Previous PageTable Of ContentsNext Page

Sergej N. Kuznecov1

Interlingvistiko en "kosma dimensio":
vojaĝo inter kosmoglotiko kaj kosmolingvistiko

Zusammenfassung

Interlinguistik in "kosmischer Dimension": Eine Reise zwischen Kosmoglottik und Kosmolinguistik

Die Interlinguistik (in der modernen Auffassung als die Theorie von der internationalen Kommunikation und den internationalen Sprachen) entwickelte sich aus der Theorie von den Universalsprachen (Kosmoglottik, wobei kosmo- 'irdische Welt' bedeutet) und in Unterscheidung zur Theorie kosmischer Kommunikation (Kosmolinguistik, wobei kosmo- 'außerirdische Welt' bedeutet). Die Kosmolinguistik ist ein Teil des kosmischen Paradigmas, welches astronomische, mythologische, literarische und linguistische Komponenten einschließt. In Russland wurde diese Kombination von Komponenten um eine politische erweitert, die gedankliche Vorstellung der Russischen Revolution als kosmisches Phänomen. Das Paradigma fand seinen Ausdruck in der Schaffung der ersten lingua cosmica: der Sprache AO, die 1920 von V. Gordin als eine Sprache zur internationalen Kommunikation auf rein apriorischer Grundlage geschaffen wurde. Im Jahre 1927 wurde sie auf der ersten Ausstellung zu interplanetarischem Reisen als eine Sprache der kosmischen Kommunikation vorgestellt. Ihre ideologische Grundlage bildete eine Form des Anarchismus (Pananarchismus), während das Material der Sprache auf dieselben Quellen wie die futuristische Poetik zurückgeht.

Abstract

Interlinguistics in a `cosmic dimension': A journey between cosmoglottics and cosmolinguistics

The modern field of interlinguistics developed from an earlier theory of universal languages (cosmoglottics, where cosmo- means `terrestrial world') in distinction to a broader theory of cosmic intercourse (cosmolinguistics, where cosmo- means `extraterrestrial world'). Cosmolinguistics is a part of the cosmic paradigm, which comprises astronomical, mythological, literary and linguistic components, and which in post-revolutionary Russia acquired a political interpretation as well. Working within this tradition, in 1920 V. Gordin developed the apriori language project AO, which in 1927 was presented at the first exhibition of interplanetary travels as a language of cosmic communication. The ideological foundation of the language was a special branch of anarchism (pananarchism), while the material forms of the language were linked to the same sources as futuristic poetry.

1 Interlingvistiko lime de epokoj

La transiro de la 20-a jarcento al la 21-a, kaj samtempe de la 2-a jarmilo al la 3-a, donas stimulon al diversfakaj sciencistoj analizi la esplorrezultojn en siaj kampoj. Ĝuste nun en Moskva universitato estas efektivigata jarlonga konferenco pri la temo "Lingvoscienco lime de epokoj". Samsignife estus analizi evoluon de lingvosciencaj branĉoj. Ĉi-sube ni analizos kelkajn aspektojn de la temo "Interlingvistiko lime de epokoj", nome la aspektojn, kiuj koncernas la "kosman dimension" de interlingvistiko.

Interlingvistikon mi difinas jene: la branĉo de lingvosvienco, kiu esploras internaciajn lingvojn kiel rimedojn de interlingva komunikado. Tiu difino baziĝas sur la diferencigo de du tipoj de homa komunikado: 1) intralingva komunikado (komunikado interne de unulingva komunumo) kaj 2) interlingva komunikado (komunikado inter diverslingvaj komunumoj). Lingvoscienco okupiĝas pri ambaŭ tipoj de komunikado, sed tradicie plu inklinas al esploro de tiu komunikado kiun oni observas en unulingvaj kolektivoj (intralingva komunikado pere de lingvoj naciaj aŭ etnaj). Interlingvistiko estas tiu branĉo de lingvoscienco kies esplortereno estas interlingva komunikado; ĝuste en tiu sfero funkcias lingvoj de speciala tipo - lingvoj internaciaj (naturaj aŭ artaj).

La indikita difino de interlingvistiko estis prezentita de mi en la "Lingvistika Enciklopedia Vortaro" de la Rusia Akademio de Sciencoj2 kaj tiamaniere ricevis akademian aprobon. En la suba artikolo mi uzas la terminon interlingvistiko en ĉi tiu senco. Laŭ mia kompreno, tiu difino esence ne diferencas de la difino, kiun Detlev Blanke donas al interlingvistiko: "interdisciplina lingvoscienca branĉo, kiu esploras internacian lingvan komunikadon kun ĉiuj ĝiaj politikaj, ekonomikaj, lingvistikaj, informteoriaj kaj aliaj aspektoj"3.

Al la du nomitaj tipoj de komunikado aldonendas ankaŭ tria tipo (ankoraŭ ne realiĝinta, sed prognozebla): kosma komunikado (komunikado kun supozeble ekzistantaj eksterteraj intelektaj estaĵoj en la Universo). Por tiu komunikado estos bezonataj kosmaj lingvoj kaj speciala lingva teorio - kosmolingvistiko.

Interesa specifaĵo de interlingvistiko estas tio, ke ĝi jam dekomence kaj dum tuta sia ekzistoperiodo estis ligita kun laŭnome kosmaj objektoj. La grekdevena vorto kosmo povas signifi la teran mondon (kp. ekz. kosmopolito `mondcivitano', kosmokratio `mondregnado') kaj la eksterteran mondon (Universon ĝenerale, kp. kosmogonio `teorio pri la ekesto kaj evoluo de la Universo', kosmonaŭto `naviganto tra ekstertera spaco'). La elpensinto de Volapük, J.M. Schleyer, foje tradukis la nomon de sia lingvo (Vola-pük `monda lingvo') per la grekorigina termino Kosmoglosse4. Li certe apogis sin sur la unua kompreno de la vorto kosmo `(tut)tera mondo', ripetante la inventaĵon de la franco L. de Rudelle, kiu en 1858 donis la nomon Cosmoglossa al sia projekto de aposteriora internacia lingvo (alinomita ankaŭ Pantos Dîmou Glossa).

Sed ĝuste Volapük komencis la periodon de la vasta uzado de la radiko kosm- en la mondolingva terminaro. Radikon kosm- en la senco `tera mondo' ni trovas en nomoj de diversaj lingvoprojektoj:

La termino kosmogloto (en ties diversaj variaĵoj) naskis la nomon de la scienco pri mondaj lingvoj - kosmoglotiko. La kulmino de la evoluo de kosmoglotiko estas la fama "Historio de la Mondolingvo" de E. Drezen, aperinta en 1931. E. Drezen difinas kosmoglotikon kiel "sciencon pri universala artefarita lingvo (...) kiu sin okupas per studo en la konstruo de la universalaj tutmondaj lingvoj"5. Tiu difino eksplicite montras la ligon inter la termino kaj ties koncepto: kosmoglotiko aplikiĝas ĉe Drezen al ne malpli ol "universalaj tutmondaj lingvoj", kio estas fakte postlasaĵo de utopia Volapüka ideologio.

Oni povas ripeti, laŭ L. Zamenhof, - "por ke la lingvo fariĝu tutmonda, ne sufiĉas nomi ĝin tia". Esperanto jam dekomence kreis premisojn por pli modesta kaj samtempe pli realeca tendenco, kiu celas lingvon internacian, do ne nepre universalan kaj ne nepre tutmondan. Same kiel la termino kaj koncepto kosmogloto kondukis al la nomo kaj konceptaro de kosmoglotiko, la termino kaj koncepto internacia lingvo kondukis al la nomo kaj konceptaro de interlingvistiko.

Paradokse la termino interlingvistiko naskiĝis ne enkadre de la esperantista movado. Ĝin enkondukis en 1911 la belga sciencisto Jules Meysmans, kiu apartenis al kontraŭesperanta naturisma skolo. Dum du postaj jardekoj la termino interlingvistiko estis uzata praktike nur en idistaj, occidentalistaj kaj interlingua-istaj (por Latino sine flexione) eldonaĵoj, sed esperantistoj kaj Esperanto-publikigaĵoj ĝin ignoris (estas notinde, ke P. Stojan entute ne registris la terminon interlingvistiko en "Alfabeta Objekta Indekso" al sia "Bibliografio de Internacia Lingvo", 1929).

La situacio komencis ŝanĝiĝi en 1931, kiam interlingvistikon kiel "novan sciencon" sankciis la dana lingvisto Otto Jespersen kvazaŭ je la nomo de la 2-a Internacia Kongreso de Lingvistoj (Ĝenevo, 25-29 aŭgusto 1931). Dank'al tio la termino komencis penetri lingvistikajn publikigaĵojn ĝenerale, kaj esperantistajn publikigaĵojn speciale. La jaro 1931 disigas sekve du etapojn - la etapon de kosmoglotiko kun ties kulmino en la verko de Drezen kaj la etapon de interlingvistiko iniciatitan de Jespersen.

Tamen la du tendencoj - kosmoglotika kaj interlingvistika - daŭre konkurencis ankoraŭ pli ol 25 jarojn. La termino kaj la konceptaro de interlingvistiko definitive liberiĝis de la heredaĵo de kosmoglotiko nur kiam komenciĝis la "kosma erao" en la monda historio.

Tiu erao, kiam la homaro komencis akiri trajtojn de "kosma civilizo", estiĝas ekde la lanĉo de la unua artefarita satelito de Tero en 1957. Eblas formuli du kriteriojn, laŭ kiuj oni povas konstati eliron de la tera civilizo en la kosmon. Unue, povas temi pri teknologia eliro en la kosmon, certiganta fizikan atingon al la kosma spaco. Due, allaseblas informa eliro en la kosmon, kiam la civilizo kapabliĝas intence signali pri sia ekzisto al aliaj eventualaj loĝantoj de la Universo.

Principe ĉi tiuj vojoj estas realigeblaj sendepende unu de la alia, sed enkadre de la tera civilizo ili estis historie interligitaj: Samjare kun la lanĉo de la unua artefarita satelito datiĝas ankaŭ la unuaj informoj pri la sistemo de kosma signalaro "Lincos" (= Lingua cosmica), ellaborita de H. Freudenthal. Monografia studo, dediĉita al tiu sistemo, aperis post tri jaroj - en 19606. Tiel la fizik-teknologia asimilo de la kosmo kompletiĝis per asimilo inform-komunika: kune kun la kosmonaŭtiko naskiĝis ankaŭ la kosmolingvistiko.

Apero de la kosmolingvistiko stimulis precizigon de objekto ankaŭ por interlingvistiko. Ne plu akcepteblis la antaŭa termino kosmoglotiko kun apogo sur kompreno de kosmo kiel "tera mondo". Post 1957 la vorto kosmo definitive fiksiĝas en la senco "ekstertera mondo", kaj estas tute kompreneble, ke lingvoprojektoj, kiuj portis nomon kun kosm- en la senco `tera mondo', aperis nur antaŭ 1957 (vd.supre). Kosmolingvistiko neniigis kosmoglotikon kaj tiel liberigis spacon por interlingvistiko kiel scienco pri lingvoj internaciaj. Oni povas konkludi, ke interlingvistiko proprasence estas ido de la "kosma erao" - nur tiam interlingvistiko ekpovis plene kaj precize determini sian terenon.

La historio de interlingvistiko estas tiusence vojaĝo inter kosmoglotiko kaj kosmolingvistiko - la vojaĝo dum kiu interlingvistiko perdis la dekomencajn grandiozajn aspirojn de kosmoglotiko (krei unusolan tutplanedan lingvon por la homaro) kaj devis ankaŭ disdividi terenojn kun kosmolingvistiko (speciala teorio pri eventuala kosma komunikado)7.

