Previous PageTable Of ContentsNext Page

Klaus Schubert

Optimumigo de la internacia komunikado: interlingvistika rigardo al la nova industria lingvokonstruado

Zusammenfassung

Die Optimierung der internationalen Kommunikation: die neue industrielle Sprachgestaltung aus interlinguistischer Sicht

Blanke hat die Interlinguistik als Wissenschaft von der Optimierung der internationalen Kommunikation bezeichnet. Dieses Ziel verfolgt heute eine Reihe von Bestrebungen in der Industrie, bei der Sprachen für besondere Zwecke der Kommunikation zwischen Menschen oder zwischen Mensch und Maschine gestaltet werden. Der Beitrag untersucht die im Hinblick auf erhöhte Textverständlichkeit, bessere Übersetzbarkeit und effizientere maschinelle Übersetzung gestalteten regulierten Sprachen. Weiter betrachtet er die Zwischensprachen der maschinellen Übersetzung sowie die automatisch interpretierbaren Sprachen der Softwareentwicklung. Gegenüber den neuen industriellen Sprachgestaltungsbemühungen hat die Interlinguistik im Bereich der Optimierung der Kommunikation einen Erfahrungsvorsprung von einem Jahrhundert.

Abstract

The Optimization of International Communication: The New Industrial Language Design from an Interlinguistic Perspective

Blanke has called interlinguistics the science of optimizing international communication. Today, this same objective is being pursued in a number of industrial efforts to purposefully design languages tailored to the needs of communication between humans as well as between man and machine. The study examines the controlled languages, designed with a view to improved comprehensibility, increased translatability and more efficient machine translation. It further looks into the intermediate languages of machine translation and the automatically interpretable languages of software engineering. As for experience in the optimization of communication, interlinguistics is a century ahead of the new industrial language design efforts.

1 Optimumo

En sia ampleksa kaj multfaceta verkaro Detlev Blanke tralaboris tre grandan parton de la interlingvistika esplortereno. Liaj publikaĵoj atestas pri grandskala kaj multjara laboro cele al konstruado de firma fundamento kaj klara scienca sistemo por la interlingvistiko. Antaŭ ĉio, Detlev Blanke difinas la disciplinon mem. En lia fundamenta libro Internationale Plansprachen ni trovas detalan diskuton pri la difino de la interlingvistiko (Blanke 1985: 292-295). En postaj publikaĵoj Detlev Blanke ofte precizigas kaj detaligas sian difinon (ekz. Blanke, aperonta: noto 21).

Kontraste al Blanke multaj aŭtoroj preferas malpli larĝan difinon, limigitan al planlingvistiko, kaj ankaŭ mi iam sekvis tiun modelon (Schubert 1989: 7-18). Hodiaŭ mi volonte aliĝas al la pli vasta koncepto de Detlev Blanke. Kvankam en aliaj lokoj kaj verkoj Blanke skribis pli komplete pri la enhavo de la termino interlingvistiko, tamen rilate al mia hodiaŭa temo plej inspira estas la konciza vortumo en la enkonduko de lia verko, kie Blanke nomas la interlingvistikon: "... Wissenschaft von der Optimierung der internationalen sprachlichen Kommunikation" [`... scienco pri la optimumigo de la internacia lingva komunikado'] (Blanke 1985: 17).

Kial inspira? Grandaj pensantoj strebas al la maksimumo, la superlativo, la perfekteco. Optimumo ne estas perfekteco. Optimumo troviĝas en ia intera punkto de multaj skaloj. Sed ĝuste tial la optimumo estas inspira. La superlativa perfekteco vidas nur unusolan kriterion, nur unusolan mezuron kaj sur tiu ĝi impetas al la plej alta pinto. Malmultas tamen en la vivo cirkonstancoj unudimensiaj. La interhoma komunikado, des pli ĝia internacia kaj interetna branĉo, estas multdimensia, multskala kaj multmezura. Ĝin stiras distiraj, kontraŭaj kaj konfliktaj fortoj. Kaj en tia situacio la plejbono ne troveblas ĉe la supra pinto de unusola skalo, sed en komplikita ekvilibro kunmetita el la relative plej altaj pozicioj sur ĉiuj partoprenantaj skaloj samtempe kaj interdepende. Ĝuste tion signifas la termino optimumo.

