Previous PageTable Of ContentsNext Page

Sabine Fiedler

"Die B/blanke Wissenschaft" - Luda komunikado en Esperanto

Zusammenfassung

"Die B/blanke Wissenschaft" - Ludische Kommunikation im Esperanto

'Ludische Kommunikation' ist als Oberbegriff für sprachspielerische Verwendungen auf den verschiedenen Ebenen des Sprachsystems zu verstehen. Der Beitrag analysiert und beschreibt anhand umfangreichen Beispielmaterials die im Esperanto häufigsten Formen, wie Eigennamen-Spiele, Wortspiele mit Phraseologismen, Abkürzungsspiele sowie verschiedene Formen der Scheinhomonymie als Grundlage ludischer Kommunikation. Es werden Probleme der Akzeptanz und Rezeption in der internationalen Sprechergemeinschaft untersucht. Das Hauptanliegen des Beitrags besteht darin, die innersprachlichen Voraussetzungen der Plansprache für sprachlich-kreatives Spiel im Vergleich zu Ethnosprachen zu analysieren. Es zeigt sich, dass bestimmte sprachstrukturelle Eigenschaften des Esperanto, wie sein agglutinierender Sprachbau und das produktive Wortbildungssystem sprachspielerische Verwendungen begünstigen, während andere, in Ethnosprachen häufig zu findende Wortspieltechniken aufgrund der Wesensmerkmale des Esperanto (ausnahmslose Grammatik, Streben nach semantischer Eindeutigkeit) wenig entwickelt sind. Außersprachliche Spezifika der Plansprache, wie das Nichtvorhandensein eines 'native speaker' mit normierendem Korrektheitsanspruch sowie die besondere emotionale Haltung zahlreicher Sprecher zum Esperanto wirken sich förderlich auf ludisch-kreativen Sprachgebrauch aus.

Abstract

"Die B/blanke Wissenschaft" - Ludic Communication in Esperanto

Wordplay can be characterized as a main feature of Esperanto-communication. Examples can be found on all linguistic levels. On the basis of empirical data, the article analyzes and describes the main types of wordplay (such as playing around with proper names, initials, phraseological units and punning based on pseudo-homonymy). Problems of acceptance and understanding in the international speech community are discussed. The article's main focus is a comparative analysis of the linguistic characteristics that make creative wordplay possible in Esperanto. Some, such as its agglutinative structure and the highly productive word-formation system encourage witty joking, whereas some techniques of punning, well-known in ethnic languages, cannot be found due to Esperanto's general properties (grammar without exceptions and lexis with little ambiguity). Some peculiarities of the speech community, above all the non-existence of native speaker norms, and the emotional ties many speakers form with the language, encourage creative wordplay in Esperanto.

1 Enkonduko

'Luda komunikado' en tiu ĉi artikolo servu kiel tegmenta termino kaj inkludu plej diversajn tipojn de krea lingva aktiveco. Temas pri lingvouzo kiu baziĝas sur reguloj kaj pro tio estas interpretebla de la leganto/aŭskultanto; krome, ĝin ofte karakterizas praktika kaj grava funkcio. 'Ludo', do, rilatas al la libera aŭ novspeca traktado de lingvo. La kutima esprimo 'vortludo' estas tro malvasta. Plena Ilustrita Vortaro (PIV) (Waringhien 1970: 652) difinas ĝin kiel sekvas: "iu el la diversaj kombinoj de vortoj similsonaj sed malsamsignifaj, per kiuj oni atingas ridigan efekton", kun indikoj al diversaj tipoj, kiel kalemburo, mistranĉo, sonalterno k.a. Sed, kiel ni vidos, luda komunikado ne limiĝas je vorto(j), sed okazas sur ĉiuj lingvaj ebenoj. Ne malofte la ludado kun lingvaĵo koncernas la tutan tekston (t.e. kaj la kuntekston kaj la kontekston1), sekve temas prefere pli pri tekstludo ol pri vortludo.

La terminoj 'lingvoludo' aŭ 'lingva ludo' taŭgus, sed jam estas rezervitaj por aliaj enhavoj: Unue, lingvoludo (germ. Sprachspiel) laŭ la teorio de Ludwig Wittgenstein rilatas la uzoformon de lingvo en plej diversaj situacioj; konteksto kaj situacio estas rigardataj kiel kondiĉoj, kiuj determinas lingvouzon. Due, lingvoludo estas tradicie uzata kiel nomo por ludmanieraj ekzercoj dum lingvoinstruado.2

2 Luda komunikado kaj planlingvo

Ludado per lingvaĵo estas ĉiutaga sperto hodiaŭ. En niaj gepatraj lingvoj vortludoj kaptas nian atenton, amase ili okazas en gazetaraj fraplinioj kaj varbsloganoj. Ke ni renkontas la fenomenon en planlingvo, tamen ne estas tiom memkompreneble. Planlingvo estas lingvo konscie kreita de unuopa persono aŭ de grupo da homoj, laŭ certaj kriterioj, kun la celo plifaciligi la internacian lingvan komunikadon (komp. Blanke 1985: 53). Ĝi, do, ne estis ĉefe kreita por ludado, kiel Hans Grassegger (1992: 17) resumas en sia eseo pri vortludoj en la Asterikso-tradukoj. La fakto, ke luda komunikado abundas ankaŭ en Esperanto rezultas el la uzado de tiu lingvo, el la praktika aplikado en plej diversaj terenoj. La funkcio de Esperanto ne reduktiĝas al la komunika, sed la planlingvo, same kiel niaj etnolingvoj, posedas poezian funkcion. Por plenumi tiun, lingvo bezonas retorikan potencon, al kiu ankaŭ ludaj elementoj kontribuas.