Sube ni analizos la faktorojn, kiuj kondukis al starigo de siaspeca "kosmisma pensado", kiel karakteriza trajto de la moderna homo, modernaj artoj kaj modernaj sciencoj, inkluzive de la interlingvistiko.8

2 Astronomio: de scioj al mitoj

La kosmolingvistiko aperis ne sur vaka loko. Ĝian genezon antaŭis ideoj kaj proponoj, kiujn esprimis sciencistoj en daŭro de antaŭaj jarcentoj. Jam la ideoj de Giordano Bruno (1548-1600) pri infiniteco de loĝataj mondoj logike sekvigis la eblecon de kontaktoj kun aliplanedaj civilizoj. Allasante, ke tiaj civilizoj ekzistas en Suna sistemo, oni povus ekkontakti kun ili per relative simplaj rimedoj - ekzemple, per teleskope observebla optika signalaro. Matematikisto kaj astronomo Karl Friedrich Gauss (1777-1855) proponis uzi por kontaktoj kun aliplanedanoj lingvon de geometriaj desegnoj: sur vastoj de Siberio estis demonstrenda giganta desegno, ilustranta la teoremon de Pitagoro.

Estas atentinda la specifeco de la semantiko, enmetata en similajn kosmajn mesaĝojn. Por la teranoj la grafika bildo pri la teoremo de Pitagoro portas informon nur pri tiu teoremo ("kvadrato de la hipotenuzo egalas al sumo de kvadratoj de la katetoj"), sed tiun scion oni supozas jam konata al la "kosmaj fratoj", tial por ili la desegno akiras tute alian signifon - ĝi iĝas atesto pri intelekteco de la sendanto (distinga signo de intelekto) kaj samtempe invitas la ricevanton al kosma dialogo.

La problemo de lingva kontakto kun intelektaj kosmanoj iĝis aktuala sub influo de diskuto ĉirkaŭ la marsaj "kanaloj", malkovritaj de Schiaparelli en 1877. En la rigore astronomia senco estis malkovritaj ne "kanaloj", sed geometrie regulaj linioj surface de Marso. La ideon pri "kanaloj" rezultigis ne la malkovro, sed la interpreto: la astronomian aferon intervenis psiko, kiel potenca mitokreilo.

Efektive, kial la interpretanto rimarkis sur Marso nome kanalojn, sed ne ion alian? Ja la linioj, observataj de Schiaparelli, estis interpreteblaj plej diverse - kiel nature formiĝintaj kontinentaj fendegoj, montoĉenoj, fluoj k.s., aŭ kiel artefaritaj konstruaĵoj, tamen tute ne nepre "kanaloj" (vojoj, akvoduktoj, citadelaj konstruaĵoj ks); fine, oni povis koncepti ilin eĉ kiel kosmajn "skribojn" - distingajn signojn de la hipoteza marsa civilizo (iam en pli malfrua tempo la linioj surface de Marso estis traktataj ĝuste tiel - kiel siaspecaj signalaj desegnoj). Se la esploranto vidis ilin kiel "kanalojn", tion kaŭzis eventoj el ne kosma, sed ekskluzive tera vivo. La malkovro de Schiaparelli koincidis tempe kun grandegaj inĝenieraj entreprenoj de la 19-a jc. - konstruado de Sueza kanalo, funkciigita en 1869, kaj Panama kanalo, ekkonstruita en 1881. La imagataj kanaloj sur Marso estis "psika reflekto" de realaj teraj kanaloj, siavice reflektota en la tera scienco per la problemaro de kosmaj kontaktoj.

Fine de la 19-a - komence de la 20-a jc la ideo pri ekzisto de intelekta vivo en la kosmo iĝis preskaŭ triviala. La hipotezon pri kanaloj sur Marso disvolvis usonano P. Lowell, kiu opiniis ilin parto de giganta irigacia sistemo de marsanoj. Kun vigla intereso la sama hipotezo estis akceptita en Rusio; la tie en 1908 publikigita rusa traduko de studo de germana astronomo Leo Brenner pri "loĝateco de astraj mondoj" [5] altiris la atenton interalie de la estonta "patro de la kosmonaŭtiko" Konstantin Eduardoviĉ Ciolkovskij. Surbaze de la observoj de Schiaparelli, faritaj en 1877-1888, Brenner skribas kiel pri pruvita fakto: "Jam la ekzisto mem de la kanaloj, kiuj, laŭ mia opinio, fluas inter nealtaj digoj, (...) kaj ilia laŭplana situo evidente montras, ke ni ĉi tie havas antaŭ ni verkon ne naturan, sed artan, konstruitan de intelektaj estaĵoj, multe pli progresintaj kulture, ol ni. Kiel ajn, ne estas ekskludebla la probableco, ke pro la antikva aĝo de Marso la loĝintaj en ĝi estaĵoj jam delonge formortis aŭ degeneris" [5: 76]. Kaj la aŭtoro konkludas: "Do, kiom sufiĉas niaj scioj, la loĝateco de aliaj mondoj estas probabla nur por Marso, ebla por Merkurio kaj Venuso, kaj por ĉiuj ceteraj planedoj kaj satelitoj - malprobabla" [5: 88].

La hipotezo pri ekzisto de aliplanedanoj kaj pri ebleco de kontakto kun ili iĝis gravega stimulo por ellaboro de la teorio de interplaneda komunikado. En Rusio tiu teorio iĝis temo por publikaj diskutoj ekde 1903, kiam en la revuo "Nauĉnoe obozrenie" (Scienca revuo) aperis la fama artikolo de K.E. Ciolkovskij "Esploro de mondaj spacoj per reaktivaj aparatoj" [42]: la artikolo ekscitis la legantojn per kuraĝaj projektoj (poste oni nomos ilin antaŭvidoj) de plurŝtupaj raketoj kaj artefaritaj eteraj satelitoj (eksterteraj stacioj por starto de interplanedaj ekspedicioj).

Tiel ĉe la limo de la 19-a kaj 20-a jarcentoj komencis kreiĝi la kosma paradigmo - komplekso de sciencaj ideoj kaj apudsciencaj mitoj, kiuj enigis la ideon de kosmo en la socian konscion kaj rapide penetris arton, sciencon kaj eĉ politikon. En Rusio evoluo de la kosma paradigmo havis apartan sorton: la ideo de kosmo kuniĝis kun la idearo de la revolucio, kies baldaŭa alveno estis tiom akre sentata en la komenco de la 20-a jarcento. Sur tiu specife preparita grundo aperis ankaŭ la unua ĝermo de la kosma lingvistiko - la "kosma lingvo" AO, pri kiu temos sube. Nin interesos ekesto de la lingvistika kosmismo en ties senperaj ideaj ligoj - tiel, kiel ili formiĝis en la specifaj kondiĉoj de Rusio9.

3 Aliplanedaj lingvoj en literatura fantastiko

La ideon de kosma komunikado entuziasme alprenis la literatura fantastiko. La malkovroj de Schiaparelli markis ĉi tie tempan dividlinion. Kvankam la temo de vojaĝo sur aliajn planedojn allogis verkistojn ankoraŭ ekde la antikveco, "antaŭ Schiaparelli" tiu temo nepre havis formon de literatura fabelo - kun utopia, satira aŭ edifa enhavo. "Post Schiaparelli" naskiĝas proprasence scienca fantastiko, priskribanta imagatajn mondojn kiel "hipoteze" realajn aŭ iam realigeblajn.

Jen kial la kreinto de tiu ĝenro Herbert Wells, priskribante en siaj romanoj la fatalan kunpuŝiĝon de diversplanedaj civilizoj ("Milito de mondoj" ["The War of the Worlds"], 1898, k.a.), prezentas ne fabelan, sed plene sciencan proceduron pri disvolvo de kosma dialogo, kiu devas komenciĝi per demonstrado de geometriaj bildoj ("La unuaj homoj sur Luno" ["The First Men in the Moon"], 1901).

La problemon de interplanedaj kontaktoj prilaboris literature ankaŭ rusaj verkistoj. Aleksandr Aleksandroviĉ Malinovskij, konata sub la pseŭdonimo Bogdanov (1873-1928), kuracisto, soci-politika aganto de marksisma kampo, dum la postrevoluciaj jaroj - unu el la ideologoj de Proletkult10, ankoraŭ en 1908 publikigis la scienc-fantastikan romanon "Ruĝa stelo". En ĝi temas pri marsanoj, kiuj alflugas sur Teron lige kun ribelo, preparata de rusaj revoluciuloj. Akompane Bogdanov tuŝas la temon de marsana lingvo, malavare "riĉigante" ĝin kompare kun eŭropaj lingvoj: la marsanoj povis, ekzemple, konjugacii laŭ tensoj ne nur verbojn, sed ankaŭ substantivojn11.

El beletra vidpunkto multe pli signifa estas la fantastika romano de Aleksej Nikolaeviĉ Tolstoj "Aelita" (1922). La romano kunplektas, samkiel tiu de Bogdanov, revoluciajn kaj kosmajn motivojn, kun tiu diferenco, ke ĉi-foje estas teranoj, kiuj traas la kosman spacon kaj aranĝas revolucion sur Marso. La aŭtoro ne priskribas la marsanan lingvon, sed citas kelkajn frazojn en ĝi, foje kun traduko, sed pli ofte lasas ilin netradukitaj:

Do, la literatura fantastiko aŭdacis ekparoli per lingvo de kosmanoj, sed la fantazio de la aŭtoroj turniĝas nur ĉirkaŭ la ideo de aliplaneda lingvo (lingvo de aliplanedanoj); en la unua kvarono de la 20-a jarcento eĉ scienc-fantastikistoj ankoraŭ ne evoluigis la ideon pri kosma lingvo en la propra senco de la vorto (lingvo por komunikado inter diversaj kosmaj civilizoj).

4 Kosmismo en poezio

La revolucio de 1917, perceptita de iuj kiel tutmonda katastrofo kaj de aliaj kiel epokfara elano en la homara historio, unuigis siajn adeptojn kaj kontraŭulojn per la sento de grandiozeco de la okazantaj eventoj. La revolucio naskis kosmajn nociojn kaj esprimojn, kiuj precipe disvastiĝis en poezio. Literatur-historiistoj ne hazarde parolas ĉi-kaze pri "poezia kosmismo", t.e. tuta sistemo de stabilaj figuroj, ebligantaj asimili la kosman dimension de la tera historio.

La Februaran revolucion de 1917 poeto-futuristo Velimir Ĥlebnikov aklamis per simptomaj versoj, en kiuj "kunfandiĝas la revolucia kaj samtempe la kosma mondperceptoj" [20: 732]:

Kosmismo manifestiĝas en plej diversaj poeziaj skoloj de la revolucia epoko. Tamen specialan rolon ĝi ricevis en la Proletkulta poezio, parenca al ties deklara patoso.

La Proletkulta estetiko, ideologie fundamentita de A. Bogdanov, baziĝis sur la koncepto de kolektivismo kiel kvazaŭ "la centra distinga momento de la proleta kulturo", nivelanta apartan individuon [4: 52]. Tiujn ideojn popularigis pluraj postrevoluciaj proletaj poetoj. Unu el ili, Aleksej Gastev, en siaj teoriaj elpaŝoj ligis la "progresan kulturon de la proletaro" kun evoluo de la industrio, ĉe kiu okazas "maŝinizo ne nur de gestoj, ne nur de labor-industriaj metodoj", sed ankaŭ de "ĉiutag-komunviva pensado". Laŭ Gastev, ĉio ĉi ekstreme "normigas la proletan psikologion", atribuas al ĝi "mirindan anonimecon, ebligantan kvalifiki apartan proletan unuopulon kiel A, B, C aŭ kiel 325, 075, 0 ks", kreas "neeblecon de individua pensado", transformiĝanta "al objektiva psikologio de la tuta klaso". "La klaso, manifestanta senprecedentan psikologion", "postulos novan belartan stilon", "revolucion de belarta tekniko", ĉar "la vorto, prenita en ĝia komunviva esprimo, jam evidente ne sufiĉas por esprimi la labor-industriajn celojn de la proletaro", la lasta "riskos, por tiel diri, pri teknikizo de la vorto", kiu "poiome malproksimiĝos de sia viva portanto - la homo" [7: 35-45].

