Marina YAGUELLO: "Les fous du langage. Des langues imaginaires et de leurs inventeurs". Paris 1984: Seuil. 256 pgx. FF 85.

Tazio Carlevaro


Enkonduko

AntaČ ni kusxas 160-pagxa enkonduka libro, kiu cetere enhavas ankaČ 94-pagxan antologion (pri kiu poste). La libro pritraktas gxenerale la fenomenon de lingvokreado, kun escepto (almenaČ parta) de kreado en poezio (temas pri tereno intence forlasita). Ni trovas, ekzemplocele, en la libro, pritrakton de la esploroj pri mita pralingvo; pri utopiaj lingvoj en mitaj landoj kun "filozofiaj" logxantoj. Ni alproksimigxas al la esploroj pri lingvo ontologie "vera", kiu do permesos "veran" filozofion. Ni trovas eseeton pri uzo de lingvoj en sciencfikcio, kun speciala pritrakto pri la influo de la modernaj lingvosciencaj hipotezoj (Whorf-a kaj Chomski-a hipotezoj). Ne mankas eseo pri ksenoglosio (parolo en fremda, nekonata lingvo, dum ekstaza tranco), kaj pri glosolalio (parolo en lingvopaČ dum ekstaza tranco), pri "herezaj" lingvistoj (Marr, speciale, sed ankaČ pri kelkaj frenezaj "paranojuloj"). Temas pri esploro kun bonkvalita font-indiko: tute speciale, la aČ okupigxis ankaČ pri esploro rekte cxe la fontoj.

La antologio enhavas eltirajxojn de maloftaj, preskaČ netroveblaj verkoj: el lingvoesploremuloj el epoko antaČ 1860, el paranojaj "lingvofrenezuloj", el verkoj pri utopiaj lingvoj, el libroj pri glosolalio. Pri planlingvoj tamen sxi aperigis nur tekstojn sensignifajn (kontraste kun la lingvistika parto de la antologio): "Patro nia" en pluraj planlingvoj (tirita el Couturat-Leau, supozeble), vortolistetoj en Volapü Esperanto, Ido, Occidental kaj Interlingua (tiritaj el Monnerot-Dumaine), kaj iom fantazia "derivada arbo" de planlingvoj (ankaČ el Monnerot-Dumaine).

Aperas klare ke interlingvistiko en la verko de Yaguello estas traktata iom mizere ("stiefmü, germane, kvankam mi scias, ke ekzistas multaj duonpatrinoj, kiuj kondutis tute aliel ol "stiefmü). Pri planlingvoj, la menciita literaturo estas komplete "derivita" (kaj ne origina): la aČ mencias la verkon de Couturat kaj Leau (1903), la libron de Monnerot-Dumaine (1960), la cetere fare de sxi ne tre uzitan verkon de Heinz (Henry) Jacob (1947), kaj libron de iu certe fervora, sed tute nekonata W.J. Clark (1907: temas pri lernolibro de Esperanto).

Tiu bibliografia manko estas peko. Fakte Marina Yaguello plurloke eniras la temaron de interlingvistiko: en sxia libro, tute ne temas pri argumento nur flanka. Male, ne estas peko, sed opinio, la pritrakto fare de Yaguello, pri la psikologio de lingvokreanto. Tion mi prezentos detale pli poste.

"Les fous"

Oni tuj komprenu, ke por la aČ la termino "fou" (frenezulo) signifas "fascinata". "Fascinata" povas esti cxiu: de plej aČ specialisto, kiu profunde amas sian fakon, gxis homo psike malsana, tamen ankaČ fascinata de la sama fako. Tiu yaguelloa "folie" indikas simple "pasion", "amon".

Eble restas en mi la hezito, ke sxi tie kaj tie uzas la terminon "fou" en maniero ambigua.

Mi ne povas konsenti tamen kun la psikologia vidpunkto de la aČ kiu laČ mi trosimpligas komplikan demandon. Mi intencas en tiu cxi recenzo defendi mian vidpunkton, ecx konante (pro profesiaj kaČ tro bone la freČ paradokson: "Se vi ne defendas vin, la kaČ. Pro tio mi komencos mian recenzon per agnosko.

