havas aspektojn, kiujn oni konsideru ĉe estontaj verkaĵoj.

2.2 Teoriaj bazoj

2.2.1 Terminologi-sciencaj bazoj

Kiam 1981 kelkaj geforstistoj komencis kolekti fakterminojn kaj pripensis, kiel oni nomu mankantajn terminojn en la planlingvo Esperanto, ili preskaŭ ne konis la terminologian sciencon. Ĝenerale oni ne konsideris tiun sciencon kiel bazan fakon de la forstfaka altlerneja instruado kaj tial oni ne instruis ĝin. Ŝajnas, ke ankaŭ fakuloj de aliaj prefere natursciencaj studbranĉoj apenaŭ konatiĝis kun la terminologia teorio.

Tial estis tre meritplena okazintaĵo, ke la Esperanto-Asocio en ĈSSR kune kun Terminologia Centro (TEC) de UEA organizis en la jaro 1986 terminologian kurson por interesuloj. Krom Jan Werner ankaŭ Wera kaj Detlev Blanke peris bazajn sciojn kaj spertojn. Laŭ Wüster (1979, v. ankaŭ Werner 1986, Suonuuti 1997,1998) oni eliru de nocioj, do de enhavoj, dum terminologia prilaborado de faklingvo. La nomo, la faktermino staras nur fine de la procedo.

Ĉe tio necesas la sekva sinsekvo de paŝoj:

Limigo de la faka branĉo

Listigo de la nocioj laŭ kategorioj

Fiksado de la nocio-sistemoj

Difinado de la nocioj

Nomado de ĉiu nocio per unu termino

Sole por la planlingvo Esperanto ekzistis, kaŭze de la kunigo de ĉiuj Esperant-lingvaj forstistoj en laborrondon - IFRE - la antaŭkondiĉo, ke povis okazi kaj devis okazi terminologia prilaborado de la faklingvo en la senco de Wüster ĝis la propono de "normterminoj". Por la tuta Ls-projekto estis grava la decida penso, ke la nocio estas la primara kaj la nomado per vortoj estas la sekundara. Se homoj, kiuj volas interkompreniĝi, havas la saman nocion en la kapo, unu povas kompreni la alian. Tion oni devas atingi, egale kiun teknikan rimedon, ekz. libron aŭ CD, oni uzas.

Dum la paso de la laboro pri "Lexicon" la porcio de Esperanto pli kaj pli relative reduktiĝis pro la konsiderinda nombro da lingvoj, kiujn ni inkludis en la prilaboradon. Konforme al la ŝanĝiĝo de la prilaborantaro estis sencoplene, unue fiksi la nociodifinojn en la germana lingvo. Ĉe tio montriĝis, ke sole tiuj kunlaborantoj, kiuj ankaŭ scipovas Esperanton, rapide evoluigis la komprenon klasifiki nociojn en bazajn kategoriojn kaj ekzakte disigi, ekz. faradojn de fenomenoj disde fariĝoj. En kelkaj lingvoj oni ne uzas diferencajn terminojn pri tio, nepre en aliaj, ĉar ja temas pri similaj sed ne samaj aferoj. Do, oni povas diferencigi inter malsamaj nocioj. La okupiĝo pri la planlingvo Esperanto edukas nin al pli fajna lingva diferencigo, ol tio okazas ekz. en la germana kaj angla lingvoj. Tuj post la formulado de difino en la germana okazas ĝia traduko en la planlingvon. Ĉe tio tuj montriĝas la tradukebleco de la difino en alian lingvon kaj okazas eventuale ŝanĝo de la germana formulo.

Do, estis ankaŭ internaj faktoroj de la Ls-projekto, kiuj instigis nin atribui al la lingvo Esperanto eksterordinaran rolon. La pli bona ebleco de unusignifa fiksado de nocioenhavo kompare al etnolingvo decidigis nin, elekti Esperanton kiel gvidlingvon de la Ls-projekto. Tio ĉi estas fakto, kiun uzanto de la finproduktoj ĝenerale ne rimarkas.