Verŝajne same pro sia ofteco kiel pro sia ĉarmo luda komunikado staras en la centro de pluraj studaĵoj ankaŭ en Esperanto. Ekzistas kaj kolektaĵoj da lingvaj ekzemploj en Esperanto-revuoj aŭ libroj, kiel ekzemple jenaj de Marinko Ĝivoje (1973), de Stefan MacGill (1986) aŭ de Stefan Maul (1987) kaj esperantologiaj laboraĵoj, inter kiuj elstaras la esploroj de Marie-Thérèse Lloancy kaj de Aleksandr Melnikov. Lloancy (1985) en sia ampleksa doktoriga disertacio traktas jeu de mots en la verkoj de Raymond Schwartz. La nomo de tiu franca verkisto kaj kabaretisto ja estas nedisigeble kunligita kun sprita vortluda aktiveco en Esperanto; ne malofte 'ŝvarcaĵo' estas uzata kiel sinonimo al vortludo. La aŭtorino detale analizas strukturojn, funkciojn kaj efikojn de luda komunikado ĉe Schwartz kaj prezentas vortludan tipologion. El la verkaro de Schwartz ĉerpas ankaŭ Melnikov grandparton da ekzemploj por sia artikolo. Lia deirpunkto estas paronimio kiel bazo de vortludo. Melnikov (1989: 71) difinas:

Kaj li diferencigas diversajn tipojn de vortludoj laŭ struktur-mekanismoj. Lia materialo enhavas ne malpli ol 126 lingvajn ekzemplojn; riĉaj je vortludoj estas ankaŭ la studaĵo de Melnikov (1992).

Mi revenos diversloke al kelkaj tipoj de luda komunikado menciitaj de Lloancy kaj Melnikov. Tamen, por eviti ripeton, tiu ĉi studaĵo ne koncentriĝos al la lingvaĵo de Raymond Schwartz, sed estu dediĉita al la nuntempa lingvouzo de Esperanto: La materiala bazo estas korpuso de skribaj tekstoj (ĉefe el Esperanto-revuoj kaj beletraĵoj) kaj parolaj ekzemploj ĉefe el la jaroj 1990-2000.3 La pli larĝa spektro de tekstoj ebligu intra- kaj inter-lingvajn komparojn. T.e., mi intencas, unuflanke, prilumi diferencojn rilate la funkciojn de luda komunikado ekzemple en beletraj kaj ĵurnalaj tekstoj en Esperanto. Aliflanke, sur la fono de scioj pri luda komunikado en etnolingvoj (precipe la germana kaj la angla) mi interesiĝas pri Esperanto-specifaĵoj por respondi la demandon, ĉu la planlingvo havas pli aŭ malpli favorajn lingvokondiĉojn por luda komunikado. Tiaj komparaj aspektoj ĝis nun ne ludis rolon en ĉi-rilataj esploroj.

3 Analizo de luda komunikado en Esperanto

3.1 Ĉefaj ludtipoj

Luda komunikado montriĝas en plej diversaj formoj, kiel Werner Koller (1977: 170) ĝuste rimarkas:

Pro tio aŭtoroj priskribante la fenomenon en la unuopaj etnaj lingvoj ofte prezentas klasifikojn kun multegaj subgrupoj laŭ la specifaj ludteknikoj aplikataj (Hausmann 1974; Heibert 1993). La tipoj prezentataj en tiu ĉi ĉapitro prenas la lingvouzon de Esperanto kiel bazon. La celo ne estu detalega diferencigo de ludmanieroj, sed prezentado de riĉa ekzemplomaterialo, kiu ebligas ĝeneralan pritaksadon de la fenomeno luda komunikado en Esperanto. Mi volas klasifiki kaj priskribi ĉefajn ludtipojn surbaze de elektitaj ekzemploj. La ordo de prezentado rilatas al la ofteco de la unuopaj strukturoj, kvankam mi konscias, ke ne malofte diversaj ludteknikoj estas aplikataj samtempe.

3.1.1 Ludado per propraj nomoj

En la plej ampleksa klaso (75 ekz.) aŭtoroj iamaniere uzas propran nomon (ĉefe personan nomon) kiel bazon. Lingvoludaj aktivecoj estas la uzado de nomoj kun afiksoj (derivado), ekz.

(1) Jen do traduko el ege konata ŝerlokholmsaĵo de Doyle. (Esperanto 12/99: 217)

(2) Tiuj kiuj ne aprecis la pasintan Kamaĉaĵon espereble ŝatas poezion (...) (LKK 72, 10-12/1994: 3)

aŭ la senpera vortkategoria derivado, ekz.

(3) (...) kiuj legis nur la lepuilan gazeton, frandu tial ankaŭ la libron. (La Gazeto 71, 6/97: 19)

(4) Ankaŭ ne por kompensi ian mankon de temo, de dirindo, de fabulo, nek por viagrilevinski Esperanton alie molaĉan kaj platan. (Lingva arto. Jubilea libro omaĝe al W. Auld kaj M. Boulton, UEA 1999: 38)

Neniu regulo estas malobeata en tiuj ekzemploj. Tamen ili frapas la atenton de la leganto, eble, ĉar la vortfarada sistemo de Esperanto estas aplikata tiel senescepte konsekvence, eble, ĉar la novaj formoj estas tiel surprize ekonomiaj aŭ, eble, simple ĉar tia traktado de propraj nomoj ne eblus en la gepatra lingvo.

