Previous PageTable Of ContentsNext Page

Till-Dietrich Dahlenburg

Politika aktualeco en Esperanto-lernolibroj de orientgermanaj aŭtoroj

(analizo surbaze de lernmaterialoj, aperintaj dum GDR-tempo kaj poste)

Zusammenfassung

Politische Aktualität in Esperanto-Lehrbüchern ostdeutscher Autoren

Fremdsprachenlehrbücher beziehen sich in den Textinhalten auf zeitlose Erscheinungen und/oder auf zeitgebundene, u.a. auch politische Gegebenheiten. Von besonderer Bedeutung für den Lern- und Meinungsbildungsprozess können Anspielungen auf aktuell-politische Geschehnisse sein. Beispiele derartiger Formulierungen in Lektions- und Übungstexten von Esperanto-Lehrbüchern und -Kursen, die von Autoren der DDR im Zeitraum von 1965 bis 1996 verfasst worden sind, werden in dem Artikel aufgelistet, außerdem werden die Themen von Lesetexten benannt, soweit sie eine gewisse Standpunktbildung im angedeuteten Sinne erkennen lassen. Der Artikel will damit die Diskussion zu Sinn und Grenzen der Neutralität des Esperanto sowie der Esperanto-Bewegung anregen.

Abstract

Political Topicality in Esperanto Textbooks by East German Authors

Foreign language textbooks, as a rule, contain both material and exercises that are timeless and others that relate to topical events in, among other things, politics. The latter can be important in the process of learning and in the formation of opinion. The article analyzes Esperanto textbooks and course materials by GDR authors published between 1965 and 1996, presenting examples of politically coloured sentences and items. The author asks the question whether political topicality and reflection of social conditions should be included or avoided in textbooks. The intention is to stimulate discussion within the Esperanto community on the meaning and limits of neutrality for the Esperanto language and movement.

0 Analizendaj verkoj

En la jaro 1965 estis fondita Centra Laborrondo de Esperanto-amikoj de GDR enkadre de Germana Kulturligo. Ekde tiam ebliĝis la oficiala publikigo ankaŭ de Esperanto-instrumaterialoj en nia lando, kaj jam en la sama jaro la ĵurnalo "Der Morgen" ekkomencis publikigi je semajnfinoj Esperanto-kurseton, verkitan de LINDNER (1965) kaj daŭrigitan de BLANKE sub la pseŭdonimo LEVSEN (1969). La unuan lernolibron de Esperanto aŭtoris SCHÖDL (1967), sekvis la lernolibro de DAHLENBURG/LIEBIG (1978). La Esperanto-telekurso de SCHÖDL (1983) prezentas nur mallongigitan kaj iomete prilaboritan version de la supre menciita lernolibro de la sama aŭtoro. Jam dum la politika ŝanĝ(iĝ)o en GDR estas publicita la koresponda Esperanto-kurso de BECKER (1990). Komence de la naŭdekaj jaroj la eldonejo Heroldo de Esperanto iniciatis la verkadon de nova lernolibro pri Esperanto por germanlingvanoj, kaj la rezulto estis la lernolibro de DAHLENBURG (1996). Ĉiuj nomitaj materialoj estas metodike-didaktike strukturitaj kaj elradias certan pedagogian intencon, interligitan ankaŭ kun la konkreta socia, politika vivo. Ekestas la demando, kiomgrade la orientgermana aŭtoreco de la lernolibroj kaj kursoj reflektiĝas en la enhavo.

1 Enhava aktualeco en la fremdlingvo-instruado

El la supre anoncitaj publikaĵoj estas ekkoneblaj la metodikaj konceptoj de la aŭtoroj kaj certe ankaŭ iliaj pedagogiaj intencoj. La lastaj inkluzivas ĝeneralajn celojn klerigajn kaj edukajn, kiuj ja, almenaŭ parte, elkreskas el la bezonoj kaj vizioj de la socio en difinita etapo. Jen la punkto, je kiu tuŝatas la problemo de la ne malofte miskomprenata neŭtraleco de la lingvo Esperanto. Misinterpretado de la nocio neŭtraleco rilate al la interhoma planlingvo signifus, ke ekzemple lernolibroj devus resti fore de subjektiva traktado de sociaj, ekonomiaj aŭ politikaj-ideologiaj aktualaĵoj aŭ historiaj eventoj. LAPENNA (1974: 556) atentigas pri la ĉi-tema disputo inter esperantistoj:

