Probal Daŝgupto
La metaliteraturo
Zusammenfassung
Die Metaliteratur
Literarisch tätig zu sein erfordert einen kommunikativen Brückenschlag auf der Grundlage des Vertrautseins mit den eigenen Ganzheiten. In Studien ethnosprachiger Literaturen zeigt sich ein wachsendes Bewusstsein von der Notwendigkeit einer kognitiven Neutralität in Bezug auf diese Ganzheiten. Neutrales Verstehen nimmt die Form von Neuvorschlägen an, von sozialen Vorschlägen, die in einem metaliterarischen Raum unterbreitet werden (am exemplarischsten und verwendbarsten in der Esperantokultur), wo sich die Koproponenten gemeinschaftlich des palimpsestartigen Hintergrunds und der auszuhandelnden Realität von Vorschlägen der Zeitgenossen bewusst sind. Aushandeln setzt Dialog zwischen den Schemata von oben und dem Naturalistischen von unten voraus, welche zwillingsgleich eine gewisse Domestikologie definieren. Nur das Forschungsinstrumentarium der Interlinguistik wird uns in die Lage versetzen, diese notwendige Disziplin zu begründen. Daher ist es möglich und notwendig, die interlinguistischen Schlüsselbegriffe und Methoden potentiellen Nutzern zugänglich zu machen, welche ethnosprachige Literaturen betrachten und sich noch nicht der Existenz, Verfügbarkeit und Tauglichkeit dieses Instrumentariums bewusst sind.
Abstract
The Metaliterature
Literary writing compels a communicative bridging based on one's acquaintance with one's entireties. Among scholars in literatures in ethnic languages, there is a growing awareness of the need for cognitive neutrality with respect to one's entireties. Neutral understandings take the form of reproposals, of social proposals getting launched in a metaliterary space (most exemplarily/usably in Esperanto culture), where the co-proponents possess a community level awareness about the palimpsest-like background and the negotiable actuality of proposals by contemporaries. Negotiation presupposes dialogue between the schemata from above and the naturals from below, which between the two of them define some Domesticology. Only tools of inquiry available in interlinguistics will enable us to initiate this necessary discipline. Thus, one can and must make the key interlinguistic concepts and apparatus available to potential users who look at ethnic language literatures and who are still unaware of the existence, usability, and suitability of these tools.
Longe oni konstruis la interlingvajn ilojn. Oni nun havebligu ilin por la ĝenerala uzo, ankaŭ en tiuj sferoj, kiuj bezonas ilin, sed kie ilia uzeblo ne tuj evidentas. Unu tia sfero estas la studo de la etnolingvaj literaturoj. La nuna interveno detale dismetas la proponon, ke eĉ por la etnolingvaj literaturistoj, la esperanta literaturo povas roli kiel koncepta pensilo.
Utilas malfermi la temon ĉe kelkaj bazaj temeroj. Literature verki ne estas simple interparoli. Kiel do ĝi diferencas? Ne sufiĉas diri, ke la literaturisto aŭtoras zorge, aŭ scie. Ankaŭ la sciencisto ja faras tion. Diference de tio, la literatura verkisto tekstas kun la zorgo de scikonanto de iuspeca tuto. Tiu ĉi scikono de sia tuto levas du demandojn. Unu temas pri la persona aparteno de la aŭtoro al tiu sia tuto. La dua demando koncernas la kapablon de la scikonanto neŭtrale, libere kaj ĉiudirekte moviĝi tra la tuto. Endas nun enfokusigi tiujn demandojn de la persona aparteno kaj de la kona neŭtraleco.
La konan neŭtralecon oni ofte hastas miksi kun la science procedurata neŭtraleco aŭ objektiveco. Tiun objektivecon multaj rigardas kiel certigilon de la efektive scia karaktero de iu pretendata sciaĵo. Verŝajne ia maltrankvilo pri ĝisnuna nesufiĉeco de objektiva studemo pelis iujn el ni al superrigardemo pri la komunumo de esperanto-parolantoj. Ni tiel entigas nin, kaj demandas, "Ĉu ni konsistigas relative normalan objekton?" - kun la maltrankvila antaŭsento, ke la koncernaj kuracistoj diagnozos nin nenormala ento eĉ inter la malplimultoj.