Centra nocio en la interlingvistika debato estas la intenca influado de lingvoj fare de homoj, de aliaj aŭtoroj nomata la artefarita elemento en lingvoj. Ĝi ampleksas kaj la modifadon de ekzistantaj lingvoj kaj la kreadon de tute novaj lingvoj - kaj oni ĝenerale konsentas, ke inter tiuj du ne estas absoluta limo sed grada skalo (Schubert 1989: 22-23). Multajn lingvojn oni intence influis kaj multaj lingvoj estis kreitaj laŭ intence farita plano.

Jen la temo de ĉi tiu studo. En la internacia faka komunikado, ĉefe en la industrio, aperis aro da modifitaj aŭ konstruitaj lingvoj kreitaj kun la celo optimumigi la komunikadon (ne en ĉiu kazo la internacian). Tiujn novajn konstruitajn lingvojn la interlingvistiko ĝis nun ne multe rimarkis (aŭ ne konsideris sia objekto).

El la klopodoj optimumigi la fakan komunikadon en industriaj kaj komercaj entreprenoj tri specoj de modifitaj kaj konstruitaj lingvoj1 estas aparte notindaj, kiujn mi prezentas iom pli detale en la sekvaj sekcioj. Ili estas:

2 Reguligitaj lingvoj

Reguligita lingvo2 estas lingvo derivita de homa lingvo per submeto al sistemo de preskribaj reguloj. Plej ofte la reguloj malpermesas certajn fenomenojn eblajn en la neprilaborita lingvo, sed ne enkondukas novajn. Tiusence reguligita lingvo estas subaro de sia devenlingvo.3

La konstruantoj donas al siaj reguligitaj lingvoj regulojn pli rigorajn ol en la devenlingvo kun la celo optimumigi la komunikadon. La ekzakta enhavo de la reguloj dependas de la ecoj de la devenlingvo kaj de la celo por kiu oni optimumigas. Inter la celoj elstaras la jenaj:

Por optimumigi la lingvojn al tiuj celoj utilas reguloj pri kaj la vortprovizo kaj la sintakso. En la vortprovizo oni ekzemple malpermesas sinonimojn postulante, ke la sama objekto aŭ ago estu ĉiam nomata per la sama vorto. Se temas pri legantoj ne aŭ malbone regantaj la devenlingvon, oni krome limigas la vortprovizon per preskribo de permesitaj vortoj en la ĝenerala vortprovizo, al kiu kutime aldoniĝas fakvortoj en malpli limigita nombro. Por la malpermesitaj vortoj la reguloj proponas parafrazojn. En la sintakso oni grave reduktas la ambiguecon, kiu karakterizas multajn etnajn lingvojn, en diversaj manieroj. En reguligitaj lingvoj devenantaj de la angla oni malpermesas la apartenon de unusama vorto al pluraj vortspecoj, kiu kaŭzas grandan ambiguecon en nereguligita angla. Ankaŭ ĉi-kaze necesas parafrazoj. Ekzemple la vorto request en la angla povas esti verbo aŭ substantivo (`peti', `peto'). Se por reguligita angla oni difinas ĝin kiel substantivon, do necesas preskribi parafrazon por la verba uzo: to make a request (laŭvorte `fari peton'). Simile en lingvoj devenantaj de la germana, la franca kaj aliaj oni malpermesas kondiĉajn subpropoziciojn sen subjunkcio kaj relativajn subpropoziciojn sen relativa pronomo. Oni rekomendas koncizan stilon, sed malpermesas telegramstilon, se ĝi povas kaŭzi miskomprenojn.

