Previous PageTable Of ContentsNext Page

Katalin Smidéliusz

Interlingvistiko vivproksime

(Lingvoplanigo kiel pedagogia rimedo - raporto pri universitata eksperimento)

Zusamenfassung

Interlinguistik hautnah

(Sprachplanung als sprachdidaktisches Mittel - Bericht über ein Experiment an der Universität Szombathely)

Der Artikel berichtet über ein Experiment, in dessen Verlauf Philologie-Studenten an der Fakultät für angewandte Sprachwissenschaft in Szombathely (Ungarn) im Rahmen eines Seminars die Aufgabe bekamen, in kleinen Gruppen Sprachprojekte auszuarbeiten. Die Autorin analysiert die Erfahrungen, die bei dieser sehr aktivitätsfördernden und lehrreichen Übung gemacht wurden. Das Experiment hat bei den Studenten großen Anklang gefunden und viele linguistische und sprachdidaktische Erkenntnisse gebracht. Neben den im Artikel aufgelisteten und noch weiter zu untersuchenden Beobachtungen bringt die Autorin Beispiele für Pronominal-, Nominal-, Verbal- und Zahlensysteme aus den neun Sprachprojekten, die von den 33 Studenten ausgearbeitet wurden.

Abstract

Hands-On Interlinguistics

(Language Planning as a Teaching Technique - A Report on an Experiment at Szombathely University)

The article describes a unique experiment in which university-level students studying philology in the Department of Applied Linguistics in Szombathely, Hungary, working in small groups, had to create linguistic projects for a seminar in linguistics. The author analyzes what happened in that active and instructive exercise, which was viewed as very successful by the 33 students involved and which produced many useful linguistic and pedagogical conclusions. Among the observations presented and those awaiting further analysis are noteworthy examples of the pronoun, noun, verb, and number systems of the nine projects.

1 La programo de la studobjekto Interlingvistiko

Kadre de la universitatranga fako aplikata lingvistiko, kiu estis lanĉita en Szombathely (Hungario), en la studjaro 1998/99, la studobjekto interlingvistiko ricevis lokon en la programo. Ekde tiu jaro ĝi estas instruata dum la du unuaj semestroj de la 5-jara trejnado.

La celoj dum tiu seminario estas: studi lingvopolitikajn demandojn, ekzameni apriorajn kaj aposteriorajn filozofiajn lingvoprojektojn, ekkoni la plej gravajn artefaritajn lingvojn. Kvankam la fakoj de la plejmulto de la studentoj estas la angla aŭ la germana lingvo, estis ĝenerale rimarkebla fakto, ke komence ili posedis tre malmultajn ĝeneral-lingvistikajn konojn. Ili kapablis havi superrigardon nek pri sia gepatra lingvo, nek pri la konataj fremdaj lingvoj, ne povis doni pri ili strukturajn analizojn. Ilia lingvokono konsistis nur el la traduko de konkretaj strukturoj kaj esprimoj.

La temo de la nova studobjekto postulis, ke la studentoj travidu la strukturojn de la lingvoprojektoj, kapablu eltiri proprajn konkludojn, en ili kreiĝu konkretaj pretendoj dum la analizo de la unuopaj lingvoj.

2 La metodikaj paŝoj de la lingvoplanigo

Komence de tiu seminario ni parolis pri la sekvaj temoj: lingva komunikado, lingvopolitikaj demandoj, lingvoprojektoj ĝenerale, la perfekta lingvo de Dante, aprioraj lingvoj de Lullus, Francis Bacon, Descartes, Dalgarno kaj John Wilkins. Por faciligi la studojn, tro teoriajn por unuakursano, ni alproksimiĝis al la temo de la praktika flanko. Kadre de tiu laboro la agadon de la malgrandaj grupoj ni efektivigis en tri ŝtupoj:

Por la unua provo la studentoj, sen iu ajn antaŭprepariĝo, dum seminaria horo devis skizi la bazon de propra, surloke inventita lingvoprojekto.

La projekto prezentiĝis destinita iĝi la nova, komuna lingvo de la Eŭropa Unio. La lingvo devis esti: simpla , regula, facile lernebla kaj la leksiko devis baziĝi sur la eŭropaj lingvoj.

En la dua etapo la grupoj povis labori pri la projekto dum du monatoj, por ellabori la detalan gramatikon de la lingvoprojekto kaj krei ties bazan vortprovizon kaj modelfrazojn.

