Previous PageTable Of ContentsNext Page

Aleksandro S. Melnikov

Pri la estetika funkcio de Esperanto

Zusammenfassung

Zur ästhetischen Funktion des Esperanto

Der Artikel beschäftigt sich mit den Möglichkeiten internationaler des Esperanto), kulturell-ästhetische Werte auszudrücken und analysiert Quellen und Ursachen dieses Phänomens. Auf der Grundlage einer Untersuchung zum Sprachgebrauch von Esperanto-Sprechern, wie er sich in hunderten von Büchern, Zeitschriften, Briefen und in der mündlichen Rede manifestiert, wird die ästhetische Funktion des Esperanto in verschiedensten Bereichen verbaler Kommunikation belegt. Der Autor zeigt, inwieweit sich im Esperanto Synonymie, Polysemie, Antonymie, Paronymie sowie Konnotationen herausgebildet haben und bekräftigt seine Aussage u.a. durch Beispielmaterial zu Wortbildung und Syntax sowie zu rhetorischen Figuren (Ellipse, Pleonasmus, Wiederholung, Analogie, Periphrase, Metapher, Metonymie). Es wird veranschaulicht, wie sich die Kultur der Sprachgemeinschaft im lexikalischen Bereich widerspiegelt. Das Gezeigte steht im Widerspruch zur Meinung zahlreicher renommierter Linguisten (sowie auch einiger Plansprachenwissenschaftler), die internationalen Plansprachen eine ästhetische Funktion absprechen und ihre Verwendung auf die Bereiche der Alltagskommunikation sowie der Wissenschaft und Technik beschränken.

Abstract

On the Aesthetic/Emotive Function of Esperanto

An analysis of the language of Esperanto speakers, as evinced in hundreds of books, periodicals, letters and in oral speech, demonstrates that Esperanto is used as an emotive medium in all kinds of art with a verbal dimension, such as literature (prose, poetry, drama), rhetoric, singing etc. It is shown that synonymy, polysemy, antonymy, paronymy and connotations are well-developed in Esperanto, as illustrated by examples in the field of word formation and syntax as well as rhetorical figures (such as ellipses, pleonasms, repetition, analogy, periphrases, metaphors and metonymy). It is further shown how Esperanto lexis reflects the culture of the speech community. This refutes the predictions of some scholars who consider international planned languages (IPLs) incapable of transferring and creating aesthetic values, as well as contradicting the postulates of some IPL theorists themselves.

1 Enkonduko

Antaŭ ĉio ni interkosentu pri jeno. Unue, parolante pri la estetika funkcio de Esperanto (plue `Eo'; en kunmetitaj kaj derivitaj vortoj `E-') ni konsideros ĉiujn manifestiĝojn de la koncerna lingv(aĵ)o, kies celo estas elvoki emociojn. Tio koncernas literaturon, publicistikon, retorikon kaj ĉiujn artojn kun vorta ingredienco (ekzemple, kantadon aŭ vortludojn), sed ne nur ilin. Due, same kiel en esploroj pri aliaj lingvoj oni parolas pri averaĝa etnolingvano, ni uzos la nocion `tipa E-isto' (TE). Tamen, se la unua estas la plej ofta tipo de lingvoportanto, la dua reprezentas nur la elitan parton de la tuta E-istaro, elitan laŭ la kultura nivelo de la E-parolantoj (EP-j1).

V.G. Kostomarov (plue V.K.) (1975: 240) distingas internaci-komunikadajn lingvojn por pragmatisma apliko (komercaj, ĉiutagaj, militaj celoj) kaj por kulturo, scienco, religio . Ĉi-klasifiko ŝajnas al ni maltrafa. Por la ĉiutaga, komerca, scienca apliko la gvidan rolon ludas la komunika-informa funkcio, en la arto kaj kulturo - la emocia-estetika. La dua grupo bezonas ambiguecon, la unua evitas. Por la unua la formo de inform-komuniko estas multe malpli grava ol por la dua. Tial kaj pro aliaj kaŭzoj en la du specoj de la homa komunikado estas prioritate aplikataj malsamaj rimedoj por atingi la maksimuman efekton kaj efikon, kion ne konsideras V.K.

Tiel nomataj mondlingvoj (etnaj) uzeblas por ajnaj celoj. Kaj internaciaj planlingvoj (IPL-j)? Multaj renomaj lingvistoj, kvankam ne interlingvistoj (K. Brugmann, A. Meilet, A.A. Reformatskij, O.S. Aĥmanova2 k.a.), opiniis, ke la sorto de IPL-j estas priservi nur ĉiutagan komunikadon, sciencon kaj teknikon (vd. ekz. Reformatskij 1967: 523; Aĥmanova/Zadornova 1980: 10-11; Kuznecov 1982a: 27 k.a.]. Eĉ interlingvistoj kiel A. Gode kaj S. Bakonyi kontestis eblecon de aŭtonomaj IPL-j (AIPL) esti portantoj de kulturo simple pro tio, ke AIPL-j estas tro malproksimaj de la etnaj lingvoj (tamen, A. Gode agnoskis la ekziston de sufiĉe vasta literaturo en Eo [Gode 1983: 57; Bakonyi 1978: 18]). La asertata kaŭzo de la `senkultureco kaj senestetikeco' de la E-tipaj IPL-j estis ilia `malkapablo havi stilajn karakterizaĵojn, esprimivajn vortojn kaj parolturnojn3, manko de jarcentaj tradicioj kaj de koncerna popolo'.

Bedaŭrinde, diskutante pri IPL oni ofte forgesas, ke lingvo estas nek lingvoprojekto, nek fakto, sed procezo (ja ĝi konstante ŝanĝiĝas). Do, eĉ se iu ajn aserto el la ĉi-supraj estus prava en la momento de IPL-apero, tio tute ne signifas, ke ĝi ne povas eksĝustiĝi poste. Krome, ĉar iu ajn lingvo estas sistemo de sistemoj, kies optimumoj kontraŭdiras unu la alia(j)n, apero de faktoj kaj fenomenoj `malplibonigantaj' la lingvon iuaspekte povas `plibonigi' ĝin aliaspekte. Kio resume pli gravas, decidas socia bezono (aŭ iam hazardo?).

Tial la sola pravigebla maniero trakti la tuŝitajn problemojn, estas esplori la faktajn staton kaj evoluon de la lingvo surbaze de ties tekstoj. Tiam ni malkovros, ke en ĉiuj sufiĉe evoluintaj planlingvoj nepre aperas literaturaj verkoj (komence tradukoj, poste provoj de originala kreado).4 En kelkaj lingvoj tiu tendenco iras eĉ malkonkorde kun postuloj de la koncerna-lingvaj teoriuloj. Ekzemple, unu el la teoriistoj de la Ida reformo, R. Lorenz, akre kondamnis kreadon de beletraĵoj en la IPL atribuante al ili (ankaŭ al Ido) nur pragmatajn funkciojn. Malgraŭ tio, Ido evoluis ĉi-sence same kiel la aliaj ensociiĝintaj (=realiĝintaj en praktiko) planlingvaj projektoj: scienc-teknikaj verkoj en ĝi evidentiĝis malpli multaj ol la literaturaj. Simile, en la unua etapo la pragmata funkcio de la plej disvastiĝinta IPL Eo cedis sian primarecon al la esprimiva (estetika) funkcio (vd. ekz. Kuznecov 1984: 74-79; Kuznecov 1987: 48).

2 Premisoj por estetika/emocia funkcio de IPL

Opinie de W.A. Verloren van Themaat por esti kulturportanto (ne nur konservi la malnovan, sed ankaŭ krei novan kulturon) lingvo devas respondi al la 3 kondiĉoj: 1) lingvistika (kapabli transdoni kulturajn valorojn per la strukturaj rimedoj de la koncerna lingvo); 2) makrokultura (havi bazon en la moderna socio; cetere, ne esti fremdeca al la ekzistantaj lingvoj kaj kulturoj); 3) mikrokultura (havi mikromedion, kiu sufiĉe stimulas kulturan evoluon) (Verloren van Themaat 1984: 2 kaj 4).

Ĉion ĉi Eo havas. Kaj por ilustri kapablecon de Eo esti esprimiva rimedo, sufiĉus citi nur la ekzemplon el E. Privat: `A) Ŝi iris el la vendejo je la deka. Mi estis atendinta ŝin ekstere de la naŭa kaj duono. La pluvo tre malsekigis min.' (Neŭtrala, informa modelo.) `B) Finfine ŝi aperis el tiu butikaĉo! Horojn mi atendegis sub pluvo kaj estis dronigita ĝis ĉemizo!' (Emocia prezento de la sama okazintaĵo) (Privat 1980: 25). Komentante la ĵusan specimenon, ĝia aŭtoro trovas jenajn rimedojn por transdoni sentojn per Eo: 1) sona plilaŭtigo de iu aŭ alia frazero (prozodiaj rimedoj - A.M.); 2) aranĝo de la frazo en iu aŭ alia ordo (sintaksaj, vortordaj rimedoj - A.M.); 3) ripeto aŭ forigo de vortoj (elipso, ripeto, pleonasmo - A.M.); 4) elekto inter ekzistantaj vortoj (leksikaj premisoj - A.M.); 5) kreo aŭ modifo de vortoj (vortfaraj ebloj - A.M.) (Privat 1980: 26-30). Ĉio ĉi veras, sed ne elĉerpas la eblecojn de Eo.

