Previous PageTable Of ContentsNext Page

Heinz Hoffmann

Ebloj de planlingvo koncerne inter-lingvajn nociodiferencojn je ekzemplo de fervojfakaj terminoj

Zusammenfassung

Möglichkeiten einer Plansprache bei zwischensprachlichen Begriffsunterschieden am Beispiel von Eisenbahn-Termini

Während der jahrzehntelangen terminologischen Arbeit in der Internationalen Eisenbahner-Esperanto-Föderation erwies sich die unterschiedliche begriffliche Einteilung der Wirklichkeit in einzelnen Sprachen als wesentliches Problem. Zahlreiche Übersetzungswörterbücher täuschen trotz vorhandener Begriffsunterschiede Begriffsübereinstimmung vor. Das Problem kann am Beispiel einer Gegenüberstellung der deutschen Begriffe Bahn und Eisenbahn mit den ungarischen Begriffen pálya und vasút illustriert werden. In Esperanto wird für den Eisenbahn-Begriff der Terminus fervojo benutzt, während das Benennen des übergeordneten Bahn-Begriffs eine Umschreibung erfordert. Das Schaffen einer neuen Wortwurzel hierfür ist zwar möglich, würde aber der gewünschten Sprachstabilität des Esperanto widersprechen. Die über hundertjährige Geschichte dieser Plansprache setzt schon gewisse Grenzen.

Ein weiteres typisches Beispiel zwischensprachlicher Begriffsunterschiede ist Bahnhof als Eisenbahn-Fachbegriff (Esperanto: stacio). Hierzu werden Definitionen aus Deutschland, der Schweiz und Ungarn miteinander verglichen. Die Bildung von Termini stellt immer einen Kompromiss zwischen Kurzgefasstheit und Genauigkeit dar. Während in Nationalsprachen - wegen täglicher Anwendung in der Praxis - die Entscheidung meist zugunsten der Kürze ausgeht, sollte bei einer internationalen Sprache eher die Richtung zur Genauigkeit bevorzugt werden. Der Weg zu internationaler Begriffsnormung im Eisenbahnwesen ist in zwei Phasen vorstellbar: In der ersten gelten harmonisierte Begriffssysteme gleichzeitig mit bisherigen, in Gesetzen und Vorschriften definierten Begriffen. In der zweiten Phase werden die nationalen Gesetze und Vorschriften den international genormten Begriffssystemen angepasst. Ein derartiger Harmonisierungsvorschlag wird unterbreitet.

Abstract

The Role of a Planned Language in Dealing with Conceptual Differences between Languages: The Case of Railway Terminology in Esperanto

During several decades of terminological work in the International Railway Workers' Esperanto Federation, a major problem encountered was the conceptual differentiation of terms for real existing things in individual languages. Many corpora of terms used for translation purposes pretend conceptual uniformity despite actual conceptual differences. The problem can be illustrated by comparing the German concepts Bahn and Eisenbahn with the Hungarian concepts pálya and vasút. In Esperanto the term fervojo is used for the second concept (Eisenbahn), whereas the first, more general concept is paraphrased. The creation of a new word for this would be possible, but it would contradict the desired stability of Esperanto: the language's 100-year history does impose some limits on flexibility. Another typical example of inter-lingual differences between concepts is Bahnhof as a railway term (in Esperanto: stacio): definitions from Germany, Switzerland and Hungary are compared. Because Esperanto is not obliged to abide by the constraints imposed by official language laws and regulations, it could play an important role in international concept standardization, which could be imagined in two phases. In the first, harmonized concept systems would be valid simultaneously with terms as presently defined in laws and regulations. In the second phase, national laws and regulations would be brought into line with internationally standardized concept systems. An example of such a harmonization proposal is given.

