Previous PageTable Of ContentsNext Page

Andy Künzli

René de Saussure (1868-1943) - Tragika sed grava esperantologo kaj interlingvisto el Svislando

Zusammenfassung

René de Saussure (1868-1943) - ein tragischer, aber wichtiger Esperantologe und Interlinguist aus der Schweiz

Der Mathematiker René de Saussure befasste sich seit 1906 wissenschaftlich mit der Plansprachenfrage. In seinem Beitrag La construction logique des mots en Espéranto (Genève 1910) gelang es ihm auf glaubwürdige Weise, die Kategorien und die Logik der Wortbildung im Esperanto aufzuzeigen und somit die Reformtheorien der von der französischen Sprache beeinflussten Idisten endgültig zu widerlegen. Ab 1907 begann René de Saussure unter dem Pseudonym ,,Antido" eigene Reformen vorzuschlagen, welche vor allem die Orthografie, die Grafik (diakritische Zeichen) die Korrelativa, die Wortbildung, teilweise auch die Grammatik (Akkusativ) und Lexik betrafen. Weder die Esperantisten noch die Idisten gingen jedoch auf diese oft Verwirrung stiftenden Vorschläge de Saussures ein. Die Esperanto-Akademie schloss ihr zuvor sehr angesehenes Mitglied 1920 sogar aus, was die totale Isolierung de Saussures zur Folge hatte. Trotzdem kommen René de Saussure bleibende Verdienste im Zusammenhang mit der Erörterung der Plansprachenfrage und der wissenschaftlichen Beschäftigung mit Esperanto zu.

Abstract

René de Saussure (1868-1943) - a Tragic but Important Interlinguist

The mathematician René de Saussure embarked on the serious study of planned languages in 1906. In his study La construction logique des mots en Espéranto (Genève 1910), he presented a convincing analysis of the categories and logic of Esperanto word formation, thereby refuting some of the theoretical criticisms of the Ido movement. From 1907, under the pseudonym `Antido', René de Saussure published a series of proposals on the reform of Esperanto, involving orthography, graphemes (diacritical letters), correlatives, word formation, and to some extent the grammar (accusative) and lexicon. Neither the Esperantists nor Idists took notice of his often confusing proposals. The Esperanto Academy even expelled de Saussure, resulting in his total isolation. Nevertheless, René de Saussure's scientific work on the planned language question rendered Esperanto a great and lasting service.

0 Enkonduko

Lige kun la sorto de homoj, kiuj ludis gravan rolon en la planlingva kaj en la Esperanto-movado, foje necesas, tamen malvolonte, direkti seriozan riproĉon al la esperantistoj. Nome temas pri la riproĉo ne esti kapablaj adekvate aprezi iujn el siaj samideanoj, kiuj kritikis la lingvon Esperanto kun la celo plibonigi ĝin kaj kun la risko distanciĝi de la "vera vojo", izoliĝi, esti ignorataj, miskomprenataj kaj rifuzataj de la konservema restamaso.

Tia kazo estas René de Saussure - herezulo el la vidpunkto de la plimultaj esperantistoj, pro la supre menciitaj kialoj.

Bedaŭrinde, hodiaŭ oni apenaŭ plu parolas pri tiu interesa kaj grava figuro de la planlingva movado respektive de la frua Esperanto-movado, kiu situas plene en la ombro de sia pli aĝa, mondfama frato Ferdinand de Saussure. Ĉi tie do aperis la okazo reatentigi pri liaj vivo kaj klopodoj favore al la internacilingva ideo. Mi volas resumi, kion mi ĝis nun povis elfosi pri li.

1 Biografiaj notoj

René de Saussure estas despli esplorinda figuro, kiel ano de la ĝeneva branĉo de fama burĝa sciencista familio lotaring-devena: lia pranepo Horace-Bénédict de Saussure (1740-1799) estis geologo kaj fizikisto, al kiu estis dediĉita la 20-svisfranka monbileto en la serio de la 1970-90aj jaroj. Li estis la filo de Henri de Saussure (1829-1905), konata zoologo-entomologo kaj honordoktoro de la ĝeneva universitato. Liaj fratoj estis Horace de Saussure (1859-1926), konata pentristo, Léopold de Saussure (1866-1925), maristo kaj ĉinologo kaj - plej signife kaj jam menciite - Ferdinand de Saussure (1857-1913), mondfama lingvisto kaj filologo.

René de Saussure naskiĝis la 17an de marto 1868 en Ĝenevo (Svislando). Li vizitis la gimnaziojn en Ĝenevo kaj Parizo (Sainte-Barne) kaj abiturientiĝis en 1886. En 1895, studinte ĉe la pariza politeknika lernejo kaj ĉe la universitato John Hopkins en Baltimoro (Usono), li doktoriĝis pri filozofio kaj matematiko. 1895-98 li aktivis kiel eksterordinara profesoro pri matematiko ĉe la katolika universitato en Vaŝingtono/DC, kaj en 1904 li estis nomita privatdocento pri matematiko ĉe la ĝeneva universitato. En 1913, grava jaro por René 1, li translokiĝis de Ĝenevo al Berno, ĉe kies universitato de 1920 li instruis kiel privatdocento pri mova geometrio (demisio en 1925). De Saussure estis honora doktoro de la ĝeneva universitato, membro de la Ĝeneva Societo kaj laŭreato de la Franca Instituto (1916).

Ŝajne, René edziĝis dufoje kaj havis filon: Jean de Saussure (1889-?), naskita en Vaŝingtono. Ĉi tiu fariĝis teologo-pastoro en Edinburgo, ekde 1929 vivis en Ĝenevo kaj famiĝis en protestantaj medioj pro sia eseo La kontraŭdiroj de la religia penso (1926).

René de Saussure mortis la 2an de decembro 1943 en Berno (Svislando).

2 Esperanto kaj planlingvoj

La okazigo de la 2a Universala Kongreso en Ĝenevo (1906) vekis ĉe la lingvista frato Ferdinand de Saussure iugradan intereson pri Eo kaj la planlingvoj2. Laŭ raporto de Edmond Privat (1889-1962), kunlaboranto de René, Ferdinand ne deziris mem partopreni la kongreson pro la timo, ke lia persona partopreno povus esti misinterpretata de la publiko. Li delegis sian fraton René kiel observanton. Sekve, la Esperanto-movado rikoltis el tiu kongresano multflankan samideanon kaj iom sensacian esperantologon-interlingviston, trafan analizanton kaj eternan reformemulon, unike en la historio de la planlingvoj.

Rilate la laboron por Esperanto kaj la planlingva ideo de René de Saussure distingeblas pluraj periodoj.

