OPINIOJ PRI "VOJAĜO EN ESPERANTO-LANDO"

 

"Vojaĝo en Esperanto-lando" jam rikoltis multajn laŭdojn kaj pro tio ni ne simple aldoniĝos al la vico de la laŭdantoj. La plej interesa eldiro, kiun mi aŭdis, estas: "Ĉi tiu libro similas normalan libron por lerni fremdajn lingvojn." Alivorte grafike kaj ĝeneralaspekte ĝi ne multe diferencas de la lernolibroj pri la angla, kiujn oni trovas en la nuntempaj lernejoj. Kaj jam tio estus granda merito... Sed la vera atuto de ĉi tiu libro estas, laŭ mi, ĝia enhavo. En 26 plaĉaj lecionoj ĝi sukcesas prezenti la landon Esperantujo, ties rolantojn kaj ties kulturon... Mi ne havas sufiĉe fortajn vortojn por rekomendi ĝian uzon...  (Renato Corsetti, eksa Prezidanto kaj nuna komitatano de UEA, sekretario de la Akademio de Esperanto, aŭtoro de lernolibroj ITALIO)

 

Mi metis la libron sur la legobreton por iam trarigardi kun miaj infanoj, kiuj tiamaniere povos kleriĝi pri la Esperanto-kulturo, por ili ankoraŭ preskaŭ nekonata. (Mark Fettes, Prezidanto de UEAKANADO)

 

La publiko bonege scias, ke temas pri ege grava kaj influhava lernolibro... La libro estas mondfama lernilo, kaj al neniu plu necesas diri, ke ĝi estas utilega. (Probal Dasgupta, eksa Prezidanto de UEA, vicprezidanto de la Akademio de Esperanto – HINDIO/BARATO)

 

Kompreneble, ni havas “Vojaĝo”-n; eĉ plurajn! (Martin Schaeffer, Ĝenerala Sekretario de UEA GERMANIO-MEKSIKO)

 

Konkrete mia rolo estis fosi en la fotoarkivo de la CO kaj en malnovaj revuoj kaj libroj por trovi fotojn k.a. ilustraĵojn. La libro estas abunde ilustrita kaj fakte ne ekzistas alia libro por simila celo, kiu povas rivali kun ĝi. Mi estas tre kontenta pri la dezajno de Francisco... Tamen, la plej grandaj meritoj kaj laŭdoj apartenas al vi... "Vojaĝo en Esperanto-lando" estas la plej populara Esperanto-libro de tiu ĉi jarmilo. (Osmo Buller, Ĝenerala Direktoro de UEA, eldoninto kaj ilustra redaktoro de "Vojaĝo en Esperanto-lando" FINNLANDO-NEDERLANDO)

 

"Vojaĝo en Esperanto-lando" estas certe la plej riĉe ilustrita originala libro en nia eldonhistorio. (Trevor Steele, eksa Ĝenerala Direktoro de UEA, eksa membro de la Akademio de Esperanto, verkisto, eldoninto de "Vojaĝo en Esperanto-lando" – AŬSTRALIO)

 

La plej populara Esperanta libro de la lastaj jaroj, "Vojaĝo en Esperanto-lando" de Boris Kolker, estis la pinta furoraĵo ankaŭ en la kongresa libroservo de la 90-a UK en Vilno, kie ĝia ĵus aperinta tria eldono vendiĝis en 96 ekzempleroj. (Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 216 - 2005-10-05)

 

Kiel ĉiujare ekde 2002, "Vojaĝo en Esperanto-lando", perfektiga lernolibro de Esperanto kaj gvidlibro pri la Esperanta kulturo, estis la plej multe vendita titolo en la Libroservo de UEA en 2005. Kvankam tiu verko de Boris Kolker fariĝis denove aĉetebla nur en julio, kiam aperis ĝia tria eldono, en duona jaro ĝi estis vendita en 440 ekzempleroj. Plejparte la Libroservo vendis ĝin al aliaj libroservoj, kursgvidantoj k.a. kvantaj aĉetantoj. (Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 228 - 2006-03-11)

 

Per "Vojaĝo en Esperanto-lando" akademiano Boris Kolker fariĝis ĉampiono de la Esperanta libromerkato ankaŭ en la jaro 2007. Lia perfektiga kurso, kiu samtempe estas enkonduko en la Esperanto-kulturon, gajnis la unuan lokon jam en la sesa sinsekva jaro, kio ne sukcesis al alia libro dum tiuj pli ol 30 jaroj, dum kiuj la Libroservo de UEA aperigis furorlistojn de siaj vendoj. Ekde 2002 vendiĝis 2568 ekz. de la libro de Kolker; el ili 295 pasintjare.  (Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 283 2008-02-25)

 

Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker okupis la unuan lokon en la furorlistoj de la Libroservo de UEA dum pluraj jaroj ekde la apero de ĝia reviziita kaj abunde ilustrita dua eldono en 2002. Ne mirinde, ke kun 3127 ekzempleroj tiu perfektiga kurso de Esperanto kaj gvidlibro pri la Esperanto-kulturofariĝis la ĉampiono de la tuta jardeko 2001-2010. (Revuo ESPERANTO, n-ro 1253 (12), Decembro 2011)

 

Mi estas leganta vian libron "Vojaĝo en Esperanto-lando" kaj mi admiras ĝin multe. (Joseph Skibell, konata usona anglalingva verkisto – USONO

 

Dankon pro la ĝisdatigo pri "Vojaĝo". Bele, ke ĝi tiel bone vendiĝas. (Humphrey Tonkin, membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, eksa Prezidanto de UEA, membro de la Akademio de Esperanto – USONO

 

En nia urbo, esperantistoj kunvenas ĉiumarde vespere (19:00-21:00) kaj legas vian libron...  La libro estas bona referencaĵo por prepari sin al la meznivela internacia ekzameno de ILEI/UEA. (LEE Chong-Yeong, eksa Prezidanto de UEA KOREIO)

 

Mi deziras al ĉiuj legantoj kaj studantoj agrablan vojaĝon en nia mirinda Esperantujo kun la kompetenta ĉiĉerono, Boris Kolker. (Kep Enderby, membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, eksa Prezidanto de UEA AŬSTRALIO)

 

Mi nun ankoraŭ kun pli da vervo informos pri via libro. (Gregoire Maertens, honora membro de UEA, eksa Prezidanto de UEA BELGIO)

 

Certe vi fieras havi recenzon tiel pozitivan kiel ĝi aperis en “Sennaciulo”, revuo de mia asocio SAT. Amiko Johan' Luko estas tre bona recenzanto kiu tre serioze faras la laboron. Mi pensas ke tio estas grava scio, ke kompetentulo kiel li, tiel favore parolas pri via verko. (Jakvo Schram, eksa Prezidanto de SAT – BELGIO)

 

Mi vere gratulas vin por tia granda faro! Mi ĝojos en Fortalezo iri al la lanĉo de via libro kaj tuj aĉeti miajn tri ekzemplerojn. (Geraldo Mattos, eksa Prezidanto de la Akademio de Esperanto, poeto, aŭtoro de lernolibro BRAZILO)

 

Gratulon pro la plenumita laboro. Vi apartenas al agantoj kaj kreantoj kiuj certigas pluvivon de Esperanto... Via "Vojaĝo en Esperanto-lando" estas ĉiam multflanke inspira por mi. (Radojica Petrović, eksa Prezidanto de ILEI SERBIO)

 

Via libro Vojaĝo en Esperanto-landoestas ĝis nun ne anstataŭigebla. (Bardhyl SelimiALBANIO)

Mi tre esperas, ke en la sekva jaro ni kalkulos je vi en la ILEI-Konferenco. Mi volonte enmetos en la programon ion por ke vi traktu pri via libro, kiu tiom sukcesa estas. (Atilio Orellana Rojas, eksa sekretario de ILEI – ARGENTINO-NEDERLANDO)

 

Volonte mi rekomendos vian libron “Vojaĝo en Esperanto-lando” al la kursfinintoj de nia reta kurso, kaj ankaŭ al miaj lernantoj en klasĉambroj. Mi konsideras, ke  “Vojaĝo en Esperanto-lando” estas bonega libro por progresantoj. (Marcelo CasartelliARGENTINO)

 

Ĉiun tagon mi pli kaj pli certiĝas, ke via projekto pri plibonigado de nia lingvoregado pere de “Vojaĝo..” estas ege valora. Mi mem, post ne multaj rondo-kunvenoj, uzas “Vojaĝo”-n kiel fonton por nia progreso. Ĝi estas eksterordinare bona ilo. Ĉiuj argentinanoj bone scias pri ĝia kvalito. Dankon pro ĉio!!! (Alcides WentinckARGENTINO)

 

Gratulon pro la sukceso de via libro “Vojaĝo en Esperanto-lando”! Mi volas rakonti al vi, ke dum nia lasta jara asembleo de AEL (Argentina E-Ligo) estis multe komentata kaj laŭdata la foto en la komenco de la leciono 9-a, paĝo 89, kie aperas la prezidanto de nia Ligo, Ruben Diaconu. Ni estas kontentaj, ke almenaŭ unufoje nia lando estas menciita en la libro. (Roberto SartorARGENTINO)

