Previous PageTable Of ContentsNext Page

Renato Corsetti

Homaj rajtoj, lingvaj homaj rajtoj kaj Esperanto

Zusammenfassung

Menschenrechte, sprachliche Menschenrechte und Esperanto

Der Artikel verfolgt das Ziel, die Entwicklung der Vorstellungen zu Menschenrechten in der Welt und ganz besonders in den Dokumenten der Vereinten Nationen darzustellen. Er beschäftigt sich außerdem mit dem in der Gegenwart entstehenden Konzept der sprachlichen Menschenrechte. Die Esperanto-Bewegung hatte stets, von der Zeit Zamenhofs an, die sprachlichen Menschenrechte zum Anliegen, wenn auch unter anderen Bezeichnungen. Die gegenwärtige Entdeckung dieser Themen seitens nicht-esperantistischer Kreise bietet etwas günstigere Möglichkeiten, dass die Welt beginnt, die Botschaft der Esperanto-Bewegung ernst zu nehmen.

Abstract

Human Rights, Linguistic Human Rights and Esperanto

This article reviews the development of the concept of Human Rights in the world and particularly in the documents of the United Nations. In addition, it describes the increasingly widely debated concept of Linguistic Human Rights. The Esperanto movement has always emphasised Linguistic Human Rights from Zamenhof's time to the present day, although the name for the concept has varied. The fact that circles outside the Esperanto movement are now becoming aware of this problem will, perhaps, increase the chances of the movement's message being taken seriously.

1 Ĉe la naskiĝo de Esperanto

La unua puŝo al la kreado de Esperanto, kiel ni ĉiuj scias, estis ĝuste la ideo liveri rimedon por kontraŭstari maljustan lingvan situacion en difinita parto de la rusa imperio.

Kompreneble tiu koncepto estas ofte esprimata en maniero nebula, religieca, kiel ekzemple ankoraŭ en Privat: "Nur neŭtrala lingvo povus ĉiujn kontentigi, sen ofendo nek ĵaluzo."1

Aŭ, ankoraŭ en Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia, Zamenhof mem diras: "...la lingvo internacia ne sole ne povas malfortigi la lingvojn naciajn, sed kontraŭe, ĝi sendube devas konduki al ilia granda fortiĝado kaj plena ekflorado".2

Estas tre konataj, sen bezonoj pri pluaj citoj, ĉiuj debatoj, kiuj akompanis la ideon pri la lingvo mem ek de la unua kongreso en 1905 ĝis la unua mondmilito.

Al la frakcio, tiam ĉefe franca, kiu volis prezenti Esperanton kiel nuran teĥnikan ilon sen pliaj ideoj pri savado de la homaro, ĉiam kontraŭstaris Zamenhof mem kaj alia forta frakcio.

La sloganoj pri Esperanto kiel lingvo, kiu metas ĉiujn homojn en saman pozicion sendepende de la denaska lingvo, floris tiam kaj estis arde disvastigataj de la tiama movado.

Sufiĉas relegi la vortojn de la parolado de Zamenhof en Bulonjo, parolado vaste represita kaj vaste legata, ankoraŭ nun, por vidi kiom, per tiamaj esprimoj, oni aludis je la lingvaj homaj rajtoj: "Ofte kunvenas personoj de malsamaj nacioj kaj komprenas unu la alian; sed kia grandega diferenco estas inter ilia reciproka kompreniĝado kaj la nia! . . . Tie la membro de unu nacio humiliĝas antaŭ la membro de alia nacio, parolas lian lingvon, hontigante la sian, balbutas kaj ruĝiĝas, kaj sentas sin ĝenata antaŭ sia kunparolanto, dum tiu ĉi lasta sentas sin forta kaj fiera; en nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiitaj; ni ĉiuj staras sur fundamento neŭtrala, ni ĉiuj estas plene egalrajtaj..."3

Estas interese kiel la koncepto pri "egalrajteco" troviĝas, do, en unu el la plej fruaj tekstoj de la Esperanto-kulturo de la jaro 1905.

