Previous PageTable Of ContentsNext Page

Geraldo Mattos

Okazo de kazo

Zusammenfassung

Ein Fall für einen Fall

Die Verwendung der Fälle wird gewöhnlich mithilfe grammatischer Termini vermittelt, deren wirkliche Bedeutung nur Lehrern vollständig bekannt ist: Subjekt, transitives Verb, direktes Objekt und Prädikativ. Der vorliegende Artikel versucht zu beweisen, dass es möglich ist, bei der Vermittlung der Fälle auf spezielle Termini zu verzichten und dafür einfache Bezeichnungen anzuwenden, die aus dem regelmäßigen Charakter des Esperanto abgeleitet werden. Es kann dadurch die Schlussfolgerung gezogen werden, dass die Verwendung des Akkusativs im Esperanto nur von zwei Regeln bestimmt wird, die am Ende auf eine einzige reduziert werden. Ziel der Untersuchung ist die Darstellung einfacher und zweckmäßiger Regeln zur Erklärung des Auftretens von Nominativ und Akkusativ ohne spezielle syntaktische Regeln. Der Autor benötigt jedoch einführend einige Termini, um die zweifelsfreie Unterscheidung der Formen zu erleichtern, denen er sich anschließend zuwendet.

Abstract

The Case of Case

Correct usage of cases is usually taught with the help of grammatical terms whose real meanings are fully known only to teachers: subject, transitive verb, direct object and predicate. The present article is intended to demonstrate that it is possible to teach the usage of cases without special terms, by applying names directly derived from the regular character of Esperanto. In this way we can conclude that the usage of the accusative case is decided by two rules only, which are finally reduced to only one. Although such simple and useful rules are sufficient to clarify the occurrence of the nominative and accusative cases, an unequivocal differentiation of the forms involved requires the introduction of several additional terms.

1 Enkonduko

La lingvo havas kvar gradojn de formoj, kies strukturigo obeas al la samaj reguloj: al esenca elemento (E), kiu do neniam povas manki, sin aligas akcidentaj elementoj (A), kiujn la parolanto povas redukti jen al unu, jen al neniu pro ilia akcidenteco. La esenca elemento kun la eblaj akcidentaj formas aron da elementoj en grado senpere pli alta ol tiu de la pluraj konstituantaj elementoj. La plejmulto de la lingvoj, inter ili nia Esperanto, prezentas kvar tiajn gradojn, kiuj estigas kvar nivelojn por la produktataj formoj.

Al tiuj niveloj kaj al iliaj esencaj kaj akcidentaj elementoj mi donas la sekvantajn specifajn nomojn, kun ekzemploj de Mattos (2000: 17):

(1) Nivelo de la vorto (V) estigata per morfemoj (M):

V kun M:

Beb

 

o

du funkcioj:

centro

 

radio

 

Vorto

 

(2) Nivelo de la lokucio (L) estigata per vortoj (V):

L kun V:

La

 

bela

 

bebo

du funkcioj:

adjunkto

 

adjunkto

 

nukleo

 

lokucio

 

(3) Nivelo de la sentenco (S) estigata per lokucioj (L):

S kun L:

la bela bebo

 

ne ploras

 

la nunan matenon

du funkcioj:

komplemento

 

predikato

 

komplemento

 

sentenco

 

(4) Nivelo de la propozicio (P) estigata per sentencoj (S):

P kun S:

Vidante la patrinon

 

la bela bebo ne ploras la nunan matenon

du funkcioj:

suplemento

 

bazo

 

propozicio

Tio estas (idem, p. 22):

centro:

esenca elemento de la vorto

radio:

akcidenta elemento de la vorto

nukleo:

esenca elemento de la lokucio

adjunkto:

akcidenta elemento de la lokucio

predikato:

esenca elemento de la sentenco

komplemento:

akcidenta elemento de la sentenco

bazo:

esenca elemento de la propozicio

suplemento:

akcidenta elemento de la propozicio

Nenia plendo certe atingos min de tio, ke mi nomas propozicio la superan sonan sinsekvon, kiu estas la unuo de la dialogo (Zamenhof 1963: 22.9):

Ni atendas vin, Savonto de la mondo.

Propozicio

Kaj sendube kelkaj frapos min pro la nomo sentenco, kiun mi donis al la elemento de la propozicio. Mi devas do pravigi min per tio, ke sentenco estas la natura elemento de la propozicio, ne necese farata per verbo en la funkcio de predikato, kiam aperas verba sentenco, sed ofte farata sen ia verbo, kiam aperas noma sentenco1. La supra ekzemplo (idem, ibidem) tion klarigas:

Ni atendas vin,

 

Savonto de la mondo.

