Max Hans-Jürgen Mattusch, Vielsprachigkeit: Fluch oder Segen für die Menschheit? Zur Fragen einer europäischen und globalen Fremdsprachenpolitik. Frankfurt am Main: Peter Lang, 1999. Pp. 321.

Reviewed by Liu Haitao


Kiel unu el bazaj trajtoj de homara socio, plurlingvismo eble devenas el la plej antikva epoko en homara historio. Lau rakonto de la Babela Turo en Biblio, ghi estas puno de Dio al la homaro(Genezo. 10.32-11.9). Se tion ni kredas, plurlingvismo certe estas malbeno por la homaron. Fakte, en interreta kaj informadika hodiauo, ni povas pli forte senti la malbenon ol en aliaj tempoj de nia historio. Kontraue, se ni agnoskas ekziston de intima rilato inter lingvo kaj kulturo, plurlingvismo signifas au simbolas la buntan kulturon, kiu same estas unu el la bazaj trajtoj de homaro. Konservi la buntan kulturon kaj uzante Uun komunan lingvon, tio eble chiam estas revo de homaro kaj dilemo al sciencistoj.

 

Lau kompreno de multaj interlingvistoj, plurlingvismo estas parto de interlingvistiko, kiun Blanke difinas jene: "La plej fekunda aliro al tauga difino de interlingvistiko al mi shajnas la interdisciplina, multfaceta esploro de la problemo de la internacia lingva komunikado, kun chiuj siaj rimedoj, kondichoj, efikoj kaj kun chiuj aspektojn: politiko, ekonomia, lingvistika, jura, sociologia, informadika, psikologia, kulturologia k.a." (Blanke 1998: 15). Sub tiu difino, interlingvistiko enhavas tri chefajn subtemarojn: internacia lingva komunikado, planlingvistiko kaj Esperantologio. El la tri partoj, internacia lingva komunikado(au plurlingvismo) estas problemfonto de la scienco. Por solvi la dilemon de plurlingvismo, oni kreas planlingvojn anstatauigi naciajn lingvojn kiel interlingvoj, sekve naskigas la sciencon - planlingvistiko kaj Esperantologio. Dum lastaj jardekoj, lingvistoj publikis nemalmultajn valorajn verkojn kaj studojn pri la lastaj du temoj, ekz-e: Blanke(1985) kaj Sakaguchi(1998). Se kompari la du temojn, la unua temo(internacia lingva komunikado) estas subevoluinta, oni mankas sistema kaj aktuala scienca verko pri la temo. Kompreneble, ni ne forgesas Hübler(1985) kaj Phillipson(1992) tushintajn tiajn temojn, sed ili ambau fokusas sian atenton je la angla kiel internacia lingvo. Por plibone kompreni la panoramon de plurlingvismo oni bezonis atendi. Finfine, la recenzata verko aperis.

 

En la unua chapitro "Turmbau von Babel und Vielsprachigkeit"(p.21-90), la autoro diskutas sekvajn demandojn: Plurlingvismo: chu malbeno au beno al la homaro? serchado de origina lingvo; komplekso de homa lingvo; evolushtupoj de lingvo; serchado de universala lingvo; kiom da lingvoj estas en la terglobo? morto, renaskigho, kreado kaj shanghado de lingvo; dialekto kaj lingvo, k.t.p. En tiuj chapitretoj, la autoro konigas al ni la bazajn nociojn kaj faktojn pri lingvo: ghia origino kaj evoluado. Tio estas necesa konaro por kompreni la venontan enhavon de la libro.

 

La problemo de plurlingvismo estas ne nur regiona, kaj ghi certe estas globala kaj tutmonda. Pri tio cheftemas la dua chapitro, en kiu la autoro esploras la rilaton inter loghantara eksplodo kaj lingvoproblemo, kvante listigas 20 la plej grandajn lingvojn, ankau antauvidas la eblan shanghadon de la stato ghis la jaro 2050! Multlingveco ekzistas en multaj landoj, en tiaj landoj por solvi la problemon oni elektas unu au plurajn lingvojn por funkcii kiel oficiala(j) lingvo(j). Se ni povas sisteme trarigardi la kompletan datumaron, kiajn lingvojn uzas chiu el la landoj kiel oficiala lingvo, tio helpas al la kompreno de la problemo. La autoro plenumas la deziron de legantoj per la tabelo 8, kiu donas al ni la liston de oficialaj lingvoj de preskau chiuj landoj. Kiel ekzemploj, la autoro skize diskutas la lingvproblemon en Hindio, Arabaj landoj, Chinio kaj Usono. En la resta parto la autoro multe citas el Huntington(1998) por atentigi la intiman rilaton inter kultur(cirklo) kaj lingvo. Kvankam mi ne tute samopinias kun Huntington pri estonta konflikto esti civilizacia konflikto, tamen la lingvo mem kushas en kerno de civilizacio(kulturo), tio nepre estas vera! Tial, chu ni povas diri ke en futuro lingva konflikto farighos pli serioza ol en antauaj tempoj?!

 

Rapide evoluanta scienco kaj tekniko severigas la staton de plurlingvismo. Interreto kiel la plej granda invento de homaro ege proksimigas nin, tamen ankau akrigas la problemon de interlingva bariero. En sekundoj per retposhto, ni povas atingi la samfakulojn, kiuj vivas en forega loko, tamen kiel ni povas precize kaj celtrafe esprimi nin? Kvankam la angla povas esti vidata kiel internacia lingvo en scienco kaj tekniko, multaj faktoj kaj spertoj indikas la anglan ne esti efika esprimilo al multaj sciencistoj, kiuj lernas kaj uzas la anglan kiel fremdan lingvon(Piron, 1994). Mi vivas kaj estas edukita en Chinio, kie nun preskau chiuj fakuloj devas lerni la anglan. Tamen la rezulto ne chiam estas kontentiga, post multaj jaroj oni ghenerale nur povas legi au pasive akiri la informojn el la anglaj dokumentoj. Estas malfacile, bone esprimi sian penson per la angla. Tiu fenomeno certe ne estas nursola en la mondo! En la recenzata libro, la autoro aparte diskutas la lingvoproblemon de scienco kaj tekniko en la tria chapitro, precipe la staton en Germanio. Konkludante, la autoro donas kaj analizas la kelkajn proponojn, solvantaj lingvoproblemon: 1. Per multalingveco, solvi la problemon per multlingveco, t. e. lernado de fremdaj lingvoj. 2. Uzante iun lingvon kiel lingua franca - nun tia lingvo estas angla. 3. Pere de teknika rimedo, perkomputila traduko. 4. Uzante planlingvojn, ekz-e: Esperanto, kiel lingua franca. 5. Uzante planlingvon en gheneralaj kampoj, la anglan en scienco. t.e. kombino de 2 kaj 4. Similan proponon kaj diskuton ni ankau povas vidi en Hübler(1985: 14-71), tamen la recenzita verko prezentas ilin pli sisteme kaj riche.

 

Sub la titolo "Zur Sprachpolitik: Droht ein neuer Turmbau zu Babel?(la kvara parto), la autoro revuas la historion de nacilingvoj funkciantaj kiel interlingvoj, lau la autoro, la historion teksas libereco, potenco kaj lingvo. Tiel la interlingvoj nacilingvaj ankau nomatas kiel potenco-lingvoj. Fakte, la potenco de lingvo chiam ege dependas de potenco de nacio uzante ghin denaske. Tion konfirmis antikvaj lingvoj(Greka kaj Latina), same ankau modernaj lingvoj(Franca, Angla kaj Rusa). Kompreneble, ne chiuj potenco-lingvoj estas mondlingvoj(Weltsprachen), oni povas taksi chu unu lingvo estas mondlingvo lau la sekvaj faktoroj: Funktionstärke, politische Stärke, numerischen Stärke, ökonomischen Stärke, Stärke als Amtssprache kaj als Wissenschaftssprache. La autoro ankau diskutas la komunik- kaj lingvoproblemo en Europa Unio. Char en nuntempo la fremdlingva instruado ankorau estas necesa kaj grava rimedo solvi la lingvoproblemon, la autoro ankau dedichas kelkajn paghojn al tiu temo.

 

En sekva parto(la kvina chapitro), la autoro profunde esploras la faklingvan problemon en scienco, tekniko kaj ekonomio. Se ni konsideras ke amaso da informo ghuste naskighas en tiuj kampoj, la esploro de faklingvo estas utila por konigi la problemon. En tiu chi parto ni povas legi jenajn temojn: la rilato inter komuna lingvo kaj faklingvo; leksiko, morfologio kaj sintakso de faklingvo.

 

La autoro finas sian libron per la chapitro "Internationale Plansprachen", komence li traktas ghenerale la demandon pri homa interveno en lingva evoluado, trairas la naskighon kaj evoluado de Esperanto, fine li prezentas postulojn pri strukturo de planlingvo. La leganto povas ekkoni bazajn informojn pri planlingvoj, kaj el kiu la plej elstara produkto estas Esperanto. La chapitro estas mallonga, nur 3o paghoj(dekono de la libro). se konsideri, ke la tri partoj konsistigas kvazau tuton de la interlingvistiko, kaj ke la libro nur cele kovras la unuan parton de tiuj tri partoj, la diko estas tauga. Char ni ja ne malhavas pli ampleksajn monografiojn pri planlingvistiko kaj Esperantologio.

 

Kiel dirite, informa epoko akrigas la antikvan problemon pri plurlingvismo. Komputilo chefrolas en la epoko, kiel la etendilo kaj ampleksilo de homa cerbo ghi bedaurinde ankau heredas la problemon el siaj kreantoj. Mi mem observas kiam mi legas neanglajn literojn en mia komputilo kun programaroj por prilabori chinlingvon, la literoj farighas strangaj chinaj signoj! Se la recenzata libro ankau tushus chi tiun novan fenomenon, tio estus interesa. Char ghi reflektas novan aspekton de antikva problemo en komputila epoko.

 

La verko elmontras al ni la klaran bildon pri plurlingvismo, iusignife ghi plenigas la brechon pri la esploro de plurlingvismo. La libro estas valora kaj utila al chiuj interesatoj de internacia lingva komunikado. La autoro sume uzas 32 tabelojn, kiuj estas tre utilaj por konigi kaj ordigi la rilatajn informojn kaj datumojn.

En la fino de chiu chapitro trovighas la notoj kaj referencoj, kiuj estas citataj en la chapitroj. Tamen en la fino de la libro mankas bibliografio, tio vershajne estas necesa al scienca verko. Ni ankau ne trovas la indeksojn de nomoj kaj nocioj, kiuj estas helpaj iloj por la legantoj.

Dankas la autoron - D-ro. M. Mattusch, donacintan la recenzatan libron al mi. Ankau dankas d-ron Blazio Vaha, kiu poluras mian lingvajhon.


Referencoj

Blanke, D. 1985. Internationale Plansprachen; Eine Einführung. Berlin: Akademie-Verlag.

Blanke, D. 1998. La aktuala stato de interlingvistiko. En Carlevaro, T. (red.): Domaine de la recherche en linguistique appliquee. Bellnzona: Dubois. p.6-90.

Huntington, S.P. 1998. The Clash of Civilization.(China traduko), Beijing: Xinhua Publishing House.

Hübler, Axel 1985. Einander verstehen.Englisch im Kontext internationaler Kommunikation. Tübingen: Gunter Narr.

Phillipson, R. 1992. Linguistic Imperialism. Oxford University Press.

Piron, C. 1994. Le défi des langues: Du gâchis au bon sens. Paris: Editions L'Harmattan.

La Sankta Biblio. Londono: Brita kaj alilanda biblia societo.

Sakaguchi, A. 1998. Interlinguistik. Gegenstand, Ziele, Aufgaben, Methoden. Frankfurt/M : Peter Lang Verlag.


Back