Kaj la sama ideo revenas regule sub aliaj formoj en la postaj paroladoj. Sufiĉas ĉi tie nur citi la faman frazon de la kongresa parolado en Ĝenevo en 1906-a "Kun tia Esperanto, kiu devas servi ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni volas havi nenion komunan!"4

Ne estas malfacile rekoni la aplikeblecon de tiu frazo de Zamenhof al la nuna situacio. Parto de la subtenantoj de la ekzistanta ordo, kaj de la praktika superregado de la angla lingvo, asertas, kiel ni vidos pli bone poste, ke la uzo de la angla servas nur celojn de "komerco kaj praktika utileco", kaj neniel ĝi estas rigardinda kiel fenomeno de kultura superregado aŭ imperiismo.

Kompreneble la tempoj ne estis maturaj ĝis post la dua mondmilito por ĝenerala ekuzo de la koncepto de homaj rajtoj, kaj la idearo de Zamenhof kaj de la esperantismo en ĉi tiu kampo restis konataj kiel "interna ideo", la kialo kial ni volas disvastigi Esperanton. Pri la uzoj kaj misuzoj de la koncepto de "interna ideo" estas konsulteblaj pluraj verkoj en Esperanto. Tute aparte Lapenna/Lins/Carlevaro (1974) kaj por kritika analizo estas la verkoj de Detlev Blanke, kiujn ne eblas citi pro ilia abundo.

2 Ĉe la naskiĝo de Homaj Rajtoj

Estas malfacile kompreni nun, kion praktikan havis en la kapo la subskribantoj de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj en San Francisko la 26-an de junio 1945 kiam ili subskribis ĉarton, kiu en sia unua artikolo antaŭvidas:

La celoj de Unuiĝintaj Nacioj estas:

3. Realigi internacian kunlaboradon por solvi internaciajn problemojn de ekonomia, socia, kultura aŭ humaneca karaktero kaj antaŭenigi kaj stimuli la respekton al homaj rajtoj kaj al fundamentaj liberecoj por ĉiuj sen distingo de raso, sekso, lingvo aŭ religio;5

Malgraŭ la monto da libroj kaj studoj pri la Ĉarto de UN, mi kredas ke la simpla respondo devus esti: "nenion". Verŝajne la unuaj subskribantoj kaj la postaj subskribantoj simple konsideris tiun mencion "por ĉiuj sen distingo de raso, sekso, lingvo aŭ religio" simpla stila aldonaĵo, kiu bele sidas en tiu punkto de la teksto, sed kiu devigas al nenio praktika almenaŭ en la tuj posta tempo.

Al tiu konkludo oni devas nepre veni se oni vidas ke ankoraŭ nun, 55 jarojn post la unuaj subskriboj, la distingoj laŭ raso, sekso, lingvo kaj religio vaste efikas por ne paroli pri la rajtoj mem sendepende de la distingoj.

Fakte la 10-an de decembro 1948-a la Ĝenerala Asembleo de UN akceptis la konatan Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj, kiu precizigas, kiuj estas tiuj rajtoj.

Se ni rigardas nur al unu el la artikoloj, la artikolo 25-a, ĉiu povas tuj kompreni, kiel la registaroj rilatas al tiu Deklaracio.

Artikolo 25-a. (1) Ĉiu havas rajton je vivnivelo adekvata por la sano kaj bonfarto de si mem kaj de sia familio, inkluzive de nutraĵo, vestaĵo, loĝejo kaj medicina prizorgo kaj necesaj sociaj servoj, kaj la rajton je sekureco en okazo de senlaboreco, malsano, malkapablo, vidvineco, maljuneco aŭ alia perdo de la vivrimedoj pro cirkonstancoj ekster sia povo.6

Kompreneble la fakta enhavo de tiuj rajtoj estis daŭre "interpretata" de la unuopa registaro, kaj la grado de ĝuo de la unuopaj rajtoj variis de lando al lando. La ĉi-supra artikolo 25-a, ekzemple, neniam estis aplikita en Usono, kiu ĝenerale estas tre parolema pri respekto de homaj rajtoj fare de aliaj ŝtatoj. Kaj verŝajne ne povis okazi alimaniere, ĉar oni ne povas abrupte devigi sociojn ŝanĝi sian konduto-manieron.

La temo estas daŭre redifinata, kaj oni devas agnoski ke tiu redifino okazas en UN kaj en la apartaj instancoj de la UN-sistemo. Alivorte la mondaj organizaĵoj mem provas puŝi tiun temon, ofte kontraŭ la volo de la unuopaj registaroj.

Lastatempe, ekzemple, oni multe debatas pri du temoj. Unu estas la "kultura relativeco" de la homaj rajtoj kaj la alia estas la "novaj homaj rajtoj", kiujn oni konsideru.