 

Ankaŭ ni jam havas la belan eblecon konatiĝi kun via nova libro... Via verko vere estas fundamenta kaj serioza laboro, inda esti tradukita al aliaj lingvoj kaj daŭre servi al la homaro... Kaj por mi estis granda ĝojo renkontiĝi kun vi en Vilno kaj aŭskulti vian prezentadon de la fama lernolibro. Mi uzas la eblecon por ankoraŭ foje gratuli vin kaj sciigi, ke ni atendas de vi novajn interesajn librojn! (Karine ArakelyanARMENIO)

 

Mi ŝatas vian libron klaj volonte tempo de tempo foliumas ĝin, ĉiufoje trovante ion novan. (Araksja-Inna Elbakjan ARMENIO)

 

La libro estas nedika, sed neordinare peza (duonkilograma!), ĉar presita sur altkvalita papero. Ampleksa kolekto de bildoj pri lokoj, homoj kaj libroj de Esperanto-lando kontribuas al la unikeco de tiu lernolibro-gvidlibro. Salutinda verko, kiu abunde plenumas la promeson de sia subtitolo: "Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo". (Donald Broadribb, honora membro de UEA, eksa membro de la Akademio de Esperanto AŬSTRALIO)

 

Per ĉi tiu libro eĉ la plej izolita esperantisto povas ĝui la internacian amikecon de Esperantujo... Mi donacis mian malnovan ekzempleron de “Vojaĝo” al malriĉa junulo en Vjetnamio. Li lernis Esperanton mem kaj estis la sola esperantisto en sia urbo, kiam mi vizitis lin en 2004. (Debra McCarney AŬSTRALIO-BRITIO)

 

Via libro fariĝis studobjekto de nia grupo ĉi tie en Melburno. (Franciska Toubale AŬSTRALIO)

 

Mi legis pri via granda sukceso en Vilno ĉi-jare, kaj memoras la aperon de la dua eldono de “Vojaĝo” en Fortalezo. Mi ankoraŭ havas mian subskribitan ekzempleron. (Hazel Green AŬSTRALIO)

 

Via libro estas tre grava por ni, kaj mi volas certiĝi, ke nia Libroservo daŭre kapablos havi ĝin en nia katalogo - precipe nun, okaze de la enkonduko de via kurso kiel unu el niaj oficialaj korespondaj kursoj! Mi mem jam havas mian propran ekzempleron de "Vojaĝo". Mi kontaktas vin, ĉar tre plaĉus al ni oferti "Vojaĝo en Esperanto-lando" (kaj iun ajn alian eldonaĵon vian) al niaj klientoj. (Igor de Oliveira Couto AŬSTRALIO)

 

La libroperanto Nicole Else vendis multajn ekzemplerojn de "Vojaĝo en Esperanto-lando" kaj devis mendi pli de UEA. La antaŭa prezidanto de la Esperanto Federacio de NovSudKimrujo ege ŝatis ĝin kaj proponis ĝin al la novaj lernantoj. (Margaret Chaldedott AŬSTRALIO)

 

En Sydney, tuj post la 19-a Aŭstralia Somerlernejo de Esperanto, okazinta en Melbourne, mia edzino kaj mi aĉetis vian bonegan libron. Gratulon pro via ĝuinda legaĵo. Ni nur laŭdas vian verkon, inkluzive la kovrilon. (Paulo kaj Velanta DesaillyAŬSTRALIO-ĈINIO)

 

Ĉu vere ekzistas homoj, kiuj ankoraŭ ne havas “Vojaĝo en Esperanto-lando”? Mi ne apartenas al tiuj, mi havas! … Gratulojn pro noveldoni vian - kiel mi ĵus eksciis - ege sukcesan verkon. Kaj gratulojn pro la statistiko, kiun mi kontrolis - ne pro malfidemo, sed pro scivolemo. Postlasi “Pasporta servo”-n en la sumo de la vendoj estas kvazaŭ akrobataĵo. (Christian Cimpa, Internacia Esperanto-Muzeo – AŬSTRIO).

 

Surprizas la varieco de la elektitaj tekstoj – bona enkonduko en la Esperantan kulturon. Estis ĉarma ideo de la kompilinto skribi komentojn kiel anoncojn por fikcia Esperanto-klubo. La libro taŭgas kaj por unuopa legado, kaj kiel bazo por kurso de progresintoj (la uzantoj jam regu la gramatikon kaj bazan vortprovizon). Evitante tro da neologismoj, ĝi konsiderinde pligrandigas la vortprovizon de la leganto. Se oni volas distriĝi, sufiĉas legi la tekstojn kaj la komentojn. Sed se oni volas vere lerni multon pri la Esperanto-kulturo, necesas legi ĉiujn notojn. (Helga Farukuoye AŬSTRIO)

 

Pro alrigardo de la libro mi fariĝis scivolema kaj trafoliumis ĝin. Poste mi decidis aĉeti ĝin kaj mi legadas ĉapitron post ĉapitro. Multe estas en ĝi, kion mi jam forgesis, sed ankaŭ kion mi ne konis. Dankon pro via verkado! (Leopold PatekAŬSTRIO)

 

Se efektive Angela Tellier kaj Den Drown komencis verki por “Monato” danke al via kurso, mi silentu kaj nur danku kaj gratulu vin! (Paul Peeraerts, redakcia sekretario de la gazeto “Monato BELGIO}

 

"Vojaĝo en Esperanto-lando" estas, laŭ mi, unu el la plej allogaj kaj interesaj libroj dum la lastaj periodoj. (Marcel Delforge BELGIO)

 

Gratulojn pro tiu sukceso! Kelkajn ekzemplerojn de via libro jam mendis la loka e-grupo. (Germain Pirlot BELGIO)

 

Mi ege ŝatas la libron, sed opinias, ke la kovrilo ne estas sufiĉe bela. (Dafydd ap Fergus BELGIO)

 

Por mia konversacia rondo kun progresintoj mi uzas vian libron. Tre bona materialo por lingvoanalizo kaj diskutoj. (Iwona KociebaBELGIO)

 

Tre bona ekzercaro, tute en la linio de “Vojaĝo en Esperanto-lando”. Estas programo por tuta jaro. (Alain DelmotteBELGIO)

 

Lernolibro "Vojaĝo en Esperanto-lando" havas, minimume, unu gravan kaj nedisputeblan avantaĝon. Tio estas granda, eĉ grandega por mi persone, kolekto de diversĝenraj tekstoj, originalaj kaj tradukitaj, klasikaj kaj modernaj... Mi devos denove militservi unu monaton. Mi nepre kunprenos tiun lernolibron kaj dum libera tempo ĝin tralegos. Foje "Vojaĝo" jam helpis al mi elteni malfacilaĵojn de la armea servo. (Igor SafonovBELORUSIO)

 

Jes, mi havas la libron! Bele kaj facile verkita ĝi estas! Kaj mi kiel meznivelulo multe ellernis el ĝi! Mi dankegas Vin! (Merzin Vejo - BOSNIO KAJ HERCEGOVINO)

 

Ankaŭ mi volas “ricevi propran pecon da tero sur la plej alta monto de tiu lando - Verda Parnaso”, kiel vi mem diras en la antaŭparolo de via kurso. (Eni Alvim de OliveiraBRAZILO)

 

Kiel nuna studanto de "Vojaĝo en Esperanto-lando" mi povas aserti, ke tiu lernolibro estas ne nur ege bona, sed tre efika. Ĝia nomo estas perfekte taŭga, ĉar "vojaĝo" ebligas renkontojn kaj konatiĝon kun novaj "pejzaĝoj" ktp. Kaj tion oni certe trovas per ĝi. Tiu lernolibro estas moderna, ĉar ĝi traktas la lingvon ne nur kiel gramatikaĵon. Lingvoj, antaŭ ĉio, estas tekstoj, kaj ili abundas tie. Cetere, ĝi skribigas la gelernantojn per siaj interesaj kaj variaj ekzercoj. Kaj fine, se vi studos la kurson gvidata de ĝia kreinto, Boris Kolker, vi havos raran oportunon konatiĝi kun amema kaj kompetenta esperantisto, kiu, akurate k atenteme, korektas viajn lecionojn kaj respondas viajn dubojn. Vi, kiu ankoraŭ ne bone regas E-on kaj kiu ne konas ĝian riĉan literaturon, ne dubu antaŭ tiu ĉi unika oportuno fariĝi nia kunvojaĝanto. (Jader Rodrigues da Silva BRAZILO)

 

Ni simple estas ravitaj pri la riĉeco de via libro, kie vi kapablas kunigi en 300 paĝoj la plej signifajn faktojn de nia vasta kulturkoncepto. Ĉar mi esperantumas de pli ol 50 jaroj, unue en Berlino, poste en Torino kaj nun en Brazilo, sen konsideri la internacian vivon en pli ol 30 UK-oj, mi vere rekonas mian vivon de esperantistino en via libro. (Ursula Grattapaglia, honora membro de UEA BRAZILO)

 