1 Pri stato kaj problemoj de la planlingvo Esperanto en la fervoja fako

1.1 Ĝisnuna evoluo

Tiu ĉi kontribuo temas pri plurlingva terminologia laboro. La pripensoj estiĝis dum ago en Terminara Sekcio de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio IFEF, unu el la plej maljunaj specialaj Esperanto-asocioj. Komence de la jaro 2000 apartenis al tiu sekcio 38 kunlaborantoj en 14 eŭropaj kaj 2 aziaj landoj. Laŭ la historio de terminara laboro en IFEF (Hoffmann 1998: 9), la unua fervojfaka terminaro kun Esperanto-traduko aperis jam en 1923. Sekvis pli da dulingvaj vortaroj - ĉiufoje kun alia nacia fontolingvo. Tiuj pli-malpli sporadaj laboroj unuafoje ricevis celindikan kadron, kiam Internacia Fervojunio UIC en 1957 eldonis sian seslingvan Ĝeneralan Fervojfakan Terminaron kun preskaŭ 9000 fakesprimoj. Por ke Esperanto estiĝu la sepa ĉi-vortara lingvo, Terminara Komisiono de IFEF evoluigis internan labormetodon, kiu ebligas la necesan internacian kunagon sub egalŝancaj kondiĉoj. Ĉiujare ekde 1949 okazas tutmondaj IFEF-kongresoj kun po plurcent partoprenantoj. Per korespondado kaj per diskutoj dum kongresaj kunsidoj la kunlaborantoj interŝanĝas opiniojn, prezentas proponojn/kontraŭproponojn kaj elektas la plej bonajn solvojn.

La plano, pliampleksigi aktualan eldonon de la seslingva terminaro je Esperanto kiel sepa lingvo, estis realigita en ties kvara eldono en la jaro 1989. Anstataŭ kvinan eldonon, UIC kreis la terminologian datumbankon RailLexic. En ĝi komence de 2000 troviĝas pli ol 11000 fakesprimoj en la 18 lingvoj angla, ĉeĥa, dana, Esperanto, franca, germana, hispana, hungara, itala, japana, nederlanda, pola, portugala, rumana, rusa, serba, slovaka kaj sveda. Surbaze de la dua, 14-lingva eldono de tiu datumbanko, ekde 1997 haveblas 13 volumoj de dulingvaj terminaroj kun Esperanto kaj po unu el la ceteraj lingvoj (Internacia Fervojunio 1997).

Kiel praktikaj aplikoj ĉefe elstaras la multnombraj fakprelegoj en Esperanto-kongresoj. Ili estas publikigataj en la serio Fervojfakaj Kajeroj. Ekde 1992 ĉiujare aperas unu kajero. Ceterajn tekstojn enhavas pluraj naciaj kaj internaciaj periodaĵoj de la federacio kaj ties membraj asocioj. Ankaŭ Konvencio pri Internacia Fervojtrafiko kun siaj suplementoj estis tradukita en Esperanton. Krome en horarolibroj de pluraj fervojaj entreprenoj troviĝas la uzoklarigoj ankaŭ en Esperanto (komp. Lapenna k.a. 1974: 510; Bácskai 1980: 140).

1.2 Amplekso de problemoj

Ĉe dumlaboraj klopodoj por obei la terminologiajn regulojn, montriĝis gravaj problemoj. Ekzemple Ĝenerala Fervojfaka Terminaro de UIC baziĝas sole sur francaj nociosistemoj. Difinoj ne estas aldonitaj. Per komparoj kun aliaj naciaj nociosistemoj oni komprenas, ke en unuopaj lingvoj multkaze la realo estas diversnocie dividata. La inter-lingvaj nociodiferencoj estas parte kaŭzataj de influo de ĝenerallingvaj strukturoj. Aŭtoroj traktantaj la problemon samopinie atentigas pri urĝa neceso, inter-lingve harmoniigi nociojn kaj nociosistemojn kiel esenca elemento de internacia normigo (Suonuuti 1998: 28). Sen tia konformigo tre malfacilas reciproka kompreno inter lingve diversaj grupoj interne de unu fako. La problemoj koncernas ne nur fakulojn, sed havas konsekvencojn ankaŭ por tradukistoj kaj interpretistoj, ĉar bedaŭrinde multas tradukaj terminaroj, kiuj per terminaj ekvacioj pretekstas tutan nocian konformecon malgraŭ nociaj diferencoj (Budin/Felber 1989: 92).

Jam antaŭ jarcento oni komencis normigi bazajn nociojn. Teknika Komitato 37 - fondita en 1936, konata sub la mallongigo ISO TC 37 - en pasintaj jardekoj eldonis gravajn rekomendojn (komp. Werner 1986: 67). La normigo evidente plej progresis en natursciencoj. Kontraŭe, en jurscienco inter-lingvaj nociodiferencoj estas precipe videblaj (Arntz/Picht 1995: 156). La fervoja faklingvo - ĉi tie traktata per ekzemploj - unuigas ĉefe ĝenerallingvajn, teknikajn kaj jurajn enhavojn.