"Se Eo estas tre bona rimedo por transdoni pensojn, - atentigis E.A. Bokarev, - tiam ĝi nepre iĝas rimedo por transdoni ankaŭ sentojn, estetikajn travivaĵojn ... Kiaj premisoj ekzistas por tradukante en Eon, ni diru, filozofiajn verkojn de L.N. Tolstoj, ne traduki liajn beletrajn verkojn? Ja la stilo de la filozofiaj verkoj de Tolstoj ofte estas ne malpli komplika ol la stilo de liaj rakontoj." (Bokarev 1976: 155). Alivorte, preciza/strikta limo inter la belarta kaj ĉiutaga en kiu ajn lingvo ne estas markebla

S.N. Kuznecov asertis, ke IPL, celante peradon inter evoluintaj naciaj kulturoj, mem devas atingi certan evolu-stadion (Kuznecov 1982-b: 12-13). Kaj tio, ni daŭrigu, postulas ĝian uzadon en laŭeble ĉiuj tiuj sferoj, en kiuj aplikiĝas la etnaj lingvoj, ĉar ĝuste tio (=multsfera uzado) riĉ-evoluigas la lingvojn kaj faras ilin kapablaj esprimi ĉion esprimendan. Interese ĉi-rilate rememori ankaŭ la diraĵon de V.K., substrekinta, ke niatempe la evoluo de la kulturaj kaj artaj funkcioj de la lingvoj estas unu el la kondiĉoj, sen kiuj `ne eblus funkciado de ĉi tiu nacia lingvo en la rolo de la monda, ĉar interŝanĝo de scienc-teknikaj informoj kaj kulturaj atingoj estas la plej oftaj manifestiĝoj de la internacia komunikado' (Kostomarov 1975: 242). (V. K. traktas etnajn lingvojn, sed la samo ĝustas ankaŭ pri la IPL-oj, ĉar ankaŭ ili bezonatas antaŭ ĉio por priservi la plej oftajn direktojn de la internacia komunikado.)

Premisoj de IPL-uzado por estetikaj celoj kuŝas, laŭ observoj de A.D. Duliĉenko, krome, en la individua karaktero de la kreado, kiam decidas aparta homo, dum por la enscienca, administra-politika k.a. uzado estas bezonata konsento de vasta publiko, potenc-organoj k.s. (vd. Duliĉenko 1988: 19).

Gravas, ŝajne, ankaŭ la aksiologia kriterio. La uzata lingvo kaj la uzanta persono estas tre intime ligitaj. Tial la homo devas estimi sian lingvon por alte taksi sin mem. Kaj lingvo ne uzata por estetikaj celoj estas konsiderata (kaj en kaj ekster la IPL-adeptaro) malsupereca, nematura, primitiva.

Pravas, fine, ankaŭ G. Barczi, kiu vidas en la uzado de IPL por literaturo kaj scienco unu el la garantioj de prevento kontraŭ disfalo de IPL je dialektoj (unueciga funkcio) (Barczi 1977: 231).

Sed baze de ĉiuj eblaj argumentoj kuŝas nur 4 faktoroj: 1) universala psika-fiziologia naturo de ajna homo, sendepende de lia/ŝia aparteno al iu etno kaj iu lingvo; 2) socia karaktero de homo; 3) interligiteco kaj kontraŭdireco de ĉiuj mondaj realaĵoj, kio kondukas al ebleco reliefigi diversajn erojn de la ligoj, trakti ilin malsame, sekve al apero de variaĵoj kaj ambiguaĵoj en homa lingv(aĵ)o; 4) konkretaj strukturaj trajtoj de ĉiu unuopa lingvo. El tiuj ĉi kvar premisoj originas lingvaj universalioj kaj apartaĵoj. Kaj kiam temas pri IPL-j, kiel gravegaj faktoroj aldoniĝas ilia sekundareco kaj inter-nacia/kultura karaktero de komunikado. IPL-j ĉiam estas uzataj nur suplemente al etnaj lingvoj; do, IPLfonoj konstante spertas premon de la gepatra(j) kaj alia(j) uzata(j) fremda(j) lingvo(j). La lasta kialo sekvigas, ke ĉiu IPL-parolanto havas sperton pri estetika uzo de sia ĉefa/prioritata lingvo. Konscie aŭ ne, li projekcias tiujn spertojn je IPL. Aliflanke, IPL-j laŭdifine estas destinitaj por inter-etna/lingva/kultura uzado. Tial en IPL povas estetike normiĝi nur tio, kio estas sufiĉe universala.

Unu el la universalaj fenomenoj kaj tendencoj, kiuj rilatas al ajna viva (=reale uzata por ĝenerala komunikado) lingvo, sendepende de ĝia origino, estas kvanta/'uzusa' faktoro. En ĉiu lingvo formiĝas ne nur eblecoj (`kio ne kontraŭas la gramatikon, fonetikon kaj leksikon de la koncerna lingvo'), sed ankaŭ faktaj manifestiĝoj (t.n. `uzuso', tio, kion oni fakte kutime uzas en parolo: la plej oftaj vort-kunoj/kombinoj, gramatikaj apartaĵoj ktp.). Same kiel en aliaj lingvoj, IPL-teksto-konsumanto senkonscie prognozas/anticipas erojn aperontajn tuj-sekve, ĉar en neniu lingvo oni parolas per vortoj, sed jes ja per diversspecaj kliŝ(et)oj aŭ kliŝeskoj. (Kaj tio ne nepre estas 100%-aj frazeologiaĵoj. Cetere, ĉar plej ofte la senco de tiuj `kliŝoj' estas facile konkludebla el la senco de la eroj.) Do, perceptante lingvaĵojn, oni atendas kliŝojn kaj vidante/aŭdante ilin, oni reagas neŭtrale. Sed kiam aperas iu devio de triviala sekvo-ordo tio kaŭzas psikan ŝoketon, kiu kuŝas en la bazo de estetika valoro (pozitiva aŭ negativa). Kaj tial en ĉiu vaste uzata lingvo en iu momento (de ties matureco kaj socia bezono) devas aperi ebleco uzi la lingvon por estetikaj celoj.

Alia lingva universalaĵo rilatas al varieblo en diversaj lingvo-tavoloj. En monografio de la Instituto de Lingvoscienco de USSR estas menciitaj jenaj potencialaj diverĝoj de leksiko: leksiko-semantikaj, fonetikaj, fonetikaj-morfologiaj, morfologiaj (t.n. vorto-formoj), stilaj, dialektaj, sociaj, etimologiaj varioj (t.n. duoblaĵoj ktp). (Obŝĉeje jazykoznanije 1972: 407). Kial almenaŭ iuj el tiuj fenomenoj ne ekzistus en Eo? Kaj se estas varioj, estas ankaŭ ilia ofteco en parolo. Kaj jam pro tio netradiciaj formoj povas havi estetikan efikon.

Vivante en socio, homoj ellaboras konvenciojn, kiuj senevite reflektiĝas en lingvo (tiel aperas tabuaj vortoj, parol-etiketoj ktp.). Ekestas normoj akceptataj indiferente ĝis la momento, kiam oni rompas ilin.

3 EnE-aj manifestiĝoj de la premisoj, komunaj por ĉiuj vivaj multfunkciaj lingvoj

3.1 Uzado de elipsoj kaj pleonasmoj, ripetado kaj analogieco

Estas konate, ke biologie mallaboremo estas defenda ilo kontraŭ pereo de specio. Tial parol-produktanto (ne gravas la lingvo!) estas interesita ŝpari energion (do, laŭeble, fizike redukti direndaĵojn). Tiel aperas elipsoj. La mala fenomeno, kiam oni uzas informe superfluajn vortojn estas konata kiel pleonamo (ekzemple, `per siaj propraj okuloj', kie principe sufiĉus `siaj' aŭ `propraj'). Ambaŭ povas esti uzataj kun emociaj/estetikaj celoj, ekzemple, por oratori, sed ne nur. Jen specimeno de elipsa ŝerco ankoraŭ el la Zamenhofa Fundamenta Krestomatio (FK). `Juna edzino naskis filinon. La edzo volis sciigi la patron de sia edzino pri tiu ĉi fakto, aldonante, ke la fakto havis lokon en la sepa horo matene kaj poste per letero li skribos pli detale. Li telegrafas: `Hodiaŭ matene sepa filino naskita. Poste pli.' (FK 67) La humuran efekton elvokas ambigueco de la elipsaj formoj: `matene sepa filino' povas signifi kaj `matene je la sepa' kaj `matene, la sepa filino'; `poste pli' trakteblas kiel `pliaj filinoj' kaj `pliaj informoj'.

Por farti psikologie bone homo bezonas samtempe stabilecon kaj ŝanĝecon. Tial lingva monotoneco/ripetado de iu(j) lingvero(j) povas elvoki kaj pozitivajn kaj negativajn emociojn. R. Rossetti (R.R.) en sia `Spegulo de E-aj stiloj' (Rossetti 1989) atentigas amatorajn verkistojn pri plumpeco de jenaj diraĵoj: `prefere ne tre severe' kaj `ŝi teruriĝis ĝis plena paniko' kun fuŝripetado de respektive `e'/'i' (ni rimarkigu, ke unuakaze 4-foje ripetiĝas ankaŭ `r'). Ankaŭ silabokvanta egaleco (kiel en `liaj elokventaj paroladoj eminente kontribuis al la venko' estas, laŭ R.R., evitenda (Rossetti 1989: 101-102). Aliflanke oni povas intence ripetumi por atingi estetikan efekton. En la ĵus citita verko kiel pozitivaj estas menciitaj la versoj `vibras vok' en vaga vento' kaj `sur la brue bata brusto de l'aer' kun la ripetoj respektive de `v'/'b' (p.101-102). Ni povus, cetere, klarigi la trafecon de la koncerna lingvouzo ankaŭ per ioma `onomatopeeco' de `v' kiel sono de l'vento kaj `b' kiel sono de bato, eksplodo.

Ripeto estas grava ero en la literatura kaj retorika figuraro/troparo. Oni povas ripeti la sama(j)n aŭ samradika(j)n vorto(j)n komence de pluraj frazoj (anaforo6; ekz. `Bona estis Ludoviko kun siaj kolegoj en gimnazio; bona en la familia rondo; bona inter la amikoj; bona ĉiam kaj ĉie' [Lapenna,171]), en ties diversaj lokoj (konversio; ekz. `Li faris al mi tro da bono por paroli pri li malbone. Li faris tro da malbono por paroli pri li bone' [samloke]). Oni povas emfaze ripeti konjunkcion (oratora figuro `konjunkcio'; ekz. `oni mortigis homon kaj mildan, kaj grandan, kaj noblan!' [Lapenna,170]). Ripeto kuŝas en la bazo de unu el la specoj de vortludoj (t.n. ripetumo): `Otelo sidas en hotelo sur fotelo kun botelo!' (HdE 1984, n-ro 14, p.1).