Eĉ pli grandajn efikojn por la leganto/aŭskultanto havas diversaj kreaj transformoj de propraj nomoj. Ili, tamen, estas pli postulemaj, ĉar, unue, ofte malfacilas rekoni la nomon de persono, institucioj ktp. kaj, due, ĉar por vere ĝui la aludon necesas koni la (pleje aktualan) fonon.

(5) Hiro-Ŝirak solenas iun 50an dat-revenon

(6) Fin-hik-fine, ni 'stas ĉe-hik-ĉe ni!

Ambaŭ ekzemploj troviĝas sur titolpaĝoj de la satira revuo La Kancerkliniko (LKK), do, en organo kie la leganto atendas tiaĵojn kaj kie la tekston akompanas apogantaj bildoj (portretoj de Chirac kaj Jelzin; simboloj de nuklea danĝero, vodkobotelo).

Sed ankaŭ en parolaj komuniksituacioj, pli-malpli spontanee povas okazi tiaj lingvoludaj situacioj:

(7) - Ĉu estas iuj interrilatoj kun Ĉaŭ de Fono? (...) (germana parolanto)

Per la laŭforma identeco inter propra nomo kaj genra nomo ludas aŭtoroj en la sekvaj ekzemploj:

(8) Amika koncerto

(9) Oni devas havi bonan esperon! (Aludo al "Bona Espero" en Brazilo) (Heroldo de Esperanto 10-2-95: 3)

Ili kaptas atenton, ĉar dum ofta uzado de propra nomo oni ja forgesas ties signifon kaj nur leginte la frazon konsciiĝas pri la ambigua karaktero.

Tio ankaŭ ĝustas por etnolingvaj nomoj. Sed en internacia komunumo tiaj ludoj klarigendas. Estas dubinde, ĉu la leganto povas ankoraŭ ĝui ilin post longaj klarigoj aŭ piednotoj. Luda komunikado vivas de sia spontanea kompreno. Tamen ne malpli ol 20 ekzemploj troviĝas en la korpuso, kiuj baziĝas sur etnolingva nomŝerco, kiel la sekvaj:4

(10) Finiĝas jaro, kiu alportis plurajn maloftajn eventojn. Ekzemple esperantisto ricevis Nobel-premion; lia nomo estas Selten, kio laŭvorte tradukita el la germana signifas "malofte" aŭ eĉ "rara". Kaj efektive, malofte ni povas ĝoji pri io tia, kaj kompreneble ni ĝojas kun s-ro Malofta, des pli ke li estas unu el la raraj abonantoj de tiu ĉi magazino! (Monato 12/94: 5)

(11) Via kunlaborantino Magda Meleg, kiu en LKK 71 (p. 15) raportis pri "Du gravaj eventoj en Esperantujo", t.e. kongresoj de SAT kaj UEA, evidente vadadas (malgraŭ ŝia ekscita nomo)(1) en la fridaj akvoj de la finvenkisma kaj pracelisma Esperantujo.

(12) Pri herooj ... kaj konkoj konkeritaj

Specialan grupon formas la t.n. parolantaj nomoj. Ili estas precipe esprimfortaj, se ekzistas semantika rilato al karakterizaĵoj de la personoj. Tiel ekzemple en la romano Hura! de Julio Baghy (1930/1986, Budapeŝto) ni trovas i.a. la sekvajn nomojn:

s-ino Korsenmon; s-ro Vilibald Hakperman (buĉisto); generalo Venknejam; Goliat Mordlanaz (policestro), Oskar Blindfid; s-ino Banksef; ĵurnalo "Ĉioscio".

Komparu krome:

(13) Krome, kiel konfirmis al mi mia kolego medicinista, profesoro Vejno Kapturnul, per tiu ĉi korpa ekzerco la cerbo akiras pli multan sangon kaj pro tio estas pli kapabla percepti ĉion, kion mi diras, kiom ajn komplika kaj nekredinda tio povus aspekti. (LKK 83, 7-9/97: 5; en teksto kun bildo, kiu staras surkape)

Precipe en satiraj tekstoj parolantaj nomoj havas ĉefe komikan funkcion. Se ni analizas la funkciojn de lingvoludado ĝenerale, ni unue menciu la ĝojon pri krea aplikado de lingvo kaj la intencon estigi humoron. Sed en beletraĵoj aŭtoroj ne ŝajnas limigi sin al tio. Kiel ekzemplon ni prenu la nomŝercon pri Timo en la porinfana rakonto Mistero ĉe nigra lago de Sten Johansson (Al-fab-et-o 1997, 81p.). Tiu havas pli profundan funkcion, ĝi partoprenas en la karakterizado de la heroo (kiu estas primokata per Timo ne konas timon) kaj tiel estas sencokonstituiga.