Ekde 1995 UIC aldonas difinojn al plejparto de nove enkondukitaj fakesprimoj. Tio estas konsiderebla kiel komenco de nocioharmoniigo ankaŭ en la fervojfako. La novaj Esperanto-terminoj nun estas vortigataj surbaze de internacie validaj difinoj. En la naciaj faklingvoj oni vortigas la terminojn plejbonkaze laŭ nacia difino. Tiel la internacia harmoniigo kvazaŭ postlamas. Al la traktata problemaro ankaŭ apartenas la tuja, ofte spontanea kaj arbitra nomdono al inventaĵo aŭ nova evoluigaĵo, sen konsideri nociosistemojn (Wera Blanke 1995: 22). Iam kaj iam oni nomas novajn evoluigaĵojn, kiuj havas signifon nur interne de malgranda nacia apliko, do kiuj estas malgravaj por internacia normigo.

2 Ekzemplo de diferencaj nociaj disdividoj de realo

2.1 Etnolingva komparo

Kiel evidenta ekzemplo de diferencaj disdividoj de realo en unuopaj lingvoj, servu komparo de la germanaj nocioj Bahn kaj Eisenbahn kun la hungaraj nocioj pálya kaj vasút.

En la germana ĝeneraluza lingvo, la vorto Bahn esprimas specialan vojon, ĉefe kun klara geometrio kaj gvida funkcio. En la terminologio de la fako transportado, Bahn estas superordiga nocio por ĉiuj transportsistemoj, en kiuj vojaj strukturelementoj gvidas veturilojn. La sistemo Eisenbahn kiel speco de tiaj, vojgvidaj transportsistemoj, estas difinita en nacia leĝo. Ĝenerala Eisenbahn-Leĝo de Germanio difinas Eisenbahn-on relgvida transportsistemo, kiu ne estas tramvojo, tramvojsimila sistemo, monta transportilo aŭ alia transportsistemo kun escepta konstrukcio. Plej supraj subregnaj trafikinstancoj decidas, ĉu kaj kiuparte iu Bahn estas Eisenbahn en la senco de ĉi tiu leĝo (Bundesgesetzblatt I 1986: 2089).

La hungara nocio pálya konformas al la germana nocio Bahn nur en la ĝeneraluza lingvosenco, do sole koncernas vojon kun klara geometrio kaj gvida funkcio. Por la superordiga nocio de ĉiuj vojgvidaj transportsistemoj, en la hungara lingvo ekzistas la termino vasút. Ekzemple, tramvojo tie nomiĝas közúti vasút. Tiukaze la hungara terminologio ebligas pli klaran distingon. Sed la malo montriĝas ĉe traduko de Eisenbahn en la hungaran lingvon, ĉar la termino vasút enhavas polisemion. Ĝi reprezentas kaj la superordigan nocion Bahn kaj la specialan nocion Eisenbahn. Do ĉu oni komprenas vasút-on ĝenerale kiel Bahn-on aŭ speciale kiel Eisenbahn-on, tio sole dependas de la kunteksto - pro la terminologia breĉo.

La ĉi tie traktataj nocioj ĝis nun ne estas internacie normigitaj.

2.2 Planlingva solvo

Ĉi tiu kontribuo montras eblojn, sed ankaŭ limojn por solvi tiajn problemojn en internacia planlingvo. Premiso estu, ke tiu planlingvo - kiel Esperanto en la nuna stato - ankoraŭ ne servas kiel oficiala lingvo de iu ŝtata unio aŭ federacio. Ĝi estas uzata kaj plue evoluigata fare de komunumo de interesatoj, ĝis nun kvazaŭ libertempa lingvo. Tio ebligas relative liberan evoluigon de terminologio - sen oficiallingvaj devigoj el leĝoj, reglamentoj ktp. Krome efikas la tipaj avantaĝoj de planlingvo, nome logika gramatiko sen esceptoj kaj vortfarado laŭ konstrukesto-principo. Korekti terminojn kaj nocioenhavojn laŭ la daŭra evoluo de scienco kaj tekniko, eblas pli facile ol en etnolingvoj kun firme enradikiĝintaj lingvokutimoj. Tamen ankaŭ Esperanto havas pli ol centjaran historion, kio metas certajn limojn.

