Kiel evoluas interlingvistiko? - kompara studo

Liu Haitao

 

Per komparo de du ampleksaj germanlingvaj monografioj pri interlingvistiko, pliklarighas kaj la komuna bazo de tiu scienco kaj la du chefaj teoriaj aliroj al ghi, la sociologia kaj la lingvistika. Kvankam interlingvistiko principe inkluzivas la sciencan studon kaj sisteman plibonigon de la internacia lingva komunikado ghenerale, la kreado kaj uzado de planlingvoj (internaciaj helplingvoj) restas ghia chefa objekto.


Antau mi kushas nova libro, Interlinguistik. Gegenstand, Ziele, Aufgaben, Methoden [Interlingvistiko: objekto, celo, taskoj kaj metodoj] (Sakaguchi 1998). Temas pri eble la plej ampleksa monografio ghis nun pri tiu tereno. Char dum la lastaj jardekoj nemalmultaj interlingvistoj aperigis siajn monografiojn pri interlingvistiko, povus esti interese, recenze kompari la diversajn verkojn por retrospuri kaj kompreni la evoluadon de la scienco. Mi precipe komparos la novan verkon kun la ghis nun plej grava referenco pri planlingvo kaj interlingvistiko (Blanke 1985); char, kiel Schubert skribis antau dek jaroj: "The standard work, outstanding in scope, comprehensiveness, and bibliographical accuracy, is Detlev Blanke's Internationale Plansprachen" (Schubert 1989: 31). Tamen citighos ankau la verkoj de aliaj autoroj.

La du verkoj, AS (Sakaguchi 1998), kaj DB (Blanke 1985), ambau estas en lingvo germana, kadrighas en libro-serio pri lingvistiko, ampleksas pli ol 400 paghojn, kaj enhavas longan bibliografion. Ambau autoroj doktorighis pri interlingvistiko - neofta faka specialajho. La du verkoj estas do multrilate kompareblaj, kaj ghuste tio malfermas la eblecon pli klare kompreni la nuntempan disvolvighon de interlingvistiko, precipe la evolutendencojn de bazaj demandoj kaj konceptoj.

La difino kaj rolo de planlingvoj

Kiel jam notis kaj diskutis multaj autoroj, la nocio "interlingvistiko" ankorau ne havas unuecan komprenon. Schubert tiel klarigas la diferencon: "There are several competing definitions of interlinguistics around, which, in my view, mainly differ in scope. As the term suggests, interlinguistics has something to do with interrelations and with languages. Some authors focus on the interrelations between language systems, whereas others emphasize the relations among the speakers of different languages and their ways of communicating across language barriers" (1989: 7). Ankau inter AS kaj DB ekzistas diferencoj. Tamen centra studobjekto por ambau estas Plansprachen (planlingvoj), kaj iliaj diversaj komprenoj de tiu nocio liveras utilan komencpunkton por nia komparo.

Lau DB, Plansprache (planlingvo) estas "eine von einzelnen Personen oder Personengruppen nach betimmten Kriterien bewußt geschaffene Sprache zum Zwecke der Erleichterung der internationalen sprachlichen Kommunikation" (DB:53). Che AS ni trovas jenan difinon: "ein System, das zur Optimierung internationaler Kommunikation mit unterschiedlichen Zweckstellungen bewußt vom Menschen geschaffen worden ist" (AS:58). En la du difinoj la autoroj emfazas ke la planlingvo estas konscie kreata de homoj kun celo, faciligi (DB) au optimumigi (AS) internacian lingvan komunikadon. Kvankam la du difinoj ege similas, montrante ke pri planlingvo la interlingvistoj vershajne jam ekhavis komunan au similan komprenon, tamen tio ne signifas ke la nocio estas senproblema.

Unue, diversaj interlingvistoj ankorau kutimas uzi sian manieron nomi la nocion, kiun reprezentas la termino "planlingvo": internacia lingvo, internacia helpa lingvo, mondlingvo, artefarita lingvo, universala lingvo k.t.p. Se ni ankau konsideras la nacilingvajn formojn, tio vere estas tre haosa! Blanke dedichis pli ol unu studon al la demando (Blanke 1985, 1987), opiniante ke la "planlingvo" estas la plej tauga termino (ghin unue proponis Eugen Wüster, unu el la fondintoj de moderna terminologio-scienco). Ghis nun "planlingvo" uzighas precipe de germanlingvanoj, kvankam ghi komencas aperi en formoj alilingvaj, kiel en la china (jihuayuyan: Liu 1998), angla (planned language), franca (langue planifieé, itala (lingua pianificata), rusa (planovyj jazyk). Lau Dulicenko, nomi tiajn sistemojn planlingvoj "is probably not a particularly fortunate choice; but it is acceptable to use the term with regard to their delimitation from cybernetic artificial languages" (Dulicenko 1989: 50). Li mem, kiel multaj autoroj, preferas la esprimon "internacia (au monda) helpa lingvo" (ekz. Dulicenko 1990). Fakte, ankau AS ofte uzas la terminon "Welthilfsprachen" kiel sinonimon de "Plansprachen". Similan sinonimecon ni trovas che Zhou (1988), kiu difinas la terminon "Guojifuzhuyu" (internacia helpa lingvo, IHL) jene: "Ghia mallongigo estas 'guojiyu' (internacia lingvo). Helpeca internacie universala lingvo celas al interkomunikado de diversaj etnoj(nacioj). La iniciatantoj de IHL esperas ke ghi farighos la komuna dua lingvo de chiuj etnoj en la mondo. Socilingvistike, IHL estas planeca lingvo."

