Mark Fettes
"Esenco kaj estonteco"- jubilea rerigardo
Zusammenfassung
"Wesen und Zukunft" - Rückblick auf ein Jahrhundert
Den Beginn der interlinguistischen Tradition markiert ein vom Autor des Esperanto, L.L. Zamenhof, verfasstes Essay, das 1900 (in der Übersetzung) der Französischen Akademie der Wissenschaften vorgetragen wurde. ,,Wesen und Zukunft der Idee einer internationalen Sprache" beeinhaltete eine Reihe von Themen, welche die Interlinguisten im Laufe der folgenden 60 Jahre beschäftigen sollten. Der im Beitrag vorgenommene Rückblick auf ein Jahrhundert zeigt, wie Zamenhofs Argumentation im Spannungsfeld von technischen Metaphern und Problemen einerseits und den sozialen und kulturellen Dimensionen seines Projekts andererseits steht. Es wird argumentiert, dass die Interlinguistik den theoretischen und praktischen Untersuchungen des letzteren Aspekts mehr Aufmerksamkeit schenken muss.
Abstract
"Essence and future" - a centennial retrospective
The Esperanto interlinguistic tradition began with an essay by the language's author, L.L. Zamenhof, which in 1900 was read (in translation) before the French Academy of Sciences. "Essence and future of the international language idea" set out many of the themes that were to occupy interlinguists over the course of the next sixty years. This centennial retrospective identifies a tension in Zamenhof's argument between technical metaphors and issues, on the one hand, and the social and cultural dimensions of his project, on the other. It is argued that interlinguistics needs to devote more attention to the theoretical and practical study of the latter.
Verŝajne la unua verko esperantlingva, kiun oni rajtus nomi "interlingvistika," estas eseo verkita de Zamenhof en 1898 kaj prezentita, du jarojn poste, al la Franca Akademio de Sciencoj en traduko de Louis Beaufront. En tiu fama apologio, titolita "Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia"1, la iniciatinto de Esperanto celas montri, "en la nomo de la nuda logiko," sian idealon kiel seriozan, atentindan kaj finfine venkontan:
Kiam tio ĉi venos - ni ne intencas nun antaŭdiri: povas esti, ke ĝi venos post unu jaro, post dek jaroj, post cent jaroj, aŭ eĉ post kelkaj centoj da jaroj, - sed unu afero estas jam senduba, ke kiom ajn devos suferi la unuaj pioniroj de tiu ĉi ideo, kaj se eĉ tiu ĉi ideo multajn fojojn endormiĝadus je tutaj dekjaroj, ĝi jam neniam mortos: ĉiam pli ofte kaj pli obstine eksonados voĉoj, postulantaj enkondukon de lingvo internacia, kaj fine, pli aŭ malpli frue - se la demando ne estos solvita de la societo mem - la registaroj de ĉiuj landoj devos cedi, aranĝi internacian kongreson, kaj elekti ian unu lingvon kiel internacian.
Ĉar jam pasis tri el la kvar periodoj, kiujn Zamenhof mencias kiel eblajn, estas interese nun rerigardi la argumentojn elmetitajn en tiu verko, kaj pesi ilin laŭ la akumulita sperto de jarcento kaj la evoluo de la interlingvistiko kiel teoria kaj praktika scienco. Ĉu ili plu estas kredindaj? Kian signifon ili havis por la evoluo de la interlingvistiko? Kaj kiajn demandojn, ne responditajn de Zamenhof, metos al la internacilingva movado la dudekunua jarcento?
Kontraŭ "rimarkinde obstina malkonfido"
La zamenhofa eseo komenciĝas per elokventa plurpaĝa polemiko kontraŭ la homa tendenco bagateligi novajn ideojn. Pasie kaj eĉ sprite, Zamenhof alvokas sian publikon: "Ne turnu atenton sur tion, kion diras Petro aŭ Johano, sed pripensu mem." Kiel analogajn al la projekto de internacia lingvo li prezentas la vojaĝon de Kolumbo al Ameriko, la enkondukon de vaporlokomotivoj, kaj la inventon de komuna alfabeto. Ĉiujn ĉi entreprenojn, li asertas, oni dekomence primokis, kaj eĉ kelkajn jarojn post la efektiviĝo troviĝis skeptikuloj pretaj teorie pruvi la neeblecon de kontroleblaj faktoj. Por eviti similan eraron ĉi-kaze, oni flankenlasu la antaŭjuĝojn kaj konsideru la aferon objektive.