Al tiuj deklaroj respondas ankaŭ la poezia praktiko de Gastev. Lia protagonisto - "la unua miraklo de Universo, aŭdaca krea laboranto - la homo" [8: 125] - estas tute senkarna kaj malhavas kian ajn individuan aspekton. Por tia "mirinde anonima proleta unuopulo", des pli apartigita disde propra parolo, tutcerte ne estis tre malfacila afero impeti en la kosmon. Miĥail Gerasimov skribis en la siatempe fama versaĵo "Ni venkos" [9: 19-20]:

En liaj profetaĵoj, malgraŭ ilia groteskeco, klare videblas la origina, Schiaparelli-devena fonto de la poezia kosmismo:

Samtone kun Gerasimov I. Filipĉenko en la versaĵo "Al la proletaro" [33: 10] proklamas:

La ligo inter la senpersoneco de figuroj en la poezio de Proletkult kaj ties troigita kosmismo ne restis malatentita de la samtempuloj. "Evitante individuismon, ĝi manifestis alian ekstremon - abstraktecon", skribis pri la Proletkulta poezio V. Brjusov. "Laboristo estas ne vivanta homo, teksisto, fergisisto aŭ io simila, sed majuskla Laboristo, monda Proleto, konstruanto de nia Planedo. El ĉi tiu jaro, el nia RSFSR, la poezio (...) impetas en la senaeran spacon, kie nia Tero estas nur planedo inter planedoj, kaj renkonten flugas milionoj da sunoj" [6: 84].

Post la fino de la enlanda milito kaj la komenco de la paca konstruado la romantika patoso de la revolucio, esprimata en kosmaj figuroj, malkreskas. La poezio ekserĉas konkretan heroon kaj en verkoj de novgeneraciaj poetoj (ekzemple, Nikolaj Tiĥonov) je la dua duono de la 20-aj jaroj akiras "antikosman", teran direkton [30: 180-181]. Cetere, ĝuste je la fino de la 20-aj jaroj renaskiĝas la filozofia poezio, antaŭe estingiĝinta kun la antaŭrevolucia simbolismo. Nun ĝi denove turnas sin al kosmismo, sed kosmismo alispeca: ĝiaj kosmaj figuroj ne plu estas ampleksa metaforo (kaj apologio) de la revolucio, sed rimedo por ekkonscii la rolon de la homaro en la kosmo. La nocio de kosmo akiras realan sencon. "La filozofiumanta heroo de la nova epoko ne mergiĝas en sian propran mikromondon kiel en tutcerte idealajn sferojn de la homa ekzisto, - li kvazaŭ frapas dume fermitajn pordojn esperante penetri eventuale ekzistantajn, sed ankoraŭ ne malkovritajn mondojn. Kaj ĉi-rilate la filozofia poezio renaskiĝinta en la 20-aj jaroj pli apogiĝas sur la utopiaj "odoj" de V. Ĥlebnikov kaj la kosmogoniaj ideoj de K. Ciolkovskij, ol sur la respondaj motivoj en la poezio de simbolistoj" [30: 216].

Ĝuste tiu transira periodo, kiam la poezio kaj la socia konscio transformas la metaforan kosmismon je kosmismo de realisma modelo, koincidas, kiel ni vidos, kun apero de la "kosma lingvo" AO. Fakte, la poezia kosmismo jam en si mem portas ĝermon de tia lingvo, ĉar sur la idea bazo de la poezia kosmismo ekestis ankaŭ la propra al ĝi lingva tekniko.

Estas bone konate, ke la lingvon de la poezio de la 20-aj jaroj karakterizis nebridebla inklino al ĉiaspeca eksperimentado, rompo de tradiciaj formoj, plivastigo de belartaj rimedoj dank' al ĵargono kaj eĉ "transmensaĵoj". Necesis specialaj "organizaj rimedoj", por bridi tiun lingvokreemon: en la jaro de "la granda turnopunkto" (1929), kiu signis starigon de totalisma sociordo en la lando, la demando pri lingvaj eksperimentoj en poezio estis submetita al "diskuto" kuntekste de difektado de la lingvo [31]. La "kosma lingvo" estis anoncita du jarojn pli frue, sed la proksima al ĝi lingvistika teknologio estis ellaborata en poeziaj eksperimentoj dum ne malpli ol dudek jaroj.

Ĉi-rilate la pionira rolo estas atribuenda al V. Ĥlebnikov kaj la "transmensa lingvo" kreita de li. Kiel montras la poezia praktiko de Ĥlebnikov, la "transmensa lingvo" devis servi por solvado de tiaj belartaj taskoj, kiuj restus nesolveblaj per rimedoj de la ordinara literatura lingvo. Estas konata, ekzemple, la versaĵo (ĉ. 1908), en kiu Ĥlebnikov provas "sonigi" la kubisman pentrarton - per elpensitaj de li vortoj de la "transmensa lingvo" transdoni la impreson pri portreto en kubisma stilo [37: 36]:

La "transmensa lingvo" ne estas sinonimo de sensencaĵo, ĝi provas riveli la kaŝitan sencon, situantan trans parolsono kaj asociiĝantan kun ĝi12. Tio ebligas al la "transmensa lingvo" iĝi, kiel ĉi-kaze, io simila al pontlingvo inter belartoj, realigi "tradukon" inter ili. Sed tamen, por esti komprenita, la "transmensa lingvo" mem bezonas tradukiston, ĉar sen la notlibreto de Ĥlebnikov oni ne povas ekscii, ke la vorto "bobeobi" signifas la ruĝan koloron, kaj "pieeo" la bluan [20: 730-731].

La "transmensa lingvo" en la kompreno de Ĥlebnikov kreskis ĝis ia universala signa sistemo, ebliganta konstrui ponton ne nur inter belartoj, sed ankaŭ inter popoloj. La reguloj pri semantikizo de sonoj, laŭ hipotezo de la poeto, reale povis evidentiĝi ĝeneralaj por ĉiuj lingvoj, kio malfermis "la vojon al monda transmensa lingvo"13, kaj poste ankaŭ al "astra lingvo". Ekzemplon de artefarita lingva sistemo, ellaborita de Ĥlebnikov, oni povas trovi en la studo [21: 155]. En 1919-1921 Ĥlebnikov interesiĝis pri la ideo de universala "nombra lingvo" - ĝuste tiutempe, kiam estis kreata la universala nombra lingvo AO.

La alvokoj radikale renovigi la lingvon precipe plioftiĝis post la revolucio, kaj dum la proletkultanoj pledis por "teknikizo de la vorto" kaj ties poioma apartigo disde la "vivanta portanto - la homo", sur la alia flanko oni postulis revenigi la vorton al ties originaj biologiaj kaj emociaj fontoj. "Uragano transformis al ĝenerala kaoso ĉion kreitan de la naturo kaj la kulturo, kaj en tiu kaoso naskiĝis la soifo trovi la originan vorton, per krioj kaj interjekcioj signi siajn neordinarajn travivaĵojn", skribis observema samtempulo [27: 66].

Decembre de 1921 aperis kun sia manifesto "biokosmistoj" (A. Svjatogor, P.Ivanickij), "kies programon determinis la problemo pri kreo de ia universa lingvo" [30: 138]: "Ni estas gravedaj je novaj vortoj ... Ni antaŭsentas interjekcion de elĉerkiĝanta homo. Nin atendas milionoj da interjekcioj sur Marso kaj sur aliaj planedoj. Ni opinias, ke el biokosmaj interjekcioj ... naskiĝos biokosma lingvo, komuna por la tuta Tero, por la tuta kosmo" [3: 1, 2, 7]. Sed la aspiroj de la biokosmistoj estis eĉ pli vastaj: "En la tagordon necesas meti la demandojn pri realigo de persona senmorteco", deklaris ili en la sama manifesto. Tiuj deklaroj eksplicite eliris trans la limojn de propre poeziaj taskoj: per la buŝo de poetoj ĉi tie ekparolis, infane mallerte, la naskiĝanta lingvistika kosmismo.

5 Lingvistika kosmismo ĉe Ciolkovskij

Pli supre temis pri du tipoj de asimilo de la kosmo - teknologia kaj informa. Ligo inter ili fontas el multe pli frua tempo, ol la jaro de lanĉo de la unua artefarita satelito. Ĝi evidente manifestiĝas jam en la sciencaj ideoj de K.E. Ciolkovskij (1857-1935), kiu pro tiu kaŭzo estas ne nur fondinto de la kosmonaŭtiko, sed ankaŭ unu el antaŭheroldoj de la kosma lingvistiko.

Cetere, la rondo de interesoj de Ciolkovskij tute ne limiĝas per tiuj du sferoj. Li projektis raketojn kaj zepelinojn, inventis novtipan tajpilon kaj novan skribon, kreis originalan filozofian sistemon, kiun verkisto Lev Kassil' karakterizis per trafaj vortoj: "En liaj rezonadoj strange interplektiĝas entuziasma panteismo kun kruda mekanika mondpercepto. Li opinias sin `biokosmisto'" [25]. Kompreneble, temas ne pri la poezia "biokosmismo". Aplike al Ciolkovskij ĉi tiu vorto pleniĝas per filozofia enhavo, indikante la strebon de la sciencisto trovi similecon de la viva kaj la malviva, elserĉi simptomojn de vivestaĵo en malvivaj objektoj - de molekulo ĝis Kosmo.

Kompreneble, ĉe tiaj premisoj la ideo pri ekzisto de intelekta vivo en Kosmo nature apartenis al la konceptosistemo de Ciolkovskij. En la jaro de malkovro de la marsaj kanaloj la dudekjara Ciolkovskij en la studo [38] esprimis konvinkon pri ekzisto de vivaj kaj intelektaj estaĵoj sur aliaj ĉielaj korpoj. La certecon pri tio li konservis ĝis la lastaj vivotagoj, esprimante sin jen pli diskrete, kiel en la libro "Libera spaco" [39] ("Estas nenio neebla en la hipotezo, ke tiuj spacoj estas loĝataj de strangaj por ni estaĵoj"), jen kun nedisputebla kategorieco, kiel en "Kaŭzoj de Kosmo" [40] ("Estas nekredeble, ke la vivo benis la solan planedon el multego da similaj", "La loĝata Universo estas absoluta vero").

Kompreneble, Ciolkovskij devis veni al la ideo pri ebleco sendi mesaĝon en Kosmon ankaŭ flanke de la teranoj. La kaŭzo por esprimi sin pri tiu temo neatendite prezentiĝis al Ciolkovskij en lia naskiĝurbeto - Kaluga. La 30-an de oktobro 1896 la ĵurnalo "Kaluĵskij vestnik" (Kaluga heroldo) publikigis artikoleton "Interplanedaj komunukadoj". La anonima aŭtoro informis, referencante la francan gazetaron, ke du francoj, Calman kaj Verman, trovis sur fotoj de Marso geometrie korektajn desegnojn, kiuj supozeble estas "respondo al la pasintjara provo de usonaj astronomoj ekkontakti la loĝantojn de tiu planedo per figuroj el grandegaj kampofajroj, lokitaj sur granda spaco". Temas, sekve, jam ne pri la kanaloj, sed pri "kosmaj skriboj", similaj al tiu desegno, kiun Gauss proponis prezenti sur la surfaco de Tero.

Ciolkovskij reagis al tiu artikoleto per "scienca felietono", publikigita en "Kaluĵskij vestnik" la 26-an de novembro 1896: "Ĉu povas Tero informi loĝantojn de aliaj planedoj pri la ekzisto de intelektaj estaĵoj sur ĝi?" [41]. Ciolkovskij manifestas diskretecon kaj "ne kuraĝas aserti la verecon" de la komunikoj de la franca gazetaro, sed defendas la ideon pri ekzisto de aliaj intelektaj estaĵoj kaj pruvas la eblecon kontakti kun ili. Kiamaniere do?

Ciolkovskij ne rezignas la tiam disvastigitan ideon pri optika signalado, sed plene revizias la karakteron de la transdonata mesaĝo (aŭ, kiel ni dirus nun, la aranĝon de la kosma kodo). Anstataŭ rekte demonstri geometriajn figurojn, li proponas sendi en la kosmon helpe de specialaj ekranoj lumsignalojn el punktoj kaj strekoj (simile al la alfabeto de Morse). Komence oni devas emisii siaspecan voksignon - vicon da identaj signaloj, sendataj kun egalaj intervaloj. Poste endas montri "nian kapablon nombri" (1, 2, 3 ktp). Similmaniere ni povus fanfaroni antaŭ niaj najbaroj per plenaj aritmetikaj scioj: montri, ekzemple, nian kapablon multipliki, dividi, trovi radikojn k.c. La scion pri diversaj kurboj ni povus desegni per nombrovicoj. Ekzemple, parabolon per la vico 1, 4, 9, 16, 25 ... Ni povus eĉ montri astronomiajn sciojn, ekzemple proporciojn inter volumenoj de planedoj ... Nombrovicoj povus eĉ transdoni al la marsidoj14 ajnan figuron: tiun de hundo, homo, maŝino k.c. Efektive, se ili, simile al la homoj, estas konataj almenaŭ iomete kun la analiza geometrio, do al ili ne estos malfacile konjekti pri kompreno de tiuj nombroj ..." [41; cit. laŭ: 1: 128].