Antaŭe, mi verkis neniom. Estis vera psika traŭmo, kvazaŭ tragedio mem. Neverki absolute vundadis mian memamon. Hodiaŭ, la afero ege ŝanĝiĝis. Mi jam sufiĉe verkas por materialigi miajn pensojn. La simpleco de Esperanto, la profundeco de "Vojaĝo en Esperanto-lando" kaj la senlima sindediĉo de nia profesoro Boris Kolker sekurece kondukis min ĝis akcepteblaj kondiĉoj por verki. Ververe, estos mia granda revo realigita. (Oswaldo Cabral Franco BRAZILO)

 

Via libro ne estas bona. Ĝi estas boneeeega! Tamen ĝia prezo estas iom alta por la brazilanoj... Gratulegon pro la sukceso de via lernolibro kaj pro la baldaŭ aperonta nova eldono. Vi ja meritas tion, ĉar via lernolibro estas sendube altkvalita didaktika verko! (Aloisio Sartorato BRAZILO)

 

Kiel simpla, senmerita brazilano, mi kore salutas kaj gratulas vin pro tutmonde laŭdata verko, elĉerpita en la libroservo de la kongreso. Mi tuj mendos mian ekzempleron al la libroservo de BEL, antaŭ ol ĝi elĉerpiĝos en la tuta mondo! Mi esperas, ke vi denove vizitos nin en Brazilo, kun via entuziasmo kaj simpatio. (Paulo Sergio Viana BRAZILO)

 

D-ro Boris Kolker estas ne nur instruisto de la kurso. Li estas ankaŭ nia ĉiĉerono, kiu pacience kaj ĝentile kondukas nin al niaj malkovroj dum la kurso, montrante al ni ĉiuj lokojn kaj historiaĵojn de la mirinda Esperanto-lando, kiujn nur veraj esperantistoj povas koni... La tuta kurso por mi estis plezurega, kaj mi rimarkas, ke mi multe progresis en mia studado dum la kurso. Mi kreskis esperante!  ;-) (Adriana de Oliveira Pavani  BRAZILO)

 

Refojan gratulon pro la mirinda libro!... Ni uzas ĝin nuntempe en niaj vesperkunsidoj de la universitata grupo. (Jimes Vasco MilanezBRAZILO)

 

Antaŭ kvin jaroj, kiam la “Vojaĝo” tiutempe ankoraŭ ne estis libroforme, sed komputile, mi fariĝis la dua vojaĝanto. Karese mi rememoras la ĉiĉeronon Boris Kolker kiu diligente stimulis mian perfektigan lernadon de la lingvo pere de tiu mirinda verko... Jen mi sendas la informon de Eldonejo Lorenz pri lanĉo de ankaŭ mia libro "Mi eksterkorpe". Mi dankas vian instruadon pere de “Vojaĝo en Esperanto-lando”, ĉar sen ĝi mi ne sukcesus esprimi miajn ideojn kaj sentojn. Dio benu vin! (Marsja SoaresBRAZILO)

 

En Societo Esperantista de Minas Gerais ni jam uzas la libron "Vojaĝo en Esperanto-lando" por niaj superaj studoj, kaj ĝi plaĉas al ĉiuj. Ni restas dankaj al vi kaj deziras ke via poresperanta laboro estu konstanta fonto de inspiro al ĉiuj. (Said AlbuquerqueBRAZILO)

 

Zorge elektita materialo, kiu per specimenoj enkondukas progresanton al bunta E-kulturo. Leginda eĉ de pli-ol-progresanto!... Ĝi vere memorigas min pri la modernaj kaj profesiaj lernolibroj, kiujn mi havis por la franca aŭ la germana. Sed kulture ĝi estas multe pli densa, laŭ mia sento. (James Rezende Piton BRAZILO)

 

Bonega libro! Kaj ankaŭ bonege estas vojaĝi kun Boris en lia per-interreta-kurso. (Luiz VencioBRAZILO)

 

Verdire "Vojaĝo en Esperanto-lando" estas la plej riĉe ilustrita, kompetenta, riĉenhava, kultura lernolibro, kiun mi enmane posedis. Pere de ĝi mi pligrandigis mian stokon de vortkonstruoj kaj mian parolkapablon. Dankon, S-ro Boris Kolker. ... Verŝajne al mi "Vojaĝo en Esperanto-lando" estas la plej efika kaj utila gvidlibro pri la Esperanta kulturo. Ĝi estas originala lernolibro kaj la vojaĝantoj ne bezonas pasportojn kaj vizojn por la vojaĝo. Pere de tiu libro vi povas libere vojaĝi el lando en landon sen ia ajn kosto. (Lucia MarderBRAZILO)

 

Tiu bonega rakonto kaj multaj aliaj estas en la kurso de la rusa veterano Boris Kolker. Mi arde rekomendas lian kurson al tiuj, kiuj jam bone scias E-on, kaj volas progresi. Ĝi estas kurso altkvalita. (Cicero SoaresBRAZILO)

 

Mi gratulas vin pro tiel granda famo, akirita de “Vojaĝo en Esperanto-lando”. Mi aĉetis la duan eldonon, kaj tre impresis min la kvalito de la papero, uzita en la libro. (Helio BrilhanteBRAZILO)

 

En nia loka klubo, ni uzas “VOJAĜO EN ESPERANTO-LANDO” por antaŭenpuŝi la Esperantan regon de la movadgvidantoj. Do, estas motivo de fiero por mi kontakti vin. (Jason Gonçalves de Lima BRAZILO)

 

Ni jam ricevis vian libron. Ĝi tre impresis min. Ne nur pri la kvalito de la  eldonaĵo, sed precipe pri la valoro de ties enhavo... Nu, mi jam komencis legi (aŭ prefere mi diru "gustumi") ĝin kaj baldaŭ vi ricevos la unuajn lecionojn. (Vanderlei MirandaBRAZILO)

 

Krom la grandega “vojaĝo”, kiun mi faris apud vi, mi plialtigis mian Esperantan nivelon, mi multe lernis pri monda kulturo kaj plenumis mian revon, kiu estis ekkoni vin persone. Hodiaŭ mi gardas sur mia breto mian trofeon: "Vojaĝo en Esperanto-lando" kun via ĉarma dediĉo. (Aparecida Ruiz TagliariBRAZILO)

 

La metodo de la gvidanto Boris Kolker estas perfekta: li uzas klarigojn laŭbezone, ne perdas tempon pri aferoj, kiujn vi jam scias. Sed ankaŭ indas mencii, ke dum la “vojaĝo”, eĉ se vi ne emas verki, vi ŝanĝiĝos kaj fariĝos verkisto. Pro tio kaj multo alia, mi rekomendas la kurson al tiuj, kiuj ŝatas amuze lerni Esperanton. (Gloria GalliBRAZILO)

 

Mi estas “vojaĝantino”, gvidata de mia kara ĉiĉerono Boris. Mi konatiĝis kun selektitaj tekstoj kaj poeziaĵoj, literaturaj juveloj la plej valoraj, kiuj elstarigas Esperanton kiel Literaturan Lingvon kaj la aŭtoron kiel lingviston kaj literaturiston. “Vojaĝi” por mi estas rafinita ĝuo, mi sentas min tuŝita en miaj plej profundaj sentoj homaj kaj artaj. La prezento de la gramatiko fariĝas per ekzercoj, kapablaj tre agrable trejni kaj fiksi al ni la konataĵojn. Ne mankas prezento de la Esperanta Historio, ties gravaj okazintaĵoj kaj roluloj; evidentiĝas, ke Esperanto jam havas siajn heroojn kaj martirojn, krom siajn literaturistojn la plej altnivelajn, kio kreskigas al ni amon kaj respekton por la Internacia Lingvo. Rekomendinda, ĝuinda “vojaĝo”, ĉi tiu! Des pli nun, prezentita bildkolore en la ĵus lanĉita libro, kun grafikaj elstarigoj, atentovekaj al la plej gravaj eroj. Gratulon, kara Boris! (Neusa Priscotin Mendes MiMa)BRAZILO)

 

Jam delonge, de kiam mi zorgas pri la Libroservo de BEL (Brazila Esperanto-Ligo), mi ĉiam disponigis vian libron al la brazilanoj. Via bela libro riĉigas nian 2500-titolan libroliston. (Francisco Mattos de OliveiraBRAZILO)

 

Mi konatiĝis kun “Vojaĝo en Esperanto-lando” pere de Interreto. Mi serĉadis lernolibron, kiu helpos min plibonigi miajn Esperantajn konojn, kaj trovis ne nur tion, sed ankaŭ la plej agrablan kaj taŭgan kurson, per kiu la aŭtoro sukcesas instigi la kreivecon de la lernantoj kaj stimuli ties interesiĝon pri la Esperanta kulturo.  Plej ĵuse mi akiris la trian eldonon reviziitan de tiu libro-kurso, kiu estas la plej kompleta vojaĝo tra Esperantujo kaj kies enhavo pravigas ĉion jam diritan pri la du antaŭaj eldonoj kaj la aŭtoro, Boris Kolker, al kiu la Esperanta komunumo dankas pro lia sindonema laboro por la lingvo internacia. (Arnaldo Ribeiro da SilvaBRAZILO)