La unua temo en ekstrema resumo signifas ke oni rajtas diskriminacii virinojn en Afganujo (ĉar la loka kulturo tion permesas) kaj ke oni rajtas lasi senlaborulojn aŭ malsanulojn morti en Usono (ĉar la loka kulturo tion permesas).

La dua temo ampleksas la rajtojn je "sana viv-medio", je "evoluo", je "paco", ktp.

Estas tre interesa mensa ludo legi kiel la tutmondaj delegitaroj batalas unu kontraŭ la alia kaj estas ankoraŭ pli interesa mensa ludo, kompreni kiel multe ĉiu delegitaro estas influata de la politika kulturo de la propra lando.

Interesiĝantoj pri ĉi tiuj lastatempaj evoluoj povas komenci sian esplorvojaĝon per libro redaktita de Janusz Symonides kaj eldonita de Unesco7.

Kiam temas pri Homaj Rajtoj ĝenerale la NeRegistaraj Organizaĵoj multe interesiĝis pri ili kaj la Universala Deklaracio estis speco de batalilo, kvankam ofte nur morala, kiun ili klopodis utiligi plurmaniere.

En la kazo de esperantistoj, ilia interesiĝo estis granda. Dum la Universala Kongreso en Berno en 1947 oni aldonis (ne sen kontraŭstaroj) novan alineon al la artikolo 4-a de la Statuto, kiu entenas la linion:

"UEA deklaras, ke la respekto de la homrajtoj estas por ĝia laboro esenca kondiĉo"8.

Kvankam oni povas trovi en esperantlingvaj eldonaĵoj multajn laŭdojn kaj sinlaŭdojn rilate al la Homaj Rajtoj kaj al ĝia disvastigo pere de la Esperanto-movado (fakte UN mem eldonis tradukojn en Esperanto), mankas sobra analizo pri tio, kion tiuj linioj signifis en la praktika organiza vivo de esperantistoj.

Ŝajnas al mi ke, krom preteksto por komitataj debatoj de tempo al tempo, neniam UEA rifuzis kunlabori kun esperantistoj en landoj, kie klare parto de la homaj rajtoj ne estas respektata. Do, la deklaro restis principa deklaro, ankaŭ ĉar ne povis okazi io alia. Asocio, kiu volus kunlabori nur kun landoj, kiuj aplikas la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj, tre malverŝajne trovus landon eĉ por sia sidejo.

Alia afero estas, ke en landoj, kie homaj rajtoj estis serioze malrespektataj, la Esperanto-movado ne prosperis. Temis post la dua mondmilito ĝenerale pri landoj en kiu regis naciismaj reĝimoj kaj ĝis la mezo de la 50-aj jaroj pri komunismaj landoj9.

Por kompreni la malfacilaĵojn de asocio labori nur en landoj, kie ĉiuj homaj rajtoj estas respektataj, trarigardu, mi petas, la ĉi-sekvan tabelon. La plej lastatempa raporto de Unesko pri la ratifado de la konvencioj pri homaj rajtoj10, aperigita de ĝia Sektoro pri Homaj Rajtoj, Demokratio kaj Paco, listigas la landojn, kiuj ĝis la 31-a de majo 1998-a ratifis la 52 "Universalaj Konvencioj pri Homaj Rajtoj".

Jen specimeno (ni citas nur kelkajn el la landoj ekzemplocele kaj nur el kelkaj el la grupoj). La numero post la nomo de la lando estas la numero de ratifitaj konvencioj.

1.

2. Norvegujo 46

3. Danujo 44

4. Nederlando 44

5. Suomujo 43

6. Svedujo 43

7. Bosnujo 42

8. Kroatujo 42

9. Aŭstralio 41

10. Ekvadoro 40

11. Germanujo 40

12. Hungarujo 40

13. Hispanujo 40

14. Italujo 39

15. Pollando 39

16. Cipro 38

17. Francujo 38

18. Slovenujo 38

19. Argentino 37

20. Rusa Federacio 37

21. Britujo 37

22. Jugoslavio 37

23. Aŭstrujo 36

...

160. Somalujo 15

161. Usono 15

...

189. Eritreo 2

...

196. Niue 1

La publikaĵo de Unesco ankaŭ donas la informojn pri kiom da landoj ratifis unuopajn konvenciojn.