2.1 Reguligitaj lingvoj de la unua fazo

Supre mi diris, ke la interlingvistiko plejparte ankoraŭ ne rimarkis la novajn konstruitajn lingvojn. Tamen ne ĉiuj el la reguligitaj lingvoj estas novaj. Observeblas du klare distingeblaj ekestofazoj de reguligitaj lingvoj (Schubert 2000: 144-145). Tiujn el la unua fazo, la pli malnovajn, la interlingvistiko bone konas, plej ofte etikedante ilin simpligitaj lingvoj. La fundamentaj interlingvistikaj verkoj kutime mencias la simpligitajn lingvojn kiel fenomenon el la unua duono de la 20-a jarcento. Konata specimeno estas Latino sine flexione (1903, Peano) kaj la plej konata (tamen ne la plej frua) estas Basic English (1930, Ogden).4 Ofte interlingvistoj listigas la simpligitajn lingvojn kiel specon de planlingvoj (ekz. Duličenko 1990: 154-155, 252-254). La klasika difino de la termino planlingvo kiun Detlev Blanke donas (referencante al Wüster) tekstas: "... eine von einzelnen Personen oder Personengruppen nach bestimmten Kriterien bewußt geschaffene Sprache zum Zwecke der Erleichterung der internationalen sprachlichen Kommunikation" [`... lingvo laŭ difinitaj kriterioj intence kreita de unuopaj homoj aŭ homgrupoj por faciligi la internacian lingvan komunikadon'] (Blanke 1985: 53). Se klasitaj kiel planlingvoj, la simpligitaj lingvoj tamen restas marĝenaj kazoj, ĉar ne ĉiuj el ili plenumas la kondiĉon, ke lingvo ampleksata de tiu difino estu kreita por faciligi la internacian komunikadon. En kelkaj kazoj la celo estis krei facilajn antaŭŝtupojn al lernado de la nesimpligita devenlingvo, en la kazo de Basic English do por lerni la anglan.5

2.2 Reguligitaj lingvoj de la dua fazo

La lingvojn samepokajn kun Latino sine flexione kaj Basic English mi nomas reguligitaj lingvoj de la unua fazo. La dua fazo komenciĝas ĉirkaŭ la jaro 1970. Ekde tiu tempo pli kaj pli oni kreas novajn reguligitajn lingvojn. La eksteraj cirkonstancoj estas tute aliaj ol antaŭe: Dum la unuafazaj reguligitaj lingvoj estis ellaboritaj grandparte sub la samaj kondiĉoj kiel la plej multaj planlingvoj - do fare de individuaj lingvistoj kaj lingvokonstruemuloj, en iliaj studĉambroj kaj laŭ tute privata iniciato -, la duafazaj estiĝas en la laboratorioj de industriaj entreprenoj aŭ en universitatoj taskitaj de la industrio. La aŭtoroj kutime estas teamoj de alte salajrataj fakuloj.

La duan fazon inaŭguris la usona maŝinkonstrua entrepreno Caterpillar Inc. per sia Caterpillar Fundamental English (CFE) [`Fundamenta angla de Caterpillar']. Aliaj pli konataj sistemoj bazitaj sur la angla estas International Language for Service and Maintenance (ILSAM) [`Internacia lingvo por priservo kaj bontenado'], kiu estas dervita de CFE, aŭ la sufiĉe vaste uzata Simplified English [`Simpligita angla'] de la Association Européenne des Constructeurs de Matériel Aérospatial (AECMA) [`Eŭropa Asocio de Konstruantoj de Aviada kaj Spacvetura Materialo']. Sistemo sur franca bazo estas Français rationalisé [`Raciigita franca'] de GIFAS, la franca asocio de la aviada kaj spacvetura industrio. Skizojn de germanaj reguligitaj lingvoj proponis Lehrndorfer kaj Heine. Svedan sistemon evoluigis universitata teamo por la aŭtomobilentrepreno Scania.6

Ĉe Caterpillar oni konstatis la enorman koston de produktdokumentado en multaj lingvoj kaj esperis per simpligita angla povi eviti la tradukadon instruante al la uzontoj la Caterpillar-anglan ene de kelkaj dekoj da instruhoroj.7 Notindas, ke oni argumentis ĉefe per la lernotempo bezonata por pasiva uzo de la lingvo. En tio estas interesa paralelaĵo al la naturalismaj planlingvoprojektoj. Evidente necesas konsideri ankaŭ la lernolaboron necesan por aktiva uzo, do por la teknikaj redaktoroj8 kiuj verkas la dokumentojn. Kompreneble la kreantoj de la duafazaj reguligitaj lingvoj konscias pri tio. Se ili tamen fokusas pli al la legantoj ol al la verkantoj, tio ne estas tute mallogika. Se oni havas validajn kaŭzojn uzi lingvon, kies uzontojn necesas aparte trejni, do estas pli facile kaj malpli multekoste trejni la verkantojn ol la legantojn - unue ĉar la verkantoj estas malmultaj kaj la legantoj multaj kaj due ĉar la verkantoj estas dungitoj de la koncerna entrepreno aŭ de ĝiaj subkontraktantoj kaj per tio pli facile troveblaj. Por la praktika realigo de tia trejnado en reguligita lingvo eĉ pli gravas tria kialo: Multe pli facilas lingve trejni la verkantojn, kiuj istas pri lingvo, ol la legantojn, teknikistojn, por kiuj lingvo estas flanka afero.