 

Malgraŭ tio, ke mi trastudis nur la unuan duonon de “Vojaĝo en Esperanto-lando” de Boris Kolker, mi jam tre multe profitis de ĝi. Estas tre interese kaj utile eĉ simple tralegi la libron. Sed por lerni pri la Esperanta kulturo, mirinde plialtigi sian lingvan kompetentecon, estas grave ankaŭ plenumi tre atente ĉiujn ekzercojn, prefere sub gvido de la verkinto. "Vojaĝo" estas la plej bona perfektiga kurso pri Esperanto! (Allan LemosBRAZILO)

 

Vojaĝo en Esperanto-lando” estas la nuntempa Fundamenta Krestomatio... Legema kaj eĉ verkema estos vi post tiu agrabla sperto, akirita sub gvido de profesoro Boris Kolker, per “Vojaĝo en Esperanto-lando”. (Evandro Gouvea BRAZILO)

 

Mi havas vian libron, kaj mi pensas, ke ĝi estas unu el la plej kreivaj por daŭrigantoj en la lingvo. Vi povas kalkuli je mi por disvastigi vian libron! Mi relegos ĝin kaj eble eĉ aaĉetos plian, por donaci al amikoj... Mi ege ŝatas ĝin! (Emerson WerneckBRAZILO)

 

Mi akiris vian libron. Ĝi estas vere profesia libro, sub ĉiuj aspektoj. Gratulon! (Fabricio Valle, redaktoro de la revuo Esperanto BRAZILO)

 

Gratulon pro la japana traduko de via bela "Vojaĝo  en  Esperanto-lando"! (Vicente Paulo WerneckBRAZILO)

 

Mi ŝategas la libron kaj la kurson kaj mi jam ekrakontas pri ili al miaj amikoj. (Alexandre PradoBRAZILO)

 

Via libro estas malsimila al ĉio jam ekzistanta en Esperantujo. Mi aĉetis mian ekzempleron antaŭ du monatoj, kaj la ĉiutaga kontakto kun ĝiaj paĝoj fakte estas mirinda vojaĝo! Mi estas antaŭeniganta mian Esperanton nuntempe pere de via “Vojaĝo”. La unua afero, kiu igis min pasiiĝi pri via “Vojaĝo en Esperanto-lando”, estis ĝuste la eltrovo de literatura specimeno kaj biografio de Vasilji Eroŝenko, kiun mi multege admiras! ... Fakte, “Vojaĝo en Esperano-lando” estas bonega lernolibro, ne nur por lernantoj, sed ja por ĉiuj esperantistoj. Kiam mi aĉetis mian ekzempleron, tuj prenis mian atenton la Esperanta literatura kolekto kaj la riĉa esperantista biografiaro. (Mirna Marino DuarteBRAZILO)

 

Mi aĉetis de BEL vian libron "Vojaĝo en Esperanto-lando" dum la Brazila Kongreso de Esperanto en Fortalezo. Mi ŝategas vian libron kaj mi jam faris la mirindan vojaĝon. Multaj brazilanoj ne scias, kia trezoro ĝi estas. (Neuza BrienzeBRAZILO)

 

Mi studis vian verkon kune kun aliaj gesamideanoj dum kelkaj monatoj en la ĉi-tiea Esperanta Asocio. Bedaŭrinde tiutempe ne eblis al la grupo daŭrigi la studadon ĝis la fino de la libro. Estis plezurigaj momentoj. Riĉa enhavo. (Ronaldo NegromonteBRAZILO)

 

"Vojaĝo" estas mirinda libro, kiun mi ĉiam uzas por perfektigi kaj mian Esperanton kaj mian konon pri ĝia komunumo, literaturo kaj historio. Mi ŝategas instruiĝi pere de la notoj finĉapitraj. Dankon kaj brakumon. (Schiavinati José AntonioBRAZILO)

 

Mi aĉetis ĉi tiun libron antaŭ 2 aŭ 3 jaroj. Ĝi estas bonega trarigardo pri la Esperanto-kulturo. Mi ne estas aktiva en la Esperanta Movado, sed mi dankas al la Internacia Lingvo mian intereson pri fremdaj lingvoj. (Fábio Lima da Silva  BRAZILO)

 

Mi havas vian libron, kiun Jair Sales donis al mi. Ĝi estas la unua en mia listo de Esperantaj libroj. Via libro estas apud mia lito kaj mi kutimas foliumi ĝin. (Filipe De Moraes PaivaBRAZILO)

 

Antaŭ kelkaj jaroj mi uzis vian libron por studi grupe kun aliaj geesperantistoj... Altkvalita libro... Gratulojn! Kaj dankon! Ĝi multe helpis al mia lernado... (Eida LimaBRAZILO)

 

Mi ĝojis ricevi ekzempleron de via libro “Vojaĝo en Esperanto-lando”. Malgraŭ tio ke mi povis dume legi nur kelkajn paĝojn, mi jam sentas, ke mia E-nivelo kreskis. :)cid:image001.gif@01CD2623.56DD7FC0 Gratulon pro la alta kaj vasta sukceso de via verko! Kia bedaŭro, ke multaj e-istoj kaj/aŭ E-lernantoj neniam legis nek legos ĝin! (Vitor Luiz AnjosBRAZILO)

 

Mi jam aĉetis vian libron, ĉar mi studas pere de ĝi perfektigan kurson ĉi tie en Rio de Janeiro, kaj mia instruisto estas en São Paulo - Brazilo. Fakte ne nur via libro, sed ankaŭ via metodika pedagogio estas interesaj. Mirinda vojaĝo! Mirinda verko! (Mariño DizBRAZILO)

 

Dankon pro via belega kaj legenda libro "Vojaĝo en Esperanto-lando". Mi kaj du geamikoj studis Esperanton per via mirinda libro. Ankaŭ mia amiko Fabio Fortes aĉetis vian libron. (Nazaré LarocaBRAZILO)

 

Mi havas vian libron, mi gratulas vin pro la belega kaj grava laboro. (Guilherme JardimBRAZILO)

 

Gravega libro por mia perfektiĝo en la lingvon Esperanto. Vera trezoro de nia tre amata lingvo! (Rogério LimaBRAZILO)

 

Mi eklegis vian libron. Kaj mi jam ŝatas ĝin. Gratulegon! Ĝi estas bonega libro! (Flávio BenícioBRAZILO)

 

Mi havas ekzempleron de tiu bonega libro. Mi estas memlernanto kaj studas Esperanton ĉefe per legado de bonaj libroj kiel “Vojaĝo” kaj per videoj en Esperanto por trejni la aŭskultadon. (Claudio AraujoBRAZILO)

 

Mi akiris vian libron en Sao Paulo, Brazilo kaj ĝi treege plaĉas al mi: bonega kaj kompleta verko. Gratulon kaj dankon. (Luis Jorge Santos MoralesBRAZILO)

Via libro estas mirindaĵo! (Luis MedeiroBRAZILO)

"Vojaĝo en Esperanto-lando" estas la plej interesa libro, kiun mi legis en Esperanto. (Sady Metzdorff - – BRAZILO)

 

Mi gardas Vian libron "Vojaĝo en Esperanto-lando", kareseme, ĉe ma koro. Ĝi estas mia ĉefa relikvo. (Alcyr Guedes de AlmeidaBRAZILO)

 

Mi havas ekzempleron de "Vojaĝo en Esperanto-lando" kaj mi ŝategas ĝin. (Raphael Vivacqua CarneiroBrazilo)

 

"Vojaĝo" okupas specialan lokon en mia bretaro. Mi jam legis/studis ĝin kaj rekomendas al ĉiu ajn, kiu deziras lerni iom pli pri la Esperantaj kulturo kaj historio. (Rogério FerreiraBRAZILO)

 

Mi legis la libron Vojaĝo en Esperanto-landode Boris Kolker. Ĝi estas tre interesa, leginda, riĉe ilustrita. Mi ne timas indiki ĝin al legemaj geesperantistoj. (Elisio RosaBRAZILO)

Ni konatiĝis antaŭ 12 jaroj en Fortalezo. Mi amas vian libron “Vojaĝo al Esperanto-lando”, (Marcos ZlóvBRAZILO)

 

Via verko estas tre leginda! Bonega trarigardo pri Esperanto! (Fábio SilvaBRAZILO)

 

Hazarde, mi vidis vian libron en la pasinta TAKE (Tutamerika Kongreso de Esperanto). Mi jam aĉetis vian libron! Treege bela laboro! (Fábio MonteiroBRAZILO)

Mi feliĉe aĉetis “Vojaĝo”-n okaze de Brazila Kongreso de Esperanto, januare-2013 per la libroservo de Brazila Esperanto-Ligo. (Angela FariaBRAZILO)

 

Gratulon, profesoro Boris! Gravega Esperanta libro! (Marcio Vieira de OliveiraBRAZILO)

 

Mi aĉetis kaj donacis al la libroservo de EASP (Esperanto-asocio de Sanpaŭlo) ses ekzemplerojn de via “Vojaĝo”, por esti vendataj favorpreze al kandidatoj al perreta studado, sub mia gvidado. Mi havas unu ekzempleron de la unua eldono kaj alian de la dua. (José Dias PintoBRAZILO)

