Previous PageTable Of ContentsNext Page

Constantin Dominte

Fonemstatistikaj rimarkoj pri Esperanto

Zusammenfassung

Phonostatistische Betrachtungen zum Esperanto

Der Artikel untersucht die Phonemhäufigkeit im Esperanto und erklärt sie durch die Frequenz von Wörtern und Morphemen (der Affixe, des bestimmten Artikels, des Verbs esti, der Tabellwörter, Präpositionen, Konjunktionen sowie der abgeleiteten und ursprünglichen Adverbien). Die Häufigkeit der Esperanto-Phoneme stellt sich wie folgt dar (die Zahlen kennzeichnen die Ränge): 1. a, 2. o, 3. i, 4. e, 5. n, 6. l, 7. r, 8. s, 9. t, 10. k, 11. d, 12. j, 13. u, 14. m, 15. p, 16. b, 17. v, 18. f, 19. ĝ, 20. g, 21. c, 22. ĉ, 23. ŭ, 24. ŝ, 25. z, 26. h, 27. ĵ, 28.ĥ.

Mit einem durchschnittlichen Verhältnis von 43 Vokalen vs. 57 Konsonanten in 100 Phoneme enthaltenden Texten wird Esperanto als relativ vokalische Sprache betrachtet, die einen Platz zwischen den vorwiegend vokalischen Sprachen (Finnisch, Türkisch, Italienisch, Neugriechisch, Serbisch, Kroatisch, Rumänisch, Litauisch, Latein, Slowakisch, Französisch) und den eher konsonantischen Sprachen (Ungarisch, Schwedisch, Tschechisch, Deutsch und Amerikanisches Englisch) einnimmt.

Abstract

Phonostatistical Remarks on Esperanto

Phoneme frequency in Esperanto is investigated and related to the relative frequency of common words and morphemes: affixes, the definite article, the verb esti, correlatives, prepositions, conjunctions, and adverbs including both derived and unanalysable varieties. The frequency of Esperanto phonemes is as follows (the numbers indicate the ranks): 1. a, 2. o, 3. i, 4. e, 5. n, 6. l, 7. r, 8. s, 9. t, 10. k, 11. d, 12. j, 13. u, 14. m, 15. p, 16. b, 17. v, 18. f, 19. ĝ, 20. g, 21. c, 22. ĉ, 23. ŭ, 24. ŝ, 25. z, 26. h, 27. ĵ, 28. ĥ. With an average of 43 vowels and 57 consonants in 100-phoneme texts, Esperanto is a relatively vocalic language, located approximately between the more vocalic (Finnish, Turkish, Italian, Neo-Greek, Serbian, Croatian, Rumanian, Lithuanian, Latin, Slovak, French) and the more consonantal languages (Hungarian, Swedish, Czech, German and English).

1 Enkonduko

La ĉi-sube prezentata esploro celas malkovri la oftecon de la esperantlingvaj fonemoj kaj la procentan rilaton inter la vokaloj kaj konsonantoj en Esperanto.

La tasko estas facila, pro la fonetikeco de la esperantlingva ortografio, kio ne bezonigas fonemecan transskribon antaŭ ol efektivigi la kalkuladon, ĉar al ĉiu litero respondas ĉiam unu kaj sama fonemo.

Por la esploro mi elektis nombron da variaj tekstoj (originalaj kaj tradukitaj, prozaj kaj poeziaj) apartenantaj al diversaj «epokoj» de la evoluo de Esperanto. Ĉiu el la tekstoj enhavas po 300 literoj, kaj ilia mallongeco povas esti celo de ia kritiko, ĉar por tiaj esploroj oni kutime elektas pli longajn tekstojn. Sed mi kontentiĝis nur per almenaŭ provizora rezulto de tia esploro, kiel komenco pri estonta, pli ampleksa esperantlingva fonemstatistiko. Ĉiu-okaze, la tuta longeco de la ĉi tie esploritaj specimenoj transpasas iom tiun de iuj antaŭaj similaj esploroj, kaj nome de Sadler (1959) kaj Harry (1967); nur [Anonimo] 1965 transpasis la literkvanton de miaj specimenoj.

2 La korpuso

Se oni iam bezonus refaron de la kalkulado kaj la kontrolon de la rezultoj ĉi-sube menciataj, mi precizigas la fontojn de la specimenoj de mi elektitaj. Temas do pri:

3 Rezultoj

Koncerne la fonemoftecon en Esperanto, mi liveras ĉi-sube la liston de la fonemoj, ordigitaj laŭ la rango, ĉi-lasta - malkovrita per la kalkulado de la meznombra ofteco de ĉiu fonemo laŭ la aperoj en la jam menciitaj tekstoj.