2.1 Kunlaboro en la Esperanto-movado kiel organizanto kaj financanto (1906-1925)

En 1906, kiel vicprezidanto de Ĝeneva E-ista Grupo, de Saussure malfermis kaj direktis la Internacian Sciencan Oficejon E-istan en Ĝenevo (strato Bovy-Lysberg 8), kie estis redaktata kaj administrata Internacia Scienca Revuo. Hector Hodler (1887-1920) kaj Edmond Privat (1889-1962), la fondontoj de UEA, fariĝis liaj kunlaborantoj. Lia redaktejo servis samtempe kiel unua oficejo de UEA, ludonita de de Saussure (en aŭtuno 1909 la oficejo translokiĝis al strato Bourse 10, kie UEA okupis la ĉefan spacon). Kiel membro de la E-Akademio, de Saussure gvidis la sekcion pri vortfarado (1911-19) kaj pri teknika vortaro (1912). Krome, li kunfondis, sekretariis kaj direktoris la Internacian Sciencan Asocion E-istan (ISAE) en Ĝenevo, kiu havis pli ol 800 membrojn. Li vicprezidis la 9an UK (Berno 1913) kaj prezidis ĝian akceptan komitaton kaj kongresparoladis anstataŭ kaj nome de L.L. Zamenhof. Li kunlaboris kun diversaj gazetoj: Tra la Mondo, La Revuo, Esperanto, Oficiala Gazeto (de la Lingva Komitato kaj de la konstanta kongresa komitato), Esperanta evoluo, Literatura Almanako (Paris 1909-10) kaj mem ĉefredaktis Internacia Scienca Revuo (1907-10) kaj Svisa Espero (1909-10 kaj 1916-18). La kostojn kaj la deficiton de la ĉilasta periodaĵo li mem transprenis. En 1918/19 li redaktis La Teknika Revuo (kiun li relanĉis en 1925, aplikante reformitan ortografion). En 1908/09 li prezidis Svisa Esperanto-Societo, kiu en 1911 nomis lin honora membro. Krome, en 1907/14 li elpensis kaj proponis la internacian monsistemon Spesmilo (antaŭmilite uzatan ĉefe de la Ĉekbanko E-ista, bonvenigitan de la 3a UK en Kembriĝo 1907) kaj sugestis universalan kalendaron. Li ĉeestis la UK en Dresdeno (1908), Barcelono (1909) kaj Antverpeno (1911) kaj propagandis Esperanton ankaŭ inter oficiroj de la svisa armeo.

2.2 Vortteoriisto de Esperanto (1910)

La apero de la reformprojekto Ido (1907/08) kaj de la ĝin sekvantaj esperantologiaj diskutoj instigis René de Saussure science analizi la teorion de la E-vortfarado, en kio li atingis kvazaŭ revoluciajn rezultojn. Ĉi tiu elstara teoria kontribuo de la ĝeneva matematikisto estis prezentita en la verkoj La construction logique des mots en Espéranto (Ĝenevo 1910) kaj Resumo de la teorio de antido kun Lingvaj Kritikoj kaj Klarigoj de konataj Esperantistoj kaj Idistoj (Ĝenevo 1910). En tiuj verkaĵoj la aŭtoro eklumigis la esencon de la vortfarado de la lingvo Esperanto, kiun li deklaris supera kompare kun aliaj planlingvoj; kiel unua li formulis la principon de neceso kaj de sufiĉo ("trinkemo" anstataŭ "trinkemeco" ktp.) kaj, ilustrante la gramatikajn kategoriojn de Esperanto, pruvis la logikon inter la ideoj substantiva, adjektiva kaj verba kaj la koncernaj sufiksoj, respektive la rilaton inter la ideoj entenataj en la finaĵoj kaj la ideoj entenataj en la vortradikoj aŭ en la afiksoj (a=ec, o=ul, i=ad). Tiel, Antido (pseŭdonimo de René de Saussure) konvinke kontraŭargumentis la vortderivan teorion de Louis Couturat kaj vere ludis la rolon kiel tomboŝtono de lia lingvo Ido. Pri ĉi tiu lingvo de Saussure opiniis, ke ĝi estas tute ne konforma al la spirito de Esperanto.

La konkludoj de tiu samtempe unua scienca vortstruktura analizo pri Eo grave influis la E-lingvoevoluon, la E-uzantojn kaj E-verkistojn, kaj tial la verko meritas esti konsiderata kiel fundamento de la E-vortfarado. La eseo estis plene laŭdata de L.L. Zamenhof kaj de aliaj gravaj esperantistoj. Sed la konservema kaj skeptika Akademio, kies membro de Saussure estis, malgraŭ rekomendo flanke de Zamenhof, oficiale aprobis la nomitan teorion nur en 1967!

La svisdevena esperantisto Jean Borel (1868-1946), fondinto de la berlina Esperanto-Grupo (1903) kaj de la paperfabriko-eldonejo "Möller & Borel GmbH" en Berlin kaj redaktoro de Germana Esperantisto, skribis en sia gazeto pri la verkaĵo pri vortfarado de de Saussure:

2.3 Rifuzita Idista kritiko: la 10 "difektoj" de la lingvo Esperanto (1917)

En 1917 de Saussure aperigis broŝuron kun la titolo Les "tares" de l'espéranto / Die "Mängel" des Esperanto, en kiu li prezentas 10 laŭdirajn difektojn de Esperanto, listigitajn de la t.n. "plibonigantoj" de Esperanto. Ĉi tiujn kritikopunktojn, kiuj venis precipe flanke de la Idistoj, de Saussure rifuzis en tiu eseo.

La reformproponoj de la "plibonigantoj", kiujn de Saussure rifuzas, estas :

1 Infinitiva finaĵo je -ar anstataŭ -i kaj akcento sur la lasta silabo anstataŭ sur la antaŭlasta. Akcento ĉe la vortoj filozofio kaj statuo sur -zo- kaj -ta- anstataŭ sur -fi- kaj -tu-.

2 Malo kaj insekso: mikra anstataŭ malgranda, enemiko anstataŭ malamiko, matro anstataŭ patrino, ktp.

3 Pluralo: homi anstataŭ homoj.

4 aboli la akuzativon -n.

5 Koncerne la leksikon, de Saussure opiniis, ke oni ne rajtus enkonduki superfluajn neologismojn en Esperanton se oni jam posedas kongruan esperantan radikon. Distingon inter violonisto (profesia) kaj violonero (amatoro) li rifuzis. Tamen, la enkonduko de novaj terminoj ekzemple sur teknika kampo estu permesata.

6 Adjektivo: distingo inter hom-a (eco), hom-ala (koncerne al) kaj hom-oza (enteno) estas rifuzita.

7 Zamenhof difinis la uzon de substantivo derivitan de adjektivo jene: En Esperanto, la el adjektivo derivita substantivo per la finaĵo -o signifas abstraktan "econ". Sekve el la adjektivo grand oni derivas la substantivon grando, kio signifas grandecon. Ĉi tiun vortteorion de Saussure majstre klarigis en sia verko La construction logique des mots en Espéranto (1910). Kontraŭe, la Idistoj, antaŭ ĉio la franco Louis Couturat, asertis, ke la substantivo derivita el adjektivo ne signifu econ, sed personon. Laŭ tiu teorio, grando do signifus grandulon (grandan homon). Evidente, la teorio de Couturat ŝuldiĝas al la franca gepatrolingva influo de tiu Idisto, kie la vorto le grand efektive signifas grandan personon.