La tria fazo estis kiam la grupoj devis prezenti sian lingvoprojekton al la aliaj, argumentis pri la logikeco de siaj solvoj, respondis al la starigitaj demandoj.

Ĉiuj tri fazoj havis siajn lingvistikajn kaj pedagogiajn taskojn (kaj ankaŭ spertojn).

3 La eksperimento

3.1 La unua etapo

Dum la du ĝisnunaj studjaroj entute 33 studentoj partoprenis en la laboro, formante laŭplaĉajn grupetojn. Ĝenerale 3 personoj estis en unu grupo, sed pro "lingvistikaj" malkonkordoj estis unu persono kiu tute sole laboris (la kreinto de la lingvo MINE), dum kelkaj pigraj studentoj kaŝis sin en pli grandaj grupoj.

La skizoj, faritaj dum la unua 90-minuta grupa laboro estis mizeraj. La plej ĝenerala sperto estis, ke la studentoj tute ne sciis kiel priskribi lingvon. (Ili produktis el vortkategoria vidpunkto miksitan vortliston, ofte grupigante la vortojn en konversaciajn temojn. Troviĝis grupo, kiu opiniis la plej grava tasko listigi la fleksiaĵojn kaj finaĵojn.)

Por plupaŝi necesis doni al la studentoj ampleksajn klarigojn pri la bazaj nocioj, manieroj priskribi lingvojn, ktp.

3.2 Lingvistikaj kaj pedagogiaj taskoj de la dua etapo

En tiu periodo dum la seminarioj ni okupiĝis ne pri la planado de propra lingvo, sed analizis diversajn filizofiajn lingvoprojektojn, tamen ĉiam troviĝis iom da tempo, se liveriĝis demando pri la kreenda propra projekto.

Por ke la studentoj povu progresi en la laboro

· necesis konigi al ili aron da lingvistikaj terminoj

· studigi al ili lernolibrojn pri lingvoj kaj gramatikoj

· helpi apliki analizon, sintezon (studo de la lingvoj, rimarko de ĝeneralaj reguloj)

· evoluigi la lingvistikan fantazion (trovo de novaj leksemoj)

· alkutimigi ilin al logika, kreiva pensado (konstruo de la propra sistemo)

· instigi la gestudentojn labori grupe

· kaj igi ilin kompili enhave kaj estetike altnivelan laboraĵon pere de komputilo

La finverkitaj projektoj unue estis trastuditaj de mi mem, kaj laŭbaze de miaj analizoj mi difinis la vicordon de la antaŭpublikaj prezentadoj kiuj okazis en formo de seminaria prelego farita de la grupo, kies membroj dividis inter si la taskojn.

3.3 Dum la prezentado de la propraj projektoj observeblis la subaj rimarkoj:

a) la prezentantaj studentoj

· montris siajn kapablojn prelegi, prezenti sciencajn temojn antaŭ publiko

· la inventitan projekton devis koni tiomgrade, ke ili povu respondi al la demandoj, kapablu argumenti pri la temo

· fariĝis fieraj pro la identiĝo kun la propra lingvoprojekto

b) la aŭskultantaj studentoj

· aŭdante, ene de malmulte da tempo devis travidi la fremdajn strukturojn

· devis rimarki en la lingvoj la (ne maloftajn) kontraŭdirojn kaj mallogikaĵojn (kaj faris tion kun ĝuo por embarasigi la alian grupon)

· prijuĝis la aŭditajn projektojn, esprimis sian opinion pri tiuj
(plej ofte en tre edukita, inteligenta maniero).

4 Kiajn pluajn eblojn povas doni la detala analizo kaj komparo de la linvgoprojektoj?

La analizo de la kreitaj lingvoplanoj donas atentendajn informojn ĉefe por la instruanto, sed estis interese, ke ankaŭ la studentoj scivolis pri la rezultoj. Ĉiu el la sube listigitaj punktoj meritus apartan analizon, profundan studon, sed pro spacaj kialoj nur resume mi povas aludi al la observitaj kaj ankaŭ dum la sekvaj jaroj observendaj fenomenoj.

4.1 Observaĵoj rilataj al la studentaj lingvoprojektoj

· elekto de la nomo de la lingvoprojekto: la nomoj kiel UNI DUMI 1, EULES 2, UNIWERSALO, SIMPLE memorigis pri la Eŭropa Unio kaj pri la fiksita kriterio, ke la lingvo estu simpla; HAVAJONHO estas la kunmetita formo de la unuaj kvar personaj pronomoj de la lingvo; DALINGVA aludas al la fakto, ke en la lingvo estas aplikata plurfoje duobligo, do ĝi similas al kvazaŭ balbutado 3; MINE pensigas pri "minestrone", itala legomsupo; por la nomo de la lingvoj MAJO kaj TINK ne troveblis klarigo.