La laŭranga listo de la esperantlingvaj fonemoj aspektas jene:

 

1.

a

12,67%

 

15.

p

2,55%

 

2.

o

9,15%

 

16.

b

1,63%

 

3.

i

8,79%

 

17.

v

1,05%

 

4.

e

8,44%

 

18.

f

1,02%

 

5.

n

7,33%

 

19.

ĝ

0,91%

 

6.

l

7,11%

 

20.

g

0,88%

 

7.

r

6,02%

 

21.

c

0,86%

 

8.

s

5,49%

 

22.

ĉ

0,63%

 

9.

t

5,49%

 

23.

ŭ

0,58%

 

10.

k

3,83%

 

24.

ŝ

0,33%

 

11.

d

3,33%

 

25.

z

0,30%

 

12.

j

3,30%

 

26.

h

0,25%

 

13.

u

3,08%

 

27.

ĵ

0,08%

 

14.

m

3,08%

 

28.

ĥ

0,00%

Tabelo 1

Oni konstatas, ke la plej oftaj fonemoj estas la vokaloj (precipe a, o, i kaj e), la malplej oftaj - la afrikataj (ĝ, c kaj ĉ) kaj la frikativaj konsonantoj (escepte de s kaj j).

Pri la vokaloj oni rimarkas, ke ĉiuj troviĝas en la unua duono de la listo, kaj sole u proksimume en ĝia mezo; kontraŭe al la etnaj hind-eŭropaj lingvoj, ne e, sed a estas la unua, plej ofta fonemo en Esperanto.

Rilate la unuan duonon de la listo, oni devas rimarki, krom la ĉeesto de la vokaloj, ankaŭ la ĉeeston de la sonantoj (n, l, r kaj m, ĉi-lasta troviĝanta ĉe la limo) kaj de la plozivoj (t, k - do precipe surdaj - kaj d), pluse de la frikativoj s (daŭra) kaj j.

Hazarde, la frikativa konsonanto ĥ ne troviĝis en la specimenoj esploritaj (cetere, oni ja scias, ĝi estas tre malofte renkontebla kaj, spite la vortparojn ĥoro - koro, ĥolero - kolero, kiuj montras, ke ĝi rolas kiel aparta fonemo en Esperanto, ĝia funkciebleco ŝajnas esti minacata, en aliaj kuntekstoj, de la oklusiva k).

La unua loko, laŭ la ofteco, de la vokalo a povas klariĝi per ĝia ĉeesto en la plej oftaj monemoj; temas, unue, pri la difina artikolo (la), poste pri la morfemoj -as, -ant-, -at-, pri la adjektiva finaĵo -a, pri la prefiksoj mal- kaj pra-, pri la sufiksoj -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-, pri la prepozicioj al, anstataŭ, antaŭ, apud, ĉirkaŭ, da, kontraŭ, laŭ, malgraŭ, tra, trans kaj la konjunkcioj kaj, aŭ, kvankam kaj aliaj monemoj (ajn, ja, jam, tabelvortoj finiĝantaj per -a, -al, am).

La ofteco de la vokalo o klariĝas per ĝia ĉeesto en la morfemoj -os, -ont-, -ot-, per ĝia funkciado kiel substantiva finaĵo, -o (kies ofteco nur en poeziaj tekstoj povas iom malaltiĝi, pro ĝia forigo); ĝi estas enhavata de la prefiksoj bo- kaj retro-, de la sufiksoj -obl-, -on-, -op-, -oz-, de la prepozicioj kontraŭ, krom, ol, po, por, post, pro, de la konjunkcio do kaj de aliaj monemoj (precipe tabelvortoj finiĝantaj per -o, -om).

La vokalo i, okupanta la trian lokon, partoprenas la esprimon de la estintecaj morfemoj -is, -int-, -it-, estas la infinitiva finaĵo de la verboj, -i, ĉeestas ankaŭ en kelke da afiksoj (dis-, fi-, mis-; -i-, -id-, -ig-, -iĝ-, -il-, -in-, -ind-, -ing-, -ism-, -ist-, -iv-, -iz-), da prepozicioj (ĉirkaŭ, ĝis, inter, pri), de la partikulo ĉi kaj estas la fonetika centro de la 45 tabelvortoj. Pluse, ĝi renkontiĝas en la esprimo de la pronomoj (mi, vi, li, ŝi, ĝi, ni, ili; si; ci; oni).