Mi havas "esprit systé (sistemecan pensmanieron). En tio, oni povus rekoni en mi brancxeton de paranojo. Kiu konas min, tiu scias, ke mi estas tre kritika rilate la fontojn. En tio, oni povus rekoni en mi brancxeton de obsedeco. Plue, mi gxenerale partoprenas al miaj opinioj en maniero emocia, eble ecx impulsia. En tio, oni povus rekoni en mi brancxon de histerio. Sed mi scias, ke mi similas al 98% de la homaro. Tio estu nek konsolo, nek signo de bona eco. Nur atentigo, ke mi estas ja "fou" 98%-e normala.

La antropologia koncepto pri la rolo de lingvo en la homa subjekto

"Les fous du langage", skribas Yaguello, "sont avant tout des amoureux fous: ils aiment quelque chose qui n'est ŕ l'occasion d'un avenir utopique, mais né profondé ancré dans l'histoire humaine, s'é dans l'espace du connu comme de l'inconnu, le langage est surtout ce qui fait que les hommes sont hommes, c'est ŕ

(La lingvofascinatoj estas antaČ cxio freneze amoplenaj: ili amas ion, kio apartenas al ili nur pro tio, ke gxi apartenas ankaČ al la aliaj; sed, kun tio apartajxo, cxiu kultivas ekskluzivan rilaton. Plongxante en inton mitan, klarigxante okaze de utopia onto, sed malgraČ cxio profunde ankrita en la homa historio, etendigxante en la spaco de la konateco kaj de la nekonateco, la lingvo estas cxefe tio, kio igas la homojn homoj, t.e. samtempe similaj kaj malsimilaj.)

Per tiuj konsideroj komencigxas la pritrakto psiko-antropologia pri la rilato homo/lingvo en la kampo de lingvokreo. LaČ la aČ tiu rilato fokusigxas tipologie inter la polusoj de du kontraČ

privata (kontraste kun) publika;

imaginara (kontraste kun) historia, t.e. sociradika.

Pro tio sxi ekskludas la poetikajn lingvojn, kiuj restas en la interna mondo de iliaj kreintoj.

Pli utila estas la tipologio de Bausani: la lingvokreo naskigxas tie, kie kunlaboras/konfliktas du funkcioj, kiuj kreas kvar terenojn (kampojn). Temas pri tipologio ekskluzive sinkronia, eble pli fekunda ol tiu de Yaguello, cxar gxi ne koncernas la originon de la planita lingvo, kvankam gxi restas solide ankrata sur tereno socia:

sankta (kontraste kun) laika

esprima (kontraste kun) komunikiva

La aČ substrekas, ke cxiu malkovro (scienca, t.e. ankaČ lingvistika) estas antaČ de spekulado (mitforma primedito) (p. 25). Iusence, "gxtre fou" (esti fascinata) je io pusxas unue al imaginara alproprigxo, nur poste al fakta analizo kaj homkona resintezo (scienco).

Al grupo de pasiaj amantoj de la lingva fenomeno apartenas la "fous du langage", kiujn gvidas nur emo, kaj penso senkatena. Al tiu grupo apartenas certe la paranojulo P.J. Brisset, la skizofreniulo Wolfsson, sed ankaČ Zamenhof, Couturat, mi mem ... Wü Benveniste kaj Marina Yaguello. Cxar la esenco de pasio estas la motivado al studo: cxu mi ellaboru mitologion pri la temo, aČ cxu mi verku utilan vortaron, tio dependas de aliaj faktoroj.

Rolo de lingvo en la motivado, kaj de motivado en la lingvo

Fakte, la homo estas cxiam "fou". "Freneza" pri rolo en la socio, pri sia patro, pri sia patrino, pri sia lingvo, pri seksa emo, pri viro, pri virino, pri nutro (mangxo, trinko), pri ido-genero, pri fekado, pri infanagxo, pri maljuno... Tiuj "frenezoj" fakte estas "pasioj", t.e. vivonecesaj emocisxargitaj "kompleksoj", kiuj aktivas kiel fonto de nia motivado al ekvivo ensociigxa, de nia kresko, de nia pluvivo kaj kreivo.