· fonemsistemo: ĉiu grupo uzis 5 vokalojn - a,e,i,o,u - ; unu donis eĉ fonetikan transskribon,

· grafikaj sistemoj: TINK uzis ne nur la kutimajn latinajn literojn ( ç [t_ ]),

· apliko de diversaj signoj por esprimi la emociajn tonojn de la frazo 4 (Uniwersalo):

· tipologia klasifiko de la lingvoprojektoj: en pluraj kazoj estis donita sed plej ofte ne la ĝusta,

· vortkategorioj: en neniu projekto tiuj estis prilaboritaj detale, nek finpensitaj logike; la plej bona estis la sistemo de la pronomoj ( vd. Tabelo 1.),

· kiagrade ili strebis al la reguleco, senescepteco (substantivoj, vd. Tabelo 2.),

· kie rimarkeblis la plej grandaj mankoj: verbosistemo: ekz. estas prilaborita nur indikativo, mankas pluraj verbotempoj kaj modoj, (vd. Tabelo 3.),

· nur du projektoj (SIMPLE kaj MINE) okupiĝis pri la ellaboro de participaj formoj

· en 4 lingvoprojektoj troveblas helpverboj,

· la sistemo de la numeraloj , malgraŭ mia atendo, estas nek internacia, nek facile ellernebla (vd. Tabelo 4.),

· el la 9 lingvoprojektoj 7 kreis prepoziciojn, 5

· kreado de la vorttrezoro : preskaŭ duonon de la leksiko donas memkreitaj, abstraktaj vortoj, nur 30-35 % estas radikoj, pruntitaj el aliaj eŭropaj lingvoj. (Eĉ ne unu lingvo estis pure tia aŭ alia.) Malpli ol 10 procentojn kovras tiuj vortoj kiuj montras klaran rilaton al la hungara lingvo, gepatra por la studentoj. Pro ties petoleco, spriteco eble estus interese montri el ili kelkajn ekzemplojn.

hungardevenaj vortoj:

transprenitaj kun eta modifo, kun aldono de ferma morfemo:

sen formoŝanĝo, kun la uzo de popolaj, dialektaj aŭ slangaj vortoj:

mizo ( _ Mizo = marko de lakto) = lakto

vortoj kreitaj el sinonimoj

Vortoj, prenitaj el fremdaj lingvoj:

tuj, klare rekoneblaj

amuza vortmiksiĝo

miskompreneblaj vortoj, falsaj amikoj

maiz= havas, vento = fenestro, animo = kuraĝo

Miksiĝo de hungaraj kaj fremdaj radikoj:

· vortfarado, derivado sprita, sed ne ĉiam tutlogika (UNI DUMI: numeraloj: ei, ze,de, ...; tago: ge, lundo eige (unu-tago), mardo: zege...., monato: ufge, januaro ufge ei, (monato unu) februaro ufge ze),

· la karakterizaj trajtoj de la donita vortaro: laŭtema, hazarda, por servi la traduktekstojn (ofte la vortoj ne estis laŭalfabete listigitaj, kaj ĉiam nur unudirekta listo "fremdlingva"-hungara),

· la tipoj kaj la celoj de la ekzemplofrazoj, ekzemplotekstoj (ili servas por gramatikaj, lingvistikaj celoj, estas kompilaĵoj: biografioj, fabeloj, letero, komerca anoncteksto),

· ĉu estis farita traduko de literaturaĵo (UNI DUMI: Petőfi: La amo; MINE: Kölcsey Paraineise, UNIWERSALO: Nia patro - preĝo),

· faritaj eraroj ("en nia lingvo troviĝas la sekvaj prepozicioj: -dan = ĝis, -deg = jer, -fu = en, ktp. Tiuj staras ĉiam post la vorto.";" nia lingvo estas freksia (sic!)"),

· kiujn efikojn havas la lingvoj (laŭfaka, studata/lernata lingvoj de la studento, aŭ la gepatra lingvo). Pozitiva efiko: estas rekoneblaj la elementoj; negativa: evititaj solvoj)

· sintaksaj priskriboj apenaŭ troveblis en la projektoj

4.2 Komparo de la diversaj lingvoprojektoj

· analizo de la similaj solvoj (lingvaj, leksikaj)

