Frank Nuessel (2000):

The Esperanto Language

Ottawa: Legas

ISBN 0-921252-95-1. 153 p.

Recenzita de Liu Haitao

Ne ofte videblas, ke profesia lingvisto verkas la libron en la angla pri Esperanto, precipe, se la lingvisto estas denaska anglaparolanto. Dank’al Frank Nuessel, kiu estas lingvistika profesoro en Louisville universitato, ni nun havas tian libron.

Lau la vortoj en la korvilo, la libro celas al “a general audience with little or no knowledge of Esperanto”. Sed tio certe ne signifas ke la libro estas ne utila por Esperantaj parolantoj kaj interlingvistoj, kiuj jam multe konas la fenomenon pri Esperanto. Antauparole la autoro mem enkondukas la libron klare “This study examines the various facets of Esperanto including, pertinet biographical information concerning its inventor, its reception by the public, its linguistic component, its literature, its artifactual legacy, and the characteristic properties of its community of speakers”. Se ni nur komeprenas la libron lau sekvaj vortoj, eble ni havas la senton, ke la libro enhave kaj strukture tre similas kun jam populara enkonduko verkita de Janton. Tamen, esence la elira punkto de du verkoj estas diferenca, en Janton ni povas trovi la emfazon en literatura esprimo de la lingvo, ne malfacile komprenas tion, char Janton estas profesoro pri literaturo. Kontraste, Nuessel fokusas sin al la demando “Esperanto as a language initiated by a single individual who endowed it with multiple symbolic meanings understood ultimately by a global audience”(p.15). Fakte, la punkto ankau estas unu el la plej gravaj objektoj en interlingvistiko, t.e. kiel Esperanto evoluas el individua projekto al socia lingvo. Tiel, la recenzita verko havas malkashitan trajton de lingvistiko.

En la unua chapitro ‘Introduction’, menciante ke Zamenhof ne nur kreas la kadron de lingvo, ankau liveras al mondo la diversajn tradukajhojn kaj originlajn literaturajhojn, la autoro argumentas utile “Zamenhof wishes to set an example to the adherents of his new langauge by devoting his entire adult life to demonstrating that his innovative linguistic project was functional, practical, and accessible to anyone who might elect to learn it and use it.”(p. 19). Estas interese, se ni observas ke nemalmultaj kreantoj de planlingvoj kutime metas siajn fortojn en lingvistika flanko de la projekto. En tiu chi chapitro, ni ankau povas legi koncizajn definojn pri lingvo kaj kulturo, ne estas hazarde ke la autoro donas difinojn al du nocioj, char la du nocioj teksos la tutajhon de la libro. La semiotika askepto de universalaj  lingvoj ankau estas tushita tie, mallonga, tamen interesa. Char Esperanto estas planlingvo, teil ne suprize, la temo ankau estas menciita iomete. Kiel lingvo, en lingvistaj okuloj, Esperanto havas malaltan lokon. Kial? La autoro citas iun pri la temo, kaj esperas ke sekvaj chapitroj de lia libro ‘will dsipel these incorrect assumption about Esperanto(p. 23). Tial chu  ni rajtas diri ke la libro ankau havas taskon forstreki miskomprenon kaj missciojn pri Esperanto radikigitajn en cerbo de multaj homoj.

Planlingva projekto estas inventajho de individuo, tiel la viva kaj kultura medioj de kreanto sendube influos la strukturon kaj evoluado de lingvo. Lingvo mem estas socia produkto, ghi havas intiman rilaton kun kulturo. Specilae, por planlingva studo, oni ne devas ignoras la studo pri ghia inventisto. Esperanta mondo vershajne jam atentis la gravon de la temo, char ni ne malfacile trovas la biografiojn de Zamenhof en etnalingvoj au Esperanto. Estas bone, la autoro dedichas la duan chapitron al la temo. Kvankam por Esperantistoj, la enhavo de chi parto ne estas fremda, la konkludaj notoj estas ankau utilaj al ni chiuj “Zamenhof was able to translate his nascent awareness of these ecological factors into a signifying process by which he developed an entirely new language which was easy to learn and to speak”(p. 38-39; mia emfazo). Se ni agnoskas ke Zamenhof uzis ekologiajn elementojn konstrui sian lingvon, tiel Esperanto estas ekologia lingvo. Kiam lingvistoj ekster interlingvistiko serchas la solvon por lingva ekologio, interlingvistoj kaj Esperantistoj jam delonge uzas ekologian lingvon. Se lingvisto povas racie rigardi la funkciadon de Esperanto, eble la solvo serchita ghuste kushas antau ili. Utilas, ke la autoro ankau opinias ‘Three major strands tradverse Zamenhof’s development of his planne dlanguage, and all three are to be found in important publications: (1) invention of the international auxiliary language; (2) exemplary literature in the new langauge; and (3) a statement of his notions about a concept of secular spiritality.”(p. 39). Tiel, ni vidas ke ‘Fundamento’ ne plu estas sola fundamento de Esperanta evoluado.

Cheftemo de la tria chapitro estas lingvistika aspekto de Esperanto, alidire temas pri strukturo de la lingvo. Lau autoro, Esperanto estas “a planned, a posteriori langauge, an amalgamation of the linguistic elements of the various ethic languages including Yiddish, Germanic, and Slavic tongues that were a part of Zamenhof’s socially ramcorous environment. The langauge also contained grammatical features of certain Romance languages with which Zamenhof was familiar.”(p. 41). Jen, Esperanto estas miksita lingvo kun trajtoj de diversaj lingvaj subfamilioj. La temon proksimighas el sekvaj direktoj: Phonology, Orthography, Morphology, Lexicon. La evoluado kaj shanghado de Esperanto ankau estas konsista parto de la chapitro. Delonge lingvistika klasifiko kaj karaktero de Esperanto allogas la vidon de lingvistoj, char vere estas malfacile klasigi ghin lau tradica kritero. Fonte, Esperanto estas miksita lingvo, tamen ghi ne estas miksita lingvo lau senco de kreolistiko. Lau la autoro, Esperasnto estas, fonetike Indo-Europa, morfologie aglutinita, sintakse tipologie SVO kun iom libero, leksike tipologie chefe Romana.