3.1.2 Ludado per frazeologiaĵoj

En 59 ekzemploj frazeologiaĵo estas la bazo de luda komunikado. Sekve, tiu tipo prezentas la duan plej gravan grupon en mia tipologio. Tio montras kontraŭdiron al la esploroj de Melnikov (1989: 84), kiu opinias, ke frazeologiaĵoj nur limigite kontribuas al luda kreado. La ĉefa kaŭzo por tiu diferenco verŝajne estas, ke laŭ mia opinio (komp. Fiedler 1999a) frazeologiaĵoj ne nur estas la idiomaj esprimoj kiel fari el muso elefantonSur lia nuko sidas pli ol peruko, sed ĉio fiksita en Esperanto, kion la lingvouzanto ne produktive formas, sed reproduktas el sia memoro. Tio inkludas stabilajn vortgrupojn, titolojn de libroj kaj filmoj, sloganojn, komunikajn formulojn ktp., kiuj fariĝis flugilhavaj vortoj kaj estas la bazo de la sekvaj ekzemploj de luda komunikado:

(14) MONATO daŭre restos forumo por tiaj lingvaj diskutoj kaj esperas tiel ludi (g)ravan rolon en la lingva evoluo de Esperanto. (Monato 7/96: 6)

(15) Mene bal buki bal

(16) La reago de kelkaj italaj esperantistoj montras la tipan frustracion pro la "fina malvenko": protestleteroj (...) (Literatura Foiro 181, 10/99: 231)

(17) Nobel-energio? Jes, dankon. (titolo de artikolo de W. Auld) (Literatura Foiro 175, 10/98)

(18) Nur se kun tiuj ni staros, ni entute staros, nur tiam eltenos. La avoj nin benos. (Esperanto 10/99: 161)

Kiel la ekzemploj montras, la ĉefaj ludteknikoj estas la ellaso, substituado aŭ aldonado de unuopaj elementoj (literoj, afiksoj, vortoj). Ĉar tiuj observeblas ankaŭ ĉe ne-frazeologia lingvaĵo kaj ĉar tiu temo jam estis sufiĉe detale traktita aliloke (komp. i.a. Fiedler 1999a; 1999b), mi ĉi tie volas rezigni pri kroma materialo kaj fini la subĉapitron per tri spritaj ekzemploj, kiuj ne manku, ĉar la jubileulo mem kreis ilin:

(19) Kiel ajn, la futbalmatĉo en Vraca apartenas al la plej belaj rememoroj de mia esperantista vivo. Sen ĝi mi verŝajne ne estus trovinta la vojon al interlingvistiko, vi scias, intermatĉia komunkikado. (kursivigo en originalo, Heroldo de Esperanto 13/98)

(20) Mi pensis, ke vi (...). Nu, ne gravedas! (komento en la senco 'ne gravas') (Vieno 25-08-1998)

(21) Veni, vidi, vici! (komento pri vico ĉe postkonferenca bufedo) (Vieno 25-08-1998)

3.1.3 Mistranĉoj

Tiu ĉi termino jam sufiĉe enradikiĝis por "speco de vortludo inter du vortoj, identaj por la orelo, sed malsamaj el la vortara vidpunkto (ekz. kuraĝo k kur-aĝo, [...])" (PIV p. 1128). Lingvistike temas pri pseŭdo-homonimeco, kiu en Esperanto montriĝas en diversaj tipoj (komp. 4.2). Kelkaj ekzemploj prilumu tion:

(22) _ajnas, ke en Esperantujo nun ekmodas la t.n. kalson-romanoj. (...) Tia la fama HETAJRO DANCAS, de Urbanová. Tia la ĵusa LA MANTO, de nekonata Paula Mährti, naskita en 1938. Kia in-sekto! (Monato 12/97: 23)

(23) De eraro al er-aro

En (23) la senco de la titolo klariĝas al la leganto nur post finlegado. Ĝenerale, tiaj uzoj estas ju pli efikaj, des pli sukcese la aŭtoroj kapablas konstrui du diversajn sencajn ebenojn (izotopiojn). En (22) la unua ebeno estas komento pri la situacio de Esperanto-literaturo, la dua estas aludo al la titolo de la laste menciita verko.

Mistranĉoj ne nur eluzas la afiksan sistemon, ili ankaŭ okazas transe de sintagmaj limoj:

(24) Tuŝis min la ĉagreno de John Stanley (...), kiu dum multaj jaroj serĉas perditan rimaĵon pri kato. Vera kata-strofo! Kvazaŭ lia kato malaperis senrevene en kata-kombon. (Monato 6/95: 6)

(25) Trie, Kiam amo regas (ne konfuzu kun Kiam amoregasKia mamo regas!!!), (...) (kursivigo en originalo, Kontakto 156, 6/96: 14)

Speciala tipo de mistranĉo estas vortkunfandiĝo (angle: blending), kiel en la sekvaj ekzemploj:

(26) Mi gramatiklis ŝin! (Esperanto 7-8/96: 127)

(27) Plena Analiza Gramatiko de Esperanto (PAG) - pro sia pezo foje mokata kiel "kilogramatiko" - donas (...) (Esperanto 5/95: 87)

La novkonstruita leksemo samtempe prezentas du konatajn leksemojn, kiuj nun konstituigas neologisman kunmetaĵon kun komuna izotopio. La efiko dependas de la sukcesa interpretado de la koncernaj asocioj.

Finfine, al la grupo de mistranĉoj apartenas ankaŭ ŝercobildoj, kiel jenaj en Monato 4/99: 30 (disk-urso, prezentanta urson el diskoj), 11/98: 30 (ve-sperto, montranta la beston en timiga maniero) aŭ 8/99: 26 (bi-lanco, montranta lancon kun du pintoj).