La plej ratifita estas la Konvencio pri la Rajtoj de Infanoj. 191 landoj ratifis ĝin kaj 2 ne ratifis ĝin: Usono kaj Somalujo11.

3 Lingvaj Homaj Rajtoj: ankoraŭ naskota bebo

Se la Homaj Rajtoj ĝeneralaj estas tiel traktataj, oni povas bone jam imagi kio okazas pri la kulturaj rajtoj.

Laborgrupo, laboranta kunlabore kun Unesco, rimarkas ke:

...la subevoluo de la kulturaj rajtoj, kiu rilatas al grava miskono pri la fundamenta rolo de kultura identeco, estas la ĉefa mankanta elemento por efektiva kompreno de la nedividebleco de la homaj rajtoj12

Fakte oni devis atendi pli ol 30 jarojn de la subskribo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, por ke UN interesiĝu iom sisteme pri lingvaj kaj religiaj malplimultoj (kio iusence estas realigo de la esprimo "sen diskriminacio rilate ... lingvon kaj religion").

La studo de Francesco Capotorti, speciala raportanto de la sub-komisiono por la lukto kontraŭ diskriminaciaj praktikoj kaj por la protekto de minoritatoj, estas aperigita de UN kiel labordokumento en 197913.

Kaj ankoraŭ en ĉi tiu studo oni nur komencas alfronti la problemon kaj listigi la opiniojn de la unuopaj registaroj pri tio, kion ili konsideras laŭleĝa lingva rajto. En tiu periodo la plej multaj registaroj okcidentaj esprimis la opinion ke lingvaj rajtoj estas individuaj rajtoj de unuopuloj, kiuj rajtas paroli sian lingvon kun siaj geamikoj, kiam ili deziras, kaj ili ankaŭ opiniis ke la leĝoj de la landoj ne devus enmiksiĝi pri la lingvo interamika.

Ĉiukaze en la fino la laboro komencita tiam kondukis al la Deklaracio de UN pri la rajtoj de homoj apartenantaj al naciaj aŭ etnaj, religiaj kaj lingvaj malplimultoj. La Deklaracio, aparte nekontentiga, estis fine adoptita en la jaro 1992. Sed ĉi tiu Deklaracio estis aprobita en la formo de rekomendo al la ŝtatoj-membroj, ne en la formo de devo por tiuj membroj obei ĝin.

Nenio esence nova okazis post tiam en UN pri la lukto por realigi maldiskriminacion surbaze de lingvoj. Oni ja pretigis en UN-medio plurajn malnetojn de deklaroj pri la rajtoj de indiĝenaj popoloj, sed iliaj lingvo-rajtoj ricevas malpli kaj malpli da atento, ĉiufoje kiam nova malneto aperas el la antaŭa.

Universala Deklaracio de Lingvaj Rajtoj estis pretigita en Barcelono en 1996 kaj transdonita al Unesco por pritrakto. Ne estas klare en ĉi tiu momento, kiu estos la sorto de tiu deklaracio, kiu, cetere, ĉefe okupiĝas pri la rajtoj de "historiaj" malplimultoj loĝantaj en difinitaj teritorioj dum longa tempo. Tio forigas aŭtomate la rajtojn de novaj enmigrantaj grupoj, kiuj en kelkaj landoj estas iĝantaj tre pli multenombraj ol la tradiciaj malplimultoj.

Kelkaj pozitivaj rezultoj estis faritaj en aliaj medioj, ekzemple en OSCE - Organization for Security and Cooperation in Europe (Organizaĵo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo) - kiu lanĉis tre progreseman Hagan Rekomendon pri la Edukaj Rajtoj de Naciaj Malplimultoj.14

En ĉi tiu lasta dokumento ekaperas la nova esprimo "lingvaj homaj rajtoj", kaj ĝi estas akceptata de lingvistoj kaj tute aparte socilingvistoj.

La citita verko de Tove Skutnabb-Kangas certe estas vojmontra por multaj kaj Tove Skutnabb-Kangas mem estas unu el la plej konataj porbatalantoj de ĉi tiu ideo en la nuna tempo.

La asocio Terralingua havas multajn materialojn pri la lingvaj homaj rajtoj en sia TTT-paĝaro pri ĉi tiu temo: http://cougar.ucdavis.edu/nas/terralin/home.html.