Emfaze obeante al tiu objektiveca imperativo, ni foje forgesas egale atenti pri nia ĝemela devo. Temas pri la respondeco paroltone kaj enhave indikadi la personan apartenon al nia kona tuto - indikado, kiu ekas jam en la gesto paroli ne pri posedo sed pri aparteno. La proksimuma identigo de tiu tuto kiel "la komunumo de la parolantoj de tiu lingvo, en kiu vi kaj mi komunikiĝas tra ĉi tiu teksto" estas nur kutima deirpunkto kaj ne definitiva karakterizo. Se la superrigardistoj ignoras tiun nedefinitivecon, kaj elekteme rigoras nur pri detaloj de tiu objekta tereno, jen klara signo de la nematureco de niaj "sciencaj" iniciatoj. La studo de Esperanto havas sencon ne kiel aparta libro pri linde formateblaj formoj, sed nur kiel kuntekstita ĉapitro en la kohera studo de la homaj substancoj.
Kiam la maltrankvilaj komunumanoj demandas, ĉu ni estas normala komunumo, tio subkomprenigas pretecon akcepti nean respondon de spertuloj, kiuj laŭ tiu logiko difinu la normojn pli kapable ol ni. Kiu tiel premisas, tiu timeme forcedas sian rajton kaj devon partopreni en la normodona laboro. Estas bonvenaj la sciencaj superrigardoj pri la komunumaj konsisto, povoj, voloj. Sed tiu scio - malgraŭ ĝia analfabeto-kuraĝiga kronado fare de la amaskomunikilaro kaj aliaj fortoj - devas ĉapitri en nia konado. La konantecon ne atingis homoj, kiuj senkondiĉe forcedas al supozaj spertuloj sian rajton difini la normojn. Survoje al la memfido kaj kapablaro de veraj konantoj, nin helpas la enfokusiga ideo de "malfremdo". Ju pli ni traktas kun iu aŭ io, des pli ni establas konan malfremdiĝon kun ties "alieco".
Ekster la kadro de projektoj okupiĝantaj pri la persona aparteno en tiu senco, la seke scienca kaj objektiga proceduraro ne helpas la neŭtralecon, kaj do ne kreas seriozajn sciojn. La kona neŭtraleco kaj la persona aparteno devas ĝemele roli en defendebla projekto.
La ĵusaj rimarkoj espereble sufiĉas por montri la utilecon de jena dispunktigo de la rezonfadeno, en kiu sidas la nuna interveno. Mi elektas la formaton de naŭ kvazaŭleksikaj difinoj. Ili interplektiĝas: en ĉiu difino rolas unu ŝlosila difinero, kiu stafetas al la sekvulo.
1. La esperanta literaturo: deviga kategoriilo, kiu aperu sur la ekrano de ĉiu literaturologo.
2. Literaturi, literature verki: komunike pontofari laŭ sia tuta persona scio (sia scikono de sia tuto).
3. La scio: en la sciencoj, trovado, kunformatado, rekadrado de figuriĝoj determinitaj kiel normalaj.
4. Normala: konforma al normoj fiksitaj per studiloj aŭ fare de studantoj konsistige fremdaj aŭ eksteraj al la memo de tio aŭ tiu, kies normaleco studiĝas.
5. Normoj: tio, kion la aktivaj uzantoj de Esperanto, pli ol aliaj konataj agantaroj, proponas kaj reproponas, kaj kion la homaro lernos pli bone kompreni, se la esperantistoj detenos sin de tro hasta objektiĝo sub la lupeo de ies spertuleco.
6. Reproponoj: sociaj proponoj lanĉataj en spaco, kie la kunproponantoj komunume konscias pri la renovigenda karaktero, pri la palimpsesta fono, pri la elmarĉandenda ĉirkaŭkondiĉaro, de "niaj" (nuntempanaj) hipotezoj konaj kaj projektoj agaj.