Malgraŭ tiuj konsideroj pluraj aŭtoroj raportas pri malakcepto de la reguligitaj lingvoj flanke de la verkantoj. Estas interese noti, ke la simileco al etna lingvo - do tio, kio rolas kiel argumento por la akcepto de la reguligitaj lingvoj flanke de la legantoj - aperas kiel faktoro kaŭzanta malakcepton ĉe la verkantoj. Se temas pri aktiva uzo, oni parolas pri "ĝena simileco" al la devenlingvo (Goyvaerts 1996: 139-140; Lehrndorfer 1996a: 19).

Teknikaj redaktoroj kutimas labori sub kondiĉoj de reguligo, unuecigo kaj normigo de la uzo de terminoj, sintaksaj konstruoj kaj lingvaj esprimiloj.9 En redaktaj teamoj kaj en grandaj entreprenoj oni havas instrukciojn por skribado kaj verkado kaj oni observas normojn kaj interentreprenajn interkonsentojn. Ne ekzistas absoluta limo inter la verkado laŭ tia verkinstrukciaro kaj la verkado en reguligita lingvo. La reguligita lingvo estas pli rigora, tamen ne en absoluta sed en grada senco.

2.3 Reguligitaj elirlingvoj de perkomputila tradukado

Inter la celoj menciitaj komence de sekcio 2, komprenebleco kaj tradukebleco koncernas komprenadon de tekstoj fare de homoj. La kvara celo temas pri perkomputila tradukado. Eblas reguligi lingvon ankaŭ cele al la funkcio kiel elira lingvo de perkomputila tradukado. Same kiel la transiro inter verkinstrukcio kaj reguligita lingvo estas grada, tiel ankaŭ estas grada la transiro inter verkinstrukcio kaj reguligita elirlingvo.

La modifoj farataj en homa lingvo por igi ĝin reguligita elirlingvo estas aliaj ol tiuj, kies rezulto estas reguligita lingvo por homaj legantoj. Se la elira teksto estas en normala homa lingvo, komputtradukaj sistemoj liveras krudajn tradukojn kun tre granda nombro da sintaksaj kaj leksikaj eraroj. La evoluigantoj de komputtradukaj sistemoj baraktas kun tiu malfacilaĵo jam de duona jarcento.10 Dum en tekstoj prilaborotaj de tradukistoj oni klopodas eviti miskomprenojn, komputila traduksistemo ne estas vivanta estaĵo kaj do devas plenumi sian taskon sen ajna kompreno. Ĝi tial stumblas pri parte la samaj kaj parte aliaj malfacilaĵoj en la lingvo. Granda stumblilo estas kunordigitaj sintagmoj kaj propozicioj kaj la elipsoj kutimaj en tiaj konstruoj. Alia grava problemo estas la rekono de nefrazaj unuoj kiel ekzemple titoloj aŭ eroj de listoj. Krei apartan reguligitan elirlingvon por perkomputila tradukado valoras nur, kiam oni havas la bezonon kompute traduki tre grandan kvanton da tekstoj kaj se la tekstoj estas absolute fakaj, monotonaj, ripetaj kaj ĝisoste malbeletraj. Se oni uzas perkomputilan tradukadon por produktdokumentado aŭ por publikaĵoj, necesas investi tiel multe da laboro en la postkorektadon fare de tradukistoj, ke ofte ne indas entute uzi komputtradukan sistemon. Ekzistas tamen nemalgranda merkato ankaŭ por tradukaĵoj en malperfekta kvalito - enhave komprenebla sed lingve nekorekta. Tiun merkaton perkomputila tradukado povas bone servi kaj en tiu merkato reguligita elirlingvo povas multe utili, precipe se ĝi povas redukti la bezonon de korektado proksime al nulo.

En ĉi-lastaj alineoj temis pri la elira lingvo de perkomputila tradukado. Sekcio 3 traktas la interan lingvon.