8 De Saussure opinias, ke la rekta verba derivo de substantivo en Esperanto estas akceptebla (ekz. kron-i / kron-o). Li rifuzas la teorion de la "plibonigantoj", kiuj malpermesis tian verban uzon kaj anstataŭe proponis la uzon ekz. de kron-izi anstataŭ kron-i.

9 Lige kun punkto 8, laŭ la "plibonigantoj" la vorto por kronigo/kroniĝo en Esperanto (germane Krönung) devus esti kronizo, dum krono ne signifas Krönung, sed Krone, kvankam ĝi estas derivita de la verbo kroni. De Saussure rifuzas tian logikon kaj riproĉis al la "plibonigantoj", ke ili intermiksis la "verbon" kun la "verbradiko" kaj aplikas sistemon, kiu ne konformas al la naturaj lingvoj.

10 Supersignoj: de Saussure agnoskas certagradan nepraktikecon rilate la supersignitajn literojn en Esperanto. Principe li ne kontraŭas la forigon de tiuj literoj fare de la "plibonigantoj", kondiĉe ke ili konservas la fonetikan alfabeton (por unu signo unu sono respektive por unu sono unu signo). Menciante la ekzemplojn kakao, biskvito, akso en Esperanto, kiuj korespondas kun kakao, bisquito, axo en Ido, de Saussure kritikas, ke la "plibonigantoj" komplete renversis tiun postulitan fonetikan principon, enkondukante 3 diversajn signojn por la sama sono (k, q, x). Li aldonis lakone: la vera progreso ne konsistas en la imito de la defektoj de la naturaj lingvoj, sed en la klopodo harmoniigi la skribon kun la prononco. En ĉi tiu kunteksto de Saussure mencias la svisan profesoron Auguste Forel (1848-1931), kiu ankaŭ pledis por la enkonduko de internacia helplingvo, aprezante Esperanton kiel plej bonan solvon, sed kiu favoris reformon de la esperanta alfabeto (abolo de la supersignoj). Forel proponis forlasi la "rusajn" literojn enkondukitajn de Zamenhof, alternative ŝanĝante la signifon de kelkaj latinaj literoj.3 Ĉi tiun ideon de Forel de Saussure akceptis. Fine de sia eseo de Saussure aldonis specimenan tekston kun reformita Esperanto, kie la supersignoj malaperis kaj kie kelkaj latinaj literoj estas ŝanĝitaj (w, q, sh, ch, vidu sube ĉe la lingvaj specimenoj de la jaro 1917).

La 1an de septembro 1925, la jaro de nova Universala Kongreso en Ĝenevo, de Saussure komunikis en cirkulero, ke li ĉesas nomi sin esperantisto, ke li forlasas la esperantan standardon kun verda stelo sur blanka fundo kaj levas la standardon de Nov-Esperanto kun blanka stelo sur verda fundo. Li daŭre nomas sin "diciplo de Zamenhof" (sic!) (eĉ ankoraŭ en la jaro 1932), admonas la esperantistaron, ke ilia kontraŭstaro kontraŭ la reformoj de la lingvo Esperanto estas danĝera por la estonto de Esperanto, kaj ke en sia nuna formo Esperanto ne taŭgas por la scienco, nek por la komerco. Kiel solvon por la internacia lingvo li vidis nur unu rimedon: konservi la strukturon de Esperanto kaj la ortografion de Ido (sen supersignoj), ŝanĝi la zamenhofan pluralon j, kies tro ofta ripetado estas teda, kaj por la okulo, kaj por la orelo. Tiujn reformojn li realigis en sia Nov-Esperanto. Pli pri tiuj reformoj de Esperanto ni skribos en la sekva ĉapitro.

2.4 Reformprojektoj (1907-1937)

René de Saussure apartenas al tiuj raraj lingvistoj, kiuj kritikis Esperanton el lingvoscienca vidpunkto por trovi kompromison inter Esperanto kaj Ido. Dum plenaj tri jardekoj de Saussure dediĉis sin al tiu eksperimenta laborado. Inter 1907 kaj 1937 li publikigis tutan serion da reformprojektoj, kiuj tamen neniam kontentigis lin kaj kiujn li sinsekve kaj konstante remodifadis (M. Monnerot-Dumaine nomis ilin "les espérantides", kaj en la kazo de Esperantido, 1921, de Saussure mem parolis pri dialekto de Eo).

Akiri superrigardon pri tiu ĝangalo de lingvoreformprojektoj kun diversaj titoloj kaj aŭtoraj nomoj, estas nefacile kaj konfuze; ellabori klarajn diferencojn inter tiuj projektoj sufiĉe temporabe, iom tede, sed eble inde. Kutime, la eldonemulo publikigis siajn projektojn sub la vojmontra pseŭdonimo ,,Antido" (t.e. kontraŭ Ido). Jen la plej konataj inter ili: Lingwo Internaciona di Antido 1 (1907), Esperanto de Antido 2 (1910), Lingvo Kosmopolita (1912), Lingvo Cosmopolita (1913), Lingvo Internatsia de Antido (1917) Esperantido (1919), Nov-EsperantoMondialo (1925-32), Universal Eo (1935), Esperanto II (1937). La informo, ke en 1913 (?) de Saussure prilaboris la projekton KonkordiaKonkordio, ne estas pruvita. Interese estas, ke ĉe Konkordo (Ĝenevo 1911) temis ne nur pri periodaĵo, sed evidente ankaŭ pri "partio newtrala". Por tiuj sistemoj li kutime verkis kaj publikigis propagandilojn, broŝurojn, cirkulerojn, lernolibrojn, vortarojn kaj krestomatiojn kaj eldonis periodaĵojn. De Saussure apartenis al riĉa familio, kiu financis lin kaj liajn eldonaĵojn, sed en sia berna periodo, kiam li estis iom tranĉita de siaj ĝenevaj parencoj kaj mem devis perlabori sian salajron, ŝajne estis malpli da mono je dispono por tiuj agadoj.

Esencan asiston la projektoj de Saussure ricevis per la kunlaboro de Emma Chenevard (1884-1939). Ĉirkau la jaroj 1912-14, Chenevard estis kasistino kaj 1917-18 provizora prezidantino de Svisa Esperanto-Societo. La UEA-jarlibro de 1919 listigis ŝin kiel delegitinon en Neuchâtel. Poste ŝi aliĝis al la reformprojektoj de de Saussure. Ŝi transprenis la taskon de sekretariino de la Akademio Esperantida (ĉ. 1924) kaj pli malfrue de la Nov-Esperanta Akademio (1932) ; krom tio ŝi verkis lernolibron de la lingvo Esperantido (Langue Internationale «Espérantide» en 4 semaines, Neuchâtel 1920). Estas interese, ke kun la lingvo Esperantido de Saussure celis starigi movadeton Esperantidan : La unua grupo Esp-ida estis fondita en Planice, Bohemio. Sekvis grupoj en Berno (d-ro Edouard Guillaume kiel prezidanto de la grupo kaj poste de la Akademio Esperantida) eĉ kun lingvokurso, al kiu aliĝis 12 lernantoj, kaj en Ĝenevo sub la estrado de R. Favre. La edzino de de Saussure verkis, sub la pseŭdonimo Antidantrino, la muzikon de L'Espero, la himnon de Esperantido.

