La kalkulado de la lingvo
- vide el interlingvistiko
de LIU Haitao
Abstract: Calculation
of Language -- views from interlinguistics(Summary)
Language has close relationship with human mind. Language mechanism is one of the most important intelligence devices in human brain and mental structure. Language materials are product of language mechanism and can be seen as the externalization of intelligence. Language is ambiguous in every levels of its structure, but it is the most often used communication tool to interchange internal thought. How to transfer the clear ideas via fuzzy language? This problem attracts scientists from many fields: philosophy, logic, mathematics, linguistics, computing technology. As the core of interlinguistics, planned languages be created to ease the intercommunication among the speakers of different languages. In this paper, we explore the possible influences of interlinguistics in the fields of calculation of human languages(or formalism of languages). We discuss the possible influences of Descartes to Chomsky, Leibniz to semantic calculation, Peano to mathematical linguistics, Esperanto to Tesniére, Becker to machine translation, etc. I think that these influences are positive, interlinguistics should has its location in the fields.
0. Enkonduke
En la titolo, ni uzas la vorton
'kalkulado(calculation)' kaj ne 'komputado(computation)'. Cxinlingve(mia
gepatra lingvo) la du vortoj havas samajn formojn 'Jisuan'. Esperante, la lasta
ofte referas la komputilon, t.e. kalkuli per komputilo. Ekzemple, komputila
lingvisto Hausser titolas tiel sian libron "Computation of
Language"(1989, Berlin: Springer). Kontraste, 'kalkuli' posedas pli
gxeneralan signifon. Cxar en la artikolo, mi celas komunan signifon de
'Jisuan', ne nur per komputilo, ankau per homo, tiel mi preferas 'kalkuli'.
Konsiderante jam haveblajn multajn verkojn
pri la temo el aliaj terenoj, ekzemple: logiko, filozofio kaj lingvistiko,
ktp.(Jiang & Pan, 1998), tie cxi ni fokusos la kontribuon de
interlingvistiko al la temo. Rimarkinde, en la artikolo ni nur konsideras
planlingvajn projektojn eltiritajn en interlingvistika dokumentaro. Kvankam
vastsignife multaj logikaj kaj matematika sistemoj funkcie similas kun
interlingvistikaj planlingvoj, cxar ili ankau ofte estas uzitaj kiel
interkompreniloj inter diverslingvaj fakuloj, tamen lingvistike ili kutime ne
estas viditaj kiel plene funkciaj lingvoj.
1. Kial kalkule priskribi la lingvon?
Filozofie kaj science, nia mondo estas
disigebla: etaj elementoj konsistigas pli egajn. La proceduro ripetigxas, gxis
ke cxiuj de la mondo estas produktita. Delonge oni kredas ke tio estas la vero.
Diversaj sciencoj naskigxas cxirkau tio. Por pli bone esplori la mondo, homaro
kutime modeligas la mondon el sia observo.
Sydney M. Lamb klarvide resumas ke homaro
estas animalo de modeligo "We humans are all model builders, building
models of the world and of ourselves within that world... The world, infinitely
complex with no natural boundaries and no two things completely alike, is
modeled by our minds by means of these two tools: (1) segmentation, achieved by
mentally imposing boundaries; and (2) the classification of the segments into
categories on the basis of shared properties. But those shared properties do
not include all the properties of the items categorized, only some of them. It
would be impossible to use all of them since everything in the world is
indefinitely complex, and so recognizing all or even too many of them would
render categorization impossible..."(Lamb, in press).
Se homo estas denaska modeligisto, kiel oni
modeligas sian menson? Kompare kun aliaj animaloj, homo havas kompleksan mensan
strukturon kaj altagradan intelekton. Bedaurinde, la mensa sistemo estas 'nigra
kesto'(blackbox). Por modeligi la sistemon kun propreco de 'nigra kesto', ni
devas sercxi iujn eksterajxojn de la sistemo, sekve el tio dedukti la modelon.
Ni diras tiel multe pri modeligo en la artikolo pri kalkulado, char evidente
kiam oni konstruas modelon, la matematiko kaj kalkulado estas nepre necesa. Sendube, lingvajxo estas produkto de homa
menso kaj intelekto; alidire, lingvajxo estas eksterigo de homa intelekto. Tiel
ne estas mirinde, ke multaj sciencistoj interesigxas pri la rilato inter lingvo
kaj penso. Ni ne nur havas klasikan hipotezon de Sapir-Whorf(Whorf, 1940), ankau
ofte videblas pli moderna versio: "Our thinking is largely the operation
of our conceptual systems, and therefore it depends upon the structure of those
systems. ... our conceptual systems were built and our perceptual systems
shaped, mostly in childhood, under the heavy influence of language. Therefore,
it is not the case that, in some mysterious way, language is influencing
thought and perception at the time the thinking and perceiving are occurring;
rather it is the influence of languaging during childhood that is affecting
thinking and perceiving throughout later life."(Lamb, same). Ni ne klare
scias cxu lingvo nur influas pensan formigxon en homa infanagxo, au cxu gxi
ankau havas aliajn funkciojn. La fakto, ke lingvo intime rilatas al penso, eble
estas nedebatinda.