3.1.4.1 Ludado per inicialoj/mallongigoj

Kadre de tiu tipo ni renkontas du grupojn: La unuan konsistigas paroleblaj inicialvortoj, kiuj prezentas la eblecon krei pseŭdo-homonimecon.

(28) Gratulon kaj dankon, do, al Haupenthal pro tia premierigo de la granda E.T.A. en nia literaturo. (Temas pri E.T.A. Hoffmann) (Iltis-Forumo 2/94: 62; Fonto 203, 11/97: 15)

(29) Paralele al UEA kaj Unesco, jen ni havas LF-Koop, en konsultaj rilatoj kun PEN-Klubo. (kursivigo en originalo) Aŭ, kiel dirus Emèric Orszag, la PENa venko. (LKK 71, 7-9/94: 25)

En la dua tipo la signifo de la mallongigo estas ŝanĝata, ofte en humurplena formo rilate al la teksta temo:

(30) (...) docento de l' Akademio Internacia de la Sciencoj San-Morfino (AIS) (LKK 84, 10-12/97: 12)

(31) IKU = Internacia Kongresa Universitato. Aŭ: Iuj Kafeje Umadas (bilda subtitolo, Esperanto 9/95: 151)

(32) En la jar' unua p.K. (1) Raymond testamentis movaden la tekstojn (...)

En (35) ni krome trovas ekzemplon de sensenca mallongigo kun la celo moki pri la trouzo de tiaj inicialoj en Esperantio.

3.1.5 Miscelaneoj

Sub tiu titolo mi volas trakti tipojn de luda komunikado, kiuj okazas en la korpuso ne pli ofte ol 10 fojojn. Tamen konformaj teknikoj estas facile rimarkeblaj; parte temas pri subtipoj de jam menciitaj klasoj.

(a) Montriĝas, ke aŭtoroj intence koliziigas samajn lingvajn fenomenojn por atingi efikojn. La troa uzo koncernas ekzemple frazeologiaĵojn (Fiedler 1999a: 288), ŝuŝajn konsonantojn (33), komencajn literojn (aliteracio) (34), mallongigojn (35):

(33) Ĝiĝi ĉe Ĉe (Kontakto 146, 2/95: 12)

(34) Restigu respektindan ritmon: rapidajn reagojn ricevu Roterdama redaktoro - raportojn, rakontojn, recenzojn, referojn, resumojn, rebatojn ... rubrik-remburaĵojn! (Esperanto 1/95: 2)

(35) Nek ĉe la Akademio, nek ĉe CED aŭ IEMW, UEA, SAT, ĈIT, GUT aŭ TUTEPAPP (Tutmonde Universala Transnacia Esperanta Provizejo por la Amasigado de Paperoj kaj Polvo) ni trovis (...) (Sten Johansson en Ĝis revido, krokodilo! 1996: 61)

(b) Kelkfoje aŭtoroj kunligas sian ludan aktivecon kun la efiko de retorikaj figuroj, kiel ekzemple la klimakso:

(36) La resto de la recenzo estas plena de malicaĵoj, eraretoj, eraroj, eraregoj! (La Gazeto 71, 6/97: 21)

(37) bildstrio pri recenzado de libro: Ĝi estas aĉa!! ... Ĝi estas aĉeta! finfine mi diru: Ĝi estas aĉetinda! (LKK 77, 1-3/96: 21)

Krome, la produktiva vortfarada sistemo de Esperanto prezentas bonan bazon por kiasmaj strukturoj, t.e. inversigoj de vortaranĝo de unua frazoparto en la dua, ekz.:

(38) Vera art' aŭ arta vero (LKK 74, 4-6/95: 8)

(39) Erotikismo, kiel prave diris la franca verkistino Emmanuelle Arsan, ne estas l'eksceso de la plezuro, sed la plezuro de l'eksceso. (Michel Duc Goninaz en Aktoj de la internacia scienca simpozio "Esperanto 100-jara", Vieno 1994: 111)

Inversigon de literoj aŭ silaboj oni nomas en Esperanto laŭtradicie kontraŭknalo (komp. PIV p. 520/521) (verŝajne surbaze de la franca contre-pèterie).

(40) Ĉu muzee aŭ uzeme ni aliras la zamenhofan idealon? (Literatura Foiro 147, 2/94: 8)

(41) Aŭgusto 16-21 (Kurso): Silfer pri FerSil

(c) Menciindas la rolo de grafikoteknikaj rimedoj. Ekzemploj estas la ikona prezentado de tekstoj, kiel en la formo de ovo sur titolpaĝo de la revueto Ovo (Zagrebo, 1/84). Ne tiom tuj rimarkebla estas la rilato inter teksto kaj grafikaj elementoj en la konata poemo de Kálmán Kalocsay:

Ne nur necesas imagi la similecon inter fluganta birdogrego kaj la litero V. Por plenkompreni la animstaton de la poeto, kiel Baldur Ragnarsson (1999: 169) argumentas, ankaŭ gravas fonoscioj pri la simbola rolo, kiun la forflugo de gruoj en aŭtuno ludas por homoj en nord-hemisferaj landoj. Tio kondukas nin al nia sekva temo, al la problemo de komprenado de luda komunikado.