3 Interlingvoj de perkomputila tradukado

Interlingvoj de perkomputila tradukado estas simbolsistemoj (lingvaj aŭ nelingvaj), kiuj reprezentas dumvojan version de teksto tradukata per komputila traduksistemo. Ekzemple, se traduksistemo tradukas el la rusa al la germana kaj plu el la germana al la franca, do oni nomas la rusan elira, la germanan intera kaj la francan cela lingvoj. La funkcio de interlingvo estas reprezenti la rezultojn de la malambiguigo11 kaj ebligi seneraran plutradukon al la celaj lingvoj.

La speciala funkcio de la interlingvo implicas, ke ĉiujn tekstojn en tiu lingvo generas kaj legas sole la traduksistemo mem. La lingvo ne estas destinita por homoj. (Homoj ja rigardas interlingvajn tekstojn dum konstruado kaj bontenado de la sistemo, tiel ke ja utilas, se interlingvo estas lernebla.) Tial interlingvo povas enhavi elementojn, kiuj ne estus akcepteblaj en homa lingvo, ekzemple arbostrukturojn aŭ parentezojn aŭ aliajn nelingvajn signojn de sintaksa strukturo, numerojn de vortsignifoj kiel en kelkaj vortaroj aŭ indikilojn al la rilatvortoj de pronomoj.12

4 Aŭtomate interpreteblaj lingvoj

Ekster la rigardo de la ĝenerala publiko aro da profesioj kaj fakoj evoluigis altgrade specialigitajn simbolsistemojn, kiuj servas al komunikado de homo kun si mem (ekz. la notsimboloj de profesia interpretisto), kun aliaj fakuloj (ekz. la simboloj de flugvojpriskriboj por aviadaj pilotoj) aŭ kun maŝinoj (ekz. la programlingvoj de komputado). La lingvistiko kutime ne multe rimarkas tiujn simbolarojn, sed tamen regule mencias ilian ekziston en la enkondukaj ĉapitroj de siaj bazaj verkoj. Difinante la nocion lingvo multaj aŭtoroj distingas inter simbolaroj servantaj al la komunikado inter homoj, nomataj lingvoj, kaj simbolaroj servantaj aliajn komunikajn celojn, metataj ekster la limojn de la nocio lingvo.

Ofte menciata specimeno de nelingvoj estas programlingvoj. Lingvistoj verkantaj pri fundamentaj problemoj (inter ili ankaŭ interlingvistoj, ekz. Sakaguchi 1998: 26) tamen kutime konsideras nur la programlingvojn, sed ne la aliajn simbolarojn ligitajn al komputado. Tamen ĝuste en tiu tereno de kelka tempo evoluas nova fenomeno kiu estas interesa al la eksterkomputa lingvoteorio pro tio, ke ĝi transiras la limon inter lingvo kaj nelingvo. Temas pri la aŭtomate interpreteblaj lingvoj de programarevoluigo.

La konstruado de komputaj programsistemoj nuntempe estas ampleksa industria fako. Programsistemoj estiĝas en plurnivela laborprocedo pasante interalie tra la manoj de konsilistoj, sistemanalizistoj, programarinĝenieroj kaj programistoj. En tia multpaŝa laborĉeno necesas bone organizita komunikado inter la fakuloj de tre malsamaj disciplinoj. Evoluis aro da notsistemoj, parte lingvecaj, parte grafikaj, kutime siaflanke aplikataj per specifa programo, por priskribi la ĉiam pli detaliĝantan konstruon de la alcelata produktaĵo.

El la lingvistika vidpunkto estas aparte interesaj kelkaj klopodoj kunligi ĉi ĉiujn simbolarojn per unusola programarkonstrua lingvo, konstruita per strikta limigo de la vortprovizo kaj ekzakta difino de la permesitaj frazmodeloj.13 Evidente tio tre similas al la konstruprincipoj de reguligitaj lingvoj. Dum tia simbolaro estas uzata interne de plurdisciplina teamo, ĝi nekontesteble servas al homa komunikado kaj do almenaŭ kandidatas por la statuso de lingvo. Se tamen oni kun tre ellaborita precizeco detaligis, kion programi, do estas proksima la ideo, ege karakteriza por la pensmaniero en nuntempa aŭtomatigo, ke oni kreu programon, kiu legas la laborinstrukcion skribitan en ĉi-cela reguligita lingvo kaj tutaŭtomate skribas la bezonatan programon. Tio estas aŭtomate interpretebla lingvo de programarevoluigo.