E: sentenco kun verbo

 

A: sentenco sen verbo

Propozicio

Kaj la tuta propozicio povas esti farata sen ia verbo (Zamenhof 1963: 21.2), kvankam tiaj propozicioj estas oftaj en la parolata lingvo kaj maloftaj en la skribata:

Nu,

 

mia filino?

E: sentenco sen verbo

 

A: sentenco sen verbo

Propozicio

El tio supre dirita ni vidas nun, ke la verba sentenco estas farata per unu sola esenca elemento, nomata predikato, kaj per aliaj eblaj akcidentaj elementoj, nomataj komplementoj. Kaj denove, miaj bonkoraj legantoj certe glutos la nomon predikato, sed ne la strangan deklaron, ke subjekto estas komplemento, kaj ne unu el la du esencaj elementoj. Kaj mi do devas defendi min per la sekvantaj argumentoj:

(1) La esenca elemento estas karakterizata per sia individua unuopa rilato al la akcidentaj, kaj tion ni povas montri en la sekvanta sentenco (Zamenhof 1963: 22.14):

La soldatoj

 

kondukis

       
   

kondukis

 

la arestitojn

   
   

kondukis

     

tra la stratoj

             

La soldatoj

 

kondukis

 

la arestitojn

 

tra la stratoj.

La supran sentencon konsistigas tri paroj da lokucioj:

a) la soldatoj kondukis.

b) kondukis la arestitojn.

c) kondukis tra la stratoj.

La lingvo en la menso tenas la tri parojn, sed sur la lipoj aperas simpligo de la ripetitaj elementoj per ia procedo simila al la matematika faktorigo. Se la alligiteco de la tri akcidentaj elementoj al la predikato estas absolute la sama, kial nur unu el ili estus esenca?

Ni ja scias, ke la divido de la sentenco en du esencajn partojn estas erara interpreto de la vortoj de la unuaj grekaj logikistoj, kiuj ne analizis la lingvan strukturon, sed la koncernan fakton de la realeco, en kiu efektive devas kunesti ia subjekto, kiu estas aganto, kaj ia ago sur objekton, kiu konsistigas la predikaton: subjekto kaj predikato ne estis do por tiuj filozofoj funkcioj de la vortogrupoj, sed efektivaj fakteroj, nome la veraj elementoj de la komunikata fakto, kaj ne de la komunikata signo.

(2) Se ni transformas la tutan sentencon en simplan lokucion, la mensa etapo de la lingvo plu retenas la tri analogiajn parojn da elementoj, kiuj estas la antikvaj lokucioj, nun transformitaj en subordigitajn vortojn:

konduko

 

de la arestitoj

       

konduko

     

tra la stratoj

   

konduko

         

far la soldatoj

             

konduko

 

de la arestitoj

 

tra la stratoj

 

far la soldatoj

Transformita en lokucion, la nova lingvoformo plu havas la tutan informon de la sentenco, escepte de la indiko de la tempo de la fakto kaj de la havata dialogo, sed nun la elemento far la soldatoj, analoga al la subjekto la soldatoj, estas nedeviga, kaj povas facile foresti: konduko de la arestitoj tra la stratoj. La diferenco konsistas do nur el tio, ke la subjekta komplemento (en la nuna okazo: la soldatoj) estas deviga komplemento, dum la subjekta adjunkto2 (en la nuna okazo: far la soldatoj) estas nedeviga.

Tra la diversaj niveloj, nur la esenca elemento en sia esenca funkcio estas nemalhavebla, dum la aliaj estas jen devigaj, jen nedevigaj, kaj restas submetataj al la hazardoj de la foresto, se nur intervenas unu el la sekvantaj kialoj:

a). La evidenteco: la situacio, en kiu okazas la parolo, estas tia, ke kelkaj informoj estas mem evidentaj, kaj povas do esti fortrudataj de la teksto. Oftan ekzemplon ni havas en la imperativaj sentencoj, kiam ilia subjekto estas la signo de la alparolato, kiu do rigardas al tiu, kiu ion ordonas al li (Zamenhof 1963: 8.5):

Venu kune kun la patro.

Per tiu supra propozicio mi rekte parolas al tiu, kies venon mi petas: en tia okazo, parolanto kaj alparolato estas vangalvangaj, eble orelalorelaj, se temas pri telefonalvoko ...

b) La senintereseco, kiam la situacio de la dialogo faras negravaj diversajn difinitajn informojn, ordinare necesajn en aliaj cirkonstancoj (Zamenhof 1963: 9.1):

La birdoj flugas.

Estas evidente, ke la ago flugi postulas la aperon de devigaj cirkonstancoj, pri kiuj nur la situacio portas la parolanton al ilia ignoro: flugi de ie [origino] al ie [destino] tra ie [itinero] ...