Multaj filozofoj kaj lingvistoj ankau
konsideras ke lingvo mem ne estas klara, moderna lingvistiko kaj rilataj
sciencoj agnoskas ke ambigueca fenomeno ekzistas en cxiuj niveloj de lingva
strukturo. Oni kutime opinias ke matematikigo kaj kalkulado simbolas la
precizecon. Tiel, kalkulado espereble evidentigas la neklarecon de homa penso
kaj lingvo. Se lingvajxo estas produkto
de intelekta agado, per la kalkulebleco de lingvo oni eble ankau povas reprodukti
la kalkuladon de intelekto. Tio sendube estas tre alloga. Tamen, la kalkulado ankau havas pli gravan
signifon al gxenerala studo de lingvo tiel, kiel Hausser diras en sia libro pri
komputila lingvistiko "On the contrary, inverstigating the specific
properties of human language communication is theoretically meaningful only
after the mechanism of natural language communication has been modeled
computationally and proven successful in concrete applications on massive
amounts of data.'(1999:5). Surbaze de aserto de germana lingvisto Humboldt,
Liu(1999) konkuldas:"Uzante la limajn regulojn kaj materialojn por generi
la senlimajn materialojn de homa lingvo, se tio estas prava, ni povas dedukti,
ke la lingvo estas komputebla! Kompreneble, nur se lingvo estas komputebla, ni
povas programigi la lingvon en la komputilo."(p.36) Ni diras, se ni
sxangxas la vorton 'komputebla' en 'kalkulebla', la konkludo ankorau validas.
Fakte, la radiko de lingva 'kalkulado'
povas retroiri al pli frua epoko. René Descartes, en sia letero de la 20a de
novembro 1629, al abato Mersenne, ne nur skizis la gxeneralan skemon de la
universala artefarita lingvo, ankau evidentigxis, ke la universala lingvo estas
io simila al logika sxlosilo por la homaj ideoj. Gxi estas filozofia sistemo
aprioria, neniel ligita kun la ekzistantaj naturaj lingvoj kaj ties
konstruo:"Nur gxi povus nombri cxiujn pensojn - ideojn de la homoj kaj
klasifiki ilin per sistema ordo, samtempe farante ilin klaraj kaj simplaj. Cxio
dependas de la eltrovo de tiuj simplaj ideoj, kiuj estas propraj al la percepto
de cxiu homo kaj el kiuj sin kombinas cxio, kion la homoj
pensas..."(citajxo el Drezen 1991: 74).
Usona lingvisto Chomsky estas unu el la
plej gravaj lingvistoj en nia historio. Li iam multefoje priskribas la influon
de Descartes al lia lingvistika teorio, en 1966 Chmosky publikis la libron kun
la titolo "Cartesian Linguistics". Yao diras "'Cartesian
Linguistics' de Chomsky povas jene kernigi per unu frazo 'la gxeneralaj trajtoj
de gramatika strukturo estas komunaj al cxiuj lingvoj, tio elmontras kelkajn
bazajn proprecojn de la menso(the mind)"(Chomsky 1966: 59, mia
Esperantigo). Se Yao prave resumas tion, cxu ni nemalfacile romarkas ke la
penso de Descartes pri uniservala lingvo senpere influas al Chomsky.
Lingvo estas signa sistemo por homa komunikado.
Kiel cxiuj signaj sistemoj, lingvo ankau havas duflankecon de signo: formo kaj
enhavo. Kutime, formon esploras sintakso; enhavon semantiko. Kvankam inter
sintakso kaj semantiko ekzistas nedisigebla rilato, sube ni klopode provas
diskuti mian cxeftemon el du flankoj. Eble, tia distingo en la artikolo mem ne
estas strikite scienca.
2. Kalkulado de enhavo(semantiko)
La penso, kalkuli semantikon per
lingvaforma operacio, jam naskighas delonge. Germana filozofo G.W. Leibniz ofte
estas vidita kiel la patro de tia penso kaj metodo. Tion agnoskas ne nur
interlingvistiko(Drezen 1931/1991), ankau filozofio(Maat 1999) kaj komputila
lingvistiko(Hellwig 1978). Char la originalaj verkoj de Leibniz ne haveblas cxe
mi, mi citas du paragrafoj el du libroj apartenantaj du diversajn sciencojn,
tio iom prezentas la influon de Leibniz en diferencaj terenoj. Al filozofoj,
kiel Leibniz, ia artefarita universala lingvo ne nur servas kiel
interkomunikilo, pli grave gxi ankau devas funkcii kiel klasifikilo, klarigilo
kaj gxenerale kiel ilo por eltrovi kaj elprovi la veron(Janton 1987:10).
Leibniz revis pri tia lingvo en sia frua verko "Dissertatio de Arte
Combinatoria(1666)" gxis la fino de lia vivo, en la jaro 1714, du jarojn
antau sia morto, li diris "en kiu cxiuj raciaj veroj reduktigxus je
iaspeca kalkulo... kaj eraroj (escepte rilate faktojn) estus nur kalkuleraroj.