3 Lingvaj specimenoj

Por doni supraĵan impreson pri la unuopaj lingvoreformprojektoj de René de Saussure kaj pri ilia evoluo de jaro al jaro, mi ŝatus sekve prezenti elektitajn lingvospecimenojn el diversaj jaroj kaj reformprojektoj (la ekzemploj estas ĉerpitaj rekte el la koncernaj libroj kaj periodaĵoj eldonitaj de de Saussure/Antido).

3.1 Lingwo Internaciona di Antido 1 (Ĝenevo 1907)

Ŝanĝoj kompare kun E-o: w anstataŭ v, i / y anstataŭ j, j anstataŭ ĝ, sh anstataŭ ŝ, e anstataŭ kaj, ktp.

Vidwino havis du filinoin. La pli malyuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero e vizajo, ke chiu, kiu shin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon ; ishi ambai estis tiel malagrablai e tiel fierai, ke oni ne povis vivi kun ili. La pli yuna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro lau sia boneco e honesteco, estis krom tio un el la plei belai knabinoi kiuin oni povis trovi.

3.2 Esperanto, Antido 2 (Ĝenevo 1910)

Ŝanĝoj kompare kun E-o: reveno al v ĉe vidvino, w anstataŭ ŭ, akuzativo likvidita (akuzativa pluralo -n anstataŭ -jn), i'dome anstataŭ hejmen, ktp.

Unu vidvino havis du filinon. La pli malyuna estis tie simila al la patrino per sia karaktero kay vizajo, ke chiu, kiu shi vidis, povis pensi, ke li vidas la patrino; shin ambaw estis tie malagrablan kay tie fieran, ke oni ne povis vivi kun shin. La pli yuna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro law sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la pley belan knabinon, i'kiun oni povis trovi.

Kiam tiu chi bela knabino venis i'dome, shia patrino insultis shi, kial shi revenis tie malfrue de la fonto. "Pardonu al mi, patrino", diris la malfelicha knabino, "ke mi restis tie longe". Kay kiam shi parolis chi vorton, elsaltis el shia busho tri rozon, tri perlon kay tri grandan diamanton.

3.3 Lingvo Kosmopolita (1912)

Ŝanĝoj kompare kun E-o: esis anstataŭ estis, cienco anstataŭ scienco, interaltre anstataŭ interalie, ey anstataŭ kaj, ktp.

I fari talon progreson la cienco sukcesis per la uzado di multan naturanan produktaton, nekonocitan da lan antikun; interaltre kaŭchuko ey gutaperko esis ey restas ankore un nun nedispenseblan por ol (el: Duličenko, Meĵdunarodnye vspomogatel'nye jazyki, Tallinn 1990).

3.4 Lingvo Internatsia de Antido (Bern 1917)

Ŝanĝoj kompare kun E-o: tc anstataŭ ĉ, ts anstataŭ c, dy anstataŭ ĝ, ktp.

Preskaw tciuj personoj, kiuj okupas sin pri lingvo internatsia, konsentas pri tio, ke la skribo de tiu lingvo devus esti fonetika. Kiam antaw kelkaj jaroj mi proponis reformon de la Esperanta ortografio por dyin pliproksimigi al la naturaj lingvoj, kaj spetsiale al la Latina, Zamenhof skribis al mi leteron por malaprobi mian proponon, kaj li aldonis: "Mi estas tute tserta, ke post kelka tempo vi mem komprenos la malbonetson de via ortografia reformo." Eble kelkaj personoj diros: se Antido jam unufoje candyis sian opinion pri la alfabeto, kiun garantion ni havas, ke li ne candyos dyin denove post unu aw du jaroj? ... En diversaj landoj ekzistas asotsioj por reformo de la ortografio.

3.5 Reformita Esperanto proponita en la broŝuro "Les `tares' de l'espéranto / Die `Mängel' des Esperanto" (Bern 1917)

Ŝanĝoj kompare kun E-o: q anstataŭ ĝ, avi anstataŭ havi, ktp.

Unu vidvino avis du filinojn. La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kai vizaqo, ke chiu, kiu shin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon ; ili ambaw estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili. La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro law sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi.

Kiam tiu chi bela knabino venis domen, shia patrino insultis shin, kial shi revenis tiel malfrue de la fonto. "Pardonu al mi, patrino", diris la malfelicha knabino, "ke mi restis tiel longe". Kaj kiam shi parolis tiujn chi vortojn, elsaltis el shia busho tri rozoj, tri perloj kaj tri grandaj diamantoj.

3.6 Esperantido de Antido (Bern 1919)

Ŝanĝoj kompare kun E-o: ģ anstataŭ ĝ, ś anstataŭ ŝ, ć anstataŭ ĉ, x anstataŭ ks, n anstataŭ j, sen akuzativo, preske, irge, omnitage, savi anstataŭ scii, sienco anstataŭ scienco, ktp.

Esperantido ne estas nova lingvo. ģi enhavas en si la tuta tradicio Esperanta kay preske la tuta vortaro Zamenhofa. Akceptante Esperantido, oni do ne riskas nova experimento. Irge ni libro, skribita en Esp-o, povas tuy esti transskribita en Esp-ido nuran gramatikan ćanģeton. Nu do esperas, ke omnin samideanon, kiun deziras atingi definitiva uneco de la lingvo internacia, ne rifuzos kunlabori kay klopodi kun nu por atentigi la Ligo de la Popolon (Societo de Nacion) pri la lingvo internacia. Vi certe savas, ke internacia lingvo newtrala yam existas dep 30 yaron kaj estas uzata kay parolata omnitage de milon de homon.

Ti lingvo pli konvenas, ol Esperanto, por la tekniko kay sienco.

3.7 Esperantido de Antido (Neuchâtel 1920)

Ŝanĝoj kompare kun E-o : j anstataŭ ĝ, q anstataŭ k (qelka), grandivis anstataŭ grandiĝis, diversaj novaj vortoj.

La lingvo vekis varmegan entuziasmon, kar en ji vivis la nobla animo k. alta idealo de jia awtoro; la anaro pli k. pli grandivis. Esperanto, uzata skribe k. parole, progresis dey proxor 15 yaron, kiam qelkan anon ekdeziris reformi ji. Shaynis al lu, ke endas naw simpligi, ulsor reguligi kaj precizigi la lingvo. Lu examenis omnin, slo lu, farendan modifon, kay, kar ne ibla estis endukti lu en Esperanto, lu pretigis kompleta projekto de nova lingvo.

3.8 Esperantido, dialekto de Esperanto, de Antido (Bern 1922)

Ŝanĝoj kompare kun E-o: -u anstataŭ -on, -un anstataŭ -ojn, -an anstataŭ -aj.

I vidvino havis du filinun. La pli aja estis tiele simila al la patrino per sia karaktero k. vizajo, ke omniolo, kia shu vidis, povis pensi ke li vidas la patrinu. Ili ambay estis tiele malagrablan k. tiele fieran ...