Per tia enkadrigo de sia eseo, Zamenhof klare klopodas vicigi interlingvistikon inter la teknikajn sciencojn. Same kiel homoj sukcesis utiligi la rondecon de la tero, la premon de vaporo, kaj la skriban reprezentadon de voĉaj signoj, tiel ili ankaŭ sukcesos liberigi la potencon de la homa lingvo mem por pli bone interkompreniĝi. Kiel kutime en tiu epoko, li ne trovas necese atentigi pri la negativaj flankoj de tiaj teknikaj mirakloj: pri la teruraĵoj spertitaj de la amerikaj indiĝenoj, pri la transformo de la anglaj urboj en fulgokovritajn fabrikejojn, pri la diskresko de burokratioj, ekleziaj hierarkioj kaj imperioj surbaze de la normaj skribaj lingvoj. Liaj legantoj certe ne bonvenigus tiajn memorigojn, nek trovus en ili instigon por okupiĝi pri plia antaŭensalto en la sciencaj atingoj de la homaro.
Do, teknika scienco. Efektive multaj interlingvistoj, pli kaj malpli frue ol Zamenhof, konsideris la problemon precipe el la teknika angulo. Ekde la cerbumadoj de Kartezio, Komenio kaj Leibniz ĝis nuntempaj diskutoj en interretaj listoj pri lingvo-inventado, superregas konsideroj de fonologio, leksiko, sintakso. Kaj restas multo por diri - ĉar Zamenhof tro optimisme parolis, kiam li supozis, ke pri la plej gravaj kriterioj por internacia lingvo regas ĝenerala konsento. Tamen, tiuj teknikaj debatoj multe similas al la debatoj inter programistoj en la komputila industrio: kiuj ajn la individuaj preferoj, ili restas sensignifaj, se ne eblas ilin elprovi per funkcianta "aplikaĵo", t.e. ilia konkretigo en laborilo servanta homajn bezonojn. Kaj la teknikaj debatoj, krome, tedas - tedegas iun ajn, kiu ne mem laboras sur tiu kampo. Ne per tio oni allogis centojn da milionoj da klientoj al la operaciumoj de Apple kaj Microsoft, kaj ne tiel la internacilingva demando iam iĝos temo de amasmovado kaj lingvopolitikaj pintkunsidoj.
La teknika interlingvistiko havas sian lokon, kaj la esean strategion de Zamenhof oni ne povas nomi tutsimple erara, des malpli en tiu tempo kaj ĉe tia publiko. Sed eble ni nun troviĝas antaŭ okazo agnoski, ke lia analogado kun kelkaj scienc-teknikaj trarompoj grave trosimpligas. Necesas ne nur teknikaj malkovroj: ili devas ankaŭ trovi lokon en la ekonomia, politika kaj kultura vivo de sia epoko. Kolumbon aŭspiciis la hispana ŝtato, lokomotivojn kaj fervojojn postulis la floranta komerco de la industria epoko, skribsistemojn elpensis urbaj, agrikulturaj, hierarkiaj socioj por firmigi la socian ordon. Necesas do atenti la socian kuntekston, aŭ, se uzi modan metaforon, la ekologion de internacia lingvo, por rigore antaŭdiri ĝian sorton kaj utilon. Tiu bezono pli kaj pli okupos nian atenton tra tiu ĉi eseo.
"Ĉu lingvo internacia estas bezona?"
Post sia pledo por racio, Zamenhof malfermas la ĉefan parton de sia eseo per tiu ĉi demando. Fakte liaj ĉi-rilataj argumentoj pli koncernas la demandon, ĉu lingvo internacia estas dezirinda. Li unue dementas la timon, ke tio nepre "detruos la lingvojn naciajn kaj la naciojn": se tio okazos, li argumentas, "estos kulpa ne la lingvo internacia, sed la aliiĝintaj konvinkoj kaj opinioj de la homoj." Eĉ estas tiel, laŭ Zamenhof, ke la enkonduko de komuna dua lingvo kondukus al la "granda fortiĝado kaj plena ekflorado" de la naciaj lingvoj, ŝirmante ilin de reciproka "kunpuŝiĝado". Dume la avantaĝoj por edukado, kaj por la interŝanĝado de ideoj kaj informoj kaj kulturaj produktoj, estas sendubaj.