· preparo de frekvencolisto laŭbaze de la donitaj vortaroj

· provo krei kune pli perfektan lingvon uzante la plej bonajn elementojn de la prezentitaj projektoj

5 Praktika provo de la lingvoprojektoj

La vera provo de la prezentitaj projektoj povas efektiviĝi, kiam ĉiu grupo kapablas traduki al sia lingvo la saman tekston, lingvajn formojn kun sisteme listigitaj ekzemplofrazoj. Dum la tradukado la studentoj povas rimarki la mankojn de sia lingvoprojekto, la neuzeblecon de la malbone aŭ nekomplete prilaboritaj strukturoj. Tiam la studentoj havas eblon pluperfektigi sian projekton, aldoni la mankantajn elementojn.

Dum la posta analizo la tradukoj de la sama teksto donas pli bonan eblon por la komparo kaj analizo de la projektoj.

6 Konkludo

6.1 Ĝeneralaj spertoj

Planigo de lingvo kiel tasko estis nekutima al la studentoj, sed ili komencis la laboron kun granda entuziasmo. (Estas alia problemo, ke unu el la grupoj ne klopodis prepari sistemon plejeble taŭgan, ne povis/volis persiste labori). Dum la procezo mi sukcesis alkutimigi la studentojn al konscia kaj regula ekzameno de lingvaj sistemoj, al ampleksa struktura analizo de la gepatra lingvo, malkovro de lingvaj universalaĵoj kaj instigi ilin al ties kreiva apliko.

Mia celo ne estis instigi ilin al kreado de nova lingvo, mi ne intencis superflue kreskigi la nombron de la ekzistantaj lingvoprojektoj kaj furoraj amatoraĵoj, sed se kelkaj el la grupo tamen havis tian utopian ideon, forlasis ĝin dum la dua parto de la semestro kiam ni analizis la kutime alte taksatajn lingvo(projekto)jn ( Volapuko, Esperanto, Ido, Occidental, Interlingua, hungara Romanid ) kaj novajn provaĵojn kiel inter aliaj: Uropi, Lojban, Klingon, Europanto. Tiun analizon la studentoj faris jam laŭ siaj spertoj, komparante, rigardante per aglaj okuloj la diversajn sistemojn, serĉante la formojn kaj solvojn, konvenajn al siaj pretendoj.

Fine de ambaŭ studjaroj en la taksado de la faritaj laboroj kaj taskoj la lingvokrea ekzerco kaj ties spertoj ricevis la plej pozitivan prijuĝon de la studentoj kaj fariĝis diskuttemo ankaŭ ekster la klasĉambroj. (Sekve por la sekvajara semestro aliĝis jam al la interlingvistikaj seminarioj kelkaj ankaŭ el miaj kolegoj). La akiritajn spertojn la studentoj povos bone utiligi dum siaj filologiaj studoj kaj lingvoinstrua praktiko. Studento jene resumis la esencon: " Se mi eklernos novan lingvon, mi komencos ne per la lernolibro, irante de unu leciono al la alia, sed mi unue trastudos la gramatikan libron. Kial ne tiel oni instruis nin ĝis antaŭe?" Fakte kial ne?

6.2 Kiel tiu eksperimento utilis al Esperanto?

Krom la menciitaj utilaj lingvistikaj spertoj la studentoj vole-nevole havis daŭran kontakton kun planlingvoj, alkutimiĝis al la ideo ke tiuj ekzistas, pluraj el inter ili funkciis kaj eĉ nun funkcias.

Fine de la dua semestro dum la ekzameno ili devas profunde koni unu el la pritraktitaj lingvoprojektoj. Literaturon por la prepariĝo mi mem disponigas aŭ direktas ilin al la reto. Nur unu lingvo estas kiun mi pretas instrui post la devigaj lekcioj, tiu lingvo estas Esperanto.

Dum la unua jaro la fakultativan Esperanto-kurson vizitis pli ol la duono de la grupo kaj multaj sincere ekinteresiĝis pri la lingvo kaj ties movado.

La funkciadon de E-o la studentoj mem povis sperti, kiam dum unutaga ekskurso ni vizitis en Vieno la Internacian Esperanto-Muzeon kaj tie la direktoro de la muzeo s-ro Herbert Mayer en Esperanto prelegis pri la planlingvoj Occidental kaj Interlingua. Tiam evidentiĝis ke nia internacia lingvo taŭgas ankaŭ por fakaj, sciencaj celoj, tio ŝajnis esti grava argumento por E-o.