La vokalo e, kiu okupas la kvaran lokon, estas la finaĵo de la plimulto da adverboj; -e ĉeestas la esprimon de la plej ofta verbo en Esperanto, t.e. esti, kelkajn afiksojn (ek-, eks-, ge-, re-, retro-; -ebl-, -ec-, -eg-, -ej-, -em-, -end-, -er-, -esk-, -estr-, -et-), adverbojn nederivitajn ofte uzatajn (jes, ne, plej, tre), prepoziciojn (ĉe, de, ekster, el, en, inter, je, per, preter, sen, super), la konjunkcion sed, la partikulon des kaj la tabelvortojn finiĝantajn per -e(n), -el, -es.

La sonanto n estas ofta kiel: finaĵo de la akuzativo, -n, fonetika kerno de la aktivparticipaj morfemoj -ant-, -int-, -ont-, partoprenanto de la adverbo kaj prefikso ne(-), de la sufiksoj -an-, -end-, -in-, -ind-, -ing-, -nj-, -on-, de la prepozicioj anstataŭ, antaŭ, en, inter, kontraŭ, kun, sen, trans, de la konjunkcio kvankam kaj de la neaj tabelvortoj.

La sonanto l estas ofta kiel: partoprenanto en la fonetika strukturo de la artikolo, de la prefikso mal-, de la sufiksoj -ebl-, -il-, -obl-, -ul-, de la prepozicioj al, el, laŭ, malgraŭ kaj de la tabelvortoj finiĝantaj per -al, -el.

La sonanto r participas precipe la fonetikan strukturon de prepozicioj (ĉirkaŭ, ekster, inter, kontraŭ, krom, malgraŭ, per, por, preter, pri, pro, super, sur, tra, trans kaj far), de adverboj (nur, tre, tro) kaj de la konjunkcio ĉar, sed ankaŭ de kelke da afiksoj (pra-, re-, retro-; -ar-, -er-, -estr-).

La konsonanto s estas ofta, unue, kiel partoprenanto en la verbaj morfemoj -as, -is, -os, -us, poste, en la radiko de la plej ofte uzata esperantlingva verbo esti, en la fonetika strukturo de kelke da afiksoj (eks-, mis-; -esk-, -estr-, -ism-, -ist-), prepozicioj (anstataŭ, ekster, ĝis, post, sen, sub, super, sur, trans), konjunkcioj (se, sed), la partikulo des kaj de la tabelvortoj finiĝantaj per -es.

La ofteco de la konsonanto t povas deveni de ĝia ĉeesto en la sonkompleksaĵo de la verbo esti, de la aktivaj kaj pasivaj participformoj (-ant-, -int-, -ont-; -at-, -it-, -ot-), de kelke da adverboj (tuj, tamen), da prepozicioj (anstataŭ, antaŭ, ekster, inter, kontraŭ, post, preter, tra, trans), da afiksoj (retro-; -estr-, -et-, -ist-) kaj de la elmontraj tabelvortoj.

La ofteco de k povas deveni de ĝia ĉeesto en la sonkompleksaĵo de kelke da afiksoj (ek-, eks-), da prepozicioj (ĉirkaŭ, ekster, kontraŭ, krom, kun), konjunkcioj (kaj, kvankam) kaj de la demandaj-relativaj tabelvortoj.

La ofteco de j klarigeblas per ĝia funkcio kiel signo de pluralo, -j, per ĝia partopreno en la sonkompleksaĵoj de kelke da adverboj (ja, jam, jes, ju, plej), de la prepozicio je, de la konjunkcio kaj, de la sufiksoj -ĉj-, -ej-, -nj-, -uj- kaj aliaj monemoj.

U estas la signo de la volitiva verba formo, -u, de la kondicionalo, -us; ĝi partoprenas la esprimon de kelke da adverboj (nur, tuj), da prepozicioj (apud, dum, kun, sub, super, sur), da sufiksoj (-uj-, -ul-, -um-), de la partikuloj ĉu, ju kaj de la tabelvortoj finiĝantaj per -u.

La sonanto m troviĝas en la sonkompleksaĵoj de prefiksoj (mal-, mis-), sufiksoj (-em-, -ism-, -um-), prepozicioj (dum, krom, malgraŭ), konjunkcio (kvankam) kaj de la tabelvortoj finiĝantaj per -am, -om.

Nur la ĉeesto de la konsonanto d en la unua duono de la listo povas ŝajni iom stranga; tamen, ĝia tiea situo estas apogata de ĝia partopreno en la sonkompleksaĵoj de certaj afiksoj (dis-; -ad-, -end-, -id-, -ind-), prepozicioj (apud, da, de, dum) kaj konjunkcioj (do, sed) kaj la partikulo des.