La bildo pentrita ĉi tie, pri multaj florantaj naciaj kulturoj amike kunekzistantaj, situas en granda civiliza fluo el tre antikvaj fontoj, kiun aktualigis Herder kaj aliaj Romantikuloj de la 19a jarcento. Ankoraŭ ĝi restas verŝajne la ĉefa naci-ideologia tendenco inter esperantistoj, malgraŭ konkurenco kun la pli individuismaj konceptoj de homaranismo (Zamenhof) kaj sennaciismo (Lanti) kaj la konstanta influo de diversaj ekstermovadaj ideologioj. Tiu vizio estas tamen ne senproblema nek senkonflikta. Ĉu ŝtatoj pluretnaj, ekzemple, sukcesus plukultivi "ŝtat-nacian" identecon, aŭ riskus distiriĝi inter pli lokaj kaj pli tutmondaj apartenoj? Ĉu la moviĝema elito de "instruituloj", kiel Zamenhof nomus ilin, ne trovus eĉ pli facila kaj alloga la elmigron al plej prosperaj ekonomiaj zonoj, dank al la pera potenco de internacia lingvo? Kaj ĉu ne okazus laŭgrada elpuŝado de aliaj lingvoj el la ĉefaj kampoj de la internacia vivo - scienco, tekniko, komerco - pro tio, ke lingvo internacia jam pli adekvate kaj universale plenumus tiun rolon? Cetere, Zamenhof certe malpravis asertante, ke unu komuna lingvo sukcesus ŝirmi la naciajn lingvojn kontraŭ fremdaj influoj. Ju pli vasta la dulingveco, des pli profundaj estas la spuroj, kiujn ĝi lasas en la koncernaj lingvoj; tial lia revo, pri lingvo akirebla tiel de la amasoj, kiel de la elitoj, aŭguras epokon de dramaj transformiĝoj.
En la mallonga ĉapitro III, Zamenhof facile rebatas la "pseŭdo-sciencan babiladon", kiu pretendas ian nepran ligon inter etneco kaj lingvo. Ĉar tiaj argumentoj pluvivas ĉefe inter malgrandaj ekstremismaj grupoj, ne necesas nun doni al ili pli da atento; sed lia enkonduka demando, "ĉu lingvo internacia estas ebla", meritas pli ampleksan komentarion. La fakto, ke ĉiu (parolkapabla) homo principe povus lerni saman lingvon (en la teknika senco, do ekposedi la saman bazan vortaron kaj gramatikan regularon), ne nepre signifas, ke tia lingvo estus socie ebla - same kiel la pacemo de unuopuloj ne garantias la daŭradon de paca socia ordo. Ekzistas almenaŭ jenaj malhelpoj al la stabiliĝo de komuna internacia lingvo:
(a) la grandega kapitalo - ekonomia, politika, kultura - jam investita en la lingvojn kun internacia rolo, unuavice la anglan, francan kaj hispanan (malhelpo al ekonomia stabiliĝo);
(b) la ideologia potenco de la naciaj lingvoj, zorge konstruita kaj fortikigita tra jarcentoj (malhelpo al la ideologia stabiliĝo de lingvo internacia, aparte inter la naciaj politikistoj, kies interesojn ĝi ne servas; la fremdlingvaj instruistoj, kies karieron ĝi minacas; kaj la voĉdonantaj amasoj, edukitaj jam denaske al la nacia idealo);
(c) la ĉieeco de intern-etnaj kaj inter-etnaj hierarkioj, igantaj ties regantojn malfidi la konsekvencojn de pli egaleca komunika ordo (malhelpo al politika stabiliĝo);
(d) la ekzisto de aliaj partaj solvoj, aŭ iluzioj pri solvoj, postulantaj malpli fundan revizion de la sociaj rilatoj: elita plurlingveco, tradukado kaj interpretado, pli efikaj metodoj de lingvo-instruado, kaj la ĥimero de plene aŭtomata translingvigado perkomputila.
Kvankam tiuj faktoroj kune ne nepre malebligas la enradikiĝon de komuna lingvo, ili almenaŭ montras, ke la demando estas multe pli kompleksa ol Zamenhof prezentas ĝin.