(3) Kiam la verbo iras al sia infinitiva formo, la Esperanta subjekto necese malaperas, sed nenia hipotezo ekzistas por pravigi la malaperon de esenca elemento. Nur la neesenceco de la subjekto klarigas, kial neniu sentas la necesecon de la analogulo de la subjekto de sentenco en deverbaj lokucioj, kia estas la sekvanta:

La konduko de la arestitoj tra la stratoj estas malfacila.

2 Konsisto de la sentenco

Se la predikato, kies okupanto estas verba lokucio, estas la sola esenca elemento de sentenco, devas esti eble fari sentencon sen iaj akcidentaj elementoj. Kaj da tiaj ekzistas:

Ø

ne

Ø

ne

Ø

ne

 

hajlas

hajlas

pluvas

pluvas

ventas

ventas

V

 

V

L

S

P

Kvankam deviga, la subjekto povas foresti, se temas pri absolute neglektindaj informoj, sed estus eble reenmeti tiujn, kiuj forestas de la supraj sentencoj:

hajlo

hajlo

pluvo

pluvo

vento

vento

 

ø

ne

ø

ne

ø

ne

 

hajlas

hajlas

pluvas

pluvas

ventas

ventas

V

 

V

 

V

L

 

L

 

S

 

P

 

Ne temas pri sentencoj sen subjektoj, sed nur pri sentencoj, kies subjektoj estas forlasataj pro simpla lingva ekonomio, en la supra skribo markitaj per la signo de la nula varianto: la ordono estas do forigi la seninformajn elementojn, kiaj ajn ili estas! ...

Ordinare la verba sentenco prezentas plurajn lokuciojn, kaj kelkaj el ili aperas regataj de prepozicio (p), kiu peras ilian alligitecon al la verba lokucio (Zamenhof 1963: 39.10):

Li

 

venigis

 

al

 

si

 

el

 

Berlino

 

multajn

 

librojn

V

 

V

     

V

     

V

 

V

 

V

L

 

L

 

P

 

L

 

P

 

L

 

L

S

La komplementoj de la oracio - pardonu min! - de la verba sentenco povas esti devigaj kaj nedevigaj, sed tio pli dependas de la signifa interpreto de la donata informo ol de la sintaksa strukturo de la teksto: ili tamen restas subordigataj al la cirkonstancoj de evidenteco kaj de senintereseco, kiujn trudas al la kunparolantoj la situacio de la dialogo.

La esenca elemento de la lokucioj, kiuj estigas la sentencon, povas aparteni al unu el la sekvantaj vortogrupoj, difinataj en Esperanto per la fina vokalo:

a) Vorto en ...-i:

Tiu vokalo devige malaperas, se sekvas alia vokalo, kiam ni strukturas la aliajn formojn, sed la loko de la forestanta estas okupata per nula varianto:

voki:

vokas,

vokis,

vokos,

vokus,

voku.

b) Vorto en ...-o:

Kiam lasta sono, tiu vokalo povas alpreni nulan varianton en la parolata lingvo, se nur la rezulto estos facile prononcebla, markata en la skribata lingvo per apostrofo. Deko da vortoj en ...-i - la personaj pronomoj! - apartenas al la sama vortogrupo pro tio, ke ili plenumas la samajn funkciojn, kaj estas naturaj substituatoj de la vortoj en ...-o: inter la plej gravaj estas vi, mia leganto, kaj mi, via verkanto...

c) Vorto en ...-a:

Kelkaj el tiuj vortoj apartenas al la korelativa tabelo, kaj povas havi aliajn finajn sonojn, sed ili manifestas en la sentenco la saman funkcion de la vortoj en ...-a:

...-u:

...-es:

...-u: kiu, tiu kaj la aliaj.

...-es: kies, ties kaj la aliaj.

d) Vorto en ...-e:

La grupo de la vortoj en ...-e havas multajn primitivajn vortojn sen tiu specifiga vokalo, sed ili plenumas la samajn funkciojn, kaj do apartenas al tiu sama grupo: for, kial, kiam, kiel kaj aliaj.

2.1 Unua tipo de sentenco

En la plej simpla aliga procedo, vorto esenca permesas vorton akcidentan en la sekvanta maniero:

Vorto en ...-i permesas vorton en ...-o.

Vorto en ...-o permesas vorton en ...-a.

Vorto en ...-a permesas vorton en ...-e.

Jen tipa ekzemplo de tia permesado:

Ege bela rozo velkas!

Tiu sentenco povas esti aligata jene (akcidenta: A / esenca: E / sentenco: S):

ege

 

bela

 

rozo

 

velkas

A

 

E

       

A

 

E

   

A

 

E

S

Ni bone komprenu la sekvantan distingon:

rozo:

ege bela rozo:

vorto en ...-o

vortogrupo en ...-o

Kaj ni nun povas ekiri inversdirekte kaj konstanti, ke vorto akcidenta implicas vorton esencan:

Vorto en ...-e implicas vorton jen en ...-a, jen en ...-i.