Ĉi tiu pionira skizo de kosma kodo, proponita de la 39-jara Ciolkovskij, pri ĉiuj ĉefaj ideoj analogias al tio, kion poste proponos Freudenthal kaj aliaj teoriuloj pri kosma komunikado. Efektive, laŭ Freudenthal, la mesaĝo sendata en Kosmon devas komenciĝi per vico de naturaj nombroj; poste oni enkondukas la nociojn de egaleco kaj neegaleco, ebligantajn fari la matematikajn operaciojn de adicio, subtraho, multipliko kaj divido, signas manierojn por transdoni la nombron _, naturajn logaritmojn k.c. Evidentiĝas, ke de matematikaj nocioj estas eble transiri ankaŭ al nocioj, esprimantaj fenomenojn de la homa kulturo, moralo k.c., por kio en la tekston de la mesaĝo estas enigataj rolataj personoj, kiuj prezentas dialogajn skeĉojn kaj demonstras "homan" taksosistemon ("bone", "malbone", "racie" k.c.). Videble, Ciolkovskij limigas sian taskon per transdono de matematikaj nocioj kaj materiaj bildoj, sed ankoraŭ ne trovas manieron por esprimi abstraktajn kategoriojn de la homa kulturo. Tamen en principa aspekto la projekto de kosma komunikado en 1896 malmulte diferencas de tiu en 1957.

Por pleneco de la bildo inter tiuj datoj devas esti menciita ankoraŭ unu - tiu de la sepdekjariĝo de Ciolkovskij, kiun signis apero de lingvo, unuafoje nomita "kosma". Ĝi estis la lingvo AO.

La nomo de Ciolkovskij evidentiĝis firme ligita al la publika apero de AO en la "kosma kunteksto". Tial kaj liaj samtempuloj, kaj pli malfruaj esplorantoj en la sfero de historio de artefaritaj lingvoj ofte esprimis la ideon, ke estis Ciolkovskij, kiu kreis AO. Pri tio skribis, ekzemple, bone informita hungara lingvisto I. Szerdahelyi, atribuante al Ciolkovskij eĉ aŭtorecon de du lernolibroj de AO [53: 365]15.

Dokumentoj, klarigantaj la historion de la demando, troveblas en arkivoj de asocio, kiu devis ludi ne tute ordinaran rolon en la historio de kosmonaŭtiko kaj kosma lingvo.

6 Societoj pri interplaneda komunikado

Post la fino de la enlanda milito en la duondetruita lando neatendite troviĝis multegaj entuziasmuloj pri interplaneda komunikado, ekestis rondetoj kaj societoj, en kiuj oni pli aŭ malpli funde studis la verkojn de Ciolkovskij kaj aliaj teoriuloj pri asimilo de la kosmo. En la Arkivo de Rusia Scienca Akademio (RSA) ni trovas kuriozan dokumenton el 1925, kiu atestas vastan publikan intereson pri tiu temo: "Saluton al rondetoj por esplori kaj konkeri la mondan spacon de akademiano D.A. Grabe" [55: fol. 3].

En 1924 oni fondas "Moskvan societon por studi interplanedan komunikadon". Samjare Fizika instituto (aparteninta al la konsisto de la Unua universitato - la tiel nomata 1-a MŜU) disponigas sian Grandan aŭditorion por plurtaga (la 1-an, 4-an kaj 5-an de oktobro) disputo "Flugo al aliaj mondoj". En la disputo partoprenis "la unua kosma inĝeniero", kunulo de K.E. Ciolkovskij kaj S.P. Korolev, Fridriĥ Arturoviĉ Cander (li estis membro de Prezidio de la menciita Moskva societo). Cander prelegis "pri la nova ŝipo inventita de li, solvanta la taskon de flugo en la mondan spacon" [32].

Senperan rilaton al nia temo havas alia societo - "Asocio de eltrovantoj-inventistoj" (AIIZ). La Asocio okupiĝis pri plej diversaj aspektoj de la inventa agado kaj interalie en la sfero de interplaneda komunikado. AIIZ ekkorespondis senpere kun Ciolkovskij, intencante proponi al li partoprenon en la planita de ĝi ekspozicio pri la problemo de interplaneda komunikado. Vere, efektive temis pri io multe pli granda, ol nura ekspozicio ...

La kontaktoj de "Asocio de eltrovantoj-inventistoj" kun Ciolkovskij estas dokumente konfirmitaj por la periodo ekde januaro 1927 ĝis marto 1928 [55, 102]. La 5-an de februaro 1927 AIIZ unuafoje informas pri la intenco malfermi antaŭ la 15-a de februaro "mondan ekspozicion", en kiu estos demonstrataj la rezultoj de la 35-jaraj esploroj de Ciolkovskij kaj de liaj multnombraj sekvantoj kaj disĉiploj en diversaj landoj [55: fol. 6-7]. Sed okazis prokrastoj, kies kaŭzoj estis stereotipaj: por permeso pri malfermo de la ekspozicio oni devis turni sin al Gubernia administrejo pri politika klerigo, kiu responde rezoluciis: "Pro la malaktualeco rifuzi". La agantoj de la administrejo opiniis, ke la ideo pri interplanedaj flugoj similas al invento de "perpetuum mobile". Oni estis devigitaj riski kaj malfermi la ekspozicion sen permeso [55: fol. 24-25].

Fine, en nedatita letero (surkoverte estas poŝta stampo kun la dato: 26.4.27) aperis la longe atendita informo: "La ekspozicio malfermiĝis la 24-an de aprilo 1927. Vizitado de la publiko estas 300-400 personoj tage" [55: fol.20].

7 "La unua Monda ekspozicio de interplanedaj aparatoj kaj mekanismoj"

Tiel nomiĝis tiu ekspozicio, la unua en la mondo, kiel kredigis la organizantoj, aŭ almenaŭ la unua en la historio de la rusia kosmonaŭtiko16. Oni aranĝis ĝin ĉe la sama adreso (str. Tverskaja, domo 68 laŭ la tiama numerado), kie situis mem "Asocio de eltrovantoj-inventistoj" - centre de Moskvo, "en unu el domoj proksime de la nuna placo de Majakovskij" [1: 232].

La eksponaĵoj (modeloj, kopioj, desegnaĵoj, fotoj kc) estis parte faritaj de la organizantoj mem, parte disponigitaj al ili fare de aliaj same entuziasmaj adeptoj de kosma komunikado. La plej gravan parton de la eksponaĵoj konsistigis materialoj, rilataj al K.E. Ciolkovskij. Unu el la vizitantoj de la ekspozicio (M.I. Popov) rememoris: "En la ekspozicio estis vaste kaj konvinke prezentita la scienca agado de Konstantin Eduardoviĉ. La ekspozicio kaŭzis grandan publikan intereson. La aŭdaco de la ideo pri kosmaj flugoj, la noveco de tiu ideo por la vasta publiko, la malfacile disigebla kombino de fantazio kaj realeco faris la ekspozicion aktualaĵo" [61].

En fondaĵoj de la Ŝtata muzeo pri historio de la kosmonaŭtiko "K.E. Ciolkovskij" (Kaluga) estas konservata albumo de fotoj pri la ekspozicio - donaco al K.E. Ciolkovskij "de la interplaneda taĉmento de Asocio de eltrovantoj-inventistoj".17 Al organizantoj de la ekspozicio kosmaj flugoj certe ne ŝajnis afero de malproksima estonto. La vortoj pri "interplaneda taĉmento" tute ne estas metaforo: la "taĉmento" efektive ekzistis, kaj ĝiaj anoj estis pretaj vojaĝi en la kosmon jam per la unua ŝipo, kies kreon aŭguris en elpaŝoj kaj disputoj "kosmaj inĝenieroj".

Tamen la planoj de la aranĝantoj celis eĉ pli malproksimen. "Inter la eksponaĵoj de la Ekspozicio de interplaneda komunikado en 1927 estis unu fizike neperceptebla. Ĝi estis "AO" - artefarita kosma lingvo, al kiu estis destinita la rolo de universala lingvo en tiu parto de Universo, kien penetros la kosmoŝipoj de teranoj" [1: 279].

Anoj de la "interplaneda taĉmento de Asocio de eltrovantoj-inventistoj" estis la unuaj portantoj de "kosma lingvo", kaj, anticipante baldaŭan eksterteran vojaĝon, kelkaj el ili eĉ prenis por si "kosmajn nomojn" en AO. La aparteno al "interplaneda taĉmento", baldaŭ portonta la kosman lingvon al foraj anguletoj de la kosmo, kaŭzis ĉe ĝiaj anoj la fieran memsenton de "kosmopolitoj" - ne en la malnova kompreno de tiu vorto ("civitano de la mondo", t.e. de la planedo), sed en la nova, kosma ("civitano de Universo").

En la fotoalbumoj de la ekspozicio estas foto de la stando, dediĉita al la lingvo AO. Inter aliaj materialoj estas afiŝo: "Studantoj kaj parolantoj de la lingvo `AO' estas kosmopolitoj (civitanoj de Universo), esprimintaj la deziron efektivigi interplanedan navigon, simile al tio, kiel civitanoj de ŝtato `riskis' unuafoje veturi per vaporŝipo, trajno, aerbalono kaj aeroplano."

Bedaŭrinde, la interplaneda navigado ne efektiviĝis, kaj la teraj aferoj ne ĉiam ĝojigis niajn "kosmopolitojn". La aranĝantoj de la ekspozicio informis al Ciolkovskij (la 24-an de aŭgusto 1927): "(...) la multnombraj reeĥoj de laboristaj ekskursoj kaj apartaj personoj estas plej favoraj. Kaj malgraŭ ĉio ĉi la gazetaro preskaŭ silentis. Ĉe ni oni multe fotis, publikigis en revuoj, sed ne menciis, ke tio estas prenita el la Ekspozicio. Ĝenerale ĉi tie estas ripetata la `ordinara' historio de inventismo. Ĝis nun restas la sama konservativa rilato al grandaj atingoj. Sed al ni helpos nia certeco kaj nia persisto" [55: fol. 24-25].

8 Kosma versus internacia lingvo

Kian rilaton al la nomo kaj la ideoj de Ciolkovskij havas la "fizike neperceptebla" eksponaĵo - la "kosma lingvo" AO? Se oni konsideras la delongan intereson de Ciolkovskij al la problemo de kosma komunikado, do la ligo kun liaj ideoj devis trudiĝi mem. Tial ĉe la vizitantoj de la ekspozicio tute reale aperis la penso, ke la lingvo AO estas eksponata kun aprobo kaj subteno de Ciolkovskij. Esperantisto M.I. Popov, kies impresojn pri la ekspozicio ni jam citis, ĝuste tiel komprenis la aferon kaj finfine decidis turni sin al Ciolkovskij kun rekta demando (la 3-an de novembro 1930): "Iutempe Via nomo estis menciata inter la adeptoj de la lingvo AO (...); se Vi prognozas sukceson al lingvo, bazita sur logiko kaj matematiko, kiel AO, do per kio Vi klarigos la sukceson de Esperanto" [58: fol. 1].

M.I. Popov sukcesis ankaŭ persone konversacii kun Ciolkovskij, kaj la lasta esprimis sin plej laŭde pri la organizintoj de la ekspozicio: "Jes, tie, en la strato Tverskaja, estis multe da fantazio kaj defieco! Sed sen tio ne eblas en nova afero. Niaj rusaj kosmopolitoj estas bonegaj knaboj" [1: 233-234].

