Previous PageTable Of ContentsNext Page

Otto Prytz

Karakterizo de la infinitivo ĝenerale kaj de la Esperanta infinitivo speciale

Zusammenfassung

Charakteristik des Infinitivs im Allgemeinen und des Esperanto-Infinitivs im Besonderen

Der Infinitiv funktioniert im allgemeinen als Substantiv "nach oben" und als Verb "nach unten", also in Kontexten, wo auch ein substantivischer Nebensatz stehen kann. Der Infinitiv wird bevorzugt, wenn das Subjekt nicht identifiziert werden muss. Im Esperanto stehen Infinitive und substantivische Nebensätze gewöhnlich nicht nach Präposition, mit Ausnahmen, die vom Sprachgebrauch im Deutschen und Russischen beeinflusst sind. Nach der bisherigen Entwicklung ist eine zunehmende Akzeptanz der Struktur ,,Präposition + Infinitiv" zu erwarten.

Abstract

Characterization of the Infinitive in General and of the Esperanto Infinitive in Particular

The infinitive functions generally as a noun "upwards" and as a verb "downwards", i.e. in contexts where a noun clause could also be used. The infinitive is preferred when the subject need not be identified. In Esperanto, infinitives and noun clauses generally do not stand after a preposition, with exceptions inspired by language use in German and Russian. According to the development so far, a growing acceptance of the structure "preposition + infinitive" is to be expected.

1 Enkonduko

La vorto eseo devenas de franca vorto, kiu signifas "provo". Ĉi tiu eseo ne pretendas esti io alia ol provo. Mi havis nek la eblon nek la tempon bazi mian provon sur firma scienca kaj "lingva fundamento".

La sciencan fundamenton konsistigus i.a. la ĝisnuna scienca aŭ kvazaŭ-scienca lingvistika literaturo pri la Esperanta infinitivo. Pri tiutemaj monografioj mi ne havas superrigardon. Mia aliro al la temo ne estas tiu de Plena Analiza Gramatiko (PAG), do mi konsultis tiun verkon nur post la malneta redakto de ĉi tiu eseo, kaj feliĉe mi konstatis, ke mi ne havas kaŭzon polemiki kontraŭ ĝi pri mia temo.

Ĉi-loke mi ŝatus mencii la Zamenhofan verkon Lingvaj Respondoj, kiu, kvankam ne lingvistika verko skribita antaŭ la apero de la nun regantaj lingvistikaj teorioj, estis por mi fonto de inspiro pro la sana prudento, kiu karakterizas ĝin, kaj kiu devus karakterizi ĉiun sciencan laboron. Espereble Zamenhof sukcesis "infekti" min per tia prudento.

Krom ĝin mi povas meti kiel sciencan fundamenton de ĉi tiu eseo mian lingvistan emon observi kaj sistemigi lingvajn fenomenojn, emon konkretigitan en universitataj lekcioj pri hispana gramatiko, kiujn mi dum jaroj poluradis kaj perfektigadis. La kono de diversaj lingvoj ankaŭ estas kondiĉo por fari ĝeneralajn asertojn pri la infinitivo, kaj elstarigi eventualajn trajtojn specifajn de la Esperanta infinitivo.

La "lingvan fundamenton" konsistigus aŭtentikaj ekzemploj ĉerpitaj el publikigitaj tekstoj. Tiajn mi bedaŭrinde ne povis elserĉi, sed kompense mi klopodis ilustri miajn asertojn per "minimumaj duopoj" (aŭ pluropoj), kiujn mi mem inventis. Mi certe ne estas la unua lingvisto, kiu mem inventas siajn ekzemplojn (kp. la faman ekzemplon de Noam Chomsky: "Senkoloraj verdaj ideoj dormis furioze"!). Kelkfoje oni povas suspekti, ke lingvistoj inventas ekzemplojn nur por pravigi siajn antaŭ-fabrikitajn teoriojn, alivorte, por "adapti la terenon al la mapo" anstataŭ adapti la mapon al la tereno. Sed mi volas defendi min kontraŭ tia kritiko per tri argumentoj. Unue: mi mem estas aktiva uzanto de Esperanto kaj povus kiam ajn meti miajn inventitajn ekzemplojn en skriban tekston, tiel ke ili aperus kiel registrita lingvouzo. Due: ĉar la legantoj de ĉi tiu eseo necese komprenas la lingvon, kiun mi priskribas, ili mem povas juĝi, ĉu miaj inventaĵoj estas akcepteblaj. Trie: mi priskribas planlingvon, kaj en planlingvo oni devas ne nur permesi, sed eĉ kuraĝigi konscian elprovadon de la ebloj, kiujn prezentas la lingvo.

Pro la supre priskribita karaktero de ĉi tiu eseo, la bibliografio necese devas esti malabunda. Mi tamen esperas, ke ĉi tiu eseo estos juĝata ne laŭ la amplekso de la bibliografio, sed laŭ la enhavo de la eseo mem.

2 Tipografiaj konvencioj

Emfazendaj partoj de la teksto estas substrekataj (teksto)

Ekzemplaj fraz(part)oj estas grasliteraj (ekzemplo).

Frazoj neakcepteblaj estas markataj per antaŭa asterisko (*neakceptebla frazo).

Frazon, kies akcepteblo estas dubinda, antaŭas demandsigno (?dubindaĵo).

3 Sintaksa funkcio de la infinitivo

La infinitivo estas "la substantiva formo de la verbo" en tiu senco, ke ĝi en la frazo povas havi la sintaksajn funkciojn tipajn de la substantivo (subjekto, rekta objekto, predikativo ...):