En tiu ĉi koncerno la konsekvenca uzado de terminologia scienco kadre de la vortara laboro ŝajnas ne tute esti senigita de la planlingvo Esperanto, precipe ĉar la kreantoj de la teoriaj bazoj de tiu ĉi scienco, la aŭstro Wüster kaj la latvo Drezen (Blanke 1997), certe nur pro la okupiĝo pri la planlingvo atingis siajn intuiciojn.

2.2.2 Leksikografiaj bazoj

El vido de la leksikografio dum la evoluigo de la "Lexicon silvestre"-projekto oni devis decidi, kiun formon oni elektu. Teorie ekzistas la sekvaj eblecoj por realigo:

La difino-vortaro: Kutime ĝi estas unulingva vortaro, kiu indikas la enhavon de nocioj nomitaj per terminoj en la literaturo; do, leksikono laŭ kutima lingvouzo.

La ekvivalent-vortaro: Kutime ĝi estas du- aŭ plurlingva vortaro, kiu al vorto en unu lingvo indikas samvalorajn, samsignifajn vortojn en unu aŭ kelkaj aliaj lingvoj; do vortaro laŭ kutima lingvouzo.

La sinonim-vortaro: Kutime ĝi estas unulingva vortaro, kiu indikas al ĉiu nomita vorto vortojn kun sama aŭ simila signifo kun atentigoj pri ekzistantaj sencodevioj.

La kolokaci-vortaro: Ĝi estas unu- aŭ plurlingva vortaro, kiu indikas por baza vorto laŭfakte kaj stile konvenajn akompanajn vortojn, kiel ili estas kombinataj dum lingvouzado, ekz. "misekspluati arbaron", "diametro je brustnivelo".

Post certa provotempo ni decidiĝis al formo de Ls, kiu ampleksu la informeblecojn de ĉiuj kvar vortaroformoj. Ĉe la elektronika varianto tio estas realigebla per konataj rimedoj de databank-programoj. En la skriba formo montriĝis tiu ĉi kompleksa formo malfacile realigebla pro la nelimigita nombro da prilaborotaj lingvoj, pro la kvanto da enmetotaj nocioj kaj tre diversaj longoj de la nocioartikoloj. Konvena metodo ekzistis forme de la supre nomita MTF, do ligi unulingvajn volumojn unu kun la alia per samaj nocionumeroj.

3 Spertoj dum la realigo de la Ls-projekto

Kvankam la Ls-projekto estas fundamenta esploro, ĝis nun ĝi estas restinta ĉefe sen publika subteno. La kondiĉoj de libervola nepagita laboro por socie necesa rezulto postulas kaj evoluigas samtempe novan socialan konduton.

3.1 Fundamentaj principoj

Ekzistas fundamentaj principoj, kies observadon ni konsideras nepre necesa por la realigo de la Ls-projekto, kaj kiuj aldone al tio estas signifaj por la internacia kompreno trans ĉiujn kulturajn limojn. La unua estas:

Ĉiuj etnolingvoj estas egalrajtaj.

Tiu ĉi principo estis por la kreinto de Esperanto d-ro Zamenhof, kiu pasigis sian junaĝon sub la multkulturaj kondiĉoj de la 19a jarcento kun subpremoj kaj konfliktoj, baza maksimo kaj instigo por lia verko. Tial tiu ĉi sinteno estas memkomprenebla por esperantistoj.

Kiam 1993 kelkaj kunlaborantoj de la "Lexicon"-projekto fondis apartan patronan asocion, ili skribis en sian statuton kiel plej gravan principon: "La egalrajteco de ĉiuj lingvoj nepre necesas kiel bazo por la komuna laboro."

Ni substrekas tiun ĉi principon tiom pli, ĉar la praktiko de la publika vivo hodiaŭ aspektas alie. Oni submetiĝas nur tro serveme al la forto kaj lingvo de la mono, spite al ĉiuj statutoj kaj asertoj, ekz. en la Eŭropa Unio.