La teorio kaj praktiko de lern(ig)ado de fremdaj etnaj lingvoj konas ambaŭ ekstremojn, kio estas perceptebla el instruprogramoj, metodologiaj verkoj kaj lernolibroj. La plej profundan abismon en Germanio atingis la fremdlingvo-instruado sub influo de la ŝovinisma "kulturologia movado" [kulturkundliche Bewegung] (APELT 1967). Sed, inverse, lingvo-instruado sen pritrakto de "landologia temaro" [landeskundliche Thematik], ekz. de la vivkondiĉoj kaj kulturaj valoraĵoj en la teritorio, kie la lernata lingvo estas uzata, rezignas je unika ebleco de sia propra plivalorigo.

Oni do diferencigu inter aktualigo kun lernmotiviga kaj aktualigo kun ideologi-insista tendenco, kio ne ĉiam estas tuj evidenta je supraĵa trafoliumado de lingvoinstrua verko. Nepra konsidero de realaj, inkluzive de la politikaj cirkonstancoj kaj faktoj aŭ evito de ilia envicigo en la instruadon ludas rolon ankaŭ en la metodologio de Esperanto-instruado. Apud praktikaj kaj formalaj celoj RAKUŜA (1970: 114) listigas idealajn kaj sociajn celojn:

SZERDAHELYI (1976: 143) resumas, laŭ mia opinio troigante la interpretadon de la UNESKO-celado, koncerne la pedagogiajn kaj didaktikajn valorojn de Esperanto interalie:

2 Didaktika-metodika prezentado de la lernmaterialo

La analizendaj lernolibroj kaj kursoj, nature, eble diferencas unu de alia laŭ la celaro je scioj kaj kapabloj, laŭ elekto kaj distribuo de la lingva materialo. Laŭ la maniero de la envicigo de la lingva materialo en la pasivan kaj aktivan uzadon estas mezurebla ankaŭ la grado de la enhava aktualeco, kiu povas montriĝi en laŭfakta konsidero de la ekzistantaj cirkonstancoj kaj en subjektiva, aŭ pozitiva aŭ negativa, akcentado de certaj el ili.

La plej evidenta didaktika-metodika diferenco inter ĉi tiuj instruiloj konsistas en la laŭleciona sinsekvo de detalo kaj kompleto: Ĉe LINDNER kaj SCHÖDL dominas la dedukta vojo, t.e. la leksiko kaj la gramatikaj reguloj pritraktatas antaŭ ilia apliko en kohera teksto, ĉe LEVSEN, BECKER kaj DAHLENBURG/LIEBIG resp. DAHLENBURG principas la indukta vojo, t.e. leksiko kaj gramatikaj reguloj sekvas tekston, mallongan dialogforman ĉe LEVSEN, koheran ĉe la aliaj. La diverĝaj metodikaj konceptoj de la aŭtoroj manifestiĝas jam en la enhavtabeloj de la lernolibroj: Dum ke SCHÖDL (1967) listigas en ili ekskluzive la gramatikajn (morfologiajn, sintaksajn) temojn de la koncernaj lecionoj, en la du aliaj lernolibroj (ĉe la kursoj mankas enhavtabeloj) la gramatikaĵoj estas submetitaj al iu historieta aŭ situacia temo. Ekzemple:

Alia tuj sentebla diferenco inter ĉi instrumaterialoj koncernas la preferitan de la aŭtoroj metodon, elvoki ĉe la lernantoj plian - krom la pure lingva - intereson, daŭrigi la legadon: SCHÖDL en ĉiu nova leciono prezentas freŝajn geaktorojn, travivantajn novajn situaciojn; la aliaj aŭtoroj akompanigas la leganton al konstanta fundamenta personaro tra ĉiuj lecionoj kaj la plej diversaj situacioj.

La lernolibroj kaj parte ankaŭ la kursoj estas riĉe ekipitaj per informoj pri diversaj flankoj de la tutmonda Esperanto-movado, kio realiĝas aŭ kvazaŭ kaŝe enkadre de situacia agado aŭ aldone kiel apartaj ĉapitroj en pluraj lecionoj. La movadologiaj atentigoj estas diversgrade akcentitaj kaj per tio ili permesas certan prijuĝon de la afineco inter la aŭtoroj kaj la fenomeno Esperanto (kp. punkton 4).