Sed mi devas agnoski ke ankoraŭ multa laboro estos bezonata por ke la esprimo "sen distingo pri...lingvo..." akiru veran enhavon, por ke la publiko kaj la registaroj agnosku ke homoj ja havas rajtojn en la lingva kampo.

Mi ne povas ne rimarki, ke pro la pensofluoj ligataj ofte kun "tut-mondiĝo", oni estas nun en tiu kampo en pli malbona situacio ol oni estis en la mezo de la 20-a jarcento. Mi ŝatas substreki ke parto de tio, kio nun estas iom konata kiel "lingvaj homaj rajtoj", estis jam disvastigata de Unesko en la komenco de la 50-aj jaroj, kiam ĝi aranĝis konferencojn kaj eldonis materialojn pri la graveco de la instruado pere de gepatra lingvo al infanoj.15

Ankaŭ en la Esperanto-movado la esprimo komencas aperi, kiel ni vidos en la posta sekcio.

4 La nuna Esperanto-movado kaj la Lingvaj Homaj Rajtoj

La baza dokumento ideologia de la Esperanto-movado estas, malgraŭ ĉiuj kritikoj interne de la movado mem, la Manifesto de Prago, lanĉita dum la Universala Kongreso en Prago en 199616.

Jen du el ĝiaj asertoj, kiuj plej rilatas al nia temo:

"1. Demokratio. Komunika sistemo, kiu tutvive privilegias iujn homojn, sed postulas de aliaj, ke ili investu jarojn da penoj por atingi malpli altan gradon de kapablo, estas fundamente maldemokratia. Kvankam, kiel ĉiu lingvo, Esperanto ne estas perfekta, ĝi ege superas ĉiun rivalon en la sfero de egaleca tutmonda komunikado.

Ni asertas, ke lingva malegaleco sekvigas komunikan malegalecon je ĉiuj niveloj, inkluzive de la internacia nivelo. Ni estas movado por demokratia komunikado. (...)"

5 Lingvaj rajtoj

La malegala disdivido de potenco inter la lingvoj estas recepto por konstanta lingva malsekureco, aŭ rekta lingva subpremado ĉe granda parto de la monda loĝantaro. En la Esperanto-komunumo la anoj de lingvoj grandaj kaj malgrandaj, oficialaj kaj neoficialaj, kunvenas sur neŭtrala tereno, danke al la reciproka volo kompromisi. Tia ekvilibro inter lingvaj rajtoj kaj respondecoj liveras precedencon por evoluigi kaj pritaksi aliajn solvojn al la lingva malegaleco kaj lingvaj konfliktoj.

Ni asertas, ke la vastaj potencodiferencoj inter la lingvoj subfosas la garantiojn esprimitajn en tiom da internaciaj dokumentoj, de egaleca traktado sendistinge pri la lingvo. Ni estas movado por lingvaj rajtoj"

La kunligo inter ĉi tiuj ideoj kaj la homaj lingvaj rajtoj estas klara.

Agante laŭ ĉi tiuj ideoj UEA komencis puŝi ilin ankaŭ al aliaj NeRegistaraj Organizaĵoj en la kadro de UN, kaj oni eĉ sukcesis aprobigi rezolucion en 1999 en tutmonda kunveno de tiaj organizaĵoj, kiu petas la instancojn de UN okupiĝi pri ĉi tiu problemo17.

Se oni rigardas la aferon el historia perspektivo, oni povas konkludi ke nenio ŝanĝiĝis en la Esperanto-movado dum unu jarcento. Ĉi tiuj lastaj revortumoj esence estas iom malpli poeziaj revortumoj de tio, kion diris Zamenhof dum la unua Universala Kongreso en Bulonjo-sur-maro, kio estis citita en la unua sekcio de ĉi tiu artikolo: "nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiitaj; ni ĉiuj staras sur fundamento neŭtrala, ni ĉiuj estas plene egalrajtaj..."18

Aliflanke io komencas ŝanĝiĝi en la mondo ĉi-rilate, aŭ almenaŭ kelkaj plej progresemaj homoj komencas rimarki ke ekzistas lingvaj rajtoj de la homoj.

Por la Esperanto-movado tio estas nenio nova, tion ĝi proklamis en soleco kaj senespere dum la lastaj cent jaroj. Ĝi certe ne havas problemojn adaptiĝi al ĉi tiu evoluo - esence temas pri adaptiĝo de la uzataj esprimoj. Sed la vojo estas ankoraŭ longa, ĉar samtempe la tiel nomata "tut-mondiĝo" estas realiĝanta en maniero, kiu esence signifas tutmonda superrego de unu lando, de unu kulturo kaj de unu lingvo.