7. Elmarĉandado: dialogo inter la desupraj skemoj kaj la desubaj naturaloj, kiuj ĝemele difinas la terenon de Malfremdologio, de serioza studado de la Identecoj.
8. Ĝemela difinado: tasko por volonte sin-objektiga sed rigore subjekteco-konserva komunumo, kiu sian lingvon kaj literaturon agnoskas samtempe kiel vidaton kaj kiel vidilon studan; en mondo de tiaj komunumoj, nun sin difinanta pro la kriziĝo de la etnaj kaj kategoriaj identecoj, devas ĝemeli la studata teksto kaj la studila metateksto, kaj en tiu devo povas roli komprenile la longjara sperto de la esperantista literatura tradicio.
9. Studi: la devo transiri de la iama supoza spontano kiel markilo de la krepovo al la ĝenerale zorga, studa, senpasia lingvaĵo de la neŭtraleco - transiro, per kiu la esperantista neŭtraleco kronas sian aventuron en la nunaj jardekoj, geste al la supozo, ke nur serioza, konstantigebla scio donas tiun neŭtralecon, el kiu fontos la paco.
Ene de tiu projekto pli ĝenerala situas la interveno, kiun pro la konveno de prezento mi denove dispunktas, ĉi-foje en la formo de tezoj. La enhavo de la interveno estas provo movi la diskutadon pri la esperanta literaturo al ebeno, kie la pure beletraj demandoj kaj la ĝenerala pensado pri la esperantista "liberejo" (la normo-repropona komunumo) intertuŝiĝas. Jen la tezoj.
1. En la postmoderna sinpripensa momento de la moderna epoko, la limo inter la beletro kaj la beletristiko malklariĝis kaj en iuj verkaj sferoj severe malfortiĝis. Rezultis la nasko de kunfanda metaliteraturo (tekstado eksplicite markanta la okupiĝon pri sia teksta specifeco), intera inter tio, kio ekse estis aŭtoraj kreaĵoj fikciaj, teatraj aŭ poeziaj, kaj la iam nete apartaj studaĵoj prezentantaj opiniojn kaj faktojn sen la formatiloj de la kreaj ĝenroj. Ankaŭ en Esperanto - kvankam ne jen la ĉefa temo ĉi tie - la metaliteraturo jam aperis, kaj serĉas teorian ilaron.
2. La metaliteraturo havas specifajn taskojn parencajn al la libereja karaktero de la esperanta areno. Por plenumi ilin, necesas, deire de la akceptitaj interlingvistikaj ideoj, lanĉi seriozan repensan projekton.
3. Tiucele la kutimajn aprioran aŭ skemisman logikon kaj aposterioran aŭ naturalisman empirion en la interlingvistiko oni devos repensi lige kun - unue - la desuprisma strategio, kiu havas komune kun la skemismo la aprioran aliron, kaj la desubisma strategio, kun kiu la naturalismo kunhavas la emon aposterioran. Tiun dupolusecon oni devus repensi ankaŭ, due, lige kun la fakto, ke estas prototipe malfremda (kaj malfremdo-kompreniga) lingvo la hodiaŭa postmoderna Esperanto, kiun diverse evoluigas la analizuloj, la reneologismuloj, la bonlingvaj aŭsteruloj, kaj aliaj praktikoj. Pro tio, rolas kerne en niaj repensoj idearo meritanta la nomon "malfremdismo".