Eble el la trideko da filologoj nia movado gajnos "nur" kvar-kvin esperantistojn, sed certe ankaŭ en la aliaj restos pozitivaj opinioj pri la planlingvoj, kiujn ili povos transdoni dum la postaj lingvistikaj agadoj.

Klarigoj por Tabelo 1

Dum la ellaboro de la pronomoj la grupoj strebis al la senesceptaj solvoj, t.e. la kazojn, krom la nominativa (se entute ellaboritaj) ili solvis per la uzo de prepozicioj (SIMPLE, DALINGVA) aŭ per kaz-finaĵoj. En la lingvoj UNI DUMI, HAVAJONHO estas sufiksoj, en la lingvo MAJO la formado de la kazoj estas diversmaniera: en dativo ekzistas prefiksoj, en la aliaj kazoj ili uzas sufiksojn. Estas interese, ke en la lingvo DALINGVA en pluralo observeblas duobligo de la singularaj formoj. En la lingvoj MINE kaj UNIWERSALO por la pronomoj oni uzis la saman vokalon. Nur en la lingvo SIMPLE estas ellaborita ĝentila formo. Persona, nedifinita pronomo (en Esperanto "oni") kreiĝis nur en UNIWERSALO.

Mallongigoj: p. - persono

Tabelo 1: Pronomoj

Pronomoj

           
 

Mine

N.

Uniwersalo

N.

Eules

N.

Havajonho

N. A.

Majo

N. A. P. D.

Simple

N. A. P. D.

Sing. 1-a p.

me

bu

ma

ha hai

ego egom egoz cuego

ego ta ego lu ego ka ego

Sing. 2-a p.

te

cu

de

va vai

due duem duez cudue

tu ta tu lu tu ka tu

Sing. 3-a p.

se

du

si

jon joni

da dam daz cuda

ato ta ato lu ato ka ato

Oni

 

fu

       
             

Plur. 1-a p.

ke

gu

mak

ho hoi

vini vinim vimiz cuvini

vi ta vi lu vi ka vi

Plur. 2-a p.

le

ku

dek

vat vati

bila bilam bilaz cubila

tem ta tem lu tem ka tem

Plur. 3-a p.

ve

lu

sik

jont jonti

toro torom toroz cutoro

sei ta sei lu sei ka sei

Pronomoj

     
 

Tink

N. A./D. P.

Uni Dumi

N. A. P.

Dalingva

N. A. G. D. Ins.

Sing. 1-a p.

ot ota otu

ba bam bas

ob li ob le ob la ob lu ob

Sing. 2-a p.

to toa tou

ce cem ces

rok li rok le rok la rok lu rok

Sing. 3-a p.

fer fera feru

do dom dos

tam li tam le tam la tam lu tam

 

fem fema fesu

   
 

fes fesa fesu

   

Plur. 1-a p.

oto otoa otou

fo fom fos

obob li obob le obob la obob lu obob

Plur. 2-a p.

mot mota motu

go gom gos

rokrok li rokrok le rokrok la rokrok lu rokrok

Plur. 3-a p.

lat lata latu

ho hom hos

tamtam li tamtam le tamtam la tamtam lu tamtam

Tabelo 2: Substantivoj

 

Havajonho

Majo

Simple

Tink

Uni Dumi

Finaĵoj

neregula

ibrik=taso skribo=krajono

kanis= hundo

ĉiam -o

melkefamo=

penso

zamero= domo

ĉiam -e

kafe= kafo

morne=mateno

bire= biero

neregula

imbra=pano

lebem=akvo

leke=fajro

pibo=domo

vokalo

sasu=bopatrino

kike=printempo

patri=somero

Pluralo

-l ( -e kunliga vokalo )

-ta

-s

-z

-r

Markita akuzativo

 

-m (finaĵo)

     

 

Dalingva

Mine

Uniwersalo

Eules

Finaĵoj

ĉiam -o

femo=virino

faziro=domo

neregula

pal= domo

geniz=trezoro

ĉiam -o

domo=domo

matro=patrino

aplo=pomo

konsonanto

liben=libro

lakon=domo

monid=

knabino

Pluralo

duobligo de la vorto

-o

-s

`k (-e kunliga vokalo)

Markita akuzativo

   

-n (finaĵo)

 

En neniu lingvo estas kreita genro ĉe la substantivoj. Nur en du projektoj aperas markita akuzativo, kvankam ĝi forte enestas en la hungara lingvo. La aliaj lingvoj decidis pri la strikta vortordo.