4 La karaktero de Esperanto el fonemstatistika vidpunkto

Antaŭ ol komenti la procentan rilaton inter la vokaloj kaj konsonantoj en litercenta esperantlingva teksto, mi devas precizigi, ke mi konsideris la sonojn j kaj ŭ inter la konsonantoj, pro tio ke ili neniam estas silabkernoj, sed nur silabmarĝenaj fonemoj, samkiel la aŭtentaj konsonantoj. Do, la vidpunkto laŭ kiu j kaj ŭ, unuflanke, kaj la propre-diritaj konsonantoj, aliflanke, estas konsideritaj samklasaj, estas tiu de ilia komuna distribuiĝo.

La rilato akirita post la kalkulado estas je meznombre 43 vokaloj kontraŭ 57 konsonantoj en fonemcenta esperantlingva teksto, rilato preskaŭ komuna al Esperanto kaj al la franca lingvo, kaj sufiĉe proksima al la sama rilato en la latina lingvo. Tia konstato venas je la renkonto al la zamenhofa aserto, en iu letero al Deligny (Zamenhof 1962: 57), koncerninta la prononcadon de Esperanto, pri kiu la iniciatinto de la planlingvo rekomendis, ke oni sekvu la elparolon de la latina en Pollando, kiel ortoepian orientiĝilon.

Por ebligi komparon, mi montras ĉi-sube la saman rilaton en aliaj, etnaj, lingvoj1:

 

Lingvo

Vokaloj

Konsonantoj

       

    1.

finna

      51

    49

    2.

turka

      49

    51

    3.

itala

      47,74

    52,26

    4.

nov-greka

      46,61

    53,39

    5.

serba kaj kroata

      46,47

    53,53

    6.

hispana

      46

    (54)

    7.

rumana

      45,04

    54,96

    8.

litova

      45

    55

    9.

latina

      44

    56

    10.

slovaka

      43,82

    56,18

    11.

franca

      43,36

    56,64

    12.

ESPERANTO

      43

    57

    13.

hungara

      41,91

    58,09

    14.

sveda

      41

    59

    15.

ĉeĥa

      40,73

    59,27

    16.

germana

      38,86

    61,14

    17.

usona angla

      37,4

    62,6

Tabelo 2

La ciferoj rilataj Esperanton, en mia kalkulado, plene koincidas kun tiuj liveritaj de Sadler (1959: 67).

Oni ja konstatas, ke Esperanto troviĝas proksime al la limo inter la pli vokalecaj kaj la pli konsonantecaj lingvoj, kaj ĝin eblas konsideri relative vokaleca lingvo.

5 Konkludaj komparoj

El la tri fonostatistikaj esploroj pri Esperanto, kiujn ĝis nun mi konas, nur unu - tiu de [Anonimo] 1965 - estas komparebla al la mia. La aliaj du (Sadler 1959; Harry 1967) en siaj analizoj rigardas tri esperantlingvajn literojn dufonemaj (c = t + s; ĉ = t + ŝ; ĝ = d + ĵ), pri kio oni ne povas konsenti. Laŭ mia opinio estas klara diferenco inter c kaj ts, ĉ kaj , ĝ kaj , ĉar per la unuaj literoj oni notas po unu fonemo, dum per la duaj - po unu fonemgrupo.

Oni komparu:

paroj, en kiuj mi konsideris ankaŭ latentajn elementojn de la lingvo (antaŭataj de asterisko), sed eblajn, tio estas senatestajn - sed kies ekzisto estas principe ebla (pri tio, mi sekvis glosematikan principon vortumitan de Louis Hjelmslev en sia Prolegomena to a Theory of Language, kiu tekstas: en lingvostudo oni devas enkalkuli ankaŭ la eblajn sistemojn).

Oni vidu ankaŭ la parojn:

institucia kontraŭ institut' sia,

konsonanco kontraŭ konsonant' so,

kies komparo - se oni, certe, ne konsideras la fonetikajn intervortajn paŭzetojn kaj la akcenton - portas, koncerne la segmentecan fonetikan kampon, al mia ĉi-supra konkludo: c kaj ts estas diferencaj en Esperanto, ne nur laŭ la fonetika vidpunkto, sed ankaŭ laŭ la fonologia, kaj la saman aserton oni povas fari pri ĉ kontraŭ kaj pri ĝ kontraŭ .