4. La unua, genta flanko de la malfremdismo estas eksigi la unuarangigon de la nacioj kaj la stilon trakti Esperanton kiel ilon por plenumi iliajn (nekritikeblajn) celojn, ilon fremdan al kaj duarangan sub la sola ebla malfremdeco de la "amo al hejmo, patrujo, naci" (laŭ la vortoj de Grabowski). Nia tempo eksigas tiun bildon pro la kreskanta kompreno, ke ĉiu nacio mem estas finfine gastigejo, ne la hejmo de iuj privilegiuloj kerne posedantaj ĝin; ke al la marĝenuloj en ĉiu socio estas necesa la tuja konstruo kaj uzebligo de efika pedagogio, per kiu ili elgrimpu el siaj sociaj kaptiloj al serioza libero; ke serve al tiu neceso estas bezonataj uzeblaj kaj vaste dissemataj komprenoj pri la malfremda traktado kaj kiel maksimumigi tiun sendiskrimi naciecon en la fluo de niaj pensoj mem, el kiuj fontas niaj agoj; kaj ke ankaŭ la kvintesence gastigeja (kaj do gastigeco-komprenila) Esperanto estas por siaj komunumanoj same hejma, kiel la nacioj.
5. Dua tagordero de la malfremdismo estas forlasi la iaman duan naciismon de la anaro de tiu aŭ alia interlingvo. Tiu ĉi flanko, reliefigita por mi de J. Karen kaj ĝis nun ne ĝenerale atentata, instigas nin ĉesi vidi la proponaĵojn Esperanto, Interlingua, Ido kiel dismurindajn apartaĵojn. Ni certe samtempe ne subite ĉesu kompreni la realajn heterogenecojn sur la tereno, la diferencojn ne nur inter la respektivaj atingoj kaj sociaj-lingvaj konsistoj de la malsamaj lanĉaĵoj sed ankaŭ inter iliaj strategioj kaj metodikoj. Konsciaj pri tiu averto, ni tamen lernu vidi la ravajn interlingvo-projektojn kiel dialektojn en la interlingva liberejo. Eĉ ene de la specifa spaco de la funkcianta lingvo Esperanto, ni principe ne rajtas limigi nian okupiĝon al unu sekto, kiu praktikas ekzemple la eŭropaĵo-evitan skemismon, aŭ al iu alia sekto. Ĉiuj subkomunumoj, senkonsidere pri la geometrio de la ŝatoj, reprezentas niajn latentojn. Ni principe rajtas ilin amike ridindumi kaj forpersvadi el iliaj (laŭ nia percepto) ekscesoj. Sed, atentu, ni ne rajtas malparencigi aŭ malgastigi ilin rilate nian komprenon pri la komunaj programoj. Jen unu fakto pri la malfremdisma formulo, kiun invitas nia kreskanta memkompreno. Eĉ eternaj komencantoj staras ateste pri la parteco de nia efektiva apliko de niaj rajtoj.
6. Tria flanko de la malfremdismo, je la nivelo de la forma enhavo de Esperanto, detektas kaj tuje dissolvas elementojn reciproke fremdajn en la lingva strukturo mem. Temas pri tio, ke estas interlingueca nia uzado de "fremdaj" vortoj laŭ la dekkvina regulo de la fundamenta gramatiko, dum estas volapukeca (notu la skemisme motivitan sentremaigon) la memodifina ilaro. Apartenas al la ilaro ne nur la unuopaj finaĵoj aŭ afiksoj, sed ankaŭ la skemisma rajto kombini ĉiujn vorterojn per tiu ebriiga libero, kiu konsistigas la kernan sperton de la uzo de Esperanto. Tiu ĉi konsidero komence disduigas Esperanton. Sed la tuj reteksataj naturalisma leksika vefto kaj skemisma kombina varpo venkas sian ekan interfremdon.
7. Pro tezo 6, ni ne povas interpreti 4 kiel konkludigantan, ke Esperanto estus simple ankoraŭ alia lingvo en la postmoderna spacaro kun sia kvazaŭetna dissema identeco, kaj ni ne povas interpreti 5 kiel rajtigantan la desegnadon de tede ebena mapo, sur kiu simple apudsidus cent floroj. Anstataŭ tiel senenhave plurismaj dismetoj, tezo 6 sugestas magnete pulsan, dupolusan analizon. Laŭ tiu la dekkvinisma havo de baze (sed alispicite) latinida radika animo kaj la skemisma libero disflugi forege de tiu bazo tiras la memon de Esperanto en du malajn direktojn. Tiu ĉi analizo tuŝas postmodernajn klavojn, kiam ni legas ĝin kiel kompleksan interpreton de la postkolonia celo (plej klare en la nove sendependaj nacioj de la tria mondo, sed ankaŭ eksplicite en la eksplode liberiĝintaj kategorioj, kiel la virinoj, en aliaj landoj) de la aŭtonomio aŭ memregado. La libero, kiu emfazas la regecon, kaj la havo de bazo kaj radikoj, kiun oni vidus kiel la memecon aŭ la difinejon de la malfremdo, estas en tiu memregado teme interdependaj komplementoj, ĝuste kiel niaj skemismo kaj dekkvinismo.