"Ĉu lingvo internacia estos iam enkondukita?"
Tio kondukas nin jam sur la terenon de ĉapitro IV. Zamenhof aliras la demandon enkadre de la strategio jam klarigita: nome, kiel afero de "nuda logiko". Verkante por burĝa legantaro, en epoko de mirindaj teknikaj progresoj, li pretis aserti, ke "ĉiu utila ideo (...) nepre estos akceptita (...) ĉar tion garantias ne sole la natura inteligenteco de la homaro, sed ankaŭ ĝia celado al sia praktika bono kaj profito". Intertempe pliproblemiĝis niaj perceptoj de utileco, inteligenteco kaj profito: ni pli bone komprenas, ke ĉiu teknika novaĵo kuntrenas neintencitajn sekvojn; ke la homa inteligento estas pli limigita, kiam temas pri la komprenado kaj ordigado de homaj komunumoj; kaj ke profito malofte samas por diversaj homgrupoj, sed ĝuste dividas la socion inter gajnantoj kaj malgajnantoj. Tamen ne eblas definitive aserti, ke Zamenhof malpravis. Povas esti, ke en tre longa perspektivo la homaro ja survojas al socio konforma al siaj psikaj kaj ekologiaj bezonoj; povas esti, ke ĉiuj provoj apliki inteligenton al la solvado de sociaj problemoj iel kontribuas al tiu longdaŭra evoluo. Almenaŭ verŝajnas, ke nur eta malplimulto profitas el la neracia ekskludado de difinitaj problemoj aŭ difinitaj solvoj el la sfero de inteligenta esplorado kaj debatado.
Tamen jen dilemo por la internacilingva movado. Ĉi-ĉapitre Zamenhof pretendas, ke "ni batalas ne pro la formo, sed pro la ideo, kaj formon konkretan al nia batalado ni donas nur tial, ke ĉia batalado abstrakta kaj teoria ordinare al nenio kondukas." Tio estas ja pretendo ofte renkontita en interlingvistikaj verkoj, kiuj klarigas sian fokusiĝon al Esperanto per tio, ke nur ĝi akiris sufiĉan socian fundamenton por ebligi profundajn studojn. Sed jam tiu prioritatigo de sociaj faktoroj kondiĉas ian difinitan perspektivon al lingvaj demandoj; kaj same en la verko de Zamenhof oni trovas ideologiajn elektojn, kiuj pravigas liajn argumentojn por Esperanto. Tiuj elektoj estas baze neraciaj: ili fontas el profundaj konvinkoj pri tio, kio gravas kaj valoras en la vivo. Pure racia interlingvistiko, bazita sur "la nuda logiko," necese restas abstrakta kaj teoria; praktika interlingvistiko, alcelanta kaj studanta efektivan homan komunikadon, neeviteble forlasas la sekan terenon de la pura racio por trempi siajn piedojn en la marĉo de homaj pasioj, revoj, kaj fuŝoj.
La kerna argumento de Zamenhof por la nepreco de internacia lingvo estas tio, ke "la fortiĝantaj komunikiĝoj inter la homoj" postulas kiel eble plej oportunan solvon. Sed kiel ĉiu bone scias, kunrolas multaj motivoj en la homa komunikado. Oni volas efike interŝanĝi informojn kaj ideojn, jes. Sed oni volas ankaŭ persvadi, varbi, trompi, mistifiki, regi, ribeli, imponi, primoki, kaj tiel plu senfine. Aparte gravas la grupdinamikaj uzoj de diversaj lingvoj, per kiuj la homoj esprimas sian apartenon al iuj kaj distanciĝon de aliaj. Ne ĉiuj homoj aspiras lingvan identecon "komune homan," nek interesiĝas pri komunikado trans la limojn de sia propra kulturo. Eĉ tiuj, kiuj principe bonvenigas la ideon de komuna lingvo, ne nepre trovos la realon konforma al sia imago: ĉio povas ŝajni pli kompromisa, malperfekta, malfacila ol ĝi prezentiĝis en la fantazio. Oni eble preferos komunikan ordon, kiu ne pretendas perfektecon, ol pli egalecan kiu konfirmas la neatingeblon de la idealo.
"Kia lingvo estos internacia?"