Ili estas ambivalencaj, t.e. ilia valenco estas kaj pozitiva kaj negativa. Nenie troveblas pure "pozitiva" motivado. Pro tio la motivadoj estas ankaČ la fonto de konfliktoj, ne nur de aktivoj (resp. de inhiboj).

Tiuj kompleksoj (inter ili ni trovas ja ankaČ la lingvon kiel strukturo kaj kiel funkcio) estas pli-malpli klare cxeestaj al la konscio (tio dependas de interna, psika cenzuro). Ili povas cxeesti klare kaj distingeble; ili povas cxeesti tordite kaj mankohave; ili povas cxeesti en formo kasxa kaj simbola. Ili povas cxeesti en formo pli-malpli origina, t.e. ego-centrigita, aČ en formo pli sociigita, ligokrea (tio dependas de la t.n. "forto de la egoo", t.e. de la kapabloj analizaj kaj sintezaj de la personeco, kun adaptigxa kaj kreiva celoj).

Iusence, tiuj fontoj de motivado, aČ "kompleksoj" similaj al dupolusoj; ili fakte korespondas al la junga (t.e. de Carl Gustav Jung) koncepto de "arketipo". La arketipoj funkcias kiel centroj de organizo (kaj de kristaligo) de nia sperto, sur la bazo de praspertoj (heredita centro, cxar vivonecesa ne nur por la individuo, sed ankaČ por la specio).

Ili konsistas el pluraj kunmetaj funkcioj:

El tio klare aperas, ke ankaČ la komplekso "lingvo" aspektas, el vidpunkto psikologia kaj etnologia, kvazaČ "spert-organiza centro", t.e. kiel arketipo. Gxi havas ja du polusojn: aktiva/pasiva. Tiuj du polusoj aperas klare en popolrakontoj pri lingvo (mito pri origino de la lingvo; rolo de lingvo en rakontoj), en infanaj memeksplikoj koncerne lingvajn demandojn, kaj gxenerale do en antaČ medito pri lingvaj demandoj. Lingvo do estas vira/ina; konstrua/detrua; reganta/servanta; magia/scienca; privata/publika; perfekta/koruptita.

La rolo de lingvo en la individuo estas ne nur individuo-pluviviga, sed specio-pluviviga. Gxi ja utilas al narcisisma memkonstruo (kreo de la identeco de individuo, kiu respeguligxas ankaČ en lingvaj mekanismoj); al interhoma rilato (pulsia poluso de la vivo, al intersxangxo je lingva nivelo); al gvido de penso kaj ago (kreiva funkcio). Cetere, aktivo pri tiuj tri funcioj estas vera por cxiuj arketipoj, kiuj strukturigas la homon.

Certe, la analizon de tiu funkciado igas malfacila la fakto, ke plej ofte tiuj arketipaj mekanismoj malevidentas. Ilin kasxas cenzuro, sekve de ambivalenca rilato kun pulsio aČ narcisismo. Plue, la kondicxoj de produktado, t.e. la prezentigxo de la efektoj de tiuj arketipoj strikte dependas de la materia kaj kultura situacio de socio, t.e. de la stato de civilizo.

La arketipoj estas iusence prarespondo, kaj al problemoj pri vivo, kaj al problemoj de la subjekto pripensanta pri si mem (demandoj pri sinkono). Iusence, kio sxangxigxas laČ la civilizo, tio tamen ne estas la demandoj de la homoj pri la senco de ilia vivo (kaj pri la rimedoj de ilia vivo, i.a. pri la lingvo), sed la iloj por konkretigi respondon. Male, la demandoj ripetigxas cxiuepoke, kvazaČ revena alsupro al alia nivelo de spirala vojo.

Iusence, tiu spiralo komencigxas per aktivado mitofara (activité mythopoď é esence analogia, al aktivado scienca (esence digitala), dank al plikompleksigxo de la socia rilatreto.

Ekzemple, la meditado pri la lingvo komencigxas kvazaČ pripenso pri alidirektita (dio-direktita) magi-religia forto. La homo do trovas en la lingva fenomeno la dialektikon inter homo kaj dio(j). En tia perspektivo, la lingvo estas dia donaco, en si mem perfekta, kaj venanta de forto, kiu trovigxas ekster la homo mem.

Pli malfrue, eniras novaj kategorioj, la kategorioj de la ebleco, kontrasta kun la kategorio de la fakteco. Temas pri nivelo de pripenso mite sociologiiga. La homo jam scias, ke li funkcias kiel subjekto de la historio. La imaginaro igxas jam interna, kaj ne plu encxiela. Ekas la dialektiko inter la mita homa origino, kontraste kun la nuna homa situacio. Ekzistis iama perfekta lingvo, kiu koruptigxis. Tamen, per la homa aktivo, eblas retrovi tiun perditan trezoron.

Sed se la homo certigxas, ke li estas la subjekto de la historio, li povas alproprigi al si ne nur la originon de la mondo, sed ankaČ la onton. Naskigxas meditado pri la onto konstruota, je nivelo religia, poste utopi-sociologia, fine scienca. Tiu onto ne plu estas do nur religia, sed farigxas konkreta, apartenanta al la homaj ebloj.

La mito estas tuto, inda je kredo, esence analogia (kaj funkcias sur la bazo de metaforoj kaj de metonimioj); la scienco estas digitala alproprigxo, kun strukturo analiza (kaj ne gesxtalta).

En la historio de la lingva pritrakto, ni observas do ke je lingvo realproprigxas la homo unue per mito, poste kiel scienca projekto, kiel konkreta eblo. Do lingvo igxas objekto de scio kaj de manipulo: gxi estas ne nur konebla, sed ankaČ gvidebla.

Ni vidas ion analogan cxe la "futurologoj": ili estas unue profetoj (ili proponas miton de la ekstera dio, kiu gvidas la sorton de la homaro); ili igxas dogmaj filozofoj (kun kredo je la blinda evoluo, kiu korespondas al internigxinta dio); fine ili estas sciencistoj, kun propono pri la eblo homa ("opcio", t.e. "selektivo").

La aČ de tempo al tempo konscias pri tiuj malsamoj, tamen sxi malofte klare distingas, ankaČ tie, kie tio indus. Mi volas per tio aserti, ke ne cxiuj sociaj reformistoj estas samaj, pensas per samaj rimedoj, apartenas al la sama psikologia kategorio.

Ernst Bloch priskribis interesan kategorion, kiu mankas cxe Yaguello: la t.n. "konkretan utopion", praktik-filozofian koncepton, kiu havas tre gravan psikologian kaj sociologian signifon. LaČ mi, precize cxi tie, kie la aČ haltas, devus komencigxi la analizo de la motivado de la "sociaj reformistoj" (ne nur de la esperantistoj: sed ankaČ de la kontraČ de la socialistoj, de la pacemuloj...).

Resume pri motivado

Skize mi provos priskribi la motivadon de la esperantistoj (anoj de tiu kategorio "socia reformisto"):

La lingvo, kiel ilo kaj kiel psika kapablo, efikas kiel strukturiga poluso de narcisismaj kaj pulsiaj spertoj, organizitaj je nivelo interna (konscio pri si mem) kaj je nivelo ekstera (homaj rilatoj). La lingvo, kiel centriga poluso ("arketipo") estas ilo por psika kresko, pere de sin- kaj ali-percepto. Nature gxi estas ambivalenca poluso, do parte refulita (kasxita de la interna psika cenzuro). Gxi aperas en formo misa, manka aû simbola, kiel fundamento de motivado, kiel vivo-projekto, kaj kiel ero de densa arketipa reto, al kiu gxi partoprenas kiel motivado-fonto, kiel fonto de vivprojektoj kaj kiel organizilo de perceptajxo (kognitiva, emocia, mova aspektoj). La lingvo estos pli aČ aČ pli sociigita, depende de la strukturo de la egoo de la individuo. Mi volas per tio aserti, ke esploro pri lingvo far individuo estas aČ nedisciplinite aČ (Bleuler) aČ sociigite scienca, ja ne depende de la argumento mem, sed depende de la instrumentoj psikaj posedataj far la individuo. Tio signifas, ke homo ne enklasigxas inter la "frenezuloj" pro la argumento, kiu altiras lin, nek pro la pasio, kiu pusxas lin (kiu evidente fontas el la imaginaro). Li apartenos al la frenezularo, se li organizas sian personecon (kaj tial sian penson kaj aktivon) sur bazo "dereisma" (eksterreala, eksterracia, imaginara).

Cetere, demando pri motivado ne estas specifa de esperantistoj aČ de interlingvistoj. Iusence, gxi koncernas ankaČ lingvistojn, interpretistojn, tradukistojn, leksikofaristojn, terminarfaristojn, dialektostudantojn, lernolibrulojn, poetojn, aČ de teatro... kaj nature (sed kun alia prefikso) frenezulojn, psikopatojn kaj ksenoglotiulojn.

Pluaj rimarkoj pri la antropologio de la aČ

Mi iom insistis pri la demando, cxar en pagxo 149 la aČ proponas certe impresiisman tipologion de la lingvofaristo. LaČ sxi, "le fou du langage" estas revulo, kiu konfuzas realon kun siaj revoj.

Evidente tiu antropologio estas tiom vasta kaj tiom gxenerala, ke gxi nenion povas klasifi. Ni ne forgesu, ke tro vasta ekstensio de koncepto neniigas gxian intension. Krome, mankas perilaj kategorioj (caté intermé kaj hierarkia organizo de kategorioj mem. Tiu impresiisma "difino" taČ por cxiuj: de Leibniz al la glosolalia usona pentekostisto. De Couturat al Wolfsson. De Marina Yaguello al P.J. Brisset.

La eraroj pri faktoj

Kelkaj eraroj troveblas. Ne multaj, tamen ili grandparte koncernas precize interlingvistikon. Jen la cxefaj.

P. 62: LaČ la aČ ne estas mirige ke eminenta interlingvisto, Louis Couturat, aČ de pluraj projektoj de universala lingvo, ankaČ dedicxis studon al la logiko de Leibniz.

Fakto estas, ke Couturat neniam aČ plurajn projektojn de planlingvo, sed kunlaboris en la kreado de unusola, Ido. Cetere, li estis profesia filozofo, universitata profesoro pri "simbola" logiko (logistiko, kiel li preferis esprimi sin). Gxuste lia studo pri la Leibniza penso pusxis lin al interlingvistika aktivado.

P. 73: LaČ la aČ Couturat kontraČ sin mem. Li opiniis, ke la aglutinaj lingvoj de la primitivaj popoloj estas tro kompleksaj. Li preferintus analizan ligvon (sed C. ne vidis, ke la analizaj lingvoj estas neregulaj, kaj precize la aglutinaj lingvoj estas regulaj). LaČ Yaguello, do, Couturat finfine proponis lingvon... regulan kaj malambiguan.

Fakto estas, ke Couturat, kiu siatempe sekvis la lecionojn de Antoine Meillet, utiligis la terminojn "aglutina" kaj "analiza" en alia maniero, ol ni hodiaČ faras. Por li, "analiza" opozicias al "sinteza". "Sinteza" signifis "alte fleksia" (i.a. la helena). "Analiza" signifis "fleksia, tamen kun granda parto da analizebla monemaro" (i.a. la angla). "Aglutina" koncernis ekskluzive lingvojn kia la turka. Do li proponis ja lingvon "analizan", sed sen morfem-alternado (Idon !).

P. 74: LaČ Yaguello, post 1860 la kreo de planitaj lingvoj igxis epidemia.

Ne tute: certe, la kreo de stratoj, posxtoj, fervojoj, la enkonduko de la deviga instruo, la dua industria revolucio, la sekva internacia komerco, la grandaj elmigradoj, kaj fine la naskigxo de la unuaj amasideologioj favore influis la naskigxon de planlingvoj. Tamen inter 1860 kaj 1907 (47 jaroj) naskigxis nur Volapü (1879), Esperanto (1887), Idiom Neutral (1902), Latino Sine Flexione (1903) kaj Ido (1907). La restantaj idiomoj estis nuraj skemoj ofte neellaboritaj.

P. 75: LaČ Yaguello, post la unua mondomilito eniras interlingvistikon "seriozaj" lingvistoj: Jespersen, Sapir, Martinet. La lingvokreo orientigxas al pli granda "natureco" (en senco de konformeco al la naturaj lingvoj). Gxenerale, tiuj esploroj proponas etimologiajn studojn, kune kun reguligoj, forigo de alomorfoj (alternaj morfemoj) kaj de malsimetriajxoj.

Fakto estas, ke Sapir aprobis Esperanton (aČ lingvon similan al Esperanto), kaj proponis "universalan" fonemikan sistemon. Martinet neniam videble aktivis en planlingvistiko. Jespersen estis la sola (li proponis Novial). La sola, kiu faris laboron en direkto novlatina (ne gxenerale en direkto de "naturaj lingvoj") estis Alexander Gode, aČ de Interlingua. Li laboris sub la influo de Whorf. Cxi tiu lingvo estas karakterizata gxuste de malsimetriajxoj kaj alomorfoj!

P. 76: La aČ skribas, ke post la dua mondomilito pretervivas nur esperanto-movado, kiu havas ankoraČ multajn anojn kaj ecx literaturon... LaČ sxi, tio signifas, ke la epoko de la voluntarismo en lingvistiko aspektas ideo formortinta (pé

Fakto estas, tamen, ke supervivis ankaČ Ido, kaj ecx povis ekvivi Interlingua (kvankam malgrandskale), sxajnas ja ke gxuste post la dua mondomilito tiu "voluntarismo" fortikigxis.

Naskigxas interlingvistiko kiel esploro pri la uzo (fakta) de lingvo kun konata naskigxodato. Tio signifas, ke naskigxis ja sociologio de planlingvo. Naskigxis ankaČ priskriba interlingvistiko, kaj preskaČ malaperis la malnova preskriba scienco (kiu celis krei cxiam pli novajn lingvojn).

Sed naskigxis ankaČ lingvopolitiko, en la sxtatoj jxusnaskigxintaj (kun "novaj" lingvoj, aČ kun lingvoj malnovaj, sed utiligotaj al pli gxenerala ensxtata utiligo). Plifortikigxas demandoj de lingvopolitiko en "tradiciaj" plurlingvaj sxtatoj (Kanado, Usono, Svislando, Belgio, Sovetunio, Jugoslavio ...)

En la koro de EČ nome en Svislando, aperis nova lingvo, konstruita laČ plej modernaj lingvistikaj teknikoj. Temas pri la interromancxa skriblingvo Rumantsch Grischun, nun jam uzata kaj fare de la Kantono Grizono, kaj fare de la Svisa Konfedero.

Tiu lingvopolitiko aperas klare ankaČ en la hodiaČ laboroj pri terminologio. Kaj en la politiko pri instruo de fremdaj lingvoj.

Renaskigxis en konstrua, scienca, kaj ne plu en mitologia maniero, ankaČ konscio pri lingva identeco, ecx en sxtatoj, kie tiu konscio estis longe aČ neekzistanta, aČ proprajxo nur de popolparto.

Naskigxis la politiko de traduko (cxefe sur scienca kaj literatura kampoj), kaj la esploro pri la farebleco de elektronika tradukado.

Cxu tio cxi vere neniel estas almenaČ iomete "voluntarisma" ?

P. 148: La aČ asertas, ke "la notion de facilité.

Fakto estas, ke, se konsideri la absolutan nocion, la aČ pravas. Sed la nocio de facileco estas defendebla kiel nocio enhavanta koncepton pri relativeco. Ekzemple, pedagogio bone konas tiun nocion (temas pri la nocio de du plej similaj lingvaj strukturoj, ankoraČ percepteblaj sen kunmikso, t.e. kun minimuma peno por distingo). Tiu cetere ne estas nocio pure subjektiva: fakte, la nocio "similo" estas ja matematikigebla, sur la bazo de kompar-kriterioj kaj de kompar-segmentoj oportune selektitaj. La similo/malsimilo (al kiu korespondas, aČ povas korespondi en psikolingvistiko, la nocio "facilo") estas enalgoritmigebla.

P. 150-153: LaČ la aČ lingvo estas dinamika ekvilibro inter normo / devio, polisemio / sinonimio; ekonomio / redundanco; stabileco / aliigxo; devigo / libero; unueco / fragmenteco. LaČ sxi, estus eraro atenci kontraČ tiu ekvilibro.

Tiu dinamika ekvilibro kaČ laČ sxi, kuriozajn fenomenojn. Ekzemple, kvankam en Esperanto la vortaro estas esence hindeČ tamen en gxi la strukturo estas esence aglutina (cxar mankas amalgamoj kaj alomorfoj). La sistemo "reekvilibrigxis" en la naturalismaj lingvoj (kiel Ido kaj Occidental), kiuj havas, male, ambaČ fenomenojn.

En Esperanto, laČ la aČ okazis elimino de redundanco (malgraČ la fakto, ke gxi faciligas la komunikadon). Couturat, laČ sxi, malpravis opiniante, ke la lingvoj evoluas al direkto de malgranda redundanco.

La intenco krei lingvon unuregistran ne nur estas eraro, sed ecx utopia entrepreno. Fakte, suficxas konsideri kiom da sxtupoj ekzistas inter pura idiolekto kaj pura sociolekto (kaj cxu fakte tiuj du ekstremoj ekzistas ?).

Pro tio, cxiam laČ Yaguello, inter la planitaj lingvoj rekreigxas "dialektoj" sinkroniaj kaj diakroniaj. Diakronie: la planlingvoj pli malnovaj estis esence tipologie aglutinaj; la planlingvoj pli recentaj estas esence tipologie fleksiaj. Sinkronie: ni rekonas ilin, cxar temas pri sociaj aČ loke tipigitaj lingvointernaj dialektoj. Tial ankaČ Esperanto fragmentigxas, kvankam Zamenhof esperis gxin "fixé.

Fakto estas, por iom simpligi la demandaron, ke la metaforo "Volapü estas metodologia eraro. La rilatoj i.a. inter Esperanto kaj Ido estas komplete malsamaj je tiuj ekzistantaj inter la latina kaj ekz-e la itala. Ido ne estas "ido" de Esperanto, sed de Couturat kaj de De Beaufront. Plue, la malsamo inter tipologiaj apartenoj (ekz-e Esperanto estas cxefe aglutina; Interlingua estas cxefe fleksia) havas nenion komunan kun historia evoluo, sed dependas de konscia teorio kaj kohera praktiko far respektive Zamenhof kaj Gode. Krom tio, ke Ido tipologie estas ja aglutina, kaj ne fleksia (sed tio estas detaleto). Fine, ne veras ke ekzistas "evoluo" de lingvokreo tipe aglutina al lingvokreo tipe fleksia. Ekzistis fleksiaj lingvotipoj jam en 1901, kaj la hodiaČ plej ofte prezentataj projektoj (cxar tamen iuj estas prezentataj ankoraČ nun) estas plejparte aglutinaj (Neo), aČ ecx izolaj (Glosa, Loglan). Do la tezo pri "diakroniaj dialektoj" ne konfirmigxas en la realo.

Lingvo estas sistemo de sistemoj: certe, ekzistas uzo de subsistemoj, eble ankaČ sur bazo geografia. Tiu fenomeno estas certe multe malpli frapa ol la situacio de la franca (norma), aČ de la angla lingvoj.

Jen plua mitologiero: En neniu artefarita lingvo oni abolis redundancon. Couturat komprenis la terminon "redundanco" certe ne en nia hodiaČ komunikteoria senco. Unue, lia kompreno de tiu termino estis nematematika, kaj krome li aldonis aliajn konotaciojn (kromnuancojn). Imagu, ke li ecx riprocxis al Peano, ke Latino sine Flexione, lingvo kiun kreis Peano mem, estis tro "esenca" (LsF estis vere komplete senredundanca, almenaČ el morfologia vidpunkto) [kp. Leteraro Louis Couturat - Bertrand Russell: Letero de Couturat al Russell 9.4.1907].

Yaguello plue implicite subtenas la tezon, ke lingvo ne estas sistemo, sed sistemo de sistemoj. Kial ne apliki tiun nocion ankaČ al planitaj lingvoj ? Nur matematikeca lingvo estas "unuregistra" (unustila), kaj ecx ne cxiam: kvankam la programlingvo Pascal estas matematikeca, tamen la stilo de kapabla Pascal-programisto estas tuj distingebla disde la stilo de malkapablulo.

Tio signifas, ke ekzistas intima rilato inter lingvo kiel sistemo kaj la homo kiel uzanto de tiu sistemo, kiel kreanto de stilo. Tion sciis Zamenhof, kiu neniam, certe, volis fiksigi Esperanton al unustila nivelo (pro tio li aldonis la 15-an regulon de la "Fundamento", kaj volonte respondis al prilingvaj demandoj). Li celis ne fiksitecon, sed harmonian evoluon.

LaČ mia opinio, ankaČ en planlingvo, kaj aparte en Esperanto, ekzistas distingeblo formala inter "markita" stilo (kies ekstremo estas idiolekto) kaj stilo "neČ. Tiu "markiteco" koncernas aČ fakon (jxargono), aČ landon (ne konfuzu kun interfero !), aČ nivelon en la scio de Esperanto. Tiu stila distingo trovigxas en fonemiko (kie "neČ stilo respegulas la fonemikan influon de la slovena), en morfosintakso (kie i.a. elstaras la diseco inter uzo de "minimuma" Esperanto kaj la uzo de stilefekta lingvo) kaj en semantiko (uzo de "gxeneralaj" vortoj, kontraste kun uzo de bone nuancita, preciza leksemaro.

Uzo de lingvo ekster sia propra semiotika kampo

Ie en sia libro, la aČ demandas sin, kio pri semantika (senc-esprima) uzo de lingvo en situacio, kie gxi ne plu povas ion ajn transdoni pro manko de kunkomprenantoj. Sxi parolas pri "nesemiotika" semantika uzo de lingvo artefarita (fakte: iu ajn lingvo estas uzebla en tia maniero).

Ofte oni uzas komunikan sistemon en situacio, kie gxi ja proponas enhavon semantikan, sed kie gxi ne havas semiotikan (lingvan) funkcion. Sed gxi ja rolas en alia semiotika kampo. Neniam uzo de komuniksistemo estas plene eks-semiotikigita.

Ekzemple: Cxu uzo de helena lingvo en ksenoglosia situacio reprezentas ja uzon de sencohava komunika sistemo (lingvo) en situacio "ekstersemiotika" ? Certe ne: gxi ja plene rolas en la semiotika kunteksto de la ekspektoj (de la socio) de kredantoj je ksenoglosio. Ili ja nenion komprenas, supozeble, je la helena eldirajxo. Tamen gxi ja ne estas "sensenca", tute male.

Mi observis minimume trifoje uzon de Esperanto en (laČ "ekstersemiotika" kampo. Unue, en "La granda diktatoro". En tiu filmo, Chaplin intencis eltiri Esperanton el gxia uzo kiel internacia planlingvo, atentigante nur pri gxia aČ (judo kaj pacemulo), kaj enroligante la lingvon en ja alia "semiotiko", sed cxiam en sencoporta funkcio.

Iel tiel rolis Esperanto ankaČ en vinjetrakontoj de Robert Corben, kie tamen la celo de la lingvo estis montri impreson de fremdeco kaj de foro, en tiu Corben-a mondo suficxe malkvietiga.

Trie, lastatempe komencigxis en Italio (libera reto "Italia-1") avangarda ironia televida dissendo "Lupo solitario", kun uzo (skriba kaj parola) de Esperanto. Kelkaj opiniis, ke tio "ridindigas" Esperanton. Sed tute ne: la tuta dissendo estis ja komika en tio, ke gxi kondukas al absurdo vivsituaciojn, kiujn ni trovas gxenerale "normalaj". Gxi celas montri, ke, en la sistemo de la "normala" vivo, kasxigxas eblo transformi gxin al absurdo, ekz-e intersxangxante funkcion de eroj de la sistemo mem. Esperanto rolas gxuste tie cxi: oni uzas gxin, asertante ke per gxi oni pli bone komprenigxas al cxiuj... sed kiuj "cxiuj", cxar supozeble la televidantoj estas ja nur itallingvanoj.

III

Tio ne signifas, ke la libro estas nerekomendinda. Tute male, gxi estas interesa, suka, kaj atentokapta. La precizo kaj la akurato, per kiu mi recenzis gxin, estu mezurilo de gxia valoro, malgraČ la indikitaj mankoj.


Back