8. Tiu intertuŝiĝo kun postmodernaj klavoj prezentas al ni iom da kriterioj por taksi la verkojn, kiujn prilumas pensoj eĉ parte parencaj al niaj tezoj. Tia kriteriaro - certe kapabla provizi tutan paletron da kritikaj taksiloj - almenaŭ povigas nin levi la demandon, ĉu difinita verko esploras la internajn kontraŭdirojn de la memregado tiastile, ke oni rigardu la esploradon ekzemplo de specife malfremdisma projekto.
Iuj legantoj envojos en nian pensadon ekire de sia jama akcepto de la jakobsona ideo, ke estas parencaj la poezio de la gramatiko kaj la gramatiko de la poezio. En la jakobsona skemo pri la funkcioj de la lingvo, la metalingva funkcio estas, kiel konate, ligita al la poezia funkcio. La gravecon de tiaj aliroj al la lingvo, fontantaj el interesiĝo pri la poezio, sendube kreskos, se ni ĉesos alte taksi la inĝenieran kaj utilisman aliron al la projekto Esperanto (ne tiu aliro brile sukcesis dum la unua jarcento), kaj komencos doni al la literatura trafo laŭmeritan lokon. Oni intencis la interlingvon por celoj laŭdire raciaj en la kutima kadro. Sed plej brile Esperanto sukcesis en la strebo, fare de la literatoroj, demandi sin konkrete: Kiel aspektas al ni, kaj do kiele ni respondece kaj plenvoĉe prezentu, la homan kaj ĉirkaŭhoman realon, se ni ĉesos bazi nian literaturan identecon sur respektivaj biensolidaj etnanecoj, kaj se nia voĉo anstataŭe nin identigas simple kiel planedanojn?
Konforme al tiu fakto pri la atingoj, utilas do rigardi Esperanton kiel i.a. metalingvon, kiu reliefigas la poezian dimension (kun la poezio kiel pragskola metonimo por la literaturo). Tiu aliro prezentas la fakton de nia literatura trafo (malgraŭ la evidente ĉefe socie inĝenieraj intencoj de la pioniroj) kiel serioze ankreblan, ne simple hazardan, fakton.
Tia rekonceptado de Esperanto kiel precipe poezia metalingvo, se oni ĝin efektivigas sen suplementaj rekonceptadoj aliterene, riskus forŝiri la studon de Esperanto for de la interlingvistiko. Kompreneble, la studoj pri la interlingvaj projektoj devas la difinojn kaj celojn de la lingvoj primarĉandi en la areno de ĝenerala lingvistiko, al kies teoriado la atingoj de tiu aŭ alia interlingvo restas principe seninteresaj. Kion do fari?