Grava trajto de lingvoj estas analogieco. Sed potencialaj analogiaĵoj iam kontraŭas al aliaj fenomenoj/faktoj de la sama lingvo. Konscia konfronto de tiaj formoj povas kaŭzi estetikan efekton. Ekzemple, en jena ŝerco: `Du stratulinoj renkontiĝas en la bervala parko. - Dio mia, ĉu vi ricevis novan peltmantelon? - Ba, estas nur io, kion mi kunflikis. - Flantazie!' (estas priludataj la paroj: kunfiki-kunfliki - flantazie-fantazie' kun `kunfiki' kaj `fantazie' ĉeestantaj latente kaj la neekzistanta en Eo vorto `flantazie' produktita analoge al `kunfliki' per aldono de `l') (KB 140)

3.2 Uzado de metaforoj, metonimioj, perifrazoj kaj komparoj

Certan esprimecon donas al la lingvaĵo metafora, metonimia kaj perifraza uzado de vort(kun)oj. Kiuj el ili ricevas la `civitanecon' en IPL kaj kiuj ne - decidas la praktiko (antaŭ ĉio, ĉu ili estas adekvate kompreneblaj kaj adekvate sentigaj al la homoj, denaske parolantaj malsamajn naciajn lingvojn). Ni citu nur kelkajn ekzemplojn el `Domfabriko'(fakte, frazeologia vortaro): `droni en revoj' (=plene fordoni sin al revoj, revegi), `eterna dormo' (=morto), `etendi amikan manon (=agi amike, helpi en malfacila situacio) (DF 13, 17, 23). Kompreneble, tiaspecaj esprimoj estas ne nur vortarunuoj. Ili estas aktive uzataj en la E-a literaturo. Ekzemple, R.R. skribis perifraze: `en samideanaj rondoj' (=inter E-istoj), `lasi fali la manojn' (=rezigni de strebado; ofte renkontebla en la E-tekstoj esprimo), Luis Hernandez metaforis: `dum bleke parolas kanonoj, vomante detruon kaj morton'(Rossetti 22, 115).

Ĉiu E-isto komprenos la esprimojn `malfermi la buŝon' (=ekparoli; metonimio `instrumento-ago'), `trinki la morton' (=trinki venenon; metonimio `kaŭzo-sekvo') kaj `esti sen cerbo' (=esti stulta; metonimio `fizika organo-spirita produkto') (la du lastaj en Lapenna 174), la Centra Oficejo (de UEA) decidis (=la stabanoj de la CO decidis; metonimio: loko - `lokanoj'). Facile imageblas kunpuŝiĝo de la metonimia/metafora kaj laŭlitera vortosencoj, kio donas premison por emocia efekto (vd. sube).

Pro la objektiva neceso konstrui unuecan bildon de la mondo kaj pro la psike kondiĉita universala homa emo al asocioj, en la lingvoj aperas komparoj: `[tio] ĝuis kortuŝan akcepton, kvazaŭ kruĉon de freŝa, pura akvo por soifanto' (Rossetti 115)

3.3 Uzado de sino/anto/homo/paronimoj, polisemiaĵoj, kromsencoj (konotacioj), antinomio de la integra kaj analiza sencoj de derivitaj/kunmetitaj vortoj

Kiel skribis S. Karcevskij `ĉiu lingvistika signo estas potenciala homonimo kaj sinonimo samtempe ... ĝi samtempe apartenas al vico de figuraj, transponitaj signifaĵoj de la sama signifo kaj al vico de similaj signifaĵoj, esprimitaj per diversaj signoj' (citita laŭ Zvegincev tra la rusa traduko, p. 87). `Ni konstante transponas, uzas figure la semantikan valoron de signo ..., sed ni komencas rimarki tion nur tiam, kiam la diseco inter la 'adekvata' (ordinara, kutima) kaj hazarda valoro de la signo estas sufiĉe granda por nin impresi' (samloke, p. 88).

Pro la kialoj, parte priskribitaj en la studoj (Melnikov 1988, 1989a, 1989b; Hagler) polisemio kaj homonimio, sinonimio kaj antonimio, paronimio kaj kromsencoj (konotacioj) ekzistas ne nur en etnaj lingvoj, sed ankaŭ en la aposterioraj IPL-j. Tio povas uziĝi en vortludoj kaj por aliaj estetikaj celoj.

Jen nur kelkaj specimenoj (iom arbitre klasifikitaj) de sinonim-tipoj en Eo:

1. Divido laŭ kategorioj: plaĝo (kulturita) - strando (natura, sovaĝa).

2. Precizigo aŭ reliefigo de iu sencero; sekva (baza vorto) - sekvanta - sekvinta - sekvonta (tempoprecizigo); nuna (ĝenerale `estanta, okazanta') - aktuala (`efektive ekzistanta en la nuntempo'; `interesanta pro la nuntempeco') - moderna (`apartenanta al la nuna epoko, kontraste kun la antikva, iu antaŭa'; `plej nova, plej freŝdata'; mankas en PIV, sed gravas `aksiologie valora') - (PIV 24, 704, 749).

3. `Loka' koloro: policisto/policano (neŭtrala, germana, angla) - ĝendarmo (franca) - milicisto/milicano (sovetia, iama pola) - konstablo (angla).

4. Hipo/hiper-rilatoj (iu vorto povus signifi sub-aŭ super-tipon de iu alia): kanguruo `komuna nomo por la saltantaj aŭstraliaj marsupiuloj kun tre longaj postaj kruroj' - makropo kaj valabio - subspecioj; trajno-vagonaro (la lasta povas signifi ne nur trajnon, sed ankaŭ aron da vagonoj sen lokomotivo).

5. (Mal)moderna, (eks)uza: sentamo - amoro, lascivo; fiŝido - frajo. Moderna formo de radiko povas diferenci de la antaŭa sekve de iu tendenco. Ekzemple, en ĥino (arkaika)/ĉino (nuntempa) la ŝanĝo reflektas emon elimini `ĥ' (ĉar ĉi-sono estas malfacila por pluraj etnanoj). Ke tio estas tendenco, sed ne hazardo, atestas oficialigo de la formoj `kemio, kirurgo, mekaniko, monarko k.a.' kun `k' anstataŭ `ĥ' (PIVS 8).

6. Komunleksikaj/fakaj (inkluzive la poeziajn)/(mal)altstilaj: maljuna (ĝenerala) - olda (poezia); kapdoloro (ĝenerala) - migreno (medicina).

7. Diferencaj laŭ sia deveno/pruntofonto: Odiseo-Uliso (greka-latina).

8. Aksiologiaj: mezkvalita (neŭtrala) - mediokra (kun negativa pritakso); taksi (neŭtrala) - apreci (kompetente taksi la artan valoron de io, kutime pozitive).

9. Kuntekstaj (okazaj) sinonimoj, kiel `pala' kaj `kripla' en la ĉi-suba ekzemplo el I. Lapenna: `ĉu en liaj manoj ĝi [Eo] fariĝos potenca komunikilo kaj esprimilo, aŭ ĝi estos nur pala, sensanga, senkolora kaj kripla balbutilo' (Lapenna 109).

10. Tabuaj/eŭfemismaj - rektaj: morti - forpasi; ellasi akvon (Zamenhofa) - urini (medicina) - pisi (parola).

11. Plenaj sinonimoj, kiuj dume uziĝas sen klara distingo: gazono-razeno; apuso-cipselo (ekzemploj el Wells 1978: 62).

12. Ĝentila - neŭtrala - maldelikata formoj: `bonvolu silenti', `silentu' aŭ `ĉu kun prezenco aŭ kondicionalo'-formo (samloke).

13. Forme malsam(et)aj, sed enhave la (preskaŭ)samaj: jaĥto-jakto; meringo-meringelo (tiu paro estas menciita en (Wells 1978: 62), sed en PIV kaj PIVS la dua vorto mankas); preferindeco (derivaĵo) - avantaĝo (radika vorto).

14. `Naciece preferataj': ekzemple, rusofono pro ekzisto de simila vorto en la gepatra rusa, verŝajne, preferus diri `partizano' kaj francofono pro analogiaj kialoj `gerilano aŭ makisano', brito - `insurgento'.

Ĉiu lingvo enhavas ankaŭ antonimojn (eble, tio respegulas objektivan realon, esprimitan en la filozofia leĝo konata kiel `unueco kaj interlukteco de maloj'). Metante vortojn kun la mala signifo senpere unu apud la alia (en retoriko oni nomas tion oposicio [laŭ ortografio de Lapenna]), ni elvokas efekton de karambolo, malharmonio, frapeco: `rigida ambicio sur elastaj principoj transiras multajn barojn'; `jen kial eĉ ministro de eksteraj aferoj povas havi internajn zorgojn' (KS 79, 112, 163).

Ankaŭ paronimio apartenas al lingvaj universalioj. En Eo ĝi fariĝis la plej riĉa fonto de vortludoj (vd. Melnikov 1989b).