Ankaŭ la silabigo povas esti argumento favore al tia opinio, pro tio ke la vortajn sonkompleksaĵojn, kiel: paco, maĉi, paĝo, oni ne povas dividi parole (buŝe) je silaboj jenamaniere: *pat-so, *mat-ŝi, *pad-ĵo, sed nur jene: pa-co, ma-ĉi, pa-ĝo. Similan argumenton uzis Sadler mem por demonstri la fonologian distingon inter i kaj j (lia ekzemplo estis i-ama kontraŭ ja-ma, al kiu oni povus aliajn aldoni).

Cetere, ankaŭ aliaj aŭtoroj esprimis vidpunkton similan al tiu de mi ĉi tie subtenata. El inter ili mi mencias Baghy (1972: 9) (oni vidu la eksplodo-frotajn konsonantojn, inter kiujn estas enkondukita - erare, laŭ mia opinio - ankaŭ dz; oni pensu, ekzemple, pri led/zono) kaj Janton (1977: 55-56) (oni vidu la Tableau des consonnes, la linion Affriquées). Analizon tute koincidantan kun la mia prezentis, sed implicite, Wells (1978: 17-18, 24).

Koncerne la esploron de [Anonimo], rilate la literoftecon, ĝi prezentas kelke da diferencoj kompare la mian, sed ili estas pli evidentaj precipe en la dua duono de la tabelo. En la unua duono diferenciĝas nur o (2-a rango ĉe mi, sed 4-a en la literofteca listo) kaj e (4-a rango ĉe mi, sed 2-a en la literofteca listo), la inversiĝo de la rangoj de d kaj j, de m kaj p ne estante tro grava afero. La diferencoj en la dua duono de la tabelo inter mia esploro kaj la literofteca listo konsistas el du ranginversiĝoj (ĉ kaj ŭ, ŝ kaj z) kaj, dum la rangoj de ĵ kaj ĥ koincidas en la du listoj, inter aliaj rangoj evidentiĝas - pluse aŭ minuse - diferencoj per 1 (v), per 2 (f, ĝ, h) kaj per 3 (b, g, c).

Bibliografio

a) Specimenfontoj:

Auld, William (Red.) (1974): Paŝoj al plena posedo (IV-a eldono), Bruxelles - Praha: HdE/Ĉeĥa Esperanto-Asocio, 240 p.

Zamenhof, L.L. (Red.) (1936): Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto, XV-a eldono, Paris: Esperantista Centra Librejo, 463 p.

b) Studoj:

[Anonimo] (1965): [esploro pri la literofteco en Esperanto], en "Esperanto" de UEA, n-ro 11: 194.

Baghy, Julio (1972): Metodiko-demandaro. Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 44 p..

Felix, Jiří (1982): Zvuková a pisemná stránka rumunštiny, Univerzita Karlova, Praha, 149 p.

Harry, Ralph (1967): Relativaj oftecoj de lingvaj elementoj en Esperanto, en "Scienca Revuo", vol. 18-a, n-ro 2: 49-50.

Janton, Pierre (1977): L'Espéranto, IIa eldono, Paris : Presses Universitaires de France, Paris 127 p.

Roceric-Alexandrescu, Alexandra (1968): Fonostatistica limbii române, Editura Academiei (...), Bucureşti, 173 p.

Sadler, Victor (1959): Relativaj oftecoj de kelkaj lingvaj elementoj en Esperanto, en "Scienca Revuo", vol. 10-a: 67-78.

Vraciu, Ariton (1972): Studii de lingvistică generală, Editura Junimea, (Iaşi), 191 p.

Wells, John (1978): Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, Centro de Esploro kaj Dokumentado, Rotterdam, 76 p.

Zamenhof, L.L. (1962): Lingvaj respondoj, konsiloj kaj opinioj (editorita de G. Waringhien), sesa eldono, Esperantaj Francaj Eldonoj, Marmande, 133 p.

1 La plejparto de la ciferoj devenas de Roceric-Alexandrescu (1968: 31-32) (oni vidu ankaŭ tieajn resendojn). Por la rumana mi kalkulis meznombre la rezultojn de la esploroj de I. Şiadbei, D. Macrea kaj D. Grumăzescu, samloke menciitaj. La donitaĵojn rilatajn al la turka mi dankas al kolego Nevzat Yusup (Universitato de Bukureŝto), diversajn aliajn - al la kurso pri la morfologia strukturo de la hungara lingvo, prezentita (1968-1969) en la Universitato de Bukureŝto de doc. d-ro Szabó Zoltán, kaj tiujn pri la litova mi ĉerpis de Vraciu (1972: 182). Felix (1982: 71) (rim. 2) parolas pri rondcifere 41 vokaloj inter 100 tekst-sonoj en la ĉeĥa.