Mi voĉdonus favore al la decido, ke la interlingvistiko studu la interlingvojn ne simple kiel lingvojn, sed kiel kontribuajn al la praktikoj de kunlabora racio, aŭ, se oni preferas tiun formulon, de la paca racio. La reago al la skeptikaj ĝeneralaj lingvistoj estas atentigi, ke neniun lingvon oni iam ajn studas simple kiel lingvon, sed ke la studadoj premisas ĉiam sufiĉe malsimplajn, sed ne klarigitajn, konceptojn pri la naturo kaj celoj de lingvoj, ignorantajn la heterogenecon kaj diversecon de tiuj celoj. Pli konkrete mi proponas, ke la interlingvistoj rilatu serioze al jena bildo pri niaj laboroj: serve ne nur al la pli bona memkompreno de la verda lingvanaro sed al tiu de ĉiuj lingvanaroj, ni esperantistoj, jam senbrue en la praktiko, kaj nuntempe ankaŭ eksplicite en niaj principaj laboroj, evoluigas malcentrigan aŭtonomisman koncepton de rima rezono kiel unu formon de racio paca. Sekve, la metalingvo Esperanto fariĝas ŝlosila por la progreso en nia ekkompreno pri la efektiva esto de la lingvoj ĝenerale. La ĉi-sekvaj rimarkoj nur iomete skizas la temon de paca racio kaj montras ĝian ligitecon al la temo de identecoj, kiu ĉefis en la tezoj supre.
En la internacia jaro por la kulturo de paco, endas pensi ne nur kiel kreskigi la faktan kunlaboron, sed ankaŭ pri metodoj por flegi la principan kunlaboremon. Ni, kiuj en la esperantista komunumo aktive kaj konscie reproponas surtereno palimpsesta je eksaj proponoj, facile venas al la ideo utilonta al multaj uzontoj, ke ofte homo, elektanta unu eblon inter diversaj, vidas sin reelektanta ion, al kio la praelektintoj ligis certajn signifojn, kiujn nur malrapide kaj intertrakte remuldos reelektantoj nunaj. Jen la faktoro de reeco en la elektoj, io meritanta ĝeneralan pripenson.
Reelektanto konscia pri sia reuleco samfrape konscias, ke tiu nuna elektoago estos refarata, same modifeme, de sekvontoj. Oni do volas agi en maniero, aŭ lige kun sento, kiu markas dezirliniojn por posteuloj, kaj memorliniojn lige al antaŭuloj. La formala demando nun por teorio de elektoj estas, kiamaniere enfaktorigi tiajn kromrealojn apud la elektorealo mem en la formala prezento de ies elektoj.
Mi volas unuavice identigi tiun ĉi demandon, diverse respondeblan, kiel kontribuon de la esperantistaro al la monda pensado pri la paco, rafinendan kaj priteoriendan. Tiun rafinadon la esperantologoj kaj aliaj interlingvistoj povas facile fari en kontinueco kun antaŭaj laboroj siaterene. Danke al la prometeaj laboroj de Detlev Blanke kaj aliaj super la koncepto de planlingvo kaj la rolo de la plana, konscia, aktiva elemento en laboroj specife homaj, la nun proponata religado de la kerno de interlingvistiko al niaj kernaj ideoj pri la homeco iom aspektos simple kiel facila daŭrigo de tia pioniraĵo. La rea elemento en la reelekto estas elemento konscia kaj aktiva, momento de konkretaj memoro kaj espero ĉe la elektanto.
Duavice, multe malpli prioritate, mi volas proponi eblan respondon, por konkretigi la enhavon de la demando, antaŭ kiu ni staras. La de mi proponata respondo samtempe ekzemplas la riman racion.
La elektanto, vizaĝante al alternativoj, faras elekton. Tiun agon karakterizas almenaŭ la enhavo de la elekto (eventuale plurfaktora) kaj dua elemento, kiun ni nomu ĝia Kon/Diverĝa Koeficiento. Tiu ĉi koeficiento estas funkcio. Ĝi sendas el anaroj al konverĝo resp. diverĝo. Ekzemple, vi aĉetas pomon kaj ne oranĝon. La enhavo de via elekto estas pomo. La kon/diverĝa koeficiento mapas inter viaj apartenoj (via nuklea familieto, via azieca familiego, via kvartalo, via lingvanaro, via sekso, via samaltularo, via nacieco, via samprofesiularo) kaj unu el la du valoroj, jesa pri la pomoelekto (konverĝo) kaj nea pri tiu elekto (diverĝo). Per tiu koeficiento, algluiĝas al via elekto viaj voĉdonoj pri tio, ĉu per tiu ĉi specifa decido vi eĥas aŭ ne la respektivajn gustojn de via nuklea familieto, via azia familiego, via kvartalo, k.s., kaj samtempe pri tio, ĉu vi deziras aŭ atendas, ke vian ĉi-fojan elekton estonte imitu aŭ imitos la ceteraj anoj de la diversaj identoj, kiuj vin markas.