Kreiĝas impreso, ke Ciolkovskij sufiĉe aktive subtenis AO, kaj pro manko de informoj povas eĉ aperi penso pri lia partopreno en kreo de la lingvo, kion ni efektive konstatis ĉe kelkaj esplorantoj. Por klarigi la demandon ni turnu nin denove al arkivaj donitaĵoj. La arkivoj de AIIZ donas neniajn konfirmojn pri la aŭtoreco de Ciolkovskij. Tute kontraŭe, ili senambigue konfirmas, ke ĝis la fermo mem de la ekspozicio Ciolkovskij ne nur havis neniajn informojn pri AO, sed eĉ ne sciis, ke materialoj pri ĝi estas eksponitaj.

En la letero al Ciolkovskij de la 24-a de aŭgusto 1927 (kiam la ekspozicio jam estis fermita) unu el la organizantoj de la ekspozicio skribas: "Mi ne memoras, ĉu ni sendis al Vi [materialojn] pri la lingvo "AO" aŭ ne, sed sekvafoje ni al Vi sendos por konateco [t.e. konatiĝo]. Ĝi estas lingvo, konstruita laŭ principoj de matematiko kaj logiko, kaj Vi prezentos al ni Vian opinion".

La promesitaj materialoj estis senditaj al Ciolkovskij nur la 7-an de oktobro 1927 - kune kun la preparita je tiu tempo fotoalbumo kaj reeĥoj pri la ekspozicio [55: fol. 30]. La foto de la ekspozicia stando pri la lingvo AO lokita en tiu albumo kaj la broŝuro "Kio estas la ĉioinventismo" kun ĉapitro pri AO [47] - evidente, Ciolkovskij disponis pri nenio plia por juĝi pri tiu lingvo. Tamen la organizantoj insiste petas: "Esprimu Vian opinion pri la lingvo `Ao' kaj kiel Vi taksas ĝian aplikadon. Vi kiel matematikisto devas ĝin kompreni" [55: fol. 31].

Ciolkovskij respondis hezite: "Mi iom dubas pri praktikeco de artefarita lingvo. Lingvo estas kreata dum jarmiloj kun partopreno de la tuta popolo, eble mi eraras" [46: 55]. La partioj post tio perdis reciprokan intereson, kaj la korespondado de Ciolkovskij kun AIIZ-anoj ĉesis.

Post kelkaj jaroj, kiam Ciolkovskij jam havis neniujn ligojn kun AIIZ, li esprimis sin multe pli akre en la surskribo sur unu el siaj broŝuroj, senditaj al la sama M.I. Popov: "Esperanto estas pli bona, AO - sensencaĵo" [46: 90]. Surbaze de tio M.I. Popov konkludas [61]: "Rezultiĝis tiel, ke sen scio kaj konsento de Konstantin Eduardoviĉ lia nomo iĝis ligita al tiu malsukcesa lingvoprojekto [AO]. Ciolkovskij estis danka al la organizantoj de la ekspozicio pro la popularigo de liaj ideoj, pro tio, ke la organizantoj atentigis la sciencan mondon kaj la publikon pri aktualeco kaj neceso studi reaktivan movadon. Tamen Konstantin Eduardoviĉ vidis, ke AO estas lingvo transmensa, havanta nenion komunan kun aŭtenta lingvo - rimedo por komunikado".

Kvankam la aŭtoreco de Ciolkovskij pri AO estas rezolute malakceptenda (kaj eĉ lia kompetenteco pri tiu lingvo ŝajnas dubinda), la ekzemplo de Ciolkovskij ebligas tuŝi la problemon de interrilato de la "kosma lingvo" kun la "internacia", ĉar ili ambaŭ apartenis al la interesosfero de la fondinto de la kosmonaŭtiko.

La ideojn de Ciolkovskij pri lingvo por komunikado inter diversaj kosmaj civilizoj ni jam traktis. Ciolkovskij opinias tian lingvon ebla kaj eĉ skizas ĝian proksimuman skemon. Logike oni devus supozi la saman aliron ankaŭ al lingvo por komunikado inter diversaj teraj civilizoj - ja sur Tero la interkompreniĝo devas esti tutcerte pli facila, ol en Kosmo! Tamen pri tio Ciolkovskij havas alian aliron.

La problemo mem pri unueca lingvo de la homaro estis por Ciolkovskij interesa dum multaj jaroj kaj sufiĉe neatendite plektiĝis en liajn studojn pri kosmogoniaj problemoj. Ekzemple, ankoraŭ en 1915 li dediĉis al ĝi apartan ĉapitron en la broŝuro "Formiĝo de Tero kaj de sunaj sistemoj" [43]: "Kiel grave estas por la homoj kompreni unu la alian! Laŭ legendo, antaŭe la homoj havis unu lingvon, sed laŭpune perdis la komunan lingvon kaj ekparolis la diversajn. Ĉesis la ĝenerala harmonio kaj la agado, direktita al unu celo..." [Cit. laŭ: 1: 279-280].

Kiel solvi la problemon de komuna lingvo? Komence la pensoj de Ciolkovskij turnis sin al internacia artefarita lingvo. Li skribis al M.I. Popov: "Siatempe mi tre interesiĝis pri Esperanto kaj havas leteron de doktoro Zamenhof, sed estas malfacile ĝin trovi inter multaj miloj da aliaj leteroj" [61]18. Tamen poste Ciolkovskij venis al la konkludo, ke la internacia lingvo necesa al la homaro ellaboriĝos spontane aŭ estos elektita el la plej evoluintaj naciaj lingvoj. "Ni ne elpensu novan lingvon, ĉar la sukceso estas riska kaj la eksperimentoj (Esperanto) dume ankoraŭ ne donis praktikajn rezultojn. Estas pli simple kaj fidinde, se ĉiuj lingvoj laŭeble estos alireblaj por ekposedo. Tiam internacia lingvo formiĝos nature. Kaj eble kongreso de popolaj reprezentantoj, laŭ konsilo de elektitaj filologoj, nomos lingvon, plej ellaboritan, kiu do laŭ interkonsento estos rekomendita kiel la tutmonda", skribas Ciolkovskij komence de la artikolo "Tuthomara alfabeto, ortografio kaj lingvo" (1927) - la sola studo, speciale dediĉita al lingvaj problemoj [44]. En la sama spirito li, kiel ni vidis, respondis tiutempe ankaŭ la demandon pri aplikeblo de AO (vere, kiel lingvo internacia, ne la kosma). Do lia skeptikeco validas egale kaj pri AO, kaj pri Esperanto.

En la nomita artikolo anstataŭ internacia lingvo Ciolkovskij proponis la ellaboritan de li internacian alfabeton, bazitan sur la fonetika principo. La alfabeto estis konstruita sur miksita bazo el latinaj kaj rusaj literoj, pro kio, laŭ la aŭtoro, ĝi estis "komprenebla sen lernado al rusoj kaj precipe al aliaj eŭropaj popoloj" [45: 7] kaj povis fundamenti konstruadon de internacia lingvo. En la sama jaro 1927 (la 13-an de oktobro) Komitato pri inventaj aferoj registris la aŭtorpretendon de Ciolkovskij pri tajpilo konstruita de li. La tajpilo estis projektita por uzo de la "nova alfabeto" de Ciolkovskij kun malplia kvanto da signoj, ol en la ordinara alfabeto, kaj por tradicia alfabeto ne taŭgis. Disvastigo de la tajpilo kaj de la internacia alfabeto rezultigos "pli facilan ekposedon de lingvoj kaj interproksimiĝon de la popoloj", opiniis Ciolkovskij [45: 7]19. Estas interese, ke en la tempo de tiu invento Konstantin Eduardoviĉ estis 70-jara, kaj li precipe multe laboris pri la teorio de plurŝtupaj raketoj.

Do, en la elekto inter artefarita internacia lingvo kaj same artefarita internacia alfabeto Ciolkovskij preferis la lastan. Eble tion influis analogio kun la skemo de kosma kodo, proponita de Ciolkovskij. Ja laŭesence ĉia kosma kodo (almenaŭ en la unuaj stadioj de komunikado) estas pli reale "kosma alfabeto", ol "kosma lingvo", ĉar ĝiaj signoj malhavas la enhavan flankon. Semantiko de kosma mesaĝo estas "pseŭdosemantiko": desegno pri teoremo de Pitagoro, kiel ni diris, "signifas" tute ne tion, pri kio temas la teoremo mem; Ciolkovskij elpensis, kiel helpe de punktoj kaj strekoj sendi en la kosmon bildon de hundo, homo, maŝino - sed por ke potenciala ricevanto povu semantikigi tiujn bildojn, li devas "scii", kio estas hundo, homo kaj maŝino ...

Kiel ajn, estas klare, ke internacia artefarita lingvo, kiel peranto inter teraj civilizoj, ne vekis specialan entuziasmon ĉe Ciolkovskij. Vere, tio ne malhelpis al adeptoj de Esperanto opinii lin sia morala aliancano. La konata siatempe belorusia esperantisto Dmitrij Semenoviĉ Sneĵko, kiu korespondis kun Ciolkovskij ekde 1927 (li interalie akre kritikis la internacian alfabeton proponitan de Ciolkovskij pro la miksado de latinaj kaj rusaj literoj en ĝi [59: fol. 2-3]), finfine turnis sin al li kun peto: "Estus bone, ke Vi ankoraŭ diru Vian opinion ankaŭ pri internacia lingvo. Tiu demando estas same aŭdaca, kiel la demando pri interplanedaj vojaĝoj. Pri tio Vi ankoraŭ ne diris Vian opinion - sed necesus!" (letero la 19-an de novembro 1933 [59: fol. 9]). Ciolkovskij respondas (noto en la sama letero): "Tutmonda lingvo estas efektivigebla kaj la plej bona el ili estas Esperanto".

Precipan insiston manifestis la jam plurfoje menciita Miĥail Ignat'eviĉ Popov La 31-an de oktobro 1934 M.I. Popov skribas al la renoma adresato: "Mi denove tedas al Vi pri Esperanto. Estas tre grave havi nun Vian aŭtoritatan, favoran opinion pri tiu demando, t.e. pri internacia lingvo ĝenerale kaj Esperanto speciale. Mi ne dubas, ke la movado por internacia lingvo havas aŭ havos Vin kiel sian fidelan adepton. Mi malpacience atendas Vian leteron kun reeĥo pri Esperanto kaj plenigitan aliĝilon, aldonatan al la letero" [58: fol. 5].

La malpacienco de M.I. Popov estis rekompencita. En responda letero la 4-an de novembro 1934 Ciolkovskij tiel reeĥis pri Esperanto: "Kompreneble, Esperanto estas la plej bona el ĉiuj artefaritaj lingvoj. La senduba simpleco de la alfabeto, la admirinda facileco de la gramatiko kaj la vasta konateco de la leksiko faras ĝian inventinton senmorta." Ciolkovskij eĉ faris plian paŝon kaj plenigis la senditan al li aliĝilon por membreco en "Sovetrespublikara Esperantista Unio" (SEU), per tio ankaŭ formale aliĝante al la esperantista movado.

9 Kia lingvo estas AO?

Ĉi tiun demandon, metitan titole de unu el la broŝuroj, dediĉitaj al la lingvo AO [12], starigu nun ankaŭ ni. Kio estis la lingvo AO, kiam, de kiu kaj kie ĝi estis kreita, kion signifas ĝia nomo, kiaj estas la principoj de ĝia aranĝo kaj la strukturo mem? Fine, kio estis la adeptoj de AO kaj kial okazis, ke la lingvo estis proponita kiel "kosma"?

Al historiistoj de la interlingvistiko AO estas konata laŭ tre konciza unupaĝa informo, kiu sen grandaj ŝanĝoj ripetiĝadis en la libroj de E.K. Drezen [23: 221; 48: 124-125]. Kompletigi la mankantajn informojn estas ekstreme malfacile. Publikaĵoj pri la lingvo AO, krom raregaj esceptoj, ne troveblas eĉ en la plej grandaj bibliotekoj. Oni ne klarigu la situacion per limigiteco de la eldonkvantoj de tiuj publikaĵoj20. La vera kaŭzo estas ne en la poligrafio, sed en la politiko: AO devenas el la anarkiisma medio, fremda al la reĝimo establiĝinta en 1917, kaj laŭgrade de eliminado de la anarkiismo el la politika sfero la anarkiismaj eldonaĵoj malaperadis ankaŭ el la bibliotekaj fondusoj.