4 Specifaĵoj de luda komunikado en Esperanto

4.1 Akceptado kaj komprenado en internacia komunumo

Problemojn de komprenado mi jam menciis en 3.1.1. Tie temis pri ludoj per etnolingvaj propraj nomoj, kiujn grandparto da parolantoj verŝajne ne komprenas sen klarigoj, pro manko de la koncernaj lingvokonoj. Alia kaj certe pli grava problemo estas jena de fonscioj kaj pragmataj antaŭkondiĉoj de komprenado. Du aspektoj gravas por sukceso de luda komunikado: Unue, komuna informstato pri la lingvo. La leganto/aŭskultanto devas posedi specifajn konojn pri la lingvaj elementoj kaj reguloj, kiuj ebligas la ludan anomalion. Komprenante ĝin li/ŝi pri tiuj konsciiĝas (komp. Hausmann 1974: 9). Ĉi-rilate Esperanto-parolantoj troviĝas en avantaĝa pozicio. La regularo de Esperanto estas sufiĉe facila kaj senescepta kaj krome konscie lernata laŭ lernolibro. Pro tio ĉe averaĝa Esperanto-parolanto, kontraŭe al la parolantoj de etnolingvo, konoj pri la lingva sistemo kutime tuj memorigeblas (komp. Philippe 1991: 96). Dua antaŭkondiĉo estas eksterlingvaj konoj, sur kiuj ludo ofte baziĝas. Tiuj inkludas sciojn pri Esperantujo, kiuj etendiĝas de intimaj konoj de malgrandaj grupoj (eble en ekz. [3], [15]), tra aktualaĵoj ĝis la ĝeneralaj konoj perataj en kursoj kaj lernolibroj. La Esperanto-kulturo ŝajnas al mi intertempe tiom riĉa, ke esperantistoj draste diferencas laŭ siaj ĉi-rilataj fonscioj. Krome la eksterlingvaj antaŭscioj pri la mondo kaj la diversaj etnaj komunumoj kaj kulturoj formas la bazon de ludaj aktivecoj, kiel ekz. (4) - (6) montras. Esperanto tiel posedas precipe grandan fonon aludeblan. Ambaŭ bazoj povas malaktualiĝi. Blinkenberg kiel bazo ĉe Schwartz (komp. Lloancy 1985: 568; 1023) same kiel la falsitaj taglibroj de Hitler, pri kiuj la germana revuo Stern iam raportis, uzitaj kiel fono ĉe Maul (1987: 40) hodiaŭ klarigendas. Kaj pri kelkaj aludoj oni verŝajne pli bone dekomence rezignu, ĉar jam je la unua apero tiuj havas la ŝancon atingi nur minimuman parton de la legantaro (ekz. jenaj en Esperanto aktuell 6/98: 12; 21). Tamen, laŭ mia sperto - kaj tion ankaŭ la ekzemploj montras - la plejmulto da aŭtoroj konscias pri la internacia karaktero de sia publiko.

4.2 Lingvoluda aktiveco - ĉu karakterizaĵo de Esperanto-komunikado?

Ludkrea lingvouzo ja vere abundas en Esperantujo. Jam kiel komencanto, dum la unuaj renkontiĝoj vi povas certi, ke baldaŭ iu bonvenigas vin per "Salaton!" kaj vi ne devas longe atendi la ŝercan demandon: "Kiu vojaĝanto preferas altajn konstruaĵojn?"5

Surbaze de la analizita materialo mi nun volas ekzameni la enlingvajn (lingvostrukturajn) kondiĉojn de la planlingvo por luda komunikado. Kial esperantistoj tiom ŝatas vortludi? Ĉu ĝustas, ke Esperanto havas lingvajn propraĵojn precipe favorajn al krea lingvouzo kompare kun etnolingvoj, kiel kelkaj asertas? Komparu pri tio ekzemple Philippe (1991: 86):

Esperanto kiel planlingvo dekomence strebas al unusenceco. Ĝi, do, evitu homonimecon.6 Ĉe la transpreno de internacia leksiko pro tio la unuoj estas morfologie adaptataj (ekz. el la franca: verser - verŝi por eviti homonimecon al verso ; komp. Blanke 1985: 249/250). Infanajn demandojn aŭ ŝercojn kiel la sekvajn, baziĝantajn sur homonimeco/homofoneco, ni pro tio vane serĉas en Esperanto. La avantaĝoj de planlingvo el lingvoluda vidpunkto evidentiĝas malavantaĝoj.

Same, la konata vortludo (pun) en la 136-a soneto de Shakespeare estas netradukebla al aliaj lingvoj:

La angla pro sia riĉa homofoneco sendube ofertas pli grandajn eblecojn por lingvoludaj aktivecoj.

Vera homonimeco en Esperanto estas limigita je koincidoj

(a) de genra vorto kun propra nomo:

(b) de vortkategorie uzita afikso kun genra vorto/propra nomo:

(c) de genra vorto/propra nomo aŭ vortkategorie uzita afikso kun mallongigo (Vidu 3.1.4.1 ekz. [28]).

Krome ekzistas

(d) morfologia homonimeco ('mistranĉoj'), forme de koincido de simpla vorto kun kunmetaĵo:

aŭ de simpla vorto kun derivaĵo (komp. ankaŭ ekz. [22] kaj [23]):

(e) transsintagma homonimeco (komp. ankaŭ ekz. [24] kaj [25]):

Kiel ĉapitro 3.1.3 montras, aŭtoroj abunde eluzas tiujn eblecojn. Pro sia aglutina strukturo Esperanto posedas bonajn kondiĉojn antaŭ ĉio por la tipo (d) kun derivaĵoj. Tiun specon de morfologia homonimeco oni povus karakterizi kiel specialaĵojn de Esperanto. Ĉi-rilate la planlingvo eble havas strukturajn avantaĵojn kompare al etnolingvoj.