Due fonto de diversaj komprenoj estas la distingo inter lingvo kaj projekto. Lau Kuznecov, "Planovyj jazyk" (planlingvo) estas "Ensociigha internacia artefarita lingvo, t.e. lingvo kreata por internacia komunikado kaj jam aplikita en praktiko" (1991: 212). Lingvo estas sistemo de homa komunikado; tial individuo povas krei nur la projekton de tia sistemon, ne la lingvon mem. Schubert bone analizas la problemon:

"A language is a system of signs for human communication, whose meaning is fixed and maintained by convention in a language community. Indeed, a planned language is not a 'real' language in the moment when its grammar is published in a brochure. All these projects are not languages. In a few cases, however, a proposed planned language was more widely accepted and learned by many people with different native languages - an essential feature. Slowly the language acquired a language community, in wchich, finally, after decades of development, the linguistic signs indeed were fixed and maintained by convention" (1989: 19).

Tiu distingo estis pliklarigita en DB, kiu enkondukis novan 18-shtupan klasifikon lau sociologia atingo de planlingva projekto (DB: Tabelle 2). Lau la praktika kriterio, chirkau 1000 planlingvaj sistemoj klasigeblas en tri tipoj: planlingvprojekto, duonplanlingvo kaj planlingvo. El mil sistemoj nur Esperanto farighas vera planlingvo (DB:107-108). Nun interlingvistoj jam ekakceptis la klasifikan sistemon lau sociolingvistikaj kaj komunikaj kriterioj. Tiel ankau en AS ni trovas: "Nach diesen allgemeinen Überlegungen soll nun eine weitere wichtige Unterscheidung von Plansprachen vorgenommen werden. Im Hinblick auf ihre Funktion, d.h. auf ihre reale Sprachverwendung, sind die betreffenden Sprachen zwei verschiedenen Tupen zuzuordnen, und zwar: (i) den verwirklichten (realisierten) und (ii) den nichtverwirklichten (nichtrealisierten)" (AS: 275). Sekve shi citas la alirojn de Schubert, Dulicenko kaj Blanke pri la distingo inter "projekto" kaj "lingvo". Tamen ni povas facile vidi ke AS vershajne pli alte taksas la signan aspekton de lingvo; che shi oni chiam forte sentas la influon de semiotiko. Tio ne nur estas mia vidpunkto, ekz-e, Schubert iam skribis: "..., but also linguists and even interlinguists do not always clearly distinguish languages from other sign systems" (1989:8), menciante Sakaguchi (1983). Ghojindas ke en la nova libro la autorino ja atentigas pri la praktika kriterio.

La objekto de interlingvistiko

DB kaj AS havas pli-malpli komunan ideon pri planlingvo, sed tio ne signifas ankau havi komunan ideon pri interlingvistiko. Blanke difinas ghin jene: "Die Interlinguistik ist eine interdisziplinäre sprachwissenschaftliche Disziplin, welche die internationale sprachliche Kommunikation mit allen ihren politischen, ökomischen, linguistischen, informationstheoretischen und anderen Aspekten erforscht" (DB:293). Sub tiu difino, interlingvistiko enhavas tri chefajn subtemarojn: internacia lingva komunikado, planlingvistiko kaj Esperantologio. Tiuj ankau estas la chefaj esplorkampoj de GIL, Gesellschaft für Interlinguistik (Societo pri interlingvistiko), kiun Blanke prezidas.1

Lau Sakaguchi,"Interlinguistik (interlingu(a)+ist/ik) (=Plansprachenkunde) ist als eine sprachwissenschaftliche Disziplin aufzufassen, deren Untersuchungsgegenstand Plansprachen sind" (AS:412). En la okulo de AS interlingvistiko egalas al planlingvistiko, kiu nur estas parto de interlingvistiko en la difino de Blanke. Eble estas interese, vidi kiel la du autoroj priparolas la difinon de la alia. Jen Blanke: "Viele Autoren beschraenken den Gegenstand der Interlinguistik auf die Erforschung der Plansprachen. Das wäre für mich die spezielle Interlinguistik. Die allgemeine Interlinguistik muss m.E. sprachpolitische Fragen und andere Aspekte der internationalen sprachlichen Kommunikation in ihre Betrachtungen miteinbeziehen" (Blanke 1998b:14). Pri pli ampleksa (vasta) difino, Sakaguchi tiel komentas: "Gesichtspunkte anderer Art, etwa soziologische, philosophische, kommunikationstheoretische, politische, sind dem Gegenstand nicht fremd, ihre Einbeziehung kann aber am grundsätzlich linguistischen Character der Interlinguistik nichts ändern" (AS:412). Pli frue, shi citas la difinon de DB, kaj opinias ke "Eine ebenfalls fragwüdige Definition des Begriffs 'Interlinguistik' gibt D. BLANKE... Diese Definition lässt erkennen, dass sich BLANKE im wesentlichen einer an die Sozialwissenschaften angelehnten Begriffsbestimmung im Sinne BORMANNs und M.ISAEVs anschliesst" (AS: 312).

Anstatau la difino de Blanke, AS proponas novan distingon inter "ghenerala" kaj "speciala" interlingvistiko: "Die allgemeine Interlinguistik hat zum Ziel, mögliche Strukturen und Leistungen von Plansprachen sowie deren Beziehung zu natürlichen Sprachen und zu anderen semiotischen Systemen zu erforschen. Die spezielle interlinguistik hingegen beschäftigt sich mit der Beschreibung einzelner Plansprachen und der in diesen Sprachen eventuell vorhandenen Literatur" (AS: 413). Lau AS, ghenerala interlingvistiko similas al ghenerala lingvistiko, fokusante sin al la teoria flanko de la demando; speciala esploras individuajn planlingvojn, ekz-e Esperanton au Interlingua-n. Chi tie mi ne povas diri kies difino estas pli tauga kaj celtrafa, sed se oni interpretas DB kiel difinon de "vasta" kaj AS kiel "malvasta" interlingvistiko, tio certe pli bone helpas kompreni kaj esplori la fonton kaj fincelon de planlingvoj. Efektive multaj fakuloj kredas ke interlingvistiko ne nur estas afero pri lingvistiko de planlingvoj. Ni vidu ekzemple che Szerdahelyi:

"La aplikita lingvistiko devis rimarki, ke la nuna interlingva problemo estas novtipa demando, kreita de la moderna socio, de la evoluado de la tekniko, kiun ne plu eblas solvi per klasik-tradiciaj rimedoj. Oni devas apartigi novan disciplinon, kies tasko estu ghuste la solvado de la interlingva problemo. Tiu nova brancho de la aplikita lingvistiko nomighas interlingvistiko. La interlingvistiko devas trovi la respondon al la demando: kiu lingvo solvu la problemon: chu nacia au internacia; chu estinta, estanta au estonta; chu etna a artefarita?" (Szerdahelyi 1979:10-11).

Szerdahelyi inkludas en interlingvistiko lingvopolitikon kaj lingvoplanadon, enplektante ilin kun sociolingvistiko, psikolingvistiko kaj lingvomodeligo. Iom simile, Kuznecov (1987) opinias, ke interlingvistiko pritraktu interlingvajn kontaktojn kaj internacian lingvon kiel ilon de tiuj chi kontaktoj. Al la esplorkampo de interlingvistiko do apartenu problemoj de multlingveco, planiteco de naciaj lingvoj, uzado de interetnaj lingvoj kaj planlingvoj. Komprenante interlingvistikon kiel lingvistikan branchon, li subdividas ghin analogie al lingvistiko en interlingvistikon gheneralan kaj specialan. Ghenerala interlingvistiko interesighu pri monda lingvosituacio, pri multlingveco kaj ghia evoluo, pri tipoj kaj niveloj de internacia komunikado, pri reciprokaj lingvaj influoj kaj ekesto de internacionalismoj, pri klopodoj solvi la internacian komunikadproblemon helpe kaj de naturaj lingvoj, kaj de planlingvoj. Ghis tiu punkto Kuznecov samopinias kun DB. Tamen lau Kuznecov apartenas al ghenerala interlingvistiko ankau teorioj de internaciaj naturaj kaj artefaritaj lingvoj, kaj al la lasta teorioj de lingvoprojektado kaj de lingvofunkciado. Li difinas specialan interlingvistikon simile kiel AS, do kiel la studon de unuopaj planlingvoj, inkluzive esperantologion. Krome li emfazas la ligitecon de interlingvistiko kun multaj aliaj sciencoj, kiel lingvopolitiko, lingvopedagogio, sociologio, lingvofilozofio, dokumentadscienco, semiotiko - speciale terminologio, scienca komunikado, informadiko, logiko, kibernetiko, problemoj de artefarita inteligenteco kaj multaj aliaj (Kuznecov 1987:11-14, citita lau Barandovska-Frank 1995: 8-9).

Malgrau la diferencoj en siaj teoriaj difinoj, DB kaj AS multe komunas enhave. Lau la du titoloj, AS okupighas pri "Interlinguistik" kaj DB pri "Plansprache", sed kiel dirite che AS "Interlinguistik" ghuste estas planlingvistiko, kaj pri sia pli vasta kompreno de interlingvistiko DB uzas la amplekson nur de tri paghoj! Tiel, ambau verkoj efektive okupighas pri "la scienco de planlingvoj", kiel Schubert titole difinas "Interlinguistics" en la plej grava anglalingva monografio pri la temo (1989).

La fontoj de interlingvistiko

Ajna scienca verko sendube volas kaj devas teksi sin en la reton de ekzistanta scienca sistemo; tiel oni povas vidi la spuron kaj fokuson de la verko el ghia referencaro (bibliografio) kaj nom-indekso. Jen simpla statistiko pri la plej multaj cititaj homoj en du verkoj (cito-nombro parenteze): en AS - Blanke (56), Zamenhof (45), Jespersen (41), Back (40), Sakaguchi (34), Rask (30), Wilkins (29), Dalgarn (29), Szerdahelyi (27), Wells (27), Ammon (24), Hüllen (23), Wüster (23), Couturat (20), Philippe (20); en DB - Jespersen (55), Couturat (52), Zamenhof (48), Wüster (46), Waringhien (45), Drezen (44), Szerdahelyi (37), Blanke (26), Carlevaro (26), Bausani (24), Gode (22), Verloren van Themaat (20), Wahl (20), Golden (19), Kalocsay (19). Por pli facila analizo, mi grupigis la nomojn en jenajn kategoriojn:

A. Kreanto de planlingvoj: Couturat, Gode, Jespersen, Rask, Wahl, Zamenhof;

B. Filozofoj kaj filozofiaj projektoj: Couturat, Dalgarn, Hüllen, Wilkins;

C: Interlingvistoj-esperantologoj: Back, Blanke, Carlevaro, Drezen, Golden, Kalocsay, Philippe, Sakaguchi, Szerdahelyi, Verloren van Themaat, Waringhien, Wells, Wüster;

Ch: Lingvistoj: Ammon, Bausani, Hüllen, Jespersen, Rask, Wells, Wüster.

Kvankam la statistiko certe ne estas preciza, kelkaj interesaj faktoj troveblas. Blanke estas homo citita plej multfoje en AS, sed miaopinie en multaj lokoj kie Blanke versxajne vere devus esti citita, tion AS ne faras. Ekzemple, en DB kaj aliaj publikajhoj Blanke multfoje detale kaj science diskutas la terminon "planlingvo", kies konkludo multe estas referencita en interlingvistikaj verkoj, sed AS en sia diskuto ne aludas tiujn fontojn. El tiu fakto, vershajne ni povas konkludi ke inter la du autoroj ne chiam ekzistas samaj bazaj konceptoj pri ilia laborkampo. Kvankam AS aperis 13 jarojn post DB, la eldontempa diferenco ne ege influas, char la multe cititaj verkoj en AS plejparte jam aperis kiam Blanke verkis sian libron.

Zamenhof kaj Jespersen vicighas en antaua loko en ambau listoj; la unua pro tio ke, kiel sola tutefunkcia planlingvo, Esperanto havas apartan lokon en la kampo de planlingvistiko; la dua kiel mondfama lingvisto kiu multeflanke agadis en movado kaj historio de planlingvo. En AS Wilkins kaj Dalgarn citighas pli multe ol en DB (nur 9 resp. 6); pro tio ke ankau Hüllen, alia ofta nomo che AS, esence verkis pri filozofie universala lingvo, la indekso klare montras la semiotikan starpunkton de la autorino. Kompreneble, en du germanlingvaj verkoj, ni povas kompreni la oftan aperon de germanaj verkoj kaj autoroj. Resumante la bibliografian komparon, eble ni povas konkludi ke AS citas multe el teoria flanko de la demando, kaj DB multe el la praktika au socia flanko. En DB oni povas trovi multe da nomoj el la planlingva movado, sed en AS multaj cititaj homoj vershajne venas el ekster planlingvo. Blanke asertas ke 60% el chiuj interlingvistikaj dokumentoj aperis en planlingvoj mem (DB:294); lia bibliografio esprimas kaj iomete konfirmas tiun fakton. La planlingva movado estas socia movado, kaj se oni cele esploras la socian bazon de planlingvo necesas audi el tiu socio.

Interesa kazo inter la cititaj nomoj kaj verkoj estas Tauli (1968), kiu aperas 18-foje che DB kaj 8-foje che AS (8). Kvankam lia verko temas pri lingvoplanado kaj ne rekte pri planlingvoj, ghi ne ofte citighas en aliaj nuntempaj verkoj pri lingvoplanado. Kial Tauli ne popularas en sia fako, sed jes inter interlingvistoj? Chu char la libro aperis en serio che nemondeca eldonejo, kio eble limigis ghian popularighon? au char multaj teknikoj kaj metodoj en la verko ankau estas validaj kaj klarvidaj por konstruado de internacia lingvo. Fakte, ni eble ankorau ne havas aliajn verkojn, kiuj tiel klare kaj lingvistike celas al la shanghado kaj kreado de lingvo tuthomara. Blanke koncize taksas la valoron "Der erste und auch gelungene Versuch einer systematischen Einführung in die theoretischen Fragen der bewußtn Sprachveränderung, in ihrer modernen soziolinguistischen Ausprägung auch oft Sprachplanung genannt, stammt von Valter Tauli" (DB: 35). Lau Tauli, "Language Planning" (LP, lingvoplanado) estas "the methodical activity of regulating and improving existing languages or creating new common regional, national or international languages. LP comprises all spheres of the oral and written form of the language: phonology, morphology, syntax, lexicology (vocabulary) and orthography" (1968: 27). Lau la vidpunkto de Tauli, interlingvistiko "can be defined as the science of IL planning, or more precisely, the TLP (Theory of Language Planning) which investigates the principles, methods and tactics of IL planning. By IL is meant a universal language to be used as a means of communication by individuals belonging to different language communities" (1968: 167). La du autoroj citas la difinon de Tauli pri lingvoplanado (DB:49, AS:65), konfirmante ghian valoron al planlingvistiko.

La strukturo de interlingvistiko

Post simpla analizo pri citoj, nun ni certe devas aliri al la strukturo mem de la du verkoj. Che AS, ni povas vidi du fadenojn tra la verko: Zeichen (signo) - Sprache (lingvo) - Plansprache (planlingvo) kaj Semiotik - Linguistik - Interlinguistik (Plansprachenkunde). En la komencaj chapitroj, ambau autoroj diskutas la rilaton inter planlingvoj kaj agado por konscie shanghi ekzistantan lingvon, ekz-e: lingvoplanado kaj terminologio; ambau autoroj opinias ke planlingvo estas homa lingvo enhavanta plejmultajn planitajn ecojn. DB uzas tabelon por prezenti al ni la chefetapon de konscia au artafarita lingvokreado (DB: Tabelle 1); AS elmontras al ni la saman konkludon per Tafel 3 (AS:88). DB detale superrigardas la terminon "planlingvo" kaj ghiajn aliajn nomojn; kontraste AS simple uzas la terminon. Lau AS, la motivoj por krei planlingvon klasigeblas kiel lingvofilozofia, komuniketika, pacisma-internaciisma, naciisma. Interese, che DB mankas la komuniketika motivo, malgrau lia teoria emfazo pri la plibonigo de internacia lingva komunikado. En tiu chi parto AS multe citas el Hübler kaj Ammon, germanlingvaj fakuloj pri tiu kampo kaj aparte pri la angla (Hübler 1985) kaj germana (Ammon 1991) kiel internaciaj lingvoj.

Ambau verkoj klare resumas kaj diskutas la interlingvistikajn kontribuojn de pasintaj mondfamaj lingvistoj, ekz-e: Baudouin de Coutenay, Jespersen, Martinet, Sapir, Schuhardt k.a. AS pli detale esploras la rilaton inter lingvistoj kaj interlingvistiko, ech listigante la kontrauulojn de planlingvoj, kiel L. Wiener, K. Brugmann, A. Leskien k.a. (AS:401). Pri planlingvaj polemikoj inter lingvistoj, DB klare kaj koncize prezentas la historion (DB: 18-26).

Kvankam ambau verkoj resumas multajn klasifikajn sistemojn kaj metodojn pri planlingvaj projektoj, la autoroj preferas la konatan klasifikon de Moch/Couturat (Couturat kaj Leau, 1979), kiu dividas planlingvojn inter "a priori", "a posteriori" kaj "miksa" kategorioj. Tamen malsamas iliaj manieroj revui la planlingvaron. DB prezentas al ni pazigrafiojn, filozofiajn sistemojn, Latino sine flexione, Basic English, Interglossa, Occidental-Interlingue, IALA, Interlingua, Ido, Novial, Volapük; li ne nur analizas la lingvan strukturon, sed, pli grave, li ankau indikas la staton de praktika uzado, ghian lokon kaj signifon en la planlingva historio kaj scienco. Tio iagrade reflektas la emfazon de DB al sociologia aliro de planlingvo. AS, male, ne diskutas unuopajn planlingvajn sistemojn. Komence shi analizas la fenomenon de aprioraj planlingvaj sistemoj (filozofiaj kaj nefilozofiaj), menciante ankau pazigrafion kaj kosmosemiotikon. Pri pazigrafio vershajne DB diskutas pli profunde kaj sisteme, sed AS certe atribuas pli da graveco al la filozofiaj projektoj. Shi resumas sisteme la principaron kaj problemon de universala lingvo (AS:107-114), kun analizo interesa ne nur por interlingvistoj, sed ankau por filozofoj kaj semantikistoj. Poste, per komparo de diversaj sistemoj, AS prove teoriumas pri planlingvaj fonetiko, leksiko, morfologio, sintakso kaj semantiko. Tie chi la plej ofte komparataj planlingvoj estas Esperanto, Ido, Occidental-Interlingue, Volapük kaj Linguaz{. universale de Rask (1996 [1823]). Char AS celas starigi sisteman teorion pri planlingvoj, tial shi devas cherpi sian studmaterialon el planlingvoj mem, kaj unuavice el Esperanto; ekzemple, en la semantika parto Esperanto estas la sola sistemo citita. Miaopinie, kvankam planlingvo ampleksas chiujn aspektojn de lingvo (fonetikon, leksikon kaj sintakson), ghuste la semantika sistemo povas formighi nur en praktikado de uzanto.

Kvankam Esperanto havas centran lokon en la pripensoj de AS, shi ne esploras la temon per aparta chapitro. En DB oni trovas apartan parton dedichitan al Esperanto, kie la autoro superrigarde diskutas la fonton, lingvan strukturon, fonetikon, morfemaron, leksikon, sintakson, stilon, evoluadon, stabilecon, normon, lingvkomunon kaj praktikan uzadon de Esperanto. Tiuj chi temoj ghuste estas esplorobjektoj de esperantologio, kiu estas alia parto de interlingvistiko lau DB-a difino. Fakte, ni ne povas diri ke AS ignoras la socian aspekton de planlingvo, char la kvina parto estas titolita "Funktionale Aspekte von Plansprachen" (AS:271-308). Tie chi la autorino klare elmontras la akiritan atingon (skriban kaj parolan) pri komunikada funkcio de kelkaj planlingvaj sistemoj (Volapük, Esperanto, Ido, Occidental-Interlingue, Interlingua, Idiom Neutral, RO, Latino sine flexione, Novial, Basic English, Loglan). Sed la autorino ne inkludas iujn novajn sistemojn, ekzemple, lau mia sperto la sistemo Glosa eble havas plimultajn uzadojn ol iuj sistemoj en la listo (DB mencias Glosa-n en sia verko). Aliloke, Sakaguchi jam montris sin konscia pri la aparta loko de Esperanto en la planlingvaro: "Ekde la komenco de la 20-a jarcento observeblas per la ekzemplo de Esperanto unu el la plej interesaj procezoj en la lingvohistorio - la transiro de nura lingvoprojekto al la kategorio de plene funkcianta, vivanta lingvo." (Rask 1996: 28) Tiel, ni nur povas klarigi la relative malgrandan atenton al ensocigho de planlingvo per tio, ke en la nova verko shi celas esplori precipe la (strukturan) lingvistikon de planlingvoj.

Traktinte Esperanton, DB finas sian verkon per la chapitro titolita "Plansprachen und Interlinguistik", kiu nur kovras mallonge 3 paghojn. (Por ekkoni pli komplete la perspektivon de Blanke, vidu lian longan kaj novan artikolon: Blanke 1998a.) Sed por AS, nun estas la startpunkto por starigi teorion pri la scienco de interlingvistiko, en la chapitro "Wissenschaft, Linguistik und Interlinguistik" (AS: 323-336). Traktante interlingvistikon kiel najbaran sciencon de lingvistiko, AS subdividas ghin en branchojn gheneralan kaj specialan, puran (reine) kaj aplikatan (angewandte). Tiuj chi subkampoj objekte kaj funkcie similas al siaj gefratoj che lingvistiko. Lau AS, "Das Ziel der 'reinen' Interlinguistik - als Teilbereich der Linguistik - ist bezueglich ihres Gegenstanges die wissenschaftliche Erkenntnis der Plansprache: ihres Wesens, ihres Characters, ihrer Wirkungen und ihrer Leistungen" (AS: 347). Tio preskau samas kun la titola difino de Schubert (1989); tamen, en tiu kolekto aperas artikoloj, kiuj nepre ne estas "puraj" lau la difino de AS, sed ghuste "aplikataj", en tio ke ili celas al la plibonigo de internacia lingva komunikado:

"Das Ziel der angewandten Interlinguistik - als eines Teilbereichs der Linguistik - ist es, die Erkenntnisse der 'reinen' oder allgemeinen Linguistik und Interlinguistik fuer außerlinguistische Zwecke zu nutzen. Dabei geht es darum, die Praxis der internationale sprachlichen Kommunikation direkt oder indirekt zu verbessern. Zu diesem Zweck entwickelt die angewandte Interlinguistik eigene theoretische Ansaetze" (AS: 355).

Finfine ni vidas ke la vidpunkto de AS pri interlingvistiko similas al tiu de DB, kvankam la du verkoj aliras ghin el malsamaj direktoj. Chu do ni rajtus klasi interlingvistikon kiel branchon de aplikata lingvistiko, kiel tion difinas Szerdahelyi (1979)? Tiun demandon esploris Kuznecov per aparta artikolo (1989):

"The study of planned languages cannot do without the analysis of the whole class of interlanguages, and this goal also goes beyond the scope of applied linguistics. We accordingly think it necessary to define interlinguistics as 'a science of inter-linguistic communication and interlanguages in general'. According to such a definition, interlinguistics surely remains a branch of linguistics, but it cannot be considered a branch of applied linguistics, although they certainly have some aspects in common" (1989: 97).

Ghuste la lastaj partoj de AS pritraktas la plej praktikan flankon de la interlingvistiko, ekzemple la demandon de "facileco" (AS:374-384). Resume listighas 8 principoj por krei planlingvon (tamen sub la nomo "Welthilfssprache"). En la lasta parto, la autorino traktas la pasinton, nuntempon kaj futuron de interlingvistiko, precipe ghian historion kiel sciencan branchon de la lingvistiko. Per resumo enhavanta 21 punktojn, shi finas la ampleksan monografion.

Ghis nun, ni povas vidi ke ekzistas komunaj trajtoj inter AS kaj aliaj autoroj, kiuj kune indikas la maturighantan staton de interlingvistiko kiel scienca disciplino. Sed samtempe la multaj malsamaj klarigoj kaj opinioj evidentigas al ni la fakton, ke la fako ankorau trovighas en antaumatura stadio. Sendube chi tiu diverseco montrighos utila, kontribuante al la evoluo de la fako. El scienca vidpunkto, la du komparataj monografioj konsidereblas kiel gravaj bazoshtonoj, sur kiuj konstruighos la interlingvistika domego. Ni ne forgesu ke sociologio chefe kungluas la konstruajhon de Blanke, kaj lingvistiko tiun de Sakaguchi. Ili ambau konstruas samtipan domegon, sed per iom malsamaj gluajhoj. Tiuj du gluajhoj reprezentas la chefajn tendencojn de interlingvistika konstruado kaj formigho. Laudindas, ke ambau domegoj estas grandiozaj. Mi bedauras nur, ke la vizitanto al AS eble pli malfacile trovas sian celon, char en la konstruajho mankas vojmontriloj - indeksoj pri lingvoj kaj nocioj. Male, Blanke liveras al ni plifaciligan serchilon.


Summary

A comparison of two major German-language monographs on interlinguistics sheds light on the common basis of the discipline and on its two major theoretical orientations, the sociological and the linguistic. Although interlinguistics properly includes the scientific study and systematic improvement of international linguistic communication in general, the creation and use of planned languages (international auxiliary languages) remains its chief object of research.


Zusammenfassung

Ein Vergleich von zwei großen deutschsprachigen Monographien Über Interlinguistik beleuchtet die gemeinsamen Grundlagen der Disziplin und ihre zwei wichtigsten theoretischen Richtungen, die soziologische und die linguistische. Obgleich die Interlinguistik eigentlich die wissenschaftliche Untersuchung und systematische Verbesserung der internationalen sprachlichen Kommunikation im allgemeinen einschließt, bleibt die Schaffung und Verwendung von Plansprachen (internationale Hilfssprachen) ihr wichtigster Forschungsgegenstand.


Notoj

1. Nun GIL estas la plej aktiva interlingvistika societo en la mondo. Che la TTT-ejo de GIL (http://www.snafu.de/~blanke.gil/gil-engl.htm) oni povas legi bazajn informojn pri la societo, la aktualan numeron de IntI (informilo de GIL) kaj bibliografieton pri interlingvistiko redaktita de Blanke. Detala superrigardo pri ghia agado trovighas en Informilo por Interlingvistoj 26 (1998/3), rete legebla che http://magi.com/~mfettes/ipi26.html.

2. Mi kore dankas d-rojn Detlev Blanke kaj Alicja Sakaguchi pro la donacado de la libroj siaj. Dankon ankau al d-ro Bal‡zs Wacha kaj s-ro Mark Fettes pro redakta helpo.

Referencoj

Ammon, Ulrich. 1991. Die internationale Stellung der deutschen Sprache. Berlin/New York: Mouton de Gruyter.

Barandovska-Frank, Vera. 1995. Enkonduka lernolibro de interlingvistiko. Sibiu: Editura Universitati din Sibiu.

Blanke, Detlev. 1985. Internationale Plansprachen: Eine Einführung. Berlin: Akademie-Verlag.

Blanke, Detlev. 1987. The Term "Planned Language". LPLP 11: 335-349. (Ankau en Tonkin 1997: 1-20.)

Blanke, Detlev. 1998a. La aktuala stato de interlingvistiko. En T. Carlevaro (red.): Domaine de la recherche en linguistique appliquŽe, 6-90. Bellinzona: Dubois.

Blanke, Detlev. 1998b.: Wilhelm Ostwald, Ido und die Interlinguistik. En U. Becker kaj F. Wollenberg (eds): Eine Sprache für die wissenschaft, 13-31. Berlin:GIL.

Couturat, Louis kaj LŽopold Leau. 1979 [1903, 1907]. Histoire de la langue universelle. Les nouvelles langues internationales. Hildesheim-New York: Olms.

Dulicenko, Aleksandr D. 1989. Ethnic language and planned language. En K. Schubert (red.), Interlinguistics: Aspects of the Science of Planned Laguages, 47-61. Berlin: Mouton de Gruyter.

Dulicenko, Aleksandr D. 1990. Mezdunarodnye vspomogatel'nye jazyki [Internaciaj helplingvoj]. Tallinn: Valgus.

Haupenthal, Reinhard. 1976. Plansprachen: Beitrage zur Interlinguistik. Darmstadt: Wissenschaftliche Buchgesellschaft.

Hübler, Axel. 1985. Einander verstehen. Englisch im Kontext internationaler Kommunikation. Tuebingen: Narr.

Liu Haitao. 1998. Interlinguistics in China. LPLP 22: 76-87.

Kuznecov, Sergej N. 1987. Teoreticeskie osnovy interlingvistiki [Teoria fundamento de interlingvistiko]. Moskvo: Universitet druzby narodov.

Kuznecov, Sergej N. 1989. Interlinguistics: a branch of applied linguistics? En K. Schubert (red.), Interlinguistics: Aspects of the Science of Planned Languages, 89-98. Berlin: Mouton de Gruyter.

Kuznecov, Sergej N. 1991. Kratkiy slovar' interlingvistiki terminov [Konciza vortaro de interlingvistikaj terminoj]. En M. Isaev (red.), Problemy mezdunarodnogo vspomogatel'nogo jazyka [Problemoj de internacia helplingvo], 171-228. Moskva: Nauka.

Rask, Rasmus Kristian. 1996 (1823). Traktatu d'un Linguaz universale (Abhandlung ueber eine allgemeine Sprache/Traktato pri ghenerala lingvo). Editoris kaj komentariis A. Sakaguchi. Frankfurt am Main: Lang.

Sakaguchi, Alicja. 1983. Plansprachen zwischen Spontaneität und Standardisierung: Semiotik und Interlinguistik. Zeitschrift für Semiotik 5: 331-351.

Sakaguchi, Alicja. 1998. Interlinguistik: Gegenstand, Ziele, Aufgaben, Methoden. Frankfurt/M.: Peter Lang.

Schubert, Klaus. 1989a. Interlinguistics - its aims, its achievements, and its place in language science. En K. Schubert (red.): Interlinguistics: Aspects of the Science of Planned Languages, 7-44. Berlin: Mouton de Gruyter.

Schubert, Klaus. (red.). 1989b. Interlinguistics: Aspects of the Science of Planned Languages. Berlin: Mouton de Gruyter.

Szerdahelyi, Istv‡n. 1979. Enkonduko en la interlingvistikon. En T. Carlevaro, G. Lobin (red.), EinfŸhrung in die Interlinguistik, 9-85. Alsbach: Leuchtturm.

Tauli, Valter. 1968. Introduction to a Theory of Language Planning. Uppsala: Acta Universitatis Upsaliensis, Studia Philologiae Scandinavicae Upsaliensa 6.

Tonkin, Humphrey (red.). 1997. Esperanto, Interlinguistics and Planned Language. Lanham/New York/Oxford: University Press of America.

Zhou Liuxi. 1988. Guoji fuzhuyu [Internaciaj helplingvoj]. In: Zhongguo dabaike quanshu - yuyanwenzi juan [China Enciklopedio - Lingvistiko], 117-118. Beijing: Chinese Enciklopedia Press.


Back