Pri la dato de kreo de la lingvo kaj ties aŭtoreco eraras eĉ samtempaj kun AO fakuloj pri historio de artefaritaj lingvoj. Leningrada lingvisto N.V. Yushmanov, ne havinta senperan kontakton kun AO-istoj (ili plejparte estis el Moskvo), datas la aperon de AO je 1921, kaj la aŭtorecon atribuas al iuj nenomitaj "moskvaj anarkiistoj" [54]. E.K. Drezen, kiu loĝis ekde 1920 en Moskvo, estis pli kompetenta; en sia informo li atribuas la kreon de la lingvo al 1920, kaj kiel la aŭtoron nomas "pan-anarkianon" V.L. Gordin. P.E. Stojan, verkinta post sia elmigro, disponis pri AO evidente akcesorajn informojn; en sia datado de AO li sekvas komence al N.V. Yushmanov [51] kaj poste al E.K. Drezen [52].

Klarigi la cirkonstancojn de kreo de AO helpas esploro de la primaraj fontoj. Tamen, konatiĝante kun la literaturo dediĉita al AO, oni devas konstante esti atentega. Simile al multaj siaj samtempuloj, la aŭtoro de AO malsanis pri amo al ekstravaganca frazo, kiun ofte oni devas traduki al pli komprenebla lingvaĵo. Ekzemple, la jaro de kreo (aŭ, laŭ la terminaro de la aŭtoro, "invento") de AO nenie estas nomata rekte. Tamen ĝi videblas el la ekzotika dato de la studo [15]: "la 5-a jaro post la invento de la lingvo de Homaro AO (la 7-a jaro post la Oktobra Revolucio)". Laŭ tio ni kun kontento ekscias ne nur la eldonjaron de tiu studo (1924), sed ankaŭ la jaron de "la invento de la lingvo de Homaro AO" (1919).

Kun la sama defia AO-centrismo la aŭtoro indikas la eldonlokon de siaj studoj, ekzemple [11]: "Aourbo (Moskvo), Aostrato (Tverskaja), Aointerstrato (Blagoveŝĉenskij) 5. Presita de Ĉioinventistoj en eksterŝtata AO-tipografio".

Do, tempe kaj space la "invento" de AO estas lokalizita nete. Vere, la aŭtoro ne ĉiam certas pri tio, kion do li inventis - ĉu nur "la lingvon de Homaro" aŭ "Homaron" entute. Ĉiukaze, "la invento de la lingvo de Homaro", "la invento de AO" kaj "la invento de Homaro" aperas en liaj studoj kiel sinonimoj. Je "la 2-a jaro post la invento de Homaro" (= 1921) la aŭtoro surprenis la taskon publikigi "Planon de Homaro" [14], kaj ĉeokaze eĉ inventis por la homaro ankaŭ novan sistemon de nutrado - tiel nomatan "invent-nutradon" [13], kiu devis helpi al signifa plilongigo de la vivo, perspektive ĝis senfineco (kiel ni memoras, en la sama tempo la biokosmistoj intencis meti en la tagordon "realigon de persona senmorteco").

Cetere, Homaro, tiom fervore patronata de nia aŭtoro, estas ne la antaŭa, el la malnova tempo restanta homaro, sed "nova", kiun la aŭtoro egaligas jen al "Pan-anarkianoj" [10], jen al "Ĉioinventistoj" [11]. Jam el tio iĝas klare, ke la "ĉioinventismo" laŭ la koncepto de la aŭtoro estas neapartigebla disde ia universala anarkio - "tutanarkio" aŭ "pan-anarkio".

Do la lingvo AO estas frukto de tia "tutanarkio", transportita el la politiko en la lingvistikon. Jen kion skribas pri tio la aŭtoro mem, alparolante la legantojn [10]: "Kreu ĉiuj anarkion, parolu homlingve, en AO. Bojkotu la naturajn lingvojn, naciajn, ŝtatajn kaj internaciajn. Esperanto estas la lingvo de "internacia" eŭropa imperiismo. Inventu Tutanarkion!"

Kun la anarkia "ĉioinventismo" estas ligita ankaŭ la nomo de la lingvo21: AO signifas nenion alian ol "invento" (a - "inventi", o - substantiva finaĵo).

La invento de la lingvo AO ne estis unufoja akto. La varianto kreita en 1919, sufiĉe grave diferencas de tiu aperinta en 1924. Havante la samajn bazajn strukturajn principojn, tiuj variantoj havas diversajn specifecojn de grafismo kaj gramatiko. La grafismaj diferencoj okulfrapas senpere. En ambaŭ siaj variantoj AO estas ne litera, sed cifera lingvo, uzanta ankaŭ aliajn simbolojn: la varianto de 1919 signas vokalojn helpe de apostrofo, kaj la varianto de 1924 - helpe de matematikaj signoj de multipliko, adicio, subtraho, radikalo kaj nulo. Ekzemple, la nomo de la lingvo en la grafismo de 1919 aspektas `1`3, kaj en tiu de 1924 - ×0.

El la citata de ni literaturo al AO-1919 rilatas [10, 11, 12, 50], kaj al AO-1924 - [15, 16, 47, 62, 63, 64].

10 La aŭtoro de AO

Kiu estis la aŭtoro de AO? Li estis Volf L'voviĉ Gordin, siatempe konata teoriulo de la pananarkia doktrino. Cetere, ankaŭ lia familia nomo iĝis viktimo de la "ĉioinventismo", cedinte la lokon al la pseŭdonimo "Beobi" (en la angla varianto "Beoby"): beo- `socio, homaro' kaj -bi (la pronomo "mi", uzata kiel finaĵo de homaj propraj nomoj) [15: 30, 33], t.e. "homaro-mi", homo de la homaro, homarano (mirinda koincido la "homarano" Zamenhofa!).

Sian lingvon V.L. Gordin, evidente, verkis unuope, sed sendube pri publikigo kaj komenca disvastigo de AO li ricevis gravan subtenon flanke de la tiama anarkiisma movado. La eldoneja adreso, indikita en la studoj de Gordin pri la lingvo AO, "gnoseologio", "invent-nutrado" kaj ceteraj "ĉioinventaj" ekstravagancaĵoj (Moskvo, Tverskaja, domo 68), sendube estas adreso de unu el la ekzistintaj tiam anarkiismaj centroj. Poste ĉe la sama adreso situos "Asocio de eltrovantoj-inventistoj" (AIIZ), kaj ĝuste tie ĝi organizos "La unuan Mondan ekspozicion de interplanedaj aparatoj kaj mekanismoj" en 1927.

Ankaŭ la tipografio, kiu presis la studojn de Gordin (Blagoveŝĉenskij per., domo 5), povis esti nenia alia ol partia tipografio de anarkiistoj. Oni devas kredi surskribon sur la kovrilo de unu el la gramatikoj de AO: "Presita de Ĉioinventistoj en eksterŝtata AO-tipografio". Verŝajne endas memorigi al la leganto, ke AO aperis dum la enlanda milito kaj la tiel nomata "milita komunismo", kiam la rimedoj por presado estis rigore kontrolataj de la ŝtato, kaj indulgoj estis allasataj nur por "kontraŭburĝaj" partioj.

Gordin ne partoprenis la ekspozicion de 1927, kaj en la tiamaj dokumentoj de AIIZ lia nomo ne estas menciata.22 Tamen mem "Asocio de eltrovantoj-inventistoj", sendube, aperis kun senpera partopreno de Gordin kaj ĝuste de li enprenis la ĉefajn ideojn de "ĉioinventismo" ("inventismo"). Estas evidenta ankaŭ la dekomenca ligo de la Asocio kun AO. En la oficiala sigelo de AIIZ la nomo de la Asocio estas en kvar lingvoj - la rusa ("Associacija izobretateli - izobretateljam"), la angla (Association inventors to inventors), Esperanto (Asociacio de la inventistoj [al]23 la inventistoj) kaj AO (×21+5 ×_105 5+2 ×_105).24Tamen ni scias, ke la aŭtoro de AO estis malamika al Esperanto, kaj la potenco en AIIZ apartenis al adeptoj de AO.

V.L. Gordin estis klera homo kaj onidire posedis libere dek du lingvojn. Liaj studoj manifestas la senduban talenton kune kun la eksterordinara ambicio, iam preskaŭ mania. Sed estus malprudente elserĉi patologiajn trajtojn en Gordin mem aŭ lia lingvo. Sur la fono de diversaj deklaroj kaj manifestoj de la 20-aj jaroj kun iliaj groteske troigitaj pretendoj pri konstruado de nova, senprecedenta mondo la "ĉioinventaj" konstruoj de Gordin tute organike harmonias kun la intelekta kunteksto de la epoko.

11 "Kosma paradigmo"

Laŭ ekzemplo de Rusio en la unua triono de la 20-a jc ni esploris, per kiaj variaj vojoj la ideo de Kosmo penetris la socian konscion kaj kiel el diversaj elementoj kreiĝis la "kosma paradigmo". Kompreneble, tiuj komponantoj ne ĉiam akompanas unu la alian, sed estas senduba ilia interagado kadre de la tuta socio, ebliganta al ĝi teknologie aŭ informe "asimili" Kosmon kaj determini sian lokon en ĝi. Ni listigu tiujn komponantojn:

Sed la paradigmo enhavas ankaŭ latentajn komponantojn, ĉe kiuj ni ne koncentris la atenton, kvankam ankaŭ ili estas sufiĉe karakterizaj. Ni petu la leganton diveni, en kiu lingvo okazis jena dialogo:

Ni ne kaŝu la respondon: la unua persono parolas en la "marsana lingvo" el "Aelita" de A.N. Tolstoj, kaj la dua en la "lingvo de la homaro" de V.L. Gordin. Sed kial ambaŭ frazoj sonas tiel simile, kial en ili same aperas hiatoj, ne karakterizaj por la rusa lingvo (la gepatra lingvo de ambaŭ aŭtoroj), kial oftas la sono c, kutime tiom malofta en la rusa parolo? Ĉi tiuj demandoj jam entenas solvon aŭ almenaŭ hipotezon: evidente ekzistas certaj leĝkonformecoj por "strangigo" de parolo, ebligantaj atribui al ĝi "fremdlingvan" aŭ eĉ "aliplanedan" sonadon. Tiu sonado parencigas la elpensitan "marsanan lingvon" kun la "kosma" AO, sed en ne malplia grado ĝi proksimigas ajnan el tiuj lingvoj kun la "transmensa" lingvo de la futurisma poezio. Jen kial la pseŭdonimo de Gordin - Beobi - sonas preskaŭ kiel citaĵo el la versaĵo de Ĥlebnikov - bobeobi. Ankaŭ tiu siaspeca fonetika kosmismo estas atribuenda al la kosma paradigmo.25

Al la sama paradigmo en la kondiĉoj de Rusio oni devas aldoni ankaŭ tute alispecajn komponantojn, nome "politikan kosmismon de la proleta revolucio", parencan al

La "ideologia kosmismo" estas malfacile observebla senpere, sed konjektata de sagacaj observantoj. La menciita de ni V.S. Zotov en antaŭlonga letero al Ciolkovskij la 1-an de septembro 1933 skribis pri legita de li broŝuro kun resuma prezento de studoj de Ciolkovskij: "Tiu broŝuro unuafoje donis al mi ĝustan koncepton pri la skalo de Via pensado. Mi trovis en ĝi motivadon por streboj al "asimilo" de Universo (la "ideologion de konkeristoj de Universo"!)." [57: fol. 2].

Tio estas profunde ĝusta konstato. La modesta kaluga instruisto, provinca fantaziulo kaj utopiisto, efektive estis portanto de tiom aŭdaca ideologio de "asimilo" de Universo, ke ĝi vere povis esti perceptata kiel ideologio de universa "konkerismo". Ni rememoru ĉi-lige, ke la rondetoj de amatoroj pri kosmaj esploroj, fonditaj en la 20-aj jaroj, nomiĝis ne alie ol "rondetoj por esplori kaj konkeri la mondan spacon". Al tiu ideologia kosmismo, implicanta ekspansion de la homaro en Kosmon, tute ne estis fremda ankaŭ la "kosma lingvo" AO kun sia "interplaneda taĉmento de Asocio de eltrovantoj-inventistoj"26.