Specimeno de tia lingvo estas Attempto Controlled English (ACE) de la universitato de Zuriko (Fuchs/Schwertel/Schwitter 1999; Schwertel 2000). Ĝia nomo aludas, ke ĝi estas konstruita laŭ la principoj de reguligitaj lingvoj, do lingvoj por homoj, sed ĝiaj tekstoj estas legataj kaj de homoj kaj de programoj. Per tio ĉi tiu lingvo kaj ĝiaj parencoj staras ambaŭflanke de la limo inter lingvoj kaj nelingvoj.

La ambaŭflankeco de aŭtomate interpreteblaj lingvoj povas instigi al tre implikaj filozofiaj rezonadoj. En la kazo de interlingvoj en perkomputila tradukado oni povas bone argumenti, ke, kontraste al tradukanta homo, la traduksistemo tradukas sen ajna kompreno. Ĝi ŝajnigas tradukadon, kaj ni akceptas la rezulton tiom, kiom ĝi similas al tradukaĵo farita de komprenanta homo. Gravas la rezulto, ne la maniero de ĝia estiĝo. Sed kio do pri la aŭtomate interpretebla lingvo? Ĉu ekzistas pli bona pruvo pri tio, ke la programsistemo komprenas la tekston, ol la fakto ke la sistemo obeas la ordonojn enhavatajn en la teksto kaj skribas la programon detaligitan en ĝi? Aŭ ĉu tio estas ŝajnigo samspeca kiel en perkomputila tradukado? Mi invitas la diskutantojn sur la scenejon.

5 Optimumigo: bezonatas aktiva scienco

La scienco pri la optimumigo de la komunikado, de kiu la interlingvistiko laŭ Detlev Blanke plenumas la internacian parton, fokusas al unu el la plej interesaj terenoj de la nuntempa tutmondiĝo.

Kaj jen, dum la disputantoj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj malaprobe flankenrigardis al la interlingvistiko pro la artefariteco kaj supozita nenatureco de ĝia studobjekto, ni jam estas enirantaj la epokon de la informa socio, en kiu komunikado estas absolute esenca. Kaj ĝuste en la centro de la faka, profesia komunikado (kiu tre ofte estas internacia) ni observas grandskalan laboradon pri - la optimumigo de la komunikado.

La scienco pri la optimumigo de la komunikado havas la taskon ne nur observe studi tiun evoluon, sed samtempe aktive konstrui la optimumigitajn komunikilojn. La interlingvistiko povas kontribui al tiu nova konstruado jarcenton da scienca sperto. Ni estu ne en la ombro, sed ĉe la pinto de tiu nova evoluo.

Bibliografio

Barthe, Kathy/Juaneda, Claire/Leseigneur, Domenique/Loquet, Jean-Claude/Morin, Claude/Escande, Jean/Vayrette, Annick (1999): "Gifas Rationalized French: A Controlled Language for Aerospace Documentation in French." En: Technical Communication 46 [2]: 220-229.

Blanke, Detlev (1985): Internationale Plansprachen. Berlin: Akademie-Verlag, 408 p.

- (aperonta): "Vom Entwurf zur Sprache." En: Schubert, Klaus (Red.) (2001): Planned Languages: From Concept to Reality. Brussel: Hogeschool voor Wetenschap en Kunst, 37-89 - Paralele en: Interface. Journal of Applied Linguistics / Tijdschrift voor Toegepaste Linguïstiek 15 [1] (2000), 37-89.

Дуличенко, Александр Дмитриевич (1990): Международные вспомогательные языки. Таллинн: Валгус, 446 p.

Fuchs, Norbert E./Schwertel, Uta/Schwitter, Rolf (1999): Attempto Controlled English (ACE). Language Manual. Version 3.0. ftp://ftp.ifi.unizh.ch/pub/techreports/TR-99/ifi-99.03.pdf (13.03.2000).

Gode, Alexander (1955): "The Signal System in Interlingua - a Factor in Mechanical Translation." En: Mechanical Translation 2 [3]: 55-60.

Göpferich, Susanne (1998): Interkulturelles Technical Writing. Tübingen: Narr.

Goyvaerts, Patrick (1996): "Controlled English, Curse or Blessing? A User's Perspective." En: CLAW 96. Proceedings of the First International Workshop on Controlled Language Applications. Leuven: Katholieke Universiteit Leuven, 137-142.