Polisemio kaj/aŭ homonimio. Ekzakta distingo de la ĵus nomitaj fenomenoj ofte estas ekstreme malfacila. Ĉar emocia efiko de ilia apliko esence samas, ni analizu ilin kune. Pro tio, ke Eo estas viva homa multfunkcia (kun relativa prioritato de komunikado super ekkonado de l'mondo) lingvo, ĝi neeviteble obeas al la ĝeneralaj lingvo-leĝoj, unu el kiuj jam estis menciita ĉi-supre (cite de Karcevskij, vd. p. 610.). Jen kelkaj ilustraj ekzemploj: `arta' povas signifi kaj `rilata al arto' kaj `ne ekzistanta en naturo, farita de homo', `talento' - `antikva monero' kaj `(kutime denaska) doteco, kapablego en iu sfero de homa agado'. Kompreneble, tio estas riĉa fonto por kreado. Ekzemple, R. Schwartz skribas: `Tre ofte ili [preseraroj] estas por la leganto la sola distraĵo en seka teksto kaj samtempe ĝojiga atesto, ke ankaŭ la kompostisto estis... distrita!' (KS 198) Laŭ PIV `distri', interalie, signifas: 1) malhelpe deturni la spiriton de ĝia okupiĝo; 2) deturni la spiriton de ĝiaj prizorgoj, agrable okupante, amuzante ĝin (PIV 198). La du signifoj kutime uziĝas dise, tial ne malhelpas unu al la alia. Sed ĉi-tekste ili estas intence renkontigitaj, kio kaŭzas humuran efekton.

Ankaŭ alia speco de homonimoj en Esperanto estas ofte uzata en vortludoj. Ekzemple: 1. Tage (propra nomo kaj la nomo de la hela parto de l'diurno - A.M.) Erlander estas la ĉefministro en Svedlando. Sed kiu estas nokte la ĉefministro? (KK 146/147). 2. Ne pagu pli por vojaĝoj ol necese; veturu rabate (derivaĵo `rab-at-e' estas homonimo al la radika `rabat-e' - A.M.) kaj ne rabite. - (JL 407)

Granda alfluo de propraj nomoj el diversaj lingvoj, aglutina karaktero de Eo (kun manko de morfem-distingaj markiloj), potenciale naskanta derivaĵojn-homonimojn kun senafiksaj vortoj, faras homonimion (eĉ se partan, kiam homonimoj diferencetas prozodie tiel ke ili limas kun paronimoj) sufiĉe ofte uzata por emociaj celoj. La radikaj (nederivitaj kaj nekunmetitaj) komunaj nomoj kaj aliaj vortspecoj klasifikeblaj kiel homonimoj en Esperanto relative maloftas.

Almenaŭ unu el la senceroj de plursignifa vorto povas esti metafora. Intenca `konfronto' de figura kaj origina sencoj ofte kaŭzas humuran efekton, kiel en la jenaj frazoj: `Sed kio pleje frapis min dum tiu neforgesebla spektaklo, tio estis viro staranta apud mi (kiu frapis la dorson de la rakontanto - A.M.)'; `Kaj tiel staras la demando. Kiam ĝi estos laca, ĝi sidiĝos.' (KS 193, 156).

Kontraŭdireco de sencoj en la sama vorto (ekz. pro individua percepto de EP, inkluzive la aksiologian, aŭ pro malsameco de situacioj) estas bona materialo por ironio. Kiam Schwartz parolas pri konstruado de la Berlina muro (KS 148-149), li abunde uzas la vorton `konstrua', kiu havas la rektan sencon (`starigi sur la tero masonaĵon aŭ ĉarpentaĵon') kaj figuran `celanta al pozitivaj rezultoj' (ĉi-lasta mankas en PIV). La mur-konstruado sendube estas `konstrua laboro', sed el la vidpunkto de la rezultoj de la problem-solvo ĝi ja estas `malkonstrua'.

Interesa kazo estas polisemio/homonimio de derivitaj vortoj. `Orientiĝi' povas esti analizata kiel `iĝi orienta (ankaŭ figure: kontraŭa al la okcidentmonda/ kultura)' kaj `iĝi orientita je ...' Samtekstigo de la malsamaj signifoj en priskribo de la kontraŭstalinista ribelo de Hungarujo en 1956 kaŭzas satiran efekton: `en tia kaoso eĉ la orientaj popoloj ne plu povis orientiĝi. Kaj okcidentiĝi ili ne rajtas.' (KS 126)

Kromsencoj/konotacioj. Tuj-sube ni parolos pri konotacioj devenantaj el la Biblio. Eblas aldoni multajn aliajn. Ekzemple, al azeno oni atribuas fiobstinecon, nekonvinkeblon kaj stultecon. Ekzistas ankaŭ specifaj konotacioj, karakterizaj sole kaj unike por la E-kulturo. Bona ekzemplo de tio estas la vorto `verda' (agnoskata kiel la koloro de la E-lingvo kaj movado), kiu akceptas la tutan gamon da kromsencoj: `E-a, E-ista, E-movada, (mal)bona, sankta, primitiva' ktp. (depende de la situacio kaj persono uzanta ĉi-vorton). (Vd. pli detale en Melnikov 1992)

3.4 Uzado de frazeologiaĵoj

Malgraŭ tio, ke pluraj sciencistoj kontestas la rajton/kapablon de IPL havi idiomaĵojn, ili en Eo ja estas. L. Mjasnikov en sia doktoriga studo pri la E-frazeologio atentigas, ke en la E-kazo, diference de la etnaj, idiomaĵojn konsistigas nur vortoj kun libera kombineblo (kun 2 esceptoj) kaj dominas proverbaj kaj komundiraĵaj unuoj (Vd. Mjasnikov 1989: 10]. Pri certa frazeologieco de Eo, ellaborata surbaze de metaforigo kaj konsidero de etnolingvaj modeloj, atestas ankaŭ ekzisto de ĉi-rilataj vortaroj, kiel (DF), (KD), (TD) k.s. Samloke menciindas ankaŭ diversaj proverbaroj, komunuzaj diraĵoj, aforismoj, `flugilhavaj vortoj' ktp. Vd. ekz. (PR), (ZP). Kiel ekzemplo de uzo de idiomaĵoj por humura efiko citeblas jena diraĵo el E-renkontiĝo: `Li perdis la voĉon kaj serĉas ĝin.' (ŜE2: 10), kie estis priludita frazeologia vortkuno `perdi voĉon'.

4 Estetika funkciado de Eo surbaze de ĝiaj strukturaj apartaĵoj

4.1 Enkonduko

Kompreneble, krom la universale homaj/lingvaj premisoj de apero de la estetika lingvo-funkcio, IPL-j povas havi la specifajn, bazitajn sur ties konkreta strukturo. C. Piron, ekzemple, elstarigas jenajn distingajn kvalitojn de Eo: `neŝanĝeblo de la vortelementoj; senbara povo ilin kombini; emo al formaĵoj simplaj kaj koncizaj; elvokado (=metaforigo - A.M.) prefere ol difinado; eblo per-finaĵe alsigni al iu ajn vorto iun ajn gramatikan funkcion, kio igas la esprimon laŭvole analiza (li havas voĉon similan al tiu de Petro; li iris al la hotelo per taksio) aŭ sinteza (li similas Petron voĉe; li taksiis hotelen, li iris hotelen taksie).' (Piron 1989: 26)

Se paroli pli larĝe (pri malsamaj principoj de IPL-konstruado), rilate la leksikon ni konstatas, ke eblas ĉerpi la leksikerojn de IPL el etnaj lingvoj (aposterioraj lingvoj: Eo, Ido, Interlingua k.a.) aŭ konstrui ilin laŭ iuj principoj de formala logiko (logikismaj, `filozofiaj' lingvoj). Unuakaze, oni, krome, povas limigi sin nur per unu lingvopluraj. La rezultoj en ĉiuj tiuj manifestiĝoj diversos.

4.2 Kulturaj asocioj en leksiko de aposterioraj E-tipaj IPL

Laŭ A. France, la vortoj de la artefaritaj lingvoj (=IPL-j) ne havas asociojn nek nuancojn; ili estas abstraktaj, tial ĉiu traduko en Eon povas esti nur pala kopio, por ne diri fuŝaĵo (kripligo), de la originalo. K. Kalocsay (plue K.K.) opone atentigis, ke la vortoj de Eo estas prenitaj el la internacia materialo, kaj tial ili jam dekomence havas ĉiujn internaciajn asociojn kaj nuancojn el La Biblio, antikva mondo, komuna nuntempa kulturo (Kalocsay 1970: 53). Tial pro la influo de la kulturo de la antikva mondo laŭro havas en Eo ne nur botanikan, sed ankaŭ figuran kromsignifon de venko, atingita alta pozicio ktp. (kp. `rikolti laŭrojn; ripozi sur siaj laŭroj' [DF 21]), kapro povas asociiĝi kun la Biblia senkulpe viktima ofera besto (kp. `propeka kapro') ktp.

Konsentante kun K. K. principe, ni tamen ne akceptas, ke E-aj vortoj konservas ĉiujn internaciajn asociojn. V.G. Gak (Gak 1988: 730-744), kiu traktis bibliajn frazeologiaĵojn en la rusa kaj franca lingvoj rimarkis, ke inter ili ekzistas pluraj tipoj de malkoincido: diverĝo pro objektivaj kaj subjektivaj kaŭzoj (naturkondiĉa kaj kultura malsameco de la koncernaj landoj; diversa traktado de iu realaĵo, reliefigo de malsamaj eroj de la sama situacio); diverseco de leksika aparteno (frazeologiaĵo - neŭtrala vortkuno; alta - neŭtrala stilo ktp.) kaj gramatika kategoriigo. Ekzemple, la protagonisto de unu el la bibliaj libroj (Luko), kiu forlasis sian hejmon, vagabondis kaj prodigis sian havaĵon, estas nomata en la rusa `блудный сын' `erarvaga/misvojiĝinta filo' (en la nuntempa rusa lingvo ĉi-adjektivo sonas ankaŭ kiel `malĉasta'), en la franca `le fils prodigue' (`filo-prodiginto') kaj en la germana `der verlorene Sohn' (`la perdita filo', ĉar li estis perdita por la patro). L. Zamenhof uzis en Eo `erarinta' kaj `perdita'. En Eo kaj la franca ekzistas respektive `propeka kapro' kaj `le bouc emissaire' (frazeologiaĵoj), en la germana - `der Sündenbock' (unuopa kunmetita vorto). Do, eblas diri, ke en Eo konserviĝas pluraj, sed ne ĉiuj asocioj kaj nuancoj de la Biblia mondo.