Interplektiĝo de lingvaj kaj konkretaj aktualaj eksterlingvaj enhaveroj estas plej klare konstatebla en la diversspecaj praktikaj tekstoj, de izolitaj modelfrazoj ĝis dialogoj, priskriboj, rakontoj.

3 Kategoriigo de la tekstoj

Ĝenerale, lernolibroj por komencantoj entenas antaŭ ĉio fremdlingvajn tekstojn, kiuj pritraktas temojn el la vivo kaj interesosferoj de la alcelita lernantaro. Ni nomu ilin aŭtoraj tekstoj, ĉar regule ili estas konsistigitaj flanke de la lernolibro-aŭtoroj mem cele de enkonduko de nova lingva materialo respektive de ekzercado de jam prezentitaj leksikaj unuoj aŭ gramatikaj reguloj. Tiuj aŭtoraj tekstoj havas - depende de la metodika strategio kaj taktiko - diversajn funkciojn, kio kaŭzas ilian memstarecon aŭ koherecon, koncizecon aŭ longecon, enhavan bagatelecon aŭ gravecon. Ofte senteblas en ili certaj mensaj preferoj de la aŭtoroj, moralaj starpunktoj, eble ankaŭ ideologiaj konvinkoj aŭ duboj, atentigoj, avertoj.

La pli ampleksaj laŭlecionaj aŭtoraj tekstoj estas aŭ tute sen enhava interligo kun la antaŭaj/sekvaj tekstoj aŭ prezentas etapon de kohera rakonto, ampleksanta la tutan lecionaron. Krome, al la unuopaj lecionoj aŭ kiel aparta ĉapitro fine de la lernolibro ofte aldoniĝas informoj pri la Esperanto-movado, eltranĉaĵoj aŭ adaptitaj legaĵoj el beletro, el popularscienca aŭ faka literaturo. Ankaŭ la tiurilata elekto de la informaj kaj originalaj tekstoj povas signali al ni specifan pensdirekton kaj influ-intencon de la koncerna lernolibro-aŭtoro, kaj pro tio ili estas inkluditaj en nian observon.

Ni rigardu la aŭtorajn tekstojn de la supre menciitaj Esperanto-lernolibroj kaj -kursoj, kiel anoncite, el la vidpunkto de ilia interrilato kun la siatempa aktuala civitana vivo, prefere laŭ ilia enhavo je politike/ideologie motivitaj resp. interpreteblaj esprimoj kaj frazoj. Kiel tiaj aŭtoraj formuloj fine estu komprenendaj, pri tio la leganto mem decidu. Oni koncedu, ke certa supozebla subteksto interlinia estas pli facile kaptebla de personoj, kiuj vivspertis la konkretajn kondiĉojn, ol de "translimuloj", kaj ke la diapazono de interpretado estas sufiĉe vasta kaj subjektiva. La sekvan gradigon de interpretado mi proponas surbaze de instigoj, ricevitaj el modela analizo de la "Bildwörterbuch der deutschen Sprache" [Bildvortaro de la germana lingvo] far de NIEMEYER (1996) kaj el komparo kun la "Bildwörterbuch Deutsch-Russisch" [Bildvortaro germana-rusa] (1959):

- konsidero de realaĵoj en la socio

- plenumo de politika korekteco

- aŭtomata transpreno de oficialaj sloganoj

- subteno de ŝtate favoritaj aranĝoj, sintenoj, kredoj

- atentigo pri aliaj ideaj valoroj

- evito de oficiale rekomenditaj nomoj

- konsciigo pri io malbona aŭ kritikenda

En la instrumaterialoj, aperintaj post la falo de la muro, similaj sensivecoj ne estis tiomgrade respektendaj, sed jam estas tuŝitaj novaj avantaĝoj (ekz. vojaĝebleco sen speciala permeso), mankoj (ekz. senlaboreco, neoŝovinismo) kaj ekonomiaj faktoj (ekz. konstanta altiĝo/malaltiĝo de prezoj).