Ĉu la Esperanto-movado sukcesos antaŭenporti sian idealon ankaŭ en la nova periodo estas io, kion la venontaj generacioj konstatos. Certe neniam la batalo por tutmonda justeco en la lingva-kultura kampo estis pli stimula ol nun.

Bibliografio

Capotorti, Francesco (1979): Etude des droits des personnes appartenant aux minorité ethniques, religieuses et linguistiques. New York: Nations Unies, dokumento E/CH.4/Sub.2/384/Rev.1.

Corsetti, Renato/Buller, Osmo (Red.) (1999): Kio ni estas kaj kion ni celas. Komentoj pri la Manifesto de la movado por la internacia lingvo Esperanto. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 24 p.

Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj kaj Statuto de la Internacia Kortumo, eldonita en Esperanto en 1979, de la Oficejo de Publika Informado de Unuiĝintaj Nacioj en Nova Jorko, Usono.

Lapenna, Ivo/Lins, Ulrich/Carlevaro, Tazio (1974): Esperanto en Perspektivo - Faktoj kaj Analizoj pri la Internacia Lingvo. Roterdamo/Londono: Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvoproblemo, 844 p.

Lins, Ulrich (1988): La danĝera lingvo. Gerlingen: Bleicher Eldonejo, poste reeldonita de aliaj eldonistoj kaj tradukita ankaŭ al kelkaj lingvoj, 568 p.

Mayer-Biche, Patrice (1992): Les droits culturels. Projet de déclaration. Paris/Fribourg: Editions Unesco/Editions Universitaires, 49 p.

Privat, Edmond (1920/19675): Vivo de Zamenhof. Chorleywood: The Esperanto Publishing Company, 133 p.

Skutnabb-Kangas, Tove (2000): Linguistic Genocide in Education - or Worldwide Diversity and Human Rights. New Jersey: Lawrence Erlbaum Associates, Publishers, 785 p.

Symonides, Janusz (Red.) (1998): Human Rights: New Dimensions and Challenges. Aldershot/Brookfield/Paris: Dartmouth Publishing Company Limited/Ashgate Publishing Company/Unesco, 318 p.

Unesco (1953): The use of vernacular languages in education, Monographs on fundamental education VIII. Paris: Unesco.

Unesco (1998): Human Rights. Major International Instruments. Status at 31 May 1998. Pretigita de Janusz Symonides & Vladimir Volodin. Parizo: Unesco - Division of Human Rights, Democracy and Peace.

Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, presita en Esperanto en UN en 1976.

Zamenhof, Ludoviko Lazaro (1976): Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia. Tokio: Tokia Esperanto-Kooperativo. (La teksto estis originale verkita en 1898), 64 p.

1 Privat (1920/19675), p. 30.

2 Zamenhof (1976), p. 15. La teksto estis originale verkita en 1898.

3 Privat, E., citita verko, paĝoj 65, 66.

4 Privat, E., verko citita, paĝo 81.

5 Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj kaj Statuto de la Internacia Kortumo, p. 4.

6 Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, presita en Esperanto en UN en 1976, p. 8.

7 Symonides (1998)

8 Lapenna/Lins/Carlevaro (1974), p. 559

9 Pri la rilatoj inter la agadoj por Esperanto kaj la malhelpoj kaj veraj persekutoj la norma verko estas: Lins (1988).

10 Kp. Unesco (1998).

11 Ĉi tiu tabelo estas fakte adaptita ne el la originala publikaĵo, sed el pli simpligita tabelo presentita en Skutnabb-Kangas (2000: 494).

12 Mayer-Biche (1992: 9) (traduko de la aŭtoro)

13 Kp. Capotorti (1979).

14 Vidu la diskuton en Skutnabb-Kangas, citita verko, paĝoj 559 kaj postaj.

15 Vidu, ekzemple, Unesco (1953), The use of vernacular languages in education, Monographs on fundamental education VIII, Paris: Unesco

16 La plena teksto de la manifesto kaj komentoj al ĝi estas troveblaj en Corsetti/Buller (1999).

17 Jen la oficiala teksto de la rezolucio en la angla:

18 Privat, E., citita verko, paĝoj 65, 66.