Asocioj, aludoj ktp. komunaj por la monda, kaj antaŭ ĉio - al la eŭropa kulturo (almenaŭ tiu parto, kiu globaliĝis), konserviĝas ankaŭ en Eo. Ĉiu EP komprenos, ekzemple, la lingvan ludon esprimitan en la vortoj `kokakolonizado de la mondo' (Coca-Cola + kolonizado - A.M.) pro la nura fakto, ke tiu iom simbolkaraktera trinkaĵo estas konata ĉie. Kaj en la ŝerca frazo `mi venis, vidis kaj vicis'(GG 1987, n-ro 5, p.5) (pri IJK en Krakovo kun longaj vicoj ĉe la akceptejo - A.M.) ni vidas ilustraĵon de tio, ke E-lingv(aĵ)o absorbas eŭrope konatajn citaĵojn kaj `flugilhavajn vortojn' el diversaj kulturoj. Kompreneble, la estetika valoro de la supre citita frazo povas esti (kaj kutime ĝi ja estas!) aprecita nur se leganto memoras la latinajn `veni, vidi, vici'.

4.3 Specifaĵoj de la lingva fonemika, prozodia kaj leksika tavoloj.

Kiel prave skribis M. Kopylenko (plue M.K.) (Kopylenko 1983: 67-73), al la esprim-rimedoj de Eo eblas klasifiki vortojn kun `esprimec-kvantumoj' (ekz.: klaĉi, kviviti, luli k.a.). Ni aldonu al ili stile markitajn vortojn, kiel `olda' (poezia), `kaĉo' en la signifo `pelmelo' (parola), terminojn ktp. Malkonsente kun M. K., kiu opinias, ke arkaika leksiko en Eo forestas, ni oponu, ke malgraŭ la `juneco' de Eo, en ĝi jam aperis aro da vortoj, kiuj estis aplikataj nur en la unua etapo de la lingvo-uzado. Tiel, anstataŭ `falŝirmilo, malverdiri, ĉevaliri, mirrakonto' nun oni ĝenerale uzas `paraŝuto, trompi/mensogi, rajdi, fabelo' (vd. ankaŭ: [Haupenthal]). Aperis ankaŭ tavolo de vortoj, kiuj etikedas malnovaĵojn (do, plia speco de arkaika leksiko). Nature (evolurezulte) arkaikiĝas ankaŭ vortkunoj kaj idiomaĵoj. Okazas kelkaj ŝanĝoj en la uzado de morfologiaj kategorioj (ekzemple, anstataŭ `danke ...-on' nun oni kutime diras `dank'al').

Ĉar la vortoj de Eo havas sufiĉan redundancon (kiu eĉ plifortiĝas per la kunteksto) kaj malgrandan entropion, iĝas ebla ioma `kripligo' de leksiko cele atingi certan estetikan efekton. Tio estas farata por lingvaĵa karakterizo de eksterlandanoj, ebriiĝintoj, dialektanoj, nesufiĉe kleraj esperantistoj ktp. Ekzemploj: 1. Iu el la ĥinaj gardistoj malfermis la pordon kaj enkriis: Polti manĝaĵo al kuilejo! (Anstataŭ la korekta: "Portu manĝaĵon al la kuirejo!" - A.M.) 2. Vi pens's, mi est's `bria - jen kio?... Mi dev's zorgi pri mia rep'taci'n... (estas ellasitaj la vokaloj `a, e, u, o' kaj misuzita la akuzativo - A.M.) (Faulhaber 1966: 15-21).

Simila ebleco estas uzata en humurcelaj aŭ protagonist-karakterizaj `fremdlingveskigoj'. Ekzemple, en la frazo `Subajt, la ĝunulo bikamas krejza ...' (SE 14) oni facile povas malkovri anglece misprononcitajn/skribitajn Eajn vortojn `subite, junulo' kaj hibridojn de anglalingva radiko kun E-finaĵo (`bikamas, krejza').

Alternado de (ne)akcentitaj silaboj (cetere, ritmo estas unu el la fundamentaj kaj gravegaj fenomenoj de la homa vivo, biologia kaj socia), vir(in)aj rimoj, aliteracio kaj onomatopeo k.a. rimedoj ebligas uzadon de Eo por kreo de facile memoreblaj proverboj kaj diraĵoj: `tuŝe-fuŝe', `dise-mise', `se ne estus `se' kaj `tamen', mi al ĉio dirus amen', `ne ŝovu la nazon en fremdan vazon'. La samaj faktoroj gravas por ekzisto de E-poezio. Nuntempe formiĝis jam certa lingvopoezia tradicio de Eo (vd. ekz. Kalocsay/Waringhien/Bernard 1984). Aliflanke, uzo de rimaĵoj en neŭtrala prozo kaŭzas efekton de miseco. (Vd. pri tio, ekz. Faulhaber 1970: 18-22)

4.4 Specifaĵoj de vortfarado

Por estetikaj/emociaj celoj, observe de M.K., povas servi ekspresivaj afiksoj (M.K. nomas la pejorativajn `fi-, -aĉ-'; laŭ ni, al ili nepre necesas aldoni la mejorativajn: malofte uzatajn `-ĉj-,-nj-' kaj sufiĉe disvastiĝintan `-et-'). Estetike valoras ankaŭ ekspresiveco de la afiksitaj kaj kunmetitaj vortoj. Kiel konate, dum formado de vortoj el morfemoj okazas ne simpla adiciiĝo de l'ingrediencaj sencoj, sed ilia integrado kun rezulta nova krom- aŭ nuanc-senco (aldona al la sumo de la originaj senceroj). Proksimeco de la formoj `radikaderivita/kunmetita' formoj kun ebla disiĝo de la signifoj donas potencan instrumenton por IPL-uzanto. Jen du ekzemploj el ordinara komunikado de EP-j: `necesas ne nur labori, sed ankaŭ perlabori' [kolekto de la subskribinto]; ` - En mia buŝo estas tero. - Verŝajne, vi manĝis terpomon: pomon formanĝis kaj tero restis' [ŜE1: 18]). En la verso `Morton ne timas mi... kio teruras, kio malbonas, estas mortado' la sufiksita vorto signas ne nur la fakton de daŭra procezo, sed ankaŭ ĝian turmentecon, nedeziratecon, malplaĉecon (LN 13).

Rilate al la E-aj afiksoj, oni aplikas la principon de `sufiĉo kaj neceso' (`se eblas esprimi ion sen afiksoj, oni faru tion'). Sed tiu principo estas iom arbitra, subjektiva. Tial en la E-aj tekstoj oni povas renkonti ambaŭ tendencojn (`ŝpari' kaj `malŝpari' E-afiksojn, principe `-aĵ-', `-ec-', `-ad-', `-iĝ-', `ek-'). Kiel asertas R. R., Kabe kaj Lanti uzis `-ec-' kaj `-aĵ-' pli ŝpareme ol Lapenna kaj Zamenhof (kvankam tiu lasta fojfoje agis same kiel la unuaj) (Rossetti 1989: 104, 109, 113). La varieblo kaŭzas diverĝon de idiostiloj, kio kontribuas al la riĉiĝo en la paletro de kreaj rimedoj.

Supla limo inter specoj de parolo [vortkategorioj] permesas grandan variecon de esprimo. Iuj el la variaĵoj akceptas prioritatan (uzusan) staton. Aliaj estas aplikataj malpli ofte kaj jam pro tio ricevas esprimecon. `Ĵongle vi vortas' (MM 40) anstataŭ la kutima `li ĵonglas per vortoj' kaj `ĝentile frazis hejme sakris strate' (HU 39) anstataŭ `li parolis per ĝentilaj frazoj ...' sendube havas estetikan efikon.

Al `sukeco' de la lingvo kontribuas ankaŭ la ebleco formi vortojn el ajnaj morfemoj. Interesa ekzemplo de la dirito povus esti ŝerca frazo kiun ni aŭdis en unu el la junularaj E-tendaroj de Sovetio: `Ina aro ekas iĝi ege aĉa'. Estetika valoro ĉi-kaze originas el la arigita uzo de la nekutima modelo `afikso+finaĵo'.

4.5 Specifaĵoj de internacia, sekundara kaj vast-norma karaktero de Eo

En Eo estas permesita ĉio, kion komprenas diverslingvaj EP-j kaj kio ne kontraŭas la Fundamenton de Eo. Tial la individua krea emo/ivo de ĉiu unuopa EP kaj malkoincido de la E-aj modeloj konstruitaj influe de malsamaj gepatraj lingvoj kondukas al abundo da idiostiloj kaj aperigas amasajn, eĉ pli multajn ol en la etnaj lingvoj, porokazajn vortojn (kp., ekzemple, la lorjakajn idiostilajn `paŝari, scideziri, rideri' anstataŭ respektive `iri, scivoli, rideti'). Samdirekte kontribuas ankaŭ la sekundareco de IPL, kiu sekvigas, cetere, ke la lingva kompetenteco de EP-j averaĝe devus esti iom malpli alta kompare kun etnalingvo-parolantoj. Rezulte, porokaza vorto povas aperi pro nura nescio de iu vorto. Ĉi-kaze EP substituas ĝenerale uzatan radikan vorton per derivaĵo/kunmetaĵo de alia(j) radiko(j). Tiu fenomeno estis humurcele uzita de R. Schwartz en la rakonto `Simpligita anatomio' kun `kapfadenoj (=haroj - A.M.), kapfasado (=vizaĝo - A.M.), vidiloj (=okuloj - A.M.)' (GP 153-155).