Kun la unua principo intime ligita estas la dua:

Toleremo kaj kompromisemo apartenu al la principa sinteno de la kunlaborantoj.

La observo de tiu ĉi principo koncernas vere la ĉiutagan laboron de ĉiu homo. Tio rilatas al karaktero kaj temperamento, scienca konvinkiĝo kaj kredo kaj postulas ofte multe da sinvenko agi laŭ tiu principo. Ni devis sperti, ke la prilaborado de tuta lingva versio estas paralizita, ĉar kunlaborantoj ne trovas kompromison.

3.2 Praktikaj spertoj ĉe la labororganizado pri la Ls-projekto

Estas ĝojige, ke la ekkono pli kaj pli akiras ĝeneralan akcepton, ke terminologia laboro estu komuna laboro de laŭeble plej multaj fakuloj de la koncerna branĉo. Sed la necesaj financaj rimedoj limigas la amplekson. Ĉe la Ls-projekto dekomence estis planita kompleta terminologia prilaboro sole por la planlingvo Esperanto. Ĉar ĝis nun neniu ŝtata kaj ekonomia potenco subtenas tiun ĉi lingvon, ĉe Esperanto estas influata la alcelenda rezulto ĉefe de la prilaborota fako - ligita kun la nombro da uzantoj - kaj de la stato de la terminologia prilaborado en la etnolingvoj. Ĉiukaze estas prudente, ĉiam denove interŝanĝi spertojn ankaŭ kun fakuloj de aliaj branĉoj.

Ĉar terminologia laboro provizore plue ekzistados en ombro, ŝajnas des pli grave faskigi la potencojn kaj rimedojn per alianco aŭ almenaŭ interkonsento kun aliaj organizaĵoj kaj institucioj.

Se terminologia laboro nur aŭ ĉefe dependas de honorofica laboro, utilas aparta organizaĵo, kiu ampleksas la kernon kaj ĉefan parton de la kunlaborantoj. Por la Ls-projekto oni fondis 1993 la "Förderverein 'Lexicon silvestre' e.V." (Patrona Asocio 'Lexicon silvestre' r.A.) kun sidejo en Eberswalde. Kiel asocio de publika utilo ĝi havas la rajton pri imposta favorado.

Terminologia laboro bezonas oftan komunikadon inter la partoprenantoj kaj inter la gvidcentro kaj la unuopaj kunlaborantoj. Tio estas realigata ĉe la Ls-projekto ekde 1982 per propra publicaĵo, la Forstista Informilo. Ekde kelkaj jaroj ĝi estas eldonata duonjare en la kvar plej gravaj laborlingvoj: Esperanto, la germana, la angla kaj la franca. Ĝi ankaŭ ebligas tre frutempe provi laborrezultojn kaj doni al la kunlaborantoj simplan kaj malmultekostan forumon. Ankaŭ la ĉiujara aŭtuna prelegaranĝo en Eberswalde, organizata de la Patrona Asocio, servas al tiu ĉi celo. Se ne estas disponeblaj instruitaj terminologoj, la kunlaborantoj uzu la eblecon de kvalifikiĝo, kion kelkaj Ls-kunlaborantoj faris.

Por pli faciligi la uzadon de literaturo al la prilaborantoj, ni komencis kompili apartan bibliografion kun ekkapt-eblecoj, se ili estas konataj. Kelkio estas plifaciligita hodiaŭ per la "Internet"-sistemo. Sed la aliro en Germanio al la DIN-normoj ankoraŭ estas ligita kun altaj financaj elspezoj.

Avantaĝa estas laborado laŭ teorio (vd. Werner 1986, Sounuuti 1997; 1998), sed per sencoplena interplektado de la unuaj paŝoj oni povas atingi pli rapide rezultojn, kiujn senpage laborantaj personoj ĉiukaze bezonas por plua motivado. Ankaŭ montriĝis, ke estas celtaŭge, kaj por prilaborantoj kaj por uzantoj, fari la prilaboradon de la fak-kampo laŭ etapoj. Tiel oni havas unue la plej gravajn kaj plej ofte uzatajn nociojn kaj oni povas uzi ilin dum la difinado de pliaj nocioj.