“Esperanto Pedagogy and Linguistic Scholarship” titolas la kvaran chapitron, lingva propagando ege dependas al ghia eduko. Por neetna Esperanto, tia eduko eble estas pli grava. En chi chapitro la autoro bone resumas la historion de Esperanto kaj pedagogio, tio utilas al legantoj koni la temon. En subtitoloj ‘applied linguistic research’ kaj ‘theoretical linguitic research’, la esploroj de DLT(Distribuita Lingva Tradukado) estas skize enkondukita. Certe, tio simpligas la esplorojn de Esperanta lingvistiko. Kvankam kelkaj aldonaj informoj estas donitaj en la fino de la chapitro, miaopinie la simpligo de Esperantologia parto estas tro multe. Ezemple, almenau GIL(Germana interlingvistika societo), Sovieta kaj Hungara skolo devas esti menciita au lokas pli multan enhavon, la esploro de H. Frank pri propedeutika valoro de Esperant ankau inde havas pli multan atenton. Se ni nur vidas la tekston de 4 linioj pri teoria lingvistika esploro de Esperanto, ni malfacile pensas ekzisti signifan rezulton pri Esperantologio. Cetere, se temas pri lingvistiko de Esperanto, oni inde au nepre mencias TTT-ejojn de Mark Fettes http://www.esperantic.org/.

La kvina kaj sesa chapitroj estas dedichita al temoj pri Esperantaj literaturo, movado kaj kulturo. Chiuj konstruas belan domegon de Esperanta fenomeno, ni povas vidi ke Esperanto rajtas havi sian lokon en bunta monda kulturo. Kvankam por Esperantistoj, tiuj enhavoj ne estas novaj, sendube ili liveros al celita legantaro utilan panoramon pri Esperanto. Se Esperanto intencas ludi pli gravan rolon en ekologio lingva. Unuavice, oni devas objektive informita pri ghia potencialo chiflanke. La libro kontribuas chiteme.

Se Esperanto estas aparta lingvo kun sia kutluro kaj komunumo, certe interese rigardi la atrajhoj pri Esperanto, la autoro donas 23 paghojn al la temo, lau proporcio, la amplekso de chi chapitro( la sepa) estas iom granda, konsiderante la tutan libron nur kovras 108 paghoj! Ni pensas ke la autoro jene struktuas sian libron, certe havas lian motivon. Eble, li volas elmontri al legantoj ke ne Esperanto ekzistas vera artajho, ke Esperanto rajtas vivi kiel aliaj lingvoj, ke Esperanto estas vera lingvo. Se la respondo jesas, mi povas kompreni tian amplekson, kaj ankau ghojas ghui la belajn bildojn kaj fotojn en la parto.

En la komkluda chapitro, la autoro argumentas “The creation of Esperanto, and its subsequent dissemination and propagation by its subsequent and various adherents, may be seen as an act of ‘constitutive realism’… any new filed, in this instance, Esperantology, must rely on a key set of writings that define this area od study”(p.115-116).  Tri dokumentoj verkitaj de Zamenhof, Fundamento de Esperanto(1905), Homaranismo(1906) kaj Fundamenta Krestomatio(1903), kune servos kiel baza dokumentaro liveri koherecon por tiu chi relative nova scienco(Esperantologio). Sendube, esperantologoj devas atenti la gravecon de Zamenhofa verkaro, tamen estas bone kaj necese, se ni ankau donas nian atenton al verkoj de aliaj elstaraj Esperantistoj, kiuj ludis/as/os la gravajn rolojn en la evoluado de la lingvo. En parto ‘semiotic perspective’, la autoro bone analizas la evoluadon el semiotika angulo, tamen mi ne vidas la mencion de A. Sakaguchi, kiu vershajne havas la plej richan studo pri la temo. Cetere, en pagho 116 mi vidas ke la autoro vershajne egalas ‘Esperantologio’ al ‘Interlingvistiko’, tamen en interlingvistaj okuloj, Esperantologio nur estas unu parto de interlingvistiko. La plej bona chiam estas en la plej fina, tio ankau validas tie. La autoro finas sian libron per tabelo elmontranta ‘the chronological stages of semiosis in the creation and development of the Esperanto language. … Stage 1 shows the osmotic process; Stage 2 represents the effect of Zamenhof’s creation on his contemporaries; The third stage of Esperanto semiosis occurred with successive, post-Zamenhof generations who would become initiated into the meaning of the various Esperanto symbols that have arbitrary, or conventional connections with a specific referent.”(p. 120-122). Jen la plej lastaj vortoj de la libro “Esperanto, like national/ethnic langauges, is a symbolic language which possesses a panoply of meanings or connotations for its proponents and speaker,”. Do, chio estas en ordo, Esperanto estas vera lingvo, ech lau striktitaj kriteroj de semiotiko.

Sekvaj sep aldonajhoj estas: The sixteen rules of Esperanto, World Esperanto Congresses, Useful addresses related to Esperanto, Selected list of Esperanto reference materials, Selected list of creative literature written in Esperanto, Prague manifesto od the movement for the international language Esperanto kaj Glossary of Terms.