Vorto en ...-a implicas vorton en ...-o.

Vorto en ...-o implicas vorton en ...-i.

Per pli simplaj vortoj, akcidenta elemento rivelas la aleston de esenca elemento: se estas akcidenta elemento, necese estas esenca elemento, kaj la inverso ne estas vera!

Tia procedo produktas sinsekvan tipon de sentenco: la sentenco havas nur akcidentan grupon en ...-o kaj esencan grupon en ...-i.

Kompreneble, vortoj en ...-a kaj vortoj en ...-e povas esti apartaj elementoj de la sentenco, sed naskas nur variantojn de la sinsekva tipo de sentenco (Zamenhof 1963: 41.12 kaj 9.6):

Lia edzino estas tre diligenta.

Bonaj infanoj lernas diligente.

La aligado de tiuj sentencoj estas la jena:

Lia edzino

Bonaj infanoj

 

estas

lernas

 

tre diligenta.

diligente.

A-1

 

E

 

A-2

S

La unua tipo de sentenco estas nominativa sentenco.

2.2 Dua tipo de sentenco

La duan tipon de sentenco konsistigas la apero de prepozicio (p), kiu estas tiu speco de vorto, kiu senescepte estas la unua vorto de la lokucio (Zamenhof 1963: 37.12):

Nia regimentestro estas por siaj soldatoj kiel bona patro.

Tio estas:

por

 

siaj

 

soldatoj

   

V

 

V

p

 

L

La prepozicioj apartenas ne nur al la vorto en ...-o, sed al la tuta vortogrupo en ...-o, kaj ili povas esti spacaj kaj nespacaj.

La signifo de la spacaj prepozicioj dependas de la vorto en ...-o, kiu ilin sekvas, kaj la sama prepozicio povas indiki jen lokospacon, jen tempospacon, kaj tion ekzemplas la sekvanta sentenco, en kiu aperas unue tempa prepozicio kaj poste loka (Zamenhof 1963: 36.4):

En somero ni trovas malvarmeton en densaj arbaroj.

Tio estas:

en

 

somero

 

en

 

densaj

 

arbaroj

   

V

     

V

 

V

P

 

L

 

p

 

L

Tempa prepozicio

 

Loka prepozicio

Lokaj kaj tempaj prepozicioj estas do spacaj prepozicioj, kies sencoj dependas de la sekvantaj vortoj (en la nuna okazo: la tempovorto somero kaj la lokovorto arbaroj), kaj la aliaj estas nespacaj, kaj indikas nek lokon, nek tempon, sed aliajn nociojn (Zamenhof 1963: 7.7), kiuj ne dependas de la sekvantaj vortoj:

Mi parolas pri leono.

Tio estas:

pri

 

leono

   

V

P

 

L

Nocia prepozicio

La dua tipo de sentenco estas prepozicia sentenco.

2.3 Tria tipo de sentenco

La tria tipo de sentenco estas tiu, kiu havas vorton en akuzativo, kiun postulas la verboformo (Zamenhof 1963: 9.10):

Mi legas libron.

Estas nature, ke nenia lingvo rezervas gravan sintaksan detalon por unu sola funkcio, kaj tio okazas al la akuzativo, kiu servas al aliaj uzoj.

La tri tipoj de sentencoj povas kunekzisti en la sama sentenco.

3 Uzo de la kazoj

Ordinare, la uzo de la nominativo donas nenian problemon al la parolantoj kaj al la verkantoj, kvankam estas oftaj certaj forglitoj, kiuj tamen ne estas nescio, sed simpla preteratento. Malpli facila estas la perfekta mastrado de la akuzativo. Mi tamen volas nun montri, ke la uzo de la du kazoj, nominativo kaj akuzativo, povas esti klarigata per simplaj principoj, kiuj evidente dependas de la signifo de la verbo, sed ne de komplikaj reguloj.

Se ni konsideras la sentencon kun siaj rektaj lokucioj, sekve sen enkonduka prepozicio, la du kazoj ege dependas de la ordo de ilia apero: la unua elekto de vortogrupo en ...-o nete postulas la nominativon, dum la dua povas postuli jen nominativon, jen akuzativon.

La samaj principoj certe estos utilaj por la tri tipoj de akuzativa ebleco:

a) Akuzativo de objekto.

b) Akuzativo de transmovo.

c) Akuzativo de mezuro.