La uzado de databank-programaroj hodiaŭ estas memkomprenebla. Oni uzu ilin plene por la registrado de indikoj, kiujn oni eble momente ankoraŭ ne bezonas, sed kiuj eble post kelka tempo estos gravaj.

3.3 Praktikaj spertoj pri la aranĝo de "Lexicon silvestre"

Por la 1992 planita eldono de provekzemplero de nia verko, okaze de la centjara datreveno de la fondo de IUFRO en Eberswalde, ni devis decidi pri la nomo de la verkaĵo. Ĝi ne devis esti kontraŭa al nia unua baza principo. Certe estis ebla nomo en Esperanto, ekz. "Leksikono" aŭ "Vortaro de Forsta Fako", tiom pli ĉar ni jam estis ekkonintaj Esperanton kiel necesan gvidlingvon. Sed ni konsideris pli rekomendinde reveni al la malnova scienca lingvo latino. Ankaŭ por la titoloj de tiuj partoj de la enkonduko, kiuj ne bezonas tradukon en etnolingvojn, ni elektis la latinan. Se estis atentenda la sinsekvo de la lingvoj sen prefero de iu unuopa, ni sekvis la vicon, fiksitan per la DK-indico-nombroj por lingvoj. La serio komenciĝas per 0 por la planlingvoj.

La ebleco ligi ĉe multlingva verkaĵo la unulingvajn volumojn per nocionumeroj, jam supre estas menciita, ankaŭ ke laŭ ekkono, ke oni devas eliri de nocioj, vicigo de terminoj laŭ alfabeta ordo estas paradoksa. Do, estas konsiderinda nur vicigo laŭ nocioenhavoj. Ĉe tio ekzistas multaj eblecoj, kiel kelkaj verkaĵoj montras, en kiuj ene de branĉo okazis alfabeta vicigo de la terminoj (ekz. Skogsordlista 1994). Ni decidis, utiligi la Forest Decimal Classification 1990 (Forstfakan Decimalan Klasadon), kiun uzas ĉiuj forstfakaj bibliotekoj krom jenaj en Usono kaj Kanado. Tiu ĉi sistemo estas evoluigita por la klasado de literatur-enhavoj, do ĝi ne estas plene konvena por nocioj. Sed ni ne volis evoluigi propran sistemon, sed uzi vaste disvastiĝintan sistemon. Ni faris alĝustigon, kiu ĝis nun estas sukcesa (Simon k.a.1990). Ĝi ebligas, elirante de bazaj kategorioj, doni al ĉiu nocio, ne al ĉiu termino (Yerke 1983), apartan numeron, kaj tiel ankaŭ komforte manipuli la nociojn en komputoroj.

Principe oni devas difini ĉiun nocion, kvankam kelkaj kunlaborantoj iam kaj iam opinias, ke tion oni ne bezonas, ĉar certa termino jam mem estas difino. Difino devas esti ĉiukaze. Sed male, eblas, ke por difino en certa lingvo oni ankoraŭ ne trovis taŭgan terminon. Por povi teni la tekston de difinoj konciza, estas referencite al aliloke difinitaj nocioj. Tiel ankaŭ estas ilustrita la interplektado de nocioj. Ĉe samaj nocioj, kiuj diferencas sole per la gramatika formo, ekz. verbo, substantivigita verbo, estas referencite nur al la alia formo, se tiu jam ekzistas. Kvankam la verkaĵo eliras de nocioj kaj ties difinoj, ĉiu nocioartikolo komenciĝas per la termino/terminoj kaj poste sekvas la difino. Ĉiu nocio ricevas praktike tuj kun sia estiĝo en la kapo de la homoj nomon aŭ signon. Nur tiel homoj povas komunikiĝi. En tiu ĉi koncerno la difino estas sekva fenomeno.

