Vojaĝo kun Espero
Liu Haitao
Recenzeto pri Boris KOLKER: Vojaĝo en Esperanto-lando:Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo. UEA, Rotterdam, 2002. 279 p.
3-a eldono reviziita. Rotterdam: UEA, 2005. 280 p. ISBN 92-9017-088-3.
La maniero de naskiĝo de Esperanto estas malsama al aliaj lingvoj por la
homaro, tamen se oni konsideras ke lingvo ĉefe funckias kiel komunikilo,
Esperanto jam estas normala lingvo. Tie ĉi la vorto ‘normala’ enhavas du
signifojn: lingvisto povas kaj devas studi ĉi tiun lingvon laŭ kutimaj metodoj
kaj teorioj kiel ili estas uzataj por aliaj lingvoj; la instruado de Esperanto
ankaŭ devas uzi kutiman metodikon en lingva instruado. Hodiaŭ pli kaj pli multaj
lingvistoj ekstudas serioze la probelmon de planlingvo, jam ekzistas kelkaj
altkvalitaj studoj pri interlingvistiko kaj esperantologio, eĉ laŭ normalaj
akademiaj normoj. En la historio de Esperanto, oni kreis ankaŭ kelkajn
instru-metodojn por Esperanto, ekz-e: la konatan Cseh-metodon, kiu efike
funkcias ĝisnune. Tamen, oni devas agnoski ke la instru-materialoj de Esperanto
ege malprogresas kompare kun tiuj de etnaj lingvoj. Oni certe jam konscias la
problemon, ĉar ni ne malfacile trovas en interreto kelkajn kursojn bazitajn sur
moderna tekniko; tio estas laŭdinda. Bedaŭrinde, nur interreto kaj moderna
tekniko ne sufiĉas. En la instruado kaj lernado de la lingvo, tradicie paperaj
materialoj ankoraŭ ludas/os la gravan rolon. La lernanto de lingvo tre bonvenigas
la lernolibron belan laŭ enhavo kaj formo.
La lernado de lingvo ne estas nur enmemorigi vortojn kaj regulojn de
gramatiko; la lernanto devas ankaŭ konigi al si la kulturon enradikigitan en la
lingvo. Esperanto estas la sola el ĉirkaŭ 1000 planlingvaj projektoj lingvo
naskiĝinta. La evoluado dum pli ol 110 jaroj donis al Esperanto apartan
internacian kulturon, kiu vivas en la koroj de preskaŭ ĉiuj
Esperanto-parolantoj, kion devas kompreni la lernantoj. Kompreneble, oni povas
akiri tiujn ĉi kulturerojn el la historio kaj literaturo pri Esperanto, el
kontaktoj kun aliaj spertaj parolantoj de la lingvo. Evidente, se oni povas
kunligi la lernadon de lingvo kun disvastigo de ĉi tiu aparta kulturo, la
atingotaj rezultoj devas esti pli bonaj. Per ĉi-forma lernolibro, la lernanto
ne nur povas lerni la strukturon de la lingvo, sed ankaŭ povas senti la apartan
kulturon ligitan kun la lingvo.
Nun finfine ni havas la longe atenditan lernolibron, dank’al Boris
Kolker, kiu alportas al ni la elstaran libron “Vojaĝo en Esperanto-lando”. Se
ni laŭvorte tradukas la titolon en la ĉinan kaj redonas la originalan signifon
de Esperanto en la Unua libro, ni havas la titolon de ĉi tiu recenzeto “Vojaĝo
kun espero”. La subtitolo de la libro-“Perfektiga kurso de Esperanto kaj
Gvidlibro pri la Esperanta kulturo” ankaŭ klare montras ke tiu ĉi libro ne
estas nur lernolibro de Esperanto, sed ankaŭ gvidilo pri Esperanta kulturo.
La aŭtoro de la lernolibro saĝe ligas la 26 lecionojn en integran
tutaĵon per kluba taglibro, kiu estas unu el apartaj kulturaj formoj en
Esperantio, por plenumi la celitajn taskojn:
La recenzita verko enhavas 279 paĝojn. Ĉiu leciono ampleksas ĉirkaŭ 10
paĝojn, kiu estas dividita en 6 partojn. Ĉiulecione vi povas legi elektitajn
fragmentojn de novelo, poezio kaj prozo pri Esperanto kulturo, preskaŭ ĉiuj
estas originale verkitaj en Esperanto. Vasta temo kaj bela stilo estas komunaĵo
de la elektita teksto. Per la lernado de ĉiuj tiuj modelaĵoj, la leganto ne nur
akiras la altan legokapablecon, sed ankaŭ povas senti la belecon de la lingvo;
tio helpos al la altigo de verkokapableco. Klaku tie por trovi kiaj diamantoj
estas en la libro.
En ĉiu leciono estas parto
titolita ‘Komentaro’. Kvankam tiu ĉi parto forme estas nur komentoj de la
aŭtoro, por ke la leganto povu bone kompreni la tekston, enhave ĝi rajtas esti
konsiderata kiel malgranda enciklopedio pri Esperanto. Mencindas, ke por ĉiuj
nomoj de homoj notitaj, la aŭtoro markas la prononcon en Esperanto. Tio vere
estas ege utila, ĉar oni ofte ne klare konas kiel precize prononci la nomon
fremdlingvan.
En la parto ‘Lingva Praktiko’, la aŭtoro listigas la demandojn
ordigitajn laŭ la teksto, kiuj estas utilaj por testi ĉu vi vere komprenas la
tekston. Tiuj ĉi demandoj estas ankaŭ tre helpas al tiuj, kiuj volas trapasi la
intenaciajn ekzamenojn de Esperanto.
Alia elstaraĵo de la libro estas tio