Paolo Albani & Berlinghiero Buonarroti, Aga Magera Difura. Dizionario delle lingue immaginarie. Bologna: Zanichelli, 1994. Pp. 478. Recenzata de Liu Haitao In: Language Problems and Language Planning. 1998.3. p. 288-290. |
Enciklopedio povas esti rigardata kiel marko de maturigho de la tereno au scienco, se tio konformas al la vero. Chu ni povas diri ke la recenzata vortaro au enciklopedio pri inventita lingvo estas grava al interlingvistiko, char la lingvistaro ofte konsideras ke la demandaro de planlingvo estas kerno de interlingvistiko(Schubert 1989, Blanke 1985).
Interese estas, ke la libro ankau enhavas la informojn pri specialaj inventitaj lingvoj, ekzemple, la titolo "Aga Magera Difura" naskighis el la plumo de Itala verkisto Tommaso Landolfi. La libro entute enhavas 2900 erojn, el kiuj la plejparto estas pri planlingvo celanta al internacia komunikado, la kromaj eroj kovras lingvon filozofian, pazigrafion, lingvon inventitan por literaturo k.t.p. Por konigi la distribuon de eroj vortaraj, ni nombras kaj analizas la partojn "C" kaj "I", en la parto "C" troveblas 192 eroj, el kiu 94 eroj nur estas referencaj kaj ne havas enhavojn, la referenca ero enhave plejparte estas nomo de persono. En la resta 98 eroj, estas 52 planlingvaj projektoj(lau kutima signifo, ekz-e: pazigrafio, filozofia projekto kaj internacia helpa lingvo), 17 projektoj naskighas el la plumo de la verkisto literatura. En la parto "I", estas tute 88 eroj, el kiuj 30 estas referencaj, gheneralaj eroj pri planlingvo estas 40, el kiuj videblas la konataj nomoj al interlingvisto: IALA, Idiom Neutral, Ido, Interglossa, Interlingua, Interlinguistica k.t.p.
Por faciligi komprenon, la autoroj donas la klasifikan skemon pri inventita lingvo, kiu konsistas el "Sankta" kaj "Ne sankta" projekto. "Sankta" celas al religio au aliaj sekreta uzado. Lau celo de uzado, "Ne sankta" divideblas du klasojn: "komunikado" kaj "literaturo". En "komunikado" estas "internacia helpa lingvo" kaj "programada lingvo"..., el kiuj la "internacia helpa lingvo" jhuste estas planlingvo de interlingvistika signifo, ghis tie chi, la autoroj eksekvas la spuron de klasifiko de interlingvisto(Couturat/ Leau, 1979), kiel "a priori", "a posteriori" kaj "miksa".
La autoroj ne distingas la inventitajn lingvojn lau ilia sociologia atingo, tiel vershajne al la leganto la planlingvo jam havanta lingvan uzantaron estas same grava kun la projekto nur vivanta en tirkesto de la kreanto. Ekzemple, la artikolo pri Esperanto nur simple tushas la aspekton kulturan de la lingvo, tiu chi tute ne reflektas la multfacetojn de Esperanto kiel vera homara lingvo.
Devas diri, ke la autoroj detale uzas la plej gravajn dokumentojn de interlingvistiko kaj planlingvo, kiuj ghis nun publikas nacilingve, ekz-e: Blanke, Coutrat/Leau, Drezen, Eco, Haupenthal, Monnerot-Dummaine, Stojan, Szerdahelyi k.t.p. La fakto, ke el la fontoj la libro naskighas, prezentas al leganto la fidindan kaj sciencan panoramon pri planlingva projekto. Sed el bibliografio de la libro ni apenau videblas la dokumenton planlingve, kaj lau esploro de D.Blanke, la 60% de interlingvistika dokumento estas publikita planlingve, el la parto 90-95% estas Esperanta. Tial, eble la autoroj ne devas ignori la parton planlingvan de la dokumentaro.