3.1 Izolitaj frazoj

Izolitaj frazoj servas kiel ekzemploj por evidentigi la signifon de leksika unuo aŭ la aplikon de gramatika regulo (sen konsidero de la metodika sinsekvo, ĉu dedukta aŭ indukta);

3.1.1 Lingvo-kurseto de LINDNER (1965):

3.1.2 Lernolibro de SCHÖDL (1967):

3.1.3 Lernolibro de DAHLENBURG/LIEBIG (1978):

3.1.4 Tele-Kurso de SCHÖDL (1983):

3.1.5 Koresponda Kurso de BECKER (1990):

3.1.6 Lernolibro de DAHLENBURG (1996):

La (ribeli) postulas novan registaron kaj garantion de laboro. (81)

3.2 Koheraj aŭtoraj tekstoj (ene nur de unu leciono aŭ enhave ligitaj de leciono al leciono)

3.2.1 Lingvo-kurseto de LINDNER (1965) kaj LEVSEN (1969/lecionoj 186-250):

3.2.2 Lernolibro de SCHÖDL (1967):

3.2.3 Lernolibro de DAHLENBURG/LIEBIG (1978):

3.2.4 Tele-Kurso de Esperanto, SCHÖDL (1983):

3.2.5 Koresponda Kurso de Esperanto, BECKER (1990):

3.2.6 Lernolibro de DAHLENBURG (1996):

4 Informoj pri la Esperanto-movado

Kiel anoncite, en la analizon eniras ankaŭ informoj pri la Esperanto-movado, se ili estas konsistiga parto de komprenigaj/paroligaj ekzercoj. Enkadre de nia temo la atento koncentriĝas sur sciigoj kun aktuala movadrilata valoro, kiuj liveras krom la nudaj faktoj senteblan simpation de la aŭtoro, kio povus esti komprenata kiel instigo al la leganto, ekinteresiĝi pri la traktata afero. Krome estas listigitaj la temoj de aliaj originalaj aŭ adaptitaj legaĵoj kaj de la kantoj, kiuj troviĝas en la unuopaj lernolibroj.

4.1 Esperanto-kurseto de LINDNER (1965) kaj LEVSEN (1969/lecionoj 186-250):

4.1.1 Informoj kun aktuala movadrilata valoro

La tuta 170-a leciono konsistas el informoj-ekzercoj pri eblecoj de korespondado kaj aŭskultado de esperantlingvaj radioelsendoj (Varsovio, Budapeŝto, Sofio). Krome la aŭtoro atentigas, enkadre de traduk-tasko, pri apero de Esperanto-lernolibro kaj de la unua Esperanto-vortaro en GDR.

4.1.2 Temoj de aldonaj legaĵoj (krom anekdotoj k.s.) kaj de kantoj

4.2 Lernolibro de SCHÖDL (1967):

4.2.1 Informoj kun aktuala movadrilata valoro

4.2.2 Temoj de aldonaj legaĵoj (krom anekdotoj k.s.) kaj de kantoj

4.3 Lernolibro de DAHLENBURG/LIEBIG (1978):

4.3.1 Informoj kun aktuala movadrilata valoro

4.3.2 Temoj de pliaj aldonaj legaĵoj (krom anekdotoj k.s.) kaj de kantoj

4.4 Tele-kurso de Esperanto, SCHÖDL (1983):

4.4.1 Informoj kun aktuala movadrilata valoro

4.4.2 Temoj de aliaj aldonaj legaĵoj (krom anekdotoj k.s.) kaj de kantoj

4.5 Koresponda Kurso de BECKER (1990):

4.5.1 Informoj kun aktuala movadrilata valoro

4.5.2 Temoj de aliaj aldonaj legaĵoj (krom anekdotoj k.s.) kaj de kantoj

4.6 Lernolibro de DAHLENBURG (1996):

4.6.1 Informoj kun aktuala movadrilata valoro

4.5.2 Temoj de aliaj aldonaj tekstoj (krom anekdotoj k.s.) kaj de kantoj

La Unua Kongreso de Esperanto (el la parolo de L.Zamenhof) (237/238)

La kompara analizo de la Esperanto-lernmaterialoj, ĉefe de la plenaj lernolibroj el GDR-tempo, montras, ke certa respegulado de la civitana vivo, kia ĝi fakte ekzistis sub konsidero de la soci-ekonomiaj kondiĉoj kaj de la nekontraŭleĝaj fareblaĵoj (ekz. relative libera vojaĝebleco Hungarion, Pollandon, Ĉeĥoslovakion, Bulgarion; kontaktiĝo kun eksterlandanoj-esperantistoj per korespondado) estas kombinita kun akcentita agnosko de fundamentaj kredoj je nova sociordo kaj parte kun strikta kontraŭfaŝisma sinteno. La limiĝo je vojaĝoj nur en la najbarajn socialismajn landojn estas iomete mildigita per imagita okazigo de vere internaciaj esperantistaj rondoj dum vizitoj de E-kluboj en Pollando aŭ Ĉeĥoslovakio aŭ per sugestoj pri E-aranĝoj ie en la mondo, prefere en Japanio. (Mi rememoras la peton de lektoro de la eldonejo Enzyklopädie, mencii en paroliga ekzerco de la lernolibro anstataŭ la flago de Ĉina Popoldemokratio la flagon de Japanio!) Aparte substrekinda estas la preskaŭ konsekvenca, flanke de la eldonejo eĉ favorita evito de supraĵaj propagandadoj, supozeble pro eksportkonsideroj.