Plia `unuaeco de Eo' rilatas al `fremdaj vortoj' - lokismoj (=anglismoj, rusismoj ktp.), kiuj donas specifan kromguston al tekstoj, ĉefe ligitaj kun kulturoj fremdaj por EP. Ekzemple, la vortoj `kimono, hibakuŝo k.s.' kontribuas al kreo de aparta etoso en konatigo kun la japana kulturo. Konsiderante, ke: 1) tradukoj en Eon fontas el multe pli diversaj lingvoj ol tio estas praktikata monde (kie superregas translingvigoj el la angla kaj kelkaj aliaj `mondlingvoj'); 2) en la E-movado partoprenas membroj de centoj da kulturoj, - eblas atendi ke alfluo de diversaj lokismoj en la lingvon kaj al ĉiu unuopa EP prenas signifajn dimensiojn. (Iom deflankiĝante, ni rimarkigu, ke pro la menciita faktoro en Eon ensorbiĝas ne nur lokismoj, sed ankaŭ diversaj literaturaj (sub)ĝenroj, karakterizaj por diversaj kulturoj, ekzemple, hajkoj el la japana, skandinavaj runoj kaj sagaoj, portugalaj troboj k.s. Ili trovas sian lokon ne nur kiel tradukoj el la koncernaj lingvoj, sed ankaŭ kiel E-originaloj. Vd., ekzemple, la libron de Edwin de Kock `Japaneskoj: poemaro originale verkita en Esperanto' (kun hajkoj, utaoj kaj longutaoj - A.M.), Pyramid: la aŭtoro, 1982, 114 p.)

E-metaforoj ofte devenas el naciaj lingvoj, kie ili jam delonge perdis sian esprimecan signifon (t.n. `platiĝintaj' aŭ `mortaj metaforoj'). Sed por la EP-j, ne posedantaj originan lingvon de la metaforoj, la esprimeco povas `reviviĝi'. Ĉar la aŭtoroj de la E-aj tekstoj estas reprezentantoj de centoj da etnaj lingoj, por ĉiu E-isto la `reviviĝo' de la `mortaj metaforoj' povas okazi sufiĉe ofte.

En Eo formiĝis naciaj interferolektoj. (Pli detale vd. Melnikov 1990.) Ilia ekzisto estas profitata estetike fare de verkistoj, ĵurnalistoj kaj aliaj EP-j (vd. Melnikov 1985: 146-147). Krome, en la E- literaturo estas fiksitaj provoj krei koncernan lingvo-tavolon konscie. Ekzemple, personoj de Valan'aj verkoj (J. Valan. `Ĉu li kuiras ĉine?'; `Ĉu li bremsis sufiĉe?' k.a.) fojfoje interkomunikas en elpensita modifaĵo de Eo. Ekzistas ankaŭ provoj proponi `normajn' (=ĝenerale akceptendajn) variantojn de la dialektikaj devioj de la modela Eo (vd. ekz. Halvelik). Tamen elpensitaj dialektoj kutime ne akceptiĝas por vasta uzado en literaturo.

4.6 Sintaksaj specifaĵoj

Transdono de interferaj dialektoj kaj `loka/etna koloreco' estas plifaciligitaj per la granda libereco de la sintaksaj normoj en Eo. (Cetere, P. Janton opinias, ke unu el la ĉefaj kriterioj de la IPLa internacieco devas esti ĝuste tia fleksebleco, ĉar ĝi ebligus adekvatan/plej sendifektan transdonon de sintaksaj modeloj de maksimume ebla kvanto de la etnaj lingvoj [Janton, 32].)

Malgraŭ la libereco, en Eo pleje kutimiĝis la jenaj ordoj: `subjekto-predikato-objekto' (roloj en la propozicio) kaj `adjektivo-substantivo' (vortspecoj), adverba adjekto kaj negacio devas esti antaŭ la koncerna vorto (ne li faris tion; li faris ne tion; li ne faris tion; ankaŭ li laboras en la uzino; li ankaŭ laboras en la uzino; li laboras ankaŭ en la uzino). Krome, oni emas lokigi tuj-kune la plej senpere ligitajn frazerojn. Tamen, analoge al la slava tendenco, oni ne ĉiam rigide sekvas ĉi-regulon. Aperas variaĵoj kun estetika ŝarĝo. Ekzemple, retorike oni uzas `hiperbaton' kaj `hipalagon'. La unua estas renverso de la kutima vort- aŭ propozici-ordo: `Homon mildan, homon grandan, homon noblan oni mortigis!'. (Objekto staras antaŭ subjekto.) La dua atribuas iun vorton al `misadresato': `Mortiginte homon per tiu tranĉilo kulpa, li...'. (`Kulpa' devus rilati al `li', ne al `tranĉilo'.) (Lapenna 1971: 170)

Antitezoj, ripetoj, aliaj komponaj/sintaksaj iloj gravas kaj vaste uzatas en poezio kaj samtiel en prozo. Vd., ekzemple `Aŭtuna elegio'-n de N. Kurzens: `Ja ĉiu tag' forlavas rabe ion! / Ja ĉiu nokto portas ion for! / Ja de l'pasinto restas nur memor', / Ja por estonto havas mi nenion.' (Ripetoj de `ja', de la fraz-konstruoj, konfronto de malaĵoj `tago-nokto; pasinto-estonto'.)

4.7 Specifaĵoj sekve de la longtempa ekzistado de la E-movado

Antaŭ ol la homaro konsentus amase uzi novan komunikilon, ĝi devas ricevi certan minimumon da tekstoj en tiu lingvo kaj konvinkiĝi, ke la ilo estas praktike taŭga. Tio naskas koncernan movadon, kiu, ekzistante sufiĉe longan tempon, ekhavas kelkajn karakterizajn trajtojn distingantajn ĝin disde la aliaj sociaj kolektivoj.

Kvankam tio estis nek celo, nek kromcelo de la E-komunumo, ĝi fakte kreis propran kulturon, unikan kaj specifan nur por la E-istaro (respektive - komunajn fonajn sciojn). Eroj de tiu kulturo/fona sciaro iĝis rimedoj por estetikaj funkcioj de Eo. Ekzemple, multaj E-kliŝoj fontas el `flugilhavaj vortoj' (el verkoj originale verkitaj en Eo aŭ plej konataj tradukoj el alilingvaj literaturoj). Ke tiaj parolturnoj estas efektive vivaj atestas ilia apliko ne nur en beletraĵoj, sed ankaŭ en ĉiutaga lingvouzo de ordinaraj EP-j. Ni, ekzemple, aŭdis, kiel iu EP-ino kantis al sia bebo: `En la buŝon venis nova dento'. (Kp. la aŭtentikan `En la mondon venis nova sento' de L. Zamenhof.) Unikaj fonaj scioj de TE-j estas vaste uzataj en literaturo, publicistiko kaj ĵurnalistiko por krei `esperantecan kolorecon', malrektan karakterizon de literatura protagonisto, efekton de `trompita atendo (mikroŝoko)', rekono, kunpuŝiĝo `realaĵo-elpensaĵo', `nuntempo-iamo' ktp. (vd. pri tio detale en Melnikov 1985 kaj 1992).

En la ĉi-subaj citaĵoj nur TE kapablas trovi kaj adekvate apreci humuron, vortludojn kaj plurajn aliajn estetikaĵojn de la teksto: [li] disvastigis la Manifurzon de Prago' (kp. `La Manifesto de Prago' - A.M.); `al Esperanto li tradukis Eighteen-Eighty-Seven de George Orwell (aludo je la verko `1984', sed kun la jaro de la apero de la unua E-lernolibro - 1887 - A.M.)' (EA 1998, n-ro 6, p. 21); `kaj kiu rolo por la E-lingva edzino? Turismi dum lia kongreso aŭ raŭmismi (agi laŭ la `Manifesto de Raŭmo' - A.M.) en kuna progreso?' (LF 1990, n-ro 124, p. 3). Ĉiuj kursive markitaj aŭtentikaj aŭ intence kripligitaj vortoj rilatas al tiuj "kun specife E-kultura ingredienco".

La disvastiĝado de IPL plimultigas ĝiajn apliko-sferojn. Tio sekvigas stilan diferenciĝon, kio siavice plifaciligas uzadon de la koncerna IPL estetik-cele. Samtempe la plikomplikiĝon de IPL kontraŭstaras la postulo pri ĝiaj facileco kaj internacia komprenebleco. Rezulte atingiĝas certa kompromiso, manifestiĝanta, cetere, en multe pli vastaj/malstriktaj normoj kaj limoj de stiloj, ol en la literaturaj etnaj lingvoj.

Ĉar EP-j estas diaspora lingvo-kultura sociumo, en la movado ellaboriĝas certaj moralaj/aksiologiaj valoroj. Sekvo de tio estas, interalie, tabuigo de certaj vortoj (ĉefe, ligitaj al homaj intimaĵoj/fiziologiaĵoj) kaj apero de eŭfemismoj (vd. ekz. Alos/Velkov 1991). Aliflanke, formiĝas eĉ subĝenroj de maldecaj (sub)literaturaĵoj, kiel `limeriko' (formo de iom vulgara, obsceneta versaĵo): `Fervora junulo el Boston / eterne melkadis la voston. / Junulo, sufiĉe! / Ne mane, sed piĉe / konvenas kolumi la foston!' (Rossetti 1989: 70) (vosto kaj fosto estas uzataj anstataŭ la tabua `kaco'), `bervalaĵo' (maldeca vortludo konsistanta el prezento de frazo, en kiu oni devas inversigi literojn aŭ silabojn de du vortoj de frazo, ekzemple la substrekitajn en `Ŝi ĉiam puŝas siajn kunludantojn ĉe l'teniso') (KB-10).