Ho bonege! Mi jam havas vian libron kaj mi uzas ĝin por plibonigi mian nivelon, dankon. (Paulo GuedesBRAZILO)

Mi havas vian libron “Vojaĝo en Esperanto-lando”, kiun Jair Sales antaŭnelonge donis al mi. Ĝi estas la unua en mia listo de Esperantaj libroj, kaj mi legos ĝin baldaŭ. Nuntempe mi lernas la hispanan lingvon kaj legas libron de Cervantes en la hispana. Sed via libro estas apud mia lito kaj mi kutimas foliumi ĝin. (Filipe De Moraes PaivaBRAZILO)

 

Vojaĝo en Esperanto-lando” estas admirinda verko. Gratulon! (Sergio de SersankBRAZIO)

 

Mi heredis vian bonegan “Vojaĝo”-n de miaj gepatroj, temas pri la dua eldono (2002). Mi ĝin legis en 2003, post ilia forpaso. Mia 22-jara nevo nun interesiĝas pri Esperanto, do mi estis traserĉanta lernolibron por li kaj retrovis kun plezuro la “Vojaĝo”-n. Por mi, jam antaŭ multaj jaroj, ĝi rolis kiel malkovro-libro kaj lego-libro, surpriziga kaj frandinda. (Lilia LedonBRAZILO)

"Vojaĝo” fakte estas gravega verko pri la historio, kulturo kaj literaturo de Esperanto. Mi ege ŝatas la libron. Tiu mirinda verko estas nemalhabebla en la librobretaro de ĉiu esperantisto. La legado estas tre agrabla kaj, certe, ege plibonigas la konon pri diversaj aspektoj de la lingvo kaj de la movado. Certe, mi legas nun tiun belegan libron kaj sendube relegos ĝin plurfoje! Gratulon, kara Boris Kolker, pro tiel bezonata verko!" (Rodolfo GalizaBRAZILO)

Boris Kolker, antaŭa ĉefpedagogo pri Esperanto en Sovetio, nun donas al la Esperanto-mondo brilan libron, efektive unikan. Lia celo estas tutsimple konatigi al ni ĉiajn aspektojn de la movado, de la lingvo, kaj de la esperantista vivo, per elĉerpaĵoj de ĉia speco – prozaĵoj, artikoloj, poemoj, satiroj, antaŭaj kaj nuntempaj. ... Eĉ la plej eminentaj lingvistoj trovos la libron amuza, informa kaj foliuminda. Kaj sendube ankaŭ ili estos plezure surprizitaj. (Don LordBRITIO)

 

Eĉ se laŭforme la libro radikas en ioma nostalgio, laŭteme ĝi prezentas la kulturon de Esperanto tia, kia ĝi estas: vasta, varia, viva... Tamen ne nur perfektiĝemuloj vizitu la klubon. Tiuj, ekzemple, kiuj alfrontos ekzamenon de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), en kiu staras kutime ŝvitiga sekcio "kulturaj konoj", nun pli trankvile dormos. For la plendoj, ke malhaveblas enkonduka libro pri Esperanto-kulturo! Kaj espereble "Vojaĝo en Esperanto-lando" spronos al plia legado, al plia esplorado de la Esperanto-fenomeno. (Paul Gubbins, membro de la Akademio de Esperanto, verkisto, aŭtoro de lernolibroj BRITIO)

 

Mi ĝuis mian deĵoron en la Kongresa Libroservo, kvankam ofte mi laciĝis pro la neceso surpiede stari, kaj mi kun granda ĝojo vidis ĉiun ekzempleron de via nova eldono malaperi kun nova posedanto!... Mi intencas mem finstudi ĝin, ĉar ĝi ege plaĉas al mi, kaj mi trovas ĝin treege utila. (Angela Tellier BRITIO)

 

Mi aĉetis antaŭ kelkaj semajnoj vian elstare bonegan libron “Vojaĝo en Esperanto-lando”, kiun mi tre ĝuos uzi por la kurso. (Adrian Pilgrim BRITIO)

 

La libro estas bonega, kaj estos tre interese plibonigi mian Esperanton pere de ĝi - kaj kun via helpo! (Michael Gunton BRITIO)

 

Boris, kia efika vendisto vi estas! Mi ĝuis la reklamon eĉ pli ol la libron. (Stan Keable, Prezidanto de IKEK – BRITIO)

 

Mi jam havas la (antaŭ)lastan eldonon. Dum la UK en Roterdamo mi aĉetos pliajn ekzemplerojn. Mi ne povas pensi pri donacaĵo pli taŭga por miaj progresontaj amikoj. (Lenio Marobin BRITIO)

 

Mi gratulas vin pri la sukceso de via libro - ĝi eldoniĝis en 2002 kaj elĉerpiĝis (almenaŭ ĉe la eldonisto UEA) post du jaroj! (William WalkerBRITIO)

 

Kiel la ĉefa altgrada lernolibro en la Esperanta mondo, "Vojaĝo" estos modelo por estontaj lernolibroj. (Miland Joshi BRITIO)

 

Efektive, mi jam posedas Vojaĝo”-n kaj atingis la 4an lecionon. Mi devas agnoski, ke mi jam multe lernis pri Esperanto-lando, kvankam mi esperantistiĝis en la jaro 1967. (Ian Carter BRITIO)
 

Mi posedas ezempleron de via libro "Vojaĝo en Esperanto-lando" kaj ghi ege helpis en mia laboro en E-kursoj por progresantoj… Mi legis kun atento kaj intereso la recenzon de Luiza Carol pri "Vojaĝo en Esperanto-lando". Tre trafa, profunda kaj kompleta. Mi kredas, ke multaj personoj sentas tion, kion Luiza Carol esprimis jene: "Vojaĝo en Esperanto-lando" estas vojaĝo hejmen…  La sonigon de via libro "Vojaĝo en Esperanto-lando" ni faris iom haste kaj la rezulto ne estas sufiĉe bona, sed eble, tamen, ĝi servos al nevidantoj. Estas mi, kiu rekomendis tiun ĉi vere interesan kaj tre utilan libron al niaj nevidantaj esperantistoj. (Fani MihaylovaBULGARIO)

 

Estas prezentitaj bonegaj tekstoj de aŭtoroj, kiuj posedas propran, malsaman, sed bonan Esperanto-stilon - klasikuloj de la Esperanta literaturo. Do, en la libro la aŭtoro ne teorias pri tio, kiu estas la bona Esperanto-stilo. Li simple prezentas plurajn modelojn de tia stilo. (Petko Arnaudov, aŭtoro de lernolibro BULGARIO)

 

La libro unue impresas per tio, ke ĝi estas bele presita. La bonkvalita papero eltenas longdaŭran uzadon sen risko, ke ĝi ĉifoniĝos jam ĉe la unua legado, kiel bedaŭrinde okazas kun multaj E-eldonaĵoj. Imponas ankaŭ la centoj da ilustraĵoj... Mi sincere bondeziras al "Vojaĝo en Esperanto-lando" pliajn furorajn eldonojn! (Mariana Evlogieva BULGARIO)

 

S-ro Sauro Orsini en Belgio sendis al mi vian libron "Vojaĝo en Esperanto- lando". La libro estas tre pedagogia kaj riĉa. Mi nun lernas esperantologian kurson kaj mi partoprenos esperantologian kurson kiu okazos en Togolando. Oni jam elektis min inter tiuj kiuj respondis bone al demandoj kaj kiuj bone faris hejmtaskojn. Mi sukcesis dank'al la tralegado de via libro en kiu troviĝas multaj aferoj rilate la demandojn. (Birindwa Mushosi BURUNDO)

 

Gratulon al la plej bone vendata lernolibro ĉe UEA! Ĝi certe valoras (kaj vi meritas) tion. (Petro Chrdle ĈEĤIO)

 

En 26 lecionoj riĉe ilustritaj la libro prezentas Esperanto-kulturon kaj historion, proponas legaĵojn el la E-literaturo kaj historio. El ĉeĥaj aŭtoroj aperis poemeto de Ŝtefo Urban kaj la 25-a leciono estas enkondukita per foto pri planto de E-arbo en Znojmo en la jaro 2000. Ĉiun lecionon finas kontrol-demandoj pri la lernata temo. Multaj malmulte konataj fotoj pri Zamenhof. (Miroslav Malovec ĈEĤIO)

 

Mi certe posedas vian bonegan verkon, kiun mi aĉetis en Fortaleza kaj kiu unuapaĝe havas memorvortojn kiujn vi ĝentile tiam skribis... Gratulon pro la nova eldono de via (plenrajta) furoraĵo. (José Antonio Vergara, estrarano de UEA – ĈILIO)

 

"Vojaĝo" estas la plej elstara perfektiga kurso de Esperanto, ne nur el enhavo, ankaŭ el aspekto. (Liu Haitao ĈINIO)

 