La menciitan ekzemplon Bahn/Eisenbahn - pálya/vasút traktis Terminara Sekcio de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio en la lastaj jaroj, pro revizio de Plena Ilustrita Vortaro (PIV). Jen la koncernaj rezultoj:

l En ĝenerala lingvouzo de Esperanto oni ne diferencigas inter ĝeneralaj kaj gvidfunkciaj vojoj. La vorto vojo estas vastnocie uzata. Por esprimi la specialan nocion pálya, do necesas aldonaĵo. Por kelkaj nocioj, kiuj en la germana lingvo enhavas la vortelementon -bahn, ekzistas apartaj Esperanto-terminoj, ekzemple orbito por Planetenbahn kaj areno por Sport-Kampfbahn.

ll Ekde la unuaj jaroj de Esperanto ekzistas la vorto fervojo. Ties ĝisnuna PIV-difino tekstas: sistemo de transportado de pasaĝeroj kaj varoj per relvojo. Tamen kelkaj tiaj sistemoj havas apartajn terminojn, nome tramvojo, metroo kaj funikularo.

lll Ĉar tio ne kontentigas la deziratan sistemecon, necesis pripensi, kiun nocioenhavon ricevu la vorto fervojo, ofte uzata ekde jarcento: ĉu speciale tiun de Eisenbahn aŭ ĉu ĝenerale tiun de vasút. La decido okazis por la nocio Eisenbahn, ĉar por tiu speciala transportsistemo plej necesas speciala, konciza nomo, kaj ĉar jam de ĉiam la plej multaj uzantoj de la vorto fervojo volis kaj volas esprimi per tio la nocion Eisenbahn.

lV Ne estis trovebla nacia fervojo-difino taŭga kiel propono por internacia normigo. Post enhava analizo de la germana Fervoja Konstru-kaj-Ekspluat-Reglamento, kaj post komparo kun koncernaj reglamentoj por tramvojoj kaj la nova magnetvojo, estis vortigita jena difinpropono por fervojo:

V Tamen ne tute kontentigas, ke vasút kiel superordiga nocio por ĉiuj vojgvidaj transportsistemoj, estas tradukebla en Esperanton nur per ĉi tiuj malsimplaj vortoj, nome vojgvida transportsistemo. Ekzemple komplikas traduko de la germana vorto Bergbahn kiel superordiga nocio por telfero, funikularo kaj dentotramvojo. La vorto montvojo estas erariga. Ankaŭ monta fervojo malĝustas, ĉar la tri koncernaj transportsistemoj ne enhavas ĉiujn karakterizaĵojn de fervojo. Pro tio estis elektita por Bergbahn la perifrazo monta transportilo. Kompreneble principe eblas krei tute novan radikvorton por vasút. Bone taŭgus la vorto vajo. Sed tiukaze necesus anstataŭigi vortojn ofte uzatajn kaj firme enradikiĝintajn ekde jarcento en tiu planlingvo, nome fervojo-n kaj tramvojo-n, per fervajo kaj tramvajo. Tio kontraŭus al la principo de lingva stabileco, kaj ne estus akceptata fare de plimulto da Esperanto-uzantoj. Do ekzistas limoj.

3 Ekzemplo de diferencaj difinoj

3.1 Etnolingva komparo

Tipa ekzemplo de inter-lingvaj nociodiferencoj en la fervoja faklingvo kun preteksto de nocia konformeco en tradukaj terminaroj, estas la nocio stacio (Hoffmann 1993: 13-16). Jen komparo inter la difinoj en Germanio, Svisio kaj Hungario:

En Germanio tekstas: Stacioj (Bahnhöfe) estas fervojaj instalaĵoj kun minimume unu trakforko, kie trajnoj povas komenci kaj fini kurson, ĉirkaŭveturi alian trajnon aŭ retroveturi al alia trako.

En la germanlingva parto de Svisio oni sinonime uzas la vortojn Bahnhof kaj Station. Tie tekstas: Stacioj (Stationen, Bahnhöfe) estas instalaĵoj por regi kaj sekurigi trajntrafikon kaj por kunmeti trajnkompletojn, kun minimume unu trakforko kaj publika trafiko. Se ne estas publika trafiko, oni nomas la instalaĵon servostacio (Dienststation).

La koncerna hungara termino estas allomás. Jen ties difino: deĵorejo destinita por kunmeti trajnkompletojn, por regi en- kaj elveturojn de trajnoj, por pasaĝer- kaj vartrafiko

Laŭ PIV el la jaro 1970, la koncerna termino stacio estas nur sinonimo al haltejo (= loko, kie haltas la publikaj trafikaj veturiloj). Komparoj kun difinoj en aliaj lingvoj montrus pli da bunteco de samaj, similaj kaj diferencaj karakterizaĵoj.