Ni jam vidis, ke la nominativa sentenco estas farata per la ordinara sinsekvo de vortogrupoj:

Lia edzino

Bonaj infanoj

 

estas

lernas

 

tre diligenta.

diligente.

vortogrupo en ...-o

 

vortogrupo en ...i

 

vortogrupo en ...-a kaj en ...-e

Kaj neniun surprizu la fakto, ke la vortoj estas kaj lernas estis markitaj vortogrupoj en ...-i, kaj ne vortoj en ...-i: ili estas veraj vortogrupoj. Ni memoru pri io jam pasinta:

Ø

ne

 

hajlas

hajlas

V

 

V

L

La negativa verba lokucio estas evidente duvorta: ne hajlas. La pozitiva estas farata per la nula varianto de la vorto jes, facile rekonata per la foresto de la vorto ne, kaj do egale duvorta: Ø hajlas.

La elementoj de la sentencoj estas vortogrupoj, kvankam povas ofte aperi en ilia loko nur vortoj pro la simpla foresto de la akcidentaj elementoj.

Se temas pri vortogrupoj sen prepozicioj, la reguloj estas la sekvantaj:

3.1 Regulo de la unua vortogrupo en ...-o

Devige restas en nominativo la unua vortogrupo en ...-o de la sentencoj, kiu malaperas, kiam la verbo prenas la formon de infinitivo. Tio signifas, ke restas en nominativo la sola unua vortogrupo en ...-o, kaj tute ne gravas la loko de la apero, jen maldekstre de la verbo (ofta pozicio), jen dekstre de la verbo (malofta pozicio):

Unu sola telero restas sur la tablo.

Sur la tablo restas unu sola telero.

Estas tamen tre granda la diabla tento meti en akuzativon la vortojn en ...-o post la verbo, kvankam ili estas la unua vortogrupo en ....-o de la sentenco3, kaj tio estas simpla efiko de la forta sugestio de la plej ordinara loko de la objekto, sed atento kaj prudento liberigas nin de tia tento, kies ekzemplon mi markas per asterisko por insisti pri la morta peko de tiaj eraroj:

*Sur la tablo restas unu solan teleron.

Subjekto estas la funkcio de la unua vortogrupo en ...-o: unua elekto de la parolanto kaj de la verkanto tuj post la elekto de la komunikota fakto, kies lingva bildo estas la verbo.

Alia ebleco rekoni la subjekton konsistas el tio, ke ni metas la verboformon en la imperativon kun la sekvo, ke la esprimo, kiun nun ni povas formeti, estas la subjekto (Zamenhof 1963: 9.4):

La knabo

forpelis la birdojn.

subjekto

 
 

forpelu la birdojn.

La subjekto povas esti transformata en vokativon, kiu estas elemento de la propozicio:

Knabo,

 

forpelu la birdojn.

S

 

S

P

Pli fidinda tamen estas la transformo de la verboformo en infinitivon!

3.2 Reguloj de la vortogrupo en ...-a

La vortoj en ...-a povas aparteni al la lokucio kaj al la sentenco, kaj tia aparteneco implicas sintaksajn diferencojn.

3.2.1 Vortogrupo en ...-a interne de la lokucio

Se la vortoj en ...-a apartenas al la lokucio, ili tiam devas aperi en la sama kazo, jen nominativo, jen akuzativo, de la vortogrupo en ....-o, al kiu ili estas ligataj (Zamenhof 1963: 9.6 kaj 27.7):

Bonaj infanoj lernas diligente.

Nia urbo havas bonajn policanojn.

Tio estas:

bonaj

 

infanoj

 

bonajn

 

policanojn

V

 

V

 

V

 

V

L

 

L

La du vortoj en ...-a aperas interne de lokucio, kaj ilia kazo dependas de la kazo de la vorto en ...-o: nominativo en la unua, akuzativo en la dua.

3.2.2 Vortogrupo en ...-a interne de la sentenco

La vortogrupoj en ...-a devige restas en nominativo, se ili estas elementoj de la sentenco, kaj do rekte dependas de la verbo:

Via parolo estas tute nekomprenebla (Zamenhof 1963: 41.4).

Mi konsideras vian parolon tute nekomprenebla.

Tiuj du vortogrupoj en ...-a ne apartenas al lokucio, sed rekte al la sentenco, en kiu ili plenumas la funkciojn de predikativo de la subjekto en la unua sentenco kaj de la objekto en la dua:

via parolo

 

estas

   
   

estas

 

tute nekomprenebla

         

via parolo

 

estas

 

tute nekomprenebla

mi

 

konsideras

       
   

konsideras

 

vian parolon

   
   

konsideras

     

tute nekomprenebla

             

mi

 

konsideras

 

vian parolon

 

tute nekomprenebla

Dum la vorto en ...-a de la lokucio devas resti apud sia vorto en ....-o, la vorto en ...-a de la sentenco povas resti malproksima de la respektiva vorto en ...-o:

Tute nekomprenebla mi konsideras vian parolon.