Bibliografio

Presaĵoj

La primaraj fontoj pri la lingvo AO (ĉefe la studoj de V.L. Gordin) estas bibliografiaj raraĵoj, priskribataj kun maksimume ebla pleneco. Per la asterisko * estas markitaj eldonaĵoj netrovitaj aŭ neatingeblaj por senpera konatiĝo.

1. Arlazorov, M.S. (1962): Ciolkovskij. Moskva.

2. Bazanov,  V.V. (1983): "Poezija pervyĥ let revoljucii [Poezio de la unuaj jaroj de la revolucio] (1917-1921)". En: Istorija russkoj sovetskoj poezii. 1917-1941. Leningrad: Nauka.

3. Biokosmizm [Biokosmismo] (Artikolaro), n-ro 1 (1921). Moskva.

3a. Bogdanov,  A. (1919): O proletarskoj kulture [Pri la proleta kulturo]. Artikolaro el 1904-1918. Moskva/Petrograd.

4. Bogdanov, A. (1920): Elementy proletarskoj kultury v razvitii raboĉego klassa [Elementoj de proleta kulturo en evoluo de la laboristaro]. Prelegoj en Moskva Proletkulto printempe de 1919. Moskva.

5. Brenner, Leo (1908): Obitaemost' zvezdnyĥ mirov [Loĝateco de astraj mondoj]. Trad. el la germ. de K.Ŝelkovnikov. - Sankt-Peterburg. (Ekzemplero, aparteninta al K.E.Ciolkovskij, konserviĝas en la Arkivo de RSA: fonduso 555, dosiero 6, deponero 10).

6. Brjusov, V. (1923): "Sredi stiĥov" [Inter versoj]. En: Peĉat' i revoljucija, n-ro 7, 1923.

7. Gastev, A. (1919): "O tendencijaĥ proletarskoj kul'tury" [Pri tendencoj de proleta kulturo]. En: Proletarskaja kul'tura, 1919, n-ro 9-10.

8. Gastev,  A. (1926): Poezija raboĉego udara [Poezio de laborista frapego]. - Moskva.

9. Gerasimov, Miĥail (1919): Ĵeleznye cvety [Feraj floroj]. Versaĵoj. Samara.

10. [Gordin,  V.L.]: 1`4`31`2`41`3. 0`12`3`123`4 0`12`3`13`3, `1`3-RUS`3`4. AO-russkij grammatiĉeskij slovar' [AO-rusa gramatika vortaro]. - [Moskva]: 1`4`31`2`3. Ĉeloveĉestvo (Pananarĥisty), [1920]. - 76 p.

11. 1'2'31'4 Beobi [= Gordin,  V.L.]: 1'20'12,,'523'3 1'5'45'42'4,,'5,,'1'3'4'' Grammatika jazyka ĉeloveĉestva "AO" [Gramatiko de la homara lingvo "AO"]. Traduko el "AO". Reduktita eldono. 1'2'3. Ĉeloveĉestvo. (Vseizobretateli). Aograd (Moskva), Aoulica (Tverskaja), Aopereulok (Blagoveŝĉenskij) 5. Peĉatano Vseizobretateljami vo vnegosudarstvennoj AOtipografii [Homaro (Ĉioinventistoj). AO-urbo (Moskvo), AO-strato (Tverskaja), AO-interstrato (Blagoveŝĉenskij) 5. Presita de Ĉioinventistoj en eksterŝtata AO-tipografio]. 1-a jaro, 6-a monato post la invento de AO [= 1920 ?]. - 1+20 p., 15 cm.

12. [Gordin,  V.L.?]: 4`3`5 4`2`4`11 `130`12`3`3. Ĉto za jazyk "AO" [Kia lingvo estas "AO"]. - [Moskva], [1920?]. - 16 p., 15 cm.

*13. Beobi [= Gordin,  V.L.]: Izobret-pitanie [Invent-nutrado]. - [Moskva?], 2[?]-a jaro post la invento de la homaro [= 1921 (?)].

*14. Beobi [= Gordin, V.L.]: Plan ĉeloveĉestva [Plano de la homaro]. - [Moskva?], 2-a jaro post la invento de la homaro [= 1921].

15. [Gordin, V.L.]: Grammatika logiĉeskogo jazyka AO [Gramatiko de la logika lingvo AO]. - Moskva, Tverskaja, 68: Aŭtora eldono, 5-a jaro post la invento de la lingvo de Homaro AO (7-a jaro post Oktobra revolucio) [= 1924]. - 34 p., 22 cm.

16. 1+01_. Beobi =[ Gordin, V.L.]: %×2×50 5+2 ×_10 ["Kljatva izobretatelja" [Ĵuro de inventisto]]. - [Moskva], [1924?]. - 16 p., 18 cm. [Sur la lasta paĝo:] AO-Tipografio "Ĉeloveĉestvo" [Homaro] Blagoveŝĉenskij per., 5.

17. [Gordin, V.L.]: Inventism or Eurologism, being the teaching of Invention, by Beoby (W. Gordon). - Moscow, Tverskaja, 68: Published by "The All-Invention-House", January, 1925. - 18 p., 21 cm. [Antaŭ la titolo:] n-ro 1. [Dorsflanke de la titolpaĝo:] AO-Tipografio "ĈELOVEĈESTVO" [Homaro], Moskvo, Blagoveĉŝenskij per., 5.

*18. Beobi (V. Gordin): Gnoseologija. (Vvedenie vo vseizobretatel'stvo) [Gnoseologio (Enkonduko en ĉioinventismon)]. - [Loko, jaro?].

*19. Beobi (... V.L. Gordin ...): Voprosnik ĉeloveĉestva-vseizobretal'ni [Demandaro de la homaro - ĉioinventejo]. - [Loko, jaro?].

20. Grigor'ev, A.L. (1983): Istorija russkoj literatury [Historio de la rusa literaturo]. Vol. 4. Literatura konca XIX - naĉala XX veka [Literaturo fine de la 19-a - komence de la 20-a jarcentoj] (1881-1917). Leningrad.

21. [Grigorjev] Grigor'ev, V.P. (1982): "Leti, sozvezd'e ĉeloveĉ'e ..." (V. Ĥlebnikov - interlingvist) [Konstelaci' homara, flugu ... (V. Ĥlebnikov kiel interlingvisto)]. En: Interlinguistica Tartuensis, 1: Aktual'nye problemy sovremennoj interlingvistiki. Tartu.

22. Dar, D.Ja. (1969): Ballada o ĉeloveke i ego kryljaĥ [Balado pri homo kaj liaj flugiloj]. - Leningrad: Sovetskij pisatel', Leningrada filio.

23. Drezen, E.K. (1928): Za vseobŝĉim jazykom. (Tri veka iskanij) [Al universala lingvo. (Tri jarcentoj da serĉado)]. Kun antaŭparolo de akad. N.Ja. Marr. Moskva - Leningrad.

24. Ivŝin, V.D. (1974): "Interlingvistiĉeskie idei K.E. Ciolkovskogo" [Interlingvistikaj ideoj de K.E. Ciolkovskij]. En: Trudy vos'myĥ ĉtenij, posvjaŝĉennyĥ razrabotke nauĉnogo nasledija i razvitiju idej K.E. Ciolkovskogo (Kaluga, 14-17 sentjabrja 1973 g.). Sekcio "Esploro de la scienca kreado de K.E. Ciolkovskij". Moskva,  99-106.

25. Kassil', L.: Zvezdoplavatel' i zemljaki (Vospominanija i predvosĥiŝĉenija) [Astronavigisto kaj liaj samregionanoj (Rememoroj kaj antaŭvidoj)] // Arkivo de RSA, fonduso 555, dosiero 2, deponero 79, folio 16.

26. Lenin, V.I.: Polnoe sobranie soĉinenij [Plena verkaro].V. 38.

27. L'vov-Rogaĉevskij, V. (1921): Imaĵinizm i ego obrazonoscy [Imagismo kaj ĝiaj figurportantoj]. Reval.

28. Maevskij, E. (1994): "Lingua Universalis, ili Pouĉitel'naja Istorija Odnoj Popytki Usoverŝenstvovat' Prirodu" [..., aŭ Edifa Historio de Unu Provo Perfektigi Naturon]. En: Inostrannaja literatura, n-ro 2, februaro 1994. Moskva.

29. Mazurin, B. (1988): "Rasskaz i razdum'ja ob istorii odnoj tolstovskoj kommuny `Ĵizn' i trud' [Rakonto kaj meditoj pri la historio de unu tolstojana komunumo "Vivo kaj laboro"]". En: Novyj mir, n-ro 9, p. 181-183.

30. Miĥajlov, A.I. (1983): ,,Poezija dvadcatyĥ godov [Poezio de la dudekaj jaroj] (1921-1930)". En: Istorija russkoj sovetskoj poezii. 1917-1941. - Leningrad: Nauka.

31. Na literaturnom postu [revuo], 1929, n-ro 11-12.

32. Pokrovskij, A. (1987): "Kosmiĉeskaja estafeta [Kosma stafeto]". En: Pravda, 18.08.1987, n-ro 230, p. 3.

33. Proletarskij sbornik [Proleta almanako]. Kajero 1. Moskva, 1918.

34. Selivanovskij, A. (1936): Oĉerki istorii russkoj sovetskoj poezii [Skizoj pri historio de rusa soveta poezio]. Moskva.

35. Suĥotin, B.V. (1965): "Lingvistika i kosmos [Lingvistiko kaj kosmo]". En: Russkij jazyk v ŝkole, 1965, n-ro 5.

36. Tiŝkov, A. (1969): Pervyj ĉekist [La unua ĉekisto]. Moskva.

37. Ĥlebnikov, Velimir (1930): Sobr. proizv. v 5-ti t. [Verkaro en 5 volumoj]. Vol. 2. Leningrad.

38. Ciolkovskij, K.E. (1877): Meĥanika podobno izmenjaemogo organizma [Mekaniko de simile ŝanĝata organismo].

39. Ciolkovskij, K.E.: Svobodnoe prostranstvo [Libera spaco].

40. Ciolkovskij, K.E.: Priĉiny Kosmosa [Kaŭzoj de Kosmo].

*41. Ciolkovskij, K.E. (1896): "Moĵet li Zemlja zajavit' ĵiteljam inyĥ planet o suŝĉestvovanii na nej razumnyĥ suŝĉestv? [Ĉu povas Tero informi loĝantojn de aliaj planedoj pri la ekzisto de intelektaj estaĵoj sur ĝi?]". En: Kaluĵskij vestnik, 26.11.1896.

42. Ciolkovskij, K.E. (1903): ,,Issledovanie mirovyĥ prostranstv reaktivnymi priborami [Esploro de mondaj spacoj per reaktivaj aparatoj]". En: Nauĉnoe obozrenie (En pli ampleksa versio la studo aperis en 1911-1912 en Vestnik vozduĥoplavanija [Heroldo de aernavigado] kaj poste kiel libro en 1926).

43. Ciolkovskij, K.E. (1915): Obrazovanie Zemli i solneĉnyĥ sistem [Formiĝo de Tero kaj de sunaj sistemoj].

44. Ciolkovskij, K.E. (1927): Obŝĉeĉeloveĉeskaja azbuka, pravopisanie i jazyk [Tuthomara alfabeto, ortografio kaj lingvo]. Kaluga: Eldono de la aŭtoro.

45. Ciolkovskij, K.E. (1928): Moja piŝuŝĉaja maŝina. Dvigateli progressa. Novoe o moem diriĵable i poslednie o nem otzyvy. Meloĉi [Mia tajpilo. Motoroj de progreso. Novaj informoj pri mia zepelino kaj lastaj reeĥoj pri ĝi. Bagateloj]. Kaluga: Eldono de la aŭtoro.

46. Ciolkovskij v vospominanijaĥ sovremennikov [Ciolkovskij en rememoroj de samtempuloj]. Kompilis: Zotov, V.S., Kostin, A.V., Skripkin, A.T., Usova, N.T. Tula: Priokskoe kniĵnoe izd-vo, 1971.

*47. Ĉto takoe vseizobretatel'stvo [Kio estas la ĉioinventismo]. Broŝuro; ekde p. 26 - pri la lingvo AO.

48. Drezen, Ernest (1931): Historio de la Mondolingvo. Tri jarcentoj da serĉado. Leipzig, 1931. Korektita eldono: Drezen, E.: Historio de la Mondolingvo. Tri jarcentoj da serĉado. 4-a eld. Red. S. Kuznecov. Moskva, 1991, 354 p.