Kompare kun Dulicenko(1990), kiu ghisnune eble estas la plej kompleta enciklopedio pri planlingvo. la recenzata verko preskau enhavas chiujn nomon de planlingvo, kiu aperas en Dulicenko(1990), char la autoroj ofte eltiras la materialojn el la verko de Dulicenko. Sed la klarigo de projekto estas malpli faka kaj bibliografia ol Dulicenko, tiu chi spegulas ke la celoj de du verko estas diferencaj, Dulicenko celas al la fakulo, kaj la recenzata intencas al plidisvatiga legantaro.
La historio de planlingvo kaj interlingvistiko naskigas la multajn terminojn intime rilatajn kun planlingva projekto, kiel la enciklopedio de inventita lingvo, teorie ghi devas enhavi la ofte-uzitajn terminojn, char kiuj helpas leganton kompreni la erojn de la libro. Bedaurinde la recenzata ne faris multe tiuflanke. En la bibliografio de la libro ni ne vidas Kuznecov(1991), kiu estas la plej kompleta terminaro pri interlingvistiko. Sed en la referenco ni trovas Szilagyi(1931), vershajne la autoroj nur malmulte eltiri la necesajn terminojn el la interesa terminareto.
Ni ankau ne konas kial la autoroj alterne uzas la diversajn terminojn por vershajne sama nocio, el kiuj la plej ofteuzitaj tri estas "progetto di lingua universale", "progetto di lingua internazionale", "progetto di lingua artificiale". Surface vidu, ke la uzado estas arbitra, ekz-e: por Esperanto uzi la vorton"artificiale", sed por Esperanto II, Esperido kaj aliaj modifiitaj projektoj el Esperanto, uzi la vorton "internazonale".
Kiel la enciklopedio, la autoroj ankau enkondukas kelkajn personajn informojn, bedaurinde enhave la moderna persono vershajne havas pli malmultan lokon ol pasinta. Precipe, moderna interlingvisto estas pli malmulta ol pasinta kolego.
Mi ne menciis kelkajn teknikajn erarojn kaj mispresajhojn, char en la ampleksa libro tiu chi problemo estas ne evitebla. Ni povas elfari unu ne mallongan liston pri la problemo, sed vershajne aperigi ghin en la recenzo ne estas tauga.
Kvankam supre mi enlistigas kelkajn problemojn kaj mankojn de la libro, sendube kiel unua moderna enciklopedio pri inventita lingvo, la libro estas rekomendinda al chiuj interlingvistoj, lingvistoj kaj aliaj fakuloj esplorantaj homaran penson kaj lingvon. Por la leganto, ghi ankau estas interesa referenco kaj legajho pri homara klopodo en kreado, inventado, plibonigo kaj perfektigo de nia lingvo.
Elkore dankas Renato Corsetti, kiu donacis al mi la interesan verkon.
Referenco
Blanke, D.(1985): Internationale Plansprachen; Eine Einfuehrung. Berlin: Akademie-Verlag.
Couturat, Louis/ Leau, Leopold (1979): Histoire de la langue universelle. Les nouvelles langues internationales. Hildesheim-New York: Olms.
Dulicenko, A.D(1990): Mezdunarodnye vspomogatel'nye jazyki. Tallinn: Valgus.
Kuznecov, S.N(1991): Kratkiy slovar interlingvistiki terminov. En Isaev, M(eds): Problemy Mezdunarodnogo vspomogatel'nogo jazyka. Moskva: Nauka. p. 171-228.
Schubert, K(1989, eds): Interlinguistics. Aspects of the Science of Planned Laguages. Berlin: Mouton de Gruyter.
Szilagyi, D(1931): Versus interlinguistica. Represo en Haupenthal, R.(eds): Plansprachen; Beitrage zur Interlinguistik. Darmstadt: Wissenschaftliche Buchgesellschaft, 1976: 163-187.
Copyright, 1998, Liu Haitao |