Sed estas absolute neakceptinda la transmeto de ajna vorto en ...-a al ia loko malproksima de la respektiva vorto en ...-o, se temas pri vorto de lokucio4, kaj ne pri lokucio de sentenco:

*Nia urbo bonajn havas policanojn.

3.3 Reguloj de la dua vortogrupo en ...-o

Estas tri tipoj de vortogrupoj, kiuj diferencas per tio, ke la unua el ili okupas la lokon de vortogrupo en ...-a, sekve en funkcio de adjektivo, la dua okupas la lokon de vortogrupo en ...-o, sekve en funkcio de substantivo, kaj la tria okupas la lokon de vortogrupo en ...-e, sekve en la funkcio de adverbo.

3.3.1 Funkcio de adjektivo

La duaj vortogrupoj en ...-o restas en nominativo, se nur ili okupas la pozicion de vortogrupo en ...-a. La motivo estas tio, ke ili estas per sia formo substantiva grupo, sed per sia funkcio adjektiva grupo, kiu neniam aperas en akuzativo, se elemento de sentenco. Sekve de tio, se ni formetas la vortogrupojn en ...-a de la ero 3.2.2, kaj en ilian lokon ni trudas vortogrupojn en ...-o, tiuj novaj vortogrupoj en ...-o sin trovas nun en la loko de vortogrupoj en ....-a, do devige en nominativo:

Via parolo estas kompleta absurdo.

Mi konsideras vian parolon kompleta absurdo.

Ilia alligiteco interne de la sentencoj estas pro tio tute identa al tiu de la vortogrupoj en ...-a:

via parolo

 

estas

   
   

estas

estas

 

tute nekomprenebla

kompleta absurdo

         

via parolo

via parolo

 

estas

estas

 

tute nekomprenebla

kompleta absurdo

mi

 

konsideras

       
   

konsideras

 

vian parolon

   
   

konsideras

konsideras

     

tute nekomprenebla

kompleta absurdo

             

mi

mi

 

konsideras

konsideras

 

vian parolon

vian parolon

 

tute nekomprenebla

kompleta absurdo

3.3.2 Funkcio de substantivo

Kiam aperas dua vortogrupo en ...-o en la sentenco, ne en adjektiva loko, kaj tion ni rekonas per la neebleco enmeti vortogrupon en ...-a kaj formeti la vortogrupon en ...-o, tiu dua vortogrupo en ...-o absolute certe prenas la markon de la akuzativo (Zamenhof 1963: 22.14):

La soldatoj kondukis la arestitojn tra la stratoj.

La unua vortogrupo en ...-o estas la esprimo la soldatoj, dum la dua estas la esprimo la arestitojn. Tiu dua esprimo nepre restu en akuzativo pro tri bonaj motivoj:

a) Esti la dua vortogrupo en ...-o.

b) Ne povi esti forigata per la enkonduko de vortogrupo en ...-a.

c) Ne malaperi post la transformo de la verboformo en infinitivon.

Lokucio en akuzativo propre neniam indikas funkcion de rekta objekto, sed prezentas nur unu solan signifon, kiu estas la sekvanta:

Ne temas pri unua vortogrupo en ...-o / ne temas pri subjekto.

Efektive, la precipa, cetere sola tasko de la akuzativo estas eviti la konfuzon de ia alia vortogrupo en ...-o kun la funkcio de la subjekto. Tio permesas al ni diri, ke la ordinara signifo de la akuzativo estas unu sola:

Ne subjekto!

3.3.3 Funkcio de adverbo

Se vortogrupo en ...-e povas okupi la lokon de vortogrupo en ...-o, la deviga akuzativo de tiu lasta vortogrupo akcentas la signifon de cirkonstanco de mezuro:

Spaco:

Tempo:

Prezo:

 

flugi

flugi

promeni

promeni

kosti

kosti

 

du kilometrojn

longdistance

du horojn

longtempe

dek dolarojn

multe

Denove, la akuzativo estas necesa por la evito de konfuzo kun la subjekto.

Se ia esprimo havas plenan liberecon, kaj povas aperi en la komenco, en la mezo kaj en la fino de sentenco, tio signifas, ke ne temas pri lokucio en la sentenco, sed pri sentenco en la propozicio, kiu do ne dependas de la verbo de la sentenco. Sekve de tio, ne estas senco uzi akuzativon en la sekvanta okazo, kaj tion bone sciis Zamenhof (1929: 587):

Ni paŝo post paŝo, post longa laboro

Atingos la celon en gloro.