Kite ti ci bela knabino venis domeù, shia patrino insultis shu, pro kio shi rukvenis tiele tarde dey la fonto. "Pardonoy al mi, patrino", diris la malfortuna knabino, "ke mi restis tiele longe." ... « Estus tre bela », respondis la filino maljentile, « ke mi iroy al la fonto ! » "Mi volas, ke vi tibeù iroy", diris la patrino,"kay iroy vi tuy!"

3.9 Esperantido da Antido (Bern 1924)

Ŝanĝoj kompare kun E-o : finaĵoj kiel Esperantido 1924 (diakritan konsonanton anstataŭ diakritajn konsonantojn), ch anstataŭ ŝ, riform- anstataŭ reform-, biti anstataŭ peti, kom anstataŭ kiel, ktp.

Existas ya diversan alian riformprojekton de Esperanto, sed el omnin tin projekton la Esperantida estas la sola, ki konservis netuchitan la strukturu k. flexeblu de la Zamenhofa lingvo. La celo de la awtoro estis forigi el Esperanto kelkan extran defektun jenantan, exemple la diakritan konsonantun kay la troy oftan finayun. Ti celu li atingis tre simple per nura interchanjo de la tri esperantan finayon u, n, oy; seqe, irgam i esperantisto povas lerni la Esperantida dialektu en kelkan horon. Omni vorto or lingva exprimo, ki trovivas en la Fundamenta Krestomatio, estas konsiderenda kam oficiala vorto or exprimo, kay omnin Esperantidon estas bitatan konsideri la Antida Krestomatiu kom la sole fidinda modelu lingva.

Kite ti ciy bela knabino venis domew, shia patrino insultis shu, pro kio shi rukvenis tiente tarde dey la fonto.

3.10. Nov-Esperanto / Idiomo Mondialo (Bern/ Neuchâtel 1925-32)

Ŝanĝoj kompare kun E-o : esence kiel en la antaŭaj projektoj, rukveni anstataŭ reveni. Tarde anst. malfrue, probo anst. provo, onle anst. nur(e), poke anst. malmulta, ordinalaj ciferoj, k.s.

Nov-Esperanto estas nova formo de la lingvo Esperanto, kreita da Dro Zamenhof. Ta nova formo ne pretendas esti nova lingvo internacia: ji celas nur forigi el Esperanto a defektun, jenanta en la praktika aplikado de ci-ta lingvo, exemple la supersignita literun ey la tro ofta finajun. Tala rezulto oni povas atingi per simpla interchanjo de la tri gramatika finajon -aj, -oj, -uj; seqe, cha Esperantisto povas lerni Nov-Esperanto en poka horon. Existas ya diversa altra reform-projekton de Esperanto, el kayn la ple konatay estas la lingvo Ido, sed el cha ta projekton Nov-Esperanto estas la solay, kay konservis netushita la strukturu ey la flexeblu de la Zamenhofa kreitajo. Mia unema probo de reformo estis publikigata en la yaro 1919ma sub la nomo Esperantido", sed dur plura yaron mi faris en ji diversa plibonigon, ey por eviti konfuzun, mi vicerigis la nomu "Esperantido" per "Nov-Esperanto". Ci-ta lasta nomo estas do lay de la definitiva reform-projekto. (1928)

Una vidvino avis du filinun. La pli olday estis ti simila al la patrino per sia karaktero ey vizajo, ke cholo, kay chu vidis, povis pensi, ke hi vidas la patrinu. Kite ta bela knabino venis aldome, shia patrino insultis shu, pro ko shi rukvenis ti tarde de la fonto. "Pardonoy al mi, patrino", diris la malfortuna knabino, "ke mi restis ti longe". Ey kite shi parolis ci-ta vortun, elsaltis el shia boko tri rozon, tri perlon ey tri granda diamanton. (1929)

Nov-Esperanto ne pretendas esti nova lingvo internacia; ji estas onle Esperanto senigita ye kelka difekton, jenanta en la praktika aplikado de ta lingvo, exemple la diakrita literon ey la tro ofta finajon. Tala rezultatu oni povas atingi per simpla interchanjo de la tri gramatika finajon -u, -n, -oj; seqe, cha Esperantisto povas lerni Nov-Esperantu en poka horon. (Ĝenevo 1932)

En 1932 estis ankaŭ ŝanĝitaj la vortoj reformo al riformo, solay al onlay, probo al provo, plibonigojn al plibonigun, ktp.

3.11. Esperanto II (1937)

Ŝanĝoj kompare kun E-o : esence la samaj modifoj en la morfologio kiel en antaŭaj projektoj,

Vizitinte perhazarde la 2-a Universala Kongresu de Esperanto be Genevo (te 1906), mi farevis Esperantisto ey partoprenis tie la fondu de la Int(ernacia) Scienca Asocio Esperantista, kaes mi estis elektata sekretaro. Dum pli longe ki qin yaron mi anke estis chef-redaktoro de la Int(ernacia) Scienca Revuo, la oficiala organo de ta Asocio, kay tiam havis pliente ki 800 membrun. En 1907 okazis la 3-a Universala Kongreso de Esperanto be Cambridge, kaw mi anke beestis ey kie mia projekto de internacia helpmono estis akceptata di la Kongreso. Pos ta Kongreso aperis la riformprojekto Ido, verkita di Markezo de Beaufront ey Prof. Couturat. Mi tuy konsciis, ke ta projekto estas tute ne konforma al la spirito de Esperanto, kaes rimarkinda flexeblu Ido detruis per logika derivsistemo tro rigida por la chataga uzado de la lingvo skribe ey parole, ey dey ta tago mi komencis rifuti la pretendun de Ido en la Int(ernacia) Scienca Revuo. Dum mia laboro por la riformo de Esperanto mi examenis ne nur la projektu Ido, sed anke la interlingvun el la skolo "naturista" (Occidental, Latino sine flexione, etp.), Tala lingvoprojekton estas interesa, sed lina awtoron forgesis, ke la ple malfacila parto de la interlingva problemo ne estas la facila kompreno por la Okcidentanon, sed la facila parolado por cha popolon de la terglobo. Ey lo ankore pli malfacila ne estas krei interlingvu, sed ju vivigi, ey tu sukcesis nur Esperanto; forlasi la bazu Esperanta ey la grandega laboru yam farita di la Esperantiston estus vera frenezajo, tiente pli ke la Esperantiston niam akceptos lingvu tute nova.

4 Resumaj konkludoj de de Saussure en 1925

En cirkulero de oktobro 1925 al la "Nov-Esperantistaro" René de Saussure faris konkludon de sia ĝisnuna aktiveco :

"Dum preske 20 yaron mi serchis voyu por adapti la lingvu de Zamenhof al la bezonon de la scienco k. de la komerco, kar al mi shaynis, ke la voyo seqata da la Idiston ne estas la justay. Hili kreis tute nova lingvu kay la 18-yara experimentado, kiaù hili faris, montras, ke Ido ne estas pli bona ol Esperanto; hili certe forigis la chefan difektun de la Zamenhofa lingvu (per chanjo de la alfabeto k. de la plursigno); sed hili komplikis la strukturu de la lingvu kaj igis ju pli rigida per forigo de la deviga akuzativo k. de la akordo de l'ajektivo.