Kaj jen eble unu el la malmultaj psikologiaj eraroj de Zamenhof, kiu ĝenerale montris tre bonan komprenon pri la homa naturo. En la sekva ĉapitro li klopodas pruvi, ke "lingvo internacia de la venontaj generacioj estos sole kaj nepre nur lingvo arta", kaj tiucele li faras jenajn asertojn:
(a) "Lingvo arta estas almenaŭ 50 fojojn pli facila, ol natura." Menciante la kazon de Tolstoj, kiu pretendis "libere legi" en Esperanto post du horoj da studado, Zamenhof faras la pli aŭdacan pretendon, ke "homoj tiom neinstruitaj, ke ili ĝis nun en sia propra, patra lingvo skribas treege malbone kaj plene da eraroj (...) tamen en la lingvo Esperanto skribas tute senerare, - kaj ili ellernis tiun ĉi lingvon en la daŭro de iaj kelke da semajnoj, dum la ellernado de la lingvo natura ĉe tiuj samaj personoj devus okupi almenaŭ 4 aŭ 5 jarojn."
(b) "La dua distinga eco de lingvo arta estas ĝia perfekteco, kiu konsistas en matematika precizeco, fleksebleco kaj senlima riĉeco." Zamenhof ekzemplas unue per la funkcioj de -in kaj -ist, kiuj provizas "pretajn vortojn" por neantaŭvideblaj sociaj evoluoj, ekzemple viraj tollavistoj, inaj kuracistoj, aŭ laboristoj je aero. Li plue asertas, ke "ĉiun bonan regulon, bonan formon, bonan esprimon, kiu ekzistas en kiu ajn lingvo, lingvo arta havas plenan rajton aligi al si, ĉian mankon, kiu povus troviĝi en ĝi, ĝi havas la rajton plibonigi kaj ŝanĝi, dum en lingvo natura pri nenio simila povas esti parolo, ĉar tiam lingvo natura transformiĝus jam en artan."
(c) Laste Zamenhof asertas, ke "mankojn en komparo kun lingvo natura lingvo arta posedas neniajn." Tio servas precipe por lanĉi refrenon de la enkonduka polemiko, kontraŭ tiuj kiuj teoriumas pri la neebleco de io jam konkrete kaj perfekte funkcianta; li evidente celas dementi la ideon, ke "lingvo arta" ne estas vera lingvo sed nur ia senviva kolekto de vortoj kaj reguloj.
El tiu ĉapitro, kredema leganto certe ricevus impreson de lingvo eksterordinare, eĉ timige perfekta; pli skeptika kaj lingvistike klera eksuspektus pri trompo. Postaj studoj efektive ne subtenas la takson de Zamenhof, ke Esperanto lerneblas en 2% de la tempo bezonata por "natura" lingvo; nek la ideon, ke iun ajn bonan regulon aŭ esprimon oni povas senplue enkonduki en la lingvon; tamen certan troigemon oni povas pardoni al li, ĉar la bazaj argumentoj estas bone bazitaj kaj elproveblaj en la praktiko. Pli riska estas la subteksta mesaĝo: ke Esperanto estas efektive supera al la lingvoj, en kiuj liaj legantoj elformis siajn identecojn kaj per kiuj ili negocis por si piedbazon en minacoplena mondo. Por tiuj kun misiema personeco, la promeso de "renaskiĝo" en pli perfekta lingvo povas allogi; sed aliajn, eble pli kontentajn pri sia loko en la socio aŭ pli malfidemajn pri utopiaj vizioj, tia ideo forpuŝos. Povas esti, ke tia psika mekanismo parte klarigas la relative grandan proporcion da periferiuloj kaj maldekstruloj inter la esperantistoj.
Kompreneble, por la celoj fiksitaj por ĝi, la "lingvo arta" de Zamenhof devas superi siajn rivalojn. Sed la terminoj "facila", "perfekta", "senmanka" tro facile kompreniĝas en absoluta senco, kaŝante la homan komplikecon de efektiva komunikado kaj malfermante la kluzojn de la senkonscia fantazio. Zamenhof verŝajne sentis bezonon prezenti sian lingvon kiel funkcie identan kun la grandaj naciaj lingvoj; sed nun, post cent jaroj, ni eble povas permesi al ni pli ekvilibran rigardon. Reguleco anstataŭ facileco, adaptebleco anstataŭ precizeco, interkultura taŭgeco anstataŭ ĉiurilata perfekteco - jen emfazoj pli konformaj al la efektiva uzado de la lingvo, kies facileco, riĉeco, precizeco ktp dependas multe pli de la uzanto kaj la situacio ol Zamenhof pretis agnoski.