Estus ege malfacile kunmeti au eltrovi tian lingvon, sed tre facile gxin lerni
sen iu ajn vortaro. Gxi utilus ankau por taksi la diversajn gradojn de probableco,
kiam mankas suficxa vero..."(Opera omnia, Gxenevo, 1768, p.7-8; cito el
Janton 1987: 10). Por fokusi la kalkuleblecon de menso, eble utilas citi unu
paragrafon el lia "Logischen Fragmenten": "Wenn man Charactere
oder Zeichen finden könnte, die geeignet wären, alle unsere Gedanken ebenso
rein und streng auszudrücken, wie die Arithmetik die Zahlen oder die
analytische Geometrie die Linien ausdrückt, könnte man offenbar bei allen
Gegenständen, soweit sie dem vernünftigen Denken unterworfen sind, das tun, was
man in der Arithmetik und der Geometrie tut. ... Und wenn jemand an dem, was
ich vorgebracht haben würde, zweifelte, würde ich zu ihm sagen:'Rechnen wir,
mein Herr!', und Feder und Tinte nehmend, würden wir uns bald aus der
Verlegentheit ziehen"(cito el Hellwig 1978: 10). Kvankam la tempo jam
trapasis tri jarcentojn ekde Leibniz, lia revo pri preciza kalkulado de homa
penso ankorau restas la revoj de multaj filozofoj kaj aliaj fakuloj. Eble, la
revo cxiam estas nur revo de homaro, tamen por realigi la revon la homoj
plenumis multajn agojn nomeblajn resume ankau sercxado de 'perfektaj lingvoj',
Eco(1994) bone registras la historion kaj evoluadon de la temo, kiel
semiotikisto, Eco emfazas la filozofian kaj semiotikan trajtojn de la demando.
Se ni ankau rimarkas la subtitolon "Tri jarcentoj da sercxado" de
Drezen(1931/1991), kiu estas unu el la plej gravaj verkoj en interlingvistiko,
eble estas facile konkludi jene: la sercxado estas eterna, la atingoj estas
utilaj kaj buntaj.
Normale, la nombro estas fundamenta kaj
necesa konsistoj de ajn kalkulado. Tiel ne strangas, ke la projektoj uzantaj
nombrojn kiel konsisteroj de la lingvo ne estas mankaj en la historio de la
interlingvistiko, la tendenco gxishodiaue ankorau dauradas(Liu 1992).
Lau Hellwig(1978) kaj Heringer(1973), A.
Stöhr, per sia verko "Algebra der Grammatik(1898, Wien), faris elstaran
eksperimenton pri la revo de Leibniz. Por realigi tion, Stöhr inventis la
specialan signaron kaj priskribis kiel traduki esprimojn de natura lingvo en
tia signaro, per kiu oni povas plenumi la taskon de semantika kalkulado. Por
Stöhr estas du tipoj de rilatoj en sintakso: "1). Ableitung, d.i. dir
Koppelung von Inhalten, wodurch neue Inhalte entstehen, die genetisch verwandt
sind mit den gekoppelten Inhalten. Die Umfang der Inhalte wird bei der
Koppelung nicht berührt. Die Formel einer Ableitung von a ist 'da'. 2).
Apposition, d.i. die Koppelung von Inhalten, wobei nur assoziative Bindung
eintritt, jeder Ausdruck aber seine eigene Bedeutung behalte. Der Umfang der
Inhalte wird dabei aber eingeschränkt. Die Formel einer Apposition ist 'a *
a'"(Heringer 1973: 14). Metodologie, la metodo de Stöhr similas al multaj
interlingvaj sistemoj en hodiaua Masxina Tradukado. Kiaj interlingvoj estas bonaj
kaj raciaj solvoj? Schubert(1988) kaj Liu(1992) respondas la demandon el
lingvistika, komputika kaj interlingvistika terenoj. En Dulicenko(1990,
projekta numero 852.72), gxisnune la plej kompleta manografio pri plaingvaj
projektoj, A. Stöhr ne estis komplete registrita, la autora nomo ankau estas
misliterumita kiel Stohr. El la (nekompleta) fakto, ni ankau povas apartenigi
Stöhr al vico de interlingvistiko.
Mencindas ankau
"Ziffern-Grammatik" de Riegler W.(1902). Rieger esprimis per ciferoj
nur gramatikajn formojn. La vortoj estis radikoj, prenitaj el la vortoj de iu
difinita lingvo. Ekzemple, ni povas adopti la sistemon al Esperanta frazo
"La lingvoj, kiel cxiuj homaj kreajxoj, restas absolute ne samformaj"
tiel "Lingvo 10, 8 cxiu 10 kreo 10 homa, 77770030 resti samforma
10".(Drezen, 1991:186). Interese, la subtitolo de Riegler estas 'welche
mit hilfe der Wörterbücher ein mechanischer Übersetzen aus einer Sprache in
alle anderen ermöglicht', tiel eble li estas unua homo, kiu uzas la vortogrupon
'masxina traduko'(mechanischer Übersetzen). Strukture la projekto de Riegler
ege similas kun V. Cxesxihxin(1902) pri universala lingvo, lau Drezen(1991:
185) la cifera pazigrafio de Cxesxihxin estas bazita sur: principoj de cifera
gramatika klasifiko, proponita de Philipp Reiff(1792-1872) lau kiu:
substantivoj - 1, adjektivoj - 2, pronomoj - 3, verboj - 4, adverboj - 5 ktp.
2. principoj de klasifiko de sciencoj, proponita de Aug. Comte. Miaopinie, la
atingoj de ili ne superas J.J. Becker(1661), kiu lauorde enkodas nombre unu
plenan vortaron(10283 vortoj) de latina lingvo, ekze-e: bibere(939, trinki),
biblia(940, biblio), viper(9200, vipuro), vir(9201, viro) ktp. Li ankau uzas
aliajn 173 nombrojn kiel gramatikaj funkciiloj, kies numeroj ne estas
malgrandaj, eble cxar la lingvomodelo de Berker, latina, havas tro kompleksan
gramatikon. Jen unu frazo per lia lingvo: 23.1 15.15 35.4 = La cxeval mangxas
la aveno( ekzempla frazo citita el Eco 1994: 212). Multaj homoj konsideras ke
Becker estas unua pioniro de masxina traduko(Heilmann, 1963; Waffenschmidt,
1962). La esploristoj de masxina tradukado delonge jam agnoskas la kontribuon
de planlingvoj al ilia tereno, Hutchins skribis "The use of mechanical
dictionaries to overcome barriers of lanaguage was first suggested in the 17th
century. Both Descartes and Leibniz speculated on the creation of dictionaries
based on universal numerical codes. Actual examples were published in the
middle of the century by Cave Beck, Athanasius Kircher and Johann
Becker."(Hutchins & Somers, 1992: 5). Ofte masxina traduko estas
vidata kiel la plej kompleksa kaj instiga tekniko pri kalkulado kaj modeligo de
lingvo, tial ne estas ne signife audi la opinion de la tereno.
Ni ankau interese rimarkas, ke en la
projekto de F. Hilbe "Die Zahlensprache", mem surprizita, la autoro
uzas la esprimon "die sprachliche Rechnungswissenschaft(la scienco de
lingvistika klakulado)"(Couturat & Leau, 1979: 98), tio tre konformas
nian titolon, tamen lia esprimo nur koncernas la detalan ellaboron de vortaro
de nova lingvo.
Ni observas, kvankam preskau cxiuj nombraj
projektoj uzas nombrojn kiel anstatauantoj de literoj en siaj vortaro. Tamen
tio certe ne egalas al kalkulado. Lingvoj, kiuj estas konstruitaj el nombroj,
ne nepre havas pli bonan kalkuleblecon ol gxiaj gepatroj kun literaj vestoj.
Kvanto ne egalas al kvalito, ni ankorau devas atendi la lingvon revitan de
Leibniz. Semantike, la autoroj uzas nombrojn kiel anstatauantojn de literoj,
tie la nombro funkcias kiel signaro de lingvo, cxiuj nombroj kunportas la signifojn
de la vortoj. Forme, ni ne trovas la projekton, kiu povas kalkule operaci la
signifon de lingva strukturo.
Louis Hjelmslev diris: "als
menschliche Sprache (und nicht als künstliches Symbolsystem) sei eine Sprache
genau dann anzuschen, wenn in diese Sprache alle anderen Sprachen, also formale
Sprache oder menschliche Sprachen, übersetzt werden können. Diese
Übersetzbarkeit gelte nur in der einen Richtung." "Dies ist die
entscheidende These. Sie besagt, daß eine menschliche Sprache alles wiedergeben
kann, was in einem künstlichen Symbolsystem ausgedrückt ist, daß aber ein
künstliches System nicht alles ausdrücken kann, was in einer menschlischen
Sprache gesagt wird."(Hjelmslev, L. 1963. Sproget. København; reciti el
Schubert 1988). Se Hjelmslev pravas, eble ne malfacile klarigas kialojn, kial
chiam fiaskas artefaritaj filozofiaj lingvoj, celante precizigi kaj anstatauigi
homajn lingvojn. Sxajnas al mi, la historio de planlingvoj mem diras la veron,
ke la revo de Leibnitz kaj aliaj filozofoj eble restos la bela revo, kiu
allogas la homaron daure sercxi la perfektan lingvon.
3. Kalkulado de Formo(sintakso)
Giuseppe Peano, profesoro de matematiko,
estas konata pro liaj originalaj logikaj kaj analitikaj
metodoj(Barandovská-Frank 1993). Gxis hodiau, en logika rondo, oni ankorau uzas
la espriman sistemon kreitan de li(Cassina 1953). Li aktive agadis en
interlingvistka mondo kiel la proponanto de planlingva projekto "Latino
sine flexione"(LSF, 1903). Se ni kombinus la terenojn tusxitajn de Peano,
kiel matematiko, logiko, lingvo. Tial, ne estas mirinde, li farigxas la
cxefrolanto de la kampo trakata de mia artikolo. Ekde 1904, en sia nova lingvo
LSF, li publikis serion da artikolo pri matematigo de lingvaj strukturoj,
ekz-e: 'Calcolo grammaticale'(1904), 'Formulario mathematico'(1906), 'Una
questione di grammatica razionale'(1911), 'De derivatione'(1912) kaj 'Algebra
de grammatica'(1913). Li faris elstaran kaj pioniran laboron por matematika
lingvistiko(Blanke, 1985). Por matematike kaj precize studi la lingvan
strukturon, li uzis latinan lingvon kiel lingvomodelo. Konsiderante la lokon de
Peano en scienco, estas necese kaj utile citi iujn el lia verko. Sekva
priskribo eltiras el lia 'Algebra de grammatica'.
'Ni starigas la egalajxojn:
arde = es ardente = habe ardore;
ardente =que arde = cum ardore
Gramatike, arde estas verbo, ardente
adjektivo, ardore substantivo. Mi skribas V, A, N en lokoj de <verbo,
adjectivo, substantivo>, kaj aldoni signon + inter du elementoj. Resulte:
V = es +A= habe + N; A = que + V = cum +N
Se ni uzas signon - por indiki inversan
operacion de +, resulte:
es = V-A; habe = V-N; que = A-V; cum = A -
N;
<es produkti verbon el adjektivo>;
<habe transformi subsatntivon en verbon>, etc.
Ni malkomponu:
ardente = arde + -nte, ardore = arde + -ore
<vorto ardente konsistas el temo arde
plus sufikso -nte, ardora derivigxas el arde kaj sufikso -ore; fina vokalo de
arde estas forlasita antau -ore>
Resulte: A = V + -nte, N = V + -ore
Sekve:
-nte =A - V =que, -ore =N -V,
cum = A - N = (A-V)+(V-N) = que habe.
Se ni indikas elementon de nula valoro per
0, jen:
0=(V-A)+(A-V)=es que = es -nte,
0=(V-N)+(N-V)=habe -ore,
Signoj supre menciitaj, konsistigantaj
kalkuladon de gramatiko, similas al Alegbro en matematiko. '
Ni povas vidi kvankam la titolo de Peano
tute samas al de Stöhr, ambau havas esencan diferencon. Sxajnas al mi, la
metodo de Peano sentigas min ke li vere kalkulas gramatike. Tamen, chu la
metodo ankau taugas al aliaj lingvoj, tio estas debatinda. Almenau al Hanlingvo(Cxinlingvo),
mi dubas gxian validecon. Eble, Peano mem ankau ne pretendas ke lia 'algebro'
estu universala. Lia metodo versxajne pli taugas funkcii kiel ilo de kompara
studo en najbaraj lingvoj, per la operacio de algebro lingvisto povas facile
eltrovi la samon kaj nesamon de gramatika strukturo inter diversaj lingvoj.
Peano mem ankau diras tiel "Nos stude elementos de grammatica cum valore
de praecedentes, et determina gradu de internationalitate de illos."(Peano
1930:323).
En gxenerala lingvistiko, ni ankau eltrovas
interesan lingviston kaj lian metodon pri priskribo de lingvo. Jen Lucien
Tesniére(1893-1954), franca lingvisto. Per sia postlasita verko "Éléments
de syntaxe structurale"(1959), li starigis la teorion pri dependa
gramatiko. Kvankam en lia libro li ne uzas abstraktan signaran sistemon kiel
esprimilo de lingvo, kutime oni opinias lian teorion facile formalisma kaj
kalkule operaciebla(Heringer/Strecker/Wimmer, 1980). La fondeca libro ampleksas
cxirkau 700 pagxojn! Kvankam en la libro ni ne povas eltrovi rektan spuron pri
la influo de interlingvistiko al la formigxo de la teorio, mi forte sentas
ekzisti iun konekton inter la autoro kaj planlingvo, precipe, Esperanto.
Tesniére klasifikis la vortklasojn en 4 klasojn(verbo, substantivo, adjektivo
kaj adverbo). Kial Tesniere nur uzas 4 vortklasojn? kial li ignoras aliajn
vortklasojn, ekz-e: pronomo, prepozicio kaj konjunkcio, kiuj estas necesaj en
aliaj skoloj pri gramatiko? Weber en sia enkonduka libro pri la teorio Tesniére
ankau tiel demandas:"Wie gelingt es Tesnière, die Vielzahl grammatischer
Relationen mit nur vier Wortklassen zu erfassen?"(Weber 1997:77) La
demandon eble kauzas tio ke oni ofte konfuzas la klasifikon inter semantika kaj
sintaksa kriterio. Tesniére mem ankau diras:"En effet, une bonne
classification ne peut, de toute évidence s'appuyer simultanément sur plusieurs
caractères"(Tesniére, 1959: 52). Schubert rimarkas ke "In Esperanto,
it is no problem to classify words purely on syntactic grounds and morphemes
purely on semantic grounds."(Schubert, 1989:268). Ni ne klare scias cxu
Tesniére sucxis sian nutrajxon el Esperanto. Tamen li fakte uzas 4 simbolojn(I,
O, A, E) kiel la markiloj de 4 vortklasoj(verbo, substantivo, adjektivo,
adverbo). En la libro li mem ankau diras jene:"On notera que les quatre
lettres adoptées correspondent aux terminaisons des quatre espèces de mots
correspondantes en espéranto"(1959: 64). Kvankam li ne detale klarigas
kial li uzas la finajxojn en Esperanto, li konsideris "l'espéranto étant
plus ou moins une moyenne des différentes langues européenes."(samloke).
El tio, ni finfine vidas la konekton inter Tesniére kaj Esperanto, almenau
surface. Bedaurinde, ni ne eltrovas pli multajn spurojn pri Tesniére kaj
Esperanto en la libro verkita de li mem(1959) kaj aliaj(Gréciano &
Schumacher, 1996; Baum 1976). Surbaze de la 4 vortklasoj, Tesniére kreis la
sekvajn eblajn rilatojn inter elementoj de frazo(pli tauge, vortklasoj):
I <- {O, E}, O <- A, A <- E, E
<- E. Resume, la frazo povas esti bildigita kiel:
I
/
\
O E* (tie cxi, E* indiki ripetan ... E <- E <- E <- E <-
...)
|
A
|
E*
Tio certe ne estas fremda al Esperantaj
parolantoj. Tesniére elspezas pli ol 300 pagxojn por la temo
'Translation'(Transformado), tia amplekso preskau plenigxas la duonon de la
tuta libro. La koncepto cxefe temas pri la transformado inter vortklasoj. Tamen
kompare kun aliaj nocioj en sama libro, ekz-e: 'valence', 'connexione',
'Translation' vere estas malatentita de postaj esploristoj. Tia fenomeno estas
malfacile komprenata. Se la nocio kaj metodo mem estas netraktinda bagatelo,
kial Tesniére uzas tiom da amplekso por la temo? Kontraue, se gxi estas grava
koncepto en sintakso, ni ne povas klarigi malvarman sintenon de lingvistoj? Weber
provas iomete klarigi tiel "Die Gründe ihrer Nichtbeachtung sind komplex:
es spielen sowohl systematische als auch wissenschaftshistorische/-politische
Gründe eine Rolle. Koch und Krefeld bezeichnen die Translation daher kurz und
treffend als 'ein Konzept ohne Fortüne'"(1996). Bedaurinde, lia klarigo
versxajne plue konfuzas min. Tamen lia artikolo(Weber 1996) estas utila al
kompreno de la koncepto el lingvistika vidpunkto.
Tie, mi volas proksimigxi al la demando per
interlingvistika vojo. Kiu estas 'translation'? "Dans son essence, la
translation consiste donc à transférer un mot plein d'une catégorie
grammaticale dans une autre catégorie grammaticale. c'est-à-dire à transformer
une espèce de mot en une autre espèce de mot."(Tesniére 1959: 364) Rimarkinas,
cxar Tesniére ne uzas aliajn vortklasojn krom 4 vortklasoj, tiel lau sintaksa
funkcio li ankau apartenas iujn tradiciajn vortklasojn(ekz-e: prepozicio), ecx
vortgrupojn en la 4 vortklasojn. Lau la penso de Tesniére, cxiuj 4 vortklasoj
povas intertransformigi unu alian. Por pruvi sian teorion, li ekzemplas multe.
Malfelicxe, cxar en etnlingvoj kiel ekzemploj la fenomeno ne estas evidenta,
tiel al legantoj la probelmo eble estas malfacile komprenita. Mi mem tre ne
kutimas liajn ekzemplojn por indiki la eblecon de 'translation', ofte li faras
tion per iuj nomitaj 'transformiloj'(translatif), kiuj "ist jenes Element,
mit dem die Translation bewerkstelligt worden ist, das mit der
Kategorienüberführung einhergeht. Es kann ein Leer-Wort sein, ein gebundenes Morphem,
ein Zero oder eine grammatische Größe."(Weber, 1997:80). Sxajnas al mi,
lia 'translation' metodo por etnlingvoj tre similas al de Peano en 'Alegbro de
gramatiko'.
Nun mia demando estas: se en etnolingvoj la
fenomeno ne estas tiel memkomprenebla, tamen kiel Tesniére elpensas tian
koncepton? Kiam mi unuafoje legas la analizon de Tesniére pri 'translation', mi
instinkte konektas gxin kun Esperanto. Se ni nur vidas la eblecon de vortklasa
transformado en 'unua linbro' de Zamenhof, tiel post klopodoj de multaj
Esperantologoj kaj interlingvistoj(René de Saussure, Kalocsay...), ni nun jam
havas konvinkan teorion pri tio, Schubert klare definas
"Transformation(pluformado) is the mechanism that combines roots with
nonredundant endings. Transformation is a mechanism that performs a category
transition between word classes"(1993:328). Chu la rilato ekmontrigxas?
Principe, la 'transformation' of Schubert similas kun 'translation' de
Tesniére, chu ne? Sed, ne same al aliaj lingvoj, 'Transformation' estas denaska
en Esperanto kiel unu el vortformigxa metodo. En sama loko, Schubert ankau
emfazas la trajton de Esperanto "In Esperanto, the transformation
mechanism works in an unrestricted and productive way. By changing no more that
an ending, Esperanto can directly transform words from any of the four content
words classes to any other of these classes, and by the mere addition of an
ending each function word can be made a verb, a noun, etc."(1993,
same). En la citita teksto, ni devas
atenti jenajn vortojn "unrestricted, productive, directly, any". La
penso de Tesniére pri 4 vortklasoj kaj la nocio 'Translation" estas multe
pli frua ol la fondeca verko, lau postlasita manusktipto, Tesniére jam havis
ilin en 1918(Baum 1976: 25-26). Chu ni rajtas kredi ke Tesniére regas
Esperanton? Se ni konsideras ke li nur selektas la 4 vortklasojn de
enhavavorto(Mots pleins), gxuste en Esperanto ekzistas 4 tiaj vortklasoj. Certe
ne estas hazarda, ke Tesniére same uzas la vortfinajxojn de 4 vortklasoj en
Esperanto kiel la markiloj de liaj vortklasoj. Se li povas fari tion, kial ni
ne povas kredi ke li povas iri pli foren lau la vojo?
Kiam ni komparas la analizan proceduron kaj
metodon de Tesniére kaj de iuj Esperantologoj pri Esperanta
vortokontruado(Kiselman 1988), ni povas vidi mirindan similon.
Resume, mi supozas ke Tesniére akiras la
inspiron de 'translation' el Esperanta vortkonstruado kaj sintaksa strukturo.
En Esperanto la metodo estas tre natura kaj produktiva. Malfelicxe, en multaj
lingvoj parolataj de Europanoj, tio estas ne ebla. Kiam oni uzas bonan metodon
al netauga celo, la rezulto eble ne estas bona. Ni ne volas diri tion elkore,
tamen eble tio gxuste estas unu el la kialoj, ke postaj lingvistoj ne preferas
akcepti la koncepton 'translation'. Cxar multaj el ili mem malamas Esperanton
kaj aliajn planlingvojn, se ili ne havas scion pri Esperanto, certe ne povas
bone kompreni la penson el nekonata objekto.
Ni jam havis unu mirindan kombinon, do DLT
projekton. Gxi estas sistemo de masxina traduko, uzante ke Esperanto kiel
interlingvo kaj ke lingvistika teorio de Tesniére kiel sintaksa modelo. Pri
tio, oni povas legi bone dokumentitajn materialojn de Schubert kaj aliaj.
Fakte, la projekto estas atingo kunigita de komputila lingvistiko kaj
interlingvistiko.
4. Konklude
Lingvo havas intiman rilaton kun homa
menso. Lingva mekanismo estas unu el la plej gravaj intelektaj organizoj en
homa cerbo kaj mensa sistemo. Lingvajxo estas produkto de lingva mekanismo.
Iagrade, lingvajxo povas esti vidita kiel eksterigo de homara intelekto. Lingvo
estas ambigua en preskau cxiuj niveloj, sed gxi estas la plej ofta komunikilo
por intersxangxi la internan penson. Kiel per malklara lingvo interkomuniki la
klaran penson kaj ideon? tio versxajne estas problemo alloganta multaj
sciencistoj ekde antau multaj jarcentoj. Matematika kaj kalkulado estas simbolo
de precizeco. Tiel, la problemo estas esplorataj de sciencistoj el multaj
fakoj: filozofio, logiko, matematiko, lingvistiko, komputiko. Kiel kerno de interlingvistiko, Planlingvoj estas kreataj por faciligi kaj
precizigi la interkomunikadon inter diverslingvanoj. Denaske, gxi estas pli
regula, preciza kaj facile uzita/lernita ol etnlingvoj. Cxu planlingvo au
interlingvistiko kontribuas sian forton al evoluado de kalkulado de lingvoj? en
la artikolo ni citas iujn el interlingvistiko, opiniante: a. la pensoj de Descartes kaj Leibniz ne nur
ege kontribuas al formigxo de logiko,
ili ankau estas utila al semantika kalkulado de lingvo; b. Peano faras
pioniran esploron por matematika lingvo, li ne nur uzas planlingvon LSF publiki
liajn atingojn kaj LSF ankau estas lia lingvomodelo; c. Fama lingvisto Chomsky
multefoje emfazas la influon de Descartes al lia teoria formigxo, almenau tio
iom konektas kun penso de Descartes pri universala lingvo; cx. Tesniére kreas
la teorion de dependa gramatiko, principe kiu estas sola konkuranto de teorio
de Chomsky. En la teorio de Tesniére ni ne malfacile vidas la influon de
interlingvistiko, precipe de Esperanta strukturo. Resume, ni povas diri ke
interlingvistiko devas havi sian lokon en la esploro pri la kalkulado de homa
lingvo. Pro multaj limoj, tiu cxi studo estas ne profunda, estas nur surfaca.
Espereble, la modesta artikolo povas liveri iujn utilajn spurojn por sekvaj
studoj.
Notoj:
1. Mi elkore dankas D-rojn J. O. Askedal, V. Barandovská-Frank, D.
Blanke, G. Gréciano, R. Hausser, P. Hellwig, H.J. Heringer, R. Hudson, J.
Hutchins, C. Kiselman, J. Maat, K. Schubert, H.J. Weber, kiuj donacis al mi la
rilatajn materialojn. Mi ankau dankas ke dron Vaha Blazio poluris mian
lingvajxon.
2. Principe, se mi uzus iun logikan
signaron kaj strukturan diagramon, eble la artikolo aspektus pli science.
Tamen, pro tipografia malfacilo, mi decidas rezigni tion. Aliflanke, mi ankau
esperas ke la artikolo estos komprenita de plimultaj legantoj.
Referencoj
Barandovská-Frank, V. (1993). Lingvistikaj
meritoj de matematikisto: Guiseppe Peano kaj Latino sine flexione. Grkg, 34(3),
119-124.
Baum, R. (1976). Dependenzgrammatik:
Tesnières Modell der Sprachbeschreibung in wissenschaftsgeschichtlicher und
kritischer Sicht. Tübingen: Niemeyer.
Blanke, D. (1985). Internationale
Plansprachen, eine Einführung. Berlin: Akademie-Verlag.
Cassina, U. (1953). L'idéographie de Peano
du point de vue de la theéorie du langage. Rivista di Matematica
dell'Università di Parma, 4, 195-205.
Chomsky, N. (1966). Cartesian Linguistics:
A Chapter in the History of Rationalist Thought. New York and London: Harper
& Row.
Couturat, L., & Leau, L. (1903, 1907).
Histoire de la langue universelle. Paris: Librairie Hachette & Hildesheim:
Olms, 1979 (3rd edition).
Drezen, E. (1991). Historio de la
mondolingvo: Tri jarcentoj da sercado. Moskvo: Progreso.
Dulicenko, A. D. (1990). Mezhdunarodnye
vspomogatel'nye jazyki. Tallinn: Valgus.
Eco, U. (1994). Die Suche nach der
vollkommenen Sprache. Muenchen: Beck, 388 p.
Gréciano, G., & Schumacher, H. (Eds.).
(1996). Lucien Tesnière - Syntaxe structurale et opérations mentales. Tübingen:
Max Niemeyer Verlag.
Hausser, R. (1999). Foundations of
Computational Linguistics, Springer-Verlag, Berlin-New York.
Hellwig, P. (1978). Formal-desambiguierte
Repräsentation. Vorüberlegungen zur maschinellen Bedeutungsanalyse auf der
Grundlage der Valenzidee. (Dissertation Heidelberg 1974.). Stuttgart: Hochschul
Verlag.
Heringer, H. J. (1973). Theorie der
deutschen Syntax(2. Auflage). München: Max Hueber.
Heringer, H. J., Strecker, B., &
Wimmer, R. (1980). Syntax: Fragen-Lösungen-Alternativen. München: Wilhelm Fink
Verlag.
Heilmann, L. (1963). J.J. Becker. Un
precursore della traduzione meccanica?. De homine(7-8), 131-134.
Hutchins, W. J., & Somers, H. L.
(1992). An introduction to Machine Translation. London: Academic Press.
Kiselman, C. O. (1988). La problemo de
duarangaj derivajhoj en Esperanto. In Rüdiger Eichholz, Akademiaj studoj .
Bailieboro: Esperanto Press. p. 65-75.
Jiang, Y. & Pan, H. (1998).
Introduction to Formal Semantics[Xingshi Yuyixue Yinglun]. Beijing: Social
Science Publisher of China.
Janton, P. (1987). Esperanto:
Lingvo-Literaturo-Movado. Rotterdam: UEA.
Lamb, Sydney M.(in press). Neurolinguistic
Structure in the Interplay of Language and Thought". In Explorations in
Linguistics Relativity, ed. by M. Puetz & M. Verspoor.
Liu, H. (1992). Universala Lingva Kodo.
Journal of Planned Languages (16).
Liu, H. (1993) Ziranyuyanchuli zhongde
meijieyu wenti[Interlingvo en perkomputila lingva prilaborado].In
"Information Science", 14(2).
Liu, H. (1999). Aplikata
interlingvistiko(Applied Interlinguistics). GrKG/Humankybernetik, 40(1), 31-41.
Maat, J. (1999). Philosophical Languages in
the Seventeenth Century: Dalgarno, Wilkins, Leibniz. Doctoral Dissertation,
University of Amsterdam.
Peano, G. (1930). Algebra de grammatica.
Schola et Vita(11-12), 323-336.
Schubert, K. (1988). Ausdruckskraft und
Regelmässigkeit: Was Esperanto für automatische Übersetzung geeignet macht.
Language Problems and Language Planning, 12(2), 130-147.
Schubert, K. (1989). An unplanned
development in planned languages. In Schubert, K.; Maxwell, D.,
Interlinguistics. Aspects of the Science of Planned Laguages (249-274). Berlin:
Mouton de Gruyter.
Schubert, K. (1993). Semantic
compositionality: Esperanto word formation for language technology.
Linguistics, 31, 311-365.
Tesniére, L. (1959). Éléments de syntaxe
structurale. Paris: Editions Klincksieck.
Waffenschmidt, W. G. (Ed.). (1962). Zur
mechanischen Sprachübersetzung: J. J. Becker, Allgemeine Verschlüsselung der
Sprache. Ein Programmierungsversuch aus dem Jahre 1661. Stuttgart: Kohlhammer.
Weber, H. J. (1996). Translation,
Rekursivität und Valenz bei Lucien Tesnière. In Gréciano, Gertrud/Helmut
Schumacher, Syntaxe Structurale et Opérations Mentales. Tübingen: Niemeyer. p.
249-261.
Weber, H. J. (1997). Dependenzgrammatik.
Ein interaktives Arbeitsbuch. Tübingen: Gunter Narr.
Whorf, B. 1940. 'Science and Linguistics'.
Technological Review 42: 229-31.
Yao, X. (1995). Wilhelm von
Homboldt(Hongbaote). Beijing: Foreign Language Teaching and Research Press.