La esprimo paŝo post paŝo estas en la mezo, sed povus aperi en la komenco, en la fino kaj en alia loko de la mezo, kaj do nenia pravigo ekzistas por la uzo de akuzativo. La plena ordolibereco estas la marko de la sentencoj de la propozicio:

Ni paŝo post paŝo atingos la celon en gloro.

Paŝo post paŝo ni atingos la celon en gloro.

Ni atingos paŝo post paŝo la celon en gloro.

Ni atingos la celon en gloro paŝo post paŝo.

3.4 Prepozicia lokucio

Sekvataj per nominativo, la lokaj prepozicioj povas indiki jen sintenadon en la sama loko, jen transmovon de unu al alia loko, sed la plej multaj el ili montras nur la restadon en la sama loko:

al

en

sub

sur

transmovo de unu al alia loko

restado en la sama loko

restado en la sama loko

restado en la sama loko

La akuzativo kun la vortogrupo en ...-o transformas la restadon en transmovon:

kuri

kuri

flugi

flugi

salti

salti

en la truo:

en la truon:

sub la ponto:

sub la ponton:

sur la roko:

sur la rokon:

restado

transmovo

restado

transmovo

restado

transmovo

La akuzativo de transmovo dependas de kelkaj konsideroj:

a) Absoluta neceseco

La ora regulo estas tia, ke ni prenu akuzativon nur tiam, kiam la neceseco klarigi estos absoluta. Tion cetere ni konstatas, se ni pensas pri kelkaj prepozicioj, kaj ni komparas la diferencan sintakson, kiun pravigas nur la diferenco de la signifoj de la vortoj:

Krom la romano, la artisto verkis longan poemon.

Krom la romano, longa poemo estis verkita de la artisto.

Se ni observas, ke tiu prepozicio permesas la inkludon de la infinitivo de la sama verbo, ni devas akcepti, ke akuzativo estus absolute korekta, sen ia lezo al la sistemo de la lingvo:

Krom [verki] romanon, la artisto verkis longan poemon.

Krom [esti verkita] romano, longa poemo estis verkita de la artisto.

En tia loko la akuzativo estus tamen maloportuna pro nenia dubo: la neanimita vorto romano ne povas verki poemon...

b) Evidenta diferenco de signifo

Se ni prenas estantan verboformon kun loka prepozicio, estas facile distingi la diferencon de signifo inter la restado kun la nominativo kaj la transmovo kun la akuzativo:

(1) Kun la nominativo post la loka prepozicio, la loko estas jam atingita:

La muso kuras en la truo: la muso estas en la truo.

(2) Kun la akuzativo post la loka prepozicio, la loko ne estas jam atingita:

La muso kuras en la truon: la muso estas ekster la truo, kaj estos en la truo nur poste.

c) Ebleco de origino.

Se la ordinara signifo de la akuzativo post prepozicio estas transmovo, kiu opozicias al restado, tio signifas, ke la akuzativo markas destinon, dum la forlasata loko de restado implicas originon. Sekve de tio, la akuzativo estas legitima, se estas eble restigi la destinon kaj aldone inkludi la respektivan originon:

Fakto:

 

Origino:

 

Destino:

 

Esprimo:

veni

alveni

skribi

 

el la korto

el Romo

el ie

 

en la domon

en Parizon

sur paperon

 

akceptinda origino.

neakceptinda origino [por mi].

neakceptinda origino [por mi].

Sekve de tio, mi mem preferas vorti jene:

Alveni en Parizo.

Skribi sur papero.

3.5 Kazoj post verbelipso

La Fundamento de Esperanto (Zamenhof 1963: 10.10 kaj 10.11) donas al ni ekzemplojn de la kazoj post la elipso de la verbo, kaj samtempe pravigas la uzatajn kazojn:

Ĝojan feston! (mi deziras al vi).

Kia ĝoja festo! (estas hodiaŭ).

Evidente, la akuzativo de la unua sentenco dependas de la dua vortogrupo en ...-o en la funkcio de objekto de la elipsita verbo, dum la nominativon de la dua provokas la unua vortogrupo en ...-o en la funkcio de subjekto.

Tiuj klarigoj povas esti aplikataj al speciala okazo de akuzativo: la indiko de ia jen prenota, jen prenita pozo, kiun manifestas propozicio, kiam sendependa esprimo, kaj lokucio en la funkcio de komplemento de maniero, kiam interne de sentenco.

Ni pensu pri bandito, kiu haltigas sian viktimon per la timiga krio:

- La manojn supren!

Se ni adoptas la procedon de la Fundamento de Esperanto, ni klarigas la unuan akuzativon per la elipso de la verbo:

- La manojn supren! (metu).

La dua dependas de la signifo de transmovo, kaj en simila raba kunteksto estus ebla la uzo de la nominativo, se nur la bandito vidas la manojn iom post iom iri malsupren:

- La manojn supre! (tenu).