Kaj jen ni devojiĝas de la "teknika interlingvistiko," en kies kadro Zamenhof komencis sian eseon, ĉar ni komencas paroli pri lingvo ne el struktura sed el socia vidpunkto. En tiu perspektivo, "lingvo internacia" ne estas simple projekto de vortaro kaj gramatiko, ĝi estas homoj interkomunikantaj unuj kun aliaj, teksantaj multdimensiajn retojn de ideaj kaj interpersonaj rilatoj. Ne eblas kvalifiki tiajn komunikaĵojn unuvorte kiel "facilaj" aŭ "riĉaj" aŭ "precizaj," ĉar ili simile diversas kiel la koncernaj temoj kaj individuoj. Kio gravas, tio estas la malfermiteco de la lingva sistemo al novaj personoj, novaj ideoj, en procezo de kontinua kaj kohera evoluo. Por Zamenhof, estis aparte grave ke al ĝi povu aliĝi "ĉiuj sferoj de la homa societo, ne sole la inteligentaj kaj riĉaj, sed eĉ la plej malriĉaj kaj senkleraj vilaĝanoj" - principo kiun li martele emfazas en la fino de la kvina ĉapitro. Tio certe ne estas afero nur de lingva strukturo, sed egale de socia strukturo; sed Zamenhof, ĉiam tre konscia pri la kulturaj dimensioj de sia projekto, ĉi-okaze nur delikate, preterpaŝe aludas ilin.
Tion oni povas bedaŭri. Ne temas pri tio, ke la teknika interlingvistiko ne povas liveri utilajn konojn; en la lastaj ĉapitroj de sia eseo Zamenhof majstre elmetas la argumentojn por la tuja provizora akcepto de Esperanto, montrante, ke estus preskaŭ neeble ĝin anstataŭigi per pli forta kandidato. La sekvinta jarcento lin plene pravigis en ĉiuj detaloj. Sed tiu jarcento montris ankaŭ, ke la ĝenerala publika akcepto de "lingvo internacia" estas tre kaj tre pli malfacila, ol oni supozis en la komenco - ne pro teknikaj-strukturaj, sed pro sociaj kialoj. Se "Esenco kaj estonteco" donus pli da atento al tiu flanko de la demando, ĝi eble montrus utilan evoluvojon por la movado.
"Kiuj batalas por sia ideo senkonscie ..."
Estas ja tute klare, ke Zamenhof celis per sia eseo ne nur veki atenton ĉe la ekstermovadaj kleruloj, sed ankaŭ, kaj eble precipe, kuraĝigi siajn sekvantojn. Sur la lastaj paĝoj de la eseo li turnas sin rekte al ili, kun la ripeta admono "kuraĝe respondi" al kritikoj kaj atakoj: ĉar laŭ "la simpla kaj severa logiko" nepre akceptiĝos lingvo internacia, kiu ne povas esti alia ol Esperanto. Surbaze de tiu firma scienca vero, "ni ne bezonas jam nun atendi kongresojn: la celo estas tute klara kaj ĉiu povas sin tiri al ĝi." Utila rezonado, certe, por movado ankoraŭ malforta kaj sieĝata de ĉiuspecaj antaŭjuĝoj kaj fantaziaj ideoj.
Imagu, tamen, kion plian eblus diri, se Zamenhof pretus dediĉi similan atenton en sia eseo al sociaj demandoj. Ne temas nur pri tio, ke la pretendoj de facileco, riĉeco ktp ricevus pli nuancan formulon, kiu eble helpus eviti kelkajn el la propagandaj trooj de la venontaj jardekoj. Temus entute pri pli sobra kaj realisma kompreno de la tasko, kiu staris antaŭ la juna movado kaj kiu restas nur ekplenumita ankoraŭ hodiaŭ, unu jarcenton poste. Lingvo internacia kiel ne nur teknika, sed ankaŭ kultura projekto: kulturo pacience ellaborenda sur sia komenca mallarĝa bazo inter la burĝaj klasoj de orienta kaj norda Eŭropo. Kulturo kiu ne povis tuj kvalifikiĝi kiel "tutmonda", ĉar la necesaj komunikiloj kaj komunikaj bezonoj ankoraŭ ne disvastiĝis tiugrade. Kulturo nek pure internacia nek pure sennacia, plena de kompromisoj kaj kontraŭdiroj, kiel ĉio vivanta kaj evoluanta.