Multaj nocioj havas en la sama lingvo kelkajn esprimojn, kelkajn fakterminojn. Ĉe la sinsekvo de la terminoj oni procedis diverse en vortaroj. Ni opiniis plej favora por uzantoj, se je la kapo staras la plej rekomendindaj kaj je la fino la ne rekomendindaj/evitindaj. Inter ili ofte ekzistas nombro da "sinonimoj", kiujn oni povas trovi en la literaturo. La decido pri ilia apliko ofte estas lasita al la uzanto. - Laŭdinda escepto estas MTS. - La aŭtoroj de Ls prenis sur sin la riskon, se ne ekzistas normoj, indiki sinsekvon de la terminoj laŭ siaj ideoj. "Sinonimoj", kiuj konformas al la difino nur proksimume, kiuj reprezentas pli vastan aŭ pli malvastan sencoenhavon, estas markitaj per respektivaj signoj, sammaniere arkaikaj aŭ malnoviĝantaj terminoj. Evitendaj terminoj, kvankam ili kelkfoje estas ĉiutage uzataj, ricevas krisignon.

3.4 Praktikaj spertoj dum la terminologia prilaborado de la Esperanto-versio

Necesas, dediĉi mallonge kelkajn apartajn vortojn al la lingva versio en Esperanto. Nur ĉi tie ja okazas kompleta terminologia prilaborado ĝis la normtermino. Ĉe la prilaborado de la unua parto - Prima pars - ni petis ĉiujn anojn de IFRE (Internacia Forstista Rondo Esperantlingva), kiuj parte jam multjare atendis la komencon de la terminologia laboro, ke ili sendu al ni siajn termino-proponojn adekvatajn al la nociodifinoj. Antaŭaj paŝoj, kiel terminologia laboro ilin bezonis - vd. supre -, ne ekzistis. "Malgranda Terminologia Komisiono" prijuĝis la proponojn kaj samtempe preparis nociosistemojn. Dum tiu tempo tio estis la sole ebla vojo. Baldaŭ montriĝis, ke lingvaj decidoj pri terminoproponoj ne povas okazi per decidoj de plimulto. Oni devas konsideri la tutan sistemon de fakterminoj por la forsta fako, ĝis tiam jam estinta en Esperanto (vd. ankaŭ Kleemann 1964). Ankaŭ montriĝis, ke sole komunlingva scipovo pri Esperanto ne sufiĉas por terminologia laboro. Ullrich (1992, 1996) prenis sur sin la klopodon, fari kelkajn esplorojn pri tio. Tiel ni sukcesis prezenti 1996 la Esperanto-version de Prima pars. La unua termino en ĉiu nocioartikolo estas la propono de la Terminologia Komisiono por la normtermino. Ĉe tio ni povas uzi la favoran situacion, ke - kontraŭe al multaj etnolingvoj, ĉe kiuj la vort-trezoro rilate la forstan fakon havas jarcent- aux jarmilaĝajn radikojn - ni povas kreive labori relative senŝarĝitaj. Tial por Esperanto ĝenerale ne ekzistas grandaj malfacilaĵoj elekti mallongajn normterminojn. Se mankas konvenaj vortradikoj en Esperanto, oni povas transpreni taŭgajn vortradikojn el la trezoro de la samtempe kolektitaj terminoj de aliaj lingvoj. Por la 1025 nocioj de Prima pars ni proponis 28 novajn vortradikojn. Ili estas klarigitaj en glosaro je la fino de la nomita volumo. Kun danko estis akceptitaj kritikaj atentigoj de la Esperanto-lingvisto E.-D. Krause post trarigardo. Helpa por pluaj ekkonoj pri terminoproponoj estas ilia laŭeble plej frua provado ene de diferencaj tekstoj. Por tio "Forstista Informilo" donas eblecojn.