Mi legis "Vojaĝo"-n, dum mi estis en NASK (la "Nord-Amerika Somera Kursaro" de Esperanto) en Brattleboro somere 2003. Ĝi estas mirinda! Ĝi enhavas klasikaĵojn de nia lingvo, sed ĝi ne havas la 'klasikan' (malnovan, monotonan) vizaĝon. Ĝi plaĉas al hodiaŭaj legantoj dank' al sia vigla, freŝa kaj ĝisdata aranĝo de paĝoj, komentarioj kaj ilustraĵoj. Tiusence "Vojaĝo" ege inspiros verkantojn de Esperantaj lernolibroj. (WEN Jingen ĈINIO)

 

Mi estas leganto de via libro "Vojaĝo en Esperanto-lando", kaj la libro tre plaĉas al mi. Mi asertas, ke ĝi estos mia lernolibro dum mia Esperanto-vivo...  Tuj kiam mi unuafoje ekvidis la libron “Vojaĝo en Esperanto-lando”, mi ekamis ĝin, same kiel knabino enamiĝas al sia amato je la unua rigardo. (Liu Zijia ĈINIO)

 

Vi ne povas imagi, ke en nia urbo estas nur unu ekzemplero de via ŝatata libro "Vojaĝo en Esperanto-lando", konservata en la Donghu-a Esperanto-Domo. Ni havas ĉiumonatan kunsidon, kaj mi volas foje en tia kunsido doni prelegon al lokaj s-anoj pri via lernolibro. Mi pensis ne malofte pri via lernolibro. Mi tre ŝatas ĝin. (Hu Guozhu, verkisto – ĈINIO)

 

Mi tralegis vian lernolibron "Vojaĝo en Esperanto-lando". Mi opinias, ke la lernolibro estas tre bona. Tamen tiu libro ne taŭgas por ĉinaj komencantoj pro la granda diferenco inter orienta kaj okcidenta kulturoj. Kaj mi opinias, ke la libro taŭgas por tiuj, kiuj jam lernis Esperanton en baza kurso. (Liu Baoguo  – ĈINIO)

 

Mi elkore gratulas vin pro tio, ke via libro denove konkeris la unuan lokon en la librovendejo de UEA. Mi feliĉas, ke mi legas kaj ĝuas viajn pensojn kaj vian laboron en la libro. Mi jam prezentis vian libron en Pekina Esperanto-Asocio. (Wang LuĈINIO)

 

Mi tre ĝojas informiĝi, ke via verko “Vojaĝo en Esperanto-lando” iĝis ĉampiono de la jardeko. Tio meritas vian laboron. Tio estas ĝojiga kaj raportinda; se vi volas, eble mi tiucele raportos kaj intervjuos vin por Ĉina Radio (Lina ChenĈINIO).

 

Mi tre ŝatas la de vi verkitan libron “Vojaĝo en Esperanto-lando”, kiu donis al mi multan scion pri Esperanto kaj ĝia movado. Dankon por via laborado! (Chen Ji, rekaktoro de El Popola Ĉinio – ĈINIO)

 

"Vojaĝo" estas tre bela kaj utila libro por lerni Esperanton. Mi tre ŝatas ĝin. (Wei Yubin “Jado” – ĈINIO)

Via lernolibro ja estas valora, sed tre kosta por ĉinoj. Nia libroservo regule aĉetas de UEA kaj tra ĉina Esperantujo vendas vian lernolibron. Refojan dankon pro via kontribuo! (Chielismo WANG Tianyi – ĈINIO)

 

Mi vojaĝas en Esperanto-lando! Kvankam mi estas komencanto, tamen mi amas Esperanton, kaj la libro "Vojaĝo en Esperanto-lando" tre-tre plachas al mi:))  Mi dankas vin por tio. La libro estas donaco de Sana al mi, kaj ŝi estas poetino de mia lando, (Hai DaĈINIO)

 

Estimata amiko Boris, mi ege ĝoje trovis vin ĉi tie. Vi ja estas la verkinto de mia ŝatata libro – “Vojaĝo en Esperanto-lando”! Tio estas mia unua Esperanta libro!  Mi devas konfesi, ke mi ne jam finlegis la libron, tamen mi kunportas ĝin ĉien, kien mi veturas, kaj ofte ĝuas ĝin en mia libera tempo.  (Zhang LongĈINIO

 

Nun mi refoje komencis legi la libron "Vojaĝo en Esperanto-lando”, kiun mi aĉetis dum la 89-a UK. (Li ChangluĈINIO)

 

Jam delonge mi konis vian faman libron "Vojaĝo en Esperanto-lando", sed, bedaŭrinde, mi legis nur kelkajn lecionojn elŝutitajn el interreto en formato PDF. Mi ĵus havigis al mi ekzempleron kaj jam decidis ĝin legi. (Gong XiaofengĈINIO)

 

Mi jam kontaktis nian libroservon kaj ni mendos 10 ekzemplerojn de la tria eldono de via libro kiel komenco... Ni multe uzas vian belegan libron kaj mi volonte rekomendos ĝin! (Ileana Schroeder DANIO)

 

Mi dankas al vi, Boris, pro via agrabla subteno dum mia vojaĝo tra Esperanto-lando. Laŭ mi, vi elektis bonan metaforon por la kurso. Tiu ĉi vojaĝo estas imponega kaj frandinda... Mi volas rapide plibonigi mian Esperantan lertecon. Multaj el la mirindaj taskoj en “Vojaĝo en Esperanto-lando” bezonas profundan pensadon... Pere de tiu ĉi studado mi eltrovis mirindan mondon kaj ‘renkontiĝis’ kun elstaraj homoj, kies ekzistadon mi antaŭe ne suspektis. Plue, verkante la eseojn, mi reakiris la imagopovon, kiu tro ofte malaperas ĉe la plenkreskuloj... Ankaŭ kelkaj el miaj plumamikoj estas dankemaj kaj inspiritaj pro la legado de via libro. Mi plurfoje achetis “Vojaĝo”-n donace al esperantistoj solecaj en aliaj landoj.  (Betty Chatterjee DANIO)

 

Dankon pro la alsendo de la tre ampleksa kaj elĉerpa recenzo. Ĝi interesis min. Mi memoros vian libron, kiam oni demandos min pri libro por progresantoj. (Eliza KehletDANIO)

 

La lernolibro de Boris Kolker estas bona. En ĝi oni povas legi pri preskaŭ  ĉio en Esperantujo. La literatur-ekzemploj estas el la plej legindaj. En DEFA Henning Olsen studas kun ni ĉiun duan lundon. (Jytte Sunekaer DANIO)

 

"Vojaĝo en E-lando" jam estas en mia listo de aĉetotaj libroj. Mi esperas, ke ĝi estos havebla dum UK en Vilnius. (Bent Holm DANIO)

 

Mi gvidas studgrupon per ”Vojaĝo en Esperanto-lando“ en Kopenhaga Esperanto-Klubo. Ni studas la libron dufoje en monato de septembro ĝis aprilo. La nuna jaro estas la tria en vico. Ni studas dufoje po 45 minutoj dum la vespero. La tekstoj estas tre interesaj kaj donas edukitecon pri multaj aspektoj de la Esperanta kulturo. La komentoj estas tre bonaj kaj interesaj. (Bent WiinbergDANIO)

 

Gratulon pro tiu grava atingo, estimata Boris! Vojaĝo en Esperanto-lando estas certe la plej interesa Esperanto-libro, kiun mi iam ajn legis. (Rafael Despradel Hernández - DOMINIKA RESPUBLIKO)

 

La Libroservo dum la Roterdama UK estis bonega, sed mi aĉetis nur Vian plian "Vojaĝon ..."  kaj instruan filmon. "Vojaĝo ..." estas bonega, utila lingve kaj movade. Sed en la Libroservo ĝi kuŝis sub tablo, tute stranga afero. Mi metis ĝin du-foje sur la tablon. (Madis LinnamägiESTONIO)

 

En la libroservo de la 93-a UK en Roterdamo mi aĉetis viajn librojn al mi mem kaj al mia amikino en Brazilo. Bedaŭrinde, viaj libroj estis ne tuj troveblaj, ĉar la lokon sub la tablo mi rimarkis nur post longa serĉado. Mi metis ilin surtablen, kaj tuj kelkaj homoj ilin trovis... Vian libron ni ofte uzas dum niaj kunvenoj, dankon al vi! Ĝi ĉiam staras en la honora loko de la ŝranko.  (Lydia Lindla ESTONIO)

 

Bonega libro, enhave kaj tipografie! Nia Tallinna E-klubo mendis Viajn librojn kaj mi estis unu kiu senhezite aĉetis ĝin. Vere krestomatia libro por ĉiu esperantisto! (Tõnu Hirsik ESTONIO)

 

Pri la verkoj kaj verkistoj, eventoj kaj E-historio Kolker ĉiam donas bazajn faktojn en la komentaroj, kiuj igas la libron kvazaŭ moderna enciklopedieto pri Esperanto... Ne malgravan rolon ludas la desegnaĵoj de F.L. Veuthey kaj la abundaj fotoj pri Esperanto-eventoj kaj esperantistoj, kiuj igas la lernolibron interesa kaj historia fotoalbumo... Miaopinie, indus uzi la libron kiel bazon por diskutoj en progresema grupo aŭ dum somera kurso... Mi reaĉetos tiun libron, ĉar mi jam fordonis la unuan ekzempleron al afrika studento, kiu aprecas la donacon. Li petis de mi la plej bonan lernolibron, do mi decidis sendi tiun libron al li. (Raita Pyhala FINNLANDO)