Riformi Esperantu, sen chanji ties strukturu, nek ties simplecu, estis tre malfacila tasko, kay mi konfesas, ke mi ofte perdis kuraju or seqis eraran voyun. Mi faris multan diversan propunun kaj tie perdis la konfidu de multan samideanon, kiayn kredis, ke mi havas spiritu chanjema k. neniam atingos mia celu. Tame, ne atentante la kritikun, nek la mokun, mi daùrigis labori, jis kiam mi truvis definitiva k. kompleta solvu de tia malfacila problemo.

Kar mi ne havas la geniu de Zamenhof, mi bezonis multan yarun por kompletigi mia laboru kay poluri chian detalun de la lingvo. Nun la entrepreno estas finita, kay la rezultato estas: Nov-Esperanto."

4.1 Kritiko kaj pravigo

Kiel ni konstatis en pluraj dokumentoj, dekomence de Saussure emfazis, ke lia celo ne estas forlasi la strukturon de la lingvo Esperanto, sed fari en ĝi kelkajn modifojn kaj plibonigojn, por pliefikigi la propagandon de Esperanto ,,konforme al la postuloj de la moderna vivo", plivalorigi ĝin kiel sciencan lingvon kaj trovi interkonsenton kun la Idistoj. La ĉefa kritiko de de Saussure koncernis la ortografion, la supersignojn, la akuzativon, la korelativojn, la pluralon kaj iom la leksikon. En la barcelona UK (1909) de Saussure klarigis al la esperantistoj, ke ili ne paniku, kiam sciencisto aŭ lingvoteoriulo faras lingvistikan analizon pri Esperanto kaj alvenas al diverĝaj konkludoj en iuj detaloj.

Tamen, la sugestoj de de Saussure estis akceptitaj nek de la esperantistoj, nek de la Idistoj. En 1911, sub la premo de la viglaj kontraŭstaroj al la proponitaj reformoj flanke de la svisaj esperantistoj, kiuj miskomprenis liajn intencojn, li rezignis esti reelektita kiel prezidanto de Svisa Esperanto-Societo. Ankaŭ la E-Akademio ignoris lian reformon kaj en 1920 eĉ eksigis lin el sia sino. Otto Jespersen (1860-1943) nomis liajn reformprojektojn, kiuj rilate al Esperanto, eĉ al Ido, vere fariĝis pli kaj pli bizaraj kaj konfuzaj, ,,karikaturoj de Esperanto". Tiel, de Saussure izoliĝis kaj perdis sian influon en la E-movado. Tamen, liaj rilatoj kun la Esperantistoj restis afablaj kaj karakterizataj de reciproka estimo. Malgraŭ tiuj diferencoj en la planlingva diskuto, de Saussure ne transiris al Ido, kies superracion kaj francecan vortkonstruadon li prijuĝis ne konforma al la spirito de Esperanto. Male, en serio da brilaj analizoj kaj monografioj li defendis Esperanton kontraŭ Idistaj atakoj, precipe en Respondo al la oficiala raporto de la Delegitaro (Ĝenevo 1911), kaj en Konkurso: kia estas la logika senco de l'vorto «grando» ? (1911). Dank al lia kontribuo sur la kampo de la vortfarado, la tezoj de la Ido-protagonisto Louis Couturat povis esti kontraŭargumentitaj, la franceca stilinfluo de Louis de Beaufront en Esperanto malkreskis, la Budapeŝta Skolo pretiĝis kaj esperantologio ekestabliĝis. La vortfaradaj teorioj de de Saussure, kiu cetere ankaŭ studis la projekton Occidental (1922) kaj partoprenis la laborojn de IALA, estis malkovrataj kaj pluevoluigataj de Eugen Wüster, Kálmán Kalocsay kaj Gaston Waringhien, dum aliflanke Herbert F. Höveler (E. Ĉefeĉ), la legendeca aŭtoro de la E-Ŝlosiloj, vane provis kontraŭi ilin; István Szerdahelyi iom relativigis ilian korektecon.

Ŝajne de Saussure preteratentis, ke Esperanto estas pli ol nur lingvo-sistemo laŭplaĉe kaj arbitre reformebla. Li subtaksis la socilingvistikan dimension de la E-movado kaj la konservemon de la esperantistaro, kiu konsideris la zamenhofan fundamenton "sankta"; pro tio li neeviteble frontis la negativajn reagojn de la esperantistoj kontraŭ liaj ja sendube bonintencaj, sed evidente maltrafaj proponoj. La fervora publikigemulo ĉiam diskonigis siajn ideojn tro frue, tro rapide kaj tro vaste, antaŭ ol submeti ilin al profunda ekzamenado fare de aliaj kompetentuloj.

Resuminte la ecojn de la verkado de de Saussure, Kalomano Kalocsay trovis por sia Rimportreto jenajn trafajn strofojn:

,,Saussure, - la pura, klara

Mens'

la projektinto, projektonto

Trabrilis, kvazaŭ lumofonto

La vortstrukturon lia Lens'

Ascendis el vort-arba dens'

Kiel la av' al Blanka Monto

Saussure - la pura, klara

Mens'

La projektinto, projektonto.

Ne senmerita la incens'!

Al tre nebula horizonto

Pluiris li, sed post renkonto

La nia restis lia Pens'!

Saussure, - la pura, klara

Mens'".

De Saussure perdis la esperantistojn, ĉi tiuj perdis lin, sed lin supozeble neniam perdis kaj perdos la movado por la neŭtrala mondhelplingvo.

Mi esperas, ke ĉi tiu kontribuaĵo pri René de Saussure servos kiel bazo por pluaj esploroj pri li, lia privata kaj profesia vivoj, lia laboro pri la vortfarado en Esperanto, liaj kritikoj de Esperanto kaj liaj lingvoreformprojektoj.

Bibliografio de la verkaro de René de Saussure (kronologie laŭ kategorioj Libroj, periodaĵoj kaj represoj) laŭ la sliparo de Centre de documentation et d'étude sur la langue internationale (CDELI) en La Chaux-de-Fonds (Svislando), stato 2001/01/10

Libroj (kaj cirkuleroj aŭ unuopaj folioj)

UEL = Universala Esperanta Librejo

1907

Antido

Grammaire élémentaire de la langue internationale, avec receuil d'exercices = Elementa gramatiko de la lingwo internaciona, kun exercaro. 3ème tirage.

Genève

1907

De Saussure

Projekto pri internacia monsistemo. Projet de monnaie auxiliaire internationale.

(Aparta represaĵo en: Internacia Scienca Revuo, 4a jaro, 1907, no 41a, p. 129-137).

Genève

1908

 

Geometrio Folietara aŭ nova teorio geometria pri la movo de l'korpoj en spaco. (mankas en CDELI)

Genève

1909

De Saussure

Unuformigo de la scienca terminaro / L'unification de la terminologie scientifique. Vième Congrès international de psychologie, Genève 3-7 août 1909

Genève

1909

 

9a Kongreso Internacia de Geografio, decidoj kaj deziroj.