4 Perspektivoj

Rigardante la pli malvastan sferon de la laboroj pri "Lexicon silvestre", per kiu ni volas kontribui al pli bona interkompreniĝo, ni eliru de la nuna stato komence de la somero 2000. Por Prima pars estas publikigitaj 10 lingvoversioj, sed bedaŭrinde inter ili estas tri sen difinoj, kiuj nun estas prilaborataj. Por pliaj kvar lingvoj, inkluzive de la hispana kaj rusa, ekzistas malnetoj ekde kelkaj jaroj. De Tertia pars estas publikitaj du lingvaj versioj, kaj de Quarta pars du versioj sekvos en la paso de la somero. En januaro 2000 la fak-kunlaborantoj ricevis la skizojn de difinoj por Quinta pars por kontrolo. En la centralo komenciĝis la unuaj laboroj por Sexta pars. La ĝis nun kolektitaj terminoj/nocioj sufiĉas por dek partoj. Intertempe pli kaj pli estas prilaborataj "limaj nocioj" de la forsta fako.

Kiel suplementon por la leksikono Ullrich (1999) ellaboris "Nomaron" kun la sciencaj, Esperant-lingvaj kaj germanaj nomoj de 469 forstaj lignecaj plantoj de Eŭropo. La nun publikigita dua eldono bezonas multlingvan kompletigon. Poste ni povus kompletigi la nociodifinojn per etnolingvaj nomoj.

La vivmedio de la homoj konstante ŝanĝiĝas kaj estas ŝanĝata fare de la homoj. Do, ŝanĝiĝas la speguliĝoj en la kapo de la homoj, la nocioj. Estiĝas la demando, kiam kaj kiamaniere sekvu la nociosistemoj, difinoj kaj terminoj al tiuj ŝanĝiĝoj. Ekzakta interkompreniĝo de la fakuloj trans ĉiujn limojn nur eblas per kono de la respektiva nocimondo. Ĉe strikta observado de la principo "unu nocio havu nur unu terminon kaj faktermino reprezentu nur unu nocion" devige sekvas, ke ŝanĝiĝintan nocion, do vere novan nocion oni nomu alie. La decido, kiam estiĝis ŝanĝita nocio, oni povos decidi nur por la unuopa kazo. Dum la diskuto de tiu ĉi demando denove montriĝas, ke estas celtaŭge, formuli difinojn ne tro malvaste. La trapasita vojo ĉe la Ls-projekto, meti sendevigajn klarigojn en krampojn, ŝajnas esti sencplena vojo ankaŭ rilate al la ŝanĝiĝo de nocioj.

Se oni rigardas la sferon trans la Ls-projekton, ŝajnas necese, interesigi pli vastan publikon flegi la germanan forstfakan lingvon. Almenaŭ en Germanio la iama relative unueca forstfaka lingvo pli kaj pli disdrivas, apogite per la federaciisma respondeco por la forstmastrumado. Tio ne apogas la atrakciecon de la germana lingvo ĉe lingvointeresitaj fremdlandanoj.

La tutmondiĝo de la merkatoj kunigas ankaŭ la ŝtatojn. Ke ĉe tio la multkultura riĉaĵo de la homaro ne perdiĝu, estas ankaŭ necesa streĉiĝo de ĉiu unuopa homo forme de daŭra lernado de lingvoj. Ankaŭ en tiu ĉi senco la kreskanta aŭtoraro de la "Lexicon silvestre"-projekto volas doni sian kontribuon al tiu ĉi evoluo.

Bibliografio

Bernetti, Giovanni (1980): Terminologia Forestale. Science Forestali, Technica, Practica e Prodotti Forestali. Red. de G. Bernetti k.a.; Firence 1, 518 p.

Blanke, Wera (1997): "Über den Beitrag von Interlinguisten zur Organisation internationaler Terminologiearbeit." En: Interlinguistische Informationen, Beiheft 2 (November 1997), 4 - 12.

ČSN 480000 (1964): Československá státní norma: Názvosloví v lesním hospodářství.