Tabelo 3: Verboj

Lingvo

Havajonho

Majo

Simple

Tink

Uni Dumi

Finaĵo

 

konsonanto

-aron

neregula

-a

Infinitivo

   

Bin-aron

   

Prezenco

Sen finaĵo

(Ha kavali tetto)

(Mi iras hejmen)

Sen finaĵo

"Ne ekzistas:

· Neregulaj verboj

· Verbotempoj

· Pasiva voĉo

· Distingo inter la konjugacioj"

Mem la verbo

(Hot orema cukvenko .

La patrino manĝas.)

 

Preterito

    o-prefikso

( Ha okavali tetto )

-ek finaĵo

(munok-munikek )

kat + inf.

(Hot orema kat cukvenko)

-tro (sufikso)

Futuro

    -o sufikso

(Ha kavalio tetto)

futri (helpverbo)

vut + inf.

(Hot orema vut cukvenko

gu lesa (frazofine)

Imperativo

   

-aron (forfalas)

Sam+inf.

 

Kondicionalo

Lev (frazkomence)

(Lev pupa ham tetto= Patro havus aŭton.)

 

-ana

ego binana

(mi estus)

Raf+inf.

Adro

Ĉiam post la verbo

Kopulo

Lol

Sum

Binaron

Meti

 

Por la formoj de faktitivo kaj refleksivoj nur unu lingvo, DALINGVA, ellaboris solvojn.

Lingvo

Mine

Dalingva

Eules

Uniwersalo

Finaĵo

 

Konsonanto, dusilaba

 

-i

Infinitivo

Radiko + ri

     

Prezenco

Nemarkita

(Me giza)

(Mi skribas)

Nemarkita

Barak (iras)

Nemarkita

Samu (néz)

Nemarkita

Bu roboti (mi laboras )

Preterito

-l sufikso

(me gizal)

Fil +inf.

(Fil barak)

Radiko+`zo

(samu`zo)

past + inf.

(Bu past roboti.)

Futuro

Prezenco + temp-adverbo

Len+ inf.

(len barak)

Radiko +`fu

(samu`fu)

Futur + inf.

(Bu futur roboti.)

Imperativo

 

Radiko+pronomo

(Setar rok!

Sidiĝu!)

 

Let +inf

Let gu goi!

(Ni iru!)

Kondicionalo

-ga sufikso

Go + verbo

(Ob go safar

Mi forveturus.)

Ob go fil safar

Mi forveturintus.)

 

Inf.+us

(bu mangus )

Mi manĝus.

Kopulo

 

To

   

Tabelo 4: Numeraloj

numeraloj

                 
 

Havajonho

Majo

Simple

Tink

Uni Dumi

Dalingva

Mine

Uniwersalo

Eules

0

 

zon

   

ui

nu

 

 

1

tam

bon

on

er

ei

unu

enij

2

tem

deg

du

do

ze

du

denij

3

tim

tar

tre

zi

de

tru

terij

4

tom

sul

fri

re

vu

fru

verij

5

tum

pet

fro

gu

fu

tibu

kerij

6

tal

ses

sax

lo

se

siku

gorij

7

tel

sin

on

ve

si

su

zorij

8

til

akut

fon

ho

au

eyu

norij

9

tol

niet

mer

bi

ne

nanu

corij

10

deke

osol

len

ne

zi

bondu

sorij

11

           

roenij

20

 

degol

du len

 

zezi

dubondu

derorij

26

 

degol-ses

   

zezi se

dubondusiku

 

100

ceno

bosol

keko

 

zizi

senu

 

113

 

bosol-osol-tar

         

1000

nilo

 

tasa

 

zizizi

milu

 

10.000

 

osbonosol

         

1.000.000

   

mille

       

1 "dumi" aludas al la hungara verbo "dumál", signifanta: 'paroladi longe kaj tede'

2 la vorto "les " estas la prononcita hungara vorto "lesz", signifanta "estos "

3 "da dog" signifas "balbutas" en la hungara lingvo

4 Tiu ideo venis sendube el pli frue kune studitaj lingvoprojekto kaj lingvistikaj artikoloj de István Gáti (1749-1834), (Litaraturo: Szerdahelyi, István (1980): Bevezetés az interlingvisztikába. Budapest: Tankönyvkiadó, 290 p.

5 En la hungara lingvo ne ekzistas prepozicioj

6 La listigitaj vortoj eniris la vortprovizon pro la kreitaj tradukaĵoj.