Multaj faktoroj kontribuis al la ĝenerala nekonscio aŭ nekompreno de tiu kultura dimensio inter la esperantistoj; ĉi tie mi elstarigos nur unu el ili, la metaforan. De jarcentoj la eŭropaj civitanoj alkutimiĝis pensi pri lingvoj unuflanke kiel iloj, instrumentoj de la penso, kaj aliflanke kiel la unikaj posedaĵoj de popoloj aŭ nacioj. La teknika interlingvistiko baziĝas sur la unua metaforo; sed la socia interlingvistiko, kiu povus ĝin kompletigi, trovis sian evoluon barita de la evidentaĵo, ke la esperantistoj ne konsistigas popolon aŭ nacion. Kompreneble, proporcie al la disvolviĝo de la esperanta kulturo, fariĝis pli kaj pli akcepteble paroli pri "la verda popolo," sed tiu retorika figuro ne liveras seriozan bazon por sociologia analizo aŭ movada strategio; efektive, kaj konforme al siaj radikoj en la eŭropa naciismo, ĝi plej ofte signalas la enfermiĝon de la esperantistaro en memkonstruitan geton. Ion pli malkonforman al la aspiroj de Zamenhof oni malfacile imagas.
Tiel, do, "Esenco kaj estonteco" markas gravan disbranĉiĝon en la memkompreno de la internacilingva movado. Ekde tiam en siaj publikaj prezentoj la esperantistoj pli kaj pli konsekvence prezentos sian lingvon kiel teknikan ilon, sendependan de la homoj kaj situacioj kie ĝi uziĝas. La superregado de la teknika interlingvistiko daŭros ĝis la sesdekaj jaroj, kiam areto da esploristoj, inter ili la juna Detlev Blanke, komencos atentigi pri la neglektitaj sociaj dimensioj de la demando. Dume, ekster aŭ foje eĉ kontraŭ la pretendoj de la movadaj ideologoj, ekkreskos senplane kaj labirinte la esperanta kulturo, kun siaj mitoj kaj herooj, siaj amataj ĉevaletoj kaj noktaj diabletoj, siaj kreaj pintoj kaj valoj de tedo. La kontrasto inter la teknikisma ideologio kaj la spertata realo naskos diversajn provojn de reintegriĝo, inter ili la Manifeston de Raŭmo; sed pri aplikata socia interlingvistiko oni apenaŭ povas paroli, ankoraŭ nun, unu jarcenton post kiam Zamenhof hezitis ĉe la vojkruciĝo ... kaj sekvis la pli larĝan vojon.
"Sur la supre montritajn 5 konkludojn," li ekresumis sur la antaŭlasta paĝo, "ni turnas apartan atenton de tiuj esperantistoj, kiuj batalas por sia ideo senkonscie kaj tial ĉe la plej malgranda rimarko de la kontraŭuloj ekstaras senhelpe kaj ne scias, kion respondi, aŭ perdas la kuraĝon." Nu, ankoraŭ ofte oni rimarkas similan senhelpecon, precipe ĉe la multaj, kiuj ne povas rilatigi sian senperan konon de Esperanto kun la ekzistantaj teoriaj aŭ propagandaj prezentoj. Nur per pli vasta rigardo al la esenco de la lingvo oni povas ekhavi pli firman fidon je ĝia estonteco. Jen tasko, por kiu la laboro de Detlev Blanke helpis meti nemalhaveblan fundamenton, kaj kies plukonstruado restas urĝe dezirinda. Ne nur por la esperantistoj, kompreneble; sed por ĉiuj homoj, kiuj profitus el pli klara kompreno de la nuna patologia lingva ordo, kaj de la eblaj alternativoj.
1 Ĉiuj citaĵoj sekvas la eldonon de Ludovikito Ĝis la homaranismo. Plena verkaro de Zamenhof: 1886-1906 (Kioto 1990), pp. 973-1026.