Mi prezentas tre krudan proksimumon, por lanĉi la diskuton. Oni povas multigi la variantojn. Unu modifonto de tiu propono disduigos memoran kaj esperan koeficientojn. Alia distingos inter deziroj kaj realismaj atendoj. Tria analizonto bildigos vin kiel anon de kelkaj finiaj, membro-mencie specifeblaj aroj kaj de kelkaj nefiniaj, trajtmencie karakterizeblaj aroj, kaj faros malsamajn trukojn pri anaroj de la du tipoj. Tiuj detaloj nin ne interesu tuj.
Kiamaniere mia propono pri kon/diverĝa koeficiento helpus krei bildon de rima racio?
En rima racio, vi estas verso, al kiu gravas ne nur, kion vi diras, sed ankaŭ, ĉu vi sonas simile al difinitaj pudversoj kaj malsimile al aliaj, rilate kriteriojn rimajn kaj ritmajn. La rima perspektivo nete malsamas ol la pli vaste akceptata strategia racio. Laŭ tiu, vi ne estas verso, sed starigas al vi nete listigeblajn celojn, senkonsidere pri la celoj de aliaj, kiujn vi enfaktorigas nur poste en viajn kalkulojn pri trafipovo.
Ne estas hazarde, ke la plimulto el niaj pensoj estas strategiaj, kaj ke la homa historio plenas je milito kaj aliaj kondutoj tiubazaj. Ne hazarde la vojo al la paco estas tiel dorna. La formala problemo de la sukceso en strategiaj entreprenoj estas prozeska kaj relative simple formulebla. Male, estas gigante malsimpla eĉ la formala problemo de la trafa kunlaborado, ajne ĉu en perspektivo rima aŭ en alia modelo de la paco.
En pensado paca, mi devas enfaktorigi aliulajn viziojn pri la progreso de malsama komunumaro, ol tiu komunumaro, al kiu mi dediĉas la koeficientojn de miaj elektoj, ĉar ne vere same mi kaj vi konceptas la identecorondojn, kiuj nin difinas. Ne temas simple rimigi viajn paŝojn kun la miaj, ekzemple. Por atingi komprenon kaj tiubazan kunagadon, mi devas intertrakti kun vi, nerekte, pri la praktikaj konceptoj de la rimo mem, kiuj malsame nin gvidas. La rekta intertraktado maleblas, ĉar la afero kuŝas en profunda tavolo de niaj lernoj kaj komprenoj, kaj ne eksplicite estras niajn priparolajn rezonojn. Ni tamen devas trovi, en aktivaj kaj intuiciaj interreagoj inter ni, vojon al la pli bona interkompreniĝo ne nur pri la objektoj, pri kiuj temas limdisputoj, sed ankaŭ je la gusta, aŭ koeficienta, nivelo. Kian vojon oni serĉu, se la rektaj intertraktoj maleblas?
Jen grava rolo por la krea literaturo, per kiu ni interpalpas niajn nekonsciojn kaj remapas niajn identecojn. Mi do hipotezas, ke tion, kion en la ĉi-supra propono modelas la kon/diverĝa koeficiento, la individuo prezentas al si rakonte. Ĉiu homo ja partoprenas en ĉiutagaj interrakontadaj rilatoj kun siaj kunuloj. La literaturo okazigas ĝeneralan veturiladon de tiu babilaro. Mi ĵus argumentis, ke la neformala babilado kaj verka literaturo ne rolas eksterekonomie aŭ neprodukte. Ili faktoras en la strikta ekonomiko mem. Super la sojlo de tiu ĝenerala graveco de la literaturo, laŭ mia rezonado, la esperanta literaturo elstare gravas. Ĝia konstruiĝo liveras parte memkonscian modelon de la intertraktado je la nivelo, kion ni volus nomi verĝkoeficienta. Do, gravan rolon en la pliklarigado de pacnecesa rima racio povas ludi la esperanta literaturo kaj ĝia rigora pristudo surbaze de la laboriloj ĉi tie priskizataj.