Se tiaj esprimoj aperas en la sentenco, temas pri la subordigo de tiuj propozicioj, kiuj perdas sian sendependecon per la okupo de la pozicio de lokucio:

Li iradis silente, la kapon super la brusto.

3 Konkludo

Ni povas nun klarigi la uzadon de la akuzativo per simplaj kaj mallongaj reguloj:

(1) En la sentenco ekzistas vortogrupoj en ...-o sen prepozicioj (VG sen p) kaj vortogrupoj en ...-o kun prepozicioj (VG kun p), kiuj ofte kunaperas (Zamenhof 1963: 39.11):

Mia onklo

 

ne mortis

 

per natura morto.

VG sen p

     

VG kun p

(2) El la senprepoziciaj vortogrupoj restas en nominativo la sekvantaj:

a) tiuj, kiuj malaperas, kiam la verboformo de la sentenco iras al la infinitivo (Zamenhof 1963: 9.6):

Bonaj infanoj

 

lernas diligente.

VG sen p

   
   

lerni diligente estas necese.

b) tiuj, kiuj okupas la lokon de vortogrupo en ...-a (Zamenhof 1963: 37.5)

La parizanoj estas

 

gajaj homoj.

   

VG sen p

   

simpatiaj.

La aliaj senprepoziciaj vortogrupoj devas aperi en akuzativo, kaj tute ne gravas la sintaksa funkcio kaj la signifo, kiujn ili prezentas (Zamenhof 1963: 26.18):

Li staris

 

tutan horon

 

apud la fenestro.

   

VG sen p

   

(3) El la prepoziciaj vortogrupoj restas en nominativo la sekvantaj:

a) tiuj, kiuj jam per si mem indikas restadon (Zamenhof 1963: 26.14):

Mi staras

 

ekster la domo.

   

VG kun p: restado

b) tiuj, kiuj jam per si mem indikas transmovon (Zamenhof 1963: 9.9):

Mi venas

kaj mi iras nun

 

de la avo

al la onklo.

   

VG kun p: transmovo

(4) El la prepoziciaj vortogrupoj restas en akuzativo kun la signifo de transmovo la sekvantaj:

a) tiuj, kiuj en nominativo indikus restadon (Zamenhof 1963: 26.16):

La hirundo flugis

 

trans la riveron.

   

VG kun p: transmovo

   

trans la rivero.

   

VG kun p: restado

b) tiuj, kiuj permesas la enkondukon de komplemento de origino (Zamenhof 1963: 26.16):

La hirundo flugis

     

trans la riveron.

   

de sur la arbo

   
   

VG kun p: origino

   

Bibliografio

Kalocsay, Kálmán/Waringhien, Gaston (1980): Plena Analiza Gramatiko de Esperanto. (kvara tralaborita eldono). Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 599 p.

Mattos, Geraldo (1999): Verboj kaj participoj: apartaj mondoj, 2-a eldono. Chapecó: Fonto, 88 p.

- (2000): En la komenco estas la vorto. Chapecó: Fonto, 166 p.

Zamenhof, Ludoviko Lazaro (1929): Originala verkaro. (Antaŭparoloj - gazetartikoloj - traktaĵoj - paroladoj - leteroj - poemoj ) (kolektitaj kaj ordigitaj de D-ro Joh. Dietterle). Leipzig: Ferdinand Hirt & Sohn, 605 p.

- (1963): Fundamento de Esperanto (9-a eldono, kun Enkondukoj, Notoj kaj Lingvaj Rimarkoj de D-ro A. Albault). Marmande: Esperantaj Francaj Eldonoj, 355 p.

1 Se estos necese, ni povas nomi la verban sentencon oracio kaj la noman sentencon frazo.

2 Se mi parolas pri subjekta komplemento kaj pri subjekta adjunkto, la unua elemento de la sentenco kaj la dua analoga elemento de la lokucio, mi rajtas egale paroli pri objekta komplemento de la sentenco (en la nuna okazo: la arestitojn) kaj pri objekta adjunkto de la lokucio (en la nuna okazo: de la arestitoj).

3 Sisterona akuzativo (Kalocsay/Waringhien 1980: 242).

4 Tio tamen estas pli tolerebla ol tolerinda en la poezio. La Himno La Espero estas perfekta ekzemplo (Zamenhof 1929: 586):

Ne al glavo sangon soifanta

Ĝi la homan tiras familion.

La ordinara pravigo de tiaj esceptoj estas la obeo al la ritmo kaj al la rimo, sed tio signifas nur simplan tiranecon de elementoj de la metriko, sed estas okazoj, kiam tiaj transmetoj estas legitimaj pro la belaj stilaj efektoj, kiujn ili vekas.