 

Boris Kolker meritas varmajn gratulon kaj dankon. En "Kalevala", la finna nacia epopeo, estas belaj vortoj, kiuj esprimas miajn sentojn al la aŭtoro de la libro "Vojaĝo en Esperanto-lando". Jen mi citas: "Li nun plugis sulkon por kantontoj novaj, skiis sulkon, rompis branĉojn, sarkis suprojn, markis padon. Jen la vojo nun atendas, pado nova pete gestas al kantontoj kompetentaj, al pli bonaj lertaj bardoj inter la gejunularo, kiu nun kaj post li kreskos." - Dankegon! ... Cetere - nia studgrupo tralegis vian verkon jam dufoje - tiel entuziasme ni estis katenitaj ĉe via sorĉa teksto. Dankon - multan ĝojon vi transdonis al nia grupo. Via lernolibro sekvos kaj servos min ĝis mia lasta paŝo! Ĝi ja estas saniga kunvojaĝanto, ĉiam freŝa kaj mia ŝatata kunulo. (Jorma Ahomaki FINNLANDO)

 

Simpla okulumo al la kovrilpaĝo sufiĉas por "salivigi" min!... Mi ja post propra sperto, konstatis dum mia esperanto-instruado, ke okultrafa aspekto de iu ajn instru-libro estas grava parametro por logi ne nur la preterirantojn okaze de faka ekspozicio sed ankaŭ la eklernontojn!... (Pol Denis FRANCIO)

 

Sed la diamantoj en tiu juvelo ĝuste estas la komentaroj pri la tekstoj: renovigitaj, ĝisdatigitaj, ili fakte faras el tiu nova eldono tute alian verkon ol la unuan; tio estas vera dua eldono, kaj ne, kiel tro ofte, simpla represo kun detaletaj ŝanĝoj. Tiu notaro estas ercejo de informoj pri la du kampoj, kie ni, samideanoj, estas plej malkleraj: E-historio kaj E-literaturo; kaj ni ne forgesu, ke popolo, kiu ne konas sian historion nek literaturon, ne reale ekzistas. Tiu verko nun estas LA lernolibro dua-nivela en Esperanto, kiu forsendas al paseo ĉiujn antaŭajn similaĵojn... Ni gratulu UEA pro tiu brila eldona sukceso, certe furoronta ĉe tiu mirakle ĉiam refloranta printempo: novesperantista flaŭro... Mi tre ĝojas, ke “Vojaĝo” nun atingis sian 3an eldonon; ĝi estas la plej bona el la aperintaj kaj aperantaj lernolibroj pri E-o, kaj mi rekomendas ĝin al ĉiuj gelernantoj, por ke ili konu la vivon, socion kaj historion de la esperantistaro. Meritita sukceso por tiu mirinda verko, samtempe altnivela lernilo kaj enciklopedieto. Estu laŭdata, ke vi verkis tion! Vi rajtas fieri pri via infano, la plej bona tiutema libro iam verkita. (Jean-Luc Tortel FRANCIO)

 

La verko de Boris Kolker estas tiom vaste celebrata, ke malfacilas aldoni ion novan. Eble tamen indas rediri, ke la elektitaj tekstoj konsistigas tre praktikan krestomation, en kiu facilas pluki tekstojn, eĉ por mallongdaŭra studsesio, eĉ por diversnivela publiko, kaj ĝuste tio estas ofta okazaĵo en la vivo de Esperanto-instruisto... Entute la verko ĉiel spronas la inspiron de la instruisto kaj donas al li aŭ ŝi riĉegan materialon por konstrui siajn kursojn... Bonega perfektiga ilo, kiun mi ĉiam rekomendis al la finintoj de la Gerda-retkurso. (Marc Bavant, Direktoro de la sekcioj Faka Lingvo kaj Kontrolado de lerniloj en la Akademio de Esperanto, aŭtoro de lernolibro FRANCIO)

 

La dua eldono, reviziita kaj konsiderinde plivastigita, fariĝis libro nepra por ĉiu serioza esperanto-parolanto, kiu dezirus ekzameniĝi pri "Kapableco" (ekzameno de la tria nivelo de la Franca Instituto de Esperanto). Sed ĉiu ajn profitos legante ĝin trae aŭ malfermante ĝin hazarde en diversaj lokoj. Mi rekomendas la libron ankaŭ por perfektigaj kursoj, intensaj staĝoj aŭ plivigligo de la kluba vivo: ĝi estas bonega helpilo. (Renée Triolle, ĉefdelegito de UEA, aŭtoro de lernolibro FRANCIO)

 

Via "Vojaĝo en Esperanto-lando" estas simple brila: la enhavo; la preskvalito; la paperkvalito; la ilustraĵoj, ĉio - eĉ` la ideo krei tian libron - estas laŭ mi absolute genia. La Esperantistaro dum multaj jaroj vin kore dankos! (Johano Rapley FRANCIO-BRITIO)

 

Tralegu tiun belegan libron "Vojaĝo en Esperanto-lando". Havu iom da kuraĝo kaj libertempo por fari la ekzercojn de la 26 lecionoj. Vi ne bedaŭros. (Marcel Redon FRANCIO)

 

Mi jam uzas la unuan eldonon de "Vojaĝo" kaj povas (varme) rekomendi ĝin por ĉiuj, kiuj volas multe lerni kaj pri la lingvo kaj pri Esperantio. La tekstoj estas tre diversspecaj kaj interesaj. Nun venas la dua eldono. Laŭdire, estas multaj novaj tekstoj. Bravo, mi certe aĉetos ĝin. Sed precize ĉar multaj tekstoj estas novaj, indas aĉeti ankaŭ la unuan! (François Bartsch FRANCIO)

 

Mi ĵus aĉetis la novan eldonon de “Vojaĝo en Eo-lando”, kaj mi ege gratulas vin pro ĝi! Tre bela, interesa, informplena, leginda libro. Unu el plej legindaj Eo-libroj, kiujn mi iam trafis. ... Ĝi estus perfekta bazo por programo pri Esperanto-kulturo kaj -literaturo, ĉe la strebata lernej-fina ekzameno en Francio, kie Eo ankoraŭ ne estas akceptata. Tiu akcepto estas unu el la ĉefaj celoj de ni, francaj Esperantistoj. Laŭ mi, la libro povus helpi al ni montri al la ministeriaj oficistoj, ke la necesajn lernilojn ni jam havas. (Aleks KadarFRANCIO)

 

Mi ĵus finis la legadon de via libro «Vojaĝo en Esperanto-lando». Ĝi havigis al mi multe da plezuro kaj lernaĵoj. Mi tutkore gratulas kaj dankas vin. Mi esperas ke ankorau pli internacia tria eldono baldaŭ aperos. (Pierre PennequinFRANCIO)

 

Mi ŝategas la libron kaj la eblecon malkovri tiom da valoraj tekstoj kiun la libro donis al mi. Fakte, mi preskaŭ ĉiam elektas Esperantajn librojn pro tio ke mi legis fragmentojn en "Vojaĝo"...  Se vi ne tro ŝatas verki, neniam tion ŝatis, aŭ nenion verkis ekde pluraj jardekoj, vi sendube akiros interesajn spertojn. Verŝajne, vi pli kaj pli facile verkos, la ideoj pli facile aperos, eble via cerbo plijuniĝos!...  Sur la dorso de la kovrilo la aŭtoro invitas vin al komuna vojaĝo en Esperanto-lando. Ne hezitu, eniru la aŭtobuson; la ĉiĉerono estas bonega, kaj la lando nepre vizitinda! (Catherine BoenFRANCIO)

 

Kiam oni pruntedonis al mi la duan eldonon de via libro, mi faris la unuajn lecionojn, kio, eĉ sen korektado, certe multe helpis min trapasi ĉi-somere la duanivelan francan ekzamenon. Mi aĉetis la trian eldonon kaj faras ĉiujn ekzercojn en tiu bonega libro... Mi feliĉas partopreni vian kurson! (Beatrice AlléeFRANCIO)

 

Mi jam havis la ŝancon “vojaĝi” dank' al tiu mirinda libro kaj ĝia aŭtoro Boris! Nu, kia mirinda vojaĝo! De la komenco ĝis la fino mi pli kaj pli verdiĝis!!!! Kaj ankaŭ plibonigis mian homan idealon; vere esperantistiĝi pliriĉigas la spiriton! (Christine KeysersFRANCIO)

 

Mi tre bone scias kiom malfacilas trovi taŭgajn bildojn por eldonaĵoj. Do, mi komprenus, se vi konservus la nunan kovrilbildon. Bonan kuraĝon kaj gratulojn pri la ĝisnuna sukceso de tiu libro! (Bruno FlochonFRANCIO)

 