4.8 Rimedoj por karakterizi literaturan protagoniston lingvaĵe

M. K. rimarkigas, ke en Eo ne eblas difini laŭ la parolaj karakterizaĵoj la kulturan nivelon de la literaturaj herooj. Ĉu vere? Ni traktu, kiel eblas montri E-e malklerecon. Unue, metante en la buŝon de fuŝulo la plej tipajn gramatikajn/prononcajn erarojn (internacie: misuzo de la akuzativo, `ig-iĝ', `ul', `an', `ist' - ekzemple, `bulgarano, hungarulo, tajloristo', - la refleksivoj kiel `sia', `si', intermikso de `-a'/'-e' vortoj, paronimoj (`konsili-konsoli'), mislokigo de `nur', `ankaŭ', `ne' k.a.; certagente: intermikso `l'/'r' por ĉinoj kaj japanoj k.s.). Tiuj estas analizitaj en pluraj verkoj. Ekzemple en Faulhaber 1966: 14-15). Ke tiaspecaj eraroj estas konsciataj de la TE-j, povas atesti, ekzemple, la tuj-sekva humura mencio pri ili: sur fotoj faritaj de K.-D. Albrecht, estas jenaj bildoj kaj subskriboj: 1) bilde - homo strangolas skeleton; titolo - `Apliku ĝuste la akuzativon!' 2) bilde - homo en lito kun tima mieno; titolo - `Mi nur timas la akuzativon!' Apenaŭ ĉi-kreaĵoj elvokus adekvatan, se ian, emocion ĉe neE-istoj. Pliaj ekzemploj en (Melnikov 1992: 71-72).

Aldona ebleco priskribi literaturan agulon estas paroligi lin gramatike korekte, sed plumpe, ne celkonforme, per tre limigita leksiko. Ekzemple, en la `Praktika instrumetodo' de J. Baghy protagonisto fuŝripetas `p, r, o' kaj uzas patosan esprim-manieron en banalaj situacioj: `Tiu ĉi prototipa protokolo helpos min en la alproprigo de mia propra propaganda, praktika paroliga metodo. (Ho, kiel bela estas nia lingvo!)' (en la lasta frazo esprimiĝas, krome, ironio) (Rossetti 1989: 102).

Due, por karakterizi ĝenerale nesufiĉan kulturan nivelon oni povas igi sian heroon misuzi kulture ŝarĝitajn vortojn. Ekzemple, en `La Spleno de Parizo' (Ch. Baudelaire) en la frazero `desegni por ŝi kostumon Venjusan' (SP 30) enestas intenca eraro (devus esti `Venusan') (vd. komentojn de la tradukinto en SP 117).

5 Konkludoj

Kompreneble, la menciitaj argumentoj favore al la ebleco kaj neceseco de la transdono kaj kreo de kulturo en IPL ne estas kompletaj. Tamen ili ebligas skize montri kelkajn ĉefajn kialojn kaj celojn de ĉi-fenomeno. Ilin konsistigas: 1) kontraŭdireco kaj interligiteco komuna por la tuta homaro; 2) komunaj psikaj trajtoj de ajnetna homo; 3) socia bezono; 4) socia moralo; 5) lingvaj universalaĵoj/universalioj komunaj por ajna viva multfunkcia internacia lingvo sendepende de ĝia origin-kielo; 6) internaj, strukturaj eblecoj de aposteriora E-tipa IPL; 7) internacia kaj suplementa (=aldona al la ĉefa, t.e. denaska, gepatra aŭ plejofte uzata lingvo) karaktero de IPL; 8) ekzisto de integraj elementoj en la homara kulturo (kaj en ties historio kaj en la moderna epoko); 9) ekzisto de sufiĉe granda kaj daŭre ekzistanta kolektivo (sociumo), uzanta IPL-on (partoprenantoj de la movado por akceptigo de ĉi-IPL) kaj iom-post-ioma disvastiĝo de la apliko-sferoj; 10) neceso de unueciga rimedo (kontraŭ disfalo en dialektojn); 11) individua karaktero de kreado (unuavice arta); 12) postuloj de prestiĝeco kaj psikologia strebo al pozitiva memtakso de la EP-j.

Bibliografio

Aĥmanova, Olga S./Bokarev, Evgenij A. (1956): "Meĵdunarodnyj vspomogatelnyj jazyk kak lingvistiĉeskaja problema". En: Voprosy Jazykoznanija, 6/1956.

Aĥmanova, Olga S./Zadornova, V.Ja. (1980): "Teorija i praktika perevoda v svete uĉenija o funkcionalnyĥ stilaĥ reĉi". En: Lingvistiĉeskije problemy perevoda. Moskvo, 1980.

Alos, Hektor/Velkov, Kiril (1991). Tabuaj vortoj en Esperanto; vortaro kun ekzemploj pri praktika uzado. Vraca: Aŭtoroj, 1991, 32 p.

Bakonyi, S. (1978): Civilisation e lingua Universal: Essayo historico-cultural e linguistic. Luzern: Founation Bakonyi Pro Lingua Universal, 113 p.

Barczi, G. (1977): "La problemo de la mondlingvo". En: Esperantologiaj kajeroj 3. Budapest: Universitato Eötvös Loránd, 222-240.

Bokarev, E.A. (1976): "Sovremennoje sostojanije voprosa o meĵdunarodnom vspomogatelnom jazyke (fakty ob esperanto)". En: Problemy interlingvistiki; Tipologija i evolucija meĵdunarodnyĥ iskusstvennyĥ jazykov. Moskvo: Nauka, 12-20.

Duliĉenko, Aleksandr D. (1988): `Meĵdunarodnyj iskusstvennyj jazyk v praktike: k stoletiju funkcionirovanija esperanto'. En: Interlinguistica Tartuensis 5. Tartu, 3-24.

Faulhaber, F. (1970): Ne tiel, sed tiel ĉi!; Konsilaro pri stilo. Dua eldono. Aabyhøj: Dansk Esperanto Forlag, 64 p.

- (1976): Esperanta mozaiko. Haarlem: Libro-Servo Asocio de Laboristaj Esperantistoj F.L.E., 118 p.

Gak, V.G. (1988): Jazykovyje preobrazovanija. - Moskvo: Ŝkola `Jazyki russkoj kultury', 1998, 768 p.

Gode Alexander (1983): Discussiones de Interlingua. Beekbergen: U.M.I., 73 p.

Hagler, Margaret G. (1971): The Esperanto Language as a Literary Medium. Ann Arbor: Indiana University, 436 p.

Halvelik, M. (1973): Popido, la verda dialekto. (Normlingva serio, 5). Brugge: Aŭtoro, 54 p.

Haupenthal, Reinhard (1977): "Arkaismoj en Esperanto". En: Heroldo de Esperanto, 1977, n-ro 3(1610), p. 4.

Janton, Pierre (1985): "Ĉu ekzistas lingvaj kriterioj de internacieco". En: Acta Interlinguistica; 12-a Scienca Interlingvistika Simpozio, 27.04. - 01.05.1984. Varsovio: Akademickie Centrum Interlingwisticzne, 29-38.

Kalocsay, Kálmán (1970): Lingvo Stilo Formo; Studoj. 3-a, parte tralaborita eld., Oosaka: Librejo Pirato, 161 p.

Kalocsay, Kálmán/Waringhien, Gaston/Bernard, Roger (1984): Parnasa gvidlibro. -Pisa/Madrido: Edistudio/Heroldo de Esperanto (3-a eld.), 208 p.

Karcevskij, S. (1929) : Du dualisme asymetrique du signe linguistique, `Travaux du Cercle linguistique de Prague', I, 1929. Cit. laŭ Звегинцев В.А. История языкознания XIX-XX веков в очерках и извлечениях. Ч. 2. М.: Просвещение, 1965, 479 p.

Kopylenko, M.M. (1983): "O vyrazitelnyĥ sredstvaĥ esperanto". En: Interlinguistica Tartuensis 2. Tartu, 65-76.

Kostomarov, V.G. (1975): "Problema obŝĉestvennyĥ funkcij jazyka i ponjatije `mirovoj jazyk'". En: Sociolingvistiĉeskije problemy razvivajuŝĉiĥsja stran. Moskvo, 239-243 [VK]

Kuznecov, Sergej N. (1982a): "O predmete i podrazdelenijaĥ interlingvistiki". En: Interlinguistica Tartuensis 1. Tartu, 15-27.

- (1982b): Osnovy interlingvistiki. Moskvo: Izdatelstvo Universiteta druĵby narodov, 1982, 107 p.

- (1984): Napravlenija sovremennoj interlingvistiki. Moskvo: Izdatelstvo Universiteta druĵby narodov, 99 p.

- (1987): Teoretiĉeskije osnovy interlingvistiki. Moskvo: Izdatelstvo Universiteta druĵby narodov, 207 p.

Lapenna, Ivo (1971): Retoriko. (3-a, korektita eldono). Rotterdam: UEA, 294 p.

Melnikov, Aleksandr S. (1985): "Specifeco de fonaj scioj de personoj uzantaj Esperanton". En: Acta Interlinguistica. 12-a scienca interlingvistika simpozio, 27.04. - 01.05.1984. Varsovio: Akademickie Centrum Interlingwisticzne, 97-160.

- (1988): "K voprosu o logicizme v lingvoprojektirovanii". En: Interlinguistica Tartuensis 5. Tartu, 107-125.

- (1989a): "Nekotoryje semantiĉeskije problemy vybora i obrabotki leksiki dla meĵdunarodnogo planovogo jazyka". En: Interlinguistica Tartuensis 6. Tartu, 76-90.

- (1989b): "Paronimio en Esperanto-lingv(aĵ)o: premisoj, mekanismo, uzado por vortludoj". En: Acta Interlinguistica. 13-a scienca interlingvistika simpozio. Varsovio, 27.04. - 01.05.1985. Varsovio: Akademickie Centrum Interlingwisticzne, 71-101.

- (1990): "Ob interferenciolektaĥ planovogo meĵdunarodnogo jazyka (IPL)". En: Interlingvistiĉeskije aspekty jazykovyĥ reform i problemy lingvokonstruirovanija: Tez. dokl. 2-oj konf. po interlingvistike (Tartu, 4-6 okt. 1990 g. - Tartu, 1990), 30-32.

- (1992): Specifaj kulturaj scioj de la esperantista kvazaŭetno kaj ilia respeguliĝo en la koncerna lingv(aĵ)o. Rostov-na-Donu, 1992, 106 p.