Alia ludtekniko en etnolingvoj estas la formado de neologismoj surbaze de t.n. sistembreĉoj. Agante en la interspaco inter sistemo kaj normo parolanto utiligas vortformregulojn, kiuj ekzistas kaj laŭkonformas al la koncerna lingvo, sed kiuj ne estas aplikataj en la koncernaj okazoj (ekz. en la germana *Erlaubung aŭ en la franca *terminir). Kiam infano aŭ alia lingvolernanto faras tion, ni korektas ilin. Sed ofte tiuj breĉoj en la vortfaradaj sistemoj estas 'plenumataj' aŭ ekspluatataj ludintence por veki atenton. La efiko tiam estas sukcesa sub du kondiĉoj: Unue, la lingvouzo estas originala, neatendita (pro ofta ripeto origina krea formo facile forkonsumiĝas kaj fariĝas rutino aŭ kliŝo) kaj, due, ĝi baziĝas sur normo, kvankam ne aplikata, t.e. la leganto/aŭskultanto spertas la momentan komprenon, ke teorie oni "ja povus diri tiel".

Planlingvo posedas regulan gramatikon sen esceptoj. Breĉoj kiel la priskribitaj pro tio ne ekzistu. Tamen, komparante ekz. (1) - (4) ni rimarkas, ke ankaŭ en Esperanto similaj lingvaj procedoj funkcias. Kvankam la lingvouzo estas regula kaj krome la normo, pro la diverslingvaj influoj, verŝajne estas pli vasta ol en etnolingvoj, estas io kiel "la ordinara, kutima, atendita lingvouzo" en Esperanto, sur kies fono senescepta, ĝisfunda apliko de reguloj estas sentita kiel 'markita'. Kiomgrade unuoj kiel dediegaĵo, ĉuoj, malgraŭ (aŭ eĉ graŭ) la fakto, ke ankoraŭ havas efikon, certe dependas de individuaj lingvaj spertoj kaj preferoj.

Alia speco de lingvoludaj procedoj rilatas al la fakto, ke vortoj aŭ vortgrupoj esprimas ion alian ol ties signiferoj vere enhavas. Dum lingvouzo okazas sencoŝanĝoj, plej ofte specialiĝoj. En la germana ekzemple, kiu havas riĉajn potencojn formi kunmetaĵojn, Augenblick ne plu estas 'vido de la okulo' kaj merkwürdig havas specialan fiksitan enhavon nederiveblan de la du elementoj. Skribante tiujn kunmetaĵojn per streketo (Augen-blick, merk-würdig) ni atingas stilefikon, ĉar per tiu remotivigado ni konsciigas al la leganto la du eblajn signifoebenojn.

Tendencoj al signifospecialiĝo okazas ankaŭ en Esperanto (lernejo hodiaŭ ne plu estas iu ajn ejo kie oni lernas), sed pli malrapide. Pro tio ekzemploj kiel la sekva ankoraŭ maloftas:

(42) Kiuj survojas, eĉ stumble, kun volo al celo. Por kiuj "homaro" estas plie homo ol aro. (Esperanto 10/99: 161)

Komparante la potencojn lingvoludi en Esperanto kun jenaj en etnolingvoj, ni povas resumi, ke la planlingvo ne posedas ĝenerale bonajn kondiĉojn. Estas kelkaj trajtoj, unuflanke, kiuj favoras lingvokreadon, ekz. la aglutina karaktero ebligas multajn ludojn surbaze de pseŭdo-homonimeco, la produktiva vortkategoria formado faciligas kiasmajn strukturojn. Sed, aliflanke, la difinaj karakterizaĵoj de planlingvo, kiel ties senescepta reguleco kaj ankaŭ la relative mallonga uzadhistorio limigas la variecon de ludspecoj tradicie konataj en etnolingvoj. Krom la enlingvaj kondiĉoj, tamen, ni nepre devas atenti la eksterlingvajn, kiel la sintenon de la parolantoj al la planlingvo kaj la certosenton en ĝi (komp. Raši_ 1995: 162; Fiedler 1999a: 170/171). Esperanto ne estas ordinara 'fremd'-lingvo, en kiu native speaker metas la skalon de korekteco. Verŝajne precipe pro tio ni facile kaj abunde lingvoludas, kontraŭe al etnaj fremdlingvoj, en kiuj eĉ spertaj lernantoj kutime ne permesas al si lude komuniki.

5 Konkludaj rimarkoj kaj rigardo antaŭen

Tiu ĉi studaĵo montris, surbaze de riĉa ekzemplomaterialo, ke ludkrea lingvouzo estas karakterizaĵo de Esperanto-komunikado. La ĉefaj ludteknikoj estis analizitaj kaj komparitaj kun jenaj en etnolingvoj. Evidentiĝis, ke el enlingva vidpunkto Esperanto posedas propraĵojn kaj favorajn kaj malfavorajn al lingvoludado. El eksterlingva vidpunkto, la neekzisto de gepatra parolanto (teoria, t.e. de native speaker kun korekteco-postulo) akcelas ludkreajn aktivecojn. Evidentiĝis krome, ke la produktado kaj komprenado de lingvaj ŝercoj necesigas, krom la lingvaj, ankaŭ eksterlingvajn konojn pri la ludfono. Grandparto da ludoj baziĝas sur realaĵoj koncerne la planlingvan historion kaj komunumon kaj tiel pruvas la ekziston kaj vivon de origina Esperanto-kulturo.