En la lernmaterialoj, aperintaj ekde la naŭdeka jaro, oni facile konstatas retiriĝon de la aŭtoroj en la privatan sferon. Ke la politika situacio intertempe ŝanĝiĝis, estas konkludeble el kelkaj modestaj aludoj, kiujn plene kompreni povas verŝajne nur eksa GDR-civitano (ekz. vojaĝo Francion kaj Brazilon, plialtiĝantaj prezoj de teatraj biletoj). Eksterlingvaj temoj en la lernolibro koncentriĝas pli sur familia vivo kaj sur enmovadaj faktoj (ekz. la Esperanta literaturo) ol sur demandoj kun politika inklino. Supozeble, la okazintaj ŝanĝiĝoj en la orientaj landoj kaj la progresanta tutmondigo devigis al serioza meditado pri vere valoraj fenomenoj en kaj por nia vivo. Maturiĝas jam la tempo por elverko de Esperanto-lernolibroj, respegulantaj problemojn ankaŭ sur la nuntempa politika kampo kaj instigantaj al pripensado koncerne la preferindan aplikadon de Esperanto kiel vehiklo kun direkto-ŝildo: interkompreniĝemo sur humanisma fundamento.

Bibliografio

Apelt, Walter (1967): Die kulturkundliche Bewegung im Unterricht der neueren Sprachen in Deutschland in den Jahren 1886 bis 1945. Ein Irrweg deutscher Philologen. Berlin: Volk und Wissen, 244 p.

Becker, Ulrich (1990): Korrespondenzkurs Esperanto. Berlin: Esperanto-Verband im Kulturbund e.V., 57 p.

Bildwörterbuch Deutsch-Russisch (1959). Leipzig: Enzyklopädie, 754 p.

Blanke, Detlev (vidu: Levsen, Peter)

Dahlenburg, Till/Liebig, Peter (1978): Taschenlehrbuch Esperanto. Unter redaktioneller Mitwirkung von Erich-Dieter Krause. Leipzig: Enzyklopädie, 266 p.

Dahlenburg, T(ill-Dietrich) (1996): Esperanto, eine neue Brücke zur Welt. Für den Kurs- und Selbstunterricht . Torino: Heroldo de Esperanto, 254 p.

Lapenna, Ivo (1974): Esperanto en perspektivo. Faktoj kaj analizoj pri la internacia lingvo. London-Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 844 p.

Levsen, Peter (pseŭdonimo de Detlev Blanke) (1969): Esperanto. Kleiner Sprachkurs. (Pliaj indikoj sub Lindner, Paul.)

Lindner, Paul (1965): Esperanto. Kleiner Sprachkurs. (Lecionoj 1-185.) In: Der Morgen, Zentralorgan der LDPD. Semajnfina rubriko pri Esperanto, La leciono 1 aperis la 11-an de aprilo 1965. Ekde n-ro 186 (26.01.1969) ĝis n-ro 250 (11.07.1971) la serion daŭrigis Peter Levsen.

Rakuŝa, Rudolf (1970): Metodiko de la Esperanto-instruado. Gvidilo por instruantoj de la Lingvo internacia . Ljubljana: Mladinska Knjiga, 189 p.

Niemeyer, Helmut (1996): ,,Bückling oder aufgehobene Rechte. Als der ,Deutsche Gruß' in den Bilderduden mußte - deutsche Alternativen vor sechzig Jahren im populären Lexikon." In: Die Zeit, 5. April 1996, 76.

Schödl, Ludwig (1967): Wir lernen Esperanto sprechen. Ein Taschenlehrbuch. Leipzig: Enzyklopädie, 185 p.

Schödl, Ludwig (1983): Esperanto-Fernstudium in 14 Lektionen. Berlin: Kulturbund der DDR, 56 p.

Szerdahelyi, István (1976): Metodologio de lingvostudado kaj parolalproprigo. Budapest: Tankönyvkiadó, 377 p.