Sed la literaturo ne temas nur pri la versoj kaj rimoj, ĉu ne? La homoj ĝenerale legas kaj verkas la rakontojn. En ili rolas kutime individuoj, kies karaktero evoluas, kaj ne gentaj aŭ kvartalaj abstraktaĵoj, per kiuj mi spicas la koeficientan modelon. Ĉu mi ne lasis grandan breĉon inter la formala modelo, kiun mi nomis proksimuma, kaj la literatura fino de mia rezono?
En mia modelo, evidente ne sufiĉe malpakebla ĉi-tekste, la persono dinamike evoluigas siajn koeficientojn. Oni rimarkas la koeficientojn unuj de la aliaj. Per la flego de siaj preferaj koeficientoj, la unuopuloj samtempe produktas kaj reproduktas la multopajn gustprofilojn de la diversaj identecoj, al kiuj ili apartenas. Tiu ĉi mekanismo interreagas kun la instituciaj decidiloj, per kiuj, politike manovrate kaj politologie studate, la grupoj kreas la publikajn emarojn kutime diskutatajn. La koeficienta modelo do donas abundan materialon al la seriozaj pripensontoj pri la interreaga evoluo de la fikciulaj karakteroj.
Tamen, kiel tia penso rilatas al la malcentrismo aŭ ekologiema lokismo evidenta en la nuntempaj esperantismoj, al kiuj mi algestas?
La koeficientemaj karikaturuloj en mia modelo gustoprofilas ne simple iajn ajn anarojn, sed i.a. identecojn lokajn. Oni povas pli rekte diri, ke per la rimado ili fasonas la kvartalojn, kamparojn, urbojn, distriktojn, subkomunumojn jam en la mekanismo mem de siaj plej bagatele unuopaĵaj elektoj. La loko, en tiu modelo, konsistas do el la konverĝoj kaj diverĝoj de siaj anoj. La rekta konsistigado de la lokoj tiamaniere formale antaŭrajtas rilate tiujn nerektajn procezojn, per kiuj la merkata dinamiko de distancegaj ŝipadoj, la industria centrigo k.s. subfosas la vivipovon de la lokaj rimoj kaj ritmoj. Ni notu, ke ĝuste en la identecaj medioj lokaj kaj regionaj plej ŝlosile rolas la malfremdismo, pri kiu tiom temis en niaj tezoj pri la metaliteraturo.
La nuntempa saĝo multe okupiĝas pri la procezoj konstantigeblaj, daŭripovaj. Ni pli kaj pli rimarkas, ke ju pli ni aktive flegas niajn agajn ritmojn, des pli niaj agoj konstantiĝas. Tiu kreskanta kompreno helpas nin forveni de tiu konsumisma estetiko de prenaj preferoj, kiu pelas la mondon al la industriaj centrigoj (subfosantaj la vivipovon de la memregaj lokoj) kaj movi nin al la plene homa, iniciatema, produkta artistiko de donaj gustoprofiloj. La literaturo nin konsciigadas pri la aktiva reeco de niaj elektoj. Tiel ĝi fortigas la ciklan procezon ligantan nian nunon al la pasintoj, kiujn ni reas, kaj al la venontoj, kiuj reos nin. Tiun efikon de la literaturo sur nin peras nuntempe specifa strebado de la verkistoj maksimume malnaive, malanalfabete, senpartie, kaj do scie verki. La metaliteraturo nomas tiun ilian strebadon. Ne mirinde, ke tiamaniere ankaŭ en tiu sfero la homa laborado kreskas al plia memkonscio, plia aktiveco, kaj povas en tiu sia kresko ĉerpi iom da lerno el niaj lokaj spertoj en la tutplanede unika literatura liberejo, la metalingvo Esperanto.