3.2 Planlingva solvo

Propono por internacia harmoniigo de la difino unuflanke ne grave kontraŭu naciajn difinojn, aliflanke konsideru la fakton, ke ĉe moderna tekniko la regado de trajntrafiko en malgrandaj stacioj jam multoble okazas de grandaj centraloj. Ankaŭ necesas konsiderinde anstataŭigi detalojn per ĝeneraligo. Sekve la difinpropono por stacio tekstas en la fervoja faklingvo:

4 Ekzemplo de sole nacia nocio

Suplemento de la terminologia datumbanko RailLexic de Internacia Fervojunio enhavas ekzemplon de spontanea nomdono al nacia nova evoluigaĵo sen internacia signifo: Specialistoj traktantaj grafikaĵojn por informi pasaĝerojn pri trafikoferto, kreis arboforman figuraĵon de linioreto, ĉe kiu cirkloj simbolas alveturatajn lokojn kun indiko de plej kurtaj translokadodaŭroj ek de la startloko. Por eviti ripetajn perifrazojn pri tiu nova kreaĵo en tekstoj de sia speciala faketo, ili donis al la grafikaĵo la nomon globarbo (germane Kugelbaum).

Estas dubende, ĉu ankaŭ en aliaj landoj oni transprenos tian skemon. Sekve ne ŝajnas necese, inkludi tiun nocion en internacia normigo. Tamen, se la vorto Kugelbaum (aŭ alilingva ekvivalento) aperas en fakaj tekstoj, traduka terminaro enhavu solvon por tio. Tiukaze oportunas vortigi esprimon similan al konciza difino. Por Esperanto estis decidita la perifrazo arboforma grafikaĵo pri translokadodaŭro.

Ĝenerale eblas konkludi jenon: Vortigi terminojn ĉiam estas kompromiso inter koncizeco kaj detaleco. En naciaj lingvoj, tiaj decidoj pleje favorigas koncizecon - pro la ĉiutaga uzo de tiuj terminoj en praktiko. Sed en internacia planlingvo, cele plibonigi kompreneblon, oni preferu strebon al detaleco - precipe por malofte uzataj nocioj.

5 Perspektivo al praktika solvo

Terminara Sekcio de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio klopodas, surbaze de unuopaj ekzemploj, en modesta amplekso montri vojojn por sistema internacia harmoniigo de nocioj en la fako fervojo. La praktika realigo estas imagebla nur tiel, ke en unua fazo sistemigitaj, difinitaj kaj internacie harmoniigitaj nocioj validas samtempe kun konvenciaj nocioj difinitaj en naciaj leĝoj kaj reglamentoj. En dua fazo okazos adapto de naciaj leĝoj kaj reglamentoj al internacie harmoniigitaj kaj normigitaj nociosistemoj.

Bibliografio

Arntz, Reiner/Picht, Heribert (1995): ,,Einführung in die Terminologiearbeit". En: Studien zu Sprache und Technik (volumo 2). Hildesheim, Zürich, New York: Georg Olms, 344 p.

Bácskai, István (1980): ,,A sínek országokat kötnek össze"

Blanke, Wera (1995): ,,Fakvortoj en Esperanto - kion fari, se la vortaro ne plu helpas?" En: Esperanto-Dokumente 2. Osnabrück: Deutsches Esperanto-Institut, 22-33.

Felber, Helmut/Budin, Gerhard (1989): Terminologie in Theorie und Praxis. Tübingen: Narr, 315 p.

Bundesrepublik Deutschland (1986): ,,Allgemeines Eisenbahngesetz"

Hoffmann, Heinz (1993): ,,Interesaj komplikaĵoj en difinlaboro"

Internacia Fervojunio (1997): Fervoja Terminaro. Budapest: I.F.E.F. Terminara Komisiono, 13 volumoj (UIC Railway Dictionary).

Lapenna, Ivo/Lins, Ulrich/Carlevaro, Tazio (1974): Esperanto en perspektivo. Faktoj kaj analizoj pri la internacia lingvo. London, Rotterdam: UEA, 842 p.

Suonuuti, Heidi (1998): Terminologia gvidilo. (El la angla tradukis Sabine Fiedler. Redaktis Wera Blanke.) Rotterdam: UEA, 38 p.

Waringhien, Gaston (1970): Plena Ilustrita Vortaro. Parizo: SAT, 1300 p.

Werner, Jan (1986): Terminologia kurso. Roudnice nad Labem: Sdruñený klub ROH, 88 p.