49. Monnerot-Dumaine, M. (1960) : Précis d'interlinguistique générale et spéciale. Paris, 210 p.

50. Nekrasov, N. (1924): « Inventa lingvo Ao ». En : Kosmoglott, n-ro 1-2 (19-20), jan.-febr., p. 9-10. Reval [= Tallinn], 1924. Estas priskribata la unua varianto de AO (AO-1).

51. [Stojan, Petr E.]: Katalogo de lingvoj naturaj, popolaj, literaturaj, klasikaj kaj artefaritaj. Genève, 1927.

52. Stojan, Petr E. (1929/1973): Bibliografio de internacia lingvo. Genève, 1929. Reeldono: Hildesheim-New York, 1973.

53. Szerdahelyi, István (1977): Bábeltől a Világnyelvig [De Babelo al tutmonda lingvo]. Budapest.

54. Yushmanov, N. (1926): "Kronologial indexo dil sistemi mondolingual". En: Mondo, n-ro 2. Stockholm.

Arkivaĵoj

55. Arkivo de RSA, fonduso 555, dosiero 3, deponero 198. Leteroj de Asocio de eltrovantoj-inventistoj al Ciolkovskij (1927).

56. Arkivo de RSA, fonduso 555, dosiero 3, deponero 199. Letero de Asocio de eltrovantoj-inventistoj al Ciolkovskij (1928).

57. Arkivo de RSA, fonduso 555, dosiero 4, deponero 245. Leteroj de V.S. Zotov al Ciolkovskij [1933 k.a.?].

58. Arkivo de RSA, fonduso 555, dosiero 4, deponero 494. Leteroj de M.I. Popov al Ciolkovskij (1930-1934).

59. Arkivo de RSA, fonduso 555, dosiero 4, deponero 576. Leteroj de D.S. Sneĵko al Ciolkovskij (1927-1935).

60. La Unua monda ekspozicio de kosmonaŭtiko. 1927. - Moskva. Kopio de fotoalbumo. - Moskva, 1964.

61. Popov, Miĥail Ignat'eviĉ: Rerakonto de la prelego pri Ciolkovskij, prezentita en sekcio de Centra kulturdomo de medicinistoj. (En teksto de la letero 1980 03 06).

62. [Vortaro de la lingvo AO: AO-rusa]. Tajpita ekzemplero, sen titolpaĝo kaj titolo, bindita; 115 p., teksto ambaŭflanke de folio = 230 p. sen paĝnumerado (la unuajn 5 p. okupas la enhavtabelo, poste sekvas 1 p. sen teksto), 22×18 cm. Koncernas AO-2 (sekve, datiĝas je la periodo post 1924). Ĉ. 3500 vortoj.

63. [Vortaro de la lingvo AO: Rusa-AO]. Tajpita ekzemplero, sen titolpaĝo kaj titolo; konserviĝis fragmente, tre difektite, 37 p., 34×22 cm (la folioj estas tranĉitaj rande, do la origina formato estis pli granda). Teksto unuflanke de folio, dukolumna. Ĝenerala paĝnumerado mankas, la ĉapitroj sub ĉiu litero de la alfabeto havas propran paĝnumeradon; krome estas numeritaj la titolaj vortoj kaj vortkombinoj. La vortaro koncernas AO-2 (sekve, datiĝas je la periodo post 1924).

64. Materialoj pri AIIZ en la fondusoj de la Ŝtata muzeo pri historio de la kosmonaŭtiko "K.E.Ciolkovskij" (Kaluga); en la muzeon transdonitaj de Z.G.Pjateckij (libroj, fotoj, gazetaj eltondaĵoj, tajpitaj dokumentoj). Titoloj de la plej gravaj dokumentoj: "Kion ni aspiras?", "Sloganoj sur la fasado", "Kultura kaj morala tasko de AIIZ", "Filozofio, matematiko kaj scienco", "Eŭrozo aŭ vivoplano", "Popularaj tezoj pri ĉioinventismo", "Idealoj-sloganoj kaj aforismoj de ĉioinventismo", "Baza fundamento de panmetodologio kaj glottologio", "Ĝeneralaj premisoj por la lingvo AO", "Tezoj de Ao" k.a.

1 La aŭtoro esprimas sian sinceran dankon al V. Aroloviĉ, kiu faris la poeziajn tradukojn por tiu ĉi artikolo.

2 Kuznecov S.N. Interlingvistika. - En: Lingvistiĉeskij Akademiĉeskij Slovar'. - Moskva, 1990, p. 196-197. La vortaro entenas ankaŭ aliaj artikolojn de S.N.Kuznecov pri interlingvistikaj temoj: Iskusstvennye jazyki (Artefaritaj lingvoj, p. 201-203); Meĵdunarodnye jazyki (Internaciaj lingvoj, p. 291), Esperanto (p. 594).

3 Blanke D. Internationale Plansprachen. Eine Einführung. - Berlin: Akademie-Verlag, 1985, p. 293.

4 Jam en 1880, apendice al sia unua lernolibro de Volapük, Schleyer publikigis diplomojn por estontaj anoj de Volapük-komunumo. En tiuj diplomoj paralele al la vorto Volapük staras Weltsprache kaj Kosmoglosse (v.: Schleyer, J.M. Volapük. Die Weltsprache. Entwurf einer Universalsprache für alle Gebildete der ganzen Erde. - Sigmaringen, 1880; represo: Hildesheim - Zürich - New York: Georg Olms Verlag, 1982).

5 Mi citas laŭ la moderna reeldono: Drezen, E. Historio de la Mondolingvo. Tri jarcentoj da serĉado. 4-a eld., red. kaj koment. de S.Kuznecov. - Moskvo, 1991, p. 307.

6 Freudenthal, H.: Lincos. Design of a Language for Cosmic Intercourse. P. 1. - Amsterdam, 1960.

7 Laŭ siaj konstruoj, la terminoj kosmoglotiko kaj kosmolingvistiko devus esti absolutaj sinonimoj. De la formala flanko ili diferenciĝas per la radikoj glot- kaj lingv-, kiuj estas samsencaj. Sed ne estas samsenca la radiko kosm-: en la unua termino ĝi signifas la teran mondon, kaj en la dua - la eksterteran mondon, la Universon.

8 Sama temo estas diskutata en: Kuznecov S. Linguistica cosmica: La naissance du paradigme cosmique. -- En: Une familière étrangeté: La linguistique russe et soviétique. - Paris, 1995 (Histoire Épistémologie Langage. Tome XVII - fascicule 2), p. 211-234.

9 "Premo" de la kosma paradigmo influis evidente ankaŭ la sorton de la vorto kosmonaŭtiko, kiun la vortaroj notas kiel "propre rusan", kvankam ja kompilitan el grekaj radikoj. Estas konate, ke la objekta sfero, al kiu aplikiĝas ĉi tiu vorto ("teorio kaj praktiko de kosmaj flugoj"), antaŭe estis nomata astronaŭtiko (laŭ la modelo de fr. astronautique - vorto, elpensita en 1927 de Rosny-senioro [Rosny aîné]) aŭ astronavigado (paŭsaĵo de la sama franca modelo). En la rusa lingvo la vorto astronavtika `astronaŭtiko' estas registrita ekde la komenco de la 30-aj jaroj (Izvestija, 17.10.1932). Tamen ĝi elfalas el la "kosma paradigmo", kaj depost la unua kosmoflugo de Ju.A. Gagarin (1961) en la rusan lingvon estas enigataj novaj vortoj kosmonavt `kosmonaŭto', kosmonavtika `kosmonaŭtiko', ligitaj kun la paradigmo.

10 "Proleta kulturo" - kultur-kleriga kaj literatur-belarta meminiciata organizaĵo, aperinta en la intervalo inter la Februara kaj la Oktobra revolucioj en 1917. Ĝi pledis por kreo de proleta kulturo per la fortoj de industriaj laboristoj kaj malakcepto de la "burĝa" kultura heredaĵo. Fermita en 1932.

11 Bogdanov okupiĝis ankaŭ pri la teorio de internacia lingvo, sed jam por realaj teraj bezonoj: vd. liajn tezojn "Proletarskaja kultura i meĵdunarodnyj jazyk" [Proleta kulturo kaj internacia lingvo] en la libro [3a], en kiu li inklinas al la ideo, ke la estonta internacia lingvo iĝos la angla.

12 En interpreto de esplorantoj [21: 153] la "transmensaĵo" de Ĥlebnikov estas egaligebla al siaspeca alfabeto kun semantikizitaj konsonantoj, dum la vokaloj ludas helpan rolon.

13 Kritikistoj plurfoje atentigis pri "ekskluziva nacia kolorito" de la poeziaj figuroj de Ĥlebnikov [30: 152], samkiel de lia vortkreado, kiu kontraŭis la postulatan tutmondecon de la "transmensa lingvo". Li multe parolis pri internacia "universa" lingvo de poezio, sed en la vortradikoj li skrupule eliminis ĉion "neslavan", "fremdlandan" [34: 88].

14 Arkaikiĝinta formo por la nuna "marsanoj".

15 Efektive tio estis unu (sub du diversaj titoloj) lernolibro de V.L. Gordin [15].

16 M.S. Arlazorov en sia libro pri Ciolkovskij mencias eraran daton de malfermo de la ekspozicio - la 10-an de februaro, kaj la ekspozicion mem nomas "Ekspozicio de interplaneda komunikado", kio ankaŭ estas malĝusta [1: 311].

17 Aŭtune de 1927 tiajn fotoalbumojn oni sendis ankaŭ eksterlanden [55: fol. 30]. Ilia situo nuntempe ne estas konata.

18 En la konserviĝinta arkivo de Ciolkovskij, kiu estas parto de la Arkivo de RSA, leteroj de L.L. Zamenhof (la aŭtoro de Esperanto) ne estis trovitaj; ankaŭ en la kaluga Muzeo pri historio de la kosmonaŭtiko ili mankas.

19 Pri sia tajpilo Ciolkovskij ricevis en 1929 la ŝtatan patenton, sed per tio la afero finiĝis.

20 En ĉiuj publikaĵoj, dediĉitaj al AO, kie estas indikita la eldonkvanto (ekzemple, [15, 16, 17]), ĝi estas ĉiam la sama - 1000 ekz., kio laŭ la kondiĉoj de la 20-aj jaroj tute ne estis malmulte.

21 La nekompreneblo de la nomo AO kaŭzis diversajn artifikajn konjektojn. Ekzemple, angla lingvisto korespondinta kun ni supozis ligon kun la greka  "de alfa ĝis omega".

22 Inter la eksponaĵoj (sur la stando, dediĉita al AO) estis prezentitaj la ĉefaj studoj de Gordin pri tiu lingvo, ankaŭ liaj libretoj "Gnoseologio" kaj "Invent-nutrado", sed laŭ rememoroj de K.M. Ŝejngajt-Pjateckaja (la vidvino de Z.G. Pjateckij), mem Gordin en la ekspozicio ne aperis.

23 La prepozicio "al" en la originalo mankas.

24 Sur la sama sigelo AIIZ, sen troa modesteco, atestas sin tiel: "Punkto-kondensatoro de ĉioinventado de invent-meridiano de la terglobo de ĉiuj inventistoj". Ĉi tie estas facile rekonebla la tipa leksiko de Gordin kun la karakterizaj por li ekstravagancaj vortformaĵoj (en kiuj "invent-" estas siaspeca laŭda prefikso, ni rememoru la "invent-nutradon").

25 La saman impreson de preskaŭ aliplaneda nenatureco kreas ankaŭ kelkaj sistemoj de artefaritaj lingvoj, vere, kreitaj por uzado inter popoloj de Tero: kiel ekzemplo povas servi Volapük, ĝuinta certan popularecon fine de la 19-a jc. Laŭ observo de iu lingvisto, "la tekstoj en Volapük sonas kiel parolo de marsanoj el malbonaj fantaziaj batalfilmoj" [28: 244].

26 La aŭtoreco kaj strukturo de la lingvo AO estas pli detale priskribitaj en la jam menciita artikolo Linguistica cosmica: La naissance du paradigme cosmique (komp. noton 8).