Kelkajn demandojn, tamen, mi ne povis trakti sufiĉe detale kadre de tiu ĉi artikolo. Tio koncernas ekzemple la diferencan oftecon de luda komunikado en Esperanto depende de la gepatraj lingvoj aŭ kulturoj de la parolantoj. Inter la tekstoj de mia korpuso estas ankaŭ revuoj kiel El Popola ĈinioRiveroj. Sed komparo de la ekzemploj rapide montras, ke tiuj ne apartenas al la menciitaj fontoj. Tekstoj el la plumo de aziaj esperantistoj ŝajnas esti relative malriĉaj je ludkreaj lingvouzoj, kvankam la fenomeno estas bone konata kaj aplikata en neeŭropaj lingvoj (komp. Redfern 1984: 156-174). Pli detala kompara analizo speciale dediĉita al tiu temo estus konvena.

Bibliografio

Blanke, Detlev (1985): Internationale Plansprachen. Eine Einführung. Berlin: Akademie-Verlag, 408 p.

Fiedler, Sabine (1989): "Lingvaj ludoj". En: der esperantist 1/89, 7-10.

Ĝivoje, Marinko (1973): Esperantonimoj. Milano: aŭtoro, 111 p.

Grassegger, Hans (1992): "Asterixübersetzungen im Esperanto. Eine Studie zur Übertragung von Sprachspielen". En: Scientia (Innsbruck) 28, 19 p.

Hausmann, Franz-Josef (1974): Studien zu einer Linguistik des Wortspiels. Tübingen 1974. 166 p.

Heibert, Frank (1993): Das Wortspiel als Stilmittel und seine Übersetzung. Tübingen: Narr, 319 p.

IALA (1937): Some Criteria for an International Language and Commentary. New York: International Auxiliary Language Association, 36 p.

Koller, Werner (1977): Redensarten. Linguistische Aspekte, Vorkommensanalysen, Sprachspiel. Tübingen: Niemeyer, 229 p.

Lloancy, Marie-Thérèse (1985): Esperanto et jeu de mots dans l'Ĝvre de Raymond Schwartz (1894-1973). Paris: Université René Descartes. (mikrofilmo) (3 volumoj, I: 1-347; II: 348-800; III: 801-1200).

MacGill, Stefan (1986): Streĉ' eĉ, Steĉj-skeĉ'!. Antverpeno: aŭtoro, 88 p.

Maul, Stefan (1987): Vortaj (A)ludoj. Antverpeno: FEL, 111 p.

Melnikov, Aleksandr S. (1989): "Paronimio en Esperanto - premisoj, mekanismo, uzado por vortludoj". En: Rokicki, Ryszard (Eld.): Acta Interlingvistica (13-a Scienca Interlingvistika Simpozio, Varsovio 27.4.1.5.1985). Varsovio: Akademickie Centrum Interlingwistyczne, 71-101.

Philippe, Benoît (1991): Sprachwandel bei einer Plansprache am Beispiel des Esperanto. Konstanz: Hartung-Gorre, 362 p.

Ragnarsson, Baldur (1999): "La fono kaj la fronto: kelkaj konsideroj pri semiotikaj aspektoj de la Esperanta poezio". En: Benczik, Vilmos (Eld.): Lingva arto. Jubilea libro omaĝe al William Auld kaj Marjorie Boulton. Rotterdam: UEA, 166-173.

Rašič, Nikola (1995): La Rondo Familia. Sociologiaj esploroj en Esperantio. Pisa: Edistudio 192 p.

Redfern, Walter (1984): Puns. Oxford: Basil Blackwell, 234 p.

Waringhien, Gaston (1970): Plena Ilustrita Vortaro (3-a eldono kun suplemento 1987). Paris: SAT, 1303+45 p.

La_ tradukscienca tradicio mi diferencigas kuntekston (la lingvan kontekston, kiun konsistigas la vortoj, frazoj ktp. en la _irka_aĵo de lingva unuo) disde konteksto (eksterlingva ĝenerala situacio).

Komp. ekz. la libron Sprachspiele de D. Schibor/I. Weichert, Berlin 1984 kaj mian samtitolan kolektaĵon (Fiedler 1989).

Entute proks. 8000 tekstopaĝoj estis ekzamenitaj. Tiu ĉi artikolo bazi_as sur analizo de proks. 300 ekzemploj.

Mi konfesas, ke la dirita ankaŭ koncernas la ekzemplon en la titolo de tiu ĉi artikolo. Temas pri pli-malpli moka komento de mia edzo, ofte vidante min ĉe skribotablo meze de Esperanto-libroj, kiu fariĝas flugilhava vorto en mia familio. La ludo per la nomo de nia jubileulo verŝajne funkcias nur en la germana, kie blanke en "die blanke Wissenschaft" estas akceptata kiel sinonimo al reine ('pura', 'vera'); kvankam la ironia subsenco (okupiĝo pri Esperanto ne estas scienco!) certe pli universale kompreniĝas en Esperantujo.

Respondo: "La tur-isto."

Vidu ankaŭ la IALA-kriteriojn pri internacia lingvo (1937: 28).