Ford-Robertson, F.C. (1971): Terminology of Forest Science, Technology Practice and Products. (Ed. Ford-Robertson, F.C.; Society of American Foresters), Washington DC., 349 p.

Forest Decimal Classification, Vienna 1990, XIV, 147 p. (IUFRO World Series 2)

Forstista Informilo de Internacia Rondo Esperantlingva kaj de Patrona Asocio "Lexicon silvestre" r.a., Eberswalde, ISSN 0949-9830, 0949-9733, 0949-9741, 0949-9822

ISO 8966 (1987): International Standard. International Organization for Standardization. Logging industry - Products - Terms and definitions, 1987-11-01

Kleemann, E. (1964): Forsta kaj ĉasa fak-vortaro. Deutsch-Esperanto. Manuskript. Wiesbaden, 57 p.

Metro, André (1975): Terminologie Forestière. Sciences forestières, Technologie, Pratiques et Produits forestiers, réd. A. Metro. Paris, 432 p.

Mühle, Peter (1990): Fachwörterbuch Landwirtschaft, Forstwirtschaft, Gartenbau. Englisch - Deutsch. (Ed. Mühle, P.) (1. Auflage). Berlin: Verlag Technik, 731 p.

- (1993): Fachwörterbuch Landwirtschaft, Forstwirtschaft, Gartenbau. Deutsch - Englisch (Ed. Mühle, P.) (1. Auflage). Berlin/Paris: Verlag Alexander Hatier, 731 p.

Project (1961): The Multilingual Forest Terminology Project. Section 01 of IUFRO, August 1961, 7 p.

Simon, Karl-Hermann (Eld.) (1992): Lexicon silvestre, Förderverein "Lexicon silvestre" e.V., ISBN 3-931262-00-6. Eberswalde 1992 - 2000.

Simon, Karl-Hermann/Ullrich, Ingward/Pluquet, Elsbeth (1990): "Vorschlag zur Klassifizierung von Termini auf dem Gebiet des Forstwesens". En: Beitr. f. d. Forstwirtsch. 24, 3, 146-147.

Skogsordlista (1994), Sveriges Skogsvårdsförbund TNC. Solna, 518 p.

Suonuuti, Heidi (1997): Guide to Terminology, Tekniikan Sanastokeskus. Helsinki, 36 p. (Nordterm 8).

- (1998): Terminologia gvidilo. (El la angla trad. Sabine Fiedler). Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 38 p.

TGL 15799 (1982): TGL 15799/01 bis /12, Rohholz, Ausgabe Oktober 1982. Berlin: Verlag für Standardisierung, 63 p.

Ullrich, Ingward (1992): "Ĉefaj principoj por la determino de esperantaj forst-terminoj ĝenerale kaj simpligita terminofarado ĉe substantivaj terminoj speciale." En: Forstista Informilo (Eberswalde), 26, Aldonaĵo 4.

- (1995): "Ĉefaj principoj por la fiksado de forstfakaj terminoj en Esperanto kaj la vidpunkto de libera vortfarado ĉe kunmetitaj substantivaj terminoj". Forstista Informilo (Eberswalde), 32, Aldonaĵo 4.

- (1999): Nomaro de la forsta ligneca Flaŭro de Eŭropo, (Scienc-latina / Esperanta / Germana). Förderverein "Lexicon silvestre" Eberswalde, 174 p.

Weck, Johannes (Ed.) (1966): Wörterbuch der Forstwirtschaft. München/Basel/Wien: Bayerischer Landwirtschaftsverlag, 573 p.

Werner, Jan (1986): Terminologia kurso. Roudnice n.L.: Sdružený ZK ROH, 88 p.

Wüster, Eugen (1979): Einführung in die Allgemeine Terminologielehre und Terminologische Lexikographie. Wien/New York: Springer, 145 p.

Yerke, Theodor B. (1983): An International Standard Term Number for Multilingual Forestry Vocabulary Development and Use in Terminological Databanks, USDA, Forest Service, Pacific Southwest Forest and Range Experiment Station. Berkeley California, August 1983, 10 p.