Mjasnikov, Leonid Nikolajeviĉ (1989): Principy stanovlenija i razvitija frazeologii v esperanto i v etniĉeskiĥ jazykaĥ (anglijskom, vengerskom, nemeckom, russkom, francuzskom). Avtoreferat dis. ... kand. filologiĉeskiĥ nauk. Moskvo, 21 p.

Obŝĉeje jazykoznanije. Vnutrenneje strojenije jazyka. Moskvo: Nauka, 1972, 565 p.

Piron, Claude (1989): La bona lingvo. Vieno/Budapest: Pro Esperanto/Hungara Esperanto-Asocio, 111 p.

PIVS - Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Suplemento. Parizo: SAT, 1987, 45 p.

Privat, Edmond (1980): Esprimo de sentoj en esperanto. (4-a eld.) Den Haag: Internacia Esperanto-Instituto, 60 p.

Reformatskij, A.A. (1967): Vvedenije v jazykovedenije. Izd. 4-je., ispravlennoje i dopolnennoje, M.: Prosveŝĉenije, 542 p.

Rossetti, Reto (1989): Arto kaj naturo. Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 127 p.

Verloren van Themaat, W.A. (1984): "Kulturo en Esperanto kaj aliaj planlingvoj: la lingvistika, makrokultura kaj mikrokultura bazoj". En: Planlingvistiko 11, 1-11.

Waringhien, Gaston (1981): Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV). (Represo de la dua eldono). Paris: SAT, 1303 p.

Wells, John C. (1878): Lingvistikaj aspektoj de Esperanto. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio/Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda lingvo-problemo, 76 p.

Fontoj de la lingvaĵekzemploj

(aldone al tiuj menciitaj en la bibliografio kaj paĝnotoj;

parenteze - la enteksta indiko)

Libroj

Auld, William (1969): Humoroj. La Laguna: J. Regulo (Stafeto), 113 p. [HU]

Baudelaire, Charles (1967): La Spleno de Parizo. Kobenhavn: Koko, 125 p. [SP]

Beaucaire, Louis (1974): Kruko kaj Baniko el Bervalo. (Dua, korektita eldono). Kopenhago: TK, 143 p. [KB]

Csiszar, Ada/Kalocsay, Kálmán (1975): Domfabriko. 6000 frazeologiaj esprimoj hungaraj-esperantaj. Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 188 p. [DF]

Jarlibro. Roterdamo: UEA, 1984, 416 p. [JL]

Jung, Teo (1979): Ĉiu Ĉiun; Sep jardekojn en la Esperanto-movado. Antverpeno/La Laguna: TK/Stafeto, 400 p. [CC]

Kalocsay, Kálmán (1931): Rimportretoj; Galerio de esperantaj steloj. Budapest: Literatura mondo, 128 p. [RP]

Lentaigne Léo (1984) : Tiel diru! Laroque Timbaut, 127p. [TD]

- (1987): Kiel diri ...?: Praktika Esperanta frazeologio. Laroque: Cercle esperantiste de l'Agenais, 148 p. [KD]

Proverbaro. Tesaloniko: Tamtama eldonejo, 1976, 142 p. [PR]

Queneau, Raymond (1986): Stilekzercoj. La Kromkancerkliniko 4, 20 p. [SE]

Schwartz Raymond (1971): ... kun siaspeca spico! La Laguna: J. Regulo (Stafeto), 215 p. [KS]

- (1974): La Stranga Butiko. (represo de la 1-a eldono) Aabyhoj: Dansk Esperanto-Forlag, 128 p. [SB]

- (1975): La Ĝoja Podio. (represo de la 1-a eldono), Aabyhoj: Dansk Esperanto-Forlag, 271 p. [GP]

Szilagyi, Ferenc (1976): Koko krias jam. Originala novelaro. 2-a eldono. Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 199 p. [KK]

Ŝevĉenko, Elena (1987): "Kreaj eblecoj de la parolata lingvo". En: Informacionnyj bjulletenj Associacii sovetskiĥ esperantistov n-ro 3 (61), 16-18 [ŜE1] kaj 4(62), 9-11 [ŜE2]).

Valano, Johan (1977): Malmalice. Pisa/Kuopio: La Nuova Frontiera/Literatura Foiro, 1977, 59 p. [MM]

Zamenhof, Ludoviko Lazaro (1954): Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto. (17-a eldono). Rickmansworth: The Esperanto Publishing Company Limited, 442 p. [FK]

Zamenhof, Lazaro kaj Marko (1980). Proverboj de Marko Zamenhof kaj de Lazaro Zamenhof; (13155 proverboj). Komp. Adolf Holzhaus. Helsinki: Fondumo Esperanto, 704 p. [ZP]

Periodaĵoj

Esperanto Aktuell [EA]

GEJ-Gazeto [GG]

Heroldo de Esperanto [HDE]

Nica Literatura Revuo, La [LN]

Literatura Foiro [LF]

Mallongigoj

AIPL-j a_tonomaj IPL-j

A.M. Alaksandr S. Melnikov

CC _iu _iun (Jung 1979)

CO Centra Oficejo de UEA, Rotterdam

DF Domfabriko...(Csiszar/Kalocsay 1975)

E ,Esperanto` en kunmetitaj kaj derivitaj vortoj

EA Esperanto Aktuell

Eo Esperanto

EP-j Esperanto-parolantoj

EVA Esperantista Verkista Asocio

FK Fundamenta Krestomatio (Zamenhof 1954)

GG GEJ-Gazeto

GP La _oja Podio (Schwartz 1975)

HDE Heroldo de Esperanto

HU Humoroj (Auld 1969)

IPL-j internaciaj planlingvoj

JL jarlibro de UEA 1984

KB Kruko kaj Baniko...(Beaucaire 1974)

KD Kiel diri...?(Lentaigne 1987)

K.K. Kálmán Kalocsay

KK Koko krias jam (Szilagyi 1976)

KS ...kun siaspeca spico (Schwartz 1971)

LF Literatura Foiro

LN Nica Literatura Revuo

M.K. M.M. Kopylenko (1983)

MM Malmalice (Valano 1977)

PIV Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto

PIVS PIV kun Suplemento

PR Proverbaro (1976)

R.R. Reto Rosseti (1989)

RP Rimportretoj...(Kalocsay 1931)

SB La Stranga Butiko (Schwartz 1974)

SE Stilekzercoj (Queneau 1986)

SP La Spleno de Parizo (Baudelaire 1967)

_E2 _ev_enko 1987

TD Tiel diru! (Lentaigne 1984)

TE Tipa esperantisto

UEA Universala Esperanto-Asocio

U.M.I. Union Mondiale pro Interlingua

V.K. V. G. Kostomarov (1975)

ZP Proverboj de Marko Zamenhof (Zamenhof 1980)

1 EP-j iom diferencas de la respondaj etnolingvofonoj/portantoj; la lastaj kutime parolas koncernan lingvon denaske aŭ almenaŭ ĉefe, plejparte ĝin; por ili la etna lingvo estas komunike (tempe kaj amplekse) primara dum EP-j estas personoj, regule uzantaj Esperanton kaj partoprenantaj la E-movadon (aŭ bone informitaj pri ĝi kaj ĉiuj koncernaj eroj: gazetaro, eminentuloj, E-aranĝoj ktp.), sed por ili E-komunikado estas preskaŭ ĉiam sekundara!

2 En 1956 O.S. Aĥmanova kaj E.A. Bokarev (verŝajne, iniciate de Bokarev) konstatis, ke "Esperanto kapablas kontentige transdoni ne nur la enhavon de la originalo, sed ankaŭ ĝiajn belartajn specifaĵojn, ĉar la esprimivaj eblecoj de tiu lingvo estas sufiĉe grandaj, eĉ koncerne la idiomaĵojn" (Aĥmanova/Bokarev 1956: 70). En 1980 O.S. Aĥmanova kaj V.Ja. Zadornova (supozeble, influe de Zadornova) senigis, tamen, Esperanton de `atencoj je beleco' (Aĥmanova/Zadornova 1980: 10-11). Sed malgraŭ la teoriaj asertoj kaj prognozoj, en la praktiko la belliteraturo en Esperanto sukcese evoluis ĝis tiu grado, ke je la mezo de la 1970-aj ĉirkaŭ 20 romanoj estis eĉ tradukitaj el la esperanta originalo en aliajn lingvojn kaj en 1983 komencis funkcii Esperantista Verkista Asocio (EVA), al kiu en 1991 aldoniĝis Esperanta PEN-Centro (Jarlibro 2000. - Rotterdam; UEA, pp. 80, 92), kreskis kaj evoluis la teatra, kanta, retorika, publicistika k.a. E-artoj kun vorta ingredienco.

3 Laŭ tiuj sciencistoj, se simila esprimeco kaj idiomaĵeco en IPL aperus, tiu lingvo perdus siajn ĉefajn kvalitojn: simplecon, logikecon, kompreneblecon por diversnaciaj lingvo-uzantoj.

4 En la libro-katalogo `Bibliographia de Interlingua', 1999, n-ro 26 (Beekbergen: Servicio de libros U.M.I.) scienco estas reprezentita nur per kelkaj filozofiaj verkoj de unusola aŭtoro, pluraj interlingvistikaĵoj, libro pri demografio kaj per 16-paĝa broŝuro pri uzado de diverstipaj retortoj dum beletro - per pli ol 30 verkoj (prozaj, teatraj, poeziaj, tradukitaj kaj originalaj) plus anekdotoj, legendoj, kuriozaĵoj ktp. (Religiajn, esoterajn k.s. verkojn ni ne konsideris.)

5 Ĉi tie kaj plue tradukis el la rusa la aŭtoro de la artikolo.

6 Kvankam en PIV anaforo estas difinita kiel `ritmofiguro, konsistanta en la ripeto de unu sama vorto aŭ vortgrupo komence de sinsekvaj propozicioj aŭ frazoj' (PIV 43), traktante retorikon, ni uzos la difinojn (eĉ tiujn mankajn en PIV) de I. Lapenna el `Retoriko'.