Mi aĉetis vian libron laŭ konsilo de amikino, kaj pri la kovrilo mi ne povas paroli objektive, ĉar mi ĉeestis en Zagreb, rekonis la kongresejon, kaj mil agrablaj memoraĵoj revenis en mian kapon pri tiu ŝtuparo en la enirejo. Mi ne plu estis en via kovrilo, mi estis en miaj propraj memoraĵoj. Tiom da vivo sur tiu ŝtuparo, tiom da agrablaj kontaktoj!... Mi mem fotis tiun ŝtuparon, sed ne faris pli bone ol vi. Tiom da revuoj presas mensogajn fotojn, ke oni ne povas akuzi vin je mensogo; jam tio estas pozitiva punkto por vi. Gravas, ke la libro bone vendiĝu. (Ginette MartinFRANCIO)

 

Miaj amikaj gelernantoj pensas ke mi estas spertulo. Sed mi estas konscia, ke miaj konoj estas truhavaj. Kaj jen – miraklo!- sur la reto mi malkovras “Vojaĝo en Esperanto-lando”. Bona okazo por provi vojaĝon agrablan kaj riĉigan, kiu espereble alportos mirindajn travivaĵojn... Kiam, tagon post tago, vi praktikas la ekzercojn, proponitajn en Vojaĝo”, vi fine havas en la kapo vortojn, kiuj estas kvazaŭ enkaĝigitaj birdoj dezirantaj uzi okazon por memesprimiĝi... Kial mi ne konis pli frue la Perfektigan Kurson!? (Marcel LemeltierFRANCIO)

 

Jam dum kelkaj staĝoj en Grésillon mi uzis tekstojn el "Vojaĝo en Esperanto-lando" kaj ĉiam montris la libron al la lernantoj. (Nina Korjenevskaïa-GouriouFRANCIO-RUSIO)

 

Mi gratulas vin pro via libro "Vojaĝo en Esperanto-lando", kiun ni uzas en nia Esperanto-grupo okaze de kursoj por progresantoj. (Daniel Biro-WalkerFRANCIO)

 

Mi havis okazojn komenti al kelkiuj la intereson, kiun mi mem tre ofte ĉerpis el via libro por gvidi konversaciajn kursojn. (Claude Longue-EpéeFRANCIO)

 

Rekomendinda libro. Greziljono vendas ĝin en sia libroservo al staĝanoj, ne poŝte. (Esperanto-Kastelo GreziljonoFRANCIO)

 

Mi sekvis vian “Vojaĝon en Esperanto-lando”. Dankon pro tiu tre agrabla lernolibro, kiu vere taŭgis por mi! (Thomas LargerFRANCIO)

 

Ĉar mi estas blinda, mi povis legi nur la ĉapitrojn de “Vojaĝo”, kiuj troviĝas sur la Reto, sed la procezo aspektis al mi tre lerta kaj pedagogia. Ĉu vi povus disponigi al blinduloj informadikan version de tiu via laboro? (Fabrice Morandeau FRANCIO)

 

Via verko aspektas kiel vera eta enciklopedio pri Esperanto, do mi tute samopinias kun la recenzoj kaj komentoj, kiujn mi legis. Kiom da riĉaĵoj en unusola libro!!! Refoje, multajn gratulegojn pro tiu admirinda laboro por nia bela lingvo!!! Ĉiuj gesamideanoj havas grandan ŝancon dank'al via eminenta laboro! (Michel DereygerFRANCIO)

 

Mi ĵus aĉetis vian kaj belan kaj legendan kaj interesindan libron. Nun mi enlibriĝu! (David Le PerffFRANCIO)

 

Mi uzas kiel instruisto pri Esperanto vian faman libron "Vojaĝo en Esperanto-lando" (Philippe PellicierFRANCIO)  

 

Mi ĵus aĉetis novan ekzempleron de via libro, ĉe UEA, post poreterna pruntdono al amiko mia. (Rémi TroisgrosFRANCIO)

 

Mi eklernis Esperanton antaǔ unu jaro kaj mi aĉetis vian bonan libron antaǔ du monatoj. Ĝi tre plaĉas al mi. (Bernard PidancierFRANCIO)

 

Mi havas ekzempleron de "Vojaĝo en Esperanto-lando" kaj jam plezure legis ghin. Nuntempe mi sekvas kursojn en Parizo ĉe Esperanto-France. Baldaŭ mi trapasos la C-1 nivelon... Do "Vojaĝo en Esperando-lando" ege helpas min. Dank'al vi mi multe lernas pri la movado. Plue mi plibonigas mian vortoprovizon! En julio mi partoprenos al la Lilla Universala kongreso! Eble mi renkontos vin tie!  (Myrtille EstunefilleFRANCIO)

 

Mi ja havas “Voyaĝo”-n. Mi eklernis Esperanton ĉe Lernu! Nun mi legas vian indan libron. Mi esperas plibonigi mian lingvan kapablon. Dankon pro via daŭra laboro por la lingvo. Mi plie frandos la libron. (Lorraine TownsendFRANCIO)

 

Kompreneble, ni havas vian libron, kaj delonge! Ni aĉetis vian libron dum Esperanta staĝo kiu disvolviĝas ĉe ni en Francio 3-foje jare. (Evelyne RotelliniFRANCIO)

 

Se vi intencas plulerni la Esperanto-lingvon kaj perfektigi vin, jen LA libro, kiun vi nepre devas aĉeti. Temas pri "Vojaĝo en Esperanto-lando" de Boris Kolker, elstara kaj nemalhavebla libro. Enbusiĝu kiel eble plej frue kaj malkovru kun la ĉiĉerono Boris tiun mirigan kaj promesplenan landon, ĝiajn kulturon, verkistojn, kutimojn, historion, famajn homojn... Kara Boris, sincerajn dankojn pro tiu peco da "Verda Parnaso" (Christian PitonFRANCIO)

 

Mi lastatempe foliumis kaj grandparte legis "Vojaĝo en Esperanto-lando", kaj mi estas tre impresita. Ĝi estas ekstreme rekomendinda lernolibro por kursoj por progres(eg)intoj. Tre ambicia, kaj tre bona... Se mi iam gvidos kurson por progresintoj, mi sendube uzos vian libron. Nenio komparebla ekzistas por tia nivelo, kiun ĝi celas. (Bertilo Wennergren, Direktoro de la Sekcio Ĝenerala Vortaro en la Akademio de Esperanto, aŭtoro de PMEG – GERMANIO-SVEDIO)

 

Mi kore dankas al vi pro via pacienca instruado kaj pro via vere mirinda lernolibro. “Vojaĝo en Esperanto-lando” ja ne estas nur lernolibro; ĝi estas ankaŭ kvazaŭ landkarto de Esperantujo; ne, ne nur landkarto - iasence ĝi estas Esperanto-lando mem. Trastudinte vian libron, mi plibonigis mian scion de la lingvo kaj profundigis kaj grandigis mian scion de la interna ideo, de la movado kaj - eble plej grave - de mirindaj esperantistoj. Nun mi intencas legi kelkajn originalajn romanojn, kies fragmentoj aperis en “Vojaĝo”. (Jörg Rewitzer GERMANIO)

 

Gratulegon al vi pro via bonega esperanto-kultura lernolibro. Ion tian jam longe ni bezonis. (Detlev Blanke GERMANIO)

 

Ankaŭ mi estas adorantino kaj fervorulino de via grandioza libro “Vojaĝo en Esperanto-lando”. Mi eĉ prenos ĝin al la Bahaa Mondcentro en Haifa, kie mi servos dum 30 monatoj, kaj intencas starigi Esperanto-kurson tie. Dankeme kaj elkore salutas vin... Bonan dauran sukceson kun via rava libro!

(Heide Martha OttoGERMANIO-ISRAELO)

 

Miaopinie ĉiu serioza esperantisto devus havi "Vojaĝo"-n. La plej grava merito de la libro, laŭ mi, estas, ke ĝi en mirinda maniero instigas al pliprofundiĝo en la Esperantajn kulturon kaj historion. (Dieter Dungert GERMANIO)

 

Estante granda ano de via VOJAĜO, mi jam ekscitite atendas la novan eldonon, kaj vaste varbos pri ĝi. (Ursula Niesert GERMANIO)

 

En la plej nova, 7a eldono de mia broŝuro "Esperanto als Ratespass" mi pozitive menciis "Vojaĝo" en la rubriko "Konsiloj por plua lernado". (Ulrich Matthias GERMANIO)

 

Kaj mi gratulas vin ankaŭ pro la nova eldono de "Vojaĝo en Esperanto-lando", kiu jam nun tiel rekorde vendiĝis. Havu ĝi belan kaj furoran prezenton dum la venonta 90-a UK. (Klaus Mohrhoff GERMANIO)

 

Kadre de mia Esperanto-instruado mi tutcerte ofte kaptos la okazon 'virtuale' vojaĝi tra Esperanto-lando per via mirinda libro! (Antje Reeh GERMANIO)

 

Sed antaŭ ĉio mi volas danki al Vi por Via elstara "Vojaĝo en Esperanto-lando", kiun mi - hontinde! - nur antaŭ nelonge aĉetis kaj komencis legi. Laŭ mia opinio, ĝi estas senprecedenca verko, taŭga por in