Heine, Carmen (1999): Mehrsprachigkeitsproblematik eines mittelständischen Unternehmens. Lösungsansatz mit Hilfe von Langenscheidts T1 Professional 3.0 und kontrollierter Sprache. Nepublikigita diploma disertaĵo. Flensburg: Fachhochschule Flensburg, Studiengang Technikübersetzen.

Hennig, Jörg/Tjarks-Sobhani, Marita (Red.) (1998): Wörterbuch zur technischen Kommunikation und Dokumentation. Lübeck: Schmidt-Römhild.

Huijsen, Willem-Olaf (1998): "Controlled Language - An Introduction." En: CLAW 98. Proceedings of the Second International Workshop on Controlled Language Applications. Pittsburgh: Carnegie Mellon University, 1-15.

Hutchins, John (1997): "From First Conception to First Demonstration: The Nascent Years of Machine Translation, 1947-1954. A Chronology." Machine Translation 12: 195-252.

Krings, Hans P. (1996): "Wieviel Wissenschaft brauchen Technische Redakteure?" En: Krings, Hans P. (Red.): Wissenschaftliche Grundlagen der Technischen Kommunikation. Tübingen: Narr, 5-128.

Lehrndorfer, Anne (1996a): "Kontrollierte Sprache für die Technische Dokumentation - ein Ansatz für das Deutsche." En: Krings, Hans P. (Red.): Wissenschaftliche Grundlagen der Technischen Kommunikation. Tübingen: Narr, 339-368.

Lehrndorfer, Anne (1996b): Kontrollierte Sprache für die Technische Dokumentation - Hintergründe, Fakten und Beispiele. Weinstadt: Adolph.

Lehrndorfer, Anne (1996c): Kontrolliertes Deutsch. Tübingen: Narr.

Sågvall-Hein, Anna/Almqvist, Ingrid/Starbäck, Per (1997): "Scania Swedish - a Basis for Multilingual Machine Translation." En: Translating and the Computer 19. London: Aslib.

Sakaguchi, Alicja (1998): Interlinguistik. Gegenstand, Ziele, Aufgaben, Methoden. Frankfurt am Main k.a.: Lang, 492 S.

Schubert, Klaus (1989): "Interlinguistics - Its Aims, Its Achievements, and Its Place in Language Science." En: Schubert, Klaus (kun Dan Maxwell) (Red.): Interlinguistics. Berlin/New York: Mouton de Gruyter, 7-44.

- (1992): "Esperanto as an Intermediate Language for Machine Translation." En: Newton, John (Red.): Computers in Translation. London/New York: Routledge, 78-95.

- (1997): "Ausdruckskraft und Regelmäßigkeit: Was Esperanto für automatische Übersetzung geeignet macht." En: Tonkin, Humphrey (Red.): Esperanto, Interlinguistics, and Planned Language. Lanham/New York/Oxford: University Press of America, 117-139.

- (2000): "Eine Plansprache als Qualitätsfaktor beim Relaisdolmetschen?" En: Kalina, Sylvia/Buhl, Silke/Gerzymisch-Arbogast, Heidrun (Red.): Dolmetschen: Theorie, Praxis, Didaktik. St. Ingbert: Röhrig Universitätsverlag, 137-157.

- (aperonta): "Gestaltete Sprache. Plansprachen und die regulierten Sprachen der internationalen Fachkommunikation." En: Schubert, Klaus (Red.) (2001): Planned Languages: From Concept to Reality. Brussel: Hogeschool voor Wetenschap en Kunst - Paralele en: Interface. Journal of Applied Linguistics / Tijdschrift voor Toegepaste Linguïstiek 15 [2] (2001).

Schwertel, Uta (2000): "Controlling Plural Ambiguities in Attempto Controlled English (ACE)." En: CLAW 2000. Proceedings of the Third International Workshop on Controlled Language Applications. s.l.: sen eldonejo, 105-119.

1 En alia studo (Schubert, aperonta) mi klasis tiujn lingvojn en lingvojn de produktdokumentado, lingvojn de perkomputila tradukado kaj lingvojn de programarevoluigo. Tio estas klasifo laŭ la funkcioj. Ĉi tie mi klasas laŭ la ecoj. Tial la du klasifoj kongruas nur parte.

2 La terminon reguligita lingvo mi uzas en Esperanto unuafoje ĉi tie. Kelkaj el ĝiaj etnolingvaj ekvivalentoj estas: germane regulierte Sprache, kontrollierte Sprache, restringierte Sprache, angle controlled language, simplified language, rationalized language, france langue rationalisée.

3 Pri subaro ĉi-rilate parolas ankaŭ Sakaguchi (1998: 210; "Untermenge") kaj Göpferich (1998: 288; "Subsysteme").

4 Pri la unuafazaj reguligitaj lingvoj oni povas legi pli detale ĉe Blanke (1985: 140-156), Sakaguchi (1998: 167-168, 210).

5 Blanke (1985: 146-154) bone montras la gradan transiron de modifado de etnaj lingvoj el kiu rezultas nova lingvo intencita kiel plurfunkcia komunikilo (do reguligita lingvo) al la minimumaj lingvoj kaj minimumaj vortprovizoj kreitaj kun la sola celo servi kiel intera ŝtupo en la lernado de la koncerna etna lingvo. Basic English ankaŭ ĉi-rilate okupas apartan pozicion, ĉar ĝi devis laŭ sia aŭtoro servi ambaŭ celojn.

6 Tiuj estas specimenoj, ne kompleta listo. Pli detalan superrigardon donas Huijsen (1998). Pri la menciitaj lingvoj: CFE: Lehrndorfer (1996c: 346-351), ILSAM; Hennig/Tjarks-Sobhani (Red.) (1998: 122), Simplified English: Göpferich (1998: 288-290), Français rationalisé: Barthe k.a. (1999), Scania-sveda: Sågvall-Hein/Almqvist/Starbäck (1997), Kontrolliertes Deutsch: Lehrndorfer (1996a: 356-365, 1996c), Kontrolliertes Deutsch: Heine (1999).

7 Laŭ Lehrndorfer (1996c: 47) en 30 ĝis 60 horoj. Bedaŭrinde ŝi ne mencias la fonton de tiu informo. Necesus aldone scii kiel la lernotempo estis influita de la denaska lingvo kaj la grado de edukiĝo de la lernantoj.

8 La terminon teknika redaktoro mi paŭsas de la germana technischer Redakteur. Ĝi signifas profesion kies tasko estas verki (kaj redakti, aranĝi, administri, enpaĝigi, enformatigi, interretigi ...) la dokumentaron kiu apartenas al la produktoj kaj servoj de entreprenoj. La germana termino siaflanke devenas de la angla technical writer, kiu havas pli vastan signifon (Krings 1996: 12-13).

9 Krome entreprenoj kutimas preskribi kaj unuecigi la nelingvajn ecojn de siaj dokumentoj, do la aranĝon, enpaĝigon, litertipojn, litergrandecojn, kolorojn, simbolojn ktp. Ĉi ĉio ofte estas parto de strebo al pli ĝenerala "entreprena identeco".

10 Perkomputila tradukado estas unu el la plej fruaj aplikoj de komputiloj. Oni komencis labori pri ĝi jam fine de la 1940-aj jaroj (Hutchins 1997).

11 Ambigueco estas plursenceco. En perkomputila tradukado ĝi estas granda problemo sur la morfologia kaj sintaksa niveloj kaj grandega sur la semantika kaj pragmatika niveloj de vortsignifoj kaj interfrazaj rilatoj. En la komputa tradukprocedo okazas multnombraj decidoj en okazoj de pli ol unu struktura aŭ signifa alternativoj. Ĉi tiujn decidoprocedojn ne eblas aŭtomatigi sen divenado, hazardeco kaj, sekve, eraroj. Tial ne ekzistas tutaŭtomata perkomputila tradukado de nepreparita lingvaĵo.

12 La interlingvistiko kaj la interlingvoj intersekcas ankaŭ en la eksperimenta uzo de planlingvoj en perkomputila tradukado. Fakte en praktikaj projektoj oni uzis nur Esperanton. Pri aliaj planlingvoj en tiu rolo laŭ mia scio ne ekzistas pli ol nuraj mencioj de la ideo en unu-du disaj publikaĵoj (Gode 1955). En la komputtraduka projekto DLT (1984-1990) (Schubert 1992, 1997) oni uzis Esperanton kun du specoj de nelingvaj signoj: morfemdividilo kaj sintagmodividilo.

13 Unu tian lingvon, de Schienmann, mi skizis aliloke (Schubert, aperonta). Tie ankaŭ troveblas bibliografiaj referencoj.