Genève

1909

De Saussure

Pri la uzado de l'simbolo & anstataŭ "kaj". (1 feuillet)

Bern

1910

Antido

La construction logique des mots en espéranto. Réponse à des critiques, suivies de propositions à l'Académie espérantiste.

Genève

1910

Antido

La construction logique des mots en espéranto. Réponse à des critiques, suivies de propositions à l'Académie espérantiste. Erratum et addendum à la brochure.

Genève, UEL

1910

Antido

La construction logique des mots en espéranto. Réponse à des critiques, suivies de propositions à l'Académie espérantiste. Teoria ekzameno de la lingvo esperanto kun fonetika internacia alfabeto sistemo No 2. Gramatiko. Ekzercaro. Krestomatio.

Genève, UEL

1910

 

Resumo de la teorio de Antido, kun lingvaj kritikoj kaj klarigoj de konataj esperantistoj kaj idistoj.

Genève, UEL

1910

Antido

Teoria ekzameno de la lingvo esperanto kun fonetika internacia alfabeto sen supersignoj, sistemo No 2. Gramatiko. Ekzercaro kaj krestomatio.

Genève

1910

De Saussure

La logika bazo de vortfarado en esperanto. Propono al la Akademio esperantista okaze de la sesa universala kongreso de esperanto en Washington 1910.

Genève

1911

De Saussure

Respondo al la oficiala Raporto de la Delegitaro por elekto de helplingvo internacia. (Ankaŭ: Réplique au compte rendu officiel des travaux du comité de la délégation pour l'adoption d'une langue internationale).

Genève

1911

De Saussure

Principes logiques de la formation des mots. (ankaŭ: kun resumo)

Genève

1911

Naville, Ernest

La devo. Parolado adresita al la sinyorinon de Genevo et de Lausanne. Trad di R. de Saussure. Dua eld.

Genève

1911

Ramuz, C(harles)-F(erdinand)

Aline. Svisa rakonto. Trad. di R. de Saussure. Dua eld.

Genève

1914

De Saussure

La vort-teorio en Esperanto. (avec autographie de l'auteur).

Genève, UEL

1914

de Saussure

Deklaro. (1 feuillet)

Bern

1914

Seippel, Paul

Adèle Kamm. Esperanta trad. de R. de Saussure (el franca lingvo, cun permeso de l'aùtoro).

Genève

1914

De Saussure

La monnaie internationale.

Genève

1915

Seippel, Paul

Adèle Kamm. Esperanta trad. de R. de Saussure (el franca lingvo, cun permeso de l'aùtoro. 2a eld.

Bern

1915

de Saussure

Fundamentaj reguloj de la vort-teorio en esperanto. Raporto al la akademio esperantista .

Bern

1916

De Saussure

Projekto de praktika skribo por la lingvo internacia / de Antido

Bern

1916

De Saussure

La vort-strukturo en Esperanto / raporto al la Esperanta Akademio. (ankaŭ 5a eld.)

Bern

1916-19

Antido

La vort-strukturo en esperanto. Raporto al la esperanta akademio. La Vort-strukturo en esperanto. Fundamentaj leĝoj. Nova formo de la lingvo internacia «esperanto». Dua eldono. Fundamento de la internacia lingvo esperantida.

Bern

1917

Antido

Projekto de fonetika skribo por la lingvo internatsia / de Antido.

Bern (Svisa Espero)

1917

De Saussure

Les "tares" de l'espéranto (ankaŭ 3a eld.)

Bern, Svisa Espero

1917

Antido

Kleine Grammatik der Weltsprache. Petite grammaire de la langue mondiale. Piccola grammatica della lingua mondiale (eldonita de SES). (mankas en CDELI)

Bern

1918

De Saussure

La vort-strukturo en Esperanto. Suplemento al "La Teknika Revuo". Januaro.

 

1918

De Saussure

La structure logique des mots dans les langues naturelles, considérée au point de vue de son application aux langues artificielles.

Bern

1918

 

Ascendo al Monto-Blanka en 1787 (H.-B. de Saussure)

Bern

1919

Antido

Fundamento de la internacia lingvo Esperantida, revizita k. aprobita de la Esperantida Akademio.

Bern

1919

Antido

Nova formo de la lingvo internacia "Esperanto". Dua eld.

 

1919

Antido

Nova formo de la lingvo internacia "Esperanto". (Kun vortaro) (ankaŭ: dua k. tria eld.)

Bern

1920

 

Petit vocabulaire de la langue internationale "Esperantide". 1ère partie: Vocabulaire international-français. 2e partie: Vocabulaire français-international.

Bern

1920

Chenevard E(mma)

La langue internationale "Esperantide" en 4 semaines.

Neuchâtel

1920

 

UNIVO de la Internacian Asocion. Trad. en la Internacia lingvo Esperantida el la oficiala franca texto.

Bern

1921

de Saussure

Fundamenta vortaro de la lingvo Esperantida.

 

1922

Antido

Fundamentan vortaro kay gramatiko de la lingvo Esperantida, dialekto de Esperanto, kreita da Antido por la bezonon de komerco, tekniko, cienco k. literaturo.

Bern

1922

 

Fundamento (trilingva) de la lingvo Esperantida (dialekto de esperanto)

Neuchâtel

1922

Saussure de

Antido

Karmen. Opero en qar akton lau la Novelo de Prosper Mérimé da Henry Meilhac & Ludovic Hulévy. Muziko de Georges Bizet. Tradukita en internacia lingvo Esperantida da Antido.

Bern

1923

Antido

Fundamenta Krestomatio de la internacia lingvo "Esperantida". Kun gramatiko k. exercaro.

Bern

1923

Antido

Universala vortaro (trilingva) de la internacia lingvo esperantida. Duma eldono.

Bern

1924

Spiers, Alice Frances

Esperantido text book.

Washington

1925

Antido

Fundamenta Krestomatio de la internacia lingvo "Esperantida". Kun gramatiko k. exercaro.

Bern

1925

de Saussure

Fundamenta Krestomatio de la internacia lingvo Nov-Esperanto.

 

1925

Reynold, G., de; de Saussure

Le problème de la langue internationale. A propos de l'Espéranto, réponse de R.d.S.

Genève

1926

de Saussure

Fundamenta Krestomatio de la internacia lingvo Nov-Esperanto. 2a eld.

 

1928

Antido

Fundamenta krestomatio de la internacia lingvo Nov-Esperanto. Kun gramatiko, exercaro ey literaturajon. Unema parto.

Bern

1929

 

Idiome mondial "Nov-Esperanto". Premier manuel.

Bern

1929

 

The World-Idiom (Idiomo Mondiala) "Nov-Esperanto": first grammar for beginners.

Bern

1929

 

Die Hilfssprache "Mondialo" (Neu-Esperanto) für Schule, Selbstbildung und Weltverkehr. Grundriss für Anfänger.

Bern

1931

Antido

Kompleta fundamento de l'idiomo "mondiala" "Nov-Esperanto".

Genève

1932

Antido

Kompleta fundamento de l'idiomo "Mondiala" por "Nov-Esperanto".

Genève

1933

Antido

Kompleta fundamento de l'idiomo "mondiala" or "Nov-Esperanto".

Genève

1933

Antido

Kompleta fundamento de l'idiomo "mondiala" or "Nov-Esperanto". 1. Gramatiko ey vortaro (3-lingva). Duma eld.

Genève

1933

De Saussure

Strukturo de l'idiomo "mondiala" or "Nov-Esperanto". (1 feuillet)

 

1937

Antido

Oficiala fundamento de la Akademio por la interlingvo Esperanto II-a, or Esperanto renovigita konforme al la postulon de la moderna vivo, okaze de la 50-yara jubileo de Esperanto, 1887-1937. 2a eld.

Bern

1938

De Saussure

Twelve lessons of Esperanto-II for beginners.

Bern?

1945

De Saussure

Weltgeld und Weltbank

 

1950

De Saussure

Kion vi scias pri Socikredito? (1 feuillet)

 

Periodaĵoj

1912-13

De Saussure

Lingvo Kosmopolita / Lingvo Cosmopolita

 

1919

De Saussure

Antido

ESPERANTIDO. Monata gazeto internacia por la Ligo de la Popolon kay la Progreso homara.

Bern

1921

De Saussure

Antido

La VOJO por evoluigi la internacian lingvon Esperanto en direkto konforma al la bezonoj de cienco, tekniko k. komerco modernaj. Monata Organo redaktata en "evoluinta" Esperanto da Antido.

Bern

1928

De Saussure

Antido

Internacia Lingvo Nov-Esperanto

Bern

Reeldonoj kaj represoj

1969

de Saussure

Fundamentaj reguloj de la vort-teorio en Esperanto. Raporto al la Akademio Esperantista verkita de R.d.S.

Iltis, Saarbrücken

1969

De Saussure

Konkurso. Kia estas la logika senco de l'vorto «Grando» ? Fotorepreso de la eldono 1911.

Iltis, Saarbrücken

1982

De Saussure

La vort-teorio de Esperanto / R. de Saussure; kun postparolo de André Albault kaj bibliografio de Reinhard Haupenthal.

Iltis, Saarbrücken

1985

De Saussure

La vort-strukturo en Esperanto.

Brasilia, LG Antauen

Bibliografio

Aellen, Hermann (Red.) (1932): Schweizerisches Zeitgenossen-Lexikon, Lexique suisse des Contemporains, Lessico svizzero die contemporanei. Bern/Leipzig: Gotthelf) (2. Ausg.), 1023 p.

Atanasov, Atanas D. (1983): La lingva esenco de Esperanto. Rotterdam: UEA, 175 p.

Blanke, Detlev (1985): Internationale Plansprachen. Eine Einführung. Berlin: Akademie-Verlag, 408 p.

Cosmoglotta. Nr. A 116/1937, Nr. A 117/1937.

Die Dozenten der bernischen Hochschule: Ergänzungsband zu: Hochschulgeschichte Berns 1528-1984. Zur 150-Jahr-Feier der Universität Bern. Bern 1984, 272 p.

Dratwer, Isaj (1977): Pri Internacia Lingvo. Tel-Aviv: Aŭtoro (2-a eld.), 320 p

Drezen, Ernest (1931/1991): Historio de la Mondolingvo. Tri jarcentoj da serĉado. (4a reviziita kaj kompletigita eld.). Moskvo: Progreso, 354 p.

Duličenko, Aleksandr D. (1990): Meždunarodnye vspomogatel'nye jazyki. Tallinn: Valgus, 446 p.

Gacond, Claude (1996): René de Saussure 1872-1943 (nepublikigita manuskripto).

Interlingua English Dictionary. New York: Unger 1951, LXIV+415 p. (p. XV).

Jespersen, Otto (1928): Eine internationale Sprache. Heidelberg: Winter, 148 p. (p. 31-32).

Kalocsay, Kalomano (1931): Lingvo, Stilo, Formo. Budapest: Literatura Mondo, 143 p.

Kongreslibro de la 9a Universala Kongreso 1913. Bern : Haller & Wagner 1913 (kun foto de R. de Saussure), 136 p.

Künzli, Andy (1998) : "La mondolingvo Volapük en Svislando" . En: Haupenthal, Reinhard (Red.): Menade Bal Püki Bal. Festschrift für/festlibro por Reinhard Haupenthal. Saarbrücken: Edition Iltis, 411-420.

- (2000): Skizo pri la historio de la instruado de Esperanto en Svislando. Saarbrücken: Edition Iltis

- (2001/baldaŭ aperos): "Auguste Forel (1846-1931) kaj la vojo al la kulturo. Noto pri unu forgesita `samideano' kaj ties reelfositaj verkoj". En: Haupenthal, Reinhard (Red.): Festlibro por Fernando de Diego. Saarbrücken: Edition Iltis.

Monnerot-Dumaine, Marcel (1960): Précis d'interlinguistique générale et spéciale. Paris : Libraire Maloine, 208 p.

Pechan, Alfonso (Red.) (1979): Gvidlibro por la supera ekzameno. Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 358 p.

Stettler, Eduard (1928): Hector Hodler, Lia vivo kaj lia verko 1887-1920. Genève: UEA, p. 19-20.

Stojan, Petro (1929): Bibliografio de internacia lingvo. Genève: UEA, 560 p.

Svisa Esperanto-Revuo. Majo 1978, majo 1989.

Svisa Espero (organo de Svisa Esperanto-Societo). 11/1906, 1/1911.

Szerdahely, István (1982): Krestomatio de esperanta literaturo. (vol. III). Budapest: Tankönyrkiadó, 476 p.

Diversaj korespondaĵoj de Reinhard Haupenthal kun la urbaj arkivoj en Bern kaj Genève kaj kun Yves de Saussure, en 1981 kaj 1984 kaj 1993

1 En 1913 Ferdinand mortas, Privat iras de la lernejo Bedales apud Petersfield (Britio) al Parizo, kie ĝis 1916 li funkcias kiel kunlaboranto de la periodaĵo Temps en Parizo, Hodler ekmalsaniĝas, kaj René forlasas Ĝenevon kaj transloĝiĝas al Berno. Kaj la unua mondmilito estas eksplodonta.

2 Ferdinand de Saussure observis kun intereso la aferon de Esperanto, pozitive prijuĝis la eblojn kaj utilon de internacia neŭtrala helplingvo kaj aprobis la lingvon Esperanto. Traktante la demandon de la evoluo ĉe planlingvo en sia epokfara universitata prelegaro (kiu estis publikigita en la libro Cours de linguistique générale (1916), li prognozis ke nepre ĉiu aplikata idiomo, disponanta diakronan dimension, inkluzive de Esperanto kiel artefarita lingvo, ne povos resti konstanta, sed neeviteble evoluos kaj submetos sin al certagradaj ŝanĝiĝoj kiam ĝi estos vaste praktikata